La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOKTAJ AVIADISTOJ

Aŭtoro: Vladimir Beekman

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

1

Ĝi estis aviadilo forgesita de ĉiuj.

De la uzina aerodromo ĝi enaeriĝis unuafoje en la lasta militoprintempo. Nun neniu uzino en la mondo jam produktis tiutipajn aviadilojn. Ŝajnis tute nekredeble, ke ĝi estis ankoraŭ kapabla deŝiri sin de la tero kaj persisti en aero. Iama nokto-verda kamufla koloro estis dum jaroj perdinta sian brilon kaj kovriĝinta per griznuanca tegtavolo. La kovrotavolo fendiĝis. Sekegaj pecetoj de la nitrofarbo forfalis pro tuŝoj kaj nudigis la blanketan senbrilan aluminian surfacon.

Sed tamen ĝi flugis. Kun turmentoplena muĝado ĝi penetradis lante pluen super la krepuskanta tero, kiun jam dum multaj jaroj vivigis relumiĝintaj fajropunktetoj.

La piloto kapitano Berg sidadis senmove sur sia loko kaj rigardis rekte antaŭen. Sur lia vizaĝo kuŝis tiom profundaj ombroj, ke al la apudsidanto ne rebrilis el la okuloj de la piloto verdeta fosforeska lumo. Berg estadis en la stato de tiu nestreĉita atentemo, kiun donas nur multjara trejnado, liaj rnuskoloj estis lozaj, sed tamen iu deĵorpunkto en la cerbo registris senerare, ke neniu skalo indikas devion de la normo kaj ke la aŭtomat-horizonto staras vertikale.

Ili startis de sia insulo ĉe sunsubiro. Sunsubiro — tio estis la plej bona startotempo por nokta bombaviadilo. Ĉiujn necesajn preparojn por flugado oni faras ankoraŭ en taglumo, sed ĉe ekleviĝo en aeron tuj envindas vin protekta krepusko. Multaj aviadistoj ne ŝatas tiun tempon, kiam disfluas nereliefaj konturoj kaj trompeme ŝanĝiĝas la distancoj, sed nokta bomb-aviadisto kutimiĝis al tio kaj surteraj kaŝludoj de la estingiĝanta sunlumo elvokas nur rekonan duonrideton.

Ili startis kiel multajn fojojn antaŭ tio. Ĉio restis tiel same. Centfojaj startoj, miloj da tagoj sur la unuopa insulo inter malvarmaj akvovastaĵoj. Ĉiufoje vojaĝo en nokton, longa pendado laŭ unu el la kursoj suden kaj senĉesa atendo, senfina deĵorado de la akriĝintaj sensoj: ĉu aŭdiĝas en la aŭdiloj finfine la konata invitsignalo LQ86. Sub ĉi tiu konvencia signalo estis ilia aviadilo kaj kune kun la maŝino ankaŭ ili persone enlistigitaj ie tie en superaj instancoj, tiom malproksime, ke la distanco forviŝis ĉiujn nomojn, rangojn kaj mienojn krom tiu sola, sorĉ-vorte sonanta LQ86.

Berg kun sia aviadilo kaj viraro estis sendita sur la insulon mallonge antaŭ la militfino, printempe de la kvardekkvina. Tiutempe loĝis sur la streta tereno ankoraŭ dekkelkaj viroj. Tiu viraro mastris kaj zorgis la bazon, konstruitan ĉi tie en la fora nordo iam pli frue, en la tempo de alianculaj karavanoperacioj.

Kiam alvenis la aviadilo de Berg, la deĵorgrupoj kaj stokejoj de la bazo estis konservitaj plejmulte jam kiel superfluaj, la restinta deĵor- kaj priserva viraro kapablis plenumi nur neprokrasteblajn laborojn. Inter tiajn oni kalkulis ekde nun ankaŭ la prizorgadon de LQ86. Aliajn aviadilojn surteriĝantajn sur la insulo Berg neniam vidis.

En la ĉefstabo de la aerarmeo troviĝis iu inventema generalo, probable iu el pli junaj, al kiu la ĝisnuna militoprocedo ankoraŭ ne donis sufiĉe multajn eblojn por efektivigi sin, kaj kiu entreprenis eksperimenton de taktika novigo en aermilito en la fina stadio de la giganta batalego. Tiu ĉi tiel nomita kudrilpika taktiko antaŭvidis senatendajn frapojn de noktaj bomb-aviadiloj, startantaj el nekonataj dise lokiĝantaj zorge sekretigitaj bazoj al objektoj, kiujn sciis nur superuloj kaj kiujn oni sciigis al pilotoj ĉiufoje nur en la lasta momento, jam en aero. En ŝirmejo de la ĉefstabo sidis ludgvidanto antaŭ la mapo de Europo, faris decidojn kaj movis aviadilsimilajn pecojn de unu urbo al alia.

LQ86 enaeriĝis ĉiun ĵaŭdon. Tiu tago estis por ĝi antaŭvidita por ĉiam. Vendrede frumatene la viraro, pro nedormado kun grizaj vizaĝoj, surteriĝis per sia maŝino kun malplenĉerpitaj benzinujoj denove sur la insula startovojo, kiu iam antaŭ jaroj estis enrompita en ŝtonon per forto de malliberuloj. La aviadilon oni rulis en la ŝirmejon, la aviadistoj iris dormi en la subteran defendejon.

Nek kapitano Berg nek iu alia el lia viraro sciis, ĉu tiaj insuloj, de kie iun certan horon startas noktaj bombaviadiloj, troviĝas en la marvastaĵo pli multaj, aŭ kie ili povas lokiĝi. Ili ne rajtis tion scii. Taskoj estis disdonitaj precize: en la ĉefstabo oni sciis, kiel kaj kie, sur kiu insulo oni leviĝis simple laŭ ordono al batalflugo.

Komence Berg provis pensadi pri tiu demando. Estis alloge kaj donis memcertecon imagi sin parteto de granda, perfekte funkcianta sistemo. Unu el centoj — sed kial ne el miloj? — da pilotoj, kiuj, pendante en aero proksime al siaj bomboceloj, atendas ordonon de la supera armegvidantaro por samtempe aŭ kun precize kalkulita sinsekvo doni frapon al tiu nure ĝusta punkto, en nervocentron de la kontraŭulo, kion paralizante oni povas per relative malmulta forto influi procedon de la tuta batalo.

