La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SYNNØVE SOLBAKKEN

Aŭtoro: Bjørnstjerne Bjørnson

©2026 Geo

La Enhavo

DUA ĈAPITRO

La preĝejo okupas altan rangon en la animo de kamparano; soleca kaj sankta ĝi staras… ekstere la solena silento de la tombejo, interne la viveca diservo. Ĝi estas la sola domo en la valo, kiun li pompe ekipis, kaj tial la turpinto ŝajnas pli alta ol ĝi reale estas. Ĝiaj sonoriloj jam de malproksime sendas al li sian saluton, kiam li en klara dimanĉmateno pilgrimas al ĝi; kaj ĉiam, kiam li aŭdas ilian sonoradon, li levas sian ĉapon, kvazaŭ li volus diri al ili: – Dankon pro la antaŭa plezuro[5].

Ekzistas ligo inter li kaj ili, kiun neniu konas.

Antaŭe Torbjørn staris en la malfermita pordo kaj aŭskultis ilian sonadon, dum malsupre sur la strato en silenta kolono pretermigris la preĝej-irantoj. La patro aliĝis al ili, sed li mem ankoraŭ estis tro juna. Li tiam ligis multajn bildojn al la fortaj sonplenaj tonoj, kiuj, eĥante de roko al roko, sonadis kelkajn horojn inter la montoj.

Tri pensoj neniam estis disigeblaj de la festa sonorado:

… puraj, novaj vestoj; feste ornamitaj virinoj; brositaj ĉevaloj kun brila rimenaro.

Kaj kiam nun venas la dimanĉo, en kiu la sonoriloj sonoradas pri lia feliĉo kaj li en tute novaj, eble iom tro vastaj vestoj, flanke de sia patro la unuan fojon fiere paŝas al la preĝejo… tiam, jes, tiam estas ĝojo kaj feliĉo en iliaj tonoj! Ili malfermas al li la pordon al ĉio, kion li nun vidos. Kaj kiam sur la vojo hejmen la sonoriltonoj bruas super lia kapo, kiu ankoraŭ estas peza kaj sinkopa de la kantoj, la meso, la prediko… kio flanken ŝoviĝas de tio, kion li samtempe suĉis en sin per la okuloj; la altartabulo, la regionaj vestoj, la multaj homoj… tiam ekvolbiĝas por ĉiam kupolo super ĉi tiuj multspecaj impresoj kaj la eta preĝejo, kiun li de nun portas en sia koro, estas inaŭgurita.

Iom pli aĝa, li devas paŝti la brutaron en la montaro.

Sed kiam li, kun sia bestaro profunde sub si, en la bela, rosplena dimanĉmateno sidas sur la rokoj, kaj se tiam la muĝantaj tonoj de la preĝejsonoriloj superondante la sonoradon de lia brutaro, penetras al li, tiam sopiro kaptas lian koron. Ĉar kun tiuj tonoj venas de malsupre serenaj, agrablaj, tentaj pensoj… pensoj pri la konatoj, kiujn oni renkontas en la preĝejo, pri la ĝojo, kiam oni estas tie… pri la eĉ pli granda ĝojo post la reveno pro la bonaj manĝaĵoj hejme, pri la gefratoj kaj gepatroj, pri la gajaj ludoj sur la verda herbejo en la serenaj dimanĉvesperoj; kaj la eta koro iĝas ribela en la brusto. Tamen fine ĉiam revenas la penso, ke estas la preĝejaj sonoriloj, kiuj sonoradas. Li meditas kaj fine trovas en la memoro verson el iu psalmo. Li kantas la verson kaj sendas karesan rigardon valen, aldonas mallongan preĝon, ekstaras, estas feliĉa kaj blovas sian kornon tiel, ke eĥas vaste en la montaro.

