La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


NOKTAJ AVIADISTOJ

Aŭtoro: Vladimir Beekman

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

6

Per poleksa premo de Koonen liberigita brulbombo, malhelgriza cilindro, plenigita per termitmiksaĵo, en finaĵo ekipita per stabiligilo kun kvar ladaj padeloj, penetris tra la domtegmento nur distance de unu kaj duono da metroj de la rando. Pro rusto rompiĝema maldika postmilita lado sub ŝaŭmosimila farbotavolo ne bremsis notinde elanon de la bombo. Brufalante en subtegmenton ĝi suprenĵetis de la planko grandan nubon da skori- kaj sablomiksaĵo, frakasis en sia falpunkto subtegmentan transversan plafontrabon, splitigis tabulojn, disŝutis el la ĉambra angulo stukaĵon de duono da plafono, penetris perpinte en la ĉambran plankon de la tria etaĝo kaj haltis nur tie.

Nun la perkutfuzeo faris sian funkcion, detonaciilo detonaciis kaj la obusingo krevetis. Akompanate de akra siblado ekbrulis la termitmiksaĵo kun blindiga bluete blanka flamo.

En la ĉambro sur larĝa kanapo dormis du homoj. Feliĉe la dormloko situis ĉe la kontraŭa vando. Al la dormantoj okazis nenio malbona, sed falbruo de la bombo, krakado de la rompiĝantaj plafontabuloj, susuro de la surplanken falanta stukaĵo kaj sekvinta al ĉio tio detonacia pafo vekis ilin sammomente.

La junulino eke saltsidiĝis, ektimite surbrustigis la manojn kaj krietis:

"Aŭskultu, kio tio denove estas?"

La dormema junulo turnetis la kapon, sed kiam la plifortiĝanta ardo de la termitflamo tuŝis tra la fermita palpebro ankaŭ lian retinon, tio influis kiel kudrilpiko. Per unu ekmovo ankaŭ la junulo estis sidanta kaj strabis same en la ĉambran angulon.

"Mi... mi ne scias," murmuris li senhelpe.

Momenton antaŭ la vekiĝo la junulo sukcesis sonĝi, ke ilin kun la junulino jam denove ĉirkaŭas kaj prempuŝas kun lumigitaj reflektoroj svarmo da bruantaj motorcikloj kaj ili devas tuj kaj por kiu ajn prezo savi sin per eskapo.

"Rigardu, ĝi brulas!" lispis la junulino nerveme spiregante. "Eble ĝi ekbruligos la domon? Ĝi povas esti danĝera, ĉu ni faru ion?"

La junulo palpe surplankigis la piedojn, ekstaris kaj faris timeme kelkajn paŝojn direkte al la flamo.

"Ne! Ne iru! Mi timas!" avertis la junulino.

La junulo haltis. Tiun averton lia timo ja atendis.

"Necesus verŝajne iri kaj telefoni..." voĉadis li malrapide tra la nazo.

"Venu ĉi tien!" ordonis la junulino kun timklaketantaj dentoj, kaj kiam la junulo estis sidanta sur la litrando, ŝi ĉirkaŭprenis lin je la kolo kaj daŭrigis: "Diru, kio tio estas? De kie ĝi venis?"

"De tie," indikis la jam ĉirkaŭrigardinta junulo la truon en la plafono. "Mi ne scias, kio tio estas."

Li pensis iom kaj aldonis:

"Eble ĝi estas raketpeco. Tio, kion oni metas en raketojn, brulas kun tia forta flamo, oni parolis. Ŝajnas, ke ĝi ie tie krevis kaj falis ĉi tien." li mangestis supren.

La junuiino premis sin al la junulo kaj ne turnis sian rigardon de la flamo en la ĉambroangulo.

"Sed tiel oni ja ne rajtas!" ŝi krietis.

La junulo ne respondis.

"Ĝi kvazaŭ iom pli malgrandiĝas..." flustris la junulino kun espero post kelka tempo.

Tiutempe la termitflamo ankoraŭ kreskis, sed laŭ tio, kiel la bombo bruligis per sia infera varmego en la interan plafonon pli kaj pli profundan kavon, la ardo malleviĝis pli kaj pli sub la plankon. Samtempe la ĉambro pleniĝis de hela koroda fumo, staranta kiel senmova aglomeraĵo ĉe la planko kaj nur en la angulo tiriĝis kiel maldika strio supren, kie en la plafono faŭkis bombotruo.

La junulo kaj junulino strabis la flamon. Ties rebriloj brulis bluete en iliaj okuloblankoj.

"Al kiu tio ĉi estis necesa!" diris fine la junulo kun indigno, kiam jam ne estis dubo pri malgrandiĝo de la flamo. "Nun ni estas denove sen loko. Kiom mi devis petegi, por ricevi la ŝlosilon. Fine la Foko ĵetis la ŝlosilon, — li estas bona maljunulo, sed kun severaj admonoj: se io estos eĉ iom en malordo, tiam ni vidos lian ŝlosilon tiom, kiom perko vidos ananason..."

La junulino suspiris kaj premis sin pli forte al la junulo.

"Kial nin ĉiam trafos malsukceso?" ŝi bedaŭris kun infaneca plendo.

Ili estis gekonatoj jam dum kelkaj monatoj, sed precize tiom da tempo senhejmuloj. Unuope prenite ja ambaŭ el ili havis hejme sian litlokon, sed kiel la plej junaj en sia familio neniu el ili per siaj faroj rajtis ĝeni aliajn familianojn. Nesufiĉo ne sentis indulgon nek kompaton. Al ili apartenis nur mallonge daŭraj, pagitaj per malmultekosta kineja bileto aŭ kafotaso rifuĝejoj, kie ili neniam povis estadi aparte de aliuloj, kaj de kie oni elpelis ilin ĉiam en terure nekonvena tempo. Kelkatempe al ili jam ŝajnis, ke la tuta vivo pasas vagante, pelate de murmurantaj dormemaj purigistoj.

Venis printempo, plivarmiĝis. En parkoj estis ankoraŭ koto, sed iom da tempo oni povis elteni en internaj kortoj de urbocentraj, senkaraktere kaj ne individue vitroriĉaj grandaj oficejoj. Tie estis seke almenaŭ sub piedoj kaj, krome, ventŝirmo. Ili sidadis sur ŝtonaj parapetoj aŭ granitbenkoj, la manoj plektitaj ĉirkaŭ unu la alia, ĝis kiam ŝtonhumido tra la vestoj kaj muskoloj atingis oston. Tiam ili ekstaris, tretetadis surloke, interkisadis, kelkfoje hopludis piedpinte. Oni devis esti senbrue, alie ĉiam troviĝus iu sendorma gardisto-kadukulo, kiu alvenus kaj minacante per policisto ilin forpelus.

Kelkfoje ili rapidege forkuris, pelataj pro ŝtona ĉirkaŭaĵo reeĥanta tondra voĉo de nokta gardisto. Tiuokaze ĉiam klaketis la dentoj de la junulino kaj pro malvarmo kaj pro timo. Ŝi ne povis kutimiĝi al tiuj ofte ripetiĝantaj ektimoj. Ili estis kvazaŭ krimuloj, ne povantaj montri sin al iu vivulo, ne rajtis halti por ripozeti, ne rajtis tute forgesi la mondon, por rigardi profunde en la okulojn unu de la alia.