En la unuaj jaroj dum siaj solecaj flugadoj Berg rigardadis atente kaj streĉe la ĉielon ĉirkaŭ si, pli alte kaj malalte de si. Kelkfoje li kredis, ke li vidis ankaŭ aliajn bombaviadilojn super noktaj arbaroj. Sed tiuj tuj denove malaperis el la okuloj, eĉ tipon de la aviadilo oni ne povis determini kaj emblemojn oni tute ne vidis. Serĉi kontakton kun aliaj Berg ne rajtis, tio estis unu el la unuaj postuloj, kion la eskadrilestro, donante novan taskon, prezentis al li. "Forgesu, ke via radiostacio havas ankaŭ elsendoreĝimon," diris la majoro. "Vi flugados la tutan tempon super la malamika teritorio, kaj se vi tie ekklukos, probable tio restos via lasta voĉado."

Plenumado ankaŭ de tiu ĉi ordono ne kaŭzis malfacilaĵojn al Berg, kvankam li perceptis kelkfoje klare la deziron serĉi kontakton kun similuloj. Iom post iom tiu deziro eĉ plifortiĝis. Sed Berg sciis tre bone, ke liaj voloj neniam atingos nivelon de ordonoj, kie ili povus konkuri kun la lastaj. Ordono — tio estis io ekstere de li. Volo ekĝermis en li mem kaj tion li mem disponis, devis disponi. Li estis ja militisto.

Tiel li eĉ ne sciis, ĉu LQ86 estas sur sia insulo unika ermito aŭ troviĝas en la senfineco de inkube grizaj arktaj akvovastaĵoj, disĵetite ankaŭ rokŝirmejoj de aliaj similuloj. Foje al li ŝajnis pli ĝusta unu konjekto, foje alia.

En iu vendredo, komence de junio la unuan jaron, kiam ili revenis de la batalflugo, la insulo okazis subite senhoma. Lante eliĝis LQ86 el la super Europo kuŝanta leĝera krepusko kaj trovis en la polartaga pala lumo senpere, preskaŭ sen helpo de la kompaso la ŝtonaltaĵon kun surteriĝvojo, atendanta ĝin meze de la malplena maro. Sed kiam la aviadilradoj haltis kiel ordinare distance je tridek metroj de la borda abruptaĵo, neniu alrapidis. Berg deŝovis la kupolon, grimpis sur la planeon kaj glitigis la unuan fojon trans la rigora ĉirkaŭaĵo tiun senkonsolan ekrigardon, per kiu li devis mezuri sian insulon ĉiam pli poste.

Jam dum kelkaj semajnoj cirkulis en la viraro nekonkretaj paroloj pri baldaŭa fino de la milito. Oni aludis pri radiofono, kiu tra fajfanta ĵamilbruado kaj atmosferaj krakadoj sporade aŭdigis informojn aŭgurantajn pacon baldaŭan. Kiel la plej altranga oficiro en la bazo Berg finigis decide tiujn parolojn. Li sciis bonege, ke militisto, atendanta morgaŭan pacproklamon, hodiaŭ ne plu volas riski. Por li ekzistadis nur ordono. Ĝis iu nova mankis, validis antaŭa.

La ĉefstabo silentis. Ĉu malatenti preskribojn kaj demandi klarigon? Tion Berg ne kuraĝis. Ĝis la komenco de majo ĉiu-ĵaŭde post noktotnezo aŭdiĝis laŭ la difinita ondolongo nur la elvoko LQ86, kion sekvis koordinatoj de laŭvica objekto. Post tiu elsendo la aviadila ricevilo restis ĉiunokte muta.

Berg, vane atendanta invitsignon, atakis dum la tuta majo laŭ sia propra risko. Meznokte unuopaj neatenditaj eksplodoj tremigis frakasitajn urbojn, kiujn antaŭ nelonge traruliĝis la milito. Oni konsideris tion eksplodoj de prokrastfuzeaj bomboj aŭ fugasoj kun horloĝmeĥanismo. Kiu el la loĝantoj hazarde aŭdis aviadilan bruadon, tamen ne asociadis tion kun la eksplodo, ĉar la milito estis antaŭ nelonga tempo finiĝinta kaj bombaviadiloj simple ne plu povis aperi super la urbo.

Restis al ili nesciate, ĉu ŝipo vizitis la insulon kaj forveturigis la surteran deĵorgrupon, aŭ la viroj mem rifuzis ĉion, konsentis inter si, eksidis en la solan motorboaton de la insulo kaj ekveturis laŭ la kurso de la konjektata regiono de ŝipvojoj. Por atingi la marbordon neniuokaze sufiĉus hejtaĵo, eĉ se la maro ilin favorus. Eble ilin trovis hazarde kaj kunprenis iu preter-veturanta ŝipo, eble ili neniam atingis iun bordon.

Certe, ĉu meminiciate aŭ laŭ ies ordono, antaŭ forlaso de la insulo la viroj de la prizongardkomando, estis malfermintaj ambaŭ pordoklapegojn de la municiejo kaj rulintaj bombojn en la maron. Tion indikis spuroj de rulilveturilo sur musko-kovritaj ŝtonoj. La maro mem lekadis maltrankvile la klifon, oni ne havis esperon rericevi de ĝi eĉ la plej malmulton.

Uzante manvinĉon la aviadistoj tiris per propra forto la aviadilon en la ŝirmejon kaj pririgardis ĝin. En la lastaj semajnoj, strange, ĝin ne gratskrapis eĉ unu splito de kontraŭaviadila obuso. Flikaĵoj nititaj sur pli fruaj truoj iom post iom jam malheliĝis. Ankaŭ magazenoj de la aviadila mitralo restis plenaj de kartoĉoj — noktaj ĉasaviadiloj subite mankis en. la ĉielo. Berg opiniis, ke la malamiko estas en vere malbona situacio, se li ne plu zorgas pri aerdefendo.

Tiam stiristo Koonen trovis en la aviadila ŝirmejo bombon. Videble por iu batalflugo oni alveturigis bombojn sen sufiĉe preciza kalkulo. La ŝirmejoj pleniĝis kaj ĉi tiu cilindro kun plumeca vosto, ruĝa strio ĉirkaŭ la nazparto, okazis superflua. Preskriboj kompreneble postulus tujan redonon de la bombo en municiejon, sed en tiuj tagoj certe jam neniu atentis la militistan ordon kaj preskribojn kun antaŭa severeco. La bombon oni simple ŝovis al la ŝirmeja muro, kie ĝi atendu la sekvontan elflugon. Tie ĝi ankaŭ restis, kiam ĉiujn pliajn oni ĵetis en la maron.

