|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SYNNØVE SOLBAKKENAŭtoro: Bjørnstjerne Bjørnson |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Guttorm kaj Karen jam finis manĝi, kiam Synnøve envenis tute ruĝa kaj preskaŭ senspira.
– Sed, kara infano, kie vi estis? demandis la patrino.
– Mi estis kune kun Ingrid, diris Synnøve kaj staris, por demeti kelkajn tukojn. Dume la patro serĉis libron en la ŝranko.
– Kio priparolenda povis preni tiom da tempo?
– Ho, nenio grava.
– Do, mia infano, pli saĝe vi estus irinta kun la aliaj preĝejvizitintoj, diris la patrino. Ŝi leviĝis kaj metis al Synnøve manĝaĵojn sur la tablon.
Synnøve altabliĝis kaj la patrino, eksidinte vidalvide, daŭrigis:
– Ĉu eble ĉeestis aliaj, kun kiuj vi parolis?
– Jes, multaj, diris Synnøve.
– La infano ja rajtas paroli kun la homoj, aŭdiĝis de la patro.
– Kompreneble, ŝi rajtas, diris la patrino iom pli afable.
– Sed ŝi devus ja sekvi la gepatrojn.
Al tio ne venis respondo.
– Estis benita diservo, diris la patrino. – Estas edife vidi la infanojn en la preĝejo.
– Jes, oni pensas pri siaj propraj infanoj, diris Guttorm.
– Vere, rediris la patrino kaj ĝemis. – Neniu scias, kiel ili fartos.
Guttorm longe sidis silenta.
– Ni ŝuldas multan dankon al Dio, li fine diris. – Li lasis al ni tiun infanon.
La patrino sidis kun mallevitaj okuloj kaj ŝovis la dikan fingron sur la tablo.
– Ŝi estas nia plej granda ĝojo, ŝi diris milde. – Ŝi estas bona filino, ŝi aldonis apenaŭ aŭdeble.
Sekvis longa paŭzo.
– Jes, ŝi faris al ni multan ĝojon, diris Guttorm… Kaj poste per emocia voĉo, – Dio feliĉigu ŝin!
La patrino ŝovis la fingron sur la tablo. Larmo falis, la fingro forigis ĝin.
– Kial vi ne manĝas? diris la patro, kiam post tempeto li levis la okulojn.
– Dankon, mi estas sata, diris Synnøve.
– Sed vi ja nenion manĝis, diris nun ankaŭ la patrino.
– Vi marŝis longan vojon.
– Mi ne havas apetiton, diris Synnøve kaj tiretadis angulon de sia brusttuko.
– Manĝu, infano mia, diris la patro.
– Mi ne povas, diris Synnøve kaj ekploris.
– Sed kara, kial vi ploras?
– Mi ne scias, kaj ŝi singultis.
– Ŝi tiel facile ekploras, diris la patrino.
La patro leviĝis kaj iris al la fenestro.
– Jen venas du viroj, li diris.
– Ĉu vere? Ĉu ĉi tien? demandis la patrino. Kaj ankaŭ ŝi iris al la fenestro.
Kelkan tempon ili rigardis.
– Kiuj ili povas esti, karulo? demandis fine Karen, sed ne kun demanda akcento.
– Mi ne scias, respondis Guttorm. Kaj ili staris kaj rigardadis.
– Mi ne bone komprenas tion, diris ŝi.
– Mi ankaŭ ne, diris li.
La viroj proksimiĝis.
– Ŝajne tamen estas ili, ŝi diris fine.
– Tion mi ankaŭ kredas, diris Guttorm.
La viroj pli kaj pli proksimiĝis. La pli aĝa haltis kaj rigardis returne, la pli juna same. Poste ambaŭ plupaŝis.
– Ĉu vi povas imagi, kion ili volas, demandis Karen, preskaŭ same kiel antaŭe.
– Ne, tion mi ne povas, respondis Guttorm.
La patrino turniĝis, reiris al la tablo kaj ordigis ĝin post la manĝeto de Synnøve.
– Estus bone, resurmeti la tukon, kara infano, ĉar venas gastoj, ŝi diris al Synnøve.
Apenaŭ ŝi diris tion, Sæmund malfermis la pordon kaj eniris; Torbjørn sekvis lin.
– Estu benataj, diris Sæmund, staris iom apud la pordo, eniris tiam kaj salutis la ĉeestantojn; Torbjørn same.
Plej laste ili venis al Synnøve, kiu staris ankoraŭ en angulo kun la tuko en la mano. Ŝi ne sciis, ĉu surmeti ĝin aŭ ne. Eble ŝi tute ne sciis, ke ŝi tenas ĝin en la mano.
– Serĉu mem sidlokon, diris la edzino.
– Dankon… entute ja ne estas longa vojo ĉi tien, diris Sæmund, sed tamen li eksidis. Torbjørn sidiĝis apud li.
