La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SYNNØVE SOLBAKKEN

Aŭtoro: Bjørnstjerne Bjørnson

©2026 Geo

La Enhavo

KVARA ĈAPITRO

La montarpaŝtejo de Granlien situis tre bele. De ĝi oni povis rigardi tra la tuta regiono. En la antaŭaĵo oni vidis Solbakken, ĉirkaŭata de sia multkolora arbareto; pli malantaŭe la aliajn bienojn, kiuj kuŝis kvazaŭ en kronoj de arbaroj tiel, ke la verdaj paŝtejoj kun la domoj en la mezo aspektis kiel loketoj de paco, kiujn oni perforte prenis de la sovaĝa tereno.

Oni povis nombri dek kvar bienojn de la Granliena paŝtejo. Sed de Granlien mem estis videblaj nur la tegmentoj.

Kaj ili estis videblaj nur de la pleja ekstremaĵo de la paŝtejdeklivo. Tamen la knabinoj kutimis sidi tie por observi la fumon, kiu leviĝis el la kamenoj tie malsupre.

– Nun panjo preparas la tagmanĝon, diris Ingrid. – 

Hodiaŭ la menuo estos peklaĵo kaj lardo.

– Aŭskultu, nun oni alvokas la virojn, diris Synnøve.

– Mi volus scii, kie ili hodiaŭ laboras.

Kaj iliaj okuloj sekvis la fumon, kiu rapide kaj gaje leviĝis en la klaran kaj sunplenan aeron, sed kiu baldaŭ iĝis laca kaj pensema… poste en larĝa strio fluis trans la arbaron kaj pli kaj pli maldensiĝis kiam fine, kiel flirtanta vualo, ĝi malaperis en la malproksimo.

Diversaj pensoj leviĝis el la kapoj de la knabinoj kaj sternis sin trans montojn kaj valojn.

Hodiaŭ ili flugis al Nordhaŭg. Estis kelkaj tagoj post la komenco de la geedziĝo, kiu daŭros ses tagojn. De tempo al tempo ili aŭdis fusilpafojn kaj eksterordinare fortajn kriojn.

– Ili estas tre gajaj, diris Ingrid.

– Mi ne envias ilin pro la ĝojo, respondis Synnøve kaj prenis sian trikaĵon.

– Estus tamen agrable, se oni povus ĉeesti, daŭrigis Ingrid, kiu sidis en la herbo kaj rigardis transen al Nordhaŭg, kie la homoj paŝadis inter la domoj… kelkaj al la magazeno, kie certe staris abunde kovritaj tabloj, aliaj iradis iom pli malproksime, pare kaj ŝajne en intima interparolo.

– Mi ne tute scias, kial vi sopiras tien, diris Synnøve.

– Mi mem apenaŭ scias, diris Ingrid, ankoraŭ sidante en la herbo. – Eble estas pro la dancado, ŝi aldonis.

Al tio Synnøve ne respondis.

– Ĉu vi neniam dancis? demandis Ingrid.

– Ne.

– Ĉu vi kredas, ke estas peko danci?

– Mi ne bone scias.

Ingrid provizore lasis la temon, ĉar ŝi memoris, ke danci estas rigore malpermesite al la Haŭgeanoj, kaj ŝi ne volis pli detale esplori, kiom Synnøve en tiu afero konformis kun la gepatroj. Kien ajn ankaŭ ŝiaj pensoj estis flugintaj, post momento ŝi diris:

– Pli bonan dancanton ol Torbjørn mi neniam vidis.

Synnøve hezitis momenton antaŭ ol respondi.

– Jes, laŭfame li dancas bone.

– Vi foje devus vidi lin danci, ekkriis Ingrid kaj turnis sin al ŝi.

Sed Synnøve respondis rapide, – Ne, tion mi ne volas.

