La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
NOKTAJ AVIADISTOJAŭtoro: Vladimir Beekman |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La domo de Robinson forbrulis en la lasta milita printempo. Tio okazis, kiam la serio de pezaj aeratakoj estis jam finiĝonta. La urbocentro estis ruinigita, duono el ĉiuj domoj forbrulinta, duono enfalinta. En ĉebulvarda domvico ankaŭ oscedis truoj, sed ju pli malproksime de la urbocentro, des malpli oni renkontis ruinojn. La domo de Robinson, feliĉe, staris plie en la periferio kaj pro tio ĝin ne trafis la bombopluvo. Jam aperis la espero, ke ĝi postrestos.
Arboburĝonoj ŝvelis, en aero estis jam iom da printempo kaj antaŭsento pri senevitebla fino de la milito. Tamen restis noktoj ekscitoplenaj kiel antaŭe, malofte iu el ili pasis senalarme.
En unu el tiuj printempaj atakonoktoj lastaj bombotapiŝaj franĝoj de peza aviadilo, restinta nevidebla en malluma alto, falis duonoblikve trans la Malgrandan straton. Unu fugas-bombo trafis enĝardenan ŝirmtranĉeon kaj enterigis tien la tutan familion de la domposedanto, alia splitigis ĉestratan domangulon de Robinson kaj frakasis ĉiujn fenestrovitrojn, krom la pentritaj per nigra farbo sur tabula tegaĵo. Longaj sekegaj splitoj de la disŝirita tegaĵo ekbruliĝis de apude brulanta domo kaj apenaŭ kvaronhoron post la eksplodo brulegis la domo de Robinson kvazaŭ stupobulo. Tra fenestroj de la supra etaĝo oni elĵetis rapide kelkajn vestaĵligaĵojn, anticipe por tio preparitajn, tiam la loĝantoj mem devis urĝiĝi por sin savi. La pli grandan parton de teretaĝo okupis la granda trankvila gemastra loĝejo, tie jam neniu ekzistis por savi objektojn aŭ savi sin mem, la fenestroj staris kiel malplenaj nigraj truoj, ĝis kiam ili ekruĝis. de flamoj.
El la loĝejo de Berg saviĝis kun la nura vivo la duonpatrino. Pli multaj loĝantoj en tiu loĝejo jam ne ekzistis. La maljunan Berg, ne vidinte la filon, jam en la dua militsomero kondukis en tombon en la kapo krevinta vejno, kaj de tiu tempo loĝis la duonpatrino en la malplena loĝejo duope kun la kato. La ĉambran angulon frakasinta eksplodo ĵetis la duonpatrinon kontraŭ pordofoston, kaj tiel ŝi kuris multe pli malfrue ol la aliaj de la ŝtuparo malsupren, mem iom nekonscia pro la kontuzo, duono de la vizaĝo pro la bato blua kaj gratvundita. La kato, pro timo freneza, elsaltis tra fenestro al la strato kaj ĝi neniam revenis.
La domloĝantoj bandaĝis la sangan kapon de la duonpatrino kaj donis al ŝi malvarman akvon por trinki. Aliajn maltrankvilojn ili ne havis. Sed la travivita kontuzo kaj nervoŝoko kuŝigis la magran virinon. Matene, post la fino de la atako, necesis porti ŝin en malsanulejon, kiu estis plenplena je atak-viktimoj kun frakasitaj membroj kaj bruldifektita haŭto. Tie estingiĝis la duonpatrino de Berg en plenŝtopita koridoro. De la fendita lipo komenciĝinta serioza infekto forpasigis ŝin post kvar febrotagoj. Falontaj pro elĉerpiĝo, sen kuraciloj restintaj kuracistoj kapablis batali nur por malmultaj vivoj. Pri ĉio ĉi kapitano Berg sciis nenion.
Vere, juna Helene el la kortista loĝejo, situanta trans la koridoro, devkonscie skribis al li pri tio. Semajnon post tiuj okazaĵoj en angulo de provizora barako ŝi kun doloranta koro penis surpaperigi skuantajn detalojn de la terura nokto kaj sekvintaj tagoj. Sur la leterfolio cindriĝis ankoraŭ foje la domo de Robinson kaj forpasis la duonpatrino. Eĉ la numero de ŝia tomboparcelo en la urba tombejo Helene zorge skribis: numero 181746. Tio estis same fidinde preciza, kiel ankaŭ la milit-poŝta numero de kapitano Berg, skribita sur la koverto. Sed ĝis kiam la kaligrafita koverto de Helene trans la amase plenaj censorejaj tabloj atingis fine distribuan centron, la militpoŝto de kapitano Berg jam trafis en tiun liston, kien oni ne plu liveris poŝtsendaĵojn.
La miiito estis jam preskaŭ finota kaj la celkonforme disvolvita militpoŝta reto disfalis tago post tago ĉiam pli je apartaj punktoj, per nenio unuigitaj inter si.