Ununura mezkalibra brulbombo — tio ne estis multo. Tamen estis tio pli ol nenio. En ilia nuna situacio ŝajnis en la hazarda trovaĵo io savanta. Berg ordonis antaŭ la sekvonta elflugo ŝarĝi la bombon en la aviadilon kaj ili faris tion per propraj manoj, ŝvitante triope pro la nekutima fizika streĉado.

Ekde tiu tempo ĉiuĵaŭde, kiam la vetero estis eĉ iom flugo-taŭga, ili enaeriĝis kun tiu nura bombo en la aviadilo. Post la okazinto Berg ne plu atakis eĉ foje proprainiciate. Lin rodis kulposento, ke li malŝparis municion senordone por objektoj, kiuj eble tute mankis en la listo de la atakotoj. Se li ne estus tiam malobeinta la ordonon, li havus nun plenajn bombujojn, ĝis kiam foje denove venos longe atendita ordono al LQ86. Ke tia ordono venos, ne povus esti dubo. Ili estis restigitaj por atendi, tio estis celkonscia faro. Nur tiamaniere oni povis klarigi silentadon de radiofono. Ili devus atendi — kaj ili atendis, ili estis pretaj atendi precize tiom longe, kiom necesas.

Berg kredis tiutempe, ke kun ili atendas ankaŭ aliaj noktaj bombaviadiloj en aliaj bazoj. Ordonon oni donos al ili, kiam tio estos plej celkonforma. Lasu al la malamiko opinion, ke el aero jam nenio timindas. Iam la tempo estos matura.

Tiu kredo helpis Berg'on por vivi.

De semajno al semajno direktis Berg sian LQ86 laŭ la suda kurso super Europa kontinento. Multfoje ripetveturitaj kursoj estis tiom konataj, ke la mano elektis ilin laŭ iu subkonscia bontrovo. Dekoj da fojoj ili estis irintaj super preskaŭ ĉiuj grandaj urboj, kun kia ajn vetero, sed ĉiam nokte. Berg konis tiujn urbojn de supre kvazaŭ malnovajn konatojn.

Aŭ malsupre tiutempe gutadis tegmentrandoj aŭ kirlis vento sekajn flaviĝintajn foliojn, plaŭdadis sur pavimo senfina pluvo aŭ knaris trafrostiĝintaj reloj sub la radoj de nokta tramo — Berg kvazaŭ promenis laŭ tiuj aleoj kaj placoj. De jaro al jaro sube pliheliĝis pro la lumo de montrofenestroj, falanta sur malplenajn stratojn, de jaro al jaro atakis Berg'on ĉiam pli persiste sentimento, kvazaŭ li estus kun sia viraro tute sola super la rigida mondo. Li — kaj la obstine silenta ĉefstaba ŝirmejo.

Kelkfoje super la plej helaj urbocentroj, kvazaŭ vekiĝinte el rigideco, gestadis Koonen energie al Berg, por ricevi permeson premi la butonon de la bomboluko. Ŝajne li ne plu kapablis en tiuj okazoj regi siajn nervojn. Berg ĉiam decide kapneis, frapetante esprimriĉe sur la orelklapon. Fine Koonen rifuzis senespere. Ankaŭ surtere li provis ekparoli pri tio, ke la aviadila radioricevilo dum tempodaŭro triviĝis kaj ne funkcias, vane ili atendas sian invitsignalon, ne povas ja esti, ke oni forgesis ilin por tiom longa tempo.

Berg ne komencis disputon kun sia stiristo kaj dua piloto. Dum la kune vivitaj jaroj ili sukcesis ekkoni unu la alian tiom profunde, ke kia ajn disputo estis same neinteresa kiel priludado de ŝakpartio kun movoj presitaj en lernolibro.

La vivo sur la insulo daŭris kiel kutime. La nutraĵ- kaj hejtaĵ-rezervoj sufiĉis. La bazon oni ekipis, kalkulante por cent viroj dum unu kaj duono da jaroj. Centoj da benzintunoj atendis en bareloj, ke oni pumpu ĝin en aviadilajn ujojn. Kvankam la foririnta komando kunprenis iom da produktoj, postrestis ankoraŭ sufiĉe por tri aviadistoj. En aŭtunoj la mitralisto Klais ĉasis iam kaj tiam per gardistara karabeno birdojn kaj la stiriston Koonen atakis kelkfoje fiŝkapta vervo. Sed verdire ilia predo estis necesa nur por alterno, sian laŭnorman nutraĵon ili ricevus ankaŭ sen tio.

La nutraĵo estis tiel same laŭkutima kiel la tuta vivordo. Ilian menuon limigis la stato de la provizejo, samkiel frida kaj indiferenta maro limis la insulon. Komence estis semajnoj kun laŭregule ripetiĝanta menuo sendiference similaj. Poste ili senordigis intence kaĉo- kaj makaron-tagojn.

En aŭtuno de la unua jaro ili restis sen trinkakvo.

Ili ankoraŭ ne havis spertojn por antaŭvidi siajn bezonojn. le en roko estis ujo kun akvo, fluanta laŭ la tuboj al krano. Kiom da akvo postrestis aŭ de kie fluis en la ujon, tiun problemon ili ĝis nun ne havis.

Iumatene, kiam la deĵoranta Klais ekprenis kiel ordinare por teo akvon, el la krano falis nur iom da akvo kaj la lastaj gutoj. La ujo, kiun ili flne trovis apud la komanda ŝirmejo, estis malplena.

Berg kontrolis la stokojn de la provizejo kaj sciigis, ke se ili dum du semajnoj ne trovos novan akvoprovizan fonton, ili elsekiĝos samkiel aŭtune muŝoj inter fenestroj. Dume ĉiu ricevos ujon da kompoto en tago.

Oni ekfunkciigis la kapojn kaj jam la trian tagon konstruado iris plenimpete. Meze de la insulo troviĝis apenaŭ videbla profundaĵo, tamen sufiĉa, ke en muskon sorbiĝinta pluvakvo fluetu laŭ la roksupraĵo mezen de la profundaĵo. Per ŝtonborilo, ĉiziloj kaj marteloj la viroj komence hakis en la fundo de la profundaĵo akvokolektan kavaĵon. La rokobreĉon, kiu ĝis nun forkondukis la akvon, oni fermis per ŝtonoj kaj argilo. Necesis kolekti pluvakvon ankaŭ por pli seka jarsezono, speciale bonan akiron promesis printempa neĝdegelo.

