La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


SYNNØVE SOLBAKKEN

Aŭtoro: Bjørnstjerne Bjørnson

©2026 Geo

La Enhavo

UNUA ĈAPITRO

En norvega valo oni povas trovi altaĵon kun tute liberaj flankoj, al kiu la suno sendas siajn radiojn de frumateno ĝis sunsubiĝo. Tiuj, kiuj loĝas pli proksime al la rokoj kaj ĝuas pli maltofte la sunon, nomas tiun lokon Solbakke[1]. Ŝi, pri kiu ĉi tie estos rakontate, loĝis sur tiu monteto. De tio ŝia bieno havis sian nomon. Tie la neĝo ekrestis nur tre malfrue en la aŭtuno kaj tie ĝi unue degelis printempe.

La bienuloj estis Haŭge-anoj[2]. Laŭfame ili estis legemuloj, ĉar ili kutimis legi la biblion pli fervore ol aliaj. La edzo nomis sin Guttorm, la edzino Karen. Al ili naskiĝis knabo, li mortis. Dum tri jaroj ili evitis la okcidentan flankon de la preĝejo, tie staris la baptejo. Poste naskiĝis al ili knabino. Ili nomis ŝin laŭ la knabo. Li havis la nomon Syvert[3]. Ŝi baptiĝis Synnøv, ĉar ili ne trovis nomon pli parencan al la lia. Sed la patrino alparolis ŝin Synnøve, ĉar al ŝi venis la emo diri: – Synnøv-mia, dum la infano estis eta, kaj tial Synnøve ŝajnis al ŝi pli oportuna.

Kiam la knabino maturiĝis, ĉiuj nomis ŝin Synnøve, kiel la patrino. Plej multaj diris, ke en tempo memorebla en la regiono ne kreskis knabino, kiu en beleco estis egala al Synnøve Solbakken.

Ŝi estis ankoraŭ tre juna, kiam la gepatroj komencis kunpreni ŝin al la preĝejo ĉiun predikdimanĉon. Synnøve en la unua tempo ne komprenis pli, ol ke la pastro staras kaj admonas Bent Friponon, kiun ŝi vidis sidi tuj antaŭ la pupitro. Tamen la patro deziris ŝian ĉeeston: – 

Por kutimiĝi, li diris. La patrino ankaŭ deziris tion: – Ĉar neniu scias, kiel ŝi intertempe estus gardata hejme.

Se en la bieno ŝafido, kaprido aŭ porkido estis malsaneta, aŭ bovino malbonfarta, oni ĉiam donis la beston al Synnøve. La patrino imagis, ke de tiu momento ĝi bonfartetis.

La patro ne absolute kredis, ke la ŝango venas de tio. Sed estis indiferente, kie estas la besto, se ĝi nur bonfartas.

Sur la alia flanko de la valo, proksime al la alta roko, situis bieno nomata Granlien[4], ĉar ĝi kuŝis meze en granda abiarbaro, la sola en la regiono. La prapatro de la nuna posedanto estis inter la soldatoj, kiuj bivakis en Holstinio atendante la rusojn. De tiu ekskurso li hejmen portis en la tornistro multajn fremdlandajn semojn. Ilin li semis ĉirkaŭ sia domo. En la tempo de tiam pasinta, la kreskaĵoj formortis unu post alia. El kelkaj abisemoj, kiuj hazarde restis, kreskis la arbaro. Ĝi nun ombrumis la bienon de ĉiuj flankoj.

La Holstinio-soldato nomis sin Torbjørn laŭ sia avo, lia plej aĝa filo Sæmund laŭ la patro. Poste la mastroj de la bieno alterne havis la nomojn Torbjørn kaj Sæmund.

Sed fantomis la onidiro, ke en Granlien nur ĉiu dua mastro havas la feliĉon kun si, kaj ne estas tiu kun la nomo Torbjørn. Kiam al la nuna mastro, Sæmund, naskiĝis la unua filo, li multe cerbumis. Li meditis, sed li ne kuraĝis rompi la tradicion de la familio kaj nomis lin Torbjørn.