Kelkfoje estis eĉ pli malbone.

Okazis, ke anstataŭ noktaj gardistoj alnaĝis sencele vagantaj, kun neakordaj gitaroj bubaĉbandoj. Kiam tiuj proksimiĝis, estis pli saĝe ĝustatempe kaj nerimarkite eskapi. En vilaj, kun gitaroj vagantaj junuloj ankoraŭ fermentis iu neklara substanco, el kio en iama fora estonteco devus fariĝi prudento kaj talento, iliaj deziroj kaj faroj estis neantaŭvideblaj, ili povis momente kaj senkaŭze de plej granda fratiĝo transiri al bruteco, premiga pro kolerego; perforto ŝajnis al ili ordinara kiel fumektiro. Pleje timis la junulo en tiuj okazoj pro la junulino, li sciis famojn pri kelkaj malbonŝancaj knabinoj, ne povintaj eskapi tian bandon.

Bona estis nur tio, ke la domegoj el vitro kaj betono estis tiom similaj. Trafante el unu korto en alian diferenco ne estis rimarkebla. Inter ili oni povis vagadi horojn kiel en labirinto, neniam oni rekonis en mallumo iun domon, neniu fenestro agnoskis konatecon. Forpelite el unu loko oni povis proksime trovi novan kaŝejon, kie oni denove povis esti trankvila almenaŭ mallongan tempon.

La pasintan semajnon ili decidis veturi en Aabnerdal-parkon, kiu estas proksime al la urbo. Arboj estis jam sprosfoliaj kaj la tero iom seka. Tiom fruprintempe apenaŭ iu hazarda preteriranto devojiĝis en subarban duonlumon, ili esperis, ke tie Ili povos esti senĝenaj kaj aparte de aliaj.

Senpene ili trovis en la parka profundo, kien la strata bruo penetris nur sporade, solan benkon. Sed pasis laŭ ilia kompreno nur momento, kiam jam laŭ malplena krepuska parka vojo kun bruego kaj krakado preterveturegis aro da motorciklistoj, ĉiu kun lumanta reflektoro. La junulo kun sia junulino estis subite en saltetanta lumfasko; la motorciklistoj ja komence kun impeto preterveturis, sed iom fore haltis, turniĝis kaj veturegis reen.

Krakanta, kun ŝanĝkoloraj lumĵetiloj rondo striktiĝis, molaj krepuskaj ombroj forviŝiĝis de la vizagoj kaj nervoj. Ili provis eskapi. La reflektoroj disveturis el unu flanko, malfermante savan vojon. Sed tuj estis la krakbruaj duradaj centaŭroj, de olefumo fetoraj, denove kune kiel traŭbo, veturis antaŭen kaj ruliĝis ĉekalkane, boris per reflektoroj en vizaĝon kaj fermis vojon. La veturantoj kun grandaj simile rondaj kapoj, la okuloj post grandegaj okulvitroj nekapteblaj — ĉu ili entute havis okulojn? —, eĉ unu vorton ne diris. Aŭ nur, se ili havis por interrilati iun alian manieron, diferencan de homa parolo.

Evite kaj stumblante eskapis la junulo kaj junulino al rando de la parko, al tramtintado kaj homsvarmo. La vizia aro da motorbigloj persekutis kaj akompanis ilin. Kelkfoje puŝetis stirila gumkovrita pinto la junulon al la ripoj, li atendis sekvontmomentan surveturon, puŝadon en koton, sed tio ne sekvis. Oni ludis kun ili.

Tiuj estis potencaj ruĝaj motorcikloj, kies amasan enpenetradon en urbojn kelkaj komencis nomi ankaŭ motorcikla civilizacio.

Kiam ili fine, tute elĉerpitaj, ŝvitaj kaj malfeliĉaj, atingis la parkan randon, turniĝis la motorbando kvazaŭ laŭ neaŭdebla komando sur la malantaŭaj radoj subite reen. Krakado ŝvelis, fariĝis sammomente surdiga, radringoj kun reliefa cizelaĵo suprenĵetadis de malantaŭe sekan herbon kaj folirestaĵojn kaj la motorciklistoj jam malaperis. La junulo kaj junulino staris duonkonscie meze de malrapide disiĝanta nubo de blua fumo. Ili estis kvazaŭ draŝitaj, kvankam neniu ilin tuŝis.

Post tio ili neniam plu volis iri vespere en Aabnerdal-parkon.

Sed kelkajn tagojn post tio okazis en kineja trairejo jena historio.

Ili venis de la lasta seanco. La cetera publiko jam haste disiĝis, kiel ĉiam la lastseanca dormema publiko, ili restis la lastaj, ĉar per ĉi tiu trairejo finiĝis ree foje ilia provizora rifuĝejo kaj atendis senhejmeco.

En traireja niĉo sur ŝtona ŝtupo sidis viro. Li estis vestita kun meza malzorgemo, la ĉemizkolumo nefiksite, sed li mansvingis al ili gaje kaj kompanserĉe. La junulo kaj junulino hezitis momenton, sed ankaŭ tio estis eta eblo plilongigi la provizoran rifuĝosenton en frida lumo de deĵorlampo. Krome sur la jakobrusto de la viro glimis iu stranga ovala insigno, kiu altiris la junulon. Kiam ili venis pli proksimen, ili vidis sur la konveksa supraĵo de la nigra emajlo orajn krucemetitajn spadojn kaj laŭrojn. Unu piedo de la sidanto estis ŝuvestita, alia kun nur ŝtrumpeto.

La viro rimarkis interesiĝon de la junulo kaj levetis la dekstran brustoflankon.

"Veterano," li diris fiere kaj proponis al ili per larĝa gesto lokon apud si sur la ŝtona ŝtupo.

La junulo kaj junulino eksidis. La junulino penis senatente forŝovi sin de la fremdulo. La viro atentis tion kaj subridetis vivosperte. La junulino ne volis vidigi sian malŝaton, la spertoj faris ŝin singardema. Sed ŝi ne kapablis subpremi la abomenon, kiun elvokis en ŝi korpe malpuraj homoj.

Sidiĝintaj apud la viro, ili tuj eksentis spiropreman brando-fetoron. Tiel fetoras nur homoj dum longa tempo trasorbitaj de alkoholo. La knabo ĉirkaŭrigardis serĉe kaj lia rigardo ekhaltis sur malplena botelo, staranta apud lia enŝtrumpeta piedo.

La viro kuntiris siajn piedfingrojn en iom flava strumpeto.

"Tio estas pro ĝi," gestis li en la direkto al la piedo, "tiu mia piedo estas malsana. En la milito ĝi estis traflta. Surmeto de ŝuo dolorigas."

"Ĉu tiom longe estas malsana?" demandis la junulo malfide.

La viro turnis la kapon kaj ĉirkaŭrigardis kvazaŭ por konvinkiĝo, ke oni ne subaŭskultas ilin. Tiam li klinis sin kun fido al la junulo.

"Ĉu tiu milito estis la lasta?"

La junulo alrigardis lin konfuzite.

"Mi partoprenis post la granda milito ankoraŭ kelkajn pli malgrandajn," klarigis la drinkulo pacience.

"Do tie," ekkomprenis la junulo.

La viro kapjesis.

