|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SYNNØVE SOLBAKKENAŭtoro: Bjørnstjerne Bjørnson |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Kelkan tempon poste Guttorm kaj Karen sidis en la granda, hela ĉambro sur Solbakken kaj voĉlegis reciproke el kelkaj novaj libroj, kiujn ili ricevis el la urbo.
Matene ili estis en la preĝejo, ĉar estis dimanĉo. Poste ili promenis tra la kamparo por vidi la staton de la grenaro kaj pripensi, kiuj kampoj venontjare ripozu kaj kiuj estu en kulturo. Ili estis promenintaj de unu kampo al alia, kaj ŝajnis al ili, ke la bieno bone prosperis dum ilia mastrumado.
– Dio scias, kiel ĝi aspektos, kiam ni estos for! estis dirinta Karen.
Tiam Guttorm petis ŝin kuniri en la domon por legi la novajn librojn. – Ĉar oni agas saĝe deteni sin de tiaj pensoj.
Nun la libroj estis rigarditaj kaj Karen opiniis, ke la malnovaj estis pli bonaj. – La nunaj verkistoj ĉiam nur kopias la malnovajn librojn, ŝi diris.
– Eble estas vero en tio, li respondis. – Hodiaŭ en la preĝejo Sæmund diris al mi: la infanoj estas nura rekarni ĝo de la gepatroj.
– Jes, vi kaj Sæmund interparolis multe hodiaŭ.
– Sæmund estas saĝa viro.
– Sed li vivas tro malmulte en sia Sinjoro kaj Savanto, mi timas.
Al tio Guttorm ne respondis.
– Kie restis Synnøve, demandis la patrino.
– Ŝi estas en la subtegmento, li respondis.
– Antaŭe vi ja sidis kune kun ŝi… Kiel ŝi fartis?
– Hm, ja…
– Ne estas bone, ke vi lasis ŝin tie sola.
– Iu venis.
La sinjorino silentis momenton.
– Kiu venis?
– Ingrid Granlien.
– Mi kredis, ke ŝi ankoraŭ estas sur la paŝtejo.
– Ŝi estas hejme hodiaŭ, por ke ŝia patrino iru en la preĝejon.
– Jes, ja ankaŭ ŝin ni vidis tie hodiaŭ.
– Ŝi havas multan laboron.
– Tion ankaŭ aliaj havas. Oni tamen atingas, kion oni sopiras.
Al tio Guttorm ne respondis. Post momento Karen diris:
– Hodiaŭ ĉiuj Granlienanoj estis tie, escepte de Ingrid.
– Jes, verŝajne por akompani Torbjørn ĉe lia unua vizito.
– Li aspektis malbona.
– Pli bona ol atendeble. Mi miris, ke li fartas tiel bone.
– Jes, lia sovaĝeco puniĝis.
Guttorm rigardis antaŭ sin. – Li ja estas tiel juna ankoraŭ …
– Li ne havas bonan fundamenton. Oni neniam povas fidi lin trankvile.
Guttorm sidis kaj havis la kubutojn sur la tablo. Per la manoj li turnadis libron. Nun li malfermis ĝin kaj kvazaŭ eklegante, li diris la vortojn:
– Laŭ onidiro li estas tute certa, ke li rehavos sian plenan sanon. Nun la patrino ankaŭ prenis libron.
– Tio estas dezirinda por tiel bela knabo, ŝi diris. –
Nia Disinjoro instruu lin uzi ĝin pli bone.
Ili ambaŭ legis, tiam diris Guttorm, dum kiam li turnis folion. – Li rigardis al ŝi eĉ ne unu fojon hodiaŭ.
– Ne, mi ankaŭ rimarkis, ke li sidis tute senmova en la seĝejo, ĝis kiam ŝi estis for.
Tempeton poste Guttorm diris, – Ĉu vi kredas, ke li forgesos ŝin?
– Tio estus ĉiuokaze plej bone.
Guttorm daŭrigis legi. La edzino foliumadis.
– Mi ne ŝatas, ke Ingrid restas tiel longe, ŝi diris.
