La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
13 OKTOBRO 1582Aŭtoro: Luiz Portella |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Felix tre volis manĝi ion, serĉis manĝaĵon ĉie en domo kaj poste sidis por trinki akvon. Li eliris por havigi al si ion por manĝi kaj sur strato trovis ion manĝeblan. Tiam li pensis “Ĉu manĝi aŭ ne?”. Finfine li decidis, ke en tiu tago li devus havi sian vivigan trinkaĵon.
Li daŭrigis piediron, piediri estas tio, kion li faras eĉ dum semajnoj, kiam li restadas for de sia domaĉo. En pluraj lokoj de Niterói oni konas lin tiel bone, kiel tiujn, kiuj sendomas samloke tie.
Tamen kelkfoje li restas hejme dum longa tempo, eliras por nenio, ofte kiam estas sufiĉe da sango hejme, en lia fridujo.
Ekhavi sangon homan dum sunlumas ne estas tiel facile kaj do estas preferinde por li agi for de sia urbo. En aŭtobuso li legis “Al Petrópolis” kaj ridis de sia penso pri ĉielkolora sango.
Ne, li ne plu estas kia antaŭe. Dum lastaj jarcentoj Felix estis feliĉa estaĵo, sukcesis vivi, kiel li volis. Neniam legi novaĵojn, neniam paroli pri scienco, neniam aŭdi pri vojoj de la homaro ktp. Vidi ĉion ripetiĝi plurfoje, de homara apero ĝis homara finiĝo, igis lin malsamiĝi. Nuntempe li travivas aferetojn kaj ŝatas tion.
En Niterói ekde ĝiaj unuaj tagoj li vivas. Por ke oni ne sciu, kiu li estas, li devas ŝanĝi sian korpon de tempo al tempo.
Felix sidis en vendejego por elekti tiun, kiu mortos. Li eltrinkas la tutan sangon kaj pro tio ĉiam mortigas homon, de kiu li ekhavas sangon. Se samtempe estas pli ol unu estaĵo aŭ se estas grandega estaĵo, li eltrinkas kion li povas kaj elmetas kion li ne trinkis por kaŝe kunporti ĝin al sia hejmo. Post ne multe da tempo, li elektis iun. Li vidis, ke maljuna sinjoro manĝis ion en apuda manĝejo kaj eliris. Dum eliro, malriĉulo petis de la sinjoro ion por manĝi. La sinjoro revenis, prenis manĝorestaĵon kaj ĵetis ĝin al la vizaĝo de la malriĉulo. “Vi sentas vin supera, ĉu ne? Vi scios pri supero” pensis Felix pri la sinjoro.
La malriĉulo ne povis manĝi la restaĵon, ĉar ĝi falis ĉe liaj piedoj, kiam fortulo forigis lin de la manĝejo.
Felix kaŝe postiris Kafon, la maljunulon. En Rio li devis eniri universitaton, ĉar Kafo eniris tien.
Tiam li iĝis nevidebla kaj povis sekvi Kafon facile. Felix, por trinki sangon, devus atendi ĝis kiam Kafo estus sola. Li ne multe ŝatas sangon de maljunulo, des pli de malsana maljunulo kaj Kafo certe estis malsana, sed sango de Kafo fariĝis por li valorega, ĉar li sciis per agoj de Kafo, kia Kafo estas.
La maljunulo iris paroli al doktoro Mia Placidus kaj dum horo Felix devis duonaŭdi ilin. La ulo paroladis pri besto. Okazis, ke ili revivigis beston, kiu ne plu ekzistas. La mondo sin turnis al Brazilo pro la besto kaj prezidanto de Brazilo pro tio devis prizorgi la beston.
“La besto ne donos al ni bestidon; se aliaj landoj scius kiel revivigi beston el ĝia peco, tute ne gravus havigi tiun beston vivan, gravus nur havigi peceton de tiu besto; pecoj de bestoj, kiuj ne plu ekzistas, oftas ĉie; nur mi tute scias kiel revivigi beston el ĝia peco. Oni devus prizorgi min, ne la beston” diris Kafo.
La maljunulo petis sian prizorgon, vere li volis sian rekonon. Felix atendis sangon de Kafo, vere li volegis lian sangon. Plaĉis al mi, ke Felix volis tion.
Kiam Dr. Placidus dormetis dum parolo de Kafo, Kafo eliris kaj iris al alia ĉambro, kie estis la besto. En la ĉambro ĉeestis pluraj aliaj fortuloj kun armiloj. Tiam Kafo forigis ĉiujn fortulojn, restis nur li, la besto kaj Felix. Felix iĝis videbla, iris apud Kafo kaj ekvidis la beston kaj tiam li diris “Jam de longa tempo mi ne trinkas mamutan sangon!”.
Vortareto:
sango ruĝa likvaĵo en via korpo.
fridujo (mal-varm-ig-maŝino aŭ glaci-ŝranko) ujo malvarma ene, kie oni metas manĝaĵojn.
korpo kie vi estas (jen bildo de korpo: >−>o).
vizaĝo antaŭa parto de la homa kapo.
armilo ilo por militi.
mamuto pra-elefanto de malvarmaj regionoj, tio estas, malnova besto, kiu ne plu ekzistas.
Klarigo: Alia rakonto el ĉambro M207 de UFRGS. Antônio E. legis artikolon pri malapero de mamutoj kaj poste li parolis al Omar S. kaj al mi pri ĝi. Ni parolis pri teorioj de la artikolo kaj tuj poste ni elpensis niajn. Ĉi rakonto estas tiu, kiu havis plej multe da versioj. En ĉiuj versioj estis frazo “Jam de longa tempo mi ne trinkas mamutan sangon!”, kiel lasta frazo.
Apud la mondkonata urbo de Brazilo, Rio, estas Niterói. Mi elektis tiun urbon por Felix pro Bento Carneiro (Chico Anísio). Fakte ne pro Bento, sed lia helpanto.
Ĵeto de restaĵo de manĝo en vizaĝo de alia devenas de recenzo legata de mi pri franca filmo Code Inconnu de Michael Haneke, mi provis skribi ion similan. Post tio mi vidis la filmon: kia malsamo.
Petrópolis estas kie loĝas la reĝa familio de Brazilo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.