La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
13 OKTOBRO 1582Aŭtoro: Luiz Portella |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Kiam vi verkas por komencantoj, eble vi pensas: “Mi devas uzi facilan lingvaĵon. Kion mi povas diri per ĝi?” Provu pensi anstataŭe: “Mi volas komuniki ion. Kiel mi povas esprimi ĝin per facila lingvaĵo?”
Eble vi trovos dum la verkado, ke estas pli facile unue verki la artikolon per normala lingvaĵo kaj poste simpligi ĝin. Ankaŭ la redaktoro povas pli facile simpligi vian interesan artikolon, ol aldoni intereson al facillingva, sed banala artikolo.
Se vi ne sukcesas sufiĉe simpligi la lingvaĵon, tamen sendu vian artikolon!
La redaktoro rezervas al si la rajton laŭnecese korekti, mallongigi kaj simpligi artikolojn.
Facileco: La facillingvaj artikoloj de Kontakto aperas en du niveloj:
Tre facila: Uzu nur tiujn elementojn de la listo, kiuj aperas grase presitaj, plus tiujn de Aldone.
Se vi deziras uzi alian radikon, necesas klarigi ĝin en la artikolo mem aŭ aldoni piednoton.
Facila: Vi rajtas uzi ĉiujn elementojn de la listo. Aliajn necesas klarigi.
Longeco: Verku ne tro longan artikolon! Prefere ĝi ne enhavu pli ol 800 vortojn. Se vi opinias, ke tio ne sufiĉas, verku pri unu aspekto de via temo pli profunde.
Stilo: Uzu simplajn frazstrukturojn kun kutima vortordo. Evitu pezajn kunmetaĵojn. Prefere ne uzu verban substantivon, se eblas uzi verbon anstataŭe.
Gramatiko: Je la nivelo Facila jam estas uzata la tuta baza gramatiko. Je la nivelo Tre Facila oni ne uzas la participojn (krom la substantiva finaĵo -anto, necesa en vortoj kiel leganto, prezidanto).
Nomoj: Vi rajtas libere uzi nomojn de landoj, lingvoj, popoloj kaj urboj. Ne Esperantigu propran nomon, sed uzu Esperantan nomon nur se ĝi jam ekzistas! Prefere uzu nacilingvan (latinalfabetan) formon, kaj aldonu inter krampoj la prononcon.
Aldone uzeblas ĉiuj oficialaj afiksoj, gramatikaj finaĵoj, korelativoj, pronomoj, tag- kaj monatnomoj, numeraloj, kunmetitaj vortoj formitaj el la listigitaj elementoj kaj la plej konataj mallongigoj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.