Kvin jarojn post la fino de la milito oni konstruis sur malplena senmastra parcelo, sur la angulo de Malgranda strato kaj aleo, novan domon. Ĝi estis rapide staplita el ruinobrikoj nebela konstruaĵo sub nigra lada tegmento, kiun oni penis defendi kontraŭ rusto per brunruĝa dika farbokrusto. En kvar etaĝoj estis sume trioble pli da loĝejoj ol en la iama domo de Robinson. Sed la pordoj ne plu estis senmakule blankaj kaj nigraj klinkansoj ne staris kvazaŭ vicigite en unu linio plenstreĉitaj. Ankaŭ la ĝardeno malmulte similis la antaŭan. Ber-arbustoj sovaĝiĝis, la siringlaŭbo miskreskadis kaj la novaj loĝantoj komencis nokte porti cindron inter arbustojn. Pri la surkortaj laveja kaj remiza konstruaĵoj zorgis neniu, baldaŭ ties pordoj-fenestroj fariĝis duonfalintaj kaj pluvo enfalis tra senvitraj truoj.
Al tio oni ne turnis atenton. En la mondo estis definitive rompita vertebro de iuj malnovaj reguloj kaj devoj, ĉiam malpli oni klopodis pri io krom bezonoj de la nuna tempo. La urbo, iom post iom resaniĝanta el militodetruo, bezonis loĝejojn, nekalkuleble multajn loĝejojn. Estis ridinde pridamaĝi iaman ordon aŭ antaŭmilitan trankvilan komforton.
El la antaŭaj loĝantoj de la stratangulo la kortista filino Helene estis la sola, ekloĝanta en la nova domo. Per grandegaj malfacilaĵoj ŝi sukcesis post longaj altrudiĝoj kaj iradoj ricevi ĉi tie loĝejon. La nova hejmo de Helene konsistis el du mallumetaj ĉambroj en teretaĝo, estis malfacile kompari ilin kun la kortista loĝejo en la domo de Robinson, estinta luma kaj suna. Eĉ tiujn ĉambretojn Helene sukcesis ricevi nur pro tio, ke multaj timis teretaĝon. En postmilitaj mizeraj kaj timoplenaj tempoj grave disvastiĝis enloĝejaj raboj kaj ŝteloj.
Neniu komprenis, kio katenis Helenen al la iama loĝloko. Neniu alia homo el la iama domo de Robinson restrebis ĉi tien. Povas esti, ke la antaŭaj loĝantoj timis rememoron de la incendio kaj en la defendejo pereintaj gemastroj, ĉiukaze ili disflugis definitive, kvazaŭ disbatitaj de eksplodondo de la teruro-nokto.
Neniu povis antaŭsenti, ke Helenen alligis ĉi tien la atendo. La sola viro de ŝia vivo estis Berg.
Ili kreskis apud unu la alia, sed apenaŭ havis kontaktojn en la infaneco. Barieroj en la domo de Robinson estis ja nevideblaj, sed des pli altaj. Berg'oj apartenis al la estiminda kasto de plenrajtaj luantoj. Helene estis filino de la kortisto, por kiu la domo komenciĝis kaj finiĝis per devoj. Ili ja ne estis tre multaj, sed ili estis nekontesteblaj. Precipe unu.
En someroj staris en la ĝardeno sur zorge pritondita razen-placo por la gemastroj kaj luantaro ĝardenseĝoj. Kelkfoje ili estis uzataj, kiam en la ĝardeno kolektiĝis senbruaj, dignaj societoj. Ĉiam skrupule kolorigitaj blankaj, kun tornitaj piedoj kaj dorsapogiloj, ili ne povis malsekiĝi, ĉar pluvo faras olfarbon rompiĝema. Tuj, kiam ekpluvetis, Helene devis senprokraste porti la seĝojn en la ŝtuparejon. Krom tio ŝi devis ĉiun sabatan matenon lavi per akvo kaj broso ankaŭ la larĝan ŝtuparon de la mercerejo.
Tio okazis en la antaŭlasta jaro antaŭ la milito.
Iun posttagmezon en aŭgusto, kiam subite komenciĝinta fulmotondro bruis jam super grandaj acersuproj kaj dikaj pluv-gutoj klakis sur varmaj ŝtonplatoj de la ĝardena vojo, venis juna Berg, tiam ĝuste abituriento, por helpi al konfuzita Helene porti la seĝojn. Helene rapidis kiom kapablis, malgraŭ tio sid-platoj de la lastaj ĝardenseĝoj ekfariĝis pluvpikitaj. Rimarkigon pro malfrua aŭ malbone farita laboro oni konsideris en la domo de Robinson kiel plej severan eblan riproĉon.
La knabo prenis per ambaŭ manoj po du dorsapogile kunmetitajn seĝojn kaj la gazonplaco estis tuj malplena. La pluvo plidensiĝis kaj de la seĝopiedoj kaj homaj paŝoj surteren premitaj herberoj, freŝigitaj de pluveroj, ekrektigis sin.
Berg helpis al Helene meti la lastajn seĝojn sub la ŝtuparo renverse sur la unuajn. Granda rapideco estis pasinta. Kiam ili agadis tie, sub la ŝtuparo en duonlumo aŭskultante pluvo-frapetadon, ambaŭ hejtitaj de aŭgusta varmo kaj urĝiĝo kaj iom anhelantaj, tiam okazis tio antaŭe neokazintaĵo. Berg rimarkis kvazaŭ la unuan fojon jam junulinecan Helenen. Sorĉravita de varmo kaj odoro de la knabina korpo li subite kaptis Helenen kaj kisis ŝin impete rekte sur la lipojn duone malfermitajn pro konfuzo. Tiam li kuris rapidege laŭ la ŝtuparo supren iaj malaperis pordobrue en sia loĝejo.