"Ĉu vi aŭdis pri verdaj beretoj? Pri la viroj, kiuj trairas tie, de kie la diablo jelpe revenos?"

"Mi aŭdis," diris la junulo.

La viro apogis sin kontraŭ ŝtonan muron kaj kapobalancis kontente.

"Nu-nu," li gruntvoĉis kaj ne degnis klarigi ion plian. La junulo okulsekvis lin kun timomiksita admiro.

La junulino tiretis nun la junulon de la maniko por signo, ke ŝi volas foriri. Sed la junulo gapadis la strangan emblemon sur la jako de la drinkulo kaj ne povis iukaŭze detiri sin de tio. Li ne atentis signalon de la junulino.

"Tio estas ĝusta, neniam preteriru homon," diris la drinkulo malrapide kaj instrue. El ĉebrusto li eltiris ankoraŭ ŝtopitan brandobotelon.

La junulino rigardis flanken.

La junulo provis silabumi etajn literojn de la emajlita rubando, ĉirkaŭanta la orajn spadojn, sed la okuloj ne kapablis ilin apartigi. Kun lerta ekmovo la drinkulo forigis de la botelo aluminian ŝtopilon kaj etendis brandon al la junulo.

"Mi ne volas," kapskuis la junulo.

"Honoru militistojn," diris la drinkulo admone.

La junulino denove tiradis la junulon je maniko.

Nun la junulo fine kapablis forŝiri sin de la enigma milit-emblemo, ekrigardis la manon, etenditan kun la botelo al li, kaj ekstaris decidoplene. Tiu mano, vila kaj tremanta, estis naŭza. La stariĝo de la junulo estis por la junulino tiom neatendita, ke ŝi restis por momento senkonsile ankoraŭ sidanta sur la ŝtupo. Tiun cirkonstancon la drinkulo eluzis. Li kaptis per la libera mano la brakon de la junulino kaj ne lasis ŝin ekstari.

"Mem vi eksidis," li diris trankvile. "Ĉu mi vin devigis? Se vi eksidis, estu afabla kaj honoru la mastron. Ĉu vi, knabo, memoras la militon? Merdon vi memoras," — la viro orgojle mansvingis. "Sed mi partoprenis ĝin de la komenco ĝis la fino kaj eĉ pli multe. Mi mem restis tie en la milito, se vin interesas... Ĉu vi, knabo, volas nun ŝerci kun mi, he?"

La militveterano metis la malkorkitan botelon kun subita certeco apud sin sur la ŝtonan ŝtupon.

La junulino levis sin energie, sed la drinkulo retiris ŝin maldelikate. La junulo pugnigis la manojn kaj saltetadis boksprete pli proksimen.

Aŭdiĝis kliketo. Per sperta pojna movo la drinkulo forhakis la fundon de la malplena botelo, frapante ĝin kontraŭ la ŝtup-eĝo.

"Ĉu vi atakas?" li mire demandis. "Nu venu, venu. Min oni ne timu, min ĉiu rajtas ataki, mi ja restis en la milito! Kontraŭ tia juna kaj forta viro mi estas senpova. Kio do postrestos por mi pli ol iom tikli vian fraŭlinon... Vi diris, ke vi aŭdis pri verdaj beretoj, ĉu? Eble vi deziras ankaŭ rigardi?"

La buŝo de la drinkulo grimacis pro malica ridego kaj li direktis la akradentan botelstumpon al la vizaĝo de la junulino.

La junulo repuŝiĝis ektimigite. La drinkulo gruntridis per laringofundo, sed lia rigardo restis gvatema.

"Tio ne estas bela, sed ĉu vi opinias, ke la vivo estas bela, he? La vivo estas laksaĵo, mi diras al vi, knabo. Sentimentala laksaĵo! Aŭ ĉu ni trinku?"

La junulo tamen ne volis trinki. Sed la drinkulo sciigis, ke tio malĝojigas lin eĉ pli, kaj se oni malhonorigos lin tiom profunde, do li komencos — por sia konsolo — klerigi iom post iom la junulinon. Por komenco li afable promesis rakonti kelkajn historietojn pri tiuj ruzaj artifikoj, kion faras matrosoj en haveno kun tiuj virinoj, kiuj, serĉante facilan lukron, kaŝ-instaliĝas en ŝipoj ĵus revenintaj de maro.

"Granda eltrovemo aperas, se oni dum duonjaro ne vidis femalan homon!" diris la drinkulo kun estimplena miro kaj frotis per mandorso sian mentonon, tiel ke la barbostoplo susuris. "Mi povas tion priskribi al via fraŭlino, mi konas tiujn aferojn tute bone, eble la konoj estos iam necesaj!"

La senfunda botelo en la ŝveltendena mano de la drinkulo ŝanceliĝis danĝere proksime al la tim-pala vizaĝo de la junulino. La junulo estis devigata akcepti la proponatan botelon kaj trinki kelkajn glutojn. Sed se li esperis savi sin per tio, tiu-okaze li eraris. La drinkulo pritaksis la redonitan botelon kaj kapskuis.

"Pli multe trinku, se vi volas honori virojn, kiuj militis por vi, hundidoj?" li bruordonis jam kun certa ekscitiĝo. "Aŭ ĉu vi venis por ŝerci pri mi?"

Kaj kiam la junulo ankoraŭ hezitis, li aldonis spionrigarde:

"Mi ne devigas, tute ne devigas. Sed mi ja diris, ke trinkante sola mi fariĝos trista, kaj tiam mi devas rakonti ion pli gajan. Nu, ja pri tiuj virinoj."

Nur tiam, kiam la junulo pro malfeliĉo kaj malespere, veplende pro senpova kolero fortrinkis duonbotelon, la drinkulo mildiĝis, liberigis la brakon de la junulino kaj reprenis la botelon. Ĉi-momente, kiam li renverŝis ĝin super la buŝo la junulo kaj junulino ekkuris laŭ la reeĥanta trairejo. Post ili flirtis la rido de la viro. La viro tusegis pro misgluto kaj ĵetis post ilin la botelstumpon, kiu ruliĝis ien en malproksiman angulon de la trairejo. Ties akra tintado sur pavimoŝtonoj kvazaŭ tranĉis piedotendenojn.

Poste la junulo vomis kelkan tempon sur stacidoma viadukto, apogite al parapeto, kaj la junulino dorsofrapetadis al li por plifaciligi la aferon, karesante la kapon de la junulo, mem singultante pro kompatolarmoj. La junulo sentis sin tiel mizere kaj aĉe, volonte mortonta samloke, sed ĉi-momente eĉ manovra lokomotivo ne veturis. La tuta vivo ŝajnis esti unusola kloako, el kiu oni ne kapablas elbarakti. La junulino malŝatos lin nun ĝis vivofino. Li vomruktis kaj nazbruis, ne kapablante sin rektigi, por denove alrigardi homojn. La mondo estis naŭza, tiu mondo estis nun definitive kaj senespere freneza kaj ne konsentis agnoski eĉ plej etan loĝeblecon por ili du.

Fin-fine la junulino sukcesis obeigi lin tamen tiom, ke li konsentis pri purigo al si. Baldaŭ malsupren flugis de la viadukto sur rezervajn vojojn buligita poŝtuko. La junulino apogis la junulon subaksele, kaj malfeliĉe kaj lante ili ekpaŝis flank-ĉe-flanke pluen.

