La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SYNNØVE SOLBAKKEN

Aŭtoro: Bjørnstjerne Bjørnson

©2026 Geo

La Enhavo

OKA ĈAPITRO

Kelkajn semajnojn poste ĉiuj loĝantoj de Solbakken jam frumatene preparis sin por iri preĝejen. Estis la konfirmacia tago, kiu ĉi tiun jaron estis pli frue ol ĝenerale.

Ĉe tia okazo oni ŝlosis la domojn, ĉar neniu restu hejme. Ili ne volis veturi, ĉar la vetero estis klara, kvankam malvarmeta kaj iom venteta en la mateno. La komenco promesis belan tagon.

La vojo kondukis tra la valo preter Granlien kaj malantaŭ la domoj dekstren. Kvaronmejlon malproksime staris la preĝejo. La greno plej multloke jam estis falĉita kaj garbigita. Multaj el la bovinoj jam estis venigitaj de la montoj kaj nun ligitaj paŝtis sin en la valo. La kampoj la duan fojon estis verdaj, aŭ, kie estis nefekunda tero, ili estis grizblankaj. Ĉirkaŭe staris la multkolora arbaro: la betuloj jam estis malsanetaj, la tremoloj tute palflavaj, la sorpujoj kun sekaj, ŝrumpaj folioj, sed kun fruktoj. Kelkajn tagojn forte pluvis kaj la arbustoj apud la vojo, ĝenerale polvkovritaj, nun estis lavitaj kaj freŝaj.

Sed la rokmuroj komencis pli peze kuŝi super la valo nun, kiam la aŭtuno senvestigis ilin kaj faris ilin severaj.

Kontraŭe la riveretoj: ili, kiuj dum la somero nur okaze montris viveton, nun ŝaŭmis gaje kaj vantaj bruegis valen.

La rivereto de Granlien iris pli digne kaj peze, speciale malantaŭ la ŝtonoj de Granlien, kie la rokoj subite ne plu volis kunludi kaj retiriĝis. Tie la rivereto kolektis forton kaj fluis tiel sible, ke la rokaro tremis, kaj la rokaro estis pune lavata pro la perfido. El la rivereto ŝprucis moka akvoradio rekte en ĝian vizaĝon. Kelkaj arbetoj sciemaj, mizeraj, kiuj proksimiĝis al la abismo, preskaŭ ŝiriĝis en la kirlon. Nun ili staris kaj ĝemis en la bano. La rivereto estis tre malŝparema en tiu tago.

Torbjørn, liaj gepatroj, ambaŭ liaj gefratoj kaj la ceteraj domanoj ĵus pasis kaj observis la ludon. Torbjørn tute resaniĝis, kaj kiel antaŭe li helpis per fortaj manoj al la patro. La du nun konstante estis kune, ankaŭ hodiaŭ.

– Mi preskaŭ kredas, ke la Solbakken-anoj marŝas tuj malantaŭ ni, diris la patro. Torbjørn ne rigardis, sed la patrino diris:

– Jes, estas ili… sed mi ne vidas… ha jes, jen… tute malantaŭe…

Aŭ la Granlien-anoj de nun iris pli rapide aŭ la Solbakken-anoj pli malrapide, ĉiukaze la distanco inter ili pli kaj pli grandiĝis. Fine ili apenaŭ povis vidi unuj la aliajn.

Ŝajne hodiaŭ estos amaskunveno en la preĝejo. La longa vojo estis plena de marŝantoj, veturantoj kaj rajdantoj, kiuj celis la preĝejon. La ĉevaloj, kiuj nun en la aŭtuno estis bone nutritaj, ne kutimis esti kune tiom are, tial ili estis petolemaj kaj ekscititaj. Tio faris la veturadon vigla, sed danĝera. Ju pli oni proksimiĝis al la preĝejo, des pli da bruo aŭdiĝis de la ĉevaloj, ĉar ĉiu aliranta henis al la venintaj. Tiuj tiris je la bridoj, dancis sur la malantaŭaj piedoj kaj henadis al la alvenantoj. Ĉiuj hundoj el la paroĥo, kiuj tutsemajne vivis solaj hejme aŭskultante, faŭkante kaj provokante unuj la aliajn, nun renkontiĝis ĉe la preĝejo kaj tuj sovaĝe ekbatalis, kelkaj duope aliaj amase. La tuta ĉirkaŭa kamparo estis batalejo.