Tubaron por pumpi la akvon rekte en ilian ujon ili konstruis nur sekvintjare, kiam la espero pri baldaŭa virarŝanĝo estis ĉesinta.

Efektive la aviadistoj devis longe atendi fruktojn de sia laboro. Dum longa tempo daŭris por la insulo tute eksterordinare bela, seka vetero, dum semajnoj eĉ guteto ne pluvis. La serena ĉielo, kiu ilin ĝis nun senŝanĝe ĝojigis promesante bonan flugoveteron, kaŭzis nun indignon. Senpacience atendis la viroj pluvon. Kompotkestoj malpleniĝis, sed ankoraŭ ne ekpluvis. Ili penis kotekti matene rosomalsekan muskon por elpremi el ĝi kelkajn gutojn da akvo. La akvo estis malklara. Malgraŭ kuirado ĝi konservis fortan ŝimodoron. Sed ankaŭ la plej granda manko de tiu ĉi akvo estis tio, ke neniam ĝi sufiĉis.

Koonen konstruis el tekruĉo kaj kelkaj aluminiaj teleroj distililon kaj komencis sensaligi marakvon. Li boligis tutajn tagojn, sed la rezulto estis ĉiam unu kaj duono, kelkfoje du kruĉoj da distilita akvo, kiun oni devis por trinkado denove miksi kun marakvo.

Feliĉa estis tiu tago, kiam la blua maro finfine fariĝis plumbo-kolora, humida vento alpelis nubojn kaj ekkraketadis la teda, senfina aŭtuna pluvo. La unuan duonsitelon, kolektiĝintan en la rokokavaĵo, ili tuj festene eltrinkis, kvazaŭ ĝi estus mosto.

Poste ili ankoraŭ pliperfektigis sian sistemon. Feliĉe en la provizejo troviĝis granda staplo da gasmaskoj, kiujn ili povis malmunti, por preni por filtrilo necesan aktivkarbon. La filtro-tubaro neniam trompis ilin.

Dum la unuaj jaroj ilin turmentis pleje la libera tempo, kiam oni ne havis pri kio okupiĝi. Tri jarojn post la foriro de la akcesora viraro de la insulo pecetiĝis la lastaj revuoj de la kvardekkvara jaro, ĝis ĉiu bildo kaj komo estis enparkeriĝintaj. La radioricevilon kunprenis la foririntoj. Pro tio la aviadistoj senpacience atendis ĵaŭdon. Ekde mateno oni tiam povis prepari la aviadilon. Pumpante mane benzinon oni bezonis horojn por plenigi la ujojn. Sed tro frue oni ankaŭ tion ne povis komenci, aliokaze la laboro finiĝis tro frue kaj elflugo post senagada atendado ŝajnis sinistra. Ankaŭ vendredo estis bona tago, ĉar ĝin oni bezonis grandparte por satdormi post la laciga flugado kaj kontroli la aviadilon.

Feliĉe la foririntoj ne damaĝis la benzinprovizon.

Poste aldoniĝis novaj agadoj. La motoroj kaj instalaĵoj elmontris iom post iom signojn de triviĝo. Unu post alia la detaloj postulis anstataŭigon. Komence ili estis riceveblaj el la averi-provizejo. Poste oni devis fari pli kaj pli multajn horojn da preciza laboro en subtera laborejo, restarigante malnovajn kaj preparante novajn detalojn.

Berg kaj Koonen havigis al si tempopase grandan spertecon pri metalo-prilaborado. Ekzercante sian manon sur aluminio kaj kupro, en la tria jaro ili poluris ankaŭ ŝtalon. Mitralisto Klais fariĝis specialisto pri elektro. Per kamptelefona kablo kaj antendrato kovrita per izolrubando li riparis kaj renovigis ŝiriĝontajn pro vibrado kaj temperatur-oscilado konduktilojn kaj elektrajn skemojn en la aviadilo. La nura, pri kio ili ne sentis eĉ ioman nesufiĉon, estis la tempo. Dekoj da horoj de zorgema manlaboro anstataŭis nesufiĉon de materialo kaj mankon de teknologio. Pro teknikaj mankoj LQ86 eĉ foje ne estis nestartinta.

La laborejo, precize same kiel ankaŭ la ŝirmejo por viraro kaj provizejoj, estis enrompitaj en roko, nur ne tiom profunde. Granita deklivo, en kiu la ejo estis iam hakita, restigis libera en la maroflanka muro metroaltan fenestron por lumigi la stablojn. Ja vere, la lumo estis malmulta, ĉar por kaŝi perfidan brilon de vitro oni kovris la fenestron per kamufla reto, pendanta suben de la supra montetoflanko. Sed post kelkaj jaroj finiĝis la provizoj de la reto. Evidente iamaj intendantoj ne kapablis antaŭvidi, kiom intense rodas la arkta klimato kotonŝnuran kamufloreton — aŭ ili subtaksis uzadodaŭron de la bazo. Sekve la fenestro restis ekde tio vole-nevole nekovrita kaj en la laborejo fariĝis pli lume almenaŭ dum polartago.

Tio multe favoris Berg'on kaj lian viraron. Komence ili sentis sin en la laborejo maloportune, kvazaŭ nude. Sed post tempo-paso la maroflanka fenestro, nekovrita per kamufloreto, fariĝis laŭkutima. Malantaŭ ĝi ja neniam iu iradis. Nun oni povis tage laboradi ĉe ŝraŭbtenilo sen elektrolumo kaj funkciigi la stacion por mallonga tempo nur tiam, kiam estis necese ekfunkciigi tornilon aŭ frezilon. Tiun eblecon oni ne povis subtaksi: la stoketo de dizelnafto por la stacio malgrandiĝis rapidege. Okaze de mallonga dinamofunkciigo ili samtempe rapidis ŝargi lumigakumulatorojn de la virara ŝirmejo, sed ili uzadis tiujn eĉ dum polarnokto tute ŝpareme, limigante sin ofte per modesta averi-karbidlampo. En la provizejo troviĝis ankoraŭ kelkaj lutfermitaj nigraj bareloj kun karbido.