Pri tiu okazaĵo ili poste ne parolis inter si.

Post ĉiuj tiuj suferoj ŝajnis la ĉambro, permesita al ili de la Foko por unu semajno, kiel efektiva paradizo. La pordon oni povis ŝlosi — kaj ili estis ekster ĉiuj danĝeroj, fore de nokto-gardistoj, drinkuloj kaj motorciklistoj. Ne necesis ektremi pro ĉiu sono, forkuri aŭdante paŝojn. Tio estis por ili peceto da fortikaĵo en la freneza, mizantropa mondo. Kaj nur hieraŭ ill konsekris sin gemastroj de tiu ĉi feliĉego.

Bruligaj larmoj de sinbedaŭro leviĝis en la okulojn de la junulino. Nun estis finita ŝia vivovolo.

Per instinkta movo ŝi mantiris la junulon sidantan sur la litrando, kvazaŭ li povus helpi. Sed la junulo ne forturnis siajn okulojn de la fajrocentro. lal li sentis, ke tuj, kiam li deturnos la okulojn kaj ĉesos la gardadon, en la angulo embuskanta ardo ekregos kaj flamoj plenigos fuze la ĉambron. Pro tio li devis per sia rigardo kateni la fajron.

Samtempe li serĉis palpe sur seĝoj siajn vestaĵojn.

"Eble ĝi ankoraŭ estingiĝos..." flustris la junulino per la lipoj, rigidetaj pro timo kaj malvarmo. "Ĉu ni povos dum unu semajno reordigi la ĉambron?"

La junulo tiris senpacience sian ŝultron. Malsaĝa knabino! De la plafono forfalis pecego da stukaĵo. La junulo ne sciis precize, kiel oni fiksas stukaĵon al plafono, sed al li ŝajnis, ke tiu laboro estas malfacila kaj komplika.

"Sed se ni streĉe penos!" ripetis la junulino obstine. Ŝi ne volis rifuzi sian intencon.

Ŝi ternis pro la blanka kaŭtera termitfumo.

La junulo ankoraŭ ne respondis. Ĝuste tiam, kiam li sukcesis finbutonumi la ĉemizon, trabruligis la termitflamo la internan plafonon kaj la bombo, verdire brulanta bulo postrestinta de tio, falis kun peza plaŭdo malsupren, en ĉambron de la tria etaĝo. Kvazaŭ sorĉite restis la junulo strabanta ankoraŭ kun ardantaj randoj rondan truon en la ĉambra angulo. Pro malforta blovo de la suba etaĝo formiĝis en la fumvuala ĉambro kvazaŭ diafana kolono de pura aero.

"Estingiĝis!" krietis la junulino ĝoje.

"Ne. Falis malsupren."

"Tamen for de ni," suspiris la junulino kun granda faciliĝo kaj kuntiriĝis bule sub maldika litkovrilo. "Venu ankaŭ por varmiĝo, jam estas nenio plu por gardi. Dua seanco ne venos, ni diskutu morgaŭ matene."

Ne deturnante sian rigardon, la junulo denove komencis malbutonumi la ĉemizon.

En loĝejo de la dua etaĝo Kaspar vekiĝis pro malagrabla sento, ke io ne estas tiel, kiel devus esti.

Pasis kelkaj momentoj, antaŭ ol li komprenis, kio estas tiu io. El apuda ĉambro estis aŭdebla stranga siblado. Samtempe altiris atenton de Kaspar ankaŭ blueta brila strio ĉe la pordo de la apuda ĉambro.

Per dormrigidaj piedoj serĉante siajn pantoflojn, Kaspar enpense riproĉis al si mem. Denove li spektis vespere ĝis malfrua tempo per televidilo internacian sportan konkurson. Ne mirinde, se li kun dormema kapo ne elŝaltis la aparaton. Certe li kuŝiĝis kaj ekdormis malgraŭ ĉio, la televidilo, kompreneble, daŭrigis mallaŭte la ludadon, ĝis la programo finiĝis. Kiam la sendostacio post noktomezo finis sian laboron, ĉesis la signalo kaj nun fulmas sur la ekrano nur bluaj fajreroj kaj el la laŭt-paroliloj aŭdiĝas neagrabla siblado, kvazaŭ estus en la ĉambro liberigitaj serpentoj.

Sed li estis tro langvora por admoni sin pli longe.

Ĉiuvesperaj senfinaj televid-seancoj komenciĝis post foriro de Katrin.

Ili geedziĝis leĝere kaj gaje. Enamiĝintaj — ili baldaŭ fariĝis geparo. Sen iuj konsideroj aŭ kalkuladoj, ĉu tiu paŝo povus esti ankaŭ prudenta aŭ — des pli malbone — utila.

Katrin, la antaŭa sufiĉe eminenta teniso-stelo kaj mondumanino, estis ĉiam bonhumora, ŝiaj sendifektaj dentoj briladis pro senŝanĝa rideto. Ŝia frivola sinteno, ne ombrita de pli gravaj problemoj, ŝajnis al Kaspar idealproksima. Kion oni ankoraŭ postulu de virino, se ne ĝojan humoron? La pordo de ilia loĝejo neniam rajtis esti fermita, vesperon post vespero la amikoj kaj konatoj povis trovi ĉi tie kafon kaj societon. Tio tre plaĉis al Kaspar.

La afero staris tiel, ke iam en la juneco Kaspar vizitis dum du semestroj artlernejon kaj ekde tio li konsideris sin iom bohemiano, kvankam li ne fariĝis artisto. El tiuj belegaj tempoj al li postrestis manpleno da konataj artistoj, iamaj lernokunuloj, kiuj nun jam longe diplomitaj pentristoj-grafikistoj, plejmultaj atingintaj ankaŭ la krizon de mezaĝo, tion trasuferintaj aŭ sin al ĝi submetintaj. Ofte vespere tiuj amikoj kutimis rigardi en la loĝejon de Kaspar, se en iliaj propraj nepurigitaj atelieroj spirado pro polvo kaj terebinto preskaŭ ŝtopiĝis. Precipe post tio, kiam la fraŭla loĝejo de Kaspar per la manoj de Katrin fariĝis varma kaj komforta.

En tiu fora tempo oni elmatrikulis Kaspar el la artlernejo pro manko de la fakaj kapabloj. Vere, ju pli malproksimen en la pasinteco ŝoviĝis tiu tempo, des pli konvinkite la artistoj-amikoj asertis, ke tio estis pure postmilita intrigo kaj tromp-ludo kun la celo liberigi lokojn por koterianoj kaj redukti konkurencon, sed efektive Kaspar ĉiam estis talentega. Estis agrable aŭdi tion, kvankam la rekono venis tro malfrue por ankoraŭ ion ŝanĝi.

Kaspar mem kulpigis en ĉio la militon. Se li kiel knabo ne estus puŝita la antaŭlastan jaron en soldatmantelon kaj -botojn, li konservus sian en la juneco evidentan talenton kaj belo-senton, originaleco de lia vidangulo restus netrivita. La milito malakrigis lin. Neestetikeco de kazernoj kaj bunkroj, kaj fine ankaŭ la militkaptiteco, kiu kun siaj fridaj barakoj ankoraŭ longe daŭrinta post la fino de la milito — laŭ la opinio de Kaspar ĉio tio helpis kunpremi la belosenton. Sed ĉefe kadavroj. Li vidis ilin tro proksime, post tio li jam ne sukcesis kapti sur tolo homan korpon senmova. Ĝi aliformiĝis tuj je kadavro. Kaspar kredis, ke en ĉiuj, kiuj vidis en milito de proksime perforte mortigitan homon, la animo estis parte mortigita. Ĉiu-okaze artistoj ili ne fariĝos, la arto postulos sendifektan animon.

