La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


13 OKTOBRO 1582

Aŭtoro: Luiz Portella

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

2. Adriana

“Kia ino! Tre bela. Ŝi estas la ino de miaj revoj” pensis Alano. “Malvero, aŭ pli bone, mispenso. Ŝi estas de tia beleco, kia estas la ino de miaj revoj, ĉu ŝi estas la ino de miaj revoj mi scios post koni ŝin”.

Alano iris al la knabino. Li staris antaŭ ŝi kaj ridetis al ŝi, tiam ŝi lin demandis:

– Ĉu vi venas ĉiam ĉi tien aŭ ĉu vi venis hodiaŭ nur ĉar oni diris al vi, ke mi estus ĉi tie?

Ŝi ne demandis por ridigi lin, sed li ridis. Ŝi ridis ankaŭ. Alano daŭris:

– Mi nomiĝas Alan’.

– Mi nomiĝas Dri, Adriana aŭ Drika.

– Kion vi ŝatas, Drika? – Alano demandis kun libro por peto de trinkaĵo.

– Mi ŝatas min – respondis Adriana kaj ridegis.

– Mi trinkos Simba – diris Alano, ĉar li ne sciis kion diri.

Antaŭ nelonge noktiĝis. Alano kaj Adriana estis en granda trinkejo, kiu estis plena de personoj.

Tie estis malnova maŝino, kiu aŭdigas muzikaĵojn. La maŝino mem elektas la muzikaĵojn. Alta viro iris al la maŝino, per mono li elektis muzikaĵon, kiun la maŝino tuje aŭdigis por ĉiuj.

Alano tuje ekrekonis la muzikaĵon, kiun la alta viro elektis – Mi ŝatas tiun muzikaĵon – diris Alano, dum li rigardis al la maŝino.

– Ĉu muzikon? Mi ŝatas muzikon, kaj pli kaj pli da muziko.

– Legião Urbana... Ĉi muzikaĵo de Legião estas mirinda – Alano provis paroligi la knabinon.

Tiam Adriana rimarkis, ke en la manoj de Alano estis libro, ke ne temis pri la libro por peto de trinkaĵo, alia libro estis en liaj manoj. Ŝi demandis lin pri la libro en liaj manoj.

– Tiu viro, kiu elektis la muzikaĵon estas Proteus. Ĉi libro estas lia libro, li donis ĝin al mi, por ke mi legu ĝin. Temas pri Bestofarmo, libro de George Orwell. Ĉu vi jam legis ĝin?

– Ne.

– Ĉu vi ŝatas legi? Kion vi legas?

– Jes, legi. Legi, legi kaj legi. Tion mi tre ŝatas.

“Kia parolo! Ŝi ne estas la knabino de miaj revoj”. Tamen Alano interesiĝis pri la dua parto de la nokto, kaj decidis elteni la unuan parton.

Parolo daŭris...

Post tri aŭ kvar horoj ili iris al hejmo de Adriana. Alano ne konis la regionon en kiu loĝas Adriana. Ŝi loĝas sole kaj ili sciis, ke ili povus ĝis mateniĝo amori pace.

– Kie estas kondomo?

– Kondomo! Mi tute forgesis pri kondomo – diris Alano, kaj iĝis iomete malfeliĉa.

– Mia infano, ni povas ade paroli, mi ŝatas paroli kun vi – diris Adriana kun larĝa rideto.

– Jes, jes! Sed mi povas aĉeti ĝin, ĉu vi atendus min?

Alano eliris por aĉeti kondomon kaj tuj komencis fali akvo el la ĉielo. Falis tiom da akvo, ke stratoj iĝis preskaŭ riveroj. Kion ne faras Alano por amori? Regiono, kiun Alano ne konas, stratoj sub akvo, frumateno malvarma kaj Alano, post suferado, sukcesis aĉeti kondomojn.

* * *

– Kie estas la kondomo?

– Ĉi tie, ene de mia monujo.

Alano malfermis sian monujon. “Kie estas la kondomoj?” Tie estis nur mono kaj paperoj! Alano sentis malvarmon. Alano serĉis la kondomojn, sed li trovis nenion. Li perdis ilin.

– Ili estis ĉi tie! Ili estis ene de mia monujo!

– Alano, mia filo, pri kio vi parolas? Ĉu vi perdis ion? Kion vi perdis?

– Patrino, mia patrino, temas pri sonĝo.

– Rakontu ĝin al mi, mia fileto.

– Mi ekamoris tre belan inon, sed mi ne havis kondomon. Se mi scius, ke mi estis en sonĝo, mi povus amori ŝin.

– Alan’, sciu, ke oni ne devas amori, se oni ne uzas kondomon, eĉ en sonĝo.

Ekde tiu nokto Adriana aperetas en sonĝoj de Alano kaj li prirevas la aperojn de Adriana en liaj sonĝoj. Ŝi fariĝis la ino de liaj revoj.


Vortareto:

revo forta deziro; ago imagi tion (pensi pri tio), kion oni forte deziras.

Simba dolĉa gas-trinkaĵo (gvaranao).

bestofarmo loko kie oni prizorgas malliberajn bestojn por homa uzo aŭ vendado. (Pri Orwell kaj liaj libroj vizitu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Orwell/)

amori esplori amon per korpo.

kondomo ilo por seksumado, oni uzas ĝin por ne ekhavi infanojn.

suferi senti doloron fizikan aŭ nefizikan.

sonĝo bildoj kaj ideoj, plej ofte sen-ordaj, kiuj okazas al ni dum ni dormas.


Klarigo: Dankon al juna kuzo pro ĝi. Li rakontis al mi, ke li bedaŭras sonĝon: Li tre volis scii, ke temis pri sonĝo, dum sonĝo, pro kondomomanko. Mi konkludis, ke televidaj anoncoj kontraŭ H.I.V. estas efikaj. Mi parolis pri tiu rakonto al alia junulo, verŝajne simila sonĝo okazis al li ankaŭ.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.