|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SYNNØVE SOLBAKKENAŭtoro: Bjørnstjerne Bjørnson |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Baldaŭ multaj famoj rakontiĝis en la valo, sed neniu sciis ion certan. Neniam plu oni vidis Torbjørn sur Solbakken, de kiam li kaj Synnøve konfirmiĝis, kaj ĝuste tion la homoj komprenis plej malfacile. Ingrid ofte iris transen, kaj tiam ŝi kaj Synnøve kutime faris longajn promenadojn en la arbaro.
– Ne restu for tro longe, postkriis la patrino al ili.
– Certe ne, respondis Synnøve… kaj ŝi ne revenis hejmen antaŭ la vespero.
La du svatemuloj anoncis sin denove.
– Ŝi mem decidu, diris la patrino, kaj la patro havis la saman opinion. Sed kiam oni diskrete demandis ŝin, ŝi malakceptis.
Anoncis sin kromaj svatemuloj, sed neniu aŭdis, ke iu el ili portis la feliĉon hejmen de Solbakken.
Kiam ŝi kaj la patrino iutage purigis la laktujojn, la patrino demandis, al kiu ŝiaj pensoj estas direktitaj.
Tiu demando venis al Synnøve tiel neatendite, ke ŝi ruĝiĝis.
– Ĉu vi al iu donis vian jeson? daŭrigis la patrino kaj rigardis ŝin esplore.
– Ne, respondis Synnøve rapide.
Poste oni ne plu parolis pri tiu afero.
Ĉar en la tuta regiono ŝi estis la plej bone dotita knabino sekvis ŝin multaj sopiraj rigardoj, kiam ŝi venis en la preĝejon… la sola loko, kie ŝi estis videbla eksterhejme.
La gepatroj estis Haŭgeanoj, tial oni ne renkontis ŝin ĉe dancado aŭ aliaj amuzaĵoj.
En la preĝejo Torbjørn sidis kontraŭe de ŝi, sed neniam ili interparolis, la homoj almenaŭ ne rimarkis tion.
Ĉiu tamen kredis scii, ke inter ili estas rilato, kaj ĉar ili ne interrilatis kiel la aliaj geamantoj en la valo, oni komencis rakonti multon pri ili. Torbjørn perdis la simpation de la homoj. Li bone sciis tion, kaj ĝuste tiu scio faris lin eĉ pli malĝentila, kiam li ĉe geedziĝoj kaj dum dancado renkontis aliajn gejunulojn. Tiel okazis ofte, ke li ĉe tiaj okazoj tuj tiriĝis en interbatalojn. La nombro de interbataloj malaltiĝis proporcie al la kresko de la aro de tiuj, kiuj foje sentis lian forton. Torbjørn jam frue kutimiĝis ne toleri, ke iu malhelpu lin.
– Vi nun estas viro kun forta mano, diris la patro. –
Sed memoru, ke la mia eble estas pli forta.
Aŭtuno kaj vintro pasis, la printempo jam anoncis sin, kaj ankoraŭ la homoj ne sciis ion certan. Cirkulis tiel multaj onidiroj pri la rifuzoj, kiujn Synnøve disdonis, ke oni lasis ŝin iri sian vojon. Sed Ingrid konstante estis ĉirkaŭ ŝi. La du nunjare estos kune sur la montarpaŝtejo, ĉar Guttorm Solbakken aĉetis parton de la paŝtejo, kiu apartenas al Granlien. Oni aŭdis Torbjørn kanti en la montaro. Tie li ordigis kelkajn aferojn por la fraŭlinoj.
Iun tagon, kiam li estis fininta sian laboron, kaj la vespero jam alvenis, li eksidis kaj meditis, speciale pri la famoj, kiuj kolportiĝis en la valo. Li surdorsiĝis en la ruĝbruna eriko. Kun la manoj sub la kapo li rigardis supren al la ĉielo, kiu malhelblua volbiĝis super densaj branĉaroj.
La verdaĵo de folio- kaj pinglo-arboj kunfluis en tremantan amason, kaj la nigraj branĉoj, kiuj trairis ĝin, formis en ĝi sovaĝe fantaziajn skizojn. Sed la ĉielo mem vidiĝis nur, se folio bloviĝis flanken, kvankam iom pli malproksime, tie kie la branĉaroj ne atingis unu la alian, ĝi elvenis kiel larĝa rivero kaj fluadis en pitoreskaj kurboj.
Tio agordis lian animon, kaj li ekpensis pri tio, kion li vidas.