Kiam li parolis al siaj artistoj-amikoj pri tiuj konceptoj, ili aprobis ankaŭ tiun klarigon. Kaj iuj aldonis ankoraŭ, ke Kaspar ne malĝoju, ke li ne fariĝis artisto, li tamen fariĝis bona homo, kaj tio estas fine multe pli grava.

Nun Kaspar laboris jam kelkajn jarojn en presejo kiel retuĉisto kaj submetiĝis al la sorto. Ankaŭ malbenadon de la milito li jam preskaŭ ĉesis. Kiel homo kun certa salajro li ĉiam havis hejme vinbotelon kaj ion por almanĝi, pri kio senzorgaj artistoj ordinare ne povis fanfaroni. Ankaŭ tiu cirkonstanco ŝajne kunhelpis por oftaj vizitoj de malnovaj amikoj.

Iniciatanto de la artista koterio estis la malgranda Miksilo, kiu sian malbonŝancan nur ĝis unu kaj duonmetran kreskon penis kompensi per "unisex"-tipaj ŝuoj kaj sovaĝa taŭzita barbo. Sian voknomon ricevis la Miksilo pro sia nekontraŭstarebla pasio ĉie ĉion miksi, aŭ pri farboj sur paletro aŭ trinkaĵoj en ŝranko de festenmastro. Li neis kategorie purajn tonojn, kiel en la vivo, tiel en la arto, kaj li estis en tio senkompromise konsekvenca, konsiderante tion eĉ persona krea metodo, pri kio estis fierega. Tio ne estas de ie prunteprenita, tio estas elpremita el la propra kapo, li ripetis.

Kaspar penis poste nekalkuleble multfoje rememorigi al si, ĉu li rimarkis iam iun signon pri indigno en la okuloj de Katrin. Neniam. Eĉ tiam ne, kiam de fortaj trinkaĵoj plenplena Herman komencis per kafmuelilo miksi koktejlon en ilia kuirejo. Ankaŭ ne tiam, kiam ili malkovris la Miksilon, kuŝaĉanta inter du nudpugaj junulinoj en ilia geedza lito, kaj la majstro klarigis, ke li ĝuste konatiĝas pri naturo por sia triptiko-nudo, fariĝonta la najlo de la printempa ekspozicio. Ankaŭ tiuokaze Katrin ridadis kun kutima senzorgeco kaj per tio elvokinta ĝeneralan admiron de la artistoj. Kelkaj pli liberalaj amikoj eĉ proklamis, ke estas granda egoismo kaj prapeko konsideri tian bravulinon apartenanta nur al li, ne dividante ŝin kun la amikoj.

Tiu ĝusoifa vivo ŝajnis senfina.

Tiom pli konsterna estis subita foriro de Katrin. En unu tago ŝi kun siaj aĵoj simple mankis en la loĝejo, kvazaŭ ŝi ne restadis tie eĉ unu tagon. Sen iuj riproĉoj, bruriĉaj scenoj aŭ pravigoj. Kiam Kaspar ŝin trovis post kelka tempo ĉe ŝia amikino, Katrin eĉ ne venis en vestiblon, por paroli kun li kelkajn vortojn. Pere de la amikino ŝi transdiris, ke ŝi konas Kaspar sen tio tro bone kaj antaŭscias, kion li povus diri en la konkreta situacio — aŭskultado de tio estus por ŝi neelteneble enuiga, Kaspar indulgu ŝin.

Komence Kaspar suspektis, ke en la afero certe rolas rivalo. Kolerege li kuregis de unu artisto-amiko al alia. Sed unu vivis trankvile kun sia edzino, dua kun sia pozistino, sed tria okupiĝis pri tute aliaj aferoj kaj tute ne interesiĝis pri iuj virinoj. La esplormisio de Kaspar restis senrezulta.

Post pli longa tempo li konvinkiĝis, ke Katrin ne havis iun alian viron. Ŝi ne edziniĝis denove, restis loĝanta aparte, interkomunikadis kun ia al Kaspar ne konata societo kaj neniam oni vidis ŝin en proksimeco de arto aŭ artistoj. Rondire de ie atingis la orelojn de Kaspar eldiro, ke Katrin bedaŭras la malŝparitajn jarojn.

Kiam al Kaspar klariĝis seriozeco de Katrin kaj ke ŝi ne intencas reveni, li decidis komence abrupte ŝanĝi siajn vivmanierojn.

Li kolektis en la loĝejo ĉiujn malplenajn botelojn, forportis Ilin kaj ne aĉetis eĉ unu novan. Du semajnojn li eltenis, seke kaj senkonsole.

Sed iom post iom la vivo tamen ekglitis en la malnovajn vojsulkojn. Certe ili estis bone enveturitaj. Kelkaj amikoj envenis por konsoli Kaspar, laŭ malnova kutimo botelo en la poŝo — tiukaze ne decis rifuzi. La koterion de la Miksilo Kaspar neniam kapablis restigi malantaŭ la pordo. Ili ja komprenis, ke li, Kaspar, estas talentulo, sed nun eĉ pli malfeliĉa homo, kies vivon oni fuŝis kaj komplikigis per homa bruteco kaj senskrupulo. Iama mobilizo en la militon, intrigoj de artlernejo kaj la foriro de Katrin estis diversaj evidentiĝoj de tiu senskrupulo, ĉiuj egale influantaj al Kaspar.

Probable tio tamen estis pleje subvaloreco, kiu boris en la animfundo. Kaspar turmentis deficito de memefektivigo. Sed kiam artistoj serĉis ree kaj ree lian societon, diskutis kun li art-aferojn kaj demandis lian opinion pri siaj novaj verkoj, per tio ili prenis lin tamen en sian aron, konsekris egalspeca. Tiel ankaŭ Kaspar leviĝis spite la malbonŝancon en la arde sopiratan, admirindan mondon de la arto, kien li strebis en sia juneco sen-rezulte, kiel ankaŭ multaj aliaj.

Sed kiam artistoj ne venis, turmentis Kaspar lupa soleco. Li turmentiĝis inter senfinaj skualoj de sinvipado kaj sinbedaŭro, falante per ĉiu fojo pli kaj pli profunden. en ondovalon. Tiam li havis deziron kuri ien, krii, petegi — por ke ĉio denove boniĝu.

Li ne havis kien kuri. Katrin ne venis eĉ en vestiblon por paroli kun li.

Fin-fine fariĝis ankaŭ vizitoj de la artista koterio pli maloftaj kaj hazardaj, plej ofte envenis unuopaj mallertuloj — la samaj, kiuj ne interesiĝis pri virinoj kaj okupis sin pri elpensado de kredoj kaj pensado pri kreada psikologio. Ĉe Herman oni malkovris hepato-cirozon, finintan lian vintrinkadon. Li rifuzis vagadon, komencis pensadi pri la vivo, iris laŭ malnovaj kamparaj preĝejoj kaj pentris tie vigle primitivismajn, inspiritajn de naiva vivofido, interiorojn kun altarpentraĵoj, kiuj havis senatende grandan sukceson. Kolegoj komencis envii lin kaj forturnis sin de li. La Miksilo mem surprizis ĉiujn per tio, ke edziĝis rapidorde al sia lasta pozistino, diketa, je kaplongo pli alta ol li mem kaj ŝajne ne plu bezonis serĉadon de naturo kaj inspiro ekster la hejmo

Tiam Kaspar aĉetis televidilon.