Tiu respondo iom konfuzis Ingrid. Synnøve klinis sin al sia trikaĵo kaj komencis nombri la maŝojn. Sed subite ŝi lasis fali la trikaĵon sur la genuojn, levis la okulojn kaj diris, – Tiel korfeliĉa, kiel mi estas hodiaŭ, mi ne estis dum longa tempo.

– Kial? demandis Ingrid.

– Ho… ĉar li hodiaŭ ne dancas en Nordhaŭg!

Ingrid havis siajn proprajn pensojn.

– Jes, onidire tie estas knabinoj, kiuj sopiras al li, diris ŝi.

Synnøve malfermis la buŝon kvazaŭ ŝi volus paroli, silentis tamen, prenis kaj ŝanĝis trikilon.

– Torbjørn ankaŭ ŝatus esti tie, tion mi certe scias, diris Ingrid. Sed tiam ŝi ekkonsciis, kion ŝi diris kaj rigardis al Synnøve; tiu tute ruĝiĝinte sidis kaj trikis. Tiam Ingrid rapide trapensis la tutan interparolon, interfrapis la manojn kaj rampis tra la eriko ĝis kiam ŝi estis antaŭ Synnøve, al kiu ŝi nun rigardis rekte en la okulojn. Sed Synnøve daŭrigis triki. Nun Ingrid ekridis gaje kaj diris.

– Aŭskultu, vi kaŝis ion antaŭ mi dum ĉiuj tiuj multaj tagoj.

– Kion vi diris, demandis Synnøve, ĵetante tre senhelpan rigardon al ŝi.

– Vi ne koleras, ĉar Torbjørn dancas, daŭrigis Ingrid, kaj ŝi ankoraŭ ridis.

Respondo ne venis. Ingrid tutvizaĝe ridis kaj tiam ŝi brakĉirkaŭis la kolon de Synnøve kaj flustris en ŝian orelon:

– Sed vi koleras, ĉar li dancas kun aliaj kaj ne kun vi.

– Kian sensencaĵon vi babilas, diris Synnøve, liberigis sin de ŝi kaj leviĝis. Ingrid ankaŭ leviĝis kaj sekvis ŝin.

– Estas vere domaĝe, Synnøve, ke vi ne scias danci, ŝi diris kaj ridis. – Jes, ege domaĝe! Venu, mi tuj instruu vin!

Kaj tiam ŝi prenis Synnøve ĉirkaŭ la korpo.

– Kion vi celas? demandis tiu.

– Instrui vin danci, por ke vi ne havu dolorojn, ĉar li dancas kun aliaj.

Nun ankaŭ Synnøve devis ridi aŭ almenaŭ provi ridi.

– Iu povus vidi min, ŝi diris.

– Dio benu vin pro tiu respondo, kiel malsaĝa ĝi ankaŭ estis, diris Ingrid kaj jam komencis kanti dancmelodion kaj turni Synnøve laŭ la takto.

– Ne, ne! Tio ne estas ebla!

– Babilaĉo! Ĵus vi diris, ke vi dumlonge ne estis tiel feliĉa… venu nur!

– Se mi nur scius, kiel fari… !

– Provu, kaj vi spertos!

– Vi estas tiel sovaĝa, Ingrid!

– Tiel diris la kato al la pasero, kiam tiu ne volis sidi trankvile, por ke la kato povu kapti ĝin. Nun venu!

– Mi emas, sed…

– Nun mi estas Torbjørn kaj vi estas lia juna ino, kiu ne volas toleri, ke li dancu kun aliaj.

– Sed…

Ingrid kantadis.

– Sed… ripetis Synnøve… sed jen, jen ŝi jam dancis!

Estis saltdanco.

Ingrid kun grandaj paŝoj antaŭeniris kaj svingis laŭ virkutimo la brakojn; Synnøve sekvis kun etaj paŝoj kaj mallevitaj okuloj… kaj Ingrid kantis:

Jen kuŝis vulpo sub la betul’
:,: ĉe l’ eriko, :,:

leporo venis – facilkorul’ –
:,: tra l’ eriko. :,:

”Ho, kiel bela kaj brila tag’!
la sun’ radias al mont’ kaj lag’.”
:,: kaj eriko. :,. – Trala la la la.