La betulo ree ridis per mil okuloj supren al la pino; la abio staris tie en silenta nobleco kaj pikis per siaj pingloj al ĉiuj flankoj, ĉar ju pli mildiĝis la aero des pli da malfortuloj ekviviĝis, suprenkreskis kaj metis sian freŝan foliaron antaŭ la nazon de la abio.
– Kie do vi estis dum la vintro, se oni rajtas demandi? esploris la abio, ventumadis sin kaj ŝvitis rezinon en la netolerebla varmo. – Estas tro, vere! – Tiel norde, fi!
Sed jen staris maljuna, grizkapa abio, kiu, ĉar ĝi povis rigardi trans ĉiujn, sukcesis meti multfingran branĉon vertikale malsupren kaj kapti petoleman aceron ĉe gia foliara supro, tiel ke ĝi ektremis eĉ en la genuoj. De ĉi tiu giganta abio homaj manoj ĉiam pli kaj pli alten forrabis la branĉojn, ĝis kiam iun tagon, ne plu ŝatante tian traktadon, ĝi subite kreskis tiel alten en la aeron, ke la malforta pino ĉe ĝia flanko ektimis kaj demandis la abion, ĉu tiu ankaŭ pensas pri la vintraj ventegoj.
– Ĉu mi pensas pri la vintraj ventegoj? respondis la abio kaj batis helpe de la norda vento la orelojn de la pino tiel, ke tiu preskaŭ perdis la ekvilibron, kaj tio estis vere terura. La fortika, malhela abio nun metis tiel fortan piedon en la teron, ke la piedfingroj en distanco de kvar metroj elteriĝis kaj eĉ tie estis pli dikaj ol la saliko je ĝia plej dika parto, kion ĉi tiu iun vesperon kun certa hontemo flustris al la lupolo, kiu ameme tenis ĝin en siaj brakoj. La estiminda abio bone konis sian forton kaj kriis provoke al la homoj, dum ĝi alte super ilia regno metis branĉon post branĉo en la sovaĝan aeron. – Nun rabu miajn branĉojn, se vi povas!
– Ne, vin ili ne plu povas prirabi, diris aglo, flugis elegante malsupren, digne kunmetis la flugilojn kaj komencis forpreni el sia plumaro iom da tre vulgara ŝafa sango.
– Mi pensas, ke mi invitu la reĝinon eksidi ĉi tie…
Ŝi estas graveda je kelkaj ovoj, kiujn ŝi deziras demeti, li aldonis pli mallaŭte, kaj li rigardis siajn nudajn piedojn, ĉar li hontis pri amaso da dolĉaj memoroj de jenaj unuaj printempaj tagoj, en kiuj oni duonfreneziĝas pro la unuaj varmaj sunradioj. Sed baldaŭ li levis denove la kapon kaj rigardis de sub la plumombrumitaj palpebroj supren al la nigraj rokrandoj, ĉu ne ie tie la reĝino ŝvebas laceta kaj suferanta pro siaj ovoj. Li leviĝis supren kaj baldaŭ la abio vidis la paron alte en la klara, blua aero, kie ĝi veladis en la alteco de la plej alta montopinto, priparolante siajn mastrumajn aferojn. La abio sentis iom da maltrankvilo. Kvankam ĝi jam estis tre fiera, sed pri nenio ĝi pli fierus ol se ĝi povus luli agloparon.
Ili ambaŭ venis malsupren kaj rekte al la abio. Nenio plu estis priparolenda… ili tuj komencis kolekti branĉojn.
La abio eble eĉ pli ŝveliĝis… fakte estis neniu, kiu povus malhelpi ĝin.
Sed nun, kiam la la arboj vidis, kia honoro venis al la abia grandmoŝto, en la arbaro ekestis vigla babilo. Jen estis beleta, malalta betulo, kiu staris kaj spegulis sin en klara lageto kaj imagis, ke ĝi rajtas atendi iom da amo de grizblanka kanabeno, kiu kutimis tagmeze dormeti en ĝia branĉaro. Ĝi estis sendinta siajn odoretojn rekte en la beketon de la kanabeno kaj kaptinta per siaj folioj insektojn, por ke ĝi facile povu preni ilin, jes, por la varmaj tagoj ĝi eĉ plektis al ĝi malgrandan, densan, kun freŝa foliaro kovritan domon, kaj la kanabeno vere emis instali sin tie por la somero. Sed nun la aglo ekloĝis sur la abia moŝto, kaj for devis iri la kanabeno. Kia mizero!
