|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() NOKTAJ AVIADISTOJAŭtoro: Vladimir Beekman |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
LQ86 daŭrigis siajn flugojn.
Berg aŭskultis ĉiufoje silenton en la kaptelefonoj, ĝis kiam en la oreloj komenciĝis kvazaŭ kordosonoro. Se ne hodiaŭ, do en iu el sekvontaj flugnoktoj devos alveni invitsignalo. Nokte antaŭ vendredo, dum ilia deĵorado.
Sur ekranoj de radarstacioj, kreskintaj dume kvazaŭ fungoj, oni vidis kelkfoje impulson de LQ86. Sed plej ofte flugis Berg proksimiĝante al marbordo, kaŝcele tiel malalte, ke la impulso foriĝis trans la ekranrando aŭ la aviadilon kaŝis reliefaj malglataĵoj de la tersurfaco. Kaj kiam la relative malrapide plumoviĝanta punkto ankaŭ restis por kelka tempo sur la ekrano, oni konsideris ĝin plej ofte atmosfera perturbo, neniu intencis doni aeralarmon.
Kelkajn maloftajn fojojn oni rimarkis LQ86 de sur hazardaj noktaj aviadiloj. Svaga ombro sur nuba fono pala de lunlumo, mistera silueto sen naviglumoj, nur varmegaj eligataj gasoj ĉerizruĝe ardantaj pro rebrilo de benzinflamo, iufoje ankoraŭ unuopa lunradio reflektata de la direkteja vitro — tio estis ĉio. luj vidintoj konsideris tion miraĝo de nokta ĉielo, iuj estis en si mem senvorte konvinkitaj, ke ĉifoje ili vidis per la propraj okuloj UFO'n. Foje la sensacio pri konjektata kosma objekto, kolektita de la kurso de LQ86, atingis pere de iu aviadisto eĉ gazetpaĝojn.
La komandestro Berg sciis pri tio nenion. Ĉirkaŭ li vastiĝis senĝena silento. Li ripetis ree kaj ree la flugojn en aerspacon de grandurboj, restantaj en lia agradiuso. Tie li sentis sin jam preskaŭ indiĝeno.
Kelkfoje ili trovis sin hazarde ankaŭ en zonoj de aerodromaj trafikaranĝistoj, kiuj maltrankviliĝis pri tio kaj provis kontaktiĝi kun LQ86 per radiofonio. Sed radiistoj de aerhavenoj neniel trovis necesajn frekvencojn. Ili estis tro junaj por scii aerarmeajn ondolongojn de la pasinta milito, tion oni ne instruis al ili. Senrezulte ili vokadis LQ86 per ĉiuj frekvencoj de civila aerfloto. Sed Berg neniam tuŝis manipulilon de la turnkondensilo, li sciis refuteble, ke lia invitsignalo devas alveni nur laŭ la ondo, fiksita de la ĉefstabo.
Trafikaranĝistoj sakris aerhuliganojn, malbenis nespertajn amatorpilotojn, kiuj por la mono akiris al si aviadilojn, sed ne flugoscipovon, kaj ili sendis en eteron avertojn al surteriĝontaj trafikaviadiloj kaj ne donis startopermeson al malpaciencaj atendantoj pli frue ol nekonata aviadilo estis sufiĉe malproksime. Kelkfoje superaj oficistoj de civilaviado surbaze de trafikaranĝistaj plendoj prezentis pretendojn ankaŭ al arme-potenculoj. Ili konjektis, ke povas temi pri iu aerarmea sekreta flugo. En aerarmeaj staboj oni ordinare trarigardis la plend-leterojn, konstatis, ke en priparolita tempo en nomita kvadrato neniu armeaviadilo trafikis, kaj oni sendis lakonan respondon: niaj maŝinoj ne estis en aero.
Sed la mondo estis fariĝinta komplika kaj kurtaj respondoj de la aerarmeo nur certigis opiniojn de civilaviadistoj, ke nekonata aviadilo certe plenumis iun eksterordinare sekretan armean taskon, pri kio simplaj mortemuloj ne rajtis ricevi klarigojn.
Unufoje manko de sinistra antaŭsento tamen alportis preskaŭ pereon. Tiun kazon rememorigis stiristo Koonen laste ankoraŭ en la antaŭtago de la pasinta Kristnasko.