La vulpo ridis sub la betul’
:,: ĉe l’ eriko, :,:

leporo saltis – bonhumorul’ –
:,: tra l’ eriko. :,:

”Ho, kiel ĝoja do estas mi!”
”Ho, kiel lerte saltadas vi
:,: tra l’ eriko! :,: Trala –

La vulp’ atendis sub la betul’
:,: ĉe l’ eriko, :,: 

alvenis nun la kompatindul’
:,: tra l’ eriko. :,:

”Kompatu, Dio! ĉu estas vi!”.
”Sed ĉu vi dancas do tie ĉi
:,: tra l’ eriko?” ;,; Trala –

– Nu, ĉu vi ne sciis kiel fari? demandis Ingrid; ŝi staris senspire.

Synnøve ridis kaj diris, ke ŝi preferus valson.

– Nu, kontraŭ tio ne estas argumentoj, estis la opinio de Ingrid, kaj jam ŝi komencis montri al Synnøve, kiel ŝi metu la piedojn. – Ĉar valsi estas malfacile, ŝi diris.

– Ho, certe funkcios, se ni nur tenos la takton, respondis Synnøve. Ingrid proponis fari provon. Tion ili do ankaŭ faris. Ingrid kantis kaj Synnøve kunkantis… komence nur zume, poste pli kaj pli forte kaj laŭte. Sed subite Ingrid haltis, lasis Synnøve kaj frapis la manojn pro miro.

– Sed vi ja scias valsi! ŝi ekkriis.

– Ŝt, silentu, ni ne parolu pri tio! diris Synnøve kaj dume ŝi ree ĉirkaŭprenis la talion de Ingrid kaj plu dancis.

– Sed kie vi ja lernis… ?

– Tra-la-la! kantis Synnøve kaj svingis ŝin.

Tiam Ingrid plenĝoje daŭrigis kaj akompane kantis:

La suno dancas sur monta dekliv’;
dancu kun mi, amatin’, – dum restas la viv’!
Jen dancas torento al la marbord’;
saltu, ho vigla junul’, – vin atendas la mort’!
Cedas betulo al puŝo de l’ vent’;
cedu en ĝoj’, virgulin’! – Ĉu en riska moment’?
Ho,

– Kiel strangajn versojn vi kantas! diris Synnøve kaj ĉesis danci.

– Mi ne scias, kion mi kantas… vere ne. Torbjørn kantis tiel.

– Estas verso de Bent Fripono. Mi konas ilin, diris Synnøve.

– Ĉu ili estas de li? demandis Ingrid kaj iom timigis. Ŝi rigardis teren kaj silentis. Subite ŝi rimarkis iun malsupre sur la strato.

– Rigardu… jen veturas iu de Granlien laŭ la paroĥa vojo. La okuloj de Synnøve rigardis al la indikita direkto.

– Ĉu estas li? ŝi demandis.

– Jes, estas Torbjørn; li veturas al la urbo.

… Estis Torbjørn kaj li veturis al la urbo. La urbo estis malproksima, kaj ĉar la ŝarĝo estis peza, li veturis tre malrapide sur la polva vojo. Tiu situis tiel, ke ĝi estis videbla de la paŝtejo. Kiam li aŭdis vokojn el la supro, li tuj sciis, kiun koncernis la saluto. Li ekstaris sur li veturilo kaj revokis, ke eĥis de monto al monto. Tiam oni blovis al li per la korno. Li sidis kaj aŭskultis, kaj kiam la sonoj estis forfluintaj, li ekstaris kaj ree voksalutis. Tiel kontinuis tempeton kaj li sentis sin en ĝoja humoro. Li rigardis transen al Solbakken kaj estis al li, kvazaŭ ĝi neniam tiel pompe brilis en la sunlumo kiel ĝuste hodiaŭ.

Sidante kaj rigardante supren, li tute forgesis la ĉevalon, kiu laŭ propra bontrovo paŝadis. Subite li vekiĝis. La ĉevalo estis saltinta flanken kun tia premo, ke unu direktilstango rompiĝis. Poste ĝi sovaĝe ekgalopis trans la kampojn de Nordhaŭg, ĉar tra ili kondukis la vojo. Torbjørn saltleviĝis kaj tiris la bridon al si kaj nun ekestis batalo inter la du. La ĉevalo volis kuri trans la kanalon de la vojo kaj li provis reteni ĝin. Li tiris la bridon tiel forte, ke la ĉevalo baŭmis kaj tiam Torbjørn saltis de la veturilo, kaj antaŭ ol la ĉevalo denove povis ekkuri, li estis liginta la bridon al arbo kaj nun la besto devis stari.

… La ŝarĝo parte falis, unu direktilstango rompiĝis, la ĉevalo staris kaj tremis. Li paŝis al ĝi, prenis la bridon, parolis afablajn vortojn kaj turnis ĝin, por ke ĝi ne estu en danĝero, se ĝi ankoraŭfoje emus forsalti. Sed stari trankvile la timigita besto ne povis kaj li devis sekvi ĝin saltante, antaŭen ĉiam antaŭen, ĝis kiam ili ree estis sur la ĉefvojo. Ili preteriris la defalintajn objektojn. La ujoj rompiĝis kaj la enhavo parte fuŝiĝis. Ĝis nun li nur pripensis la danĝeron. Nun li cerbumis pri la sekvoj de la akcidento kaj li furioziĝis. Li konstatis, ke la ekskurso ne povos plenumiĝi, kaj ju pli li pensis pri la afero, des pli li ĉagreniĝis. Atinginte la straton, la ĉevalo ree perdis la nervojn kaj provis liberigi sin per subita flankensalto.

Tiam eksplodis la furiozo de Torbjørn. Tenante per la maldekstra mano la buŝumon, li per la dekstra mano donis al la flanko de la ĉevalo baton post bato… Baton post bato per sia peza vojaĝvipo, ĝis kiam la ĉevalo, ŝaŭmante pro furiozo, provis bati lian bruston per la antaŭaj piedoj. Sed li tenis ĝin for de sia korpo, batis ĝin pli forte ol antaŭe, tutforte, kaj li eĉ uzis la dikan parton de la vipo. – Mi instruos cin, ci obstina kreitaĉo, kaj li batis. La ĉevalo henis pro furiozo kaj doloro… li batis.

– Ha, vi sentu pugnon!… Kaj li batis. La ĉevalo spiregis, ke la ŝaŭmo ŝprucis sur la manon de Torbjørn, sed li ne ĉesis bati. – Ĉi tio estu la unua kaj lasta fojo, ci malica besto… jen, jen prenu! Mi instruos al vi disciplinon … kaj li batis.

Intertempe ili turnis sin. La ĉevalo ne plu kontraŭis, sed tremis kaj konvulsiis ĉe ĉiu bato, klinis la kapon kaj ĝemis, kiam ĝi vidis la levitan vipon en la aero. Jen Torbjørn eksentis honton kaj li finis. Sammomente li vidis je la rando de la kanalo homon, kiu apogis sin sur la kubutojn kaj ridis pri li. Li ne sciis, kiel okazis, sed antaŭ liaj okuloj nigriĝis. Kaj tenante per unu mano la ĉevalon kaj en la alia la levitan vipon, li atakis lin. – Mi donos al vi ion por ridi! La bato falis, trafis la viron tamen nur duone, ĉar tiu, forte kriante, ruliĝis en la kanalon. Tie li kuŝis sur la brakoj kaj kruroj, turnis la kapon, grimacis al Torbjørn kaj tiris la buŝon al ridaĉo, sed la ridon mem oni ne aŭdis. Torbjørn ekmiris, ĉar tiun vizaĝon li jam pli frue vidis… Jes, estis Aslak.

Torbjørn ne sciis kial, sed frosttremo transkuris lin. – 

Ĉu do estis vi, kiu timigis la beston ambaŭfoje? demandis li.

– Mi kuŝis ĉi tie kaj dormis, respondis Aslak iom leviĝante. – Sed vi vekis min, kiam vi batadis vian ĉevalon kiel frenezulo.

– Estis vi, kiu sovaĝigis ĝin; ĉiuj bestoj timas vin, kaj li batetis kaj karesis la ĉevalon, de kiu ankoraŭ gutadis la ŝvito.

– Ĝi verŝajne ne timas min pli ol vin. Mi neniam tiel aĉe traktis ĉevalon, diris Aslak, kiu nun sidis sur la genuoj en la kanaleto.

– Ne kuraĝu tro multe, kriis Torbjørn kaj minacis per la vipo.

Tiam Aslak leviĝis kaj rampis el la kanalo.

– Kio? Ĉu mi kuraĝas tro multe? Ne… Kion vi do celas, ke vi tiel urĝas? li demandis humile, kiam li pli proksimiĝis, sed ŝanceliĝis, ĉar li estis ebria.

– Hodiaŭ mi ja ne atingos la celon, diris Torbjørn kaj maljungis la ĉevalon.

– Estas vere aĉa afero, daŭrigis Aslak, alproksimiĝante kaj deprenante la ĉapelon. – Fulmotondro! li daŭrigis.

– Kia belega junulo vi fariĝis, de kiam mi laste vidis vin.

Li ŝovis ambaŭ manojn en la poŝojn kaj staris kiel eble plej firme, rigardante al Torbjørn, kiu ne sukcesis malligi la ĉevalon de la rompita veturilo. Li bezonis helpon, sed ne povis venki sin por peti al Aslak. Tiu aspektis aĉa, liaj vestoj estis kotaj de la kanala ŝlimo, liaj haroj gluiĝis kaj elpendis sub la malnova velurĉapelo. Lia vizaĝo, kvankam ĝi havis parte la bonkonatajn trajtojn, nun konstante grimacis ride, kaj la okuloj estis eĉ pli fermitaj ol antaŭe, tiel ke li devis iom malantaŭen klini la kapon kaj duonfermi la buŝon, se li volis rigardi iun. Liaj trajtoj estis velkaj kaj liaj membroj rigidaj… Aslak kapitulacis al drinkado. Torbjørn antaŭe iam kaj tiam vidis lin, sed Aslak ŝajnigis kvazaŭ li ne scius tion. Kiel kolportisto li estis travaginta la tutan regionon, kaj ĉiam li estis renkontebla, kie oni festis, ĉar tie li povis prezenti kantojn kaj rakonti historiojn. Tion li lerte faris kaj oni regalis lin per brando. Tial li ankaŭ estis ĉe la geedziĝa festo en Nordhaŭg. Li pensis tamen, ke estus pli saĝe, kiel Torbjørn poste eksciis, malaperi provizore, ĉar li, laŭ sia malnova kutimo, igis la festantojn interbatali kaj mem devis timi batojn.

– Vi same bone povos rejungi la ĉevalon kiel vi maljungis ĝin, li diris. – Vi ja nun tamen devos iri al Nordhaŭg por reordigi la aferojn.

Torbjørn jam havis la saman ideon, sed ĝis nun ne sekvis ĝin.

– Estas granda festo tie, li diris.

– Kaj tial ĉia helpo havebla, diris Aslak.

Torbjørn ankoraŭ hezitis. Sed sen helpo li povis moviĝi nek antaŭen nek malen, kaj tial ŝajnis al li pli bone iri al la bieno. Do li jungis la ĉevalon kaj iris. Aslak sekvis.

Torbjørn rigardis al li.

– Vere mi reiras al la festo kun bona akompano, diris Aslak ridaĉante.

Torbjørn ne respondis, sed rapide paŝadis. Aslak stumbladis malantaŭ li kaj kantis:

– Jen al geedziĝa fest’ du kamparanoj iras, ktp… , malnova, bone konata kanto.

– Vi iras rapide, vere, li aŭdigis post tempeto kaj aldonis.

– Ankaŭ pli malrapide vi atingos la celon.

Torbjørn ne respondis. Baldaŭ la sonoj de dancmuziko atingis ilin. En la fenestroj de la granda duetaĝa domo montriĝis vizaĝoj, kiuj rigardis al ili. En la korto staris aroj de la gastoj. Torbjørn vidis, ke ili vigle interparolas, supozeble ili demandis unuj la aliajn, kiuj povus esti la alvenantoj. Baldaŭ li konstatis, ke oni ekkonis lin, poste, ke oni ekvidis la ĉevalon kaj la ilaron sur la kampo.

La dancado ĉesis kaj la tuta svarmo ruliĝis eksteren en la korton, ĝuste kiam la du alvenis.

– Jen venas gastoj kontraŭ sia volo! vokis Aslak, kiam li, kaŝita malantaŭ Torbjørn fine proksimiĝis al la societo.

Oni salutis Torbjørn afable kaj formis cirklon ĉirkaŭ li.

– Dio benu la festenon: bona biero sur la tablo, belaj knabinoj sur la dancplanko kaj bonaj muzikistoj sur la podio, diris Aslak kaj ŝovis sin inter la aliajn.

Kelkaj ridis, aliaj restis severaj. Unu el la gastoj diris:

– Fibuŝ-Aslak ĉiam estas bonhumora.

Torbjørn baldaŭ renkontis konatojn, al kiuj li rakontis sian akcidenton. Oni ne permesis al li mem reiri al la ĉevalo kaj la objektoj, sed sendis aliajn. La fianĉo, junulo kaj iama lernejkamarado de li, invitis lin provi la festbieron, kaj nun ili iris en la domon. Kelkaj, ĉefe la knabinoj, volis daŭrigi la dancadon, aliaj diris, ke oni faru paŭzon kaj Aslak, ĉar li nun ja revenis, rakontu historiojn.

– Sed estu pli singarda en via elekto ol pasintan fojon, aldonis iu.

Torbjørn demandis. – Kie estas la aliaj gastoj?

– Jes, oni respondis. – Antaŭ nelonge estis iom maltrankvile ĉi tie kaj kelkaj nun ripozas, aliaj estas en la garbejo kaj ludas kartojn kaj kelkaj societas kun Knut Nordhaŭg.

Li ne demandis, kie oni trovus Knut Nordhaŭg.

La patro de la fianĉo, maljunulo, kiu sidis kaj fumis argilan pipon kaj trinkadis bieron, diris nun:

– Nu, Aslak, regalu nin per historieto… foje ankaŭ tio povas esti amuza.

– Ĉu estas pli multaj, kiuj petas min? demandis Aslak, kiu eksidis sur tabureto, sed en kelka distanco de la tablo, ĉe kiu sidis la aliaj.

– Jes, diris la fianĉo. – Per ĉi tio mi petas vin, kaj li donis al li glason da brando.

– Ĉu estas multaj, kiuj petas min tiel? demandis Aslak.

– Eble, diris juna ino sur flanka benko, antaŭen iris kaj proponis pokalon da vino.

Estis la fianĉino, ino de eble dudek jaroj, helblonda, iom maldika, kun grandaj okuloj kaj kun firma trajto ĉirkaŭ la buŝo. – Al mi plaĉas la historioj, kiujn vi rakontas, ŝi aldonis.

La fianĉo rigardis ŝin, kaj lia patro lin.

– Jes, la homoj sur Nordhaŭg ĉiam satis miajn historiojn, diris Aslak. – Mi trinkas je ilia sano! li kriis kaj eltrinkis la pokalon, kiun donis al li unu el la fianĉkavaliroj.

– Sed nun ankaŭ aŭdigu ion! kriis pluraj.

– Rakontu al ni la historion pri Sigrid la ciganino, kriis unu.

– Ne, tio estas aĉa historio, diris aliaj, ĉefe la virinoj.

– Do, rakontu pri la batalo ĉe Lier, petis Svend la tamburisto.

– Ne, prefere ion gajan, diris gracila junulo, kiu, en ĉemizmanikoj, staris kontraŭ la muro, dum lia dekstra mano, kiu pendis malstreĉe, ludis per la haroj de kelkaj knabinoj, kiuj sidis apude… ili riproĉis lin, sed ne iris de la loko.

– Mi rakontas, kio plaĉas al mi, diris Aslak.

– La Satano vin prenu! murmuris la maljuneta viro, kiu kuŝis sur lito kaj fumis. Unu kruro pendis malsupren, kaj per la alia li puŝis al bela jako, kiu pendis sur la litfosto.

– Lasu viajn piedojn de mia jako, kriis la junulo, kiu staris kontraŭ la muro.

– Lasu viajn manojn de miaj filinoj, redonis la viro sur la lito.

Tiam la knabinoj sidiĝis alien.

– Jes, mi rakontos, kio plaĉas al mi, kriis Aslak. – 

Brando en la stomako kuraĝon donas en gaja tago! li diris kaj forte kunfrapis la manojn.

– Vi rakontas, kion ni postulas, daŭrigis la viro sur la lito. – Ĉar la brando estas nia.

– Kion vi volas diri per tio? demandis Aslak kun larĝe malfermitaj okuloj.

– Per tio mi volas diri, ke la porkon, kiun ni grasigis, ni ankaŭ buĉas, diris la viro kaj balancis sian piedon.

Aslak ree fermis la okulojn, sed restis sidanta en la sama pozo, poste la kapo falis al la brusto kaj li nenion plu diris.

Pluraj parolis al li, sed li ne aŭdis.

– La brando venkis lin, diris tiu sur la lito.

Ĉe tiuj vortoj Aslak levis la okulojn kaj denove ekridetis.

– Jes, nun mi rakontu al vi vere gajan historion, li diris.

– Ho, tiel gajan! li aldonis post momento kaj ridis kun larĝe malfermita buŝo, sed sen aŭdigi la ridaĉon.

– Li havas hodiaŭ sian gajan tagon, diris la patro de la fianĉo.

– Nu, kostas ja neniom, respondis Aslak, kaj etendante la manon li kriis. – Nun kroman guton por la voja ĝo!

Oni donis ĝin al li. Li eltrinkis la glason malrapide, tenis la kapon kun la lasta guto sur la lango iom malantaŭen, glutis ankaŭ tiun kaj diris, sin turnante al la viro sur la lito:

– Jen, nun mi estas via porko. Li ridis same kiel antaŭe.

Li plektis la manojn ĉirkaŭ la genuoj, movadis la piedon supren-malsupren, samtempe lia korpo balanciĝis… kaj tiam li komencis.

– Knabino loĝis en valo. La nomo de la valo ne gravas por la afero, ankaŭ ne tiu de la knabino. Sed la knabino estis bela, tion vidis ankaŭ la bienulo ĉe kiu ŝi laboris. Ŝi ricevis bonan salajron, ĉion ŝi ricevis, kaj ŝi ricevis pli ol ŝi volis: ŝi ricevis infanon. La homoj diris, ke la infano estas de li, sed li ne diris tion, tar li estis edzo, kaj ankaŭ ŝi ne diris, ĉar ŝi estis fiera, la kompatindulino. Kaj tial okazis, ke oni diris mensogon ĉe la bapto. Kaj la knabo, kiu naskiĝis al ŝi, estis sentaŭgulo, tial estis indiferente, ke li baptiĝis kun mensogo. Sed ŝi ricevis loĝejon apud la bieno kaj, kiel oni povas supozi, tio ne plaĉis al la bienulino.

Se la knabino venis al la domo, la mastrino kraĉis al ŝi, kaj se venis ŝia eta filo, kaj li volis ludi kun la infanoj en la bieno, ŝi ordonis al ili forpeli la bastardon…

– Li ne meritas pli bonan traktadon, ŝi diris.

– Tage kaj nokte ŝi torturis la sinjoron, ke li forpelu la almozulinon. Li rezistis dum kiam li havis volon, sed li kapitulacis al la alkoholo, kaj nun la virino prenis la bridon en la manon. De tiam la kompatindulino fartis vere malbone, ĉiun jaron pli malbone. Ŝi preskaŭ mortis pro malsato kune kun sia eta filo, kiu tute ne volis forlasi la patrinon.

– Nu, tiel pasis unu jaro kaj ankaŭ alia kaj tiel plu ĝis kiam ok tiaj jaroj estis for. Ankoraŭ loĝis la knabino ĉe la bieno. Sed nun ŝi malaperu…

– Kaj nun ŝi do devis cedi… Sed en la lasta nokto la bieno en belaj, helaj flamoj konsumiĝis. La viro mortis en la brulo, ĉar li estis ebria. La sinjorino savis sin kun la infanoj, kaj ŝi diris, ke la almozulino estigis la brulon.

Eble ŝi faris tion… eble ankaŭ ne… Estis stranga ulo, ŝia bubo. Ok jarojn li vidis la patrinon malsata kaj batalanta, kaj li bone sciis, kies kulpo tio estis, ĉar la patrino ofte rakontis al li, kiam li demandis pri ŝia konstanta plorado. Tion ŝi faris ankaŭ en la tago antaŭ la foriro, kaj tial li dumnokte ne estis hejme… Ŝi iris por dumvive en la malliberejon, ĉar ŝi mem diris al la juĝisto, ke ŝi kaŭzis la belan fajron en la bieno… La knabo restis en la regiono, kaj ĉiuj homoj helpis al li, ĉar li havis tiel malbonan patrinon. Poste li iris el tiu regiono en alian. Tie la homoj estis eĉ pli bonaj al li, ĉar ŝajne tie neniu sciis, kiel malbonan patrinon li havis. Mi ne kredas, ke li mem havis saman opinion pri la patrino… Kiam mi lastfoje aŭdis pri li, li estis ebria, kaj la homoj diris, ke li nun estas drinkemulo. Ĉu estas la vero aŭ ne, tion mi ne esploru, sed estas vere, ke mi ne scias, kion pli bonan li faru. Li estas malbona, malica ulo, tion vi povas kredi.

Li ne ŝatas la homojn… ne ŝatas, ke ili estu bonaj unuj al la aliaj, kaj plej malmulte, ke ili estu bonaj al li mem. Kaj li ege deziras vidi la aliajn, kia li mem estas … sed tion li deziras nur kiam li estas ebria. Kaj tiam li ploras, ploras torente… pro nenio, pro kio li ja ploru?

Li neniam de homo ŝtelis eĉ unu oeron aŭ faris iun el la malbonoj, kiujn la aliaj faras. Li do havas nenion pro kio li ploru. Kaj tamen li ploras, ploras torente. Kaj se vi foje vidus lin plori, ne fidu al liaj larmoj, ĉar li ja nur ploras, kiam li estas ebria, kaj tion li ne povas malhelpi.

Ĉi tie la forte ploranta Aslak falis malantaŭen kaj de sia sidloko, sed baldaŭ li retrankviliĝis, li ekdormis.

– Nun la porko estas ebria, diris tiu sur la lito. – Tiel li ĉiam ploras sin en dormon.

– Estis aĉe, diris la virinoj kaj leviĝis por iri eksteren.

– Neniam mi aŭdis lin rakonti aliajn historiojn, se li havis sian propran volon, diris maljunulo, leviĝinte de sia seĝo apud la pordo. – Dio sciu, kial la homoj volas aŭdi lin, li aldonis kaj rigardis la fianĉinon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.