Helene restis surloke. Laŭ la korpo disfluis stranga vibranta sento. Kun perplekseco ŝi rimarkis, ke ŝi tute ne timiĝis. Vane provis Helene inciti en si ankaŭ indignon. Simple mankis, de kie preni tiujn sentojn. Okazis kvazaŭ io tute laŭleĝa.
Berg'on rigardadis Helene ja ankaŭ pli frue, sed ĉiam la knabo impetis pluen, ne atentante ŝin. En la okuloj de la knabino li ŝajnis iel nobla kaj altranga, deveninta el iu kavalira mondo, ne de tie, kie iradis ĉe apudalea kinejo interpuŝiĝantaj aventuristoj aŭ kun trivialaj ŝercoj palpaĉantaj lernejokunuloj. La fiera sinteno de Berg, volforta mentono de lia gento, koncentriĝinta memfido, per kio la knabo efektivigis ĉiujn siajn agojn, ŝanĝis lin por Helene preskaŭ reprezentanto de pli alta kasto. Tio estis idealo, al kiu valoris strebadi — sed ankaŭ neatingebla kiel idealoj ĉiam,
Post la okazintaĵo sub la ŝtuparo ili dum longa tempo ne renkontiĝis. La knabo hontis pri Helene. Al Helene ja neniel konvenis serĉi la proksimecon. Kelkfoje ŝi ŝtelrigardis Berg'on de malproksime, kiel ŝi faris tion en la infaneco. Antaŭe en la koro de Helene kiel dolĉa doloro movis sin kompato, kiam ŝi vidis la knabon en ĉiama soleco, aŭ en la siringolaŭbo foliumanta siajn poŝtmarkalbumojn sur la purskrapita tablo, aŭ en iu nubeca dimanĉa posttagmezo sidanta sur la ŝtuparo de la fermita mercerejo. Sidante sur la ŝtuparo Berg ĉiam kunhavis la vakstolkovrilan notlibreton, kien li notis numerojn de preterveturantaj aŭtoj. Senco de tiu agado ne klariĝis al Helene definitive, sed tion ŝi ankaŭ ne povis postuli de sia knabina prudento.
Ankaŭ en sia infaneco ŝi kuraĝis proksimiĝi al Berg nur kune kun aliaj infanoj de la domo. Sed kvankam la luantoj ŝanĝiĝis, infanoj en la domo estis ĉiam malmultaj kaj malofte ili estis kune. Tion oni ne favoris. Ĉar tiam ili emis bruadi, kio tute ne plaĉis al la nebrueraaj gemastroj.
Nur unu tagon antaŭ sia forveturo en la aviadan lernejon Berg ree renkontis Helenen posttagmeze en la ŝtuparejo. Per la de ekscito varmega mano li kaptis kubuton de la knabino kaj tiris ŝin en la konatan subŝtuparejon. Ili interkisis senvorte, urĝe kaj soife, ja tuj devis finiĝi la fabelo, ĉar ĝi estis tro bela por resti daŭra. Helene sentis sin senfortiĝanta, la kapo vertiĝis ĝoje kaj leĝere, ŝi flugis tute libere kaj senkorpe en serena ĉielaltaĵo super la urbo. Tiu interkisado ne rajtis finiĝi, Helene eĉ ne deziris reen sur la teron, la fabelo ne rajtis finiĝi spite al kio ajn. Tiuj karaj du manoj devis resti ĉirkaŭ ŝi, tenante ŝin dise de la tera altirforto, ĉiam tie en la serena ĉielo.
Tiam seke klaketis supre serurlango kaj iu pordo malfermiĝis, Blanka tabulo iom turniĝis, frida bloveto de la koridora pureco kontraŭfluetis, iu elpaŝis.
La knabo skuetis kvazaŭ pro subita piko. Helene sentis, ke li certe sentis vipofrapecan doloron. Tiam Berg impete liberigis sin de Helene kaj malaperis post la ekstera pordo. Kiel li povis koni klaketon de la serurlango, tio estis ja neebla. Ĉiuj ili klakis en ĉi tiu domo kun egala akreco kaj laŭ la kompreno de Helene egale malbonsone. Pri bonordo de serurrisortoj respondecis la kortisto, la patro de Helene, li estis malnovmoda homo, kutimiĝinta plenumi siajn devojn precizege.
Tute konfuzite, ne kapabla movi sian manon aŭ piedon, la junulino restis malstreĉe staranta en la subŝtupara duonlumo. Ŝi estis ĵetita de sub nuboj sur la tersupraĵon, ŝi estis nun indiferenta.
