La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SYNNØVE SOLBAKKEN

Aŭtoro: Bjørnstjerne Bjørnson

©2026 Geo

La Enhavo

KVINA ĈAPITRO

Kelkaj eliris, aliaj provis revenigi la muzikiston, por ke la dancado rekomenciĝu; sed la violonisto dormis en angulo de la koridoro kaj kelkaj petis, ke oni lasu lin trankvile kuŝi tie.

– De kiam oni preskaŭ mortbatis lian kamaradon Lars, la kompatinda Ole devis ludi tutan tagnokton.

Oni venigis la objektojn kaj la ĉevalon de Torbjørn al la bieno kaj jungis la ĉevalon antaŭ alian veturilon, ĉar malgraŭ ĉiuj petoj, li volis forveturi. Precipe la fianĉo provis reteni lin.

– Ĉi tie eble ne estas tiom da ĝojo por mi, kiel vi pensas, li diris.

Kaj Torbjørn ekpensis pri tiuj vortoj; li tamen insistis daŭrigi la veturadon antaŭ la vespero. Kiam la gastoj vidis, ke li ne estis persvadebla, ili diŝigis tra la bieno.

Ĉeestis multaj homoj. Tamen estis tre silente, kaj la tuto ne tre aspektis kiel geedziĝa festo. Torbjørn vidis, ke li bezonas novan jungŝtipon kaj iris serĉi taŭgan lignon.

Ĉar li ne trovis taŭgan pecon da ligno en la korto, li iom pluiris, venis al la brulaĵejo kaj eniris malrapide kaj senbrue.

La vortoj de la fianĉo ne forlasis lin. Li trovis, kion li serĉis. Tiam li eksidis ĉe la muro. Liaj pensoj vagis. La tranĉilon kaj la ŝtipon li havis en la mano. Nun li aŭdis sonon kvazaŭ iu ĝemus proksime. La sonoj venis de la alia flanko de la maldika muro. Tie estis la veturilejo.

Torbjørn aŭskultis.

– Ĉu estas… vere… vi? li aŭdis viran voĉon diri kun longaj paŭzoj kaj granda peno. Poste li aŭdis iun plori, tio ne estis viro.

– Kial vi ja venis ĉi tien? oni demandis, kaj devis estis la plorantino, ĉar la voĉo preskaŭ sufokiĝis en larmoj.

– Aĥ… ĉe kies edziniĝo mi do ludu, se ne ĉe via?

– Estas certe Lars Muzikisto, kiu kuŝas tie, pensis Torbjørn.

– Sed tiu alia? Ŝi certe estas la fianĉino.

Lars estis altkreska, bela junulo, kies patrino loĝis en malgranda kabano apartenanta al la Nordhaŭg-bieno.

– Kial vi neniam parolis? ŝi diris preme kaj malrapide, kvazaŭ ŝi estus en ega emocio.

– Mi kredis, ke tio ne necesus inter ni du, estis la abrupta respondo.

Momenton regis silento. Poste ŝi rekomencis:

– Vi do sciis, ke ”li” volas edzinigi min!

– Mi kredis vin pli forta.

Nun li aŭdis nenion krom ploradon. Fine ŝi erupcie elbuŝigis la vortojn. – Kial vi ne parolis?

– Certe ne utilus multe al la filo de maljuna Birte sin proponi al la filino de Nordhaŭg, li respondis post paŭzo, kiun nur interrompis la profundaj kaj oftaj ĝemoj. Li atendis respondon…

– Ni tiom da jaroj okulumis unu la alian, li fine aŭdis.

– Vi estis tiel fiera, oni ne kuraĝis paroli kun vi…

– Kaj tamen ekzistis nenio en la mondo, kion mi pli sopire deziris… Mi atendis de tago al tago… kiam ni renkontis unu la alian, mi preskaŭ imagis, ke mi ofertu min. Fine mi kredis, ke vi ne deziras min.

Denove estis plena silento. Torbjørn aŭdis nek respondon nek ĝemon. Li eĉ ne aŭdis la spiradon de la malsanulo.