Pagante per ekstrema pacienco stiristo Koonen sukcesis per tiuj tre simplaj stabloj eĉ pri la plej fajna polurado ĉe renovigo de motorfitingoj kaj lagroj. Iom post iom lin kaptis eĉ vervo, deviganta entrepreni operaciojn unuamomente ŝajne neeblajn. Berg taksis alte tiujn laborperiodojn de la stiristo. Ne nur pro tio, ke ili estis necesegaj por la aviadilo, sed ankaŭ pro tio, ke ĉiokaze dum tutaj tagoj ne minacis rakontado-skualoj de Koonen, ordinare ofte kondukantaj al maltrankviligaj demandoj pri senco aŭ sensenceco de ilia vivo.

Ĝuste al tiuj demandoj Berg ne scipovis trovi konvinkan respondon, kvankam li kredis kun senhezito karakteriza al ordemulo, ke ili vivas ĝuste.

Jam dufoje ili propraforte entreprenis fundamentan renovigon de la motoroj. Al ĉiu aviadisto, ankaŭ al novico, estis klare, ke motorojn de batalaviadiloj oni ne renovigas, okaze de bezono pro manko de la rezervo oni ilin interŝanĝas en la uzino — tiel oni faris en maloftaj okazoj, se la tuta aviadilo ĝis tiu tempo pro iu miraklo ankoraŭ ne estis trapafita, simila al kribrilo. Sed tio estis antaŭ longa tempo kaj en aliaj kondiĉoj valida regulo, ne povanta antaŭvidi ĉiujn efektivajn militajn cirkonstancojn. Ili ne povis tion sekvi, ĉar ĉi-okaze ili devus sian bomb-aviadilon simple forskribi.

LQ86 estis malgraŭ sia triviĝo ĉiam en flugordo. Ĉiu el la tri prizorgis sian parton: la fuzelaĝo apartenis al Berg, motoroj al Koonen, elektro al Klais.

Nun, sen Klais, la vivo fariĝis pli malfacila. Duono el defrostigiloj ĉe fenestroj de la stirejo difektiĝis, kaj por ne kovriĝu per glacio la supraj vitroj, oni devis al ili surglui celuloidpecojn kun aer-interaĵo. Sed celuloido rapide flaviĝas kaj malbonigas videblecon, krome en la provizejo estis postrestintaj nur skrap-difektitaj randostrioj.

Antaŭ du jaroj ili entombigis Klais'on apud surteriĝvojo. Tio estas sur la insulo la nura loko, kie sur ŝtono troviĝis ter-tavolo, havanta metran profundecon.

Berg memoris la entombigon ĝis la lasta detalo. Ili pasigis por tio du tagojn.

Klais apartenis ankoraŭ al tiu antaŭmilita mitralista tipo, por kiu oni elektis kandidatojn ankaŭ laŭ ilia korpa konstitucio. Oni prenis por instruado persistajn, sed malgrandajn kaj malpezajn knabojn. Klais estis restinta ankaŭ ĝis la morto junuleca viro. Nur la vizaĝo maljuniĝis kaj faltopleniĝis. Obeemo de subulo estis ĉe li ankaŭ plene antaŭmilita, la vorto de Berg estis leĝo por Klais. Ankaŭ pli frue malmultvorta, dum siaj lastaj vivojaroj li malfermetis la buŝon nur por unusilabaj respondoj, kiam Berg aŭ Koonen ion demandis de li. Kontraŭe, embuskante birdojn inter bordoŝtonoj li povis imiti birdo-voĉadojn dum tuta tago, kaj tiamaniere li allogis ĉiam abundan predon. Kelkfoje Berg iris por kaŝe aŭskulti tiujn birdo-voĉajn koncertojn de Klais.

La granda korinklino de Klais estis belaj homoj, altkreskaj kaj eksterordinare bone vestitaj. Ĉi tie kvitigis la subkonscio tion, de kio Klais mem restis en sia vivo senigita. La ŝirmeja muro super lia kuŝbreto estis plengluita de ie — verŝajne el ankoraŭ antaŭmilitaj magazinoj — eltranĉitaj bildoj pri sinjorinoj kaj sinjoroj. La sinjoroj surhavis smokingojn kaj sport-kostumojn kun larĝaj refaldaĵoj, sinjorinoj elegantajn duon-longajn kaj longajn vesperajn tualetojn kaj abundajn vojaĝ-kostumojn, fajnajn gantojn, bonajn ŝuetojn, brilantajn krokodiloledajn kofrojn kaj stilajn mansakojn. El tiuj bildoj reeĥis iu fora, iom sentempa sorĉa spirblovo el la mondo de senzorgaj homoj.

Berg promesis kelkfoje en si mem, ke se el Klais depende de cirkonstancoj ne estus fariĝinta aviadila mitralisto, supozeble li estus fariĝinta kelnero aŭ pordisto en iu plej eleganta restoracio, por esti de tago al tago inter prizorgitaj kaj senriproĉe vestitaj klientoj, ankaŭ mem eleganta kaj senmanka.

En virinaj bildoj de Klais mankis eĉ ombreto de erotikeco. Antaŭe, kiam la prizorga viraro lokiĝis ankoraŭ sur la insulo, Klais rigardis kun malkaŝa naŭzo la bildojn pri abundkreskaj, pufavolumenaj duonnudaj pormilitistaj belulinoj, kovrantaj murojn de la virara duonejo. Tuj, kiam la viroj la insulon forlasis, Klais kolektis senvorte lin incitantajn bildojn. Kion li faris kun ili, restis al Berg kaj Koonen nekonate, neniam plu ili vidis tiujn bildojn.

Kelkfoje, kiam Koonen poste suferis pro monotoneco kaj deprimo, li pensis kun leĝera bedaŭro pri tiuj kavografie presitaj femaloj.

Ankaŭ pri siaj vestoj, kiuj de jaro al jaro plitriviĝis, klopodis Klais zorgeme. En liberaj horoj li majstris mem el peco de fera slabo kaj konservaĵujo karbogladilon, glatpoluris ties plandon kaj gladis per ĝi ofte siajn militjaketon kaj pantalonon. Kiam la piedvestoj definitive disfalis kaj el la provizejo nenio estis prenebla krom plumpaj soldatbotoj, Klais glimbrosis ankaŭ ilin ĉiumatene kun granda peno kaj pacienco, kvazaŭ traktante al paraduniformo apartenantajn kromitledajn botojn.

Al tio la aliaj ne kapablis tuj kutimiĝi.

