La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SYNNØVE SOLBAKKEN

Aŭtoro: Bjørnstjerne Bjørnson

©2026 Geo

La Enhavo

SESA ĈAPITRO

Synnøve eksciis la postan tagon, ke Torbjørn estis en la festo. Lia pli juna frato venis kun la sciigo al la paŝtejo, sed Ingrid haltigis lin en la koridoro kaj instruis lin, kion li diru. Synnøve do sciis nur, ke Torbjørn havis akcidenton kaj iris al Nordhaŭg por peti helpon, ke li kaj Knut interkverelis kaj Torbjørn vundetiĝis kaj nun kuŝas en la lito, sed ne estas danĝero. La komuniko estis tia, ke Synnøve estis pli kolera ol malfeliĉa; kaj ju pli ŝi pripensis, des pli melankolio kaptis ŝin. Malgraŭ la bonaj promesoj, li ĉiam kondutas tiel, ke la gepatroj rajtas lin kritiki.

– Sed tamen, pensis Synnøve. – Tio ne disigu nin.

Nur malofte novaĵoj penetris ĝis la paŝtejo. Daŭris do kelkan tempon, antaŭ ol Synnøve ricevis novajn sciigojn.

La nescio peze premis ŝian animon. Ingrid ne revenis, do certe io terura okazis. Vespere ŝi ne plu povis hejmenkanti siajn bovinojn kiel ŝi ĝis nun faris, kaj nokte ŝi dormis maltrankvile, ĉar mankis al ŝi Ingrid. Tial ŝi dumtage sentis sin laca, kaj tio tute ne plibonfartigis ŝin. Ŝi klopodis distri sin per laboro, purigis la laktujojn kaj kuvojn, faris fromaĝon kaj acidigis lakton, sed ŝi ne plu laboris kun emo kaj ĝojo. La pli juna frato de Torbjørn kaj la alia knabo, kiu helpis al li paŝti la brutojn, nun estis absolute konvinkitaj, ke inter ŝi kaj Torbjørn estas interrilatoj. Tio donis al ili temon por multaj interparoloj.

En posttagmezo, ok tagojn post la hejmenvenigo de Ingrid, Synnøve sentis sin pli melankolia ol iam antaŭe.

Jam pasis tiom da tempo kaj ankoraŭ neniu sciigo. Ŝi lasis la laboron kaj eksidis sur monteto, de kiu ŝi povis vidi la diversajn bienojn. Ili estis al ŝi speco de societo kaj sola ŝi ne plu volis esti. Kiam ŝi nun sidis tie, dormo kaptis ŝin. La suno brilis kaj tial ŝi havis maltrankvilan dormon.

Ŝi sonĝis, ke ŝi estas en Solbakken, supre en la subtegmenta ĉambreto, kie estis ŝiaj objektoj kaj kie ŝi kutime dormis. La floroj en la ĝardeno sendis al ŝi dolĉan odoron, sed ne tiun al kiu ŝi kutimiĝis, sed alian, kvazaŭ kiel de eriko. – De kio ĝi do venas, ŝi pensis kaj klinis la kapon el la malfermita fenestro. Jes, tie staris Torbjørn en la ĝardeno kaj plantis erikon. – Sed, karulo, kial vi faras tion? ŝi demandis.

– Aĥ, la floroj ne volas prosperi ĉi tie, li diris kaj daŭrigis labori.

Ŝi sentis kompaton al la floroj kaj petis lin reporti ilin al ŝi.

– Jes, tion mi volonte faros, li diris, kolektis ilin kaj venis al ŝi. Sed nun ŝi ne plu sidis en la subtegmento. Li venis al ŝi rekte el la gardeno. Sammomente la patrino envenis.

– En la nomo de Dio!… Ne lasu tiun aĉan ulon de Granlien al vi en la ĉambron! kriis la patrino, alsaltis kaj baris al Torbjørn la vojon.

Sed li tamen volis enveni kaj nun la du ekluktis.

– Panjo, panjo! li nur volas reporti miajn florojn, petis Synnøve kaj ploris.

– Tio ne estas taŭga argumento, kriis la patrino kaj atakis lin.