Sur la ferorandaj ŝtupoj knaris rapidaj paŝoj. Iu malpeza rnano glitis kun seka susuro laŭ la parapeto. Atinginte la eksteran pordon, la duonpatrino de Berg turnis sian kapon kaj rigardadis al Helene. Dum longa momento ŝi kvazaŭ traboris la junulinon per sia demanda kaj postulema rigardo, kaj en Helene kreskis certa konvinko, ke la palkoloraj severaj okuloj travidas ŝin, travidas ŝian trompan solecon kaj sur ilia retino elsorĉas iu sekreta forto ĝuste nun la scenon, okazintan ĉi tie sub la ŝtuparo antaŭ unu minuto. Teruro fluis peze kiel hidrargo en ŝian inertan korpon.
La duonpatrino de Berg ne diris eĉ vorteton, birdmaniere abrupte ŝi forturnis la kapon kaj eliris rapide leĝerpaŝe. Sed Helene vidis en ŝia okulblanko bluetan rebrilon, kiu ne estis io alia ol rekta suspekto.
La duonpatrino bone harmoniis kun maljuna Berg, ŝi estis same senkompromisa kaj malnovtestamentece severa kiel la edzo. Evidente pro tiu eco neniu el la domloĝantoj interrilatis kun ili pli ol senkondiĉe necese inter najbaroj. Al Helene ŝajnis, ke tiuj du homoj konfesas iun al ŝi ne konatan severan religion.
La patro de Berg estis vivlonge fervojisto. Berg, estante ankoraŭ tute malgranda knabo, imagis fervojon kiel senfine longan tondrantan metalan bendon, laŭ kiu la patro iradas tien-reen kaj deĵoras inter preterpasantoj. Ke la patro certe gardadas por ordo, tio ne estis dubinda. La fera pado similis al la patro: tiel same rekta kaj neniam flankeniĝanta.
Poste tiu naiva infana imago ja malaperis, sed juna Berg neniam plene liberiĝis de la penso, ke iel la vivlonga profesio tamen donis al la patro sian vizaĝon. Kelkfoje li emis opinii,. ke pensmodelo de la patro fariĝis fervoja trafikhoraro, kiun oni novigis nur du foje en jaro, komence de la somera kaj vintra suncirkloj — kaj ankaŭ tiuokaze la al- kaj elirtempoj de ĉiuj ĉefaj trajnoj restis ĉiam senŝanĝe la samaj.
Tiel same li povis senerare antaŭdiri, kion la patro opinias pri iu aŭ alia afero kaj kiel li rilatas al kio ajn. Pruvi ion alimaniere ne estis eĉ priparolebla afero.
La patrinon Berg ne memoris. El la rakontoj de la tre malofte renkontata onklino li sciis, ke la patrino eksedziniĝis, kiam li estis nur du- kaj duonjara. Fidele al siaj neŝanceleblaj principoj, la maljuna Berg ne donis la filon ankaŭ post divorco al la edzino, kiun li konsideris frivola estulo (tion ja pruvis ankaŭ la fakto pri iniciato por divorco) kaj nekapabla por infanedukado.
Kiam la juna Berg atingis jam la lastan klason, venis la onklino, de la patro apenaŭ tolerata, la lastan fojon en ilian domon. Elektinte momenton, kiam aliaj ne estis en aŭdodistanco, ŝi metis sian manon sur brakon de la junulo, alrigardis kompate la knabon kaj diris kun hasta flustro:
"Tio estas bona, ke vi foriros. Ankaŭ via patrino, forlasante ĉi tiun domon, diris: ankoraŭ unu tago en tiu ĉi en eterno ankrita fera ŝipo — kaj mi puŝos la kapon en maŝon!"
Baldaŭ post la foriro de la patrino venis en la domon la duonpatrino, Laŭ konvinkoj de maljuna Berg povis infano ricevi ĝustan edukon nur en senriproĉa familio, kaj li klopodis por krei tion. Lia nova edzino estis spegulbildo de li mem, duan fojon edziĝante la maljuna Berg ne eraris. La duonpatrino, kiun li ekde la komenco memoris apud si, restis al la knabo simbolo de eterne valida precizeco kaj potenco. Ĉiam magra kaj korekta, silentema, sed nerefutebla en siaj decidoj, ŝi restigis grizan kaj fridan impreson, kvazaŭ ŝi entute ne estus el karno kaj osto, sed anstataŭ tio farita el iu viva metalfandaĵo.
Eklernante en aviada lernejo, Berg liberiĝis la unuan fojon de sub la duonpatrina volo. En la unua somera feriado pro devo li tamen veturis hejmen: la patro esprimis deziron vidi sian filon en militista uniformo, kiu estis en liaj okuloj unu el malmultaj indaj vestoj por serioza homo.
Kun malklaraj sentoj paŝis la kelkan tempon forestinta juna Berg tra la pordego de la hejma domo kaj pliordigis kaŝe antaŭ la pordo sian gladitan jakon de kursano, kvazaŭ li devus aperi sekvontmomente antaŭ okuloj de severa superulo. Indiferente kiel antaŭe gardostaris plenstreĉitaj nigraj pordoklinkoj en la randoj de senvive zinkoblankaj platpordoj. Obseda enu-sento ekdoloretis en la makzelfinaĵoj. Antaŭ ol levi la manon, Berg jam aŭdis metalan klaketon de la serurlango, kaj tio kaŭzis en li internan ekskuiĝon.