Ĝis nun li profunde malŝatis la babilantan keston, nomis ĝin honordamo de maljunaj fraŭlinoj kaj obskurec-buŝelo. Kiel efektiva artista animo li ne agnoskis la arton de teknikaj iloj. Sed nenion fari, malplenajn vesperojn oni devis iel mortigi, ali-okaze ili mortigus lin. Do Kaspar decidis tion fari por intelekta sindefendo.

Ekde tio la solecaj vesperoj de Kaspar malleviĝadis en bluetan, de fremdaj voĉoj kaj foraj sonoj plenigitan krepuskon. Ĉu temis pri furorkanta konkurso aŭ sporta matĉo, tio ne gravis — fine, se iom alkutimiĝi, Ia diferenco ŝajnis tute malgrava.

Eĉ antaŭe kelkfoje okazis, ke nevenkebla dormemo rompis Ia viron pli frue ol konscienco sukcesis kontroli elŝaltadon de la instrumento. Ankaŭ ne grave, por elektro necesis pagi iom pli, sed tio estis eltenebla. La festenoj de la amikaroj pli frue estis multe pli elspezigaj.

Des pli granda estis konfuzo de Kaspar, kiam li malfermis la pordon en la apudan ĉambron. La blua ardo ja venis el la televidila angulo, sed de ie malsupre post la aparota la polurita kesto mem estis strange duone renverŝita kaj gapis per sia blinda straba vitra okulo trans la kapon de Kaspar en plafon-angulon.

Ankoraŭ pli malbone, fulmis nova penso en la cerbo de Kaspar. Nun ĝi restis tiom longe sengarde enŝaltita, ke pro trovarmiĝo aperis iu rekta konekto. Kiel necesus alveni ĝustatempe! Trabrulis cirkvitgardilo, certe difektiĝis la multekosta aparato Kaj nun daŭras brulado. Kaspar eksentis grandan domaĝon pri sia nova, nur antaŭ unu jaro aĉetita televidilo. Tuj estis klare, ke li ne elvenos el la afero malmultekoste.

La nazlobojn incitanta brulodoro devigis Kaspar agadi. Ŝtelirante singarde laŭ la vando li etendis sin ĝis la televidila ŝaltilo kaj eke eltiris ĝin el Ia mur-kontaktilo. Elektra ikto ne sekvis. Elektron Kaspar neniam definitive komprenis kaj iom timis tiun nekonatan forton. Sed lia espero per tio estingi la ardon tute ne plenumiĝis. Nevidebla flamarko daŭrigis siblan bruladon malantaŭ la televidilo.

La afero devis esti sufiĉe malbona, se ankaŭ kurentorompo ne plu helpis. Ĉu tie ekbrulis kun tia forta flamo iu plasto aŭ metal-fandaĵo?

Por momento Kaspar profunde enpensiĝis kaj eĉ mordis la ungon de la dekstramana montrofingro. Kion entrepreni? Per akvo estingi oni evidente ne rajtas. Se temperaturo estas jam tiom alta, akvo ne plu helpas. Iam li legis pri tio. Pli ĝuste tio estas danĝera, ĉar la akvo tuj vaporiĝas, pliintensigas la fajron aŭ disĵetas ĝin, ekbruligas la domon. Sed ion necesis tamen entrepreni, oni ja ne povas trankvile atendi kiam brulas.

Fajroestingilo en la loĝejo mankis. Malpleje Kaspar nun konsentis por inviti helpon. Ĉu krii? Simple tiu afero restu ĉi tie, inter la kvar muroj de la loĝejo. Alie oni ne kapablos elaŭskulti grumbladon de la najbaroj: ne sufiĉas al li aranĝi bruskandalojn, nun li preskaŭ forbruligas la domon.

Najbaroj de Kaspar ne estis sukcesaj, ili estis evidentaj etburĝoj. Speciale la subaj, Andersen. Ili tuj eluzus la bonan okazon por venĝi al li.

Laŭ konsidero de Kaspar oni ne havis eĉ la plej etan kaŭzon por kovi tian venĝon, sed li sciis, ke Andersen opinias alimaniere.

Ĉio komenciĝis ekde la lasta naskiĝtago post foriro de Katrin (cetere, ankaŭ pri la foriro de Katrin Andersen esprimis sian malicmokan opinion!). Post la noktomezo enfalis la artista koterio por gratuli la "bebon". Ili estis en konsiderinda aro, ĉiuj jam drinkintaj.

Tio estis unu aŭ du monatojn antaŭ tio, kiam ĉe Herman estis malkovrita lia hepata cirozo. En tiu periodo li kuracis la subripajn dolorojn per pli grandaj dozoj de vino kaj matena duobla konjako. Antaŭ ol veni al la naskiĝtago ili laŭvice festenis en ies ateliero kaj en procezo de ĝenerala ŝercado Herman estis pripentrita. Herman havis tian mankon, ke post la unua botelo lin surprizis varmego kaj li simple devis demeti siajn superfluajn vestaĵojn. Ordinare daŭris la senvestiĝo ĝis sport-kalsono — se pli frue nerezistebla dormo ne faligis la viron.

Al la naskiĝtago de Kaspar Herman aperis jam leĝere pripentrite, ies malnova laborkitelo kovranta la nudan kolor-makulan torakon. Dum la naskiĝtaga festeno plezurado daŭris senbride. Por hejmaj manekzercoj ankaŭ Kaspar havis hejme farbojn kaj penikojn, oni nun ilin ekuzis. Iu metis sur la frunton de Herman ruĝan punkton de bramano, alia pentris sur la vila brustoduono grandan flavan stelon de ŝerifo, sed iu tiris per peniko n-ro 18 larĝajn pantalongalonojn sur harkovritaj femuroj kaj kruroj de Herman.

Oni ornamis la viron surdorse per tema komponaĵo, kie potencaj centaŭroj pelkaptis diketajn nimfojn. Fine, post la tria botelo Herman estis metita ventre sur tapiŝon, oni fortiris la kalsonon kaj pentris la postaĵon de la tolerema objekto per ultramarino kaj cinabro je tio de mandrilo.

Herman ne havis kutimon fuŝi ludadon. Li pace permesis ĉion okazi, se oni iom post iom etendis al lia buŝo vinpokalon. Poste oni denove vestis la viron per laborkitele kraketanta de sekaj olefarboj, por ke li ne malpurigu vestojn kaj sidlokojn, kaj la naskiĝfesto daŭris plenimpete.

Evidente Herman, estante la centro de ĉies atento, sentis ĝuon. Vere, siajn malagrablaĵojn havis ankaŭ tia estado. La tutan tempon li devis memori, ke ne rajtas tuŝi ion kaj povas eksidi nur sur la kitelbasko. Foje li tamen forgesis sin kaj apogiĝis por momento sur nekovrita divanangulo. Tie restis bluruĝa stria kolormakulo. Sekvintan tagon Kaspar frotis la makulon per terepinto, ĝis kiam la mebloŝtofo fariĝis ĉi-loke multe pli hela.