Li pensis pri la fianĉo, kiun li kredis koni kiel honestan viron, kaj li sentis kompaton al li.

Ree ŝi rompis la silenton.

– Mi timas, ke li havos malmultan ĝojon pri mi… li, kiu…

– Li estas honesta viro, diris la malsanulo kaj rekomencis ĝemadi. Sendube estis la brusto, kiu kaŭzis la dolorojn. Estis kvazaŭ ŝi kunsentas liajn dolorojn, ĉar ŝi diris:

– Estas nun tre terure al vi… , sed ni ne estus parolintaj unu kun la alia, se ĉi tio ne estus okazinta. Kiam vi donis la baton al Knut, nur tiam mi komprenis vin.

– Mi ne povis elteni pli longe, li diris, kaj post momento li aldonis. – Knut estas malbona.

– Bona li ne estas, diris la fratino.

Tempeton ili silentis. Poste li diris:

– Mi estas scivola, ĉu mi resaniĝos. Aĥ, estas ankaŭ tute indiferente al mi.

– Vi suferas, sed mi suferas pli. Kaj denove sekvis plorado.

– Ĉu vi iras? li poste demandis.

– Jes, respondis ŝi, kaj post momento. – Ho, Dio mia!

Dio mia! Kian vivon mi havos.

– Ne ploru tiom, li diris. – Dio baldaŭ finos mian vivon kaj tiam, tion vi spertos, vi fartos pli bone.

– Dio! Ho Dio! Kial vi ne parolis? ŝi diris per sufoka voĉo kaj ŝajne tordis la manojn.

Torbjørn kredis, ke ŝi foriras aŭ ne plu kapablas diri ion kroman, ĉar longetan tempon li aŭdis nenion, do li foriris.

– Kia batalo estis inter Lars Muzikisto kaj Knut Nordhaŭg? demandis Torbjørn la unuan, kiun li renkontis en la korto.

– Hm, inter ili? Jes, diris Petro Farmisto kaj sulkumis la vizaĝon, kvazaŭ li volus kaŝi ion en la faldoj. – Jes, demandu … estis nur frazeto. Knut demandis Lars, ĉu lia violono havas bonan tonon ĉe ĉi tiu geedziĝo.

En la sama momento la fianĉino preteriris ilin. Ŝi forturnis la vizaĝon, sed kiam ŝi aŭdis nomi Lars, ŝi turnis sin al ili kaj montris paron da grandaj, ruĝaj okuloj malcerte rigardantaj. Sed cetere ŝia vizaĝo estis malvarma … tiel malvarma, ke Torbjørn ne povis trovi harmonion inter ŝi kaj ŝiaj vortoj. Kaj nun li komencis cerbumi pri pliaj aferoj.

Iom pli antaŭe en la korto staris la ĉevalo kaj atendis.

Li fiksis sian ŝtipon kaj serĉis per la okuloj la fianĉon por adiaŭi de li. Iri kaj serĉi lin, li ne tre emis; jes estis eĉ agrable al li, ke li ne povis vidi lin, kaj tial li tuj sidiĝis sur la veturilo. En tiu momento bru- kaj kriado ekestis en la maldekstra flanko de la korto. Tie staris la garbejo. Amaso da homoj elvenis de tie. Antaŭe iris alta viro, li kriis:

– Kie li estas?… Ĉu li kaŝis sin?… Kie li estas?

– Jen, jen! kriis pluraj.

– Ne lasu lin for! diris aliaj. – Tio nur kaŭzus malfeliĉon.

– Ĉu tiu estas Knut? demandis Torbjørn malgrandan knabon, kiu staris apud la veturilo.

– Jes, li estas ebria, kaj tia li ĉiam devas interbatali.

Torbjørn sidis sur la veturilo kaj ekpelis la ĉevalon.

– Ne iru, restu, kamarado! li aŭdis krion malantaŭ si.

Li tiris la bridon, sed ĉar la ĉevalo ne ekhaltis, li lasis ĝin iri.

– He! Vi, Torbjørn Granlien, ĉu vi timas, li aŭdis nun apud si.