La nura varma rememoro, kontraŭfluanta al li el ĉi tiu domo, estis preskaŭ vizia rememoro pri Helene, pri la eĥe ridanta kortista filino. Veninte al tio, Berg etendis la manon kaj per decido-plena movo subpremis la klinkon.
Eble estus pli bone, se li tiufoje sub iu pretekste ne estus veturinta por feriadi. Kvankam — tiuokaze restus nespertita tiu nura efemera momento kun Helene. Eble la plej hela momento en lia vivo. Tiel unu devis absolvi alian.
Helene estis ricevinta permeson de la gemastroj somerumi em la supra etaĝo de la surkorta domo.
Tio estis granda duetaĝa domo el tegtabuloj, kiuj estis najlitaj al ligna skeleto kaj kontraŭ putrado pripenikita per flavet-kolora verniso. La konstruaĵo ampleksis en sia teretaĝo hejtaĵĉelojn de ĉiuj loĝejoj kaj lavejon, sed la tuta supra etaĝo kun grandaj fenestroj en ekstremaĵoj servis por sekigi lavitaĵon. Somere klakadis tolaĵo de la domloĝantaro surkorte en vento kaj suno kaj Helene povis transloĝiĝi el la malvasta kortista loĝejo, kie ŝi post morto de la patrino loĝis duope kun la patro, en sunoriĉan trankvilon de la malplena portolaĵa subtegmento. Ŝi estis obstina kaj korekta junulino kaj la gemastroj eĉ konsideris dezirinde, ke ŝi tranoktu tie. Estas malbone, se domo tute ne havas gardon.
Tie en la vasta tabulplanka ejo, tenita por tolaĵo skrupule pura, sen iu meblo krom la mallarĝa lito de Helene kaj tabureto, ili renkontiĝis kaj akiris la unuajn ĝojojn.
Sed la domo de Robinson ne estis bona loko por sekretoj. Ĉi tie estis vidantoj eĉ la vitrokvadratoj, pentritaj per nigra farbo sur la muro. Iun vesperon, kiam juna Berg, veninte de Helene, estis sidinta kvaronhoron en la siringolaŭbo por forigi perfidan ardon el la vizaĝo, kaj tiam kun ŝajnigita indiferenteco eniĝis la loĝejon de la gepatroj, atendis la patro kaj duonpatrino en la kuirejo. Surprizite de la akcepto, li haltis ĉe la pordo. La patro fiksrigardis lin per grizaj plumbaj okuloj.
"De kie vi venas?" demandis li peze.
La juna Berg levetis la ŝultrojn.
"El ekstere," li respondis svage.
"El prostituejo," pliprecizigis la duonpatrino kun senpasia, tranĉa voĉo, la manoj spasme premitaj al rando de la antaŭtuko.
Spirado de Berg ŝtopiĝis pro konsterniĝo. Tiajn vortojn iliajn muroj pli frue ne aŭdis.
Tiam paŝis la patro celkonscie trans la kuirejon al li kaj vangofrapis lin per manplato. La gorĝo de la juna Berg premfermiĝis. La patro turnis sin, iris al la kuireja fenestro kaj senvorte strabis en la korton. Dum la tuta sceno la duonpatrino eĉ ne malfermis la buŝon.
La saman vesperon la juna Berg forveturis. Li veturis per nokta trajno, ne atendante finon de la ferioj, en la hommalplenan kazernon de la aviada lernejo. Li ne plu serĉis Helene — tiu vorto de la duonpatrino restis kvazaŭ pendanta ĉe li kaj povis malpurigi la knabinon. Kun la patro li ne plu parolis, la duonpatrinon eĉ ne adiaŭis. Lia forveturo estis akceptata en la familio kun silenta aprobo: sin malpuriginto devas foriri.
Al Helene restis lia fuĝo neklarigebla, la koro doloris, sed mankis, kiun demandi. La junulino kaŝis siajn mil demandojn kaj kordoloron en si mem. Iom post iom ŝi eksentis per sia virineca instinkto ion el la aparta brulige glacieca rigardo de sinjorino Berg, kio ektremigis ŝin okaze de iliaj maloftaj renkontiĝoj.
Post tiu tago kun fia postgusto la juna Berg ne plu paŝis trans la sojlon de la gepatra hejmo. Tiel evidente volis ankaŭ la sorto. Baldaŭ komenciĝis milito, la kursanoj urĝe finis la aviadan lernejon por enviciĝi, kaj ekde tio venis al Helene iom post iom leteroj, kiuj portis militpoŝtan stampon. Nur el leteroj de Helene Berg kelkfoje ricevis informojn ankaŭ pri la domo de Robinson kaj farto de ties loĝantoj. Dum entombigo de la patro li estis malproksime, sur aerodromo flanke staranta de fronto, kaj la trista sciigo atingis lin nur tiam, kiam la maljuna fervojisto ripozis jam kelkan tempon en la urba tombejo en sia lasta stacio.