Komence emis Koonen, kiam la soleco kaj nenifarado lin furiozigis, ĉikani Klais'on. Estis tiom simple elpensi novajn kaj novajn ofendajn eldirojn, adresitajn al la dando. Klais ekaŭdis diversaĵojn — kiel tion, ke en ĉi tiu regiono pro frosto en la maro ne troveblas eĉ niksinoj, povantaj admiri lian snobecon, tiel ankaŭ, ke antaŭ ol ili alvenos al la vizaĝo de dio, certe plene defalos eĉ iliaj plej lastaj duonfalintaj pantalonaĉoj. Sporade tra la galeco de tiuj replikoj estis aŭdebla malplivaloreca sento de la stiristo mem.

Sed kiam la nura rezulto de tia ĉikanado estis, ke Klais denove ne malfermetis sian buŝon dum kelkaj tagoj, Koonen komprenis, ke li punas sin mem, kaj li restigis la aliulan malfortaĵon en trankvilo. Ekde tio povis Klais senĝene kulti sian vestado-pasion.

Cetere, nek Berg nek Koonen estis ĝenita pro tio. Eble tio eĉ aldonis ion ekscitan al la tagoj sen tio tro marogrizaj kaj devigis ilin iom klopodi ankaŭ pri si mem.

Ili rimarkis tion ĉe Klais proksimume imu jaron antaŭ lia morto. En matenoj la pafisto restis kun malfermitaj okuloj kuŝanta sur sia dormobreto kaj nur rekta ordono de la komandestro estis kapabla starigi lin iel de tie. Tre ofte li nun ne razis sin, tiel ke oni devis lin atentigi ankaŭ pro la haraĵa mentono. Pli frue inter ili Klais skrapis ĉiumatene plej zorge la mentonon per sia pro triviteco mallarĝa razilo. Malgraŭ senŝanĝa nutraĵnormo Klais kuntiriĝis kaj fariĝis magrega, lia kapo ŝajnis samtempe pligrandiĝanta. La kapo de la mitralisto estis ĉiam iel peza kaj malsana. Ĉiuokaze apogis Klais la frunton sur la manojn kaj daŭra doloro igis lian rigardon turmentoplena.

Precipe rimarkinde malboniĝis la stato de Klais post la incidento en Skandinavia aerspaco.

Tiufoje ili revenis en jama preskaŭa plenlumo de iu sia fora flugitinero. Ili neniom timis renkontiĝojn kun aliaj aviadiloj. La spertoj instruis, ke ĉasaviadiloj ĉi tie ne trafikis laŭ ilia kurso. Vere, kelkfoje ili vidis ie fore kaj multe pli alte de si iujn sagecajn moviĝantajn flugaĵojn, iufoje ili restigis post si eĉ rektan blankan strion, sed laŭ la opinio de Berg apenaŭ tiuj povis esti aviadiloj. Pli ĝuste — oni povis konsideri ilin flugobusoj el la konata tipo "V-1" kaj "V-2", kiuj ja ne havis ion komunan kun la aerarmeo.

Tiu interesomanko estis reciproka. Ja ankaŭ ili estis vidataj. Sed pilotoj de la unuaj "Thunderjetoj", "Thunderboltoj" kaj "Thunderbirdoj" estis tro okupitaj de pilotado de siaj manovro-rigidaj rapid-ĉasaviadiloj, por turni sian atenton al LQ86 laŭ sia vojo antaŭenfluganta relative malalte kaj tute lante. Laŭ ili tio eĉ ne povis esti io alia ol forskribita armea transport-aviadilo, kiu nun kiel aerfiakristo rulanta per komercflugoj siajn tagojn al la vespero. La junaj pilotoj de la unuaj tondro-birdaj generacioj estis rapide forgesintaj siluetojn de nekonstante hurlantaj tim-emocioj de sia ĵuspasinta knabeco; tiuj ŝoviĝis laŭ viriĝado de la knaboj en antaŭpasintecon, de kie mankas reveno.

Sekvis jam tiom rapidaj "Thunderĉiefoj" kaj "Starfiĝteroj", ke rigardata el ilia stirejo LQ86 ŝajnis preterflugante kiel surloke staranta surtera punkteto aŭ en aero pendanta akcipitro. Ili moviĝadis en tro diversaj tempo- kaj rapidosistemoj, por iel kontaktiĝi entute.

Tiumatene proksimiĝis al LQ86 tamen unu aviadilo. Berg kaj Koonen eĉ ne eksciis, kiu maŝino tio estis. Eblas, ke iu frumatena ĉartofluga "Douglas" aŭ patrolserva "Catalina" de Svedlandaj marfortoj, ili ne rimarkis ĝian alproksimiĝon, ĉar ĝi atingis LQ86 de malantaŭe kun pli granda rapideco. Ial Klais konjektis atakon de la fremdulo. Turnante la mitralon sur la afusto li premis kelkfoje longe la malstreĉilon. Senatenda paf-krakado dampis dum kelka momento la motorbruadon.

La pafserio de malgranda distanco frakasis planeojn de la alproksimiĝanto, vipis motorojn, elfrapante el ili fajron kaj fumon. La aviadilo kvazaŭ rigidiĝis momenton surloke, levante la pinton kaj falis abrupte en profundon. Klais vidis klare malesperkramfan vizaĝon kaj por ekkrio larĝe malfermitan buŝon de la fremda piloto.

Ĉi tiu bildo neniam forviŝiĝis antaŭ la okuloj de la pafisto. Nun li forgesis ofte ĉe tagmanĝo sian nutraĵon en la telero, eĉ ne rigardis al la karabeno kaj en kelkaj matenoj lin ne starigis eĉ komando de Berg. Nur por elflugo li aperis laŭ kutimiĝo precize al la aviadilo, kun du grizaj lacegaj okuloj en la malgranda senmova vizaĝo.

Post du monatoj Koonen trovis en unu mateno, ke Klais estis sur sia dormobreto rigida. La pafisto estingiĝis silente, aŭ per sia lasta fortostreĉo li eble detenis sin, ne dezirante ĝeni aliajn, ĉar la kramfe fermita buŝo perfidis antaŭmortajn turmentojn.