Ĉi tie en la silentaj montvaloj la preĝejo ankoraŭ havas specialan lingvon por ĉiu aĝo, sian specialan aspekton por ĉiu okulo. Multo eble leviĝis inter la preĝejo kaj la matura viro, sed nenio povas superi ĝin. En netuŝebla perfekteco ĝi staras antaŭ la konfirmoto; kun levita fingro, duone admonante, duone logante, antaŭ la junulo, kiu faris sian elekton; forte kaj larĝŝultre super la zorgoj de la viro; vaste kaj milde super la laca blankharulo.

Meze en la diservo la novnaskitoj estas enportataj kaj baptataj, kaj estas konate, ke dum tiu ceremonio la edifo estas plej sentebla.

Ne estas eble skizi norvegajn kamparanojn, ĉu bonajn … ĉu malbonajn, sen iel aŭ tiel tuŝi la preĝejon. Eble tio estas monotona, sed tia monotoneco eble ne estas plej malbona. Tio estu dirita por nun kaj ĉiam, sed ne tute speciale pro la preĝejvizito, kiu nun sekvos.

Torbjørn sentis grandan ĝojon pro la promeno al la preĝejo kaj la rigardo al ĉiuj novaj aferoj. Ekstere antaŭ la preĝejo liaj okuloj blindiĝis pro la miriga diverseco de koloroj; interne li sentis sin premata de la profunda silento, kiu kovris ĉiujn kaj ĉion antaŭ la komenco de la meso; kaj kvankam li mem forgesis klini la kapon, kiam oni komencis legi la preĝon, li tuj klinis ĝin je la ekvido de la multaj centoj da kliniĝintaj kapoj. Nun komenciĝis kanto, kaj la kredantaro subite ekkunkantis tiel, ke li preskaŭ sentis timon. Tiel enpense li sidis, ke li ekrekti ĝis kvazaŭ dorminte, kiam oni malfermis la seĝarejon kaj iu eniris. Post la finiĝo de la kanto la patro donis la manon al la veninto kaj demandis:

– Kiel vi fartas sur Solbakken?

Torbjørn faris grandajn okulojn. Sed kiom li ankaŭ rigardis la viron, estis al li neeble kontaktigi lin kun ia sorĉo. Estis afable aspektanta viro kun blonda hararo, grandaj bluaj okuloj kaj alta frunto. Li ridetis, kiam oni parolis al li, kaj li diris – Jes! al ĉio, kion Sæmund diris, cetere li ŝajne estis viro de malmultaj vortoj.

– Jen vi povas vidi Synnøve, diris la patro, kliniĝante al Torbjørn, prenante lin sur la genuojn kaj montrante al la vidalvida virinseĝarejo. Ŝi estis eĉ pli blonda ol la fremda viro… tiel blonda, kiel li ankoraŭ neniun vidis.

Ŝi havis ruĝajn, flirtantajn rubandojn sur la kapuĉeto, el sub kiu ŝiaj flavblondaj haroj videbliĝis, kaj ridis nun tiel gaje al li, ke li tutan tempeton ne povis rigardi al io alia ol al ŝiaj blankaj dentoj. Ŝi tenis en unu mano belan kantaron kaj en la alia falditan poŝtukon de ruĝflava silko, kaj ŝi amuziĝis per tio, ke ŝi batis per la poŝtuko la kantaron.

Ju pli li rigardis, des pli ŝi ridis, kaj nun li volis, kiel ŝi, ankaŭ genui sur la benko. Tiam ŝi mute kapjesis al li.

Momenton li rigardis ŝin serioze, poste ankaŭ li kapjesis.

Ŝi ridetis kaj kapjesis duan fojon, li ree klinis la kapon kaj tiam ankoraŭfoje. Ŝi ridetis, sed ne plu kapjesis … ĝis post longa tempeto, kiam li jam forgesis tion, tiam ŝi kapjesis.