La lasta letero de Berg al Helene alvenis nur kelkajn tagojn antaŭ la forbrulo de la domo. Helene konjektis, ke ili povus esti eĉ pli postaj, sed en la ĥaoso de la lastaj militsemajnoj perdiĝis — des pli, ke estis forbrulinta la domo, kien ili estis adresitaj. Pri unu afero ŝi tamen estis certa: la angulo de Malgranda strato estas la sola loko en la tuta mondo, de kie Berg ŝin iam povos ekserĉi. Pro tio ŝi trovis bonŝance post kelksemajna vegetado en barako de rifuĝintoj al si provizoran loĝlokon en proksima keletaĝa loĝejo, kies gemastroj pro maltrankvilaj tempoj ien foriris. Kiam fine sur la alea angulo estis konstruita la nova domo, Helene ne ŝparis klopodojn por ricevi loĝejon ĝuste tie.
De tio estis nun pasintaj jaroj. Dume Berg ne serĉis ŝin de ĉi tie.
Surkorte de la antaŭa domo de Robinson Helene komencis iuprintempe bredi kokinojn.
Neniu komprenis, ĉu ŝi faris tion pro postmilita ŝparada kutimo aŭ kun la celo, tiamaniere liberiĝi de turmenta soleco-sento. Helene ne havis amikinojn kaj viroj evitis ŝin pro detena senmoveco de la ofte streksimile kunpremitaj lipoj. Al ili ŝajnis, ke tiu streko pretas ĉiumomente kurbiĝi je malŝata vivosperta subrideto. Krom tio la vicoj de viroj laŭaĝe taŭgaj al Helene estis ĝuste pro milito kaj koncentrejoj forte maldensigitaj.
Matene, kiam Helene iris al la laboro, ŝi lasis siajn birdojn el remizo en la ĝardenon, reveninte ŝi plej unue prenis de la kuireja bretaro gri-paketon kaj rapidis por nutri la kokinojn, kiuj la tutan tagon skrapadis en la cindrogriza kortotero. Antaŭ sunsubiro ŝi pelis ilin en la remizon reen kaj fermis zorge la pordon — bare al arogantaj vagaj katoj kaj malsataj ratoj. Kontraŭ dupiedaj ŝancoserĉantoj devis helpi granda antaŭmilita pendseruro, prenita de la pordo de iama balailejo.
Komence la domloĝantoj ĉagreniĝis. Ilian ĉagrenon kaŭzis kokekskrementoj sur la korto ĉiupaŝe. Oni provis paroli kun Helene, oni provis ŝin kolektive prudentigi, ĉar ja urbocentro tute ne estas konvena loko por kokfarmo. Sed pri tio Helene nur silentis, ŝia mieno estis turmentita, sed ŝi ne kontraŭdiris nek promesis obei la diriton — kaj fine oni ĉesis ĝeni ŝin kiel nekorekteblan. Kaspar de la tria etaĝo, unu el tiuj malmultaj, kiu rilatis favore al la ŝatokupo de Helene, foje malŝparis tutan dimanĉon kaj kunnajlis ĉe la remizo de Helene el maldikaj stangetoj ĉelon, kie la kokinoj povis restadi, ne ĝenante la domloĝantojn. Tiel la afero restis.
La kokĉelo atingis per unu angulo iaman ŝirmejon, kie en la lasta militprintempo bombo enterigis la tutan familion de la domposedanto — maljunan Robinson, ties silenteman muso-grizan edzinon kaj pro poliomjelito rigidkruran filon, kiun tiu difekto savis de mobilizo, sed restigis atendanta bombon en la hejma korto. Precipe en tiu angulo, kie la teraĵo estis pli mola kaj nekompakta ol antaŭ la remizo, kie ĝi estis piedpremita, ŝatis pleje tergrati la kokinoj de Helene.
Iun posttagmezon hejmen veninte Helene vidis, ke la birdoj elgratis rustobrunan metalpecegon. Kiam Helene esploris pli proksime, ŝi rekonis bombospliton. Preskaŭ tute ĉesinta timo pikis ŝian koron. Granda, dentece ŝirita peco de iama bombo-ŝelo kuŝis antaŭ ŝiaj piedoj. Longa restado en la tero verŝis en la metalon fridon de la tersino. Tute ĉe la pinto, kie la bombo-ŝelo konusiĝis, en interna ŝeloflanko estis videblaj ŝraŭbkaneloj de antaŭ longa tempo eksplodinta kaj dispeciĝinta fuzeo.
Helene tenis longe la metalpecon en siaj manoj kaj strabis ĝin. Ŝi kvazaŭ ne kuraĝis formeti la spliton. Ĉu ŝi timis instinkte, ke ebla frapo denove eksplodigos la malvarman metalon? Ŝi ne kapablis respondi tion, sed la ekscitiĝo ne ĉesis.
Rigidiĝo kaptis la korpon de Helene, du fridaj strioj kuris el la manoj en la vertebron, interplektiĝis tie kaj leviĝis en la nukon. Ĉu la tero ne akceptas definitive fremdaĵojn? Tuj, kiam tiu penso eklumis en la kapo de Helene, ŝi sentis terurotremon. Vane ŝi provis tion subpremi. Helene sciis tre bone, ke post la bombatako oni sukcesis el la termiksaĵo de la ŝirmejo elfosi nur iujn apartajn korpomembrojn. En unu el la tri simbolaj ĉerkoj laŭ famo mankis eĉ la kapo de la viktimo.
