La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
NOKTAJ AVIADISTOJAŭtoro: Vladimir Beekman |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La sekvintan printempon post tiu nekutima Kristnasko okazis io eksterordinara. Super la insulo komencis flugi nekonata aviadilo.
Aviadilojn Berg kaj Koonen vidis en la ĉielo de sia insulo ankaŭ antaŭe. Vere, tre malofte, sed en la lastaj jaroj tamen. Sed tiuj aviadiloj transflugis la insulon tre alte, en stratosfero, krome akompanate de stranga monotona bruado, kiun povis kaŭzi neniu konata motortipo. Kaptite en la vidkampon de binoklo ili ŝajnis en la tranĉa bluo iel nerealaj, blanke diafanaj kvazaŭ ranlarvoj en printempa lageto. Ili flugis en alteco ŝajne tute neebla. Entute estis malfacile konsideri ilin aviadiloj kaj en la konscio de Berg aperis antaŭsento pri iu alia mondo, ne koincida kun la ilia en ajna punkto, kvankam ekzistadas en palpebla proksimeco kaj estas eĉ trakreskinta kun ilia reala mondo. Sed determini ĝin neeblis, tiu mondo ne estis palpebla, ĝi estis fora kaj danĝera kiel antimaterio, kontakto kun kiu promesas pereon en blanka flamo de ekstermado.
Tiun antaŭsenton pliprofundigis unu cirkonstanco. Iufoje super la kontinento, post longa griza nokta flugado, post laŭmetoda rondflugado super malplenaj, senvive relumetantaj urbaj stratoj kaj placoj Berg ne plu kapablis kontraŭstari. Subite lin kvazaŭ glacia ondo superfiuis timo. Se Koonen tamen pravas... La radiostacio — eble ĝi efektive neatentite difektiĝis kaj ili povas rondflugadi ĝis la lasta juĝotago, ne ricevante iun ajn ordonon? Ekzistis nur unu eblo tion klarigi.
Antaŭ ol prudentokontrolo sukcesis sin enkluĉi, leviĝis la mano de Berg al la frekvencregulilo. La turnilo, starante dum jaroj en la sama pozicio, alrigidiĝis kaj nur kun certa forto-streĉo oni povis ĝin movi, la butono eĉ ekknaris sub la mano. La unuan fojon dum ĉiuj forflugitaj noktoj la ricevilo de LQ86 ŝanĝis sian ondolongon.
El la orelklapoj penetris en la aŭdkanalojn de Berg subita ektremiga bruo. Tra la bruega kaj pro deformiteco ondanta muziko de kurtondaj stacioj pepadis amatorulaj demandoj kaj respondoj de morso. Kvazaŭ sur pintoj de nevideblaj ondo-krestoj kreskis sporade aŭdebla, legata en iu nekonata lingvo, marnaviga veterinformo (Berg ekkomprenis tion laŭ nomado de ventodirektoj kaj rapidoj), tiam sinkis la monotona voĉo de leganto reen en la ĝeneralan fonzumadon. Berg turnadis nerveme la turnilbutonon. Novaj kaj novaj sonpuŝoj penetradis senindulge en la orelojn.
Foje fulmis io konata — de iu nedifinita ondo aŭdeblis milito-tempa kanteto. Berg haltigis la fingrojn, sed samtempe, superante la sentimentalan kanton, ekflamis iu huligane kriĉanta bando kun siaj gitaregoj kaj nazblekanta antaŭkantisto. Ne plu malmergiĝis sur supraĵon de la sonoceano iu signo aŭ eĉ trembrileto pri Lily-Marleno, tiu praatendanto sub antaŭkazerna lanterno. Sonorgio daŭris kaj kreskis. Berg eĉ ne memoris en ĉi tiu konsterniĝmomento, ke li, atendante malfortan ĉefstaban signalon, akordigis la ricevilon de LQ86 al maksimuma kapacito.
Li rigardis malsupren. Kun unuopaj malhelaj lumpunktoj la tero ne ŝajnigis per iu ajn signo sian partoprenon en la senĉesa bruado kaj hurlado, kiun portis kaptelefonoj de la radioricevilo. La mondo, kies voĉoj reeĥis en la oreloj de Berg, fulmadis probable almenaŭ kiel nordlumo. Tio, ie sur la radiofrekvencoj, estis iu alia, nekonata efektiveco, ĥimero, kies esencon oni ne povis al si klarigi.
Sin ekregante turnis Berg la reguligilon ree en la komencan staton. Ĉe ilia ondregiono estis silente. Nur unuopaj rompitaj morsoĉenoj krozis ie surfone, ĉe aŭdolimo, ilin oni jam ne povis deĉifri.
Kiam li revenis precize al la frekvenco de la ĉefstabo, la kaptelefonoj estis kiel antaŭe senvoĉaj.
Berg ĵetis flankan rigardon al Koonen. La kapo de la leŭtenanto en nigra aviadistoĉapo, kies orelarkoj blanktrivitaj dum jaroj, klinis sin indiferente super mapujo. Ŝajnis, ke la stiristo kvazaŭ dormas. Laŭ opinio de Berg tio estis bona. Lastatempe li ofte zorgis pri la nervoj de Koonen. Tute ne estis necese, ke la leŭtenanto ricevu novan nutraĵon al siaj maltrankvilaj pensoj pri ekzisto de tiu paralela mondo, kies orelsurdiga bruo lin mem ĵus senekvilibrigis.
Pri tiu mondo Koonen povis ricevi imagon nur en tiuj maloftaj kazoj, kiam iu patrolanta "Stratofortreso" superflugis la insulon. Tio okazis malofte. Civilkompaniaj linioj tiujn lokojn ne tuŝis.
Ĉiufoje, kiam tondra larvo-bombardilo ilin supergladis, ili iradis kelkajn tagojn en senvorta turmento, ne kuraĝante priparoli inter si la okaĵintaĵon. Kvazaŭ temus pri fantomo aŭ gasto el kosmo, kies ekzisto estas ankoraŭ nepruvita. Tempopase tiu obseda sento ĉesis kaj la vivo daŭris kiel antaŭe.
Tiu aviadilo, kiu nun aperis ĉe la insulo, tute ne estis tia. Tio estis reala dumotora maŝino kun altsitua planeo kaj levitaj empeneronoj. Berg rekonis en ĝi iun de li neviditan tipon de fluganta boato, kies rapideco ŝajne superas tiun de LQ86. Literoj kaj ciferoj sur la fuzelaĝo de la aviadilo al ili nenion klarigis.
La unuan fojon venis Ia flugboato rekte el sudo, faris super la insulo kelkajn lantajn girojn, descendis tute malalten kaj foriĝis laŭ la alvena kurso. Berg kaj Koonen rigardsekvis la aviadilon tra ŝirmeja pordofendo. Ŝajne la senviva insuleto ne vekis en la viraro de la aviadilo pli grandan intereson, ili restis tie nur mallongan tempon.
Maltrankviliĝis Koonen kaj Berg nur tiam, kiam la flugboato post tri tagoj denove aperis. Tiufoje ĝi alproksimiĝis el sud-okcidento. Berg estis tiun posttagmezan tempon en la provizejo de hejtaĵo, de kie ili intencis ruli kelkajn barelojn al la aviadilo kaj komenci la enverŝadon — estis ĵaŭdo. Kiam la nekonata aviadilo alproksimiĝis, ili ŝovis sin sub kamufloreton de la kontraŭaviadila kanono kaj restis senmovaj, streĉite rigardante en la ĉielon.
Tra fragila, kun neegalaj maŝoj kamuflokovraĵo ili vidis, ke la aviadilo descendas ĉi-foje eĉ pli malalten. Estis strange kaj fremdece aŭdi tiom proksime motorbruon ne apartenantan al ilia LQ86. Ĉi-foje la fremdulo rondflugadis konsiderinde pli longe, ĝia intereso ŝajnis pli evidenta, oni esploris la insulon ĉiuflanke. La aviadistoj sub la maskoreto sentis sin pli kaj pli nudaj. Nenion similan ili sentis restante en aero, eĉ ne tiam, kiam ilia aviadilo ĵetiĝis en blindiga radio de kontraŭula lumĵetilo. Nun ili neniel povis liberiĝi de la antaŭtimo, ke ĉiumomente oni povas ilin rimarki.
Fine tamen la boato turnis sin al foriro de super la insulo kaj baldaŭ ĝia bruo estingiĝis super la maro. Berg elspiregis pro faciliĝo. Koonen estis morna.
"Ĝi venos denove!" elpremis la stiristo astmule spiregante.
"Leŭtenanto Koonen, nervoj!" diris Berg ordone.
Li sciis tre bone, ke la leŭtenanto pravas.
Ili ne sciis, kial la fremda aviadilo ekvizitadis la insulon. Apenaŭ ili estus kapablaj ion kompreni, se iu klarigus al ili, ke unu el la multaj skoltosatelitoj, senĉese cirkulantaj dum la lastaj jaroj ĉirkaŭ la terglobo, fiksis aŭ starton aŭ surteriĝon de LQ86 sur la insulo en la lumo de la polarsuno. En centro de prilaborado de skoltadinformoj oni registris tion kvazaŭ malgravan fakton kaj raportis inter aliaj eventoj al superuloj. Ies gardema okulo ekhaltis ĉe tiu ĉi noto. Kvankam laŭ aerofoto temis pri unuopa malnovtipa aviadilo, konsiderata el starpunkto de grandaj defendosistemoj tute sendanĝera, restadis ĝi tamen en la loko, kie ĝi ne rajtis esti. Pridemandado laŭ diplomatiaj vojoj donis neniujn rezultojn. Baldaŭ sekvis ordono sendi el proksima bazo marskoltilon kaj klarigi la aferon.
Post la dua vizito de la flugboato venis pli longa paŭzo. Berg jam komencis en si mem esperi, ke la aŭguro de Koonen ne plenumiĝos. Ĉu la nekonata aviadilo ne povis tamen tute hazarde veni dufoje al la insulo?
Li klarigis al si, ke tio estas infaneca, sed tamen li ne povis rezigni de la agrabla penso, ke la aferoj efektive tiel statas. La fluganta boato skoltis super maro, eble serĉis postrestintojn de iu ŝiprompiĝo, sed nenion malkovris kaj estas nun revokita. Ili ne bezonas plu timi kaj atendi.
Sed evidente post certa tempo ripetis skoltadsatelitoj ne vid-eblaj de la insulo sian signalon. Daŭris senfine luma polartago kaj ĉiuj ĵaŭdoj estis sinsekve sennubaj kaj serenaj. Berg startis ĉiusemajne sen sinistra antaŭsento sub la pala, diafana ĉielo, kie laŭ ilia propra opinio povis ilin sekvi eble nur la klarvida ekrigardo de dio mem.
Kiam la fremda aviadilo aperis la trian fojon, ĝi venis de sud-oriento. La vespera suno staris jam suflĉe malalte, ĉiu ŝtonangulo ĵetis longajn ombrojn. La piramideca ombro de la tombo-ŝtono de Klais, farita el benzinbarelo, kuŝis duonoblikve super la startvojo. Aŭdante sinistran aviadil-motoran bruon rapidis Berg kaj Koonen sur la pordon de la subtera farejo, kie ili ĉi-momente tornis novajn aleronkusinetojn.
La aviadilo descendis super la insulo tiom malalten, kvazaŭ ĝi intencus komenci surteriĝon, kaj faris giron. Apenaŭ transfluginte la kapojn de Berg kaj Koonen, ĝi komencis novan rondon. Ĝi veturegis trans la startvojo preskaŭ tuŝante la teron, kaj certe neniu detalaĵo sur la tero restis al la viraro de la aviadilo nerimarkebla.
La nervoj de Koonen ne plu eltenis.
"La skribo!" li kriis kaj elkuregis.
"Reen!" ektondris Berg, sed vane. La leŭtenanto kuris plumpe, svingante la manojn kaj kvazaŭ ĵetante la piedojn, al la tombomonumento de Klais kaj falis sur la genuojn. Li komencis rapideme skrapi la teron ĉirkaŭ si kaj ĵetadi tion sur la barel-fundon.
Nun Berg ekkomprenis. Neniam ili metis sur la tombon de Klais floron aŭ alian planton. Tiuj ja simple mankis ĉi tie. Sed kelkfoje vizitis Koonen la lastan ripozejon de la pafisto kaj poluris la kuprajn literojn sur la barelfundo. Tio estis ilia sola omaĝo al la armilfrato. La brila kupro flamis en la radioj de la malalta suno blindige kaj Koonen opiniis, ke ĉi tiu evidenta postsigno de la homa mano okulkroĉiĝis al la pilotoj de la nekonata aviadilo.
Koonen skrapadis kvazaŭ senprudentulo. Tra la ĉifoniĝintaj fingropintoj de la aviadistaj gantoj penetris sub la ungojn duonputraj muskoradikoj. La leĝera humo odoris naŭze, manpleno post manpleno ĵetiĝis sur Ia barelfundon, tamen estis la brilaj kupraj literoj kovritaj nur per iome senbrila vualo.
"Koonen! Reen!" vokis Berg de post la mastreja pordo, aŭdante bruegantan alproksimiĝon de la hidroplano.
La leŭtenanto ne reagis. Baraktante li penis kovri sian faritaĵon. Sed jen, jam venis la fluganta boato sian sekvan giron. Berg vidis la aviadistojn en la stirejo svingantaj la manojn, eble ili ankaŭ vokis ion, sed tio kompreneble ne estis aŭdebla. Certe Koonen estis rimarkita de ili. La longega ombro de la stiristo,. etendiĝanta oblikve super la terstrio preskaŭ ĝis la bordo-rando, svingis siajn elstreĉitajn manegojn ĉirkaŭ si kvazaŭ vent-muelilo.
Subite la fluganta boato malaltigis siajn turnojn. Anhelante pro eksciteco Berg tirmalfermis la mastrejan pordon kaj kuregis sur la monteton al la kontraŭaviadila kanono.
Liaj plej sinistraj sentoj efektiviĝis. La aviadilo descendis ĉi-momente insulkaŝite sur la akvosupraĵon kaj glitis oblikve en la direkto al la bordo, kun ŝaŭma vosto malantaŭe.
Berg staris kvazaŭ paralizite. Tio estis fino, ili estis malkovritaj kaj tuj estos sur la insulo fremduloj, kompreneble, ili estas pli multaj ol kapablus rebati la maldensiĝinta viraro de LQ86. Ĉu starti? Malfrue, ili duope ne plu sukcesos eĉ elruli sian maŝinon el la ŝirmejo, krom tio ĝi ankoraŭ ne estas plenverŝita. Kaj la plej esence: kien ili devus flugi? Ili ja ne povas resti senfine pendantaj en aero. Kiel returniĝi poste al la aerodromo, kie mastras fremduloj?
La manoj de kapitano Berg ekagis pli frue, ol la prudento sukcesis fini analizon de la situacio. La hidroplano balanciĝis jam preskaŭ surloke, nur kvindek metrojn de la bordo. Tie oni malfermis jam flankpordon kaj videbliĝis aviadistoĉapa kapo. La manoj de la kapitano jam trovis celilstangojn de la kontraŭ-aviadila kanono kaj turnis ilin. Ŝirante en la fragilan kamufloreton grandegajn truojn, malleviĝis la kanontubo rapide en la horizontalan pozicion. Kiam kapitano Berg estis kaptinta sur la akvo iom balanciĝantan aviadilon en la ringcelilon de rekta pafado, oni elpuŝis el ĝia ovrita luko oranĝkoloran gum-boaton, kiu restis balanciĝanta supren-malsupren sur malalta hulo apud la fuzelaĝo.
Berg premis la ellasilon. La duonaŭtomato ektremis. Aŭdiĝis sinsekve kvazaŭ kvin rapidaj frapoj per hakilmartelo kontraŭ malplena barelo. Pecoj de maskoreto disŝutiĝis.
Tri obusoj levis akvokolonojn dekstre kaj maldekstre ĉirkaŭ la aviadilo, du trafis.
La aviadilo kliniĝis sur la planeon kaj eksinkis en la akvon. El la luko elgrimpis, tirante alian viron post si en la gumboaton, iu el la viraro, tiam ankoraŭ unu. Ŝajne la fuzelaĝo de la fluganta boato estis multe frakasita de la obuseksplodo, ĉar la aviadilo sinkis tre rapide. Foje alten levinta la planeo-pinton, ĝi malaperis tuj en subite estiĝinta akvokirliĝo. La viroj en la oranĝkolora gumboato ekremis per padelilo en la direkto al la bordo. Alia el ili svingis ekscitite siajn manojn kaj kriadis ion. La vortojn Berg ne komprenis kaj por tio li sin eĉ ne streĉis.
Berg paŝis al kontraŭaviadila mitralo, staranta sub la sama kamufloreto je distanco deko da metroj, kaj ekkrankis ĝin en horizontalan pozicion. Subite Koonen estis post lia dorso.
"Ne, komandestro!" vokis la stiristo.
Berg daŭrigis sian agadon, ne turnante la kapon.
"Ne!" kriegis Koonen kaj metis sian manon sur la brakon de Berg. "Tio estas murdo!"
"Ĉu vi deziras sur la insulo militkaptitejon?" ĵetis Berg al li glacie kaj deskuis la manon de la leŭtenanto.
Koonen restis staranta, la manoj pendantaj.
Pafserioj de la para mitralo ekkrakis senaverte. Kartoĉoj falis sonore sur ŝtonon. En la vizaĝon ĵetiĝis pulvodoro.
Oranĝkolora gumboato subite malaperis. Kvazaŭ neniam ekzistis boato, nek aviadilo mem. Koonen turnis sin kaj foriris stupidpaŝe.
Kiam Berg, post reŝargado de la aerdefendaj armiloj kaj iamaniera flikado de la maskoreto, venis fine en la ŝirmejon, kuŝis Koonen surventre sur la dormobreto kaj singultis. Histeri-atako skuis lin kun forta frostotremo. Inter la singultoj la leŭtenanto veplendis ion nekoneksan. Lia mizereco estis plena.
Estis kortuŝe kaj abomene tion rigardi.
Berg provis prudentigi la stiriston, sed tio ne sukcesis. Koonen restadis en mensokonfuzo, lin atingis neniu skuo nek argumento. Subite Berg eksentis teruron. Ĉiujn liajn nervojn trais kvazaŭ kurentopuŝo. Momente li imagis sin solsola kun senprudenta kompano sur la senviva insulo — tio sufiĉis por eligi fridan ŝviton sur la frunto. Decidmove Berg kaptis pistolon el la ujo kaj pafis en la plafonon. Malsupren ŝpruciĝis betoneroj.
La pafo ĉesigis singultadon de Koonen. La viro eksilentis kaj kun ankoraŭ malklaraj okuloj gapadis al la vizaĝo de la komandestro.
Berg verŝis duonkruĉon da alkoholo kaj devigis, ke Koonen tion eltrinku. Koonen plenumis senvorte la ordonon, lia spirado estis neprofunda kaj spasmeca. Sed baldaŭ komenciĝis la alkohola influo, muskoloj de la viro malstreĉiĝis, la enspiroj fariĝis pli profundaj kaj iom post iom li endormiĝis, elĉerpite sur sia kuŝloko. Nun verŝis Berg ankaŭ al si duonkruĉon kaj grimpis ankaŭ al la kuŝbreto.
Tiun ĵaŭdon Berg decidis ne enaeriĝi. Li volis defendi sian bazon.
La naturo subtenis tiun decidon de la komandestro. Nokte plifortiĝis vento. Matene ĝi atingis sep-ok gradojn — meza juna ŝtormo. Super la maro rapidegis malaltaj nuboj kiel miks-torditaj ĉifonoj kaj jam en kvindekmetra alto videbleco estis nulo.
Posttagmeze Berg kaj Koonen denove aŭdis el la nuboj ekscitan bruadon de aviadilaj motoroj. Por serĉi la hieraŭ perdiĝintan flugboaton estis elsenditaj patrol-aviadiloj. Sed tiuj ja ne povis ion vidi, bonokaze aperis tra nubotruo makuleto da malhelgriza akvo, tuj malaperanta. Ankaŭ lokaliziloj ne kapablis helpi. La ŝtormo daŭris proksimume semajnon kaj dum tiu tempo motorbruado ankoraŭ kelkfoje aŭdiĝis en la oreloj de Berg kaj Koonen, sed nur unufoje ekvidis Berg en nubamasoj malklaran ombron de aviadilo, impetanta trans la insulon.
Tiam oni finis la serĉadon. Pereon de la flugboato oni imputis al senatenda ŝtormo. La radiisto informis laste al la bazo, ke ili surakviĝos ĉe la insulo por pli detalaj spektadoj kaj post tio la sendilo silentis. Probable la senatenda ŝtormatako renverŝis la aviadilon dum la descendo kaj ĝi dronis, antaŭ ol oni kapablis elsendi porhelpan signalon.
Admonpunitaj estis ĉi-foje la sinoptikistoj, kiuj ne elsendis ĝustatempe ŝtormaverton.
Ekde tiu tempo tenis Koonen la barelfundon sur la tombo de Klais daŭre sub humtavolo. Kiam pluvoj tion forfluigis aŭ vento maldensigis, li zorge almetis novajn polmoplenojn por kovri la kuprajn literojn. Baldaŭ la tera humido elvokis abundan verdigron kaj la literoj fariĝis malhelverdaj kiel malakito. Sed malgraŭ tio la leŭtenanto daŭrigis literkovradon. La nomo de Klais devis resti sub la teraĵo.
Berg ankaŭ mem ne povus klarigi, kial li post la okazintaĵo mallongigis la flugadojn. Iu danĝerosento persekutis lin senĉese. Li kvazaŭ ne kuraĝis restigi la insulon sola. LQ86 startis nun pli malfrue ol ordinare kaj returniĝis jam en maten-krepusko. Ĝiaj rondoj atingis nur ĝis la norda rando de la kontinento, oni surteriĝis ordinare, kiam estis ankoraŭ duonlume.
Eble la kapitano timis novajn fremdulojn? Tion oni ne povis aserti plenkonvinkite, ĉar Berg klarigis al si jam ekde komenco, ke oni malkovris ilin tute hazarde. El la nivelo de siaj scioj li eĉ ne povis konjekti ion alian.
La danĝerosenton elkovis plie la ĝena subluanto — subkonscio.
Skoltsatelitoj dum pli longa tempo ne plu fiksis en tiu kvadrato ion dubindan.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.