La homoj staris apud la preĝeja muro kaj la domoj.

Ili flustre interbabilis kaj nur ŝtele rigardis sin reciproke.

La vojo preter la muro ne estis larĝa kaj sur la alia flanko dense staris la domoj. La virinoj ĝenerale staris apud la muro kaj la viroj vidalvide apud la domoj. Nur pli malfrue ili iris aliflanken. Eĉ konatoj ŝajnigis neekkonon antaŭ la deca salutmomento, escepte, se novvenintoj devis ekstari tiel proksime al ĉeestantoj, ke salutado ne estis evitebla. Sed tiam ili salutis per malmultaj vortoj, kun la vizaĝo duone forturnita. Poste ĉiuj ŝatis retiri ĝi al la kutimaj lokoj.

Kiam la Granlien-anoj alvenis, estis preskaŭ pli silente ol antaŭe. Sæmund ne renkontis multajn salutendulojn, tial li rapide pasis la vicon. Kontraŭe la virinoj tuj havis interbabilon kaj restis ĉe la unuaj. Tio kaŭzis, ke la viroj, kiam oni eniru, devis reiri la tutan vicon, por akompani la virinojn. Sammomente tri veturiloj, unu malantaŭ alia, venis pli rapide ol iu el la antaŭaj kaj ne haltis antaŭ ol ili estis meze inter la homoj. Sæmund kaj Torbjørn, kiuj preskaŭ subveturiliĝis, samtempe levis la okulojn. En la unua veturilo sidis Knut Nordhaŭg kaj maljunulo, en la dua lia fratino kaj ŝia edzo kaj en la tria la helpistaro. Patro kaj filo sin rigardis reciproke. La vizaĝo de Sæmund estis masko, tiu de Torbjørn estis tute pala. Kiam ili lasis la okulojn unu de la alia, ili vidis la homojn de Solbakken, kiuj ekstaris vidalvide por saluti Ingeborg kaj Ingrid Granlien. La veturiloj venis inter ilin.

La interparolo haltis. La okuloj sekvis la geveturantojn.

Daŭris tempeton, ĝis kiam la babilado ree fluis. Kiam post la surprizo ili ree estis trankvilaj kaj komencis ĉirkaŭrigardi por trovi transirejon, ili vidis Sæmund kaj Torbjørn, kiuj staris kaj rigardis al ili. Guttorm turnis sin flanken, sed lia edzino tuj ekobservis Torbjørn por vidi, kien liaj okuloj migras.

Synnøve, kies okuloj supozeble renkontis liajn, turnis sin al Ingrid kvazaŭ por saluti ŝin, kvankam ŝi jam antaŭe faris tion. Subite ili ĉiuj sentis, ke iliaj helpistoj kaj konatoj observas ilin. Nun Sæmund iris kaj kun forturnita vizaĝo prenis la manon de Guttorm:

– Dankon pro la antaŭa ĝentileco!

– Dankon ankaŭ!

Same salutis la edzinoj.

– Dankon pro la antaŭa ĝentileco!

– Dankon ankaŭ!

Ankaŭ ili ne levis la okulojn.

Torbjørn sekvis la patron kaj salutis same. La patro nun atingis Synnøve. Ŝi estis la unua, kiun li rigardis. Ŝi ankaŭ rigardis lin kaj forgesis diri:

– Dankon pro la antaŭa ĝentileco!

En tiu momento venis Torbjørn. Li diris nenion… ŝi diris nenion. Reciproke ili prenis la manojn… sen premo… ambaŭ kun mallevitaj okuloj, al ambaŭ la piedoj kvazaŭ paraliziĝis.

– Certe estos bela tago hodiaŭ, diris Karen Solbakken kaj rapide rigardis de unu al la alia.

Estis Sæmund, kiu respondis:

– Ha jes, ĉi tiu vento forpelos la nubojn.

– Bone por la greno, kiu atendas sekecon, diris Ingeborg Granlien kaj komencis brosi lian jakon dorsflanke, supozeble ŝi kredis, ke ĝi polvumiĝis.

– Nia Sinjoro donis al ni bonan jaron, sed estas malcerte, ĉu ni bone rikoltos la tutaĵon, daŭrigis Karen Solbakken.