Li pripensis, ĉu ne estus eble eduki la knabon tiel, ke li evitu la ŝtonon de la sorto, kiun la onidiro metis sur lian vojon. Tute certa li ne estis, sed ŝajne li sentis obstinan karakteron ĉe la knabo. – Tio malaperos, li diris al la patrino. De kiam Torbjørn estis pli ol trijara la patro de tempo al tempo sidis kun vergo en la mano kaj devigis lin porti ĉiun brullignon reen al ĝia loko, ordigi la ilojn, kiujn li ĵetis teren kaj karesi la katon, kiun li pinĉis. La patrino preferis eliri, kiam tiu edukemo kaptis la patron.

Sæmund miris, ke grade kun la kresko de la knabo ekestis pli kaj pli multaj korektendaj aferoj ĉe li, kaj tio malgraŭ ĉiam pli severa kontrolo. Jam frue li legigis lin.

Li kunirigis lin al la kamparo por havi lin en okulkontrolo.

La patrino havis grandmastrumadon kaj etajn infanojn; ŝi nur povis karesi kaj admoni la fileton ĉiumatene, kiam ŝi vestis lin, kaj paroli delikate kun la patro, kiam sanktaj tagoj kunigis ilin. Sed Torbjørn pensis, kiam li puniĝis, ĉar a-b estas ab kaj ne ba, kaj ĉar li ne rajtis vergi la etan Ingrid same kiel la patro lin. – Estas strange, ke mi tiom suferu, dum ĉiuj etaj gefratoj estas tiel feliĉaj!

Ĉar li ofte estis ĉe la patro kaj ne kuraĝis alparoli lin ofte, li vortmalriĉigis. Li tamen multe pensis. Foje eskapis de li tamen, kiam ili estis survoje al la malseka fojno.

– Kial la fojno rikoltita tie sur Solbakken estas seka, kaj ĉi tie ĝi estas malseka? – Ĉar ili pli ofte ol ni havas sunon.

Nun li unuafoje konsciis, ke li ne havas parton en la sunbrilo de tie transe. Antaŭe li ofte sidis kaj ĝojis pri tiu sunbrilo. De tiu tago liaj okuloj pli ofte ol antŭe ekvidis Solbakken.

– Ne sidu tie kaj rigardu tiel stulte, diris la patro kaj donis al li puŝon. – Ĉiflanke ni ĉiuj laboregu: la etaj kaj la grandaj, se ni havu ion endome.

Sæmund dungis novan helpanton, kiam Torbjørn eble estis inter la sepa kaj oka jaroj. Aslak estis la nomo de la novulo. Li ŝajne jam multe vagadis, kvankam li ankoraŭ estis junhelpanto. La vesperon, en kiu li venis,

Torbjørn jam estis en la lito, sed la postan tagon, kiam li sidis kaj legis, iu malfermis la pordon per tia puŝo, kian li antaŭe neniam aŭdis. Jen estis Aslak, kiu venis brupaŝante kun granda plenbrako da brulaĵo. La lignon li ĵetis teren tiel forte, ke la ŝtipoj ŝprucis ĉiuflanken. Li mem saltis alten en la aeron por forskui la neĝon, kaj ĉe ĉiu salto li diris:

– Estas malvarme, diris la koboldfianĉino; ŝi sidis en la glacio ĝis la zono! La patro ne estis hejme, sed la patrino silente balais la neĝon kaj elportis ĝin.

– Al kio vi gapas? diris Aslak al Torbjørn.

– Al nenio, respondis tiu, ĉar li ektimis.

– Ĉu vi vidis la kokon, kiun vi havas malantaŭe en la libro tie?

– Jes.

– Ĝi havas multajn kokinojn ĉirkaŭ si, kiam la libro estas fermita… Ĉu vi vidis tion?

– Ne.

– Do kontrolu!

La knabo faris tion.

– Vi estas stultulo, diris Aslak al li.