– Ĉe la preĝejo ni tute ne plu vidis vin, diris Karen.
– Jes, mi serĉis vin, diris Sæmund.
– Ĉeestis multaj homoj, diris Guttorm.
– Tre multaj homoj, ripetis Sæmund. – Estis ja ankaŭ edifa diservo hodiaŭ.
– Jes, ĝuste pri tio ni ĵus parolis, diris Karen.
– Tuŝas onin tiel vidi la konfirmatojn, se oni mem havas infanojn, aldonis Guttorm.
Lia edzino eksidis sur la benko.
– Certe, diris Sæmund. – Oni tiel serioze pensas pri ili… Kaj pro tio mi promenis ĉi tien hodiaŭ vespere, li aldonis rigardante ĉirkaŭen kun sinfido, prenis novan maĉtabakon kaj remetis la uzitan pecon tre zorge en la latunan skatolon.
Guttorm, Karen, Torbjørn… ĉiuj serĉis por sia rigardo alian direkton.
– Mi pensis, ke mi plej bone mem akompanu Tor bjørn ĉi tien, komencis Sæmund malrapide.
– Forpasus longa tempo antaŭ ol li venus sola. –
Entute mi timas, ke li nur tre malbone scius paroli por sia afero.
Li kaŝrigardis al Synnøve, kiu kvazaŭ sentis tiun rigardon.
– La afero nun estas tia, ke li amas Synnøve, de kiam li komprenas ion pri tio… kaj ne estas dubo, ke ankaŭ ŝi amas lin. Tial mi kredas, ke estas plej bone, ke ili havu unu la alian. Mi ne ŝatis la aferon, kiam mi vidis, ke li apenaŭ povis regi sin mem, malpli do aliajn. Sed mi kredas, ke mi povas garantii pri li, kaj se mi ne povus, ŝi povus, ĉar ŝia influo estas nun pli granda… Kio estas via opinio? Ĉu ni geedzigu ilin? Ne necesas urĝi, sed mi ne scias, kial prokrasti la kunigon. Vi Guttorm, estas bonhava, mi ne tiom kaj mi devos partigi al pli multaj, sed mi tamen kredas, ke ni povas aranĝi la aferon. Diru nun, kion vi pensas… ŝin mi demandos plej laste, ĉar mi kredas scii, kion ŝi volas.
Tiel parolis Sæmund. Guttorm sidis klinita, metis interŝan ĝe unu manon sur la alian, plurfoje li penis leviĝi, ĉe ĉiu provo li profunde spiris, sed nur post kvar aŭ kvin vanaj provoj li sukcesis. Nun li rektigis la dorson, glitigis la manon sur la genuo kaj rigardis al sia edzino tiel, ke de tempo al tempo lia rigardo tuŝis Synnøve.
Tiu sidis rigide, neniu povis vidi ŝian vizaĝon. Karen sidis kaj ŝovis la dikfingron sur la tablo.
– Estas bone… la propono estas akceptinda, ŝi diris.
– Jes, ŝajnas al mi, ke ni devas akcepti kun danko, diris Guttorm per laŭta voĉo kvazaŭ li estus tre malpezigita.
Li rigardis de la edzino al Sæmund. Tiu estis krucforminta la brakojn kaj apogis sin al la muro.
– Ni havas nur tiun filinon, diris Karen. – Ni havu iom da tempo por pripensi.
– Vi ja havu tempon, diris Sæmund. – Sed mi tute ne scias, kio malhelpu tujan respondon, diris la urso, demandinte la kamparanon, ĉu ĝi havu lian bovinon.
– Mi pensas, ke estas eble respondi tuj, estis la opinio de Guttorm kaj li rigardis la edzinon.
– Estus eble, ke Torbjørn montros sin iom sovaĝa, ŝi diris, sen levi la okulojn.
– Tio jam ŝanĝiĝis, mi kredas, rediris Guttorm. – Vi mem scias, kion vi diris hodiaŭ.
La geedzoj reciproke rigardis sin. Tio daŭris certe tutan minuton.
– Se ni nur povus tute fidi al li, diris ŝi.
– Jes, Sæmund nun reprenis la vorton. – Koncerne al tiu punkto mi devas ripeti, kion mi antaŭe diris: La veturado sukcesos, se ŝi prenos la bridon. Estas apenaŭ kredeble, kiom ŝi okupas lin. Mi konstatis ŝian influon, kiam li kuŝis malsana hejme kaj ne sciis kiel finiĝos, ĉu li ree estos sana aŭ ne.
– Vi ne kontraŭstaru plu, diris Guttorm. Vi scias, kion ŝi mem deziras kaj estas ja ŝi, por kiu ni vivas!
Tiam Synnøve la unuan fojon levis la okulojn… al la patro… grandaj kaj dankemaj.