Ŝi rigardis al la duo, kiu staris ankoraŭ senmove.

– Tio dependas de la laborpovo, diris Sæmund kaj turnis sin al ŝi tiel ke ŝi ne bone sukcesis rigardi, kien ŝi volis. – Mi ofte pripensis, ke kelkaj bienoj kunmetu sian laborpovon, tiel certe estus pli facile.

– Sed povus okazi, ke ambaŭ emus eluzi la belan veteron samtempe, diris Karen kaj faris paŝon flanken.

– Jes, certe, diris Ingeborg kaj ekstaris tuj apud sia edzo, tiel ke Karen ankaŭ nun ne povis rigardi tien, kien ŝi deziris. – Sed en kelkaj lokoj la greno ja estas matura pli frue ol en aliaj, Solbakken ekzemple ofte antaŭas nin je dek kvar tagoj.

– Jes, do ni ja povus helpi nin reciproke, diris Guttorm kaj aliris paŝon. Karen rapide rigardis lin. – Tamen estas multaj aferoj, kiuj povus malhelpi, li aldonis.

– Certe, diris Karen kaj ŝovis sin unu paŝon flanken, unu paŝon aliflanken kaj ankoraŭ unu, sed tiam ŝi restari ĝis sur la malnova loko.

– Aĥ jes, ofte oni renkontas barojn, diris Sæmund kaj li ne povis eviti rideton.

– Jes, tiel estas, diris Guttorm, sed lia edzino interrompis lin.

– Dio estas plej granda, mi kredas, kaj lia favoro estas plej necesa.

– Ĉu vi kredas, ke li havus ian proteston, se ni sur Granlien kaj Solbakken helpus unuj la aliajn rikolti?

– Ne, estis la opinio de Guttorm. – Li certe ne malŝatus, kaj li rigardis admone al la edzino.

Ŝi ŝanĝis la temon.

– Kiom da homoj estas hodiaŭ ĉe la preĝejo, ŝi diris, – Estas edife vidi, ke ili sopiras la domon de Dio.

Ŝajne neniu emis respondi. Tiam diris Guttorm:

– Mi kredas, ke la pieco kreskas en la mondo. Nun pli multaj homoj iras al la preĝejo ol en mia junaĝo.

– Jes, la homaro kreskas pli kaj pli, diris Sæmund.

– Inter ili certe estas iuj, eble ili eĉ formas la plimulton, kiuj venas nur pro kutimo, diris Karen Solbakken.

– Eble la pli junaj, aŭdigis sin Ingeborg.

– La gejunuloj emas renkontiĝi, diris Sæmund…

– Ĉu vi aŭdis, ke la pastro volos peti translokigon? enmetis Karen kaj duafoje ŝanĝis la temon.

– Estus domaĝe, diris Ingeborg. – Li baptis kaj konfirmaciis ĉiujn miajn infanojn.

– Kaj nun vi eble volas, ke li ankaŭ benu iliajn geedzi ĝojn, diris Sæmund, kaj li maĉis pecon da ligno, kiun li trovis.

– Mi miras, ke la diservo ankoraŭ ne komenciĝis, diris Karen kaj rigardis al la pordo de la preĝejo.

– Jes, hodiaŭ estas tre varme ekstere, enŝovis Sæmund.

Li ridetis kiel antaŭe.

– Venu do, Synnøve, ni eniru!

Synnøve skuetiĝis kaj turniĝis… Ŝi estis parolinta kun Torbjørn.

– Ĉu vi ne bonvolas atendi ĝis kiam sonoras? demandis Ingrid kun flankenrigardo al Synnøve. – Tiam ni ĉiuj eniros, aldonis Ingeborg.

Synnøve ne sciis, kion respondi. Sæmund rigardis al ŝi.

– Atendu nur iom kaj baldaŭ sonorados… por vi, li diris.

Synnøve tre ruĝiĝis, kaj ŝia patrino admone rigardis lin.

Sed li ridetis al ŝi.

– Ĉio ordiĝas laŭ la volo de Dio; ĉu vi ne diris tiel antaŭ momento? Kaj li ekpaŝis al la preĝejo. La aliaj sekvis.