Post la eliĝo de la bombosplito Helene ŝovis kun granda fortostreĉo super la angulon de la antaŭa ŝirmejo malnovan fendiĝintan trotuarplaton, postrestintan de la iama ĝarden-vojo. Ja neniu ĝin plu bezonis. Sed tamen ŝi iris por levi la ŝtonon kaŝite de vespera krepusko, por ke neniu homo venu pridemandi, kiun intencon ŝi havas. Malgraŭ tio ŝi gapis ĉiutage, veninte de la laboro, kun ekscitiĝo en la direkto al la kokejo.
Iun vesperon ŝia koro ĉesis funkcii. Jam de malproksime ŝi ekvidis ĉe la kokĉelo ion rondan kaj ostoblankan. Ŝi koncentris sin dum kelkaj longaj momentoj por alpaŝi. La koro batadis kaj sentiĝis ega aermanko. Nur alveninte Helene vidis, ke tio estas granda kaj ebena blanka ŝtono. Evidente iu — probable infanoj — portis ĝin en la ĝardenon de la riverbordo.
Tiun nokton en la litkapo de Helene frapetadis grandaj kaj terure taŭzitaj kanibalkokinoj obtuzklake per la bekoj el la tero eliĝantajn blankajn tuberojn, kiuj ne estis ŝtonoj.
La bombospliton Helene portis en la ĉambron kaj metis sur la komodon. Tie staris ankaŭ en nigra ligna kadro eta milito-tempa foto pri Berg en kampuniformo. La bildo estis fotita ie sur somera ĉefronta aerodromo inter du batalflugoj. Io ligis la bombospliton kun la fora malklara rideto de Berg. Pri kio li povis rideti tie en la terura hombuĉa milito? Aŭ eble la rideto estis destinita precize al ŝi, al Helene?
Tiu enigma ridetmieno sur la vizaĝo de Berg kaj la bombo-splito en rustokrusto — ili kune apartenis en antaŭan tempon, senĉese foriĝantan. Ĉu eble ankaŭ Helene devis resti en la sama tempo? Sed ŝi estis elfalinta el tiu tempo hazarde kaj sendepende de sia volo. Ĝuste tio faris ŝin tiel senfine soleca.
Ĉiam pli ofte ŝi rigardis ĉe la vando starantan komodon kiel japanan hejmaltaron. Ofte Helene ekstaris antaŭ la komodo, rigardadis longe la malgrandan foton, kiu spite gardadon de la sunlumo ĉiam pli flaviĝis. Evidente la fotisto en kampkondiĉoj ne havis suflĉe da tempo nek freŝa akvo por plene forlavi fiksilon el la papero. Se ankoraŭ, rigardante la bildon, meti la manon sur la malvarman bombospliton, kaptis la homon stranga sento de malrealeco, solena kaj ekstertempa, donanta tamen iaspecan ripozon kaj konsolon.
Helene laboris jam multajn jarojn en la statistika departemento, irinta tien jam kiel junulino, tuj post fino de la lernejo. El anstataŭanto de la sekretario ŝi promociiĝis grado post grado ĝis la ĉefstatistikisto kaj nun ŝi devis resti tiu ĝis la pensio. Pli altaj oficoj postulis pli grandan kleron. Feliĉe al Helene ambicio ne estis propreca.
En la unuaj jaroj post la milito ĉiuvespere, veninta de la laboro, Helene malŝlosis kun kortremo plej unue la leterkeston. Ŝi atendis senĉese leteron el nescio. Por ke ĝi hazarde ne trafu en fremdajn manojn, ŝi ekipis la leterkeston per seruro. Kelkfoje ŝi estis proksime al sveno, kiam el la kesto efektive elfalis letero. Sed ili estis ĉiam aŭ devojiĝintaj fremdaj leteroj kun malklaraj adresoj, aŭ iuj oficialaj kovertoj kun sciigoj kaj fakturoj. Jaroj post jaroj pasis, sed la atendata komunikaĵo ne venis. La doloriga atendado fermentis dume je daŭra granda melankolio kaj ĉiuvespera iro al la poŝtkesto fariĝis siaspeca rito, de kio Helene jam ne esperis iun realan rezulton.
Sed pro tio ŝi tamen ne ekkredis pereon de Berg. Firmege ŝi estis konvinkita, ke tiuokaze komunikaĵo pri la morto devus alveni pli aŭ malpli frue ankaŭ al la angulo de la Malgranda strato kaj aleo. Malbonaj komunikaĵoj neniam restas survoje. Ĝis ŝi spiris, ŝi estis certa, ke ankaŭ Berg estas ie vivanta, nur iu ekstera devo ne lasas lin por serĉi kaj retrovi Helene'n, li ne estas libera en siaj volesprimoj. Iam li tamen faros tion. Eble morgaŭ? Eble venontan semajnon.
Sed la anima forto de Helene, ree kaj ree elvokanta revenon de Berg kiel veraĵon, kun paso de jaroj tamen silente kaj senatente ekĉesis.