Sed de tiu momento neniu havis tian influon al li kiel Aslak.

– Vi scias nenion, diris iutage Aslak al Torbjørn, kiu, kiel ĝenerale, sekvis lin por observi, kion li faras.

– Tamen, mi konas ĝis la kvara ĉapitro.

– Ba, vi eĉ ne konas la historion pri la koboldo, kiu dancis kun la knabino ĝis sunsubiĝo kaj tiam krevis kiel bovido, kiu trinkis acidan lakton.

En sia tuta vivo Torbjørn ne aŭdis tiom da saĝo samtempe.

– Kie okazis tio, li demandis.

– Kie?… Jes, tio okazis… ĝuste, tie transe sur Solbakken.

Torbjørn gapis.

– Ĉu vi aŭdis pri la viro, kiu vendis sin al la diablo kontraŭ paro da malnovaj botoj?

Pro gapego Torbjørn forgesis respondi.

– Vi emas scii, kie tio okazis… ĉu?… Jes, ankaŭ tio okazis tie sur Solbakken, precize apud la rivereto, kiun jene vi vidas… Dio gardu min. Via kristana scio estas malbona, li daŭrigis post momento. – Mi vetas, ke vi eĉ ne aŭdis pri tiu Kari kun la ligna jupo.

Ne, li aŭdis nenion.

Kaj dum Aslak nun gaje daŭrigis labori, li eĉ pli gaje plurakontadis. Temis pri Kari kun la ligna jupo, pri muelilo muelanta salon profunde sur la fundo de la maro, pri la diablo kun lignaj ŝuoj, pri koboldo, kies barbo fiksiĝis en fendita arbotrunko, pri la sep verdaj virgulinoj, kiuj ŝiretis la harojn el la tibikarno de Petro Pafisto, kiam li dormis kaj absolute ne povis vekiĝi… kaj ĉio ĉi okazis transe sur Solbakken…

– Je la nomo de Dio, kio okazis al la knabo? diris la patrino la postan tagon. – De frumatene li genusidis sur la benko kaj rigardis transen al Solbakken.

– Jes, hodiaŭ li estas okupata, diris la patro, kiu kuŝis kaj ripozis la tutan longan dimanĉon.

– La homoj diras, ke li fianĉiĝis al Synnøve Solbakken, diris Aslak. – Sed la homoj ja diras multon, li aldonis.

Torbjørn ne tute komprenis la sencon, tamen li ege ruĝiĝis sur la tuta vizaĝo. Kiam Aslak rimarkigis tion, li rampis de la benko, prenis la katekismon kaj eklegis.

– Tre bone, konsolu vin per la vorto de Dio, diris Aslak. – Vi ja tamen ne akiros ŝin.

Kiam estis pasinta tiom de la semajno, ke li rajtis kredi, ke la afero estas forgesita, li tre delikate, ĉar li hontis, demandis:

– Panjo, kiu estas Synnøve Solbakken?

– Ŝi estas eta knabinjo, kiu poste mastrumos Solbakken.

– Ĉu ŝi do havas lignan jupon?

La patrino mirplene rigardis lin.

– Kion vi diris?

Li sentis, ke estis io stulta kaj silentis.

– Neniam vivis pli bela infano ol Synnøve, aldonis la patrino. – Kaj la bona Dio kreis ŝin tia por rekompenci ŝin, ĉar ŝi ĉiam estas tiel ĝentila kaj tiel bonkonduta kaj ĉiam tiel diligente lernas.

Nu… nun li ankaŭ sciis tion.

Kiam foje Sæmund tage estis laborinta kun Aslak en la kamparo, li vespere diris al Torbjørn:

– De nun vi ne plu interrilatu kun la helpanto.

Sed Torbjørn ne tro atentis pri tiu malpermeso. Sekve li tempeton poste devis aŭdi:

– Se vi denove kaptiĝos ĉe li, vi spertos malbonaĵon.

De tiam Torbjørn kaŝiris al li, kiam la patro ne povis observi. Foje li tamen surprizis ilin, kiam ili sidis kune kaj babilis. Torbjørn ricevis batojn kaj estis sendita domen.