Kaj Synnøve tiel ektimis, tiel timegis; ŝi ja ne sciis, al kiu ŝi deziru la venkon, malvenkon ŝi deziris al neniu el ambaŭ. – Atentu miajn florojn! ŝi ekkriis, sed ili luktis pli kaj pli furioze kaj la belajn florojn ili faligis ĉien sur la plankon. La patrino paŝis sur ilin kaj li ankaŭ. Synnøve ploris. Sed kiam Torbjørn cedis la florojn, li iĝis tiel aĉa, tiel aĉa! Liaj haroj iĝis longaj kaj hirtaj, la vizaĝo terure granda, sovaĝe rigardis liaj okuloj kaj li havis longajn ungojn. Per ili li prenis la patrinon. – Atentu, panjo! Ĉu vi ne vidas, ke estas iu tute alia… atentu! ŝi vokis kaj volis alkuri kaj helpi al la patrino, sed ŝi ne sukcesis movi ĝi de la loko. Nun iu vokis ŝin unufoje kaj tiam ankoraŭfoje.

Sed jen subite Torbjørn elkuris, la patrino malantaŭ li. Denove ŝi aŭdis krii.

– Jes, diris Synnøve kaj vekiĝis.

– Synnøve! oni vokis.

– Jes, ŝi respondis kaj levis la okulojn.

– Kie vi estas? demandis la voĉo.

– Estas la patrino, kiu vokas min, pensis Synnøve, leviĝis kaj iris sur la paŝtejremparon. Tie staris la patrino.

En unu mano ŝi tenis korbon, per la alia ŝi ombrumis la okulojn. Ŝi rigardis al Synnøve.

– Vi kuŝas kaj dormas sur la nuda tero! diris la patrino.

– Mi tiel dormemiĝis, respondis Synnøve. – Ke mi ekkuŝis por momento kaj senvole ekdormis.

– Gardu vin kaj ne faru tion denove, infano mia…

Jen en la korbo estas io por vi. Mi bakis hieraŭ, ĉar la patro faros longan vojaĝon.

Sed Synnøve sentis, ke la patrino ne venis nur pro tio.

La sonĝo pri la patrino certe ne venis hazarde.

Karen, tio estis la nomo de la patrino, estis, kiel jam priskribite, malalta, gracila virino kun blondaj haroj kaj viglaj bluaj okuloj. Ŝi ridetis, kiam ŝi parolis, sed nur, se ŝi parolis kun fremdaj homoj. Iom post iom ŝiaj trajtoj akretiĝis. Ŝi estis rapida en siaj movoj kaj ĉiam okupata pri io.

Synnøve dankis pro la donaco, levis la kovrilon de la korbo kaj kontrolis la enhavon.

– Kion mi volis diri… jes, tion vi faru alian fojon, diris la patrino. – Mi observis, ke viaj kuvoj ankoraŭ ne estas purigitaj. Paru vian laboron, infano mia, antaŭ ol vi kuŝiĝas por ripozi!

– Tio okazis tiel nur hodiaŭ.

– Venu ja, mi helpos vin… mi ja estas ĉi tie, diris la patrino kaj ordigis sian jupon por la laboro. – Vi devas kutimiĝi al ordo, indiferente ĉu vi estas sub miaj okuloj aŭ ne. Ŝi antaŭiris al la laktoĉambro. Synnøve sekvis ŝin malrapide. La ilaro estis elprenata kaj lavata. La patrino kontrolis la ekipon kaj trovis ĝin en bona stato, donis bonajn konsilojn, helpis balai kaj brosi kaj tiel kelkaj horoj pasis. Dum la laboro ŝi rakontis al Synnøve, kiel ili fartas hejme kaj kiom da peno ŝi havis, antaŭ ol ŝi havis la patron vojaĝpreta. Tiam ŝi demandis, ĉu Synnøve ankaŭ legas la vorton de Dio antaŭ la enlitiĝo vespere. – 

Tion vi ne forgesu, ŝi diris. – Alie la postan tagon la laboro malbone progresas.

Finlaborinte, ili eliris al la herbejo kaj tie ili eksidis por atendi la bovinojn. Post momento la patrino demandis pri Ingrid: ĉu ŝi ne baldaŭ revenos al la paŝtejo. Synnøve ne sciis pli multe ol la patrino. – Jes, tiel kondutas la homoj, diris la patrino, kaj Synnøve bone komprenis, ke ŝi ne celis Ingrid. Volonte ŝi estus doninta alian direkton al la babilado, sed mankis al ŝi la kuraĝo.