– Mi ankaŭ volas vidi, li aŭdis malantaŭ si voĉon. En la sama momento li sentis sin tirita teren je la piedoj tiel, ke li preskaŭ falis. Estis malgranda, fortika bubo, kiu nun brave rampis al lia loko. Li havis helan, sed hirtan hararon kaj stumpnazon. Aslak sendube instruis al Torbjørn, kiel oni traktu la bubaĉojn, kiujn oni renkontas en la lernejo kaj en la preĝejo. Torbjørn do pinĉis la knabon de malantaŭe, ke tiu preskaŭ ekkriis, sed li subpremis la dolorsenton, rampis rapide de la benko kaj kaptis Torbjørn ĉe ambaŭ oreloj. Torbjørn siaflanke kaptis lin ĉe la hararo kaj tiris lin al la planko. La knabo ankoraŭ ne ploris, sed mordis la gambon de Torbjørn. Torbjørn fortiris ĝin kaj premis la vizaĝon de la bubo firme al la planko.

Sed nun li mem sentis sin kaptita je la kolo kaj levita kiel sako da pajlo… estis la patro, kiu metis lin sur siajn genuojn.

– Se ni ne estus en la preĝejo, vi nun ricevus batojn, li flustris en lian orelon, kaj dume li premis lian manon, tiel ke doloris ĝis en liajn piedfingrojn.

Nun li memoris pri Synnøve kaj rigardis transen. Ŝi ankoraŭ staris tie, sed tiel rigide kaj konfuzite, ke li komprenis, ke li faris ion tre malbonan. Tuj kiam ŝi observis, ke li rigardas al ŝi, ŝi rampis de la benko kaj ne plu montris sin. Tiam aperis la pedelo… poste la pastro.

Li apenaŭ rigardis kaj aŭdis ilin. Kaj ree venis la pedelo kaj ree sekvis la pastro. Li ankoraŭ sidis sur la genuoj de la patro kaj pensis. – Ĉu ŝi baldaŭ ree levos la okulojn? La knabo, kiu tiris lin de la benko, sidis sur tabureto en la alia angulo de la seĝarejo, kaj tuj, se li volis levi sin, li ricevis puŝon en la dorson de maljunulo, kiu sidis kaj dormetis, sed aŭtomate vekiĝis, ĉiam kiam la etulo ekemis levi sin.

– Ĉu ŝi nun baldaŭ ree rigardos? pensis Torbjørn, kaj ĉiu ruĝa rubando, kiu movis sin en lia proksimo, memorigis lin al tiuj, kiujn ŝi portis; kaj ĉiu bele pentrita bildo en la malnova preĝejo estis aŭ egale granda kiel ŝi aŭ iom pli malgranda. Ho! jen ŝi elŝovas la kapeton, sed apenaŭ vidinte lin, ŝi serioze retiris ĝin…

Ankoraŭfoje elpaŝis la pedelo kaj la pastro, la sonoriloj ekparolis kaj la kredantaro leviĝis.

La patro denove parolis kun la blonda viro, ili kune iris al la seĝarejo de la virinoj, kie oni ankaŭ levis sin. La unua, kiu elpaŝis estis blonda virino. Ŝi ridetis kiel la fremda viro, sed ne tute tiel serene. Ŝi estis malalta kaj pala kaj tenis Synnøve ĉe la mano. Torbjørn tuj rapidis rekte al ŝi, sed ŝi fuĝis antaŭ li kaj kaŝis sin malantaŭ la vesto de la patrino.

– Ne ĝenu min! tiu diris.

– La etulo certe neniam antaŭe estis en preĝejo, diris la blonda virino kaj metis sian manon sur lian kapon.

– Ne, tial li ankaŭ batalis, respondis Sæmund.

Kun honta sento Torbjørn rigardis al ŝi kaj poste al Synnøve, kiu nun ŝajnis al li ankoraŭ pli serioza. Ili ĉiuj eliris. La gepatroj dume interparolis. Torbjørn iris tuj malantaŭ Synnøve, kiu, kiam li tro proksimiĝis, pli firme kroĉis sin al la patrino. La alian knabon li ne plu vidis.