De tiam Torbjørn serĉis la societon de Aslak nur, kiam la patro ne estis hejme.

Foje en dimanĉo, kiam la patro estis en la preĝejo,

Torbjørn faris petolaĵon hejme: Aslak kaj li ĵetis neĝbulojn unu al la alia.

– Lasu, lasu vi sufokos min, petis Torbjørn post mallonga tempo. – Ni kune ĵetu al io alia.

Aslak tuj estis preta kaj unue ili ĵetis al la abieto, kiu staris proksime al la provizdometo, poste al la dometpordo kaj fine al la fenestro de la dometo.

– Ne al la fenestro mem, diris Aslak. – Sed al la ĉirkaŭa kadro.

Torbjørn tamen trafis vitron kaj paliĝis.

– Ba, kiu ekscios? Ĵetu pli bone!

Torbjørn ĵetis kaj trafis duan vitron.

– Nun mi ne plu ĵetu.

Sammomente venis lia pli aĝa fratino, la eta Ingrid, el la domo.

– Ĵetu al ŝi!

Torbjørn tuj konsentis. La knabino ekploris, kaj la patrino venis el la domo. Ŝi admonis lin ĉesi.

– Ĵetu! Ĵetu! flustris Aslak.

Torbjørn estis varma kaj ekscitita… kaj li ĵetis.

– Mi pensas, ke vi perdis ĉiun prudenton, diris la patrino kaj kuris al li. Li fuĝis, ŝi postkuris… ĉirkaŭ la korto. Aslak ridaĉis kaj la patrino minacis. Fine ŝi kaptis lin en neĝamaso kaj ekbatis lin.

– Mi rebatos, absolute… tio estas kutimo ĉi tie.

La patrino ekmiregis, finis, kaj rigardis al li.

– Tion iu alia instruis al vi, ŝi diris poste. Silentante, ŝi prenis lin ĉe la mano kaj kondukis lin en la domon. Ŝi ne diris eĉ unu vorton plu al li, sed okupis sin per la etaj gefratoj kaj rakontis al ili, ke baldaŭ la patro venos hejmen el la preĝejo. Nun ekestis ega varmo en la ĉambro.

Aslak petis permeson viziti parencon… tuj li ricevis.

Torbjørn perdis sian tutan kuraĝon, kiam Aslak estis for.

Li havis fortan stomakdoloron kaj liaj manoj estis tiel ŝvitaj, ke la libro gluiĝis al ili, kiam li tuŝis ĝin. Se nur la patrino ne rakontos al la patro, kiam tiu venos hejmen, sed peti ŝin pri tio estis kontraŭ lia knaba digno. Ĉio ĉirkaŭ li ŝanĝis sian aspekton kaj la murhorloĝo diris:

– Bat’ bat’… – bat’ bat’!

Li devis grimpi al la fenestro kaj rigardi al Solbakken.

Tie ĝi kuŝis, silenta kaj sola, tute neĝkovrita, brilis kiel ĉiam en la sunradioj kaj ridis per ĉiuj fenestroj… kaj en ili certe ne estas rompitaj vitroj. Tre gaja fumo iris el la kameno… certe tie oni ankaŭ preparas la tagmanĝon por la preĝejvizitantoj. Tie certe Synnøve iretas kaj elrigardas al sia patro, kaj ŝi ne havos batojn, kiam li estos veninta hejmen. Li ne sciis kiel okupiĝi, kaj subite li ekestis senmezure karesema al siaj fratinetoj. Al Ingrid li estis tiel afabla, ke li donacis al ŝi brilan butonon, kiun li ricevis de Aslak. Ŝi ĉirkaŭbrakis lin kaj li metis la manojn ĉirkaŭ ŝia kolo.

– Kara, eta Ingrid, ĉu vi koleras al mi?

– Ne, kara Torbjørn! Kaj vi rajtas ĵeti laŭplaĉe multan neĝon sur min.