Tiun vesperon ili sidis vid-al-vide ĉe tablo en la virara ŝirmejo, kun kiu ili dum la pasintaj jaroj estis tiom kunkreskintaj, ke la ŝirmejaj muroj ŝajnis kvazaŭ ilia kroma haŭto. Inter ambaŭ viroj staris de Koonen el konservaĵkestaj tabuloj majstrita Kristnaska krono. Ĝi estis granda kaj krisphava, la stiristo tajladis ĝin dum pli ol duonjaro. Lastatempe li malofte iris al la bordo por fiŝi, anstataŭ tio li sidadis dum horoj sur benko, akrega tranĉilo en la mano, kaj majstris el bastonetoj Kristnaskan kronon, kvazaŭ vaĉlibera velŝipa matroso dum senfina oceanveturo.
Vere, oni eĉ ne rajtis uzi splitojn por Kristnaska krono, ĉar kiu ajn spliteto jam longe estis necesa por ekbruligi ŝton-karbon.
Ordinare ili ne lasis plene estingiĝi braĝon en sia ronda fera forno, sed unu foje en semajno estis escepto. En la noktoj de flugado tio okazis senkondiĉe. Kiam ili vendrede matene revenis, estis la forna interno nigra. Tiu, kies vico estis alveninta, prenis sitelon kaj eliris por porti hejtaĵon el granda porŝipa karb-amaso. Pro frosto kaj pluvo senbrila kaj rompiĝema karbo ekbruliĝis jaron post jaro ĉiam pli malbone. Jam kelkan tempon ili uzis por ekbruligo pulvon, riceveblan el municio de la aerdefenda kanono. Kartoĉujan. kupron oni bezonis ĉiam pli por ripari la motorojn kaj fuzelaĝon. Pulvo ja estigis momentan varmegon, sed aldone al ĝi oni bezonis en la forno sub karbamaseto almenaŭ plej etan daŭran splitfajron, por ke flamoj sukcesu plifortiĝi.
Berg tamen ne emis malfermeti la buŝon por malpermesco. Kun miro li rimarkis, ke la jaroj defrotis ankaŭ liajn proprajn akutajn angulojn. Pli frue li estus per sia malpermeso kaj ordono farinta, ke validu lia opinio. Nun plu ne.
La stranga bastoneta konstruaĵo, nomata Kristnaska krono,. vekis iujn malklarajn, longe forgesitajn sentojn el la tempoj antaŭmilitaj, nun sinkintaj en pasinton kiel sonĝoj, pri domo sur aleoangulo kun verdaj ŝutroj, kie iam, en kiu ajn jarsezono ne regis tia malmilda senhomeco kiel sur stratoj de tiuj grandaj urboj, super kiuj turniĝante li nun atendis sian invitsignalon.
Dezirintaj reciproke bonan feston, ili ambaŭ trinkis el kruĉo sian gluton da alkoholo. Berg distrite pikadis per forko eskapantajn fabojn sur la glimanta aluminia telero. Jam antaŭ kelkaj jaroj ili enkondukis kutimon en ĉiu antaŭtago de Kristnasko forĵeti la malnovajn manĝujojn kaj preni el la provizejo novajn. Berg pensis, ke nun, kiam ili restis duope, la ujoj sufiĉos por ili almenaŭ por tridek tri jaroj.
"Komandestro," diris subite Koonen pro daŭra silentado per raŭka voĉo. "Eksciu, komandestro. Tamen mi ege bedaŭras. pri tiu junulo de la flava jaguaro."
Berg tuj komprenis. Dum jaroj ili kunestadis tiom senĉese, ke iliaj pensovagadoj restis ĉiam paralelaj kvazaŭ kablofadenoj — tute egale, ĉu ĝin nodi aŭ rektigi.
Ree ili turnis sin ĉe mateniĝo en la direkton de sia insulo. Berg elektis rektan kurson, kiu devis ŝpari por ili duonbarelon da benzino. Lastatempe lin altrudis timiga imago, ke ili konsumas tro multe da hejtaĵo kaj eble ĝi ne sufiĉos por atingi la certan kvadraton, se iam venos la atendata invitsignalo. La stablo de malplenaj bareloj jam longe estis pli alta ol tiu de plenaj.