Estis interpremado antaŭ la pordo. Ili vidis, ke ĝi estas ankoraŭ fermita. Ĝuste kiam ili aliris por esplori la kaŭzon, ĝi malfermiĝis. La homoj eniris. Sed kelkaj revenis, kaj ili disigis la alpaŝantojn. Apogitaj al la muro staris du personoj kaj interparolis. Unu de ili estis alta kaj larĝŝultra, havis helajn, sed hirtajn harojn kaj platnazon.

Estis Knut Nordhaŭg, kiu, kiam li vidis la alvenantajn Granlien-anojn, ĉesis paroli, iom ĝeniĝis, sed tamen restis sur sia loko.

Sæmund, kiu devis pasi lin, akre rigardis en liajn okulojn.

Knut ne mallevis siajn, kvankam ili ne tre kuraĝe rigardis. Nun venis Synnøve. Ŝi paliĝis, kiam ŝi tiel neatendite ekvidis Knut. Nun Knut mallevis la okulojn, puŝis sin de la muro kaj volis foiri. Apenaŭ farinte kelkajn paŝojn, li vidis kvar vizaĝojn kontraŭ si. Estis Guttorm, lia edzino, Ingrid kaj Torbjørn. Kvazaŭ sen ia sinkontrolo li rekte aliris ilin, tiel ke li tute nekonscie baldaŭ staris vivdalvide antaŭ Torbjørn. Ŝajne li volis paŝi flanken, sed, ĉar ĉiam pli da homoj alpuŝiĝis, tio ne estis ebla. Ĉio ĉi okazis precize sur la ŝtona pavimo antaŭ la preĝejo. Sur la sojlo de la armilejo[6] ekstaris Synnøve.

Sæmund staris iom pli malantaŭe. Ĉar ili staris pli alte ol la aliaj, ili estis bone videblaj kaj ili mem bone povis vidi ĉiujn. Synnøve forgesis ĉion kaj gapis al Torbjørn, same Sæmund, lia edzino, la paro de Solbakken kaj Ingrid.

Torbjørn sentis tion kaj staris kvazaŭ alnajlita sur la pavimo. Knut pensis, ke li faru ion, tial li etendis iom unu manon, sed silentis. Ankaŭ Torbjørn iom etendis sian, sed ne tiom, ke ili sukcesis atingi unu la alian.

– Dankon pro la antaŭa… ekdiris Knut, sed subite sentis, ke tiu saluto ne estas konvena ĉi tie. Li reiris paŝon.

Torbjørn levis la okulojn kaj ili tuŝis Synnøve. Ŝi estis pala kiel neĝo. Farinte grandan paŝon antaŭen, prenante forte la manon de Knut, Torbjørn diris tiel ke la ĉirkaŭstarantoj povis aŭdi:

– Dankon pro la antaŭa renkonto, Knut; certe estis bone por ni ambaŭ.

Knut elgorĝigis sonon kvazaŭ li singultus. Plurfoje li provis paroli, sed vane. Torbjørn ne havis ion por aldoni, li atendis… ne levis la okulojn, sed nur atendis. Sed elvenis eĉ ne unu vorto, kaj kiam Torbjørn nun staris kaj turnis la kantaron en la manoj, tiu falis teren. Tuj Knut kliniĝis, prenis kaj redonis ĝin al li. – Dankon! diris Torbjørn, kiu ankaŭ estis kliniĝinta. Li levis la okulojn, sed, ĉar Knut mallevis la siajn, Torbjørn pensis: – Estas pli bone por mi iri. Kaj li iris.

La aliaj ankaŭ eniris. Kiam li sidis kaj post momento rigardis al la seĝarejo de la virinoj, li ne nur renkontis la okulojn de Ingeborg, kiu patrine ridetis al li, sed ankaŭ tiujn de Karen Solbakken, kiu certe atendis, ke li rigardu al ili; ĉar apenaŭ li rigardis, ŝi trifoje kapjesis al li, kaj ĉar lia vizaĝo montris miron, ŝi aldonis tri pliajn kapjesojn.

Ili estis eĉ pli mildaj ol la antaŭaj.

Sæmund, la patro, flustris en lian orelon:

– Tion mi atendis.

Ili aŭdis la komencan preĝon, kantis psalmon kaj la konfirmotoj jam viciĝis, kiam Sæmund duafoje flustris al li. – Sed Knut nur malfacile povas bone konduti, lasu ĉiam longa la distancon inter Granlien kaj Nordhaŭg.