Sed nun iu en la koridoro frapis la neĝon de si. Jes, jen estis la patro. Li aspektis milda kaj afabla, kaj tio estis eĉ pli malbona.

– Nu? li diris, rondrigardante. Estis strange, ke la murhorloĝo ne falis teren.

La patrino metis la manĝaĵon antaŭ lin.

– Kiel fartas la bieno? demandis la patro, altabliĝante kaj prenante la kuleron per la mano.

Torbjørn rigardis la patrinon ĝis kiam larmoj venis en liajn okulojn.

– Ho… bonete, ŝi respondis nekredeble malrapide; kaj ŝi volis diri pli multe, tion li observis klare. – Mi permesis al Aslak eliri, ŝi aldonis.

– Nun venos la katastrofo, pensis Torbjørn kaj ekluhdis kun Ingrid kvazaŭ li havus eĉ ne unu kroman penson.

Tiel longan tempon la patro ankoraŭ neniam manĝis.

Fine Torbjørn eknombris liajn buŝprenojn. Ĉe la kvara buŝpreno li volis vidi, kiel li sukcesos nombri inter la kvara kaj kvina, sed li konfuziĝis. Fine la patro leviĝis kaj eliris. – La vitroj, la vitroj! sonis en la oreloj de la knabo, kaj li kontrolis, ĉu en la ĉambro ĉiuj estas nedifektitaj.

Jes, ĉiuj estis. Sed nun ankaŭ panjo eliris. Torbjørn prenis etan Ingrid al sia brusto kaj diris al ŝi tiel milde, ke ŝi devis mirigite rigardi lin:

– Ĉu ni ludu ”Orreĝino sur herbej’ ”, ĉu?

Kompreneble ŝi volis. Kaj nun li kantis, dum la piedoj sub li tremis:

Eta floro,
ora floro,
ho, aŭskultu min!

Estu la amatin’ de mi,
veluran mantelon do havos vi
kun ruĝa or’ kaj perlkolor’!
Ditteli, dutteli, dejo –
brilas la sun’ sur herbejo!

Kaj ŝi respondis:

Or’ – reĝino,
perl’ – reĝino,
nun aŭskultu min!

Ne komplezos mi al vi,
ne mantelon ŝatas mi
kun ruĝa or’ kaj perlkolor’!
Ditteli, dutteli, dejo –
brilas la sun’ sur herbejo
!

Sed kiam la ludo plej bone funkciis, envenis la patro kaj fikse direktis la okulojn al li. Li pli firme ĉirkaŭbrakis Ingrid kaj tute ne falis de la seĝo. La patro forturnis sin, nenion dirinte. Duonhoro pasis; ankoraŭ li diris nenion.

Torbjørn volis preskaŭ komenci esti ĝoja, sed li ne kuraĝis. Li ne sciis, kion pensi, kiam la patro mem helpis senvestigi lin… li ektremetis denove. Tiam la patro milde frapetis lian kapon kaj karesis lian vangon.

Tion li ne estis farinta en tempo memorebla al la knabo, kaj tial ekvarmiĝis lia koro kaj lia tuta korpo, kaj la timo forfluis kiel glacio en sunlumo. Li ne konsciis, kiel li atingis la liton, kaj ĉar li povis nek ekkanti nek kriadi, li silenta interplektis la fingrojn, preĝis “Patro Nia-n” sesfoje antaŭen kaj malantaŭen tute mallaŭte… kaj sentis ekdormante, ke tamen neniun sur la verda tero de Dio li tiel amas kiel sian patron.

La postan matenon li vekiĝis en terura timo, pro la neeblo krii, ĉar li nun tamen havos batojn. Kiam li malfermis la okulojn, li observis kun granda malpeziĝo, ke li nur estis sonĝinta, sed observis ankaŭ baldaŭ, ke iu alia tuj havos batojn, kaj tiu estis Aslak. Sæmund paŝis tien kaj reen sur la planko, kaj Torbjørn konis tiun paŝadon.