Sed kiam Herman dum dancado tute malpurigis per ole-farbo ponĉon de iu studentino de arto, estis ĝenerala decido, ke tiu ŝerco sufiĉas kaj necesas tuj lavpurigi Herman. Tuj oni okupis la banĉambron de Kaspar, kaj poste ĵetiĝis tra la iom aperta pordo al la festenanta societo dum tri kvaronhoroj kriĉado, vapornuboj, tikla ridado kaj veplendoj pro bruligo. Tri-foje provis la turmentata Herman eskapi de siaj purigantoj (sekvintan tagon malkovris Kaspar, ke oni ekuzis ankaŭ dratan kaldronan spongon) kaj kuris en la ĉambron, postrestante irizajn spurojn de sapakvo kaj olefarba emulsio. Sed ĉiufoje lin postkuris la purec-apostoloj kaj kun ĝojobruo retiris lin en la banĉambron.

Certe maltrafis parto da lavakvo la bankuvon kaj plankan flutruon. La purigado de Herman estis finota, kiam aŭdigis sonoro kaj post la pordo staris malagrable morna Andersen. Li sciigis kurtvorte, ke ĉiu afero havu sian limon: ne sufiĉas, ke ĉe Kaspar daŭras ankoraŭ post noktomezo diablo scias kia brufesteno, nun penetras en lian loĝejon tra la plafono ankaŭ akvo, kaj li ne intencas tion silente elteni.

Andersen restis tute surda rilate amikan konvinkadon, ke riproĉitaj faktoj el la vidpunkto de granda arto kaj perfekte pulsanta vivo estas tute bagatelaj kaj ne valoras ekscitiĝon. Li diris seke: tio estu senprokraste finita, en kontraŭa okazo, por interesoj de la endoma trankvilo, li devas peti helpon de oficialuloj, kaj ĉiuj el tio devenantaj sekvoj iras kompreneble ali la konto de Kaspar.

Kaspar havis jam pli fruajn spertojn pri tio, kiom senhumor-senta estas Andersen de la suba etaĝo.

La festo estis fuŝita. Rapide oni finis restaĵojn en boteloj, tiam oni volvis tutkorpe ruĝantan, suĉinfane puran kaj facile singultantan Herman denove en la bluan laborkitelon, kiu lin ree malpurigis diverskolora kiel paskan ovon, oni kunprenis la lastan nemalkorkitan vinbotelon kaj iris al pentristoj en atelieron por fini la naskiĝtagon.

Tiu incidento estus restinta iel eltenebla, eĉ Andersen povus post longa tempo forgesi la okazintaĵon. Sed per tio la afero ne finiĝis.

Kiam Kaspar frumatene en leĝera kaj edifa vinebrio hejmen iradis, li trafis sur matenkrepuska frida kaj nepurigita strato senhejman hundidon. Ŝajne ĝi estis ie konsiderita kiel superflua kaj lasita al sia sorto. La besteto kuŝis kuntiriĝinte senkonsile kaj kompatinde sur ŝtuparo antaŭ iu vendeja pordo, la ladkovrita pordo estis rigore kaj nealireble fermita malgraŭ plorblekado de la malgranda hundo.

Kaspar havis kompateman koron. Li kaŭris al la hundido kaj karesis per la fingro ties etan rondan kapon. Komence la besteto tiriĝis pro timo dense al la tero, tiam plikuraĝiĝis kaj eklekis hezite eĉ la manon de Kaspar. Tio emociigis Kaspar korfunde. Li prenis la senhejman hundeton, metis en la ĉebruston kaj daŭrigis la iradon. La malgranda besto ordigis sin pli komforte kaj veturis en la korpovarmo dormeme snufante por renkonti sian nekonatan estontecon.

Ĝis la hejmo restis ankoraŭ sufiĉa distanco kaj irante eni matena malvarmo malebriiĝanta Kaspar komencis iom post iom pripensi, kien li metu la besteton. Post la foriro de Katrin Kaspar ne plu kutimis prizorgi iun alian krom si mem. Restigi la hundidon dum longaj tagoj sola en la malplena loĝejo — tio estas ja rekta turmentado de la besto, krome necesas forigi malpuraĵon. Sobre pripensante trovis Kaspar, ke hundobredado ne estas tiu agado, kiu povus esti lia vivorevo.

Kun tiuj pezaj hezitopensoj li eniris la dompordon. La hundeto en la ĉebrusto ŝajnis trankvile dormanta.

Ĝuste kiam li preterpaŝis en la unua etaĝo la pordon de Andersen, ekfulmis en lia kapo iu penso. Komence li sciis nur tion, ke ĝi estas bona penso. Li ekhaltis kaj disvolvis ĝin plu. Trovite: Andersen. Ili ja havas en la domo du mezgrandajn knabojn, al kiuj la besteto evidente kaŭzos veran ĝojon!

Ne pripensante pli longe, ĝoja pri sia malkovro, Kaspar premis per la dikfingro la sonorilan butonon. En la noktosilenta ŝtuparejo estis aŭdeble, kiel la porda sonorilo de Andersen longe kaj tede zumetas, tiam post ioma tempo tirpaŝoj de maljuna Andersen tra la dormoĉambro ĝis la ŝtupareja pordo. La sekur-seruro klaketis dufoje kaj la pordo malfermetiĝis. En la fendo aperis la kolereta, dormema vizaĝo de Andersen.

"Bonan matenon," salutis Kaspar vigle. "Pardonu, mi volis demandi, ĉu eble ne perdiĝis via hundido? La bedaŭrinda besteto erarvagis, mi domaĝis ĝin rigardante, ĝi ne scias kien iri. Krome la infanoj malĝojas... Mi pensis, eble vi mem ne atentis, kiam tio okazis?"

Pasis iom da tempo, ĝis kiam Andersen ekkomprenis. Tiam li pro kolerego ne kapablis diri eĉ unu vorton. Li nur strabis Kaspar per mortiga rigardo. Sed Kaspar eluzis rigidiĝon de la alia, kliniĝis rapide kaj metis la hundidon el sia ĉebrusto sur la plankon. Ankoraŭ forta puŝeto al la postaĵo, kaj la hundeto estis en la loĝejo de Andersen. Sammomente la pordo, pro frapego de la malrigidiĝinta Andersen, denove fermiĝis, la seruro klaketis malamike dufoje kaj paŝoj foriĝis.

Enmeton de la hundido la dormema Andersen eĉ ne rirnarkis.

Matene Kaspar aŭdis de la suba etaĝo sonoran hundobojadon kaj ekscititajn voĉojn. Infanoj ĝojkrietis. Laŭ kelkaj signoj la hundido vivis ĉe Andersen kelkajn tagojn, ĝis kiam ili sukcesis trovi inter sia konatularo kompateman homon, kiu konsentas ilin helpi kaj preni la beston al si.

Ekde tio la sube loĝantaj najbaroj ne plu salutis Kaspar. Iom post iom ankaŭ li mem ekkomprenis, ke antaŭkondiĉo por kompreni tian petolaĵon estas bone evoluinta ŝercemo, kiun havas ne ĉiu.