– Synnøve ne havas aliajn por interparoli.
– Ŝi havas nin.
Guttorm rigardis al ŝi.
– Ni ne estu tro severaj.
La edzino unue silentis, sed post momento ŝi diris:
– Mi neniam malpermesis al ŝi.
Guttorm fermis la libron, leviĝis kaj rigardis eksteren tra la fenestro.
– Jen iras Ingrid, li diris.
Apenaŭ la patrino estis aŭdinta tion, ŝi rapidis el la ĉambro. Guttorm plu longe staris apud la fenestro.
Poste li turniĝis kaj iris tien kaj reen en la ĉambro. La edzino revenis. Li haltis.
– Jes, estis kiel mi pensis, ŝi diris. – Synnøve sidas supre kaj ploradas, sed ekserĉas en sia kesto, kiam mi venas.
Poste ŝi daŭrigis neante per la kapo. – Vere, ne estas bone, ke Ingrid vizitas ŝin.
Ŝi komencis prepari la vespermangon. Ŝi ofte eliris kaj revenis. Kiam ŝi foje ĝuste estis ekstere, Synnøve venis silente. Ŝi estis ruĝa pro plorado. Pasante la patron, ŝi rigardis en liajn okulojn. Ĉe la tablo ŝi eksidis kaj prenis libron. Iom poste ŝi fermis ĝin kaj iris al la patrino kaj demandis, ĉu ŝi helpu al ŝi.
– Jes, helpu, estis la respondo. – Labori estas ĉiam bone.
Estis ŝia vico aranĝi la tablon, kiu staris proksime al la fenestro. La patro, irinte tien kaj reen, nun paŝis al la fenestro kaj rigardis eksteren.
– Mi kredas, ke releviĝos la hordeo, kiun la pluvo teren batis, li diris.
Synnøve ekstaris apud li kaj ankaŭ elrigardis. Li turniĝis. La edzino ĝuste estis en la ĉambro, tial li nur delikate tuŝis ŝiajn harojn kaj denove iris tien kaj reen.
Ili manĝis, neniu parolis.
Tiun tagon la patrino legis la preĝon antaŭ kaj post la manĝo. Leviĝinte, ŝi proponis, ke ili legu kaj kantu. Tion ili faris. – La vorto de Dio donas pacon, kaj tio ja estas la plej granda beno en la domo. Samtempe la patrino rigardis al Synnøve, kies okuloj estis mallevitaj. – Nun mi rakontu historion, ŝi daŭrigis. – Ĝi estas vera… ĉiu vorto, kaj valora por tiu, kiu emas pripensi ĝin.
Kaj nun ŝi ekrakontis, – En mia junaĝo vivis knabino en Haŭg. Ŝi estis la nepino de maljuna, klera vilaĝestro. Li prenis ŝin frue al si.
Ŝi estu al li ĝojo en la tagoj la maljuneco. Li instruis ŝin kompreneble pri la vorto de Dio kaj bonaj moroj. Ŝi lernis facile kaj ĝojis pri la scio. Baldaŭ ŝi estis pli lerta ol ni aliaj. Dekkvinjara ŝi sciis skribi kaj kalkuli kaj konis parkere siajn lernolibrojn, krome 25 ĉapitrojn el la biblio.
Mi memoras tion kvazaŭ ĝi okazis hieraŭ. Ŝi pli emis legi ol danci, tial oni malofte vidis ŝin en amuzejoj, sed ofte en la subtegmento de la avo, kie liaj multaj libroj estis. Tiel okazis, ke ĉiam kiam ni renkontis ŝin, ŝi ŝajnis esti tute enpensa, kaj ni diris unu al alia. – Se ni nur estus tiel saĝaj kiel estas Karen Haŭgen.
Ĉar ŝi estos la heredantino de la avo, multaj bonaj junuloj proponis sin al ŝi. Al ĉiuj ŝi neis. En tiu tempo la filo de la pastro venis hejmen de la universitato. Li ne sukcesis ĉe la ekzameno, ĉar li pli emis al sovaĝeco kaj malbonaĵoj ol al bonaj faroj kaj li eĉ drinkadis.