La iom malalta sed fortika viro de tempo al tempo de sub la densaj brovoj tiel rigardis al Aslak, ke tiu sendube sentis, kio ŝargas la aeron. Aslak mem sidis sur la kovrilo de granda barelo. Liaj kruroj aŭ pendis laŭ la barelo aŭ li krucigis ilin sub si. Li havis kiel kutime la manojn en la poŝoj. La ĉapo estis tiel premita sur la kapon, ke la densa, malhela hararo elfalis en tufoj el sub la ŝirmilo. La iom malrekta buŝo estis eĉ pli malrekta nun, la tutan kapon li tenis iom klinita, kaj rigardis al Sæmund de la flanko el duonfermitaj okuloj.

– Jes, vere, via bubo estas freneza, li diris. – Sed pli malbone estas, ke via ĉevalo estas sorĉumita.

Sæmund ekhaltis.

– Vi estas senrespekta fibubo, li diris, tiel ke eĥis en la ĉambro, kaj Aslak eĉ pli multe fermis la okulojn. Sæmund denove tien kaj reen iradis. Aslak sidis senmova dum momento.

– Sorĉumita ĝi estas, absolute, li diris. Kaj li strabe rigardis al li, por vidi la efikon de la vortoj.

– Ne sorĉumita, sed ĝi timas la arbojn, tion ĝi faras, diris Sæmund ankoraŭ paŝante. – Vi faligis arbon sur ĝin en la kamparo, vi fia sentaŭgulo, kaj tial neniu nun povas igi ĝin iri tie sentima.

Aslak aŭskultis dum momento.

– Jes, ja! Kredu tion, ci! Kredo malhonorigas neniun,

… sed mi dubas, ke ĝi kuracos vian ĉevalon, tion li aldonis.

Kaj li ŝovis sin pli malantaŭen sur la barelo, kaj li ŝirmis la vizaĝon per la mano.

Sæmund efektive iris rekte al li kaj diris al li mallaŭte, sed en timiga tono, – Vi estas fia…

– Sæmund! aŭdiĝis el la angulo ĉe la forno. Estis Ingeborg, la edzino, kiu trankviligis lin, same kiel ŝi trankviligis la suĉinfanon, kiu timis kaj emis plori. La infano silentis kaj nun ankaŭ silentis Sæmund. Sed li tamen metis sian por tiel fortika viro tre malgrandan pugnon precize sub la nazon de Aslak kaj tenis ĝin tie momenton, dume li antaŭen klinis sin kaj rigardis lin fikse per ardantaj okuloj. Poste li denove tien kaj reen iradis en la ĉambro, kaj rapide rigardis al li jen kaj jen. Aslak estis tre pala. Malgraŭ tio li ridis per la duona vizaĝo al Torbjørn; la flankon al Sæmund li tenis tre serioza.

– La bona Dio donu al ni paciencon, li diris iom poste, sed samtempe levis la kubuton kvazaŭ li volus haltigi baton.

Sæmund abrupte haltis kaj kriis plenvoĉe, dum li piedbatis la plankon:

– Ne nomu lin… ci!

Ingeborg levis sin kun la bebo kaj tuŝis milde lian brakon.

Li ne rigardis ŝin, sed tamen en la sama momento mallevis la brakon. Ŝi eksidis, li denove iradis: tien… reen, sed neniu parolis. Ne tro longe poste Aslak emis denove paroli.

– Jes… li havus multan okupon en Granlien… absolute!

– Sæmund! Sæmund! petetis Ingeborg. Sed antaŭ ol tio atingis lin, li jam saltegis al Aslak, kiu etendis piedon antaŭ si. Ĝi estis suben premita, la bubo kaptita je ĝi kaj la jakkolumo, levita kaj tiel ĵetita kontraŭ la fermita pordo, ke la kadro elfalis kaj li transkapiĝis tra ĝi. La edzino,

Torbjørn, ĉiuj infanoj kriis kaj petis por li, la tuta familio lamentadis.