Ekstere antaŭ la preĝejo ili haltis kaj komencis longan interparolon. Torbjørn kelkfoje aŭdis la nomon ”Aslak” kaj, ĉar li timis, ke ĉe tiu okaze ankaŭ li povus esti priparolata, li flankeniris.

– Vi ne bezonas aŭdi tion, diris la patrino al Synnøve.

– Foriru kelkajn paŝojn, mia infano… iru do, mi diras al vi!

Synnøve foriris hezite.

Torbjørn proksimiĝis al ŝi kaj rigardis ŝin; kaj nun ili staris momenton kaj rigardis unu la alian. Fine ŝi diris:

– Fi!

– Kial vi diris fi? li demandis.

– Fi! ŝi ree diris. – Fi, hontu! ŝi aldonis.

– Kion do mi krimis?

– Vi batalis en la preĝejo, kaj eĉ kiam la pastro voĉpre ĝis… fi!

– Jes, sed tio estis antaŭ longe.

Tion ŝi komprenis, kaj do diris post tempeto:

– Ĉu vi estas tiu, kiu nomiĝas Torbjørn Granlien?

– Jes, kaj ĉu vi estas tiu, kiu nomiĝas Synnøve Solbakken?

– Jes… mi ĉiam aŭdis, ke vi estas tiel bonkonduta knabo.

– Ne, tio ne estas vera. Mi estas hejme la plej malbona el ĉiuj, diris Torbjørn.

– Mi neniam aŭdis ion similan… ! diris Synnøve, kunfrapante siajn etajn manojn. – Panjo, panjo, li diris …

– Silentu kaj iru for! aŭdiĝis de ŝi.

Synnøve haltis kaj tiam ŝi revenis malantaŭen irante, kaj ŝiaj grandaj, bluaj okuloj estis konstante direktataj al la patrino.

– Mi ĉiam aŭdis, ke vi estas tiel bonkonduta, diris Torbjørn.

– De tempo al tempo jes, precipe se mi lernis diligente, respondis ŝi.

– Ĉu estas vere, ke ĉe vi svarmas koboldoj, sorĉistinoj kaj malbonaj fantomoj? li demandis, apogis manon en la flankon, antaŭen metis unu piedon kaj tenis sin sur la alia… ekzakte kiel li tion vidis ĉe Aslak.

– Panjo, panjo! Ĉu vi scias, kion li diris? Li diris…

– Ne malhelpu min… obeu nun! Kaj ne venu ĉi tien antaŭ ol mi vokos vin!

Jam denove ŝi devis, malantaŭen paŝante, malrapide foriri. Ŝi prenis angulon de la tuko en la buŝon, mordis kaj tiris ĝin.

– Ĉu ne estas vere, ke oni tie transe en la montaro aŭdas ĉiunokte muzikon?

– Ne!

– Ĉu vi do neniam vidis koboldon?

– Ne!

– Sed je la nomo de Dio… !

– Fi, tion vi ne diru!

– Babilaĉo, tio ne estas danĝera! li diris kaj kraĉis tra la dentoj por montri al ŝi kiom malproksimen li kapablas sputi.

– Jes! Jes! parolis ŝi. – Estu singarda, alie vi finiĝos en la infero!

– Ĉu vi kredas? li demandis multe pli humile, ĉar ĝis nun li nur pensis, ke li ricevos batojn, se li diras ion tian, kaj en tiu momento la patro staris malproksimete.

– Kiu estas plej forta tie ĉe vi? Li demandis kaj ŝovis la ĉapon iom pli sur unu orelon.

– Nu, tion mi ne scias.

– Ĉe ni estas la patro. Li estas tiel forta, ke li eĉ bategis Aslak; kaj tion vi povas kredi, Aslak estas forta.

– Ĉu… u?

– Foje li levis ĉevalon.

– Ĉevalon?

– Tio estas vera, absolute vera… li mem rakontis pri tio.

Nun kompreneble eĉ ŝi ne plu dubis.

– Kiu estas Aslak? ŝi demandis.

– Li estas aĉa ulo, mi diras al vi. La patro batis lin tiel, kiel antaŭe neniam homo estis batata.