Li trilis karesan adiaŭmelodion, sed tute mallaŭte, por ke la aglo ne aŭdu.
Ne pli agrabla estis la sorto de kelkaj etaj paseroj en sambuka arbusto. Ili tie ĝuis tre ĝojbruan vivon. La turdo, kiu tute proksime loĝis en frakseno, neniam ĝustatempe povis ekdormi, kaj tial ofte tiel koleriĝis, ke ĝi plej ĉagrene fivortis. Serioza pilaro en najbara arbo tiel ridis pri tio, ke ĝi preskaŭ transkape falis de sia branĉo. Sed nun ili vidis la aglon sur la granda abio. Kaj turdo kaj paseroj kaj pilaro kaj ĉio, kio povis flugi, devis foriĝi, sen volo aŭ elekto, trans kaj sub la branĉojn. Sed la turdo ĵuris forflugante, ke ĝi neniam plu ekloĝos tie, kie paseroj estas ĝiaj najbaroj.
Tiel nun staris la arbaro en la serena sunbrilo, forlasita, meditanta. La abia moŝto nun estu ĝia tuta ĝojo, sed estis mizera ĝojo. Timeme klinis sin la arboj ĉiufoje, kiam la norda vento blovis. La grandabio vipis la aeron per siaj gigantaj branĉoj, kaj la aglo ĉirkaŭsvebis ĝin, trankvila kaj digna, kvazaŭ estus nur aĉa ventpuŝo, kiu alportas al li iom da fibruo el la arbaro. Sed la tuta abifamilio estis en vigla humoro: eĉ ne unu el la membroj pripensis, ke ĝi mem ne lulos neston en ĉi tiu somero. – For! Flanken! ili diris. – Ni apartenas al la familio… !
– Pri kio vi pensas? demandis Ingrid… ŝi ridetante paŝis el inter kelkaj branĉoj, kiujn ŝi tenis flanken.
Torbjørn leviĝis.
– Ho, tiel fantomas en ies kapo, li respondis kaj rigardis obstine trans la arbopintojn. – La homoj en la regiono tiel babilaĉas, li aldonis, batante la polvon de sur sia jako.
– Kial vi do aŭskultas, kion la homoj diras?.
– Nu, mi men ne scias bone. Cetere ĝis nun la homoj ne diris ion pri mi, kion mi ne jam planis… se ankaŭ ĝis nun la agoj ne sekvis.
– Malnoble dirite!
– Certe malnoble, li diris, kaj poste li aldonis. – Sed estas vere.
Ŝi sidiĝis sur la herbon, li restis staranta apud ŝi kaj rigardis teren.
– Facile mi povas iĝi tia, kia la homoj volas havi min,
… ili lasu min kia mi estas!
– Estus tamen via propra kulpo!
– Eble, sed la homoj kulpas ankaŭ… Mi diras al vi: mi volas havi mian trankvilon! Li preskaŭ kriis kaj rigardis alten al la aglo.
– Sed Torbjørn, flustris Ingrid.
Li turnis sin al ŝi kaj ridis.
– Trankviliĝu nur, li diris… Kiel dirite: multo fantomas en ies kapo… Ĉu vi holdiaŭ parolis kun Synnøve?
– Jes, ŝi jam venis al la paŝtejo.
– Ĉu hodiaŭ?
– Jes.
– Kun la brutaro de Solbakken?
– Jes.
– Tralala!
La sun’ rigardas al arbo-trezor’
Triumlire!”Ĉu vi staras tie kaj brilas en glor’?”
triumlit, triumlit,– la birdo vekiĝas en tim’:
”Kio okazis? – ”
– Morgaŭ ni eldomigos la brutaron, diris Ingrid; ŝi volis direkti liajn pensojn al aliaj aferoj.
– Mi helpos peli ĝin, diris Torbjørn.
– La patro mem kuniros.
– Ĉu? diris Torbjørn kaj silentis.
– Hodiaŭ li demandis pri vi, ŝi daŭrigis.
– Ĉu vere? rediris Torbjørn, tranĉis per sia poŝtranĉilo branĉon kaj komencis senŝeligi ĝin…
– Vi parolu kun la patro pli ofte ol vi kutimas, ŝi diris afable. – Li tre ŝatas, ŝi aldonis.
– Povas esti.
– Li ofte parolas pri vi, kiam vi estas eksterdome.
– Des pli malofte, kiam mi estas endome.