Sed Sæmund sekvis lin, eĉ ne korekte malfermis la pordon, sed puŝis flanken la restajn erojn, kaptis lin duan fojon kaj portis lin el la koridoro en la korton, levis lin alten kaj ĵetis lin tutforte malsupren. Kaj kiam li konstatis, ke la multa neĝo mildigis la falon, li metis genuon sur lian bruston kaj batis lin meze en la vizaĝon, levis lin trian fojon, portis lin – kiel lupo trenas ŝiritan hundon – al ne neĝkovrita loko, ĵetis lin denove, eĉ pli forte ol antaŭe, remetis la genuon sur lin… kaj neniu povus diri, kiel ĉio finiĝus, se Ingeborg ne estus enmiksinta sin kun la bebo sur la brako. – Ne malfeliĉigu nin, ŝi kriis. Iom poste Ingeborg sidis en la ĉambro, Torbjørn vestis sin, la patro ree iradis: tien… reen, trinkis jen kaj jen iom da akvo, sed la mano tiel tremis, ke la akvo fluis planken trans la tasrandon. Aslak ne envenis, kaj Ingeborg iom poste faris kvazaŭ ŝi volus eliri.

– Restu! diris Sæmund… kiel se li parolus al tute alia persono, kaj ŝi restis.

Tempeton pli malfrue li tamen mem iris. Li ne revenis.

Torbjørn prenis sian libron kaj legis senĉese, sen levi la okulojn, kvankam li ne komprenis eĉ unu vorton.

Baldaŭ la vivo en la domo ree ruliĝis sur la kutimaj reloj; kvankam la loĝantoj havis la senton kvazaŭ neŝatata gasto estus irinta. Torbjørn kuraĝis eliri kaj la unua, kiun li renkontis ekstere, estis Aslak. Tiu ŝarĝis sledon per siaj objektoj, sed la sledo apartenis al Torbjørn. Torbjørn gapis al li, ĉar li aspektis terura. Sango gluiĝis kaj sur la vizaĝo kaj sur la vestoj. Li tusis kaj ofte palpis sian bruston. Momenton li silente rigardis Torbjørn kaj tiam li kriis. – Mi ne ŝatas viajn okulojn, knabo! Ĉe tiuj vortoj li eksidis sur la sledo kaj veturis malsupren. – Vi ne tre baldaŭ revidos vian sledon! li diris kaj ridaĉis. Ankoraŭfoje li turnis sin kaj montris la langon… Tiel voja ĝis Aslak.

Sed en la posta semajno venis la policisto al Granlien.

En la sekvanta tempo la patro jen kaj jen ne estis hejme.

La patrino ploris kaj ankaŭ ŝi kelkajn fojojn estis for.

– Kio nun okazas? demandis Torbjørn.

– Aĥ, Aslak kaŭzis la tutan aferon.

Iun tagon ili surprizis la etan Ingrid, kiam ŝi sidis kaj kantis:

Ho, mondo, vi gajoplena,
nun mi jam sentas vin ĝena!
Piedon montras Junulin’
por servista la inklin’,
akvan kaĉon miksas la mastrin’,
mastro kuŝas sur la benk’ sen fin’.
En la dom’ profitas nur la kato,
ŝtelas kremon! Kiel bela stato!

Oni kompreneble enketis, kie ŝi lernis la strofon. Jes … ŝi lernis ĝin de Torbjørn. Tiu tre timis kaj konfesis, ke li lernis ĝin de Aslak.

– Se vi mem kantos tiajn versojn aŭ instruos ilin al ŝi, vi gustumos la bastonon, diris la patro.

Iom poste Ingeborg uzis fivorton. Oni alvokis Torbjørn, kaj Sæmund diris, ke estus pli bone tuj bastonadi lin. Sed la knabo ploris kaj tiel dolĉe promesis bonkonduti, ke li sukcesis eskapi nepunita.

La sekvintan diservodimanĉon la patro diris al li.

– Hodiaŭ vi ne havos okazon petoladi hejme; vi iru kun mi preĝejen!


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.