Dum unu kaj duona tago Berg kaj Koonen alterne fosis la tombon en la solan terkovritan parceleton de la insulo. Estis ja ankoraŭ aŭtuno, sed fruaj frostoj sukcesis jam trafrostigi tiun etan surrokan termalmulton kaj per unu sapeista fosilo la fosado progresis malrapide. Sed tio ne gravis. Klais mortis nokte antaŭ lundo, do en malplena duono de la semajno, Al aliaj la klopodado por liaj surteraj restaĵoj estis bona tempo-pasigo.

Kiam ili atingis la rokon, Koonen prenis de Berg la fosilon kaj ŝutis iom da humo reen en la fundon de la tombo. Maldika tertavolo kovris ŝtonsupraĵon. Estis tute neeble meti Klais'on sur krudan rokon.

Ili volvis la pafistan korpon kun neproporcie granda vakso-flava kapo en la nun jam nenecesan paraŝuton de Klais mem kaj lasis, iom post iom dedonante la ŝnurojn, en la kavon. Tiam ili donis el pistoloj salvon. La fingroj estis rigidaj. En ĉiuj tri fojoj Berg faltetis sian vizaĝon — eĉ unufoje ne samtempis precize la pafoj de ambaŭ pistoloj.

Poste Koonen duonigis oblikvatranĉe benzinbarelon, martelis el kartoĉoj de kontraŭaviadila kanono — sola gapanta en la ĉielon apud la hejtaĵprovizejo — kvin kuprajn literojn kaj nit-fiksis ilin per kuprodrataj tranĉaĵoj al la barelfundo. Post tio li enfosis proksimume futprofunde zinkokovritan ferladan steleon super la tombo. La barelfundo estis levita en la direkto al ilia ordinara surteriĝvojo. Nun la nomo KLAIS rebrilis al Berg okaze de ĉiufoja surteriĝo kiel vojindikilo.

Krucon oni ne povis meti. Mankis materialo por prepari ĝin, krome ĝi povus malhelpi surteriĝon de la aviadilo.

Ankaŭ la sekvintan ĵaŭdon post la entombigo de Klais ili enaeriĝis. Berg pensis en si mem, ke Koonen estas por li multe pli necesa. Okaze de neceso ja ankaŭ la stiristo povos grimpi al la loko de pafisto, sed kurskalkulado devas esti ĉiam preciza. Krome povis Koonen kiel dua piloto preni ankaŭ la gvido-stangojn. Fininta tiun penson la kapitano mem miris, ke ĝi eĉ ne ŝajnis cinika.

Tiu flugo estis sorĉa. Super la plejparto de Europo kirliĝis unu ciklono post la alia, sube sur la tero furiozis uraganoj kaj pluvegoj, sed en la alteco de LQ86 skuis nubopintoj kaj subitaj skualoj la pezan maŝinon tiom, ke krakis la stiriloj kaj nitjuntoj de la planeoj. Koonen ordinare ne suferis aermalsonan, sed ĉifoje lin naŭzis la senfina ŝanceliĝado kaj tremado. Senĉese li devis profunde enspiri kaj gluti per la seka buŝo por eviti vomemon.

Berg kroĉis sin al la stirilo, kiun bandoj da senkorpaj spiritoj per senatendaj ektiroj senĉese provis deŝiri de li. La motoroj bruegis turmentite kaj malegaltakte, foje uraganskualo lignece densiĝis ĉirkaŭ la helicpadeloj, strebante haltigi turniĝojn, foje ĝi maldensiĝis aerdelikata, tiel ke la motoro per la sama gaso subite duobligis siajn turniĝojn. Senflna konvulsiado kaj balanciĝado en tien-ien ĵetiĝantaj aerfluoj trivis franĝige nervojn de la aviadistoj. Berg perceptis kvazaŭ neklaran ostodoloron pri tio, ke la maŝino estas maljuna kaj laca.

Post noktomezo ili komencis kiel ĉiam revojaĝon.

La tero nenie estis videbla. Malsupre de ili vastiĝis en ĉiu direkto senfine, sen iu ajn fenestro, dikaj malhelgrizaj nubtavoloj — stratuso. Eblas, ke el la nuboj ŝpruciĝis sur la teron senĉesa pluvnebulo. Tute probable. De ĉi tie, rigardate el trikilometra alteco, ili estis foraj, iliaj konkavaĵoj kaj elstaraĵoj apenaŭ videbliĝis nur kiel malsamaj nuancoj de la senfina grizo.

Tiam leviĝis de malantaŭ la horizonto la suno. Ties flamo-flava radio pikis kudrile plej unue tra la dekstra stireja fenestro en la okulon de Koonen. Post kelkaj momentoj la ardanta disko levis sin tiom pli alten, ke atingis por lumi supraĵon de la nuboj. La griza stratuso fariĝis rozkolora, krepusko kolektiĝis en la. konkavaĵoj, kiuj nun ricevis violkoloran nuancon. Nur ĵuse sensenta griza tapiŝo ekardis varme kaj ĝoje.

Berg refoje travivis la sanktan momenton de la naturo super nuboj. Se ekzistis ankoraŭ io, krom devosento kaj kutimiĝo liganta lin al la flugado post tiom longaj flugadjaroj, do eble tiu ebleco ĉiufoje ree surpriziĝi, vidante ludadon de la liberiĝantaj sunradioj sur la supra surfaco de nuboj.

Li estis profunde konvinkiĝinta, ke ĉi tiun eksterordinaran spektaklon povas vidi nur malmultaj elektitoj. Tiuj, kiuj ligis sian vivon al pilota sidloko kaj direktostangoj. Berg ne povis eĉ imagi, kiom multaj miloj da eldormiĝintaj pacaj pasaĝeroj vidas precize la samajn bildojn de tago al tago tra fenestroj de grandaj trafikaviadiloj, kies flugalteco superas multe tion de LQ86.

Estis eĉ bone. Tiu ekscio povus lin obsedi.

Precize la saman tempon en la membranoj de la kaptelefonoj de Berg eksusuris kaj tra la bruo aŭdiĝis iuj nekonkretaj kvikadoj, el kiuj oni nenion povis deĉifri. Tamen estis tio post longaj tempoj la unua fojo, kiam radiofoniaj signaloj atingis ilian frekvencon, kaj tio kaŭzis ekscitiĝon.

Berg estis tuj certa, ke radiodissendisto de la aerarmea ĉefstabo akordigas sian sendilon kaj tuj sekvos invitsignalo, vane atendita de ili dum ĉiuj tiuj centoj da noktaj horoj. Li klinis la aviadilon sur planeon kaj turnis denove super la kontinenton.