Se nun ankoraŭ en iu tago elfalus el la malplena poŝtkesto la letero, atendata de ŝi tiom longe — kiu scias, ĉu eble konfuzo kiel subita ventoskualo estingus la ĝojo-fajreron, tenatan vivanta tiom longe?
Kiam de la militoflno pasis jam jaroj, post reveno de la laboro Helene komencis vizitadi proksiman kafejon kaj tie sidadi. Ŝi iris tien ĉiam post la kvina horo. Eksidinte ĉe malgranda duseĝa tableto apud fenestro kun rigardo al la bulvardo, Helene metis cigaredpaketon antaŭ sin kaj sidadis kvazaŭ kontemple unu aŭ du horojn, malrapide fumante cigaredon post cigaredo, kaj trinketis kafon, kiu en la taso malvarmiĝis.
Deflanke rigardate oni povus opinii, ke ŝi koncentriĝas antaŭ iu tre decida evento.
Komence viroj provis kelkfoje ekkonversi kun ŝi kaj eksidi ĉe ŝia tablo. Helene neniam malkonsentis. Sed ŝi trarigardis kontraŭsidanton per tiom malplenaj okuloj, ke tiu ĉiam ekhavis nekontraŭstareblan volon ekrigardi malantaŭ sin, kiun post li la virino tiom atente sekvas. Dusencajn proponojn kaj trivialajn ŝercojn de iniciatemaj adorantoj ŝi ŝajnigis sin ne aŭdanta. Cetere, eble ŝi efektive ne aŭdis ilin. Baldaŭ ŝi estis kapabla tiom malkluĉiĝi de la ĉirkaŭanta medio, ke ŝi praktike ne rimarkis, kio okazas en ]a kafejo. Ofte fervoraj flirtemuloj, nenion komprenante, forlasis post kelka tempo la apudfenestran tableton. Helene oni ekkonsideris strangulino. Al postmilitaj aventuruloj tia frigideco estis nekutima, post granda milito virinoj ordinare ne kapricas.
Sed samtempe post la milito estis renkonteblaj ankaŭ multaj homoj definitive kaj neresanigeble ŝokitaj de teruraĵoj, ke ankaŭ tiuj ne altiris pli longe atenton de aliuloj. Tiel oni restigis trankvila ankaŭ Helene. Dum paso de jaroj ŝia vizaĝkoloro flaviĝis, la rigardo fariĝis ĉiam pli ofte kaj longe senvive griza, kaj ankaŭ viroj hazarde vizitantaj la kafejon, ankoraŭ ne spertintaj la strangecon de Helene, ne plu provis interkonatiĝi kun ŝi.
Tiuj estis la jaroj, dum kiuj Berg eĉ foje ne erarflugis super la urbon. Estas eble, ke ĉe mala okazo estus Helene vekiĝinta el meznokta inkubopremo kaj forgesinta la spiradon, aŭskultanta la proksimiĝantan bruadon de la motoroj.
Tiun vesperon, kiam Berg startis de sia insulo por la flugo, dum kiu lia gardema orelo kaptis per la ondolongo de la staba sendilo la longe atenditan voksignalon kaj koordinatojn, restis Helene pli longe ol ordinare sidanta en la kafejo. Ŝi alportigis al si eĉ trian ujon de kafo, fumadis kaj gapis al la bulvardo, kvazaŭ atendante, ke hodiaŭ tie io okazos. Malrapide malleviĝis sur la urbon blueta krepusko. Preterrapidantaj aŭtoj ekbruligis subite kvazaŭ laŭ komando siajn parklumojn kaj nun aliflanke de la glaco komenciĝis senĉesa luminsekta tien-reen moviĝado, kvazaŭ ekbruliĝus ie malsupre de horizonto giganta fajro, kies eroj en senfina kirliĝo kontraŭflugegis al Helene. Neklarigebla ekscito fluis en ŝian koron. Kiam ŝi fine ekstaris, ŝi sentis eĉ malemon por devigi sin eliri al la duonluma strato.
Kuŝiĝinte en la liton, Helene ne endormiĝis. Ŝi rulis sin kaj senvorte koleris pri si mem, ke evidente trolacigis sin tage ĉe la laboro, sed en la kafejo tro multe fumis kaj trinkis kafon. Dormo ne volis veni. Sendormeco intermitis kun endormiĝoj. La tempo pasis preme malrapide, plumba laceco rigidigis la membrojn, turmentis la tutan korpon, sed la cerbo ne kluĉiĝis en ripozostaton.
Plenda aviadila bruo, apenaŭ penetranta tra la orelŝtopaĵoj en la pro dorma langvoro malklaran konscion de Helene, estis kroma inkubo. La koro kunpremiĝis, la buŝo sekiĝis pro ekscitiĝo kiel en la nokto de la dombrulado. Helene pensis, ke estus bone preni validoltablojdon sub la langon, sed ne kapablis movi la manon.
Kiam la aviadilo komencis malproksimiĝi kaj ie de supre aŭdiĝis obtuza falbruo, pli ĝuste ekvibro ol sono, en la koro de Helene io kvazaŭ ŝiriĝis. Sed subite ŝi sentis faciliĝon kaj sammomente alvenis fine mallonga dormeto.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.