– Ĉu vi do batas unu la alian tie ĉe vi?

– Jes, okaze… Ĉu vi ne batas unu la alian tie transe sur Solbakken?

– Ne, neniam.

– Kion vi do faras?

– Nu, panjo kuiras, trikas, kudras kaj tion ankaŭ faras Karin, sed ne tiel lerte kiel panjo, ĉar Karin estas tiel maldiligenta. Randi paŝtas la bovinojn; paĉjo kaj la helpantoj estas en la kamparo aŭ hejme.

Tiu raporto tute kontentigis lin.

– Sed vespere, ŝi daŭrigis. – Ni legas kaj kantas, kaj tion ni ankaŭ faras dimanĉe.

– Ĉiuj kune?

– Jes.

– Tio certe estas enuiga…

– Imagu, panjo! li diris…

Nun ŝi memoris, ke ŝi ne malhelpu panjon.

– Vi povas kredi al mi, ke mi havas egan aron da ŝafoj, ŝi diris, returninte sin al li.

– Ĉu… ĉu vi vere havas?

– Jes, kaj tri el ili iras ĉivintre kun idoj kaj unu el ili, mi certe kredas tion, havos du idojn.

– Nu, vi do havas ŝafojn!

– Jes, kaj ankaŭ bovinojn kaj porkojn. Ĉu vi ne havas?

– Ne.

– Venu al mi kaj vi ricevos ŝafidon. Kaj kredu, vi havos pli multajn.

– Tio vere estus ega plezuro.

Momenton ili staris silentaj. Poste li demandis:

– Ĉu Ingrid ankaŭ povos ricevi ŝafidon?

– Kiu estas Ingrid?

Ne, ŝin ŝi ne konis.

– Ĉu ŝi estas pli malgranda ol vi?

– Jes, absolute!… Ŝi havas proksimume vian altecon.

– Ho jes! Kunvenigu ŝin!

Jes, tion li certe faros.

– Sed, ŝi diris. – Ĉar vi havos ŝafidon, ŝi havos porkidon.

Tio ŝajnis ankaŭ al li plej saĝa, kaj nun ili ekrakontis pri siaj komunaj gekonatoj, ili ne havis multajn. La gepatroj finparolis kaj nun oni iris hejmen.

En la posta nokto li sonĝis pri Solbakken. Estis al li, kvazaŭ li vidus tie nenion krom blankajn ŝafidojn kaj blondan knabineton kun ruĝaj rubandoj, kaj ŝi paŝadas inter ili. Ingrid kaj li parolis ĉiutage pri la planita vizito, kaj en la fantazio ili atendis tiom da ŝafidoj kaj porkidoj, ke ili tute ne sciis, kiel ili mastrumu ilin. Baldaŭ ili miris, ke ili ne rajtas tuj iri transen.

– Ĉu, ĉar la etulineto invitis vin? demandis la patrino.

– Ĉu oni iam aŭdis ion similan?

– Jes, jes… atendu nur ĝis la proksima predikdimanĉo, estis la opinio de Torbjørn. – Tiam vi vidos!

Tiu dimanĉo venis.

– Vi ja tiel emas fanfaroni kaj mensogi kaj blasfemi, oni rakontis, diris Synnøve al li. – Kaj vi ne ricevos permeson viziti min pli frue ol vi estos dekutimiĝinta de tio.

– Kiu diris tion?

– Panjo.

Ingrid tre malpacience atendis lian revenon, kiam li venis, li rakontis al ŝi kaj al la patrino, kion li spertis.

– Jen vi vidas, diris la patrino.

Ingrid diris nenion. Sed de tiu momento ŝi kaj la patrino admonis lin, se li ekfanfaronis aŭ blasfemis. Iun tagon tamen li kaj Ingrid disputis, ĉu la esprimo ”La hundo eniru min”, estas blasfemo aŭ ne. Ingrid ricevis batojn kaj li nun diris la tutan tagon ”La hundo eniru min!” Sed vespere la patro aŭdis tion.