La konfirmacio komenciĝis, la pastro envenis kaj la infanoj ekkantis la konfirmacian kanton de Kingo. Aŭdi ilin, ĉiuj kune, sonplene kaj kuraĝe, ĝenerale estas kortuŝe al la homoj, speciale al tiuj, kiuj ankoraŭ memoras sian propran konfirmacion. Kiam poste sekvis la profunda silento, kaj la pastro… la sama nun jam de pli ol dudek jaroj, tiu sama, kiu foje al ĉiu el ili diris konsolan vorton… krucigas la manojn sur la brusto kaj ekparolas, ekvenas ĝenerale emociaj sentoj. Sed la infanoj ekploras nur, kiam la pastro petas la gepatrojn preĝi al Dio pro siaj infanoj. Torbjørn, kiu antaŭ kelka tempo estis tiel proksima al la morto kaj antaŭ nelonge kredis, ke li estos kriplulo, ploradis multe, ĉefe kiam la infanoj diris la ĵuron… ĉiuj kredante, ke ili neniam rompos gin.

Eĉ ne unu fojon li rigardis al la virinseĝejo. Post la finiĝo de la diservo li iris al Ingrid kaj flustris ion al ŝi. Post tio li rapide premiĝis tra la amaso. Iuj diris, ke li anstataŭ iri laŭ la ŝoseo, verŝajne iris laŭ la rando de la monto kaj arbaren, sed tute certaj ili ne estis pri tio. Sæmund serĉis lin, sed lasis, kiam li konstatis, ke ankaŭ Ingrid estis for. Li serĉis la Solbakken-anojn, kiuj kuris en la najbaraĵo kaj serĉis Synnøve, kiun neniu estis vidinta. Ili ekiris hejmen, ĉiuj sian vojon, sen la infanoj.

Malproksime sur la vojo iris Synnøve kaj Ingrid.

– Mi preskaŭ pentas, ke mi kuniris, diris la unua.

– Ne plu povas esti malbone, ĉar la patro ja scias, respondis la dua.

– Sed li ja ne estas mia patro, diris Synnøve.

– Kiu scias, rediris Ingrid. Poste ili ne plu parolis pri tiu temo. – Mi kredas, ke estas ĉi tie, kie ni atendu, diris Ingrid, kiam ili atingis lokon, kie la vojo havis grandan kurbon, kaj ili staris en densa arbaro.

– Li havas longan ĉirkaŭvojon, diris Synnøve.

– Jam alveninta, diris Torbjørn, leviĝante malantaŭ granda ŝtono.

En la kapo li jam ordigis ĉion, kion li volis diris, kaj ne estis malmulte. Hodiaŭ li parolos senpene, ĉar la patro ja scias kaj aprobis, pri tio li kredis esti certa laŭ tio, kio okazis en la preĝejo. Kaj kiel li sopiris la tutan someron; fakte li nun devus havi pli da kuraĝo paroli kun ŝi ol antaŭe.

– Estas pli bone iri la arbaran vojeton, li diris. – Tiel ni pli rapide estos hejme.

La knabinoj diris nenion, sed sekvis.

Torbjørn pripensis paroli kun Synnøve, sed nun li volis lasi tion, ĝis kiam ili estos trans la altaĵo, poste, ĝis kiam ili estos preter la mareo; sed kiam ili jam estis pasintaj kaj la altaĵon kaj la mareon, li opiniis, ke estos pli facile, kiam ili estos en la arbaro jen antaŭ ili.

Ingrid, kiu pensis, ke ili iom malrapide progresas, malrapidigis siajn paŝojn kaj pli kaj pli restis malantaŭe, ĝis kiam ŝi fine ne plu estis videbla. Synnøve kondutis kvazaŭ ŝi ne rimarkus tion kaj komencis jen kaj jen ŝiri berojn, kiuj kreskis apud la vojo.

– Estus strange, se mi ne parolus, pensis Torbjørn kaj nun li diris. – Kaj tamen estas bela vetero hodiaŭ.

– Jes, estas, respondis Synnøve.

Denove pasis kelka tempo; ŝi berojn ŝiris, li apude iris.

– Estas afable de vi, ke vi kuniris, li diris.

Al tio ŝi ne respondis.

– La somero estis tre longa, li daŭrigis.

Ankaŭ al tio ŝi ne respondis.

– Ne, tiel ne estas eble, pensis Torbjørn. – Se ni daŭrigas la iradon, ni ne havos taŭgan interparolon. – Mi kredas, ke estas plej bone atendi Ingrid, li diris.

– Jes, ni atendu! diris Synnøve kaj haltis. Ĉi tie ne estis beroj por kolekti, tion vidis Torbjørn. Synnøve estis preninta longan herbon kaj ŝi nun faris girlandon el al beroj kaj la herbtrunketo.

– Hodiaŭ mi vigle memoris la tempon, kiam ni iris kune al nia konfirmacio, li diris.

– Mi ankaŭ devis pensi pri tio, ŝi respondis.

– De tiu tempo okazis multo… kaj ĉar ŝi silentis, li daŭrigis. – Sed la plimulto tiel kiel ni ne atendis.

Synnøve ankoraŭ diligente pikis la herbon tra la beroj.

Ŝia kapo estis klinita. Li paŝis iom flanken por vidi ŝian vizaĝon, sed kvazaŭ ŝi estus observinta tion, ŝi sciis aranĝi tiel, ke ŝi devis turniĝi denove.

Nun li preskaŭ timis, ke li tute ne sukcesos. – Synnøve, ĉu vi ne havas ion por diri al mi?

Ŝi levis la okulojn kaj ridis.

– Kion mi havu por diri? ŝi demandis.

Li sentis sian kuraĝon reveni kaj volis ĉirkaŭbraki ŝin, sed ĝuste kiam li estis proksima al ŝi, li ne kuraĝis kaj nur timete demandis, – Ĉu Ingrid parolis kun vi?

– Jes, ŝi respondis.

– Do, vi havas ion por diri, li daŭrigis.

Ŝi silentis.

– Do, vi havas ion por diri, li ripetis kaj duan fojon iris pli proksimen.

– Vi ja ankaŭ havas ion por diri, ŝi respondis… Ŝian vizaĝon li ne povis vidi.

– Jes, li diris kaj ŝatis preni ŝian manon, sed ŝi eĉ pli diligente ol antaŭe vicigis la berojn.

– Estas fatala afero, li diris. – Ke vi tiel prenis la kuraĝon de mi. Li ne povis vidi, ĉu ŝi ridetas pri tio, kaj tial li ne sciis, kion li aldonu.

– Bone do, li diris subite laŭtvoĉe, kvankam la voĉo ne estis firma. – Kion vi faris kun la letereto?

Ŝi ne respondis, sed forturniĝis. Li sekvis, metis la manon sur ŝian ŝultron kaj kliniĝis al ŝi.

– Respondu al mi, li petis…

– Mi bruligis ĝin.

Rapide li prenis ŝin kaj turnis ŝian vizaĝon al si, sed kiam li vidis, ke ŝi preskaŭ ploras, li perdis la kuraĝon kaj lasis ŝin.

– Estas strange, ke ŝi tiel facile ploras, li pensis. Kaj kiam ili tiel staris, ŝi diris mallaŭte:

– Kial vi skribis tiun letereton?

– Ingrid ja diris al vi la kaŭzon…

– Jes, sed estis… kruele de vi.

– La patro deziris…

– Tamen…

– Li kredis, ke mi estos kripulo dum la resto de la vivo.

– De nun mi zorgu por vi, li diris.

Nun Ingrid vidiĝis, kaj ili daŭrigis la promenadon.

– Neniam mi pli forte amis vin ol kiam mi timis, ke vi neniam estos mia, li diris.

– Oni plej bone ekkonas sin, kiam oni estas sola, ŝi respondis.

– Jes, tiam ni plej facile eltrovas, kiu plej forte okupas nin, li diris per klara voĉo. Li paŝadis serioza apud ŝi.

Nun ŝi ne plu kolektis berojn.

– Ĉu vi deziras ilin? ŝi demandis kaj transdonis al li la herbon kun la beroj.

– Dankon, li diris kaj tenis la manon, kiu donis al li la fruktojn.

– Estas do plej bone, ke restas kiel nun estas, li diris per iom malforta voĉo.

– Jes, ŝi flustris apenaŭ aŭdeble kaj forturnis sin.

Denove ili iris flankon ĉe flanko kaj tiel longe kiel ŝi silentis, li ne kuraĝis tuŝi ŝin nek paroli al ŝi. Li sentis sin mirige malpeza kaj kirlo estis en lia kapo. Brulis antaŭ liaj okuloj. Kiam ili atingis la altaĵon, de kiu Solbakken estis bone videbla, estis al li kvazaŭ li estus loĝinta tie sian tutan vivon kaj sopiris tien kiel al sia hejmo.

– Same bone mi povos nun tuj akompani ŝin tien, li pensis. Li sorbis kuraĝon per la rigardo, kaj lia decido plifirmiĝis per ĉiu paŝo. – La patro helpos al mi, li pensis.

– Mi ne eltenos ĉi tion pli longe, mi devas iri tien … mi devas! Li iris pli kaj pli rapide, rigardante nur antaŭen. Sunbrilo estis super la regiono kaj la bieno.

– Jes, hodiaŭ mi iros, eĉ ne horon mi prokrastos! kaj li sentis sin tiel forta, ke li ne sciis kiel marŝi.

– Vi ja forkuras de mi, li aŭdis mildan voĉon tuj malantaŭ si. Estis Synnøve, kiu ne sukcesis marŝi egalpaŝe kaj tial devis rezigni.

Li hontis kaj turnis sin, reiris kun etenditaj brakoj kaj pensis. – Mi levos ŝin alten super mian kapon. Sed kiam li estis antaŭ ŝi, li tute ne faris.

– Mi ja iras tre rapide, li diris.

– Tion vi faras, ŝi respondis.

Ili estis tuj apud la ŝoseo. Ingrid, kiu la tutan tempon ne estis videbla, iris nun malantaŭ ili.

– Nun vi ne iru kune pli longe, ŝi diris.

Torbjørn skuiĝis. La disiĝo venis tro frue. Ankaŭ Synnøve havis strangan senton.

– Mi devas plu diri al vi tiom, flustris Torbjørn.

Synnøve devis rideti.

– Bone, li diris. – Alian fojon do… Li prenis ŝian manon.

Ŝi levis la okulojn en plena, klara rigardo. Li sentis dolĉan varmon, kaj tuj fulmis tra lia kapo. – Mi iru kun ŝi, tuj! Sed tiam ŝi retiris la manon milde, turniĝis al Ingrid kaj diris al ŝi. – Ĝis la revido! kaj iris trankvile malsupren al la vojo… Torbjørn ne povis sekvi ŝin. La du gefratoj iris tra la arbaro hejmen.

– Ĉu vi nun elĉerpe interparolis? demandis Ingrid.

– Ne, la tempo estis multe tro mallonga, li respondis kaj iris antaŭen, kvazaŭ li ne ŝatus aŭdi pli.

– Nu, diris Sæmund kaj levis la okulojn de la tablo, kiam la du gefratoj eniris la ĉambron.

Torbjørn ne respondis, sed iris aliflanken al la benko, supozeble por demeti la jakon. Ingrid sekvis lin kaj ridetis.

Sæmund reekmanĝis, rigardis de tempo al tempo al Torbjørn, ridetis kaj daŭrigis tagmanĝi.

– Venu kaj manĝu, li diris. – La supo malvarmiĝas.

– Dankon, mi ne manĝos, diris Torbjørn kaj eksidis.

– Ĉu… ? kaj Sæmund manĝadis. Post momento li diris:

– Vi tiel urĝe forlasis la preĝejon hodiaŭ!

– Estis iuj, kun kiuj ni parolu, diris Torbjørn kaj klini ĝis.

– Nu… ĉu vi do parolis kun ili?

– Mi ne bone scias, diris Torbjørn.

– Ĉu do la D . . blo? murmuris Sæmund kaj manĝadis.

Iom poste li estis preta kaj leviĝis. Li iris al la fenestro, staris momenton kaj elrigardis. Poste li turniĝis. – Torbjørn … ni iru kaj rigardu la grenaron.

Torbjørn leviĝis.

– Ja, jes… vestu vin iom.

Torbjørn, kiu sidis ĉemizmanike, prenis malnovan jakon, kiu pendis super li.

– Sed, ĉu vi ne vidas, ke mi surmetis mian novan jakon? demandis Sæmund.

Torbjørn surmetis ankaŭ la novan kaj ili eliris, Sæmund unua, Torbjørn malantaŭ li.

Ili iris malsupren al la vojo.

– Ĉu ni ne iru al la hordeo?

– Ne, nun ni iru al la tritiko, respondis Sæmund.

Ĝuste kiam ili atingis la straton, veturilo alvenis malrapide.

– Estas Nordhaŭga veturilo, konstatis Sæmund.

– Estas la novaj geedzoj, aldonis Torbjørn.

La veturilo haltis, kiam ĝi estis proksima al la viroj de Granlien.

– Ŝi vere estas impona ino, tiu Marit Nordhaŭg, flustris Sæmund, kiu ne povis turni siajn okulojn de ŝi. Ŝi sidis malantaŭen klinetita en la veturilo kun unu tuko metita ĉirkaŭ la kapo kaj alia sur la ŝultroj. Ŝi rigardis rekte al la viroj, ŝiaj puraj, fortaj trajtoj estis masko. La viro estis tre pala kaj maldika. Li aspektis eĉ pli milda ol ĝenerale, kvazaŭ kiel homo, kiu havas dolorojn, pri kiuj li ne povas paroli.

– Ĉu vi promenas por rigardi la grenaron? li demandis.

– Laŭŝajne, respondis Sæmund.

– Ĝi bone kreskis nunjare.

– Jes… ja, bonŝance! Ĝi povus esti pli malbona.

– Vi revenas malfrue, diris Torbjørn.

– Estis multaj konatoj, kiujn mi adiaŭu, diris la viro.

– Do… ĉu vi vojaĝos? demandis Sæmund.

– Jes, mi vojaĝos…

– Ĉu malproksimen?

– Jes, tre.

– Kien do?

– Amerikon!

– Amerikon? kriis patro kaj filo samtempe. – Novbakita edzo! aldonis Sæmund.

La viro ridetis.

– Pro mia piedo mi restu hejme, diris la vulpo. – Lia piedo estis en la kaptilo.

Marit rigardis unue lin kaj poste la aliajn; ioma ruĝiĝo rapidis trans ŝian vizaĝon, sed ne tremetis eĉ muskoleto.

– Via edzino ja certe akompanos, vin, ĉu? demandis Sæmund.

– Ne, tion ŝi ne faros.

– Laŭdire oni facile povas gajni monon en Ameriko, diris Torbjørn, kiu sentis, ke estas pli bone, ne permesi halton en la interparolado.

– Aĥ… ja! diris la viro.

– Sed Nordhaŭg estas bonega bieno, estis la opinio de Sæmund.

– Tro multaj vivas tie, respondis la viro.

La edzino ree rigardis lin.

– Unu malhelpas la alian, li aldonis.

– Nu, bonan vojaĝon, diris Sæmund kaj donis al li manon. – Dio donacu al vi, kion vi serĉas!

Torbjørn fikse rigardis en la okulojn de sia iama lernejkamarado.

– Antaŭ via ekvojaĝo mi devos foje paroli kun vi, li diris.

– Estas bone havi homon, kun kiu oni povas paroli, respondis la viro. Li skrapis per la vipo la plankon de la veturilo.

– Venu foje al ni, diris Marit. Nun Torbjørn same kiel Sæmund miris kaj levis la okulojn; ili tute forgesis, ke ŝi havas tiel mildan voĉon.

Ili veturis antaŭen… malrapide. Polvnubo kirlis ĉirkaŭ ili. La radioj de la vespersuno brilis super ili, kaj kontraŭ lia nigra vesto kontrastis ŝiaj silkaj tukoj… ili atingis altaĵon… kaj malaperis.

Longe iris patro kaj filo… silentaj.

– Mi sentas, ke daŭros longe antaŭ ol li revenos, diris Torbjørn fine.

– Estas pli bone tiel, opiniis Sæmund. – Se iu ne trovas la feliĉon en la hejma lando.

Silentaj ili paŝadis.

– Vi ja tute ne atingos la tritikejon, diris Torbjørn.

– Ni povos vidi ĝin en la hejmeniro.

Kaj ili plu marŝis.

Torbjørn ne kuraĝis demandi kien ili iru. Jam ili pasis la limon de la Granliena tero.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.