– Aĥ… jes, diris Karen post mallonga silento kaj nun pli forte frotis la tablon per la dikfingro. – Se mi kontraŭis tiel longe, estis certe pro bona kaŭzo… Miaj vortoj eble estis pli severaj ol mi mem… Ŝi levis la okulojn kaj ridetis, sed la larmoj aperis.
Nun Guttorm leviĝis.
– Per la volo de Dio do venis tio, kion mi plej deziris en la mondo, li diris kaj iris transen al Synnøve.
– Mi neniam pensis pri alia solvo, diris Sæmund kaj ankaŭ leviĝis. – Kiuj venu kune, venos kune. Poste li iris al la aliaj.
– Nun… kion vi diras nun, infano mia? diris la patrino, kiu ankaŭ estis irinta al Synnøve.
Tiu ankoraŭ sidis, la aliaj staris ĉirkaŭ ŝi. Escepte de Torbjørn, li sidis ankoraŭ, kie li unue eksidis.
– Vi devas leviĝi, infano mia, flustris la patrino al ŝi. Ŝi leviĝis, ridetis, turniĝis kaj ekploris.
– Dio estu kun vi, nun kaj ĉiam, diris la patrino, ĉirkaŭbrakis ŝin kaj ploris kun ŝi.
La du viroj reiris, ĉiu al sia loko.
– Nun vi devas iri al li, diris la patrino, lasis ŝin el la brakoj kaj milde ŝovis ŝin antaŭen.
Synnøve faris paŝon kaj ekhaltis… ne estis eble al ŝi iri pli antaŭen. Torbjørn saltleviĝis kaj iris al ŝi, prenis ŝiajn manojn, tenis ilin, sed ne sciis kion fari krome. Li restis staranta tiel ĝis kiam ŝi milde retiris ilin.
Tiel ili staris flankĉeflanke, ambaŭ silentaj.
La pordo senbrue malfermiĝis, iu enŝovis la kapon. –
Ĉu Synnøve ĉeestas? demandis kuraĝeta voĉo. Estis Ingrid Granlien.
– Jes, ŝi ĉeestas. Bonvolu enveni! diris la patro. Ingrid hezitis.
– Venu do! ĉio estas en bona ordo ĉi tie, li aldonis. Ĉiu rigardis al ŝi. Ŝi ŝajnis embarasita.
– Ekstere estas iu kroma, ŝi diris.
– Kiu do? Guttorm demandis.
– Estas la patrino, ŝi diris mallaŭte.
– Ŝi envenu! diris kvar voĉoj samtempe. La mastrino de Solbakken paŝis al la pordo, dum la aliaj ĝoje rigardis unuj la aliajn.
– Venu nur, panjo, ili aŭdis diri Ingrid. Do envenis Ingeborg Granlien kun sia neĝblanka ĉapeto.
– Mi ĝuste divenis, ŝi diris. – Kvankam Sæmund neniam diras ion al mi, kaj Ingrid kaj mi ne povis ne veni ĉi tien.
– Jes, ĉi tie statas kiel vi deziradis, diris Sæmund kaj iom paŝis flanken, por ke ŝi iru al la juna paro.
– Ho, Dio benu vin, ĉar vi tiris lin al vi, ŝi diris al Synnøve, ĉirkaŭbrakis kaj karesis ŝin. – Vi eltenis ĝis la bona solvo, vi, infano mia. Kaj nun estas kiel vi sopiradis.
Ŝi tuŝetis ŝiajn harojn kaj vangojn. Ŝiaj propraj larmoj fluis trans la vangojn; ŝi ne sentis ilin… Ŝi nur forprenis zorge tiujn de Synnøve. – Jes, estas bona knabo, kiun vi ricevas… kaj nun mi ne plu timas pro li.
Ree ŝi premis ŝin al sia koro.
– La patrino estas pli sperta en siaj aferoj ol ni aliaj, kiuj kredas esti tiel bone informitaj, diris Sæmund.
La plorado kaj la ekscito iom post iom ĉesis. La mastrino ekpensis pri vespermanĝo. Ŝi petis al Ingrid helpi al ŝi. – Ĉar Synnøve ne taŭgas hodiaŭ vespere, ŝi klarigis.
Baldaŭ la du ekpreparis kremkaĉon. La viroj parolis pri la rikolto kaj aliaj hazardaj temoj.
Torbjørn estis eksidinta apud la fenestro. Synnøve delikatpaŝe iris al li kaj metis manon sur lian ŝultron.
– Kien vi rigardas? ŝi flustris.
Li turnis la kapon al ŝi, longe rigardis ŝin milde kaj nun ree rigardis tra la fenestro.
– Mi rigardas transen al Granlien, li diris. – Estas tiel emocie vidi ĝin de ĉi tie…
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.