La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
13 OKTOBRO 1582Aŭtoro: Luiz Portella |
©2024 Geo |
La Enhavo |
– Ĉu vi vidas tiun infaneton, kiu ploras?
* * *
Dum mi faris ion... mi ekestis ie. Komence mi ne sciis, kiel mi alvenis tien, kiu loko estis tiu kaj ne sciis tion, kion ĉefe mi scivolis: kiel eliri.
Kiam mi estis apud aliaj uloj, mi agis nature, mi demandis nenion. Sed kiam mi estis sola kun iu, for de ĉiuj aliaj, mi demandis tiun. Liaj respondoj klarigis nenion al mi, mi eĉ pensis “Ni parolas malsamajn lingvojn”, verŝajne oni parolis rigarde, ĉar ne estis vortoj en la aero.
Mi daŭrigis demandaron kaj miskompreno tamen restis. Mi devis bati lin. Tio helpis min neniel.
Tiam mi ade faris nur la du ĉefajn demandojn: “Kie mi estas?” - “Kiel mi eliras?”. Mi pli kaj pli forte batis lin, ĝis mi estis laca pro batado kaj lasis lin.
Tiam mi diris al li “Pardonu min. Vi ne estas tiu, kiun mi serĉas, mi misis”. Dum li eliris, ŝajnis al mi, ke mi ne bategis lin, li eĉ ridetis al mi.
Tie mi devis resti. Post iom da tempo, mi sciis, ke tie estis du aroj da homoj. Homoj tute similaj inter si, kiel tiu, kiun mi batis; kaj aliaj, kiuj estas iomete malsimilaj inter si, kiel ni, mi kaj vi.
Mi povis paroli al kelkaj de mia aro, mi komprenis ilin, sed ili ne sciis pri miaj du ĉefaj demandoj.
Post longa tempo tie, mi sciis, ke iuj el mia aro, pli bone ol mi, komprenis la ulojn de la alia aro, kaj mi povis scii, ke mi estis en loko simila al la ĉielo. La aliaj estaĵoj estis veraj loĝantoj de tiu loko kaj mi kaj miaj samgrupanoj nur transpasantoj.
Post malapero de kelkaj amikoj, kiujn mi konis tie, oni verŝajne malaperigis min. Mi iris al mia juĝado.
Dum mia tuta juĝado mi kontaktis nur estaĵojn de alia aro, de ege supera aro. Ni tre bone interkompreniĝis. Ja mi mortis, kiel mi iam pensis, pro tio mi iris al tiu loko kaj estis en la juĝado.
La juĝado estis longdaŭra kaj oni juĝis ĉiujn etaĵojn de mia vivo kaj ankaŭ de mia postvivo, kiel tiun batadon.
Malsame de aliaj juĝejoj, en tiu, la fakto diri malverojn malhelpis min. Ĉefe ili ne ŝatis, kiam mi diris “Kie estas Jesuo, kiu ne helpas min nun!”. Dum la juĝado ili volis instrui min pri aferoj rilate al vivo, al la mondo ktp[7], sed mi ne akceptis tion. “Mi scias, kion mi faris kaj devos iri al pli supera juĝejo” mi ripetis al mi.
Kiam finiĝis la juĝado, mi aŭdis “Rapide! Tiuj, kiuj estos liaj gepatroj jam estas sen vestoj”. Ili ege malfaciligis mian novan vivon, eble mi forgesos pri ĉio nur kiam mi komencos lerni paroli.
Mi ŝatetis miajn naŭ unuajn monatojn, ili estis bonaj parte, sed nun, post mia naskiĝo... Plori ne ŝanĝas mian situacion, sed kelkfoje estas ĉio, kion mi povas fari.
Nun mi ade demandas min “Kiu mi estas?” - “Kion mi faris?”, ĉar almenaŭ ĝis nun mi scias, kien mi iros.
* * *
Ŝi naskis sian unuan infaneton kaj ne scias plu kion fari. Ŝi ne scias, ke temas pri neniu malsano, ke ne temas pri manko de lakto aŭ akvo. La infaneto ploradas kaj ŝi ne scias kial.
* * *
– Ĉu vi vidas pli bone nun?
Vortareto:
ploro ago el-igi likvaĵon per okuloj pro malĝojo.
bati ektuŝegi iun aŭ ion per rapida forta movo.
laco kion oni sentas post laboradi, kiam oni estas malforta.
juĝo laŭ-leĝa decido ke iu estas kulpa aŭ ne, prava aŭ ne.
almenaŭ eĉ en la plej malfavora okazo.
Klarigo: En la libro As três montanhas (La tri montoj) de Samael Aun Weor, tradukita de Waldemar Francisco Wagner, mi legis, ke kelkfoje beboj estas tute miskomprenataj de siaj gepatroj pro tio, ke ili, la beboj, povas vidi ion, kion plenkreskuloj ne povas.
La unuan kaj lastan frazojn mi ŝuldas al Vitor Ramil kaj al João Simões Lopes Neto. En la muziko No Manantial, de Vitor Ramil mi aŭdis je unua fojo: “Está vendo aquele umbu, lá embaixo, `a direita do coxilhão?” kaj “Vancê está vendo bem agora?”, kiuj estas la unua kaj unu el la lastaj frazoj de rakonto de João Simões Lopes Neto: No Manantial.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.