– Tio estas via kulpo.
– Povas esti.
– Tiel vi ne parolu, Torbjørn;… vi mem scias, kio estas inter vi.
– Kio do?
– Ĉu mi diru tion?
– La rezulto estas la sama, Ingrid. Vi scias tion, kion mi scias.
– Bone do… vi agas tro ofte memstare; vi scias, ke tion li ne ŝatas.
– Ne, li volonte ligus miajn brakojn.
– Jes, precipe kiam vi batas…
– Ĉu do la homoj faru kaj diru, kio plaĉas al ili?
– Ne, sed vi povus iom eviti ilin, tion li mem faris kaj vi vidas kiel estimata viro li estas tial.
– Eble ili ne torturis lin tiom kiom min.
Ingrid silentis momenton; poste ŝi rondrigardis kaj daŭrigis:
– Do ne valoras, plu paroli pri la afero. Tamen vi sciu, kie vi povus renkonti viajn malamikojn, tien ne iru!
– Jes, ĝuste tie mi volas esti! Ne vane mi havas la nomon Torbjørn Granlien.
Li senŝeligis branĉon kaj nun li distranĉis ĝin en la mezo. Ingrid rigardis lin kaj iom heziteme demandis.
– Ĉu dimanĉe vi iros al Nordhaŭg?
– Jes.
Ekestis paŭzo; poste ŝi daŭrigis, sen rigardi lin:
– Ĉu vi scias, ke Knut Nordhaŭg hejmen venis pro la edziniĝo de la fratino?
– Jes.
Nun ŝi firme rigardis lin.
– Torbjørn! Torbjørn!
– Ĉu do nun estu permesite al li pli ol antaŭe ŝovi sin inter min kaj aliajn?
– Li ne interŝovas sin; ne pli ol la aliaj volas.
– Neniu povas scii, kion aliaj volas!
– Jes, tion vi tre bone scias.
– Ŝi mem ĉiuokaze diras nenion.
– Ha, kiel vi nur povas paroli tiel! diris Ingrid, rigardis lin kolerete, levis sin kaj rondrigardis.
Li forĵetis la branĉerojn, metis la tranĉilon en la ingon kaj turnis sin al ŝi.
– Aŭskultu! Ofte la tuta afero naŭzigas min. La homoj klaĉas pri ŝi kiel pri mi, ĉar nenio okazas malkaŝe. Kaj aliflanke: mi ja neniam iras transen al Solbakken… ĉar la gepatroj ne ŝatas min, ŝi diras. Mi ne rajtas viziti ŝin kiel la aliaj junuloj vizitas sian knabinon, ĉar ŝi estas unu el la piulinoj… tion vi sciu!
– Torbjørn, kriis Ingrid maltrankvile.
Sed li daŭrigis.
– La patro ne volas interveni. Se vi meritas ŝin, vi ricevos ŝin, li diras… Babilaĉo, simpla babilaĉo sur unu flanko, kaj sur la alia ne la plej eta rekompenco. Ja, mi eĉ ne scias ĉu ŝi entute…
Kun rapida movo Ingrid metis sian manon sur lian buŝon, kun timo rondrigardante. Tiam la arbustaro denove disŝoviĝis kaj gracia estaĵo eliris ruĝiĝinte. Estis Synnøve.
– Bonan vesperon! ŝi diris.
Ingrid rigardis al Torbjørn kvazaŭ ŝi volus diri:
– Jen vi vidas!
Torbjørn rigardis al Ingrid kvazaŭ li volus diri:
– Kial vi faris tion al mi?
Neniu rigardis al Synnøve.
– Ĉu mi rajtas sidi momenton ĉe vi? Mi devis tiom iradi hodiaŭ…
Kaj ŝi sidiĝis. Torbjørn turnis la kapon kvazaŭ li volus vidi, ĉu estas seke tie, kie ŝi sidiĝos. Ingrid estis direktinta la okulojn al Granlien, kaj subite ŝi ekkriis:
– Ĉu eble! ĉu eble! Fagerlin ŝiris la ligilon kaj paŝtas sin en la juna trifolio… la aĉa besto! Kaj, ĉu Kelleros ankaŭ? Ne, tio tamen estas tro multe! Vere estas tempo peli la brutaron al la montarpaŝtejo.
Kaj ŝi eksaltis kaj forkuris, malsupren laŭ la deklivo, eĉ sen adiaŭo.
Synnøve tuj leviĝis.
– Ĉu vi iros ankaŭ? demandis Torbjørn.