– Jes, ĝi eniru vin, li diris kaj donis al li puŝon, tiel ke li falis. Torbjørn forte hontis, des pli ĉar Ingrid ĉeestis, sed post tempeto ŝi venis al li kaj karesis lin.

Post kelkaj monatoj ili ambaŭ iris transen al Solbakken.

Pli poste Synnøve venis al ili, sekve de tio ili ree vizitis ŝin, kaj tiel daŭris ĝis kiam ili estis plenkreskuloj.

Torbjørn kaj Synnøve konkuris en la lernado. Ili vizitis la saman lernejon kaj li tre rapide progresis, tiel rapide, ke la pastro ekhelpis al li. Ingrid pli malrapide progresis kaj ambaŭ helpis al ŝi. Ŝi kaj Synnøve iĝis tiel nedisigeblaj, ke la homoj nomis ilin ”la neĝkokinetoj”, ĉar ili ĉiam forflugis kune kaj ambaŭ estis tiel helaj.

Da tempo al tempo okazis, ke Torbjørn kaŭzis ĉagrenon al Synnøve, ĉar li estis tro sovaĝa kaj konstante partoprenis en interbataloj. Sed tiam Ingrid peradis kaj kreis pacon inter la du, kaj ree ili estis bonaj geamikoj.

Sed se la patrino de Synnøve aŭdis pri interbatalo, li ne rajtis veni al Solbakken en tiu semajno, kaj ofte en la posta nur kun granda peno. Al Sæmund neniu rakontis ion. – Li estas tro severa al la knabo, diris lia edzino, kaj ŝi silentigis ĉiujn.

Kiam ili nun plimaturiĝis, ĉiuj tri estis belaj infanoj, ĉiu laŭ sia maniero. Synnøve iĝis alta kaj gracila. Ŝi havis helblondajn harojn kaj delikatan, radiantan vizaĝon kaj trankvilajn, bluajn okulojn. Ŝi ridetis, kiam ŝi parolis, kaj la homoj diris, ke estas beno esti en la cirklo de tiu rideto.

Ingrid estis pli malalta kaj rondeta, ŝi havis eĉ pli helajn harojn kaj tre etan, rondan vizaĝon kaj molajn trajtojn.

Torbjørn iĝis mezalta, sed li estis de bela kaj forta staturo. Li havis malhelan hararon, ege bluajn okulojn, akrajn trajtojn kaj fortikajn membrojn. Kiam li furiozi ĝis, li kutimis diri, ke li povas legi kaj skribi same bone kiel la instruisto, kaj ke li timas neniun homon en la valo. – Escepte de la patro, li pensis, sed tion li ne diris.

Torbjørn deziris esti konfirmata jam frue, sed tio ne plenumiĝis.

– Tiel longe ke vi iras al la lecionoj, vi estas nur knabo kaj mi pli bone povas regi vin, diris la patro.

Tial okazis, ke li, Synnøve kaj Ingrid samtempe iradis al la pastro. Synnøve ankaŭ atendis longe, ŝi estis jam preskaŭ deksesjara.

– Oni neniam scias tro multe, kiam oni estas konfirmata, ofte estis dirinta la patrino. Kaj la patro, Guttorm Solbakken, diris – Jes, al tio.

Ne estis mirige, ke jam alvenis kelkaj svatemuloj. Unu estis filo de altrangulo, la alia riĉa najbaro.

– Tio tamen estas tro! Ŝi ankoraŭ ne konfirmiĝis, diris la patrino.

– Jes… do ni devos konfirmigi ŝin, diris la patro.

Synnøve mem ne aŭdis pri tio.

La sinjorinoj en la pastrejo tiel ŝatis Synnøve, ke ili envenigis ŝin por babili kun ŝi. Ingrid kaj Torbjørn restis ekstere ĉe la aliaj, kaj kiam unu knabo diris al li: – 

Kial ankaŭ vi ne eniris? Ili kaptos ŝin for de antaŭ via nazo, tiu petolaĵo enspezigis al tiu bluan okulon. De nun estis kutimo inter la knaboj moki lin pri Synnøve. Montri ĝis, ke nenio alia tiel povis tikli lian furiozon.

