La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


13 OKTOBRO 1582

Aŭtoro: Luiz Portella

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

1. Didi sin mortigas

Didi piediras sur longa vojo ekde la kvara horo matene. Ŝi jam estas laca. La suno subiras kaj ankoraŭ tre forte brilas, kiel ĝi brilis dum la tuta tago. La ĉielo estas purega.

Por elteni tiun longan piediron, Didi multe pensas. La pensoj temas ĉefe pri la vivo de Didi, pri kion ŝi volas, pri kion ŝi perdis, pri kion ŝi lasis, pri multaj aferoj.

Didi vidas skatolon, kiu estas apud pordo. La pordo kuŝas surtere en la maldekstra flanko de la vojo kaj estas tre malnova. La skatolo povas servi kiel seĝo kaj ŝia laco sidigas ŝin sur ĝi. Ŝi rigardas birdojn kaj aliajn bestojn sur kampo.

Iel iu malfermas la pordon. El la tero aperas hundido. Didi vidas la hundidon kaj ne scias, kiel ĝi aperis. Ŝi ludas kun la hundido. Post iom da tempo unu rigardas la alian.

– Kion vi volas? – demandas la hundido. La rigardo de Didi al la hundido iĝas maltrankvila.

Pro malforto ŝi restas senmova dum iom da tempo.

– Ne.

– Kio? Mi vin ne komprenis.

– Mi ankaŭ ne komprenas. Kiel hundido povas paroli? Kiel vi povas paroli? Hundidoj ne povas paroli!

– Ĉu vi volas, ke hundidoj ne povu paroli?

Ĉar ĝi ne ricevas respondon, la hundido plu parolas: – Mi parolas, ĉar mi estas feo, mi povas esti kion mi volas.

– Kion mi deziras, tion mi ricevos?

– Ne.

– Ĉu vi ne estas feo?

– Mi estas feo.

– Kaj...

– Kion vi ne komprenas?

Dum la hundido parolas ŝi rigardadas ĝian buŝon. Por ŝi ĝi estas bela buŝeto, kaj ĝi moviĝas eksterordinare, krom tiu moviĝo, ĝi estas kiel de iu alia hundo.

– Do vi ne donos tion, kion mi petos de vi. Mi pensis, ke de feoj oni povus peti eĉ trifoje.

– De mi ne – diras la feo kun rideto.

– Kial vi demandis min pri miaj voloj?

– Por diri, kie troviĝas tio, kion vi volas. Vi ne respondis min, tamen mi informos vin: ĉio, kion vi volas, troviĝas ene de tiu skatolo, sur kiu vi sidas.

Didi ekstaras kaj rapide provas rompi la skatolon. Ŝi ne sukcesas. La skatolo estas el fero. Ili ne plu interparolas. Noktiĝas kaj Didi dormas tie, kune kun ŝi la hundido. Antaŭ la mateniĝo, la hundido vekas ŝin kaj diras:

– Mi devas malaperi, mia horo alvenas. Ĉar vi ne povis rompi la skatolon, vi povas fari al mi unu peton, ĉu vi deziras ion?

– Rompilon – ŝi diras malforte.

Tiam la hundido malaperas. Didi serĉas la hundidon kaj trovas rompilon. Eĉ sub la pordo la hundido ne ĉeestas. Didi reprovas rompi la skatolon, nun, per rompilo ŝi facile rompas ĝin. Ene de la skatolo estas nenio krom alia rompilo, tute simila al la unua.


Vortareto:

laco kion oni sentas post laboradi, kiam oni estas malforta.

hundo dom-besto, kiu defendas vian domon kontraŭ ŝtelistoj ktp.

maltrankvila vi estas maltrankvila, kiam vi pensas, timas aŭ zorgas pri afero(j), kaj tial vi iĝas (anime) sen-paca.

feo supernatura bela helpema estaĵo (J.A. n3(90) Septembro 1999).

buŝo parto de vi, per kiu vi manĝas.

fero metalo (Fe), el kiu oni faras aŭtomobilojn kaj aliajn ilojn.

veki mal-dorm-igi.


Klarigo: Ke rompilo petata estas ankaŭ ene de skatolo, kiun oni volas rompi, mi spektis en unu el pluraj filmoj de Os Trapalhões, en mia infanaĝo. Mi ne memoras la nomon de la filmo kaj ne povis respekti[3] ĝin, certe feo, aŭ similaĵo, estis en tiu sceno, tamen pri la sceno mi nur memoras, ke ili volis rompi ion pensante trovi trezoron kaj trovis alian rompilon. Ili, “La Konfuzuloj” estis Didi, Dedé, Mussum kaj Zacarias ekde 1975 ĝis la morto de Zacarias, je 1990, kaj de Mussum, je 1994. Ili estis porinfanaj humoristoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.