– Jes, ŝi respondis, sed restis staranta.
– Vi povus resti kroman momenton, li diris, sen rigardi ŝin.
– Alian fojon, estis la mallaŭta respondo.
– Povus daŭri longan tempon.
Ŝi levis la okulojn; ankaŭ li nun rigardis ŝin, sed daŭris tempeton antaŭ ol unu de ili ree parolis.
– Residiĝu, li diris iom ĝenite.
– Ne, ŝi respondis kaj restis staranta.
Li sentis sian obstinon ree leviĝi. Sed nun ŝi faris ion, kion li ne atendis.
Ŝi antaŭen iris kelkajn paŝojn, turnis sin rekte al li, rigardis en liajn okulojn kaj diris ridetante:
– Ĉu vi koleras al mi?
Kaj kiam li pli precize observis, li vidis, ke ŝi ploras.
– Ne! Ne! li diris kun flamruĝa vizaĝo. Li etendis manon.
Sed ŝi ne vidis tion, ĉar ŝiaj okuloj estis larmplenaj, kaj li retiris ĝin denove. Fine li diris:
– Vi do aŭdis ĉion?
– Jes, ŝi respondis, levis la okulojn kaj ridetis, sed en la okuloj nun estis pli multe da larmoj.
Li ne sciis, kion fari aŭ diri kaj tial elbuŝigis la vortojn.
– Mi certe estis tro rigora.
Tio diriĝis tre milde. Ŝi rigardis teren kaj duone forturni ĝis.
– Vi ne juĝu pri tio, kion vi ne konas, ŝi respondis per duonsufokita voĉo.
Li fartis tre malbone, li sentis sin tute knabo kaj tial li ankaŭ diris… ion pli bonan li ne sciis fari:
– Mi petas vian pardonon.
Sed nun ŝi ploris eĉ pli forte. Tion li ne povis elteni, li iris al ŝi, metis sian brakon ĉirkaŭ ŝi kaj klinis sin super ŝin.
– Ĉu vi do vere ŝatas min, Synnøve?
– Jes, ŝi singultis.
– Sed tio ne feliĉigas vin?
Ŝi ne respondis.
– Sed, ĉu tio ne feliĉigas vin? li ripetis.
Nun ŝi ploris eĉ pli forte ol antaŭe kaj klopodis liberiĝi.
– Synnøve, li flustris, premante ŝin pli firme al si. Ŝi apogis sin al li kaj lasis libere flui siajn larmojn.
– Venu, ni iom interparolu, li diris kaj lasis ŝin sidiĝi en la erikaro. Li mem eksidis apud ŝi.
Ŝi sekigis siajn okulojn kaj provis ridi, sed tio ne volis tute sukcesi. Li prenis unu el ŝiaj manoj kaj rigardis en ŝian vizaĝon.
– Kara Synnøve, kial mi ne venu transen al Solbakken?
Ŝi silentis.
– Ĉu vi neniam petis pri tio?
Neniu respondo.
– Kial vi ne faris tion? li demandis kaj tiris ŝian manon alsi…
– Mi ne kuraĝis, ŝi diris mallaŭte.
Lia frunto malheliĝis, li altiris unu piedon, apogis la kubuton sur la genuo kaj metis la kapon en manon…
– Tiel mi verŝajne neniam venos transen, li diris.
Anstataŭ respondi ŝi komencis ŝiri erikon.
– Ho jes… mi certe faris multon… kio… ne estis kia devus esti… sed oni devus juĝi iom pli milde pri mi… Mi ne estas malbona. Ĉi tie li faris paŭzon.
– Mi ankaŭ estas ankoraŭ juna… apenaŭ dudekjara … mi… Li ne tuj povis daŭrigi.
– Sed ŝi, kiu vere amas min, li rekomencis. – … Devas do… kaj nun li tute ne povis daŭrigi.
Tiam li aŭdis apud si flustri:
– Bonvolu ne paroli tiel… Vi ne scias, kiom… Mi eĉ ne kuraĝas diri al Ingrid… Kaj denove ŝi ekploregis.
– Mi… suferas… tiom!
Li metis sian brakon ĉirkaŭ ŝi kaj premis ŝin firme al si.
– Parolu kun viaj gepatroj, li flustris. – Kaj vi spertos, ke ĉio ordiĝos bone.
– Ĉio dependas de vi, ŝi diris mallaŭte.
– Ĉu de mi?
Tiam Synnøve turnis sin kaj metis sian brakon ĉirkaŭ lia nuko.
