La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


13 OKTOBRO 1582

Aŭtoro: Luiz Portella

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

4. Longaj haroj

Pro sanproblemo Levi falis ĉe manĝotablo je vespermanĝo. Ŝajnis al lia familio, ke li estis malviva.

Post kelkaj minutoj, antaŭ ol lia familio povus fari ion, li stariĝis.

Levi devus esti feliĉa, ĉar li estis viva, sed li ne estis. Li ne estis feliĉa, ĉar dum li kuŝis, ŝajnis al li, ke li estis kun Morto kaj ĝi diris al li “Pro miso, mi devas kunporti vin morgaŭ kaj ne hodiaŭ”.

Okazis, ke Infero Vin Atendas, la Morto, komencis labori antaŭnelonge. Atendas petis al li vivi tiun tagon, kvazaŭ ĝi estus lia lasta tago, ĉar ĝi estus la lasta. Ĝi petis tion ĝuste al Levi, kiu neniam travivis tagon, kvazaŭ ĝi estus lia lasta tago.

Kion fari? Ĉu tio estus vera? La respondojn de tiuj kaj de pluraj aliaj demandoj, kiuj aperis, li serĉis en glasoj da brando. Li havis ideojn tiam, pli ol kvindek-unu ideojn. Antaŭ la mateniĝo granda festo komenciĝis. Festo en malgranda urbo povas ekiĝi ĉiam, eĉ dum semajno. Por riĉulo en malriĉa urbo estas facile fari feston, al kiu oni invitas ĉiujn kaj preskaŭ ĉiuj venas.

Post tagmezo, en la festo, la vortoj de Atendas pri morto de Levi iĝis pli vivaj por Levi. Tiam, por fari ion, per tranĉilo li mortigis viron, la viron, kiu estis la plej proksima al li. Li sentis timegon, kiam li sentis Morton apud li, ne nur apude, ankaŭ ene de li, kiel la tranĉilo ene de la viro. Li, senmova, tenis tranĉilon ene de la viro dum kelkaj minutoj ĝis policano formetis ĝin.

Kiam li vidis la ulon, kiun li mortigis, li rekonis lin. Temis pri frato de Johano Piedo Malpura[5].

Lia familio estas familio de mortigistoj. “Mi elektis malbone” pensis Levi.

Ĉi tiun fojon la policanoj, male al aliaj, devis aresti lin, Levi. La popolo interese rigardis ĉion kaj poste la festo daŭris. Levi provis ne resti en la malliberejo, sed la policestro ne donis permeson,

“Ne antaŭ morgaŭ” li diris, kaj iris al la festo.

Levi pensis pri sia situacio. Jes, lia nuna situacio estis pli malbona ol la antaŭa. Li pensis, ke se li restus tie, la Morto facile kaptus lin, kaj ke li devus eliri de la malliberejo kaj de la urbo. “Ĉu la Morto povus trovi min ĉie?” li sin demandis. Li ne eliris tiel rapide, kiel li volis; tamen li ne devis atendi multe, restis nur unu policano kun li en la malliberejo kaj do li povis eliri facile post ĉirkaŭ tri horoj, kiam alvenis aliaj por helpi lin eliri.

Tuj Levi estis senhara, por ke la Morto, kiu konis lin kun longaj haroj, ne plu rekonu lin. Senhara, li iris ien.

Atendas alvenis kaj ne trovis lin. Ĝi serĉis kaj reserĉis en la tuta urbo; ĝi trovis nenion. Tiam ĝi senesperiĝis. En la festo ĝi pensis ion trinki. Brando bonvenis kaj post kiam ĝi iom trinkis, ĝi trovis forton por serĉi alian Morton.

Ili, la Mortoj, ne estas amikemaj. Atendas havis nur unu amikon, kiun ĝi serĉis tiam: Jam Malfruas. Atendas trovis ĝin kaj rakontis ĉion, kio okazis, poste petis konsilon. Malfruas diris, ke tio ne estus problemo. Ili du estis for de la urbo kaj piediris dum ili parolis en la antaŭmateno.

Malfruas klarigis, ke ĝi ne kredas je destino. Atendas demandis al Malfruas pri kio povus okazi al ĝi pro tiu miso. Malfruas diris, ke certe oni neĉ[6] scios pri tio. “Kunportu alian anstataŭ tiun ulon, mi mem jam faris tion” diris Malfruas.

Atendas akceptis la ideon de Malfruas, sed kiu mortus? Ili estis apud rivero ene de kampo, kiam proksimiĝis iu. Tiam Atendas diris, “Mi kunportus harulon, sed nun mi kunportu tiun senharulon”.

Estis Levi.


Vortareto:

brando forta trinkaĵo, kiu enhavas alkoholon.

polico zorgas pri ordo en urbo.

aresti kapti iun, por senliberigi ĝin.

haro ĝenerale estas sur kapo de homoj.

destino vivo-vojo, kiun oni antaŭe difinas.


Klarigo: Dankon al mia patro pro ĝi. Tiu rakonto devenas de rakonto, kiun mi aŭdis de li. Mi nur grandigis ĝin, kiu havis ok aŭ dek frazojn. La originalo okazis en ormino kaj enhavis harulon kiu iĝis senharulo. “51” estas fama brando en Brazilo kaj ĝia frapfrazo estas “51! Bona ideo!”.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.