La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


13 OKTOBRO 1582

Aŭtoro: Luiz Portella

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Antaŭparolo

Mi elektis tiun titolon, ĉar temas pri tago, kiu ne ekzistis. Papo Gregorio la 13-a ordonis, ke ĵaŭdo, la 4-a de oktobro 1582, estu sekvata de vendredo, la 15-a de oktobro 1582, por ĝustigi kalendaron.

La rakontoj estas verkitaj je nivelo tre facila laŭ reguloj de revuo Kontakto[1]. Tiuj reguloj legeblas ĉe fino de ĉi tiu libro, aŭ en retpaĝo de la libro, kie estas ankaŭ listo de vortoj, kiu estas menciita en la reguloj.

Post ĉiuj rakontoj estas klarigoj pri ĝia deveno, kies celo estas ankaŭ instigi legantojn verki.

Tamen nur la rakontoj estas verkitaj laŭ reguloj de la revuo.

Post ĉiuj rakontoj estas vortareto por vortoj “malfacilaj”. Por parto de la vortareto[2] mi uzis la revuojn Juna Amiko (J.A.) kaj Kontakto (K.). Mi legis en vortareto de J.A. “feki: malmanĝi”, mi ne scias, kion mi pensus, se mi ne konus vorton feki, nur vorton manĝi. Mi ne scias ĉu mi dubus, ĉar krom “feki”, oni povus pensi pri “vomi”. Pro tio, se vi povas, iru al vera vortaro, en reto vi povas viziti kaj eĉ elŝuti vortaron Revo. Tamen sendube ĉi tiu vortareto povos helpi vin, se vi bezonos.

La tri unuaj rakontoj kaj la kvina rakonto estas de 2001. La aliaj tri rakontoj estas de 2003, kiam mi reskribis la kvinan. En venontaj eldonoj mi esperas aldoni novajn rakontojn.

La unua eldono estis eldonita por malmultaj personoj. En ĉi eldono la rakontoj estas plibonigitaj, korektitaj kaj faciligitaj, pro tio mi kordankas la reviziantojn kaj plurajn aliajn personojn.

Luiz Portella


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.