Kiam Kaspar dum ioma tempo gapis sian ardantan ĉambro-angulon, li subite rememoris, ke en la vestibla ŝranko kuŝas sufiĉe granda peco da vitroŝtofo. lam, ankoraŭ en la tempo de Katrin li intencis konstrui en la ĉambro elektrokamenon kaj aĉetis por tio izolaĵmaterialon. Li rapidis en la vestiblon.

Sed kiam Kaspar, malvolvante la vitran ŝtofon, revenis en la ĉambron, falis la interan plafonon trabruliginta termitbomba restaĵo malsupren, al Andersen. Kaspar rapidis en la angulon kaj rigardis trans la oblikvan televidilon. En la planko estis granda, proksimume sescola truo, tra kiu estis videbla infan-ĉambra angulo de Andersen, kie nun siavice kreskis blue-blanka flamo.

Kaspar plivigliĝis. La cerboj subite ekfunkciis rapide kaj vivece. Li devis plene forigi ĉiujn postsignojn, kiuj povis pruvi, ke ĉi tiu fajro komenciĝis ĉe li. Aliokaze Andersen faros tian plendobruon, ke tio estos tute ne eble elporti. Eble li provos eĉ enjuĝigi. Kia malica ĝojo por li, se oni kondamnos Kaspar kaj lin elloĝigos!

Kaspar ekagis, kvazaŭ bone trejnita averia viraro. El la kuireja angulo li elserĉis grandan pecon da ŝaŭm-poliuretano. Feliĉe li ankoraŭ ne sukcesis elĵeti la pakumon, kvankam jam antaŭ unu semajno li portis hejmen laŭvican teknikan miraklon de hejma mastrumado — elektran kafkuirilon-miksilon. La dika blanka ŝaŭmplasto fariĝis lia savanto.

Per kompakta papero, precize mezurinta en la planko oscedantan truon, li eltranĉis per segilsimila viandotranĉilo el la poliuretano pecon laŭ grandeco kaj formo strikte taŭgan por la truo. Nun postrestis ankoraŭ ŝmiri randojn de la truo kiel ankaŭ de la ŝtopilo per absoluta gluo, kies etiketo bildece prezentis baraktantan vireton, fiksiĝintan al plafono gluita ruĝa briko, kaj tiam fermi la truon.

Momenton antaŭ tio, kiam li sukcesis efektivigi la laboron, Kaspar aŭdis de malsupre, el la loĝejo de Andersen, jam iun sonon. Ŝajnis, kvazaŭ iu movis sin en la infana ĉambro. Tio urĝigis lin ankoraŭ. Per preciza ekpremo li entruigis la ŝtopilon kaj ĝi glufiksiĝis. Konjekteble ĝi estis same blanka kiel la per gluaĵfarbo kolorigita plafono de Andersen, do ne bone rimarkebla. Almenaŭ ne tuj. Kaj poste oni povos ĉion kontesti, maleblos poste ion pruvi. Eble tiu harersimila fendeto estis en la plafono jam pli frue ol ili ekloĝis ĉi tie? Kiu scias, el kiaj postmilitaj restaĵoj tiuj domoj estas starigitaj en iamaj mizeraj tempoj, ne mirinde, kiam ekzemple en muro aŭ fundamenta angulo subite elrigardas iama tabureta piedo — se ne io pli malbona. Ja postrestis en ruinoj multaj mortintoj.

Vere, kial ne povas la fajro, nun brulanta sube en la infana ĉambro, fariĝi pro kulpo de la idoj de Andersen? Kial ili ebligis forporti la hundeton, li ja alportis ĝin pro kompato al la urbaj infanetoj, vegetantaj sen iu vivulo. La gepatroj dolorigu siajn korojn pro naskitaj du obstinuloj, unu granda alia malgranda, al kiuj estas bagatelo eĉ ekbruligi la domon, ne parolante pri tio, ke ili, plenkreskinte, en iu bela tago povas fari ion multe pli teruran. Laŭmerite! Li indas, certe li indas, eble tiam Andersen alian fojon ne plu kondutos arogante kontraŭ la kunloĝantoj, kiam liaj propraj zorgoj superkreskis.

Kaj ĝenerale — post la milito naskiĝis infanoj, ne taŭgaj por kompari kun la antaŭmilitaj. En ili estas io kvazaŭ disrompita. Ne gravas, ke ili mem nenion scias pri la milito. Ie en ili tio tamen vivas. Ja ne estas taŭga infano tiu Marek de Andersen? Ĉiam li provas ekkapti vin de malantaŭe, la fingroj kurbaj kiel ungegoj kaj la vizaĝo daŭre grimaca. Foje ili estas kiel nervaj faskegoj, tuj flegmaj kaj indiferentaj. Koleriga afero.

Kaspar estis konvinkiĝinta, ke la milito transdonis sian respegulaĵon pere de gepatra sango al la infanoj, naskiĝintaj multe pli malfrue. Ja ne senkaŭze mankis inter ili tiaj saneguloj, kiel en la infaneco estis li mem kaj liaj ludkunuloj. Marek de Andersen jam ekde sia bebaĝo pendoladis inter kuracistoj kaj malsanulejoj. Foje la knabo havis infektan flavmalsanon, foje iun alergion kaŭzantan skabion.

Laŭ la memoro de Kaspar liatempe el la tuta ilia strato nur unu knabo, falinta de ĝardena muro kaj kapkontuzita, estis portita en malsanulejon. Sed malgraŭ tio la knabo ne restis vivanta, post jarduo li mortis pro encefalito.

Postmilitaj infanoj estis sendube mizeraj, kaj por kaŝi ilian mizerecon oni plenŝtopis ilin senĉese per kuraciloj. Sed ankaŭ tio ne povis helpi.

Onidire, kiam naskiĝis Marek de Andersen, la tuta lia sango estis interŝanĝita — resusfaktoro.

Sed fine la origina kaŭzo de tiuj plagoj estis milito. Ĉu ankaŭ la vojon de Kaspar al arto ne interrompis la samo?

Tio estis tute logika sistemo, kiun li kreis enpense.

Kaspar ekaŭskultis, sed tra la flikita planko aŭdiĝis plu neniu voĉo. Li leviĝis de sur la genuoj kaj malrapide rektigis sin. Dum kelkaj momentoj li rigardadis kun nekaŝita domaĝo sian ege difektitan televidilon, kies kesta flanko estis forte bruligita kaj konveksa. Tiam li suspiris. Bone, se restos nur tiu domaĝo.

Ĉi-momente li estis preskaŭ kontenta pri si mem. Katrin tamen urĝiĝis, vane ŝi anoncis, ke antaŭscias jam ĉion, por kio Kaspar estas kapabla. Ĉi-okaze li tamen efektivigis ion tute eksterordinaran.

Hazarde Kaspar levis sian rigardon de la meditadoj al la plafono. Tie faŭkis precize tia sama apertaĵo, kian li ĵus fermis en la planko. Eble ĝi estis eĉ iom pli granda kaj ronda.

Dum unu momento Kaspar estis tute senkonsila. Tiam li snufis kaj pensis: nenion fari, necesas iri supren al la tria etaĝo kaj paroli kelkajn vortojn kun tiu stranga luanto Sonski, kiun iuj ankoraŭ pli strangaj tipoj post la pordo de Kaspar jam tri-foje demandis laŭ la nomo Foko.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.