– Estu singarda antaŭ li! diris la maljuna vilaĝestro. –
Mi havis multe da kontakto kun la altranguloj, kaj estas mia sperto, ke ili pli malmulte meritas nian fidon ol la kamparanoj.
Karen ĉiam aŭskultis liajn konsilojn… kaj kiam poste ŝi okaze renkontis la pastridon, ŝi evitis lin.
– Iru nur, ŝi diris. – Vi ne havas ŝancon.
Sed li daŭrigis persekuti ŝin, kaj tial ŝi fine devis aŭskulti lin. Li estis bela junulo, sed kiam li diris, ke li ne povas vivi sen ŝi, ŝi forkuris timigita. Li vagis ĉirkaŭ la domo, sed ŝi ne elvenis. Li staris antaŭ ŝia fenestro nokte, sed ŝi ne montris sin. Li diris, ke li nun volas fini sian vivon, sed tion Karen ŝajnis scii pli bone.
Li ree drinkadis.
– Atentu, diris la avo. – Ĉio estas nur la ruzeco de la Diablo.
Nu, iun tagon la junulo staris meze de ŝia ĉambro.
Neniu sciis, kiel li sukcesis eniri.
– Nun mi murdos vin, li diris.
– Bonvolu, se vi havas la kuraĝon, ŝi respondis.
Sed li ekploris kaj diris, ke estas en ŝia povo, fari el li taŭgan homon.
– Ĉu vi povus lasi dum duona jaro la drinkadon? ŝi demandis.
Kaj duonan jaron li absolute abstinadis.
– Ĉu vi nun fidas? li demandis.
– Ne antaŭ ol vi dum duona jaro estos lasinta ĉiujn bakanalojn kaj amuzojn.
Li faris tion.
– Ĉu vi nun fidas? li demandis.
– Ne pli frue ol vi estos akirinta pastrecon! Li akiris ĝin. Jaron poste li revenis kiel konsekrita pastro.
– Ĉu vi nun fidas? li demandis kaj eĉ surhavis robon kaj kolumon.
– Nun mi volas aŭdi vin prediki kelkajn fojojn, respondis Karen.
Kaj tion li faris, pura kaj edifa, kiel decas por servisto de la Sinjoro. Li parolis pri sia persona pekemo kaj kiel facile estas venki, se oni nur kuraĝe komencas, kaj kiel juvela estas la vorto de Dio, se oni ektrovas ĝin.
Nun li ree iris al Karen.
– Nun mi kredas, ke vi vivas laŭ via propra instruo, diris Karen. – Nun mi diru al vi, ke de tri jaroj mi estas la fianĉino de mia kuzo Anders Haŭgen. Venontan dimanĉon vi anoncu nian geedziĝon en la preĝejo.
Ĉi tie la patrino haltis. Komence Synnøve nur kun malmulta intereso sekvis la rakonton, sed poste kreskis ŝia intereso per ĉiu vorto.
– Ĉu nenio plia? ŝi demandis tute ekscitita.
– Ne! respondis la patrino.
Guttorm rigardis la edzinon. Tiu en embaraso rigardis flanken kaj daŭrigis post momento, dum ŝiaj fingroj glitis sur la tablo:
– Povus veni iom pli… sed tio ne koncernas nian aferon.
– Ĉu estas la fino? demandis Synnøve, turnante sin al la patro, kiu ŝajnis scii pli.
– Ne… ne tute, sed kiel la patrino diris. – La resto ne koncernas nian aferon.
– Kiel li fartis poste? demandis Synnøve.
– Jes, ĝuste tio estas la problemo, diris la patro kaj rigardis la patrinon. Tiu dorsapoge sidis kontraŭ la muro kaj rigardis ilin ambaŭ.
– Ĉu li vivis en ega malfeliĉo? demandis Synnøve flustre.
– Ni devas fini, kie la fino estas, diris la patrino kaj leviĝis. La patro ankaŭ leviĝis, kaj iom poste Synnøve ankaŭ.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.