Nun li pli forte tiris la bridon, sed ne rigardis malantaŭen.

– Venu de la veturilo kaj festu kun ni! kriis iu. Torbjørn turnis la kapon.

– Dankon, sed mi devas veturi hejmen, li diris.

Nun oni provis persvadi lin kaj intertempe la tuta aro amasiĝis ĉirkaŭ la veturilo. Knut ekstaris antaŭ la ĉevalo, karesis ĝin unue kaj prenis ĝin poste ĉe la kapo por rigardi ĝin. Knut estis altkreska knabo kun blonda, sed hirta hararo kaj platnazo. La buŝo estis granda kaj dika, la okuloj malhelbluaj, sed impertinentaj. Al sia fratino li nur malmulte similis. Nur kelkajn trajtojn ĉirkaŭ la buŝo ili havis komune kaj, kiel ŝi, li havis rekte leviĝantan frunton, sed lia estis iom pli malalta. Entute ĉiuj liaj trajtoj estis brutalaj, dum ŝiaj estis tre delikataj.

– Kiom vi postulas por via ĉevalo? demandis Knut.

– Mi ne intencas vendi ĝin, diris Torbjørn.

– Vi eble kredas, ke mi ne povas pagi ĝin! daŭrigis Knut.

– Mi ne scias, ĉu vi povas tion aŭ ne.

– Ĉu vi do dubas? Vi pripensu dufoje antaŭ ol vi faras tion! pludiris Knut.

La junulo, kiu antaŭe staris kontraŭ la muro kaj ludis kun la haroj de la knabinoj, diris nun al la najbaro, – Nun Knut ne estas kuraĝa.

Tion aŭdis Knut.

– Ĉu mi ne kuraĝas? Kiu diris tion? Mi ne kuraĝas! li kriis.

Ĉiam pli multaj homoj restis ĉe la veturilo.

– Flanken! Atentu la ĉevalon! kriis Torbjørn, svingis la vipon kaj volis ekveturi.

– Ĉu vi diris al mi, ke mi iru flanken? demandis Knut.

– Mi parolis al la besto. Mi devas foriĝi, diris Torbjørn, sen turni sin flanken.

– Kion, ĉu vi intencas veturi rekte trans min? demandis Knut.

– Iru do for el la vojo!

La ĉevalo levis la kapon alten, alie ĝi estus puŝinta per ĝi rekte kontraŭ la brusto de Knut. Tiam Knut kaptis ĝin ĉe la buŝumo, kaj la ĉevalo, kiu memoris la antaŭan traktadon sur la strato, ektremis. Tio tuŝis Torbjørn. Li pentis, ke li tiel torturis la beston. Nun lia furiozo turnis sin kontraŭ Knut. La vipon en la mano li staris kaj batis per ĝi sur la kapon de Knut.

– Vi kuraĝas bati min! kriis Knut kaj venis pli proksimen.

Torbjørn saltis de la veturilo.

– Vi estas malbona homo, li diris. Pala kiel kadavro li donis la bridon al la junulo el la ĉambro, kiam tiu proponis teni la ĉevalon.

Sed la maljunulo, kiu leviĝis, kiam Aslak finis sian rakonton, nun venis al Torbjørn, prenis lin ĉe la brako kaj diris:

– Sæmund Granlien estas tiel nobla viro, ke ne decas al lia filo interbatali kun tia fripono.

Torbjørn trankviliĝis, sed Knut diris:

– Ĉu mi estas fripono? Se mi estas, ankaŭ li estas, kaj mia patro estas same bona kiel lia. Alvenu do!… Estas malbone, ke la homoj ne scias, kiu el ni ambaŭ estas pli forta. Kaj nun li demetis sian koltukon.

– Ni baldaŭ vidos, diris Torbjørn.

– Ili estas kiel katoj, diris la viro, kiu antaŭe kuŝis sur la lito. – Ili unue devas paroladi al si kuraĝon… ambaŭ.

Torbjørn aŭdis tion, sed ne respondis. Kelkaj el la aro ridis, aliaj diris, ke estas hontige, ke en ĉi tiu geedziĝa festo okazas tiom da interbataloj, kaj oni eĉ atakas fremdulon, kiu intencas pace daŭrigi sian vojaĝon. Torbjørn rigardis al sia ĉevalo, ĉar li volis forveturi. Sed la junulo, al kiu li donis la bridon, kondukis ĝin flanken. Li mem nun staris tuj malantaŭ ili.

– Kion vi serĉas? demandis Knut. – Synnøve nun estas en tute alia loko.

– Ŝi ne koncernas vin.

– Ne, tiel hipokritaj inoj ne koncernas min, redonis Knut. – Sed eble estas ŝi, kiu faris vin tiel malkuraĝa.

Tio estis tro multe por Torbjørn. Li rondrigardis, kvazaŭ li esplorus la lokon. Sed denove kelkaj pli maturaj homoj peradis kaj diris, ke Knut jam faris tro da malbono en la festo.

– Al mi li ne malutilos, diris Torbjørn. Tiam ĉiuj silentis.

Aliaj diris. – Do, batalon provu, poste vi estos des pli bonaj amikoj. La du jam tro longe minace rigardis unu la alian.

– Jes, diris iu. – Ambaŭ volas esti la unua en la valo.

Nun ni ja vidos, kiu vere estas.

– Ĉu iu el vi ĉi tie vidis certan Torbjørn Granlien? demandis Knut. – Ŝajnas al mi, ke li antaŭ nelonge estis ĉi tie.

– Jes, ĉi tie li estas, diris Torbjørn. Samtempe Knut ricevis baton sur la orelon tiel, ke li faletis inter kelkajn virojn, kiuj staris proksime.

Absoluta silento ekestis. Knut streĉis sin kaj kuris antaŭen sen diri vorton. Torbjørn paŝis renkonte. Ekestis longa pugnobatalo, ĉar ĉiu volis trafi la alian. Ambaŭ estis same lertaj, kaj tenis unu la alian en distanco. Torbjørn batis pli rapide kaj kelkaj diris, ke liaj batoj trafis pli peze.

– Nun Knut renkontis sian mastron, diris tiu, kiu forkondukis la ĉevalon. – Cedu lokon!

La sinjorinoj kaj knabinoj fuĝis. Nur unu staris sur la ŝtuparo por pli bone vidi; estis la fianĉino. Torbjørn vidis ŝin kaj haltis momenton. Sed kiam li vidis en la mano de Knut tranĉilon, li memoris ŝiajn vortojn, ke Knut estas malbona homo, kaj boncelita bato trafis la brakon de Knut super la pojno tiel, ke ĝi pendis senforta. La tranĉilo falis.

– Aŭ! Vi scias bati! diris Knut.

– Ĉu vi spertis? redonis la alia kaj ree atakis.

Knut nur malfacile sukcesis defendi sin per unu brako.

Li estis levata kaj forportata, sed ne estis facile venki lin. Pli ol unu fojon li estis ĵetita teren… tiel ege, ke ĉiu alia estus cedinta. Sed Knut havis fortan dorson. Torbjørn portis lin for. La homoj forkuris, li sekvis ilin kun sia kontraŭulo. Ili kuris ĉirkaŭ la tuta korto, ĝis kiam ili atingis la ŝtuparon. Tie li levis lin refoje kaj ĵetis lin teren kun tiom da forto, ke liaj propaj genuoj cedis kaj Knut tiel falis sur la ŝtonplatojn, ke lia korpo tremetis.

Knut restis sur la tero kaj ne moviĝis, li ege ĝemis kaj fermis la okulojn. Torbjørn leviĝis kaj rondrigardis. Lia rigardo rekte trafis la fianĉinon. Ŝi staris senmova kaj rigardis.

– Ŝovu ion sub lian kapon, ŝi diris, turnis sin kaj iris en la domon.

Du maljunulinoj preteriris. – Granda Disinjoro, diris unu al la alia. – Jen denove kuŝas iu! Kiu do estas tiu?

– Estas Knut Nordhaŭg, respondis iu el la apudstarantoj.

– Nu, en la estonteco ni eble ne plu havos tiom da interbataloj, diris la alia virino. – Ili uzu sian forton por io pli bona.

– Jen vi diris pravan vorton, Randi, opiniis la unua. – 

Dio helpu ilin tiel, ke ili lernu rigardi unu preter la alia kaj al pli alta celo.

Tiuj vortoj strange impresis al Torbjørn. Li parolis eĉ ne unu vorton, sed staris silenta kaj rigardis la homojn, kiuj okupiĝis pri Knut. Unu kaj alia alparolis lin, sed li ne respondis. Li forturniĝis kaj meditadis. Synnøve aperis antaŭ lia animo kaj venis al li sento de honto. Li pripensis, kiel li rakontu la aferon kaj sentis, ke fini la ĝisnunan vivmanieron tamen ne estas tiel facile, kiel li antaŭe pensis. Subite li aŭdis malantaŭ si krion. – Atentu, Torbjørn!

Sed antaŭ ol li povis turni sin, li estis de malantaŭe kapita ĉe la ŝultroj kaj ĵetita teren… Li sentis svenigan doloron, sen certe scii, en kiu parto de la korpo. Li aŭdis voĉojn ĉirkaŭ si, sentis, ke li estas veturata, kredis foje, ke li mem estas la koĉero, sed li ne sciis ion difinitan.

Tio daŭris longan tempon. Iĝis malvarme kaj poste varme. Tiam li sentis sin tiel malpeza, ke estis al li kvazaŭ li ŝvebus en la aero… Kaj nun ĉio estis klara al li: la arboj portis lin de unu pinto al alia, tiel ke li supreniris la deklivon, kaj poste pli kaj pli alten… ĝis sur la plej altan monton. Tie Synnøve kliniĝis al li, plorante ŝi diris, ke li devus esti parolinta. Ŝi ploris multe kaj diris, ke li ja mem vidis, ke Knut Nordhaŭg konstante venis sur ŝian vojon, tial ŝi ja devis edziniĝi al Knut.

Poste ŝi karesis milde lian flankon, tiel ke li tie tute varmiĝis, kaj ŝiaj larmoj fluadis tiel ege, ke lia ĉemizo en tiu loko estis tute malseka.

Sed nun kaŭris Aslak sur granda, pinta ŝtono. Li bruligis la pintojn de la arboj ĉirkaŭ si. Kraketis kaj brulis kaj la branĉeroj flugis ĉirkaŭ Torbjørn. Aslak ridis kun larĝe malfermita buŝo kaj diris. – Mi ne faris tion; estis mia patrino, kiu faris tion. Kaj Sæmund, lia patro, staris je la alia flanko kaj ĵetis grensakojn alten en la aeron, ĝis kiam la nuboj tiris ilin al si kaj sternis la grenon kiel nebulon … kaj ŝajnis al li mirige, ke la greno, same kiel nebulo, povas ŝvebi trans la tutan ĉielon. Poste li rigardis malsupren al Sæmund, kiu iĝis pli kaj pli malgranda, tiel malgranda, ke li fine apenaŭ estis videbla sur la tero.

Sed ankoraŭ tiam li ĵetis la sakojn pli kaj pli alten en la aeron kaj diris:

– Imitu min, se vi povas!…

Tre malproksime en la nuboj staris la preĝejo. La blonda virino de Solbakken staris sur la turo kaj svingis ruĝflavan poŝtukon per unu mano, kaj en la alia havis kantaron, kaj diris. – Vi ne venu ĉi tien antaŭ ol vi lasis bataladon kaj blasfemojn… kaj jen… kiam li rigardis pli precize, tio ne estis la preĝejo, sed Solbakken, kaj la suno tiel hele brilis al la centoj da fenestroj, tiel hele, ke la brilo dolorigis liajn okulojn kaj li firme devis fermi ilin…

– Atentu, atentu, Sæmund! li aŭdis voĉon diri kaj li vekiĝis, ĉar oni portis lin, kvazaŭ kiel el dormeto. Tiam li malfermis la okulojn kaj rondrigardis. Li vidis, ke li estas en la ĉambro en Granlien. Granda fajro brulis en la forno. La patrino staris apud li kaj ploris. La patro ĵus metis la brakon sub lin, por porti lin en la apudan ĉambron.

Nun la patro delikate remetis lin.

– Ankoraŭ estas vivo en li! li diris, turnante sin al la patrino per tremanta voĉo.

– Kompatema Dio, li malfermis la okulojn! ŝi kriis. – 

Torbjørn, Torbjørn, mia amata filo, kion ili faris al vi? Ŝi kliniĝis al li kaj karesis liajn vangojn, kaj ŝiaj brulaj larmoj falis sur lian vizaĝon.

Sæmund sekigis siajn okulojn per la maniko, delikate ŝovis flanken la patrinon kaj diris:

– Mi prefere prenu lin tuj. Singarde li ŝovis unu manon sub liajn ŝultrojn kaj metis la alian sub la dorson. – 

Tenu vi lian kapon, panjo, se li mem ne havas forton por teni ĝin. Ŝi iris antaŭe, tenante lian kapon. Sæmund atente paŝis takte kun ŝi kaj baldaŭ Torbjørn kuŝis sur la lito en la alia ĉambro.

Kiam li estis kovrita kaj kuŝis komforte, Sæmund demandis:

– Ĉu la servisto jam forveturis?

– Rigardu, jen li estas! diris la patrino kaj montris eksteren.

Sæmund malfermis la fenestron kaj kriis eksteren:

– Se vi revenos en unu horo, vi ricevos duoblan jarsalajron … indiferente, ĉu vi ruinigos la ĉevalon.

Li ree iris al la lito. Torbjørn rigardis lin per grandaj klaraj okuloj. La patro devis rigardi en ilin kaj liaj okuloj larmopleniĝis.

– Mi sciis, ke tiel finiĝos, li diris mallaŭte, turniĝis kaj eliris.

La patrino sidis sur tabureto ĉe la piedoj de la filo kaj ploretadis, sed ŝi ne parolis. Torbjørn volis ion diri, sed li sentis, ke la streĉo estus tro granda por li, tial li silentis.

Sed liaj okuloj senpaŭze rigardis la patrinon. Neniam antaŭe ŝi rimarkis tian brilon en ili, neniam ili estis tiel belaj. Ĝuste tio, ŝajnis al ŝi, estis malbona antaŭsigno.

– La Disinjoro kompatu vin! fine venis de ŝiaj lipoj. – 

Mi scias, ke Sæmund estos ruino en la tago, en kiu vi forlasis nin. Torbjørn rigardis ŝin per senmovaj okuloj kaj rigida vizaĝo. Tiu rigardo penetris en ŝian animon kaj ŝi ekpreĝis voĉe por li ”Patro Nia-n”. Ŝi kredis, ke li baldaŭ mortos. Kiam ŝi tiel sidis, venis al ŝi la penso, kiel kara ĝuste li estis al ili ĉiuj, kaj nun neniu el liaj gefratoj estis hejme. Tiam ŝi sendis komunikon supren al la paŝtejo.

Ŝi venigis Ingrid kaj unu el la pli junaj fratoj. Poste ŝi revenis kaj denove eksidis sur la tabureto apud la lito. Li rigardis al ŝi ankoraŭ. La rigardo efikis al ŝi kiel psalmo.

Per tio ŝiaj pensoj iom post iom turnis sin al pli altaj aferoj.

Pie Ingeborg prenis la biblion kaj diris. – Nun mi voĉlegu al vi, por ke vi fartu pli bone. Ĉar ŝi ne havis okulvitrojn ĉemane, ŝi malfermis la libron je paĝo, kiun ŝi de siaj knabinaj jaroj konis parkere. Estis parto en la evangelio de Johano. Ŝi ne sciis certe, ĉu li aŭdas ŝin. Li restis senmova kiel antaŭe kaj nur rigardis ŝin rigide, sed ŝi daŭrigis legi… se ne por li, do tamen por si mem.

Ingrid baldaŭ alvenis por anstataŭi la patrinon, sed nun Torbjørn dormis. Ingrid ploris senfine. Ŝiaj larmoj jam sur la paŝtejo komencis flui, ĉar ŝi pensis pri Synnøve, al kiu oni diris nenion.

La kuracisto venis kaj ekzamenis lin. En la flanko estis tranĉilpiko kaj krome estis aliaj gravaj vundoj. La kuracisto diris nenion kaj neniu kuraĝis demandi lin. Sæmund sekvis lin en la ĉambron, restis tie staranta kaj observi senpaŭze la vizaĝon de la kuracisto, reiris kun li, helpis al li eniri la kaleŝon kaj deprenis la ĉapon, kiam la kuracisto diris, ke li revenos la postan tagon. Tiam li turnis sin al sia edzino kaj diris. – Se tiu viro diras nenion, estas danĝero. Liaj lipoj vibris, la piedoj tremis sub li kaj li iris al la kamparo.

Neniu sciis, kien li iris. Nek en la vespero nek en la posta nokto li revenis hejmen, sed nur la post postan matenon. Li aspektis tiel timiga, ke neniu kuraĝis demandi lin pri io. Li mem nur diris:

– Kiel do?

– Li dormis, diris Ingrid. – Sed li estas tiel malforta, ke li ne povas levi eĉ la manon.

La patro volis eniri por vidi lin, sed li reiris, veninte al la pordo.

Denove venis la kuracisto, ankaŭ la morgaŭan tagon kaj ĉiujn postajn tagojn. Torbjørn nun povis paroli, sed li ankoraŭ ne moviĝu. Ingrid konstante sidis ĉe lia lito, same la patrino kaj la pli juna frato. Neniam li demandis ilin pri io, kaj ili ne direktis demandon al li. Neniam plu la patro eniris la ĉambron. Ili observis, ke Torbjørn konstatis tion. Ĉiam kiam la pordo malfermiĝis, li interesi ĝis. Ili supozis, ke tio venas de tio, ke li atendas la patron. Fine Ingrid demandis lin, ĉu li deziras vidi iun.

– Aĥ, ili ne deziras vidi min, li respondis.

Tion oni rakontis al Sæmund. Li ne respondis, sed en ĉi tiu tago li ne estis hejme, kiam la kuracisto venis.

Kiam tiu poste estis iom for de la domo, li vidis Sæmund.

Tiu sidis apud la vojo kaj atendis lin. Salutinte,

Sæmund demandis pri sia filo.

– Oni traktis lin terure, estis la lakona respondo.

– Ĉu li venkos? demandis Sæmund kaj plifirmigis la selrimenon de la ĉevalo.

– Dankon, ĝi tenas bone, diris la kuracisto.

– Ĝi estis tro malstreĉa, respondis Sæmund.

Ekestis paŭzeto, dum kiu la kuracisto observe rigardis lin; sed Sæmund tre interesiĝis pri la rimenaro kaj ne levis la okulojn.

– Vi ĵus demandis, ĉu li venkos. Mi kredas, ke jes, diris la kuracisto malrapide.

Sæmund vigle levis la okulojn.

– Ĉu li do estas ekster mortdanĝero? li demandis.

– Jes, jam de kelkaj tagoj, respondis la kuracisto.

Al Sæmund venis larmoj en la okulojn. Li klopodis repremi ilin, sed ili tamen venis.

– Mi preskaŭ hontas, ke mi tiel amas la knabon, li balbutis.

– Sed rigardu, doktoro, pli belkreska junulo ol li ne estas en la paroĥo.

La kuracisto sentis emocion.

– Kial vi ne demandis min pli frue?

– Mankis al mi la forto, respondis Sæmund; ankoraŭ li luktis kun la larmoj. Li ne sukcesis reteni ilin… – 

Kaj krome la inoj, li daŭrigis. – Ili ĉiufoje spionis, ĉu mi demandos, kaj tial mi ne povis.

La kuracisto lasis al li tempon trankviliĝi. Sæmund rigardis rekte en liajn okulojn kaj demandis subite:

– Ĉu li rehavos sian sanecon?

– Ĝis certa grado. Cetere oni ankoraŭ ne povas diri ion difinitan pri tio.

Sæmund meditis pri la vortoj de la kuracisto.

– Ĝis certa grado, li murmuris.

La kuracisto ne volis lin interrompi. Estis io ĉirkaŭ tiu viro, kio malpermesis al li tion. En momento Sæmund levis la kapon. – Mi dankas pro la sciigo, li diris, donis al li manon kaj reiris.

En la sama tempo Ingrid sidis ĉe la malsanulo.

– Se vi sentas vin forta, mi rakontu al vi ion pri la patro, ŝi diris.

– Rakontu, li respondis.

– Jes, la unuan vesperon post la vizito de la kuracisto la patro foriris kaj neniu sciis kien. Sed li estis en la geedziĝa domo. Ĉiuj gastoj sentis sin tuŝataj, kiam li venis. Li eksidis inter ili kaj drinkadis. La fianĉo rakontis, ke li kredas, ke la patro trinkis tro multe.

– Nur tiam li enketis pri la interbatalo. Oni rakontis al li tute precize kiel ĝi okazis. Poste envenis Knut. Nun la patro postulis, ke li rakontu. Ili iris en la korton al la loko, kie vi interbatalis. Ĉiuj gastoj sekvis. Knut rakontis, kiel vi traktis lin, post kiam vi lambatis lian brakon.

Sed, ĉar Knut ne volis daŭrigi la rakonton, la patro eksaltis kaj demandis. – Ĉu okazis tiel?… En la sama momento li kaptis Knut ĉe la brusto, levis lin kaj metis lin sur la ŝtonplatojn, sur kiuj via sango ankoraŭ estis videbla.

Per la maldekstra mano li premis lin teren, kaj per la dekstra elingigis sian tranĉilon. Knut paliĝis kaj la festantoj silentis. Multaj vidis la patron plori. Sed li ne vundis Knut. Tiu mem estis paralizita. La patro levis lin, sed baldaŭ remetis lin. – Estas al mi tre malfacile tiel lasi vin, li diris rigardante lin akre, kaj tenis lin.

Du virinoj preteriris, kaj unu el ili diris. – Pensu pri viaj infanoj, Sæmund Granlien! Oni rakontas, ke nun la patro liberigis Knut kaj ke kelkajn minutojn poste li estis for. Knut malaperis inter la domojn kaj ne plu montris sin en la festo.

Ingrid apenaŭ estis fininta sian rakonton, kiam la pordo malfermiĝis. Iu enrigardis; estis la patro. Ŝi tuj forlasis la ĉambron kaj Sæmund eniris. Neniu eksciis, pri kio la du parolis. La patrino staris apud la pordo kaj subaŭskultis.

Ŝi kredis, ke foje temis pri la ebloj de resaniĝo.

Sed ŝi ne estis tute certa pri tio. Eniri ŝi ne emis, kiam Sæmund estis en la ĉambro. Kiam tiu elvenis, liaj okuloj estis ruĝetaj. Li estis tre milda.

– Verŝajne li restos ĉe ni, li diris al Ingeborg preterpasante.

– Sed Dio scias, ĉu li rehavos plenan sanon.

Ingeborg ekploris kaj sekvis al la edzo eksteren en la korton. Tie ili sidiĝis sur la ŝtuparon de la magazeno.

Multajn aferojn la du nun priparolis.

Kiam Ingrid mallaŭte reiris al Torbjørn, tiu havis paperon en la mano kaj diris trankvile kaj malrapide, – Ĝin vi donu al Synnøve tuj kiam vi renkontos ŝin.

Kiam Ingrid legis la enhavon, ŝi forturniĝis kaj ploris.

Sur la papero staris tio jena:

Al la estiminda fraŭlino Synnøve, filino de Guttorm Solbakken.

Kiam vi estos leginta ĉi tiujn liniojn, devas esti fino inter ni du, ĉar mi ne estas tiu, kiun vi havu.

La bona Dio restu kun ni ambaŭ!

Torbjørn, filo de Sæmund Granlien.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.