Sed la invitsignalo ne venis. Denove ili ramis ciklonofrontojn kaj batalis kun rapidaj aerofluoj, denove ili plonĝis el la aperta ĉielo en nubamasojn, kie la aviadilo tremegis kaj bruis tiel, kvazaŭ estus la nubtuberoj kovritaj per ŝtonbuloj. Denove vane. La susuroj kaj kvikadoj ĉesis sensigne. Ili ne plu aperis en akceptofrekvencon de LQ86. Malsperta amatoro aŭ maldiligenta sendisto de fiŝkapta ŝipo nur foje eraris al ilia strio, komprenis sian eraron kaj tuj foriĝis definitive.

Post kelka tempo Berg prenis denove la kurson al hejmo. La benzinrestaĵo malgrandiĝis jam preskaŭ ĝis la kriza limo. Nun oni povis nur rektlinie flugi ĝis la insulo, ĉiu kurbo signifus, ke ili riskas fali ie en maron, la ujoj malplenaj.

Kiam ili fine, proksime al la bordo de la Norda maro, eliĝis el la nuboj kaj ekvidis teron, evidentiĝis, ke la feroca nokta skuado difektis la altometron. Grizaj posturaganaj ondoj kaj la bordlinio aperis subite kaj tiom proksime, ke Berg tiris instinkte la stirradon al si kaj la aviadilo faris salton, kvazaŭ pro kolizio per subekipaĵo al risorteca akvosupraĵo. Berg kaj Koonen sammomente ekrigardis la altometron. Ties nadlo staris senmove sur 1500 metroj. La efektiva flugalteco estis tri-kvaroble malpli. Berg ekvilibrigis la aviadilon kaj pensis momenton. Tiam li decidis ankaŭ daŭrigi la flugon en tiu alteco. Benzinon oni povis ŝpari plej bone per kontinua labora reĝimo.

Tiam tuj aperis ankaŭ ĉevaloj. Ili estis tre bone videblaj. En oriento la ĉielo sereniĝis rapide. En la momento, kiam la aviadilo atingis la bordolinion, de post nubobrusto elŝpruciĝis kiel fajra lafostrio sur la tersurfacon sunlumo. Marbordaj herbejoj, lavitaj de la nokta pluvo ekardis verde, senbrilaj marondoj ricevis subite metalan glimon. La ĉevaloj staris unu- kaj duope sur la matena herbejo, la orienten turnitaj flankoj ercoruĝaj de la malalta suno.

Ĉe la piedoj de la bestoj komenciĝis aliaj, nigraj kaj terure longakruraj ĉevaloj. Koonen ne kapablis forturni sian rigardon. Du ombroĉevaloj estis perkape kunfandiĝintaj — sur iliaj piedoj starantaj malgrandaj ruĝaj ĉevaloj frotis siajn kolojn unu kontraŭ la alia.

Koonen ektremegis pro sia pleje kaŝita antaŭmilita juneca rememoro.

Li venis kun junulino ĉe mateniĝo el fojnejo, kie ili la tutan nokton amadis — malsate kaj senbride, kvazaŭ pro antaŭsento de tuj atendanta disiro. Starante sur la fojneja pordo ili rigardis de la nokta pluvo lavitan herbejon, kun en la okuloj ankoraŭ specifa brilo. La suno leviĝinta de ie malantaŭe ĵetis ilin kiel du longegajn nigrajn ombrojn surteren en la gutobrilan herbon, sen iu ajn premsigno tie.

Tiam la junulino prenis la obtuze zumantan kapon de Koonen inter la fridajn polmojn kaj premis siajn lipojn sur la liajn. Iliaj longakruraj ombroj kunfandiĝis perkape — ŝajnis, ke por eterne. Kvankam tio daŭris nur bagatelan momenton.

La nomon de la junulino Koonen havis kaŝita ie en kap-turniga profundo. Eĉ foje li ne elportis ĝin de tie, ankaŭ ne en la pensoj. Tiel estis ekde tiu tago, kiam la leŭtenanto eksciis en la tria militsomero, ke de la domo, kie loĝis la junulino, de la tuta urboparto kun ties loĝantoj post unu nokta bombatako ne postrestis io krom vasta ruinkampo en genuprofunda cindro-amaso, kaj neniu postrestinta vivulo.

Dum batalflugo, sekvinta al tiu sciigo, Koonen subite ne kapablis premi ellasilon de la bombolukoj.

Tion faris anstataŭ li Klais, al kiu Berg, atinginte la duan fojon batalkurson, donis koncernan ordonon. Prokrasto fariĝis preskaŭ fatala por ili. En la dua rondo ilin kaptis lumĵetilo en la radion kaj la aviadilo ricevis rektan trafon. Feliĉe tio estis etkalibra obuso. Streĉante tutan sian flugokapablon, liberiĝinta de la ŝarĝo, Berg atingis per la bombaviadilo propran teritorion. La maŝinon oni devis post la urĝosurteriĝo forskribi.

Post tio, antaŭ LQ86, baptita je "papilio", oni pafis sub ili je strioj ankoraŭ umi aviadilon. Feliĉe ankaŭ tiufoje el la viraro neniu estis grave difektita.

Post tiu flugo Koonen donis raporton pri sia transigo en infanterion.

Sed la milito sukcesis tramueli jam tre multajn spertulojn de la mortiga laboro, pri aviadistoj oni sentis pli kaj pli grandan mankon, pro tio oni ankaŭ decide malakceptis la raporton de Koonen. Oni sendis la leŭtenanton por du semajnoj en armean ripozejon por kuraci la nervojn kaj oni ordonis daŭrigi la servadon en sia unuo. Lia fingro ree devis kapabli premi bomboellasilon.

Vidante la ruĝnigrajn ĉevalojn la lipoj de Koonen komencis el si mem formi la nomon de la longkrura junulino. Sed li kaptis sin ĝustatempe kaj kunpremis la buŝon je strio, kvazaŭ estus tiu nomo, agnoskita je tabuo, la ŝlosilo malfermanta pordegon de malestiĝo.

LQ86 restigis la ĉevalojn sur la paŝtejo, la bestoj ne levis eĉ la kapojn, tiu ĉi bruanta estaĵo ne interesis ilin.

Ankoraŭ foje kapitano Berg redirektis al la aerodromo sian malnovan aviadilon de la flugo, de kiu iu alia piloto povus ankaŭ ne reveni.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.