– Se vi amas min, kiel mi amas vin… ŝi diris ame kaj provis rideti.
– Ĉu mi tion ne faras? li demandis flustre.
– Ne, ne! Vi neniam akceptas konsilon de mi. Vi scias, kio kunigus nin, sed vi ne agas laŭ tio. – Kial ne?
Kaj, ĉar ŝia lango nun malligiĝis, ŝi daŭrigis same vigle.
– Je la bona Dio, se vi scius, kiel mi sopiras pri la tago, en kiu mi vidos vin sur Solbakken! Sed ĉiam oni devas aŭdi ion, kio ne estas, kia ĝi estu… kaj eĉ estas la propraj gepatroj, kiuj tion sciigas al oni.
Nun eklumiĝis al li. Li nun tre klare vidis, kiel ŝi rondiris sur Solbakken, esperante pri la pace bela momento, en kiu ŝi kun korĝojo povas konduki lin al siaj gepatroj.
Sed neniam li ebligis al ŝi tiun momenton.
– Kial vi ne pli frue diris tion al mi?
– Ĉu mi vere ne faris tion?
– Ne, ne en tia maniero.
Ŝi iom pripensis; poste ŝi falde kunmetis la angulon de la antaŭtuko.
– Eble ne, ĉar… mi ne kuraĝis.
La ideo, ke ŝi povus timi lin, tiel tuŝis lin, ke li unuan fojon en sia vivo donis al ŝi kison.
Nun ŝi tre ŝanĝiĝis. La plorado subite ĉesis, ŝiaj okuloj estis maltrankvilaj. Ŝi provis rideti, rigardis antaŭ sin kaj fine levis la okulojn al li, sed nun ŝi vere ridetis. Ili ne plu parolis, sed iliaj manoj renkontiĝis… neniu kuraĝis premi. Ŝi returnis sin kaj sekigis la okulojn kaj la vizaĝon, glatigis la harojn, ĉar ili iom malordiĝis. Li sidis kaj rigardis ŝin, dume li pensis. – Se ŝi estas pli delikata ol la aliaj knabinoj en la valo kaj estu traktata alie, oni konsideru tion.
Li akompanis ŝin al la paŝtejo, kiu troviĝis ne malproksime.
Volonte li irus kun ŝi manenmane, sed lin regis stranga sento; tiu kaŭzis, ke li apenaŭ kuraĝis tuŝi ŝin.
Entute ŝajnis al li miraklo, ke li rajtis iri apud ŝi.
Kiam ili disiris, li diris tial:
– Pasu multe da tempo antaŭ ol vi aŭdos malbonon pri mi.
Hejme li trovis la patron okupita porti sakojn el la magazeno al la muelejo. La najbaroj farunigis la grenon en la muelejo de Granlien, kiam la propraj riveretoj sekiĝis.
La rivereto de Granlien neniam estis senakva. Amaso da sakoj estis portenda, kelkaj mezgrandaj, aliaj tre grandaj.
La virinoj staris apude kaj tordis lavitaĵon. Torbjørn iris al la patro kaj prenis sakon.
– Ĉu mi eble helpu al vi?
– Ho, mi bone povas tion fari sola, respondis Sæmund, lerte ĵetis sakon sur la dorson kaj paŝis al la muelejo.
– Estas multaj, diris Torbjørn, prenis du grandajn sakojn, metis sian dorson kontraŭ ili, ŝovis ambaŭ sur la ŝultrojn kaj kontraŭpremis la kubutojn de ambaŭ flankoj.
Duonvoje li renkontis Sæmund, kiu revenis por preni aliajn. La patro rapide rigardis lin, sed diris nenion.
Kiam siaflanke Torbjørn reiris al la magazeno, li renkontis Sæmund kun du eĉ pli grandaj sakoj. Nun li prenis malgrandan. Kiam Sæmund renkontis lin, li denove rigardis lin kaj liaj okuloj nun pli longe restis ĉe li. Poste ili renkontigis ĉe la magazeno.
– Venis sendito de Nordhaŭg, diris Sæmund. – Ili invitas vin al la geedziĝo dimanĉon.
Ingrid levis la okulojn de sia laboro kaj rigardis lin pete; la patrino ankaŭ.
– Hm, do! respondis Torbjørn seke, kaj nunfoje li prenis la du plej grandajn sakojn, kiujn li povis trovi.
– Ĉu vi iros? demandis Sæmund malserene.
– Ne.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.