– Kiu ne portas la Sinjoron en la koro, tiu estas admonata de Li, ĝenerale kiam li plej malmulte atendas tion, diris la patrino.

Synnøve silentis.

– Jes, mi ĉiam diris. – Tiu ulo ne sukcesos… Konduti tiel… fi!

Ambaŭ rigardis valen. Zorge ili evitis rigardi unu la alian.

– Ĉu vi aŭdis kiel li fartas? demandis la patrino, kaj nun ŝi observis la filinon per rapida rigardo.

– Ne, respondis Synnøve.

– Onidire li fartas tre malbone, daŭrigis la patrino.

Synnøve sentis, ke ŝia brusto ŝnurumiĝis.

– Ĉu do estas tre danĝere? ŝi demandis.

– Jes… estas ja tiu tranĉilpiko en la flanko… kaj home li ricevis egajn batojn.

Synnøve sentis kiel la sango fluis al ŝia vizaĝo. Rapide ŝi forturniĝis. La patrino ne vidu tion.

– Nun, ĉu eble tamen ne estas tiel grave, ŝi diris trankvile kiel eble. Sed la patrino observis, kiel ŝia brusto laboregis kaj tial respondis. – Nu, ĝuste danĝere ja ne estas.

Tiam Synnøve ekkonjektis, ke io terura okazis.

– Ĉu li kuŝas en lito? ŝi demandis.

– Jes, kompreneble li kuŝas en lito. Estas mizera afero por la gepatroj… tiel estimindaj homoj! Bone edukita li ankaŭ estas, kaj tial Dio certe ne debetos al ili.

Synnøve nun estis tiel premita, ke ŝi tute ne sciis helpi sin. La patrino daŭrigis:

– Nun montriĝis, kiel bone estas, ke neniu ligis sin al li. La Ĉionpova tion aranĝis plej bone.

Synnøve sentis svenon; ŝi kredis, ke ŝi devas fali de la monto.

– Jes, mi ĉiam diris al la patro. – Dio favoru nin, mi diris. – Ni havas nur ĉi tiun filinon, kaj ni devas bone gardi ŝin. Li estas iom molkora, via patro, kiom bona li krome ankaŭ estas. Estas bone, ke li prenas la konsilon, kie li trovas ĝin, kaj tio estas en la vorto de Dio.

Sed kiam Synnøve pensis pri la patro kaj memoris, kiel bona li ĉiam estis, ŝi eĉ pli forte devis lukti kontraŭ la larmoj. Kaj nun ŝi ne povis repremi ilin… ŝi ekploris.

– Ĉu vi ploras? demandis la patrino kaj rigardis al ŝi, sed ne sukcesis vidi ŝiajn okulojn.

– Jes… mi pensis pri paĉjo, kaj do… Kaj nun la larmoj torentis.

– Sed, kara infano, kion vi havas?

– Aĥ, mi ne bone scias… mi emociiĝis tiel… se survoje io okazus al li, singultis Synnøve.

– Kiel vi nur povas paroli tiel! diris la patrino. – Kio povus okazi al li… ? La vojo estas bona ĝis la urbo…

– Jes, sed pensu nur… kiel… okazis al la alia, singultis Synnøve.

– Jes, al tiu… ! Sed via patro, mi opinias, ne veturas kiel idioto. Li revenos sana kaj bonfarta… se Dio ne prenos sian favoron de li.

Sed tiuj larmoj, kiuj tute ne volis ĉesi fluadi, donis al la patrino ion por pensi kaj subite ŝi diris:

– En la mondo estas multaj aferoj, kiujn porti estas malfacile, sed oni konsolu sin per la penso, ke povus esti eĉ multe pli malfacile.

– Aĥ, tio estas mizera konsolo, diris Synnøve kaj ploris korŝire.

La patrino, kiu ne tute kuraĝis diri tion, kion ŝi havis en rezervo, nur respondis:

– La Disinjoro direktas multajn aferojn en tute videbla maniero, kaj tiel okazis certe ĉifoje ankaŭ.

Dirinte tion, ŝi leviĝis, ĉar la bovinoj ekblekis sur la altaĵo, la sonoriloj tintis, la knaboj blovis la kornojn kaj la bestaro malrapide venis malsupren. La brutoj estis sataj kaj tial pacaj. Ŝi staris kaj atendis momenton, tiam ŝi petis al Synnøve akompani ŝin renkonte al la bestoj.

Synnøve nun ankaŭ levis sin kaj sekvis la patrinon, sed ŝi progresis nur malrapide.

Karen Solbakken nun estis okupata saluti sian gregon.

Unu bovino post la alia alvenis. Ili rekonis ŝin kaj blekis, ŝi karesis ilin, parolis kun ili kaj reĝojiĝis, kiam ŝi vidis, kiel bone ili ĉiuj fartas.

– Aĥ jes, ŝi diris. – La Sinjoro ne forlasas tiun, kiu ne forlasas Lin.

Ŝi helpis al Synnøve enpeli la brutaron, ĉar hodiaŭ Synnøve ĉie progresis nur malrapide. La patrino aludis tion, sed helpis al ŝi ankaŭ ĉe la melkado, kvankam ŝi tial restis pli longe ol ŝi intencis. Kiam la lakto estis filtrita, la patrino pretigis sin por foriri. Synnøve volis akompani ŝin parton de la vojo.

– Ne, ne! diris la patrino. – Vi certe estas laca kaj bezonas ripozon. Nun ŝi prenis la malplenan korbon, donis manon al Synnøve, kaj diris firme rigardante ŝin. – 

Mi baldaŭ revenos, por vidi kiel vi fartas… Serĉu vian forton ĉe ni kaj ne pensu pri aliaj.

Apenaŭ la patrino estis malaperinta, Synnøve ekcerbumis, kiel sendi plej rapide komunikon al Granlien. Ŝi alvokis la fraton de Torbjørn por sendi lin. Sed kiam tiu venis, ŝi ne kuraĝis malkaŝi sin al li kaj tial diris. – Estis nenio. Ŝi pripensis mem iri, ĉar certecon ŝi havu. Ne estis amike de Ingrid ne sendi al ŝi sciigon. La nokto estis tute klara, kaj la bieno ne estis tiom malproksima, ke ŝi ne povus marŝi tien, precipe se tia kaŭzo tiras. Kiam ŝi nun sidis tie kaj pripensis tion, revenis en ŝian kapon ĉiuj vortoj, kiujn la patrino diris, tial la plorado denove komencigis. Sed nun ŝi ne pli longe hezitis. Ŝi surmetis tukon kaj ekiris sur flanka vojo, por ke la knaboj ne rimarku ion.

Ju pli ŝi progresis des pli ŝi rapidis, kaj baldaŭ ŝi ekkuris sur la vojeto, tiel ke ŝtonetoj nefiksaj ekruliĝis kaj timigis ŝin. Kvankam ŝi sciis, ke nur estas la ruliĝantaj ŝtonoj, estis al ŝi kvazaŭ iu estus proksima. Ŝi haltis kaj aŭskultis. Ne, estis nenio. Ŝi daŭrigis kuri kaj eĉ pli rapide ol antaŭe. Saltante, ŝi subite tuŝis grandan ŝtonon, kiu parte kuŝis en la tero. La ŝtono liberiĝis, ekruliĝis preter ŝi kaj malsupren. Ĝi faris egan bruon, krakis kaj tondris en la arbustoj. Ŝi ektimis, sed ŝi eĉ pli timiĝis, kiam malsupre sur la vojo ŝi vere vidis iun leviĝi kaj moviĝi.

Unue ŝi kredis, ke estas sovaĝa besto. Ŝi ekhaltis kaj retenis la spiron… La io sur la vojo ankaŭ haltis. – 

Ho-ooo-i! aŭdiĝis. Estis la patrino. La unua, kion Synnøve faris, estis salti flanken kaj kaŝiĝi. Ŝi sidis dum momento por atendi kaj observi, ĉu la patrino ekkonis ŝin kaj revenas, sed tion ŝi ne faris. Ŝi atendis kroman tempeton, ke la patrino marŝu sufiĉan distancon. Kiam ŝi poste daŭrigis, ŝi iris malrapide, baldaŭ ŝi proksimiĝis al la domoj. Kiam ŝi vidis la domojn, ŝi sentis denove angoron, kaj ju pli ŝi proksimiĝis des pli ĝi premis. Ĉio estis silenta, laboriloj staris kontraŭ la muroj, hakita ligno kuŝis staplita kaj la hakilo estis batita en la blokon. Ŝi pasis ĉion kaj iris al la pordo. Tie ŝi refoje haltis, rigardis ĉirkaŭen kaj aŭskultis; nenio estis aŭdebla. Kaj kiam ŝi nun staris kaj ne sciis, ĉu ŝi iru al Ingrid en la subtegmentejon aŭ ne, venis al ŝi la penso, ke tia certe estis la nokto, kiam antaŭ kelkaj jaroj Torbjørn iris transen kaj plantis ŝiajn florojn. Rapide ŝi demetis la ŝuojn kaj ŝteliris supren laŭ la ŝtuparo.

Ingrid tre ektimis, kiam ŝi vekiĝis kaj vidis, ke estas Synnøve, kiu vekis ŝin.

– Kiel li fartas? flustris Synnøve.

Nun Ingrid vidis klare, kaj ŝi volis vesti sin por eviti tujan respondon. Sed Synnøve eksidis sur la litrando, petis ŝin resti kuŝanta kaj ripetis sian demandon.

– Nun li fartas pli bone, diris Ingrid. – Mi baldaŭ revenos al vi.

– Kara Ingrid, ne kaŝu ion? Vi ne povas raporti malbonon, kiun mi ne jam imagis eĉ pli terura.

Ingrid ankoraŭ klopodis eviti la veron, sed la timo de Synnøve pelis ŝin kaj al ŝi ne restis ŝanco pretekstadi.

Flustre venis la demandoj, flustre la respondoj. En la profunda silento la demandoj kaj respondoj sonis eĉ pli serioze. Tiel iĝis unu el la tiel solenaj horoj, en kiuj oni kuraĝas rigardi eĉ al la plej terura vero rekte en la okulojn.

Ambaŭ kredis kompreni, ke ĉiokaze la kulpo de Torbjørn estis eta, kaj ke nenio malbona de lia flanko staris inter li kaj ilia simpatio. Ambaŭ ploradis senrezerve, sed silente… sed plej kortuŝe ploris Synnøve. Ŝi sidis tute kaŭre sur la litrando.

Ingrid provis reserenigi ŝin, memorigante kiom da ĝojo ili tri kune jam havis, sed tiam okazis, kiel ofte okazas, ke ĉiu eta memoro pri sunbrilaj tagoj en zorgo plena horo fandiĝas al larmoj.

– Ĉu li demandis pri mi? flustris Synnøve.

– Li preskaŭ ne parolis.

Ingrid nun memoris pri la letereto, kaj tio komencis premi ŝin.

– Ĉu li do ne emas paroli?

– Mi ne scias, ĉu li emas… eble li des pli multe pensas.

– Ĉu li legas?

– La patrino voĉlegis al li, kaj nun ŝi devas fari tion ĉiutage.

– Kion li do diras?

– Mi ja jam diris, ke li apenaŭ parolas. Li kuŝas kaj rigardas antaŭ sin.

– Ĉu li kuŝas en la pentrita ĉambro?

– Jes.

– Ĉu kun la vizaĝo al la fenestro?

– Jes.

Ambaŭ silentis tempeton. Poste Ingrid diris. – La malgranda Sankta-Johano ludilo, kiun vi iam donacis al li, pendas en la fenestro kaj turniĝas.

– Jes, nun estas klare al mi, diris Synnøve subite kun emfazo. – Neniam iu en la mondo igu min lasi lin, venu do kio venu!

Ingrid sentis angoron.

– La kuracisto ne scias, ĉu li iam ree estos sana, ŝi flustris.

Nun Synnøve levis la kapon kaj, subpremante la larmojn, ŝi rigardis al Ingrid sen diri vorton. Poste ŝi ree klinis la kapon kaj meditante restis sur la litrando. La lastaj larmoj fluis trans la vangojn, sed novaj ne venis. Ŝi interplektis la manojn kaj sidis senmova… estis kvazaŭ ŝi formus gravan decidon. Subite ŝi leviĝis ridetante, kliniĝis al Ingrid kaj donis al ŝi longan, varman kison.

– Se li estos senhelpa, mi flegos lin. Nun mi parolos kun miaj gepatroj.

Tio tre tuŝis Ingrid, sed antaŭ ol ŝi sukcesis diri ion, ŝi sentis sian manon kaptita.

– Ĝis la revido, Ingrid. Nun mi iru sola supren. Rapide ŝi forturniĝis por iri.

– Jen estas letereto, flustris Ingrid.

– Letereto? demandis Synnøve.

Ingrid jam leviĝis, aperigis la paperon kaj iris kun ĝi al Synnøve. Per la maldekstra mano ŝovante ĝin en ŝian bluzon, ŝi metis la dekstran brakon ĉirkaŭ la nuko de la amikino kaj redonis al ŝi la kison. Synnøve sentis ŝiajn larmojn fali, grandaj kaj varmaj, sur sian vizagon. Poste Ingrid ŝovis ŝin delikate tra la pordo kaj fermis ĝin. Ŝi ne kuraĝis vidi tion, kio venos.

Synnøve ŝteliris en ŝtrumpoj malsupren laŭ la ŝtuparo.

Sed, ĉar samtempe multaj pensoj okupis sin, ŝi malsingarde bruis. Ŝi ektimis, rapidis tra la koridoro kaj kuris, kun la ŝuoj en la mano, preter la domoj tra la kampoj ĝis la barilo. Tie ŝi haltis kaj surmetis la ŝuojn. Poste ŝi ekiris rapidpaŝe supren sur la monton. Ŝia sango pulsis rapide. Ŝi iris pli kaj pli rapide, ĝis kiam ŝi fine estis laca kaj devis eksidi. Kaj tiam ŝi memoris la letereton.

Kiam la postan matenon la paŝthundo ekbojis, la buboj vekiĝis kaj la bovinoj estis melkotaj, Synnøve ankoraŭ ne revenis.

Kiam la knaboj staris kaj mirigite provis diveni, kie ŝi povus esti… kiam ili konstatis, ke ŝi la tutan nokton ne estis en la lito… tiam aperis Synnøve. Ŝi estis pala kaj silenta. Sen diri vorton ŝi preparis la matenmanĝon por la buboj, metis al ili la provizojn por la tago en la ujojn kaj helpis ĉe la melkado.

La nebulo kuŝis ankoraŭ preme sur la malalta montkresto.

Sur la tuta ruĝbruna paŝtejo brilis roseroj en la eriko. Estis malvarmete. Kaj kiam la hundo bojis, eĥis de la najbaraj altaĵoj. La bovinoj estis ellasataj. Ili blekis en la freŝa aero. Bovino post bovino iris al la barilo. Tie sidis la hundo kaj akceptis ilin. Ĝi haltigis ilin ĝis kiam ĉiuj estis kune, tiam ĝi lasis ilin eliri. La sonoretado tintis trans la montkrestojn, la hundo bojis kuraĝe kaj la buboj konkursis per plej forta kornblovado.

Tiun bruon Synnøve forlasis kaj iris al la loko sur la deklivo, kie Ingrid kaj ŝi kutimis sidi. Ŝi ne ploris. Tute silenta ŝi sidis, rigardis malproksimen kaj de tempo al tempo aŭskultis la bruon, kiu nun estis malproksima kaj harmonia.

Dume ŝi ekkantis, en la komenco mallaŭte, poste laŭtete kaj fine per plena, klara voĉo. Ŝi verkis la kanton laŭ ritmo de alia, kiun ŝi konis de la infanaĝo.

Pro la pasinto nun dankas mi,
pro lud’ en rondoj, en pinarbaroj.
Mi pensis: ĉiam ja daŭros ĝi
ĝis griziĝintaj la haroj.

La ludo daŭros – do pensis mi –
el la hel verda betul kreskejo
al la altaĵoj de l’ sunradi’,
al ruĝkolora preĝejo.

Atendis ofte mi en vesper’
de l’ abiaro atendis ĝojon,
sed kuŝis ombro de l’ mont’ sur ter’
kaj vi ne trovis la vojon.

Mi atendadis kun la imag’:
Li certe venos en la vespero.
Kaj tago pasis, kaj venis tag’,
sed estis sama afero.

Alkutimiĝis jam la okul’
al ripetado de l’ sama movo,
altiras ĝin sama korregul’,
kaj ardas ĝi sub la brovo.

Jen certa loko de la konsol’
en la preĝejo por la animo,|
sed min malhelpas kontraŭa vol’,
– li sidas en la proksimo!

Mi scias, kiu tra la arbar’
preparis vojon por la okulo
inter la hejmoj de homopar’
laŭ la anima postulo.

Mi scias, kiu por la homar’
kunmetis seĝojn en sankta loko,
por ke alvenu la homopar’
laŭ la altara alvoko.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.