Kaŭzita de tiuj moketadoj finfine ekestis ega interbatalo en arbaro proksime al la pastra domo. La nombro de tiuj, kontraŭ kiuj Torbjørn devis defendi sin, kreskegis tiom, ke li baldaŭ havis tutan svarmon kontraŭ si. La knabinoj antaŭe iris kaj tial neniu ĉeestis, kiu povus esti disiginta ilin. La batalo pli kaj pli aĉiĝis. Cedi li ne volis.

Pli kaj pli da kontraŭuloj ekatakis lin. Li devis defendi sin kiel eble plej bone. Multaj batoj disdoniĝis. Tiuj poste mem rakontis, kio okazis. La kaŭzo de la batalo koniĝis kaj multe de klaĉado estis en la paroĥo.

La venintan dimanĉon Torbjørn ne volis iri al la preĝejo, kaj kiam li la proksiman fojon estis ironta al la pastro, li ŝajnigis malsanon. Ingrid do iris sola. Ĉe la reveno li demandis ŝin, kion Synnøve diris. – Nenion, estis la respondo.

Kiam li ree kuniris, li kredis, ke ĉiuj homoj rigardas lin kaj ke la gekonfirmotoj sekrete priridas lin. Sed Synnøve venis pli malfrue ol la aliaj kaj tiun tagon ŝi estis longe ĉe la pastra familio.

Li timis riproĉojn de la pastro, sed baldaŭ sentis, ke en la valo nur du homoj ne scias ion pri la interbatalo, lia patro kaj la pastro. Tiu flanko do estis en ordo, sed li multe cerbumis, kion li faru por denove paroli kun Synnøve.

Por la unuan fojon li ne kuraĝis peti Ingrid peradi inter ili. Kiam la lecionoj finiĝis, Synnøve reiris en la pastran domon. Li atendis tiom longe kiom aliaj estis en la korto, sed fine ankaŭ li devis iri. Ingrid iris jam kun la unuaj.

La postan tagon Synnøve estis veninta unua, kaj nun ŝi promenis kun fraŭlino kaj juna sinjoro en la ĝardeno.

La fraŭlineto elfosis kelkajn florojn kaj donis ilin al Synnøve, la juna sinjoro helpis, dume Torbjørn staris ekstere inter la aliaj kaj rigardis. Oni klarigis al ŝi… kaj eĉ tiel laŭte, ke ĉiuj komprenis… kiel oni plantu la florojn, kaj Synnøve promesis mem planti ilin, por ke tio okazu kiel ili montris al ŝi.

– Sola vi ne povos fari tion, diris la fremda sinjoro.

Torbjørn encerbigis tion.

Kiam Synnøve elvenis al la aliaj, ili estis eĉ pli ĝentilaj ol ĝenerale. Sed ŝi iris tuj al Ingrid, salutis ŝin kore kaj petis ŝin iri kun ŝi al la herbejo. Tie ili eksidis. Jam longan tempon ili ne interparolis senĝene. Torbjørn restis inter la aliaj kaj rigardis la belajn, eksterlandajn florojn de Synnøve.

Tiun tagon Synnøve tuj hejmen iris kun la aliaj.

– Ĉu mi portu la florojn por vi? demandis Torbjørn.

– Bonvolu, ŝi respondis afable, sed sen rigardi lin.

Nun ŝi prenis Ingrid ĉemane kaj iris antaŭen kun ŝi.

Apud Solbakken ŝi haltis kaj adiaŭis al Ingrid.

– La reston de la vojo mi mem povos porti ilin, ŝi diris preninte la korbon, kiun Torbjørn metis sur la teron.

