La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


13 OKTOBRO 1582

Aŭtoro: Luiz Portella

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

7. La Muĝado

Tie, pli ol en aliaj urbetoj, la preĝisto diras ion kaj ĉiuj akceptas tion; ĉiuj krom tri amikoj, Eder, Kleber kaj Rambo.

Kiel ofte, en hejmo de Eder, apud la nura preĝejo de la urbo, Eder kaj liaj du plej grandaj amikoj renkontiĝis por festi, dum preskaŭ la tuta urbo estis en la preĝejo, kaj kiel ĉiam ne estus problemo, se estus nur tio. Ne estus problemo, sed tiam ili volis manĝi viandon de bovo kaj en la domo de Eder ili mortigis bovon, jen la problemo. Ĝuste en vendredo, en kiu oni ne vendas bovan viandon kaj la preĝisto malpermesas al ĉiuj manĝi tion.

Okazis, ke la tri amikoj mortigis bovon kaj la malviva bovo daŭre muĝis... Ili timis la muĝadon kaj ne sukcesis haltigi ĝin. Kleber diris, ke eble preĝo povus haltigi la muĝadon sed ili neniam sciis preĝi.

Rