La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOKTAJ AVIADISTOJ

Aŭtoro: Vladimir Beekman

©2026 Geo

La Enhavo

4

La dronigo de la hidroplano kunportis kvazaŭ malfeliĉon al ili.

La duan semajnon post la incidento, kiam la ŝtormo ĉesis kaj LQ86 ĵaŭde vespere denove povis starti, okazis paneo, povanta kaŭzi preskaŭ vivoperdon de ambaŭ.

Poste pripensante Berg ĉiam rememorigis al si strangan sonĝon, viditan ĝuste nokte antaŭ ĵaŭdo.

Ĉu ĝi estis aŭguro? Aŭ la vigla subkonscio sumigis iujn ankoraŭ ne atenteblajn signojn kaj sensacojn kaj ofertis ilin kiel sonĝosimilan efektivecon?

Ili estis kun Koonen transloĝantaj. Ilia nova ŝirmejo ne plu estis bunkro, sed loĝejo kun grandaj fenestroj kaj pargetplanko; tra la fenestroj enfluis sunlumo, desegnanta sur klarteksturaj pargeteroj jam longe forgesitajn kadrokrucojn.

Estis kelkaj ĉambroj kaj ĉiujn ili trairis. Sen eĉ iu ajn vorto ili decidis, ke la ŝirmejo konvenas. Jam elirontaj Berg subite rimarkis, ke inter planklistelo kaj muro estas larĝa fendo, kie kuregas samtempe en la direkto al la ekstera pordo iu eta vivulo. Li kliniĝis, la besto elsaltis el la fendo kaj ekkuris trans la plankon rekte al la pordo.

Berg estis rapida. En lia mano baraktis stranga kaj abomena insektkapa, kun ruĝaj flugilnervuroj estaĵo. Subpremante la abomenon paŝis Berg al fenestro, malfermis ĝin kaj elĵetis la duonbirdon-duoninsekton.

Ĉe la fenestro kreskis arbo. Tiu svarmis esamene de la samaj abomenaj estaĵoj, kiuj rampis laŭ la branĉoj, strebante pli supren. Tiu de Berg ankaŭ lokiĝis per leĝera gliso sur la arbon.

Kun nervoza rapido ferminte la fenestron, Berg turnis sin por foriro. Subite li rimarkis en okulalto al la muro fiksitan dormobreton. Tie kuŝis surflanke moke subridanta virinkapa estaĵo, havanta anstataŭ manoj ruĝnuancajn tubosimilajn nervurojn. La vizaĝo apartenis al juna virino.

Ili duope kun Koonen ekprenis la buklokapulinon de la dormobreto kaj tiradis al la pordo. Ilia portaĵo puŝiĝis per siaj nervuroj al pordofosto kaj risortsimile kontraŭstaris kiel disfibriĝinta kablo post kusineto aŭ laĉtruo. Streĉante la forton, ili trenis la birdvirinon en la ŝtuparejon, ĉe kio kun seka kraketo rompiĝis kelkaj nervuroj. Ŝajnis, ke la estaĵo ne sentis pro tio doloron, almenaŭ ŝi ne kriis. Sed kiam ili atingis la ŝtuparan platformon, la virinkapo malfermis la buŝon kaj diris kun frida mieno:

"Vi povas ja eligi min de ĉi tie, sed tiam venos Zuckersĉreibstock mem!"

En tio estis io neeldireble horora. Berg ne havis imagon, kiu povas esti Zuckersĉreibstock, sed tiu nomo enigis teruron. Post la eldiro la birdvirino mem ridis kun hida voĉo, kaj tiam Berg vekiĝis kaj ne plu povis endormiĝi. Estis tempo antaŭ la aŭroro ĵaŭde matene.

Vespere ili elflugis kiel kutime.

La unua duono de la flugo procedis laŭkutime. Patrolintaj laŭ sia taksado sufiĉan tempon super la norda rando de la kontinento, prenis Berg jam frue reflugan kurson. Atinginte la Skandinavian aerspacon, ŝajnis al li subite, ke eble li tamen tro rapidis. La matenruĝo eĉ ne levetis ankoraŭ la noktorandon kaj de ie el la mallumo povis en tiu antaŭaŭrora horo tamen soni ankaŭ invitsignalo al LQ86.

Berg atendis kelkajn momentojn respondon de sia instinkto, klinis tiam la aviadilon sur la maldekstran planeon kaj direktiĝis per granda dekliveta arko en la spacon de Oslo.

El tiu maldekstra turno la aviadilo ne plu eliĝis. Komence faris Berg kelkajn girojn sufiĉe alte super la urbo, rigardante la stratodensaĵon kaj intermitadon de la fjordosupraĵo, spegulanta paletan ĉielon. Kiam li post tio volis ekvilibrigi la aviadilon kaj komenci rektan flugon, la stirilo ne obeis. La pilota mano sentis, ke la direkterono estas volvita en io elasta. Berg laboris trankvile kaj laŭmetode per la direktilo. La baro devis tuj foriĝi. Ne povis daŭri tiel. Tio povis esti nur hazarda malhelpo, ankoraŭ unu movo kaj ĉio estos en ordo.

Sed sekundoj pasis sen iu ŝanĝiĝo. Movetante la stirilon, Berg prenis eĉ pli abruptan turnon, giroj super la urbo koncentriĝis.

La aviadilo perdis ankaŭ altecon. Io okazis ankaŭ kun empeneronoj, ankaŭ tiuj ne volis obei.

La kapo de Berg funkciis aparte de la manoj. La manoj faris preskaŭ instinkte tion, kion en ilin programis jardekojn longa aviadista sperto, la cerbo serĉis kaŭzon de la paneo. Koonen zorgoplene rigardis al la komandestro.

La aviadilo descendis malsupren de la maloftaj printempaj kumulusoj. Kelkfoje trafis nubkirlaĵo inter LQ86 kaj lunon, tiam transkuregis la stirejon sombra ombro. Koonen tiris ĉiufoje la kapon inter la ŝultrojn, kvazaŭ atendante fizikan frapon.

La cirkloj, desegnataj de la nedirektebla aviadilo, emis ankoraŭ striktiĝi. La tero proksimiĝis. Berg haltigis la rigardon sur altometro kaj maltrankvile pensis, ke li ne memoras parkere, kian altecon de la oceannivelo havas la monto Holmenkollen, kies deklivojn tuŝis liaj flugarkoj. Ĉiam pli li havis la senton, ke la aviadilon tiras kun nerezistebla forto al si la centripeta centro, povanta lokiĝi en la urbo ie en regiono de la Groenlanda placo, kiel Berg kalkultaksis.

Berg rekonis en la urbo tion kaj alian. Iam li loĝis kelkan tempon en Oslo. Precipe bone konserviĝis en la memoro Drammensvej, kondukanta rekte de la reĝa palaco ĉirkaŭ la golfo Frognerkilen. Laŭ ĝi oni veturis tiutempe el la urbo al la aerodromo Fornebu.

LQ86 subiĝis preskaŭ neniom al la pilota volo. Por iomete malstrektigi kuntiran maŝon de la koncentriĝaj cirkloj, malaltigis Berg turnojn de la dekstra motoro kaj pliigis gason de la maldekstra. Tio devis iom ekvilibrigi premon de la fiksiĝinta direkterona padelo. La sekva cirklo iom ankaŭ malstriktiĝis, sed la maŝino perdis eĉ pli da alteco. Jam estis klare distingeblaj pro gardolumo fridaj vendejaj fenestroj ĉe la ĉefstratoj.

De post iliaj glimantaj vitrokvadratoj rikanis oferte siajn mortajn ridetojn manekenoj. Ili estis kvazaŭ elegante vestitaj mortintoj, elpaŝintaj el revoj de la forpasinta Klais. Berg perceptis malicmokojn de la realisme pentritaj pupoj. Ankoraŭ iom da tempo, ankoraŭ kelkaj malvastaj cirkloj kaj terura frapo kontraŭ tero rigidigas ankaŭ lin kun Koonen en iu nenatura pozo, kvazaŭ ankaŭ ili elmetus, por demonstri al vivaj homoj, siajn pilotajn duonpaltojn kun trivite blankaj kunkudroj. Tiam la manekenoj kun siaj novegaj, tute ne uzitaj vestaĵoj, superos ilin draste. Pri tio ili ja ankaŭ ridas.

Kolerego pri senvivaj pupoj, kiuj kuraĝis malicmoki, kuntiris la gorĝon de Berg. Tro frue ili ridas! Tuj li faligos el la bombolukoj sur ilin pereon, ili tordiĝu en flamoj kaj fandiĝu pro varmego je malbelaj plastobuloj. Lia mano leviĝis por signi al Koonen.

Rigardo de la leŭtenanto restadis sur la komandestro kaj ties levita mano. Sed la mano de Berg tamen ne faris permesan movon. Subite la manekenoj estis forviŝitaj el konscio de la kapitano.

Ĉi-momente la prudento de Berg definitive klarigis al si kaŭzojn de la difekto. La direktila kablo estis ie parte difektita pro frotiĝo. Kelkaj kablofibroj ankoraŭ eltenis, sed la rompiĝintaj balailsimile disiĝis kaj ne retrolasis la kablon tra la gvidkusineto. De tio la elasta kontraŭstaro, kiun li ne kapablis superi. Tamen ili kun Koonen estis konstante kontrolintaj la stirsistemojn. Ne gravas. Nenio gravas, se metalo komencas laciĝi. Ilia papilio triviĝas neaŭdeble. Tion oni ne povas travidi, tion oni sentas nur en tiu momento, kiam io rompiĝas. Ĉe unu tiro rompiĝis ŝtalfibroj de la kablo en fleksiĝloko, kvazaŭ ili estus vitraj, tion ne povis antaŭvidi Koonen nek li mem. Ĉiuj malnovaj kabloj estis post jaroj ŝanĝendaj. Sed de kie preni novajn?

Per malmultaj gestoj Berg klarigis al Koonen la situacion. Tio ne estis malfacila, ĉar ankaŭ leŭtenanto mem ekkomprenis la aferon. Li kapjesis, prenis de post luko manlampon, enŝaltis kaj komencis grimpi en empenoparton de la aviadilo, malvolvante la konduktilon post si.

Nun estis la demando en tio, ĉu Koonen sukcesos ankoraŭ ĝustatempe trovi la difektolokon, kaj ĉu tio estas alirebla dum flugado. Berg penis teni la maŝinon laŭeble en ekvilibro. Elrigardante tra la gratvunda vitroplasta kvadrato, li vidis ĉe la disbranciĝo de Drammensvej, kie ankaŭ en antaŭaj tempoj komenciĝis vico de unuope en ĝardenoj starantaj vilaoj de ŝipo-posedantoj, altan nigran ortedron, super kiu brilis helbluaj literoj NORSK HYDRO. Antaŭ tio distingis la okulo malofte starantajn senfoliajn arbojn, tiam sekvis krucvojo, ĉe kiu staris la hela vitra kubo de nova granda gazetkiosko. Berg pensis, ke ekde certa tempo tie malsupre ĉiujn sattedis mallumigo kaj oni neglektas la ordonon.

Sur la vojkruciĝo turniĝis al Drammensvej kun plenlumoj vetureganta pasaĝiraŭto, kun la direkto al la reĝa palaco. Berg pensis kun silenta kondamno, ke ankaŭ noktaj komand-oficiroj veturas kun lumoj! Se milito daŭras longe, neglektiĝas la ordo. Malfeliĉe, ĉiam estas en la supera ĉefkomandejo generaloj tro maljunaj kaj ne kapablaj decidi. Militoj de kapitanoj kaj majoroj ne estus tiom longedaŭraj.

Tiam tiu bildo pasis. Sub la ventro de la turmentite muĝanta LQ86 preterglitis ĉebordaj mallumaj fervojbranĉoj, post tio ŝipmastoj kaj jam venis ankaŭ trankvila akvosupraĵo. Interese, ĉu post la urbodomo ankoraŭ staras ĉe kajo sur sia praa loko la lerno-velŝipo "Ĉristian Radiĉ" kun sia pompa rigilaro, la pruo pendanta super akvo? Farante malrapidan arkon super la fjordo de Oslo la aviadilo preterpasis la Linnoy insulon. Berg denove rigardis malsupren. En ĉi tiu markolo printempe de la kvardeka norvegoj subakvigis "Bliiĉer'on". Inter aviadistoj oni iam parolis, ke okaze de trankvila akvo kaj serena vetero la ŝipo el aero estas eĉ videbla.

Pli longe li ne povis pensi pri tiuj malgravaj aferoj. Ĉio dependis de la rapideco kaj lerteco de Koonen. Ili perdis tiom da alteco, ke en iu sekvonta rondo la aviadilo povos impeti en la arbaron sur la montodeklivo. Ĉu ankoraŭ redukti la radiuson por tion eviti? Berg sciis tre bone, ke li ne povas giradi ĉirkaŭ sia planeo-pinto. Krome certe oni jam rimarkis de malsupre la aviadilon, ĉar ties motorbruo ne foriĝis dum longa tempo el aŭdregiono de la urbo. Do nun atendu baldaŭajn malagrablaĵojn ankaŭ de sur la tero.

Fine Berg sentis ektiriĝojn de la stirilo. Ie en la empeno Koonen atingis la kablon, certe li penis ĝin liberigi. Berg ne malhelpis la stirilon. Anstataŭ tio li strebis el sia tuta forto labori per aleronoj, por iom ajn malpliigi la kliniĝon.

En ĉi tiu giro LQ86 ne plu atingis la domegon kun bluaj literoj. Ĝi preterveturis Ia reĝan palacon super la malantaŭa rando de la parko, laŭlonge de la malplena kaj nelumigita Nobel-strato, sur kies angulo ĉe Drammensvej staris nokte soleca kaj forlasita Nobel-instituto, ĝi transsaltis la Okcidentan stacidomon de Oslo kaj sur sakvojoj senmove starantajn vagon-vicojn, trenante sin super havenbasenojn. La zigomoj de Berg antaŭen penetris sub la barbostopla vizaĝhaŭto. Li atendis frakasigan frapon. Ne plu estis certe, ĉu la aviadilo kapablas sin treni trans la fortikaĵo Akerŝus aŭ enturnante de super la fjordo impetas en la bordon.

Muskoloj de Berg estis streĉitaj. Tio estis senvola reago, li ne kapablis sin malstreĉi.

Sekvintan momenton la rapida spasmo de la stirilo subite cedis. La stirilo saltis dekstren kaj pro pligrandiĝinta tirforto de la maldekstra motoro kliniĝis dekstren la tuta aviadilo. La motoro ekgraŭlis pro malstreĉiĝo, eĉ venkoplene.

Samtempe Berg aldonis turnojn ankaŭ al la dekstra motoro. LQ86 ekvilibriĝis kaj direktiĝis, prenante decideme altecon super de la fjordo de Oslo kun arko okcidenten.

Sur iu al Oslo proksima aerodromo deĵorantaj pilotoj rapidis ĉi-momente al siaj ĉasaviadiloj. Nekonata, ignoranta radio-signalojn aviadilo vekis intereson de la regiona aerdefenda stabo. Baldaŭ sekvis eĉ alarmo. Sed komando por elflugo prokrastiĝis, ĉar deĵorestro volis eviti malagrablan situacion, provante por certeco antaŭ tio ankoraŭ kontaktiĝi kun aliancanaj staboj: povis ja okazi, ke temas simple pri iukaŭze dekursiĝinta kaj pro tio senaverta transportaviadilo. Fornebu respondis al pridemandoj, ke ilia aerhaveno estas jam longe fermita kaj en tia horo ili atendas neniun surteriĝonton.

Ĝis kiam kolektiĝis informoj, ne agnoskantaj propra la giranton super la urbo, LQ86 jam sukcese superis la Norvegan bordolinion. La deĵorgrupo fine enaeriĝis, sed jam registris sekvadostacioj eliĝon de la nekonata aeroplano de super la teritoriaj akvoj. La ĉasaviadiloj estis revokitaj.

Ree oni malbenis en staboj arogantajn posedantojn de privataj aviadiloj, okupantaj sin pri aerhuliganeco. Ĝis kiam oni ne subigos ilin al ordo, akcidentoj estas neeviteblaj.

Koonen grimpis lace al sia loko kaj zorge formetis la manlampon. Tiam li turnis la pro streĉiĝo sensangan vizaĝon al Berg kaj gestis ion per la fingroj. Post momento la enhavo atingis konscion de la piloto: la kablo eltenas nur per kvar fibroj.

Necesis flugi rekte kaj nur rekte, evitante pli grandajn ŝarĝojn al la direktiloj. Por iom-post-ioma direktoŝanĝo oni devis plej unue ludi per aleronoj — iliaj kabloj ŝajnis komence ankoraŭ eltenaj. Per direkterono oni rajtis kunhelpi nur leĝere kaj flue. Nur tiukondiĉe ili havis ŝancojn reveni en la bazon. Se tiuj lastaj kvar kablofibroj rompiĝos, LQ86 falos kun flirtanta direkterono en maron.

Tiu flugo estis inkuba. Danĝero staras super vi, sed nek mano nek piedo estas moveblaj, mankas forto por eskapi, ankoraŭ malpli por kontraŭstari.

Fine ili alvenis super la insulon. Post la surteriĝo Berg havis la senton, kvazaŭ li portus la lastajn centojn da kilometroj la aviadilon sur siaj ŝultroj, la koltendenoj estis tute rigidaj kaj eĉ plej eta kapturno kaŭzis inferan doloron.

Tutan monaton post la okazintaĵo ili kun Koonen plektis en la laborejo novajn kablojn.

En la stokejo eĉ peceto ne postrestis. De aerkirliĝoj kaŭzitaj skuoj erodis dum jaroj la kablojn ĝis lasta stumpeto, ili disfibriĝis kaj ŝiriĝis je pecoj. La ŝtalo ne eltenis pli longe.

Tiam Koonen elportis ĝis nun netuŝitajn kablobobenojn por kamptelefono, iukaŭze tro multe ekipita sur la insulo. Estas eble, ke la intendanta stokejo troplenis de ĝi? Sed eble iam havis iu intencon haki en ĉi tiujn rokojn multe pli grandan komandocentron. La stiristo preparis spritan ilon por liberigi la telefonkablan lineon de izolaĵo: volvante sur tamburon oni tiris la kablon tra trueto en ŝtalplato, sur kies malantaŭa flanko lutfiksitaj tranĉkllngoj apartigis la nigran gumtegaĵon, erete forfalantan.

Post ricevo de la kablolineo oni devis la maldikajn ŝtaldratojn kelkope kunplekti. Tion oni povis fari nur duope per granda man-drilo. Berg kaj Koonen laboradis persiste, ĉar alia eliro mankis. La unuan fojon LQ86 pro teknikaj kaŭzoj ne enaeriĝis du sinsekvajn ĵaŭdojn. La trian semajnon kovris la insulon kaj ties ĉirkaŭaĵon densa nebulo, neebliganta la starton, do Berg estis senskrupula.

Iom post iom oni anstataŭigis malnovajn kablojn per novaj en la tuta direktadsistemo. Vere, la kablofibro estis konsiderinde pli dika kaj memfaritaj kabloj pro tio malpli fleksemaj. Eksidante sur la pilotsidejon kaj provante la direktilojn, Berg tuj sentis, ke la direktado fariĝis multe pli rigida, por atingi pli grandajn stirdeklivojn li devis uzi la tutan forton. Sed oni ne povis riski ankoraŭ unu kablorompiĝon en aero. Jam nun Berg konsideris ilian saviĝon super Oslo plene kiel bonŝancon.

Koonen laboradis kun senvorta fanatikeco. Liaj manoj estis vundokovritaj pro dratotirado, la fingropintoj pikvunditaj de la fibroj. En ne pli bona stato estis ankaŭ Berg mem, kvankam la stiristo lin indulgis kaj penis pli malfacilan laboron mem fari. En tiu tempo sentaŭgiĝis ankaŭ la elektrostacio. En la motoro rompiĝis iu detalo, sed ili ne havis tempon eĉ por ekserĉi la paneon. Kiam tra la fenestro de la subtera laborejo ne plu falis sufiĉe da lumo, ili ekbruligis karbidlampon, daŭrigante la dratvolvadon kaj kabloplektadon.

Fine estis LQ86 denove startopreta.

Berg skrupule kontrolis en la ŝirmejo ĉiujn pedalojn kaj stangojn. Li komprenis, ke devas nun denove kutimiĝi al la aviadilo en aero, tio estis subite fremda maŝino, per kiu la flugadon li devas ankoraŭ lerni. Sed li klare sciis, ke fine ili denove povos enaeriĝi. Tiom li fidis la laboron de Koonen, kiu lutkunigis la kablojuntojn kaj nitfiksis ilin en hermetikilojn.

Malfruan printempan ĵaŭdon ekgraŭlis la ripozintaj motoroj super la insulo, dum monato kutiminta al silento. LQ86 denove ekkuris laŭ la startvojo.

Kiam ili ĉi-foje atingis la kontinenton, malsupre ĉio fandiĝis je unu koloro — arbaroj estis nigre bluaj, akvejoj bluete-grizaj. Tra nebulvualo rebriletis flavnuancaj lumetoj, sporade ili pigre ariĝis. lu stranga pozicia milito formiĝis en Europo, kie kontraŭaj partioj ne timis montri lumigitajn objektojn kaj el aero ne videblis eksplodoj nek incendioj. Malsupre ŝajnis ĉio strange trankvila kaj senŝanĝa.

Iufoje tamen post longa tempo trafinte en la spacon de Rejno, estis Berg vidinta grandan, kvazaŭ spirantan brilon. Li faris tiudirekten turnon por ekvidi la incendion, ĉar tie ŝajnis flameganta almenaŭ duonurbo. Sed alproksimiĝante li vidis sian eraron. Temis pri flamoj de giganta metalurgia uzino, sur tersupraĵo ardis koaksbaterioj kaj fandformoj. En kies manoj povus esti nun tiu regiono? La milita potencialo estas ĉi tie enorma. Berg giris por ĉiu okazo iom da tempo atende en la spaco de Rejno, sed ankaŭ en tiu ĉi grava industria regiono li ne sukcesis ĝisatendi invitsignalon laŭ la ĉefstaba ondo. Tio kaŭzis lian kapskuadon. Maljunaj generaloj en staboj dume ankoraŭ plimaljuniĝis, kaj neniu el ili libervole emeritiĝos...

Nun Berg sentis sin iel neordinare. Li decidis, ke ties kaŭzo estas nekutima rigideco de la direktiloj. Sporade en la kaptelefonoj estis aŭdebla kvazaŭ susuro. Tio povis esti ankaŭ iluzio, kaŭzita de la maifacilaĵoj pri pilotado. Dum jaroj la kapitano havis jam tiom multajn seniluziiĝojn, ke liaj sensoj fariĝis sporade tute stuporaj.

La motoroj de LQ86 apenaŭ laboris. Peĉmalpuraj hejtaĵ-duzoj ne aldonis fa kalkulitan kvanfon, en aerfiltritaj efementoj etaj, de aerhumido kaŭzitaj, per okulo preskaŭ nevideblaj rusteretoj pli kaj pli obstrukcis kribriltruetojn. La klapoj, tornitaj kaj poluritaj en la subtera laborejo por anstataŭigi la trabrulintajn, estis faritaj el iom alia materialo, ilia dilatkoeficiento diferencis de la originalaj kaj ili jam ne fermiĝis kun absoluta precizeco. Premoŝtupo en la cilindroj malaltiĝis. Precipe tio estis sentebla, kiam oni prenis alton kun plenverŝitaj hejtaĵujoj. Berg perceptis tion kvazaŭ estus la ŝargo de trafluigitaj jaroj subite falinta sur la aviadilan nukon, la maŝino fariĝis kadukeca kaj nekapabla.

Ili bonege prizorgis kaj renovigis la motorojn, ili faris ĉion disponeblan de homo kaj aviadisto. La aviadiloj el la serio de LQ86, ankaŭ tiuj, kiuj savis sin de kraŝo en la militotumulto, estis en la tuta mondo jam delonge irintaj al fatrasejoj kaj fand-fornoj. Sed la ilia — spite la senindulgan tempon — flugadis ankoraŭ plu. Sed ie estis la limo, kiun transpaŝi oni ankaŭ al ili ne donis.

Berg perceptis proksimecon de tiu limo.

Nur antaŭhieraŭ tio okazis. Koonen leviĝis meznokte kaj iris en necesejon. Berg same tiam eldormiĝis. Por tio mankis kaŭzo, la stiristo ne bruis per pordo nek puŝiĝis kun ŝirmeja meblo. Evidente estis la ĉiama ĉeesto de alia homo tiel akordiginta iujn cerbocentrojn, ke deĵorpunkto de certa biologia radiado aŭtomate registris ŝanĝiĝon de laŭkutima stato, kiam la alia foriris el la ejo.

En daŭro de kelka tempo Koonen ne revenis.

Subite estis Berg tutkorpe timoŝvita. Li ne sciis pro kio, sed subite li perceptis kun neeltenebla akreco plenan solecon. Estis tia sento, kvazaŭ oni premus lin kun la tuta nuda korpo kontraŭ la ŝtonan supraĵon de la insulo. Inter la dum jarmiloj malvarmiĝinta roko kaj la eta varmeta bulo de lia korpo mankis iu defenda aŭ disiga ekrano. Vivovarmo el lia korpo fluis senĉese en la ŝtonon, solviĝis en ties arkta frido kaj kapablis altigi la temperaturon de la roko eble je milionono da grado, sed rekompence li mem fariĝis ĉiam pli malvarma, lia korpa temperaturo ĉiam pli proksimiĝis al tio de la griza ŝtono.

Sen pli longa pensado Berg saltis de sia dormobreto kaj sekvis la leŭtenanton. Ĉio estis silenta. Kiam li proksimiĝis al la tualetejo en la malluma ejo, aŭdiĝis de tie batofrapo de peza korpo kontraŭ la tabula pordo. Dum jaroj en mallumo akriĝinta distancosento helpis al Berg, ne vidante klinkon, tuj tirmalfermi la pordon. Li puŝiĝis al Koonen. La leŭtenaato estis pendiginta sin per longa militista ŝalo al interna lamphoko super la pordo.

Berg agis senprokraste. Kaptinta Koonen en la sinon, Berg levis la leŭtenanton, kies piedfingroj pro distiriĝo de la ŝalo jam tuŝis la plankon, kaj liberigis lian kolon el la maŝo. Koonen murmuris ion. Skuiĝante pro koleratako Berg donis al li du fortajn orelfrapojn. Tio helpis. Koonen poiome surpiediĝis kaj humile ebligis reirigi sin en la ŝirmejon.

Sidiginte la aliulon sur litrandon, Berg enverŝis perforte al li ankaŭ nun jam elprovitan kuracildozon — duonkruĉon da alkoholo. Koonen singultis kaj tusegis, parto de la fajroakvo trafis en la trakeon. Berg ne forlasis lin pli frue ol la leŭtenanto sinkis en la liton kaj turniĝadis tie, veante en maltrankvila dormo. Tiam la kapitano ŝovis sin sub rigide raspan militistan, antaŭ nelonge el la stokejo prenitan kovrilon, sed ne plu povis endormiĝi ĝis la mateno.

Ĉe tio ŝokis la kapitanon pleje unu atentitaĵo. Kiam li, kuŝiĝante en la liton, per la mano viŝis hazarde la vizaĝon, la polmo fariĝis tute malseka. El la okuloj estis fluintaj larmoj sen lia propra scio.

Kion li opiniu post tio pri siaj feraj nervoj?

Matene la eksteraĵo de Koonen estis kvazaŭ post granda drinkado. La okulsubaĵoj en lia flaviĝinta vizaĝo estis inertaj kaj nigrebluaj, la manoj tremis, la okuloj mem estis malklaraj. Li kaŝis la rigardon de antaŭ Berg. Dum la matenmanĝo ambaŭ silentis. Tiam ili iris ruli benzinbarelojn. La staplo de plenaj bariloj estis jam tiom malalta, ke ne necesis speciala antaŭgardemo — apenaŭ povis ĉi tie iu barelo ankoraŭ ekruliĝi.

Ili laboris pli verve ol ordinare. Berg aldonis rapidecon kaj Koonen ne rajtis postresti, li ne havis post kies dorso sin kaŝi. Sed liaj piedoj kvazaŭ tremis kaj la korpo ŝvitegis.

Ĉe la tagmanĝotablo Koonen provis fine ekparoli.

"Pardonu, komandestro..." li diris gapante en angulon.

Berg tusetis seke. Koonen levis sian rigardon al la kapitano, kaj se li ankaŭ havis kelkajn vortojn rezervitajn por sinpravigo, tiuj mortis senutile. La rigardo de Berg estis kompleta malpermeso, ĝi komandis senkompate: silentu!

Refoje perceptis Koonen, ke li estas kreita por subiĝo.

Ekde tiam Berg ne donis eblecon por malstreĉiĝo al unu nek al alia. Li trovis tiom da farenda ĉe la aviadilo, kiel neniam pli frue. Fine, kiam ĉio estis preta por elflugo, li ordonis, ke Koonen forŝovu de la bordo per hokstango ladujojn, de jaro al jaro ĵetitajn de ili en la maron apud la ŝirmejo.

Dume estis la laduja amaso sur la marfundo kreskinta tro alta kaj la plej freŝaj brilis surpinte sub apenaŭ futmaldika akvotavolo. Ili povis esti el aero videblaj al neinvitita gasto, se tiuj ankoraŭ trafos ĉi tien. La malsupraj ladujoj estis pli profunde kaj kovritaj per bruna rustotavolo, ili ne kaŭzis malbonon. Kvankam ŝtormoj la amason kelkfoje disigis, ĝi denove kreskis per ĉiutaga konsekvenco. Ju pli ondoj kaj la mara glacio larĝigis la ladpiramidan bazon, des malpli kapablis frakasi ŝtormo kaj la amaso kreskis denove. Eble necesus rifuzi la kutimon ĵetadi rubon en la maron ĉiam samloke. Berg decidis restigi tiun ideon por estonto.

Nun ili estis en aero. Koonen klinbalancis sin super la mapujo, la motoroj bruadis maldelikate. Ili sentis kiel ordinare komence malfacilaĵojn. Ne timu, antaŭ mateno, kiam plejparto de la uja kapacito forbrulis, la motoroj sentos sin pli facile.

Ĉirkaŭita de la unutona bruego sidadis Berg sur sia pilota loko, kiel dum miloj da horoj antaŭ tio. Sur neniu alia seĝo li sentis sin tiom hejmece. La kurslinio sur la mapo de Koonen malrapide plurampis. Ĝi kruciĝis kun multaj aliaj kursoj duone forviŝiĝintaj kaj intence viŝitaj. Mapoj postrestis tute malmultaj, plejparto jam delonge triviĝis je pecoj laŭ formato de la mapujo. Komence Koonen diferencigis kursojn ĉiufoje laŭ krajonkoloro, sed la koloroj baldaŭ ne sufiĉis. Nun li strekas aermilde, por poste ilin forviŝi sur la ŝirmeja tablo. Ankaŭ la rondiĝinta viŝgumo emas surkreskigi duran glatan kruston, antaŭ uzado oni devas froti ĝin ioman tempon kontraŭ raspa malsupra flanko de la tabloplato, ĝis kiam ĝi komencos viŝi.

Berg sentis aermankon. La altometro montris 3300, tio ne devus esti sentebla, konsiderante lian alkutimiĝon. Aŭ eble la sano elĉerpiĝos, ankaŭ la fortorezervo de lia motoro estas. finiĝonta?

Esplore li rigardadis al Koonen. La leŭtenanto sidis klinite kiel ordinare, ne estis komprenebla, ĉu ankaŭ lin turmentas aermanko. Berg ne volis demandi. La nervoj de Koonen jam sen tio estas en aĉa stato, eble li ekimagos...

Li ŝtelrigardetis kun malfido la altometron. Iam ĝi jam ludis al ili artifikon. Sed ne, se ili ankaŭ leviĝus hazarde pli alten — kio tamen estus neimagebla — la pli malgranda aerdenseco tuj estus sentebla ĉe la motoroj. Ju pli aĝaj ili triviĝis, des pli sentemaj ili fariĝis rilate oksigenmankon. Milmetra altodiferenco estus per orelo tuj aŭdebla. Nun la motoroj funkciis kun ĝusta trimila tono.

Berg enpensigis al si, ke aermanko estas nur imago. Malgraŭ tio la kapo emis fariĝi iel strange leĝera kaj antaŭ la okuloj naĝis ĉiam de malsupre supren iuj makuletoj, kvazaŭ aer-bobeloj. Kelkfoje li energie palpebrumis, por liberiĝi de la ĝena kvazaŭrubo. La korpo apenaŭ perceptis la pilotan sidlokon, manoj kaj piedoj serĉis la stangetojn, kvazaŭ de post plum-kuseno. Berg penis aŭskulti sian koron. Neniam pli frue li tion faris, la enviinde forta organismo neniam perceptis sian forto-fonton — nun subite ekŝajnis al li kun aperanta timego, ke la koro bategas ĉiam pli malhelpe en la brustokorbo, kiel ankaŭ trostreĉas la aviadilaj motoroj en siaj gondoloj.

Sed vibrado kaj bruo de la aviadilo tute sufokis la korbatadon, eĉ la pulso frapadis samritme kun la motoroj, kaj Berg pensis kun interna subrideto, ke en aerarmeo ne hazarde ekzistas aviomeĥanikistoj, sed mankas aviokuracistoj. En aero ankaŭ kuracisto povas aŭskulti nur la aviadilon.

Sidigante sin komforte sur la pilota loko, Berg strebis akiri ordinaran, kutiman sinsenton. Li spiris profunde kaj movis iom la manojn kaj la piedojn. La aviadilo ja reagis, sed bona sinsento ne revenis. Tute kontraŭe, la kuriozeco de la farto pliprofundiĝis. En la kaptelefono intermitis susuroj kaj sibloj, la radioricevilo, kvazaŭ vekiĝinte el longa vintrodormo, preparis sin por heroldi la mesaĝon. La sento de aermanko ne retroiris, malgraŭ ĉiuj entreprenitaj ekzercoj.

Berg fariĝis maltrankvila kaj komencis sin movetadi. La premateco sinkis sur lin kvazaŭ heleflava, sen ajna fenestro kelkcent metrojn dika kovrilo de plennubo, post kio nenio estas videbla. Ĉu tio estas nun komenco de la fino? Ĉu vere li plentriviĝis, antaŭ ol kapablis ĝisatendi tiun plej gravan momenton, kiun atendi oni lin restigis? Post malbonhumoro de la kapitano fulmadis ankoraŭ foraj desperofulmoj, sed ankaŭ ili alproksimiĝis rapide kvazaŭ fulmotondra fronto.

Li mordis la lipon kaj vokis ĉiujn siajn sensojn al vigleco. Saviĝo ŝajnis en tio, se li povus deskui la katenantan malviglecon. Berg batalis sur la pilotloko kun si mem, sed apude sidanta Koonen nenion sciis pri tio.

Kaj tiam ĝi okazis. Tra la plifortiĝanta muĝado en la orelklapoj Berg aŭdis malfortan invitsignalon. Li streĉis la aŭdosenton kaj per iom rigida puŝo kunliterumis:

"LQ86..."

"LQ86..."

Sekvis koordinatoj. Berg sciis, ke la ordono estos certe ripetata, kaj li ne eraris. Tra la ĉiam plilaŭtiĝanta muĝado kaj signalojn sufokantaj atmosferaj krakadoj ree ripetiĝis la invit-signalo, tiam la koordinatoj. Eta paŭzo kaj ĉio komenciĝis denove.

Berg prenis la ĉeflanke pendantan mapujon, surgenuigis ĝin, malfermis, trovis en la ingo krajonon kaj skribis sur la supra forte flaviĝinta folio la ĵusaŭditajn koordinatojn, elŝiris la folion kaj etendis al Koonen.

La leŭtenanto boris lin per konsternita rigardo. Berg kapjesis aserte, en tin ĉi konciza movo estis io venkoplena. Li kapablis ĝisatendi sian horon.

La stiristo ekokupiĝis pri kursmetado.

Tiuj koordinatoj estis por Berg multparolaj. Li konis tiun urbon. Aŭ ĉu la homo ne scias la urbon, kie li naskiĝis kaj pasigis sian infanecon? Tuj kiam la konsciencon de la kapitano atingis la celkoordinatoj, li sciis precize, kien li devas ĵeti la bombon. Nur tien kaj ne aliloken!

La domo de Robinson kun verdaj ŝutroj...

Tiu duetaĝa ligna domo kun mansardo sub la malhelruĝa lada tegmento, kie estis tiel pure kolorigitaj, senmakule blankaj tabulplafonoj kaj pordoj kun nigraj streĉrisortaj ansoj. Kie plafonanguloj de la mansardoj estis oblikve tranĉitaj kiel ĉe ĉerkokovrilo. Kaj post kies miraĝe blankaj pordoj neniam troviĝis dancanta en sunradioj eĉ unu polvero.

Tiu domo estis terure simetria. Tie, kie pro konstruaj kaŭzoj ne povis ekzisti fenestroj, sed tion postulis simetrio, tamen estis fiksitaj blankaj ŝprosoj sur la tabula tegaĵo, kaj iliaj interfacoj nigre kolorigitaj, simile al vitroj respegulantaj noktan mallumon. La domo mem estis ĉiam bruna, ankoraŭ pli frue ol la pasintjara farbotavolo malheliĝis kaj komencis pecetiĝi, oni surmetis novan tavolon miksitan el or-okra pigmento. Devis esti tiel, ĉar la eterne verdaj fenestroŝutroj de la malsupraj etaĝoj harmoniis bone ĝuste kun bruna kolortono. En la domo de Robinson oni ĉiam uzis nur bone harmoniajn kolorojn, kiuj estis bone konataj jam ekde praaj tempoj.

En tiu domo oni konsideris neglekton de moro kiel plej granda peko. Estis ja simple neeble fari ion tiel, kiel oni ne faris pli frue. lam, foreste de la gepatroj, la sesjara malgranda Berg prenis sian skatolon de akvareloj kaj pentre plenigis la infan-ĉambrajn fenestrojn per etaj rondkapaj flugpigmeoj. Neatendite oni ilin ne forlavis. Oni eĉ malpermesis al li purigi la fenestrojn, kvankam li, tremegante pro ekscito, atendis hejmenvenon de la duonpatrino, opiniante, ke la unua puno estos serioza fenestrolavado. Li eĉ jam frue kuspe faldis siajn ĉemizmanikojn. Anstataŭ tio la flugpigmeoj beligis dum du semajnoj la infanĉambrajn fenestrojn. Ĉiutage, eksklude la manĝotempoj, devis la knabo sidadi en la ĉambro kaj spekti sian faraĵon. Laŭ la neŝancelebla konvinko de la duonpatrino tio havas pli bonan edukan influon ol kiu ajn kruda korpa punmetodo.

En la ĝardeno, apartenanta al la bruna domo, estis skrupule preciza cirkloforma laŭbo kaj rektaj florbedoj kun blanke kalkitaj borderŝtonoj. Sur platvojoj inter la bedoj oni ne rajtis skuti, ĉar tio produktis bruon kaj povis difekt la platojn. Kun skutilo oni devis forlasi la kortan ĝardenon, iri laŭ la strato ien pli foren, kie komenciĝis fremdaj trotuaroj. Tion kompreneble ĉi-okaze, se oni rajtis malŝpari la tempon por tia malserioza agado kaj ne havis pli gravajn familiajn devojn.

En la infanĉarnbro oni rajtis esti nur en pantofloj kaj pli viglaj ludoj estis permesataj nur dimanĉe kaj post negoctempo. Sub la infanĉambro lokiĝis mercerejo de fraŭlino Jonson, kaj ties klientoj kurbigus sian buŝon, aŭdante de supre klakadon, al ili tio ne plaĉus. Sed ankaŭ dirnanĉe oni ne rajtis sidadi, klam gepatroj tion vidis, sur la sunvarmigita ŝtupo antaŭ la per lado tegita verda vendejopordo, por gapi preterveturantojn. Sed tio estis altira, precipe, kiam estas kunprenita eta notlibreto kun knaretantaj vakstolaj kovriloj kaj brile flava leĝerkura kemia krajono, por surpaperigi numerojn de preterveturantaj aŭtoj. Por ĉiu literkombinaĵo estis en la notlibreto aparta paĝo. Kelkfoje, kiam la trafiko estis pli vigla, necesis granda koncentriĝo, por ke kelkaj ne restu preterlasitaj. Tion oni ne rajtis, tio estis plena tabuo, tiam oni devis la ludon denove komenci.

Ĝis la unua lerneja aŭtuno multaj malgrandaj paĝoj en la vakstole kovrita notlibreto estis tute plenaj je numeroj.

La domo de Robinson restis daŭre senŝanĝa. Lernante en aviada lernejo, la plej malfacila devo de Berg estis, se li dum somera lernopaŭzo devis hejmenveturi. Sed tio estis neevitebla, mankis alia loko kien iri. Pro tio li plenumis tiun devon — ĝis la granda kverelo, rompinta liajn ligojn kun la hejmo.

Eĉ flugante trans la urbon Berg sentis ĉiufoje, kiel la domo kun nokte nigraj kvadratoj lin gapadas. Tiu sento malhelpis la kursanon, la plej grandajn erarojn de pilotado dum la tuta lernotempo Berg faris en la aerspaco de sia hejmurbo.

Nun indikis la pinto de LQ86 intence tiudirekten. Ĝis nun Berg estis ĉiam evitinta tiun kurson, nun venis kune kun la invitsignalo ordono — pro tio li subite sentis grandan faciliĝon. Ne plu devis li aŭskulti sin mem kaj la motorojn, al li estis donita libereco post plenumo de la lasta ordono senti ankaŭ lacecon. La koordinatoj mem bone esprimis, la decido estis farita, ne estas lia afero pridiskuti, ĉu tio estas justa aŭ ne. Li plenumos ankaŭ tiun ordonon, samkiel li plenumis ĉiujn ĝis nun al li donitajn ordonojn.

Atinginte la urban aerspacon, Berg faris firman plenrondon. La aviadilo komence iom malobeis, sed tiun kontraŭstaron superis la piloto per malgranda streĉo. Li ne bezonis tre atente sekvi surterajn signojn, ankaŭ blindokule flugante li ĉi tie ne erarus. Jam aperis antaŭ la aviadila pinto kiel aro da lumpunktetoj la celo. Ankaŭ ĉi tie oni jam neglektis la preskribojn de mallumigado.

Ĉiu-momente la celo alproksimiĝis. Komenciĝis antaŭurboj, tiam plidensiĝis la lumetoj. Flaveta tapiŝo kun unuopaj koloraj fajreroj kontraŭglitis. Fine apartiĝis el la stratimplikaĵo klare longa rekta aleo, de ĝi dekstren turniĝas baldaŭ Malgranda strato — kaj en la kruciĝopunkto de tiuj du linioj lokiĝas lia celpunkto, kies koordinatoj kvazaŭ ankoraŭ kvikadis en la kaptelefonoj.

La alto estis tro granda por rekoni en krepusko unuopajn domojn. Tio ankaŭ ne estis necesa. Strataj kruciĝoj estis klare legeblaj. Precize kiel sur bona, akre desegnita mapo. Berg ekvilibrigis trankvile la aviadilon kaj prenis batalkurson. Tuj kaptos Koonen en la bombocelilon tiun lokon, kiun Berg signis sur lia mapo per kruceto. Kiam alvenis la ĝusta momento, li fort-amane premos la liberigilon.

La aviadilo estis kvazaŭ ekstaranta super la tero. Neniu ŝanceliĝo nek nestabileco en la voĉo de la motoroj.

Nun levis Koonen lante, mezuritmove la dekstran manon kaj metis la polekson kun disfranĝiĝinta pinto sur ruĝan butonon jam longe kovritan per nigraj fendetoj. La rigida manumo de la aviadista ganto tremis pro motorvibrado.

Berg sentis skuiĝon de la aviadilo, kiam la bombolukoj krak-malfermiĝis kontraŭ fajfanta malpleno de frosta vento. Ankoraŭ dum sekundo la saman kurson tenante, li klinis LQ86 iom al la maldekstra planeo, faris iom deklivan turnon kaj prenis reiran kurson al sia fora, preskaŭ neatingebla insulo. Subite la sinsento estis plene ŝanĝiĝinta. La kapo sentiĝis mirinde malpeza, spirado fariĝis facila, li estis liberiĝinta de io prema — subite kaj definitive.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.