La tutan vojon li havis la firman volon peti permeson planti la florojn por ŝi. Sed nun li ne sukcesis, ĉar ŝi rapide turnis sin kaj iris. Poste li povis pensi pri nenio alia ol ke li tamen devus esti helpinta ŝin ĉe la floroj.

– Pri kio vi parolis, li demandis Ingrid.

– Pri nenio.

Kiam ĉiuj estis en la litoj, Torbjørn revestis sin kaj eliris.

Estis bela vespero, trankvila kaj milda. La ĉielo havis vualon de blu-grizaj nuboj, tie kaj ie ŝiritaj, tiel ke aspektis kvazaŭ iu rigardus malsupren el la profunda bluo kiel el okulo.

Neniu homo estis videbla en la bieno aŭ en la ĉirkaŭaĵo.

Sed ĉiuflanke muzikadis en la herbo la akridoj, perdriko knaris dekstre, de maldekstre respondis alia kaj nun komenciĝis en la herbo kantado de unu loko al alia, kvazaŭ li estus akompanata de granda eskorto, kvankam nenio estis videbla.

La arbaro etendiĝis blua, kaj pli malantaŭe malhela kaj pli malhela ĝis al la montokresto… kiel granda maro en nebulo. Sed el ĝia interno li aŭdis la galon ludi al siaj propraj notoj kaj solecan strigon krii, dum la akvofalo kantis siajn pratempajn, malmolajn versojn, li kantis pli laŭte ol iam, nun kiam ĉio kuŝiĝis por aŭskulti lin. Torbjørn rigardis transen al Solbakken kaj paŝis plu.

Li forlasis la ordinaran vojon, iris rekte antaŭen kaj baldaŭ staris en la malgranda ĝardeno, kiu apartenis al Synnøve. Tiu situis precize sub la fenestro de subtegmenta ĉambreto, en kiu ŝi dormis. Li ĉirkaŭrigardis kaj aŭskultis, sed ĉio estis silenta. Tiam li serĉis en la ĝardeno ilojn kaj bonŝance trovis fosilon kaj rastilon. Unu bedo jam parte estis farita, sed nur peceto tute pretiĝis kaj en ĝin du floroj estis plantitaj… supozeble por vidi, kiel ili konformas.

– La kompatindulineto laciĝis kaj devis lasi la laboron … ĉi tie vira brako estas necesa, li pensis kaj tuj eklaboris.

Li ne sentis eĉ la plej etan emon dormi, kaj neniam laboro ŝajnis al li tiel facila. Li memoris kiel la floroj estu plantitaj, memoris ankaŭ la pastran ĝardenon kaj aranĝis ĉion bonorde.

La nokto pasis, sed li tion ne rimarkis. Apenaŭ li permesis al si ripozeton, baldaŭ la tuta bedo estis fosita, la floroj plantitaj kaj unu kaj alia translokigitaj, se ili tiel konformis pli bone. De tempo al tempo li sendis rigardeton al la subtegmenta fenestro, por vidi, ĉu ne tamen iu observas lin. Sed nek tie nek aliloke iu videbliĝis, ja eĉ hundon li ne aŭdis boji. Forta silento regis ĉirkaŭe ĝis kiam la virkoko ekkikerikis kaj vekis la birdojn en la arbaro.

Tiuj nun unu post alia leviĝis kaj kantis sian ”Bonan matenon!” Kiam li staris kaj glatigis la teron, li memoris la historietojn, kiujn Aslak pli frue rakontis al li, kaj ke li iam kredis, ke sur Solbakken vivas sorĉistinoj kaj koboldoj.

Li rigardis alten al la fenestreto kaj ridetis. – Kion pensos Synnøve, kiam ŝi en frumatena horo venos rigardi siajn florojn… ? Jam estis tre hele kaj la birdoj faris egan bruon… Li levis sin trans la heĝon kaj rapidis hejmen. Ja… nun nur iu kuraĝu diri, ke estis li, kiu estis tie transe kaj plantis la florojn en la ĝardeno de Synnøve Solbakken.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.