Li ne povis scii, ke lia sage rekta kurso ĉi-foje senintence tranĉis tute fermitan teritorion, kiun ne rajtis superi eĉ ajna fluglinio nek hazarda flugo, ke eĉ por alproksimiĝi al tiu ĉi teritorio oni ĉiufoje petis specialan permeson — kvankam sub aviadilo sur la tero estis videbla nenio krom arbaroj kaj montetoĉenoj. Inter senkulpe verdantaj arbaroj kaj montetoj la tersino kaŝis naskitaĵojn de la plej koncentritaj fortostreĉoj de la homa prudento, sed ĉar tiuj estis destinitaj por frakaso kaj neniigo, oni opiniis, ke tiujn sekretaĵojn ĉasas respektintaj fortoj. Al la lastaj konformis ankaŭ la defendo de tiu ĉi teritorio proklamita netuŝebla.
La mapo de Berg estis desegnita tiam, kiam la malsupraĵoj estis ankoraŭ ordinaraj fungarbaroj.
La terenon gardis tiom sentema kaj preciza tekniko, ke ankaŭ LQ86 ne povis resti nerimarkita. Jam ĝia proksimiĝo al la malpermesita teritorio estis registrita sur la ĉefa panelo de observo-stacioj. Kiam la provoj kontaktiĝi kun la alproksimiĝanto per radio ne donis rezultojn, oni elsendis de deĵoraerodromo kapto-ĉasanton.
Ĉar laŭ informoj de la observostacioj temis pri malnovtipa kaj malrapida maŝino, oni ne enaerigis tutan ĉasaviadilan grupon. Oni povis ja facile konjekti, ke ĝuste tion deziras la nekonataj enpenetrantoj. Kiam deĵorgrupo havas aranĝitan kontakton kun malrapida allogaviadilo, kiun oni en neniu okazo povas nerimarki, prezentiĝas bona ebleco agadi per skoltaviadiloj kun supersona rapideco, kiuj senmalhelpe povus efektivigi per sia infratekniko el stratosfero fotadon kaj elektronikajn mezuradojn. Rilate tion oni devis laŭeble superruzi kontraŭulon.
Berg kaj Koonen rimarkis ĉasaviadilon, kiam ĝi super iliaj kapoj preterveturegis. Fremda muĝado de la ĉasanto dampis por momento la motorbruon de LQ86. La bruego premis iliajn kapojn inter la ŝultrojn. La rapide foriĝanta reaktivmaŝino balanciĝis de unu planeo al la alia. Tio signifis por ordonon sekvi. Post kelkaj minutoj ĝi estis jam malproksime antaŭe, nevidebla.
Koonen strabe rigardis en la vizaĝon de la komandestro: jen kia rapideco! Kiel sperta aerlupo Berg tuj sciis, ke la nekonato revenos. Li mem farus same. Por kaŝi la spurojn li entreprenis manovron. Abrupte malleviĝa cirklo sanĝis senprokraste la kurson de LQ86 je 120 gradoj kaj kondukis ĝin tricent metrojn pli malalten. Tiom malalte, surfone de la tero kaŝinta sin en krepusko, la malhela aviadilo devis resti nevidebla.
Apenaŭ li sukcesis tion fini, kiam la ĉasaviadilo denove aperis. Kun konsterna precizeco ĝi venis ĉi-foje tranĉkurse denove de malantaŭe rekte al LQ86. Ĝia rapideco estis nun iom malpli grandega, Koonen kaj Berg sukcesis vidi la kapon de la aviadisto, kovritan per strange granda globforma ĉapo, kiel ankaŭ flavan jaguaromuzelon sur la sageca pinto de la ĉas-aviadilo.
La komandestro kaj stiristo de la bombaviadilo ne sciis, ke la piloto de la kaptaviadilo malrapidigis sian flugon ĝis la lasta ebleco, same kiel ili ankaŭ ne povis scii tion, ke ĝi havis neniun malfacilaĵon por trovi LQ86 en la nokta ĉielo, ĉar ĝia impulso troviĝis tutan tempon sur la ekrano de la lokalizilo.
Berg ne intends plenumi la ordonon pri surteriĝo. Kapitulaco ne estis lia kutimo. Samtempe li komprenis, ke temas pri potencega kontraŭulo. Jam la rapideco! Ĉiuj al Berg konataj noktaj ĉasaviadiloj dume estis nur iom pli rapidaj ol lia LQ86. La aviadilindustrio de la malamiko lastatempe multe progresis, nun valoris spertoj kaj ruzo. Farante sekvontan rondon ĝi jam povos ekpafi. Certe ĝi havas almenaŭ du-tri kanonojn kaj aron da mitraloj en la fuzelaĝo. Tiuj povas dum dek sekundoj fari el LQ86 kribrilon.
Per malmultaj gestoj Berg montris al Koonen, kion fari. La stiristo grimpis en la pafistan turon, de kie piloto de la proksimiĝanta ĉasaviadilo devis lin pli bone vidi. Kiam la jaguaro denove alproksimiĝis, gestis Koonen, ke ili serĉas lokon por surteriĝo. La ĉasisto mansignis ordone la direkton, kie troviĝas aerodromo. Koonen sciigis per gestoj, ke ili plenumos la ordonon. Tiam la jaguaro ĵetiĝis denove malproksimen al la nova rondo. Berg pensis kun kontento, ke iuparte evoluo de aviadil-konstruado tamen kunportis utilon ankaŭ al li. La malamika ĉasaviadilo ne povis daŭre sekvi ilin post la vosto, tiu ĉi maŝino estas tro rapida!
Nun al Berg estis gravaj la jarojn longaj spertoj de la flugado. Jam antaŭ longe, dum la milito li flugis multfoje en tiuj ĉi lokoj. Operacioj daŭris tiam de semajno al semajno. Ĝis nun staris la ĉirkaŭa pejzaĝo klare antaŭ liaj mensaj okuloj. LQ86 transiris al malalta flugo kaj prenis novan kurson. Se li nun ankoraŭ sukcesus, se la kontraŭulo restigus al li por tio necesan ereton da tempo!
Kaj la jaguaro malfruiĝis, kvazaŭ detenus lin la pensa ordono de Berg. Eta malprecizeco ĉe turniĝo pligrandigis la rondon de la ĉasisto kelkdekojn da kilometroj. Kiam ĝi fine revenis al LQ86, la piloto tuj malkovris, ke la persekutato moviĝas laŭ tute alia kurso ol la ordonita. Li elpafis avertoraketon, kiu transpasis malalte LQ86 kvazaŭ kometo.
La ĉasaviadisto ĉi-momente ne observis ekranon de la lokalizilo. Ja sen tio la celsigno estis apartigebla perokule kaj la piloto akompanis per la rigardo fajrostrion de sia raketo. Li ne komprenis, kial la raketo, celita iom super la nekonata aviadilo, subite celtrafis kaj eksplodis. La sekvan momenton li mem impetis laŭ la raketa trajektorio trans LQ86.
Berg vidis ambaŭ eksplodojn. Komence la malgrandan — tion de la flamobuso. Koonen vokis ion, sed Berg ne movis la direktostangon. Li sciis, ke post sekundo devos ilin superĵetiĝi la pafinta ĉasisto mem. Tuj kiam hurlanta bruo premis lin en la lozrisortan sidlokon, Berg ŝiris la direktostangon kiom eble al si. La aviopinto ekleviĝis malrapide, sed el la eksplodloko de la ĵusa flamobuso superenruliĝis nova enorma eksplodo-flamo.
Tiun montodeklivon, leviĝantan de la ebenaĵo, oni nomis inter malnovaj aviadistoj, kiuj ĝis nun postrestis jam malmultaj, la Monto de Ĉieliro. Ĝia leviĝangulo estis tia, ke alproksimiĝante malaltfluge oni rimarkis ĝin tro malfrue. Precipe tiam, kiam videbleco ne estis bona. Ekde tiu tempo, kiam oni komencis flugojn ĉi-loke, ĝi fariĝis de tempo al tempo fatala al iuj neatentemaj pilotoj, alproksimiĝantaj de la ebenaĵo.
La malnova bombaviadilo streĉis sin per lastaj fortoj por supreniĝi antaŭ la proksimiĝanta malluma teramaso kaj foriĝi maldekstren. La motoroj bruadis plenmove, Berg sentis kvazaŭ perkorpe, kiel pro enormaj gaspremoj de trostreĉoj mikroskopaj fendetoj ŝveligas cilindroseptojn, en tumulto de bolantaj oleovaporoj la metalo fariĝas boreca kaj fragila, bieloj estas rompiĝontaj kvazaŭ birdostoj, ankoraŭ momenteton — kaj venos kolapso, apopleksio, fino. La filtriloj singultis kaj tusegis, ne kapablante tralasi sufiĉan aeron, la motoroj sufokiĝis astmule, empeneronoj batiĝadis en rigidaj strifluoj de aero kaj iliaj batoj portiĝis laŭ la direktostango en la manojn, ŝultrojn, la tutan korpon de Berg kvazaŭ neevitebla pereotremo, kvazaŭ koŝmaro de ĉiu aviadisto ekde la unua lernoflugo — flutero.
Ankoraŭ foje LQ86 plenumis neeblan. Koonen havis senton, kvazaŭ picesuproj de la montodorso balaŭs subventron de la bombaviadilo, kiam ili rulis sin fine super la kreston. Post ili iom pli malsupre kaj dekstre furiozis sur la montodeklivo inkandeska fumanta petroloflamo, en kio ekbrilis subitaj eksplodfulmoj de la municio. Subite prenis la flamo en la okuloj de Koonen formon de la flava jaguarkapo.
Kiam ili superis la montokreston, staris antaŭ ili alta verda nordlumo.
Berg kaj Koonen malpleje sciis tion opinii, ke ĝuste tiu ĉi superba nordlumo fariĝos ilia savanto. Subita magnetoŝtormo kvazaŭ per giganta mano miksis ekranindikojn de sekvostacioj, krepite tiris savantan elektrokurtenon inter LQ86 kaj ĝiaj persekutantoj.
Pereon de la kaptoĉasisto sekvonttage komencis esplori kvalifikita komisiono, kiu malgraŭ ĉiuj siaj esploroj ne kapablis konstati iun alian kaŭzon de pereo de la aviadilo krom grava navigeraro de la piloto.
"Domaĝe..." ripetis Koonen, strabante per malplena rigardo sian Kristnasko-kronon.
Berg englutis.
"Leŭtenanto Koonen," li diris malrapide. "Viaj nervoj ne estas en ordo."
Post tio Koonen alrigardis lin longe trans la tablo.
"Komandestro," li diris plendvoĉe, "ni triviĝas kun nia papilio."
Berg intencis diri al la stiristo ankoraŭ ion disciplinigan, sed subite li ne plu kapablis tion fari. Varmega strangolo ŝnuris la gorĝon kaj torakon, kuntiris la kapon per rigida tenringo. Li movadis senvorte la buŝon kaj rigardadis rigidmiene en la okulojn de Koonen. Tiel ili restadis sidantaj dum pli longa tempo.
Dorlote ili nomis sian aviadilon papilio en la lasta milito-printempo, kiam ĉefrontaj aerodromoj odoris de abunde kreskantaj herboj, antaŭ tio, kiam ili kiel la sola elektita viraro el la eskadrilo estis senditaj supren al nordo.
Unu rememoro leviĝis el la memorangulo de Berg. Ĝi estis kaŝita tiom profunde, ke li kredis ĝin tute forgesita, tion sciis neniu alia krom li mem — nek Koonen nek Klais. Tamen tio leviĝis nun senatende denove en la konscion.
Tio okazis la trian aŭ kvaran jaron post la foriro de la surtera personaro.
Du semajnojn ili ne povis starti pro densa nebulo. La tempo malurĝiĝis kiel nebulaglomeraĵo, horoj ne havis diferencon, diferencon ne havis nokto nek tago, maro nek la ĉielo, nur unu sola senfineco ĉirkaŭe.
Kiam fine vetero sereniĝis, entreprenis Berg por kontraŭi la longan senfarecon iun el siaj plej foraj flugoj al mezo de kontinento. Tio estis egala al la ekstrema radiusa kapacito de la benzinujoj. Vane atendante sian invitsignalon dum la tuta nokto-mezo turniĝis LQ86 frumatene reen de la vojaĝo. Ili estis jam tute proksime al sia bazo, la dentecaj montoĉenoj sporade ŝiriĝis, donante lokon al glacio, kovrita per rigidaj amasiĝoj. Tiam subite aŭdiĝis en la kaptelefonoj de Berg apenaŭ aŭdebla morse-kvikado.
Tio ne estis la aerarmea ĉefstabo. Radiiston kun tiom malsperta mano oni tie ne tolerus. Krome la sendilo estis tre malgrandpotenca. Iu fremdulo estis subite penetrinta en malpermesitan ondolongon. El inter serĉanta radiista mano kaj malhelpoj de atmosferaj perturboj Berg aŭdis neĉifritan tekston:
"Al ĉiuj ... ĉiuj ... dicio en danĝero ... adu pli proksimen al Ruĝ ... nutraĵo en baterioj fin... ienta longit ... (precizajn nombrojn Berg tamen ne memoris) ... norda latitudo ... kiu nin aŭdas..."
Tiam la teksto ŝiriĝis. Berg atendis ankoraŭ, sed signaloj ne venis. La aviadilon direktis aŭtopiloto, la komandestro ne havis urĝajn taskojn, li centrigis sian atenton al la kaptelefonoj. Vane. La sendilo aŭ finis sian laboron, aŭ la radiisto trakombis despere novajn ondolongojn.
Per sia unua movo Berg volis ŝanĝi la kurson, ke ĝi preterpasu kruciĝpunkton de la koordinatoj, donitaj en la sciigo. Tio signifus tuthoran kurbon. Sed samtempe li disciplinis sin. Se ankaŭ sufiĉus la benzino, li ne rajtas tion fari. Li havis sian taskon, li devis ŝpari la hejtaĵon kaj motoron. Ĉio kroma ne koncernis lin. Horo da superflua flugado signifis malŝparon.
Subite Berg ekhavis silentan deziron kluĉi la aviadilan radiostacion al elsendoreĝimo kaj dubli la aŭditon. Agadradiuso de lia sendilo devus esti multoble pli granda, lia anteno lokiĝas alte super la tero kaj la akumulbaterioj estas ŝargitaj.
Post sekundo li punis sin per frida malestimo. Nur la plej malspertaj aviadistoj, plenumante sian taskon, povas senmaski sin per elsendo de nenecesaj radiogramoj. Tiaj uloj flugos ordinare ne plu longe. La ordono, difininta LQ86 al la arkta insulo, malpermesis sen ajna kondiĉo uzadon de la sendilo dum batalflugoj. Kontraŭulo ne havas malfacilaĵojn lokalizi en kiom ajn fora mapkvadrato noktan bombaviadilon, kiu dum la flugado krias kvazaŭ ansero.
Ili surteriĝis kiel dekojn da fojoj antaŭ tio sur sian ŝtonan vojon, kiun ili mem purigis antaŭ nelonge post neĝoŝtormo. Polarnokto ankoraŭ ne finiĝis, mateno nur iom grizigis la noktan mallumon. Proksimume post unu semajno la suno leviĝos la unuan fojon super horizonto. Kiam la aviadilradoj haltis en la fino de la bremsado, kie jam entriviĝis konkavaĵo, Berg decidis, ke ekde nun li nenion memoras pri la nokta radiosciigo.
Post tri semajnoj, jam en sunlumo de la komenciĝinta tago, revenante de la laŭvica elflugo, li tamen prenis kurson trans la koordinatoj, donitaj en la sciigo. Kial li tion faris, li eĉ mem ne sciis.
La kruciĝpunkto de la koordinatoj estis kvazaŭ per akra krajonpinto pikita en neĝo. Iom post iom, alproksimiĝante, Berg komencis apartigi en la nigra punkto triangulan tendo-frontonon. Estante preskaŭ super la tendo, li vidis apud ĝi ankaŭ forlasitan hundosledeton. Ĉirkaŭe vastiĝis senviva blanka ebenaĵo, nek homoj, nek hundoj. Se ĉi tie iam ankaŭ estis iuj postsignoj, do en la doloriga neĝolumo ili ne estis de supre facile rimarkeblaj. Krome, la tenda ĉirkaŭaĵo estis glatigita de ventoj kaj neĝoblovadoj.
Kiam li, jam preskaŭ super la tendo, ankoraŭ la lastan fojon malsupren rigardis, ŝajnis al li, kvazaŭ moviĝis pro motorbruo io en la tendoaperturo. Sed probable tio estis ja vento ludanta kun la tenda ŝtofo.
Poste Berg observis sin dum kelkaj tagoj, suspektante halucinaciojn ĉe si.
Per senĉesa volostreĉo subpremis Berg en si tiujn rememorojn. Ili ne koncernis lin. Ĉio tio estis simple iu iam aŭdita aŭ legita historio, sen ajna ligiteco al realeco. Reale ekzistis nur lia LQ86, ties viraro kaj ilia tasko.
Nur post kelkaj semajnoj Berg denove trafis tiun punkton. La hundosledeto estis preskaŭ perdiĝinta sub neĝamaso. Unu rando de la tendoŝtofo flirtadis en la vento je tuta sia longeco. Neniu signo pri iu vivanto estis ĉirkaŭe rimarkebla.
Certe la averiuloj jam antaŭlonge forlasis la tendarlokon kaj direktiĝis por trovi homan loĝatejon. Ili simple ne entreprenis sensencan laboron por malstarigi la ŝtormotaŭzitan tendon.
Berg sufokis per la tuta forto ĉiam denove aperintan scion pri tio, ke en tiuj blankaj ebenaĵoj kun radiuso centoj da mejloj ne estis eĉ unu homa loĝloko. Sed ĉi tiu scio elstaris kun kruela klareco ĉiam denove.
Nun li returniĝis periode al la sama vojdirekto. Estis kvazaŭ iu sekreta devigo, enigma eĉ al li mem. Koonen demandis tiuokaze nenion. Li alkutimiĝis pri tio, ke la komandestro difinas racian flugvojon sen iuj klarigoj. Fine — ĉu ne estis egale, kiujn neĝkampojn transflugi?
Foj-foje atentis Berg la neniigan efikon de tempo kaj vetero. La tendoanguloj baldaŭ jam ĉifoniĝis, arktaj ventoj vipe striigis la velaĵon. Movneĝoj premis la tendon el ĉiuj flankoj kaj iufoje ĝi estis jam enfalinta, nur iuj neklarigeblaj malglataĵoj elstaris sub la neĝa kovraĵo. Pri la hundosledeto jam longe mankis eĉ ajna postsigno. Finfine la koordinatpunkteto estis definitive forviŝita de la blankaj neĝvastaĵoj. Nur bluaj ombroj de la neĝamasoj ludis sub la malalta matena suno siajn kaŝludojn, kiam LQ86 denove de ĉi tie transflugis.
Al ilia ondolongo eĉ foje ne plu aperis fremdaj elsendistoj. Nenio miksis aŭskultadon de la invitsignalo.
Iuj rigliloj kaj fiksaĵoj triviĝis kaj jam lozklakis, kiam tiu ĉi antaŭlonge kaj definitive malpermesita rememoro de sub la konscisupraĵo nun tamen elnaĝis. Berg koncentris sian atenton kaj esploris la rigardon de Koonen. Sed ne, tiu restis indiferenta kiel antaŭe, Koonen ja ne estas kompano de tiu ĉi rememoro. Se li ankaŭ rimarkis en iu hejmenflugo meze de la neĝvastaĵo forlasitan tendon, preterglitiĝantan sub la aviadila planeo, kio do? La stiristo povis tion ligi al nenio, sed konsideris kiel hazarda tersupraĵa signo kiel ĉiujn arbarojn, riverojn aŭ loĝlokojn, kiujn ili transflugis.
Tiun Kristnaskan antaŭtagon Berg neglektis la fariĝintan kutimon, laŭ kiu dum festo oni ne laboris.
Li ekstaris kaj sciigis:
"Vi pravas, Koonen. Nia papilio triviĝas. Ni iru kaj pririgardu la fiksaĵojn de la bombolukoj. Por ke ni ne perdu hazarde la lastan trezoron."
Berg faris kelkajn paŝojn, kiuj disigis lin de la ŝirmeja pordo, kaj turnis la kapon. Koonen sekvis lin per rigardo, plenega de konsterniĝo.
Berg subridis amare.
"Ni iru, ni iru, Koonen!" li diris postuleme. "Aŭ ni triviĝos kun vi ankaŭ sidante."
Li surmetis la duonpalton kun sporade disŝirita subŝtofo, premis senforman ĉapon sur la kapon kaj ne retrorigardante elpaŝis la kristnaskokronan ŝirmejon. Eĉ ombreton de dubo li ne havis, ke Koonen povas lin ne sekvi.
Ne temis pri disciplino. Ne vidante eĉ unu vivulon krom ili ambaŭ, nek unu nek alia jam longetan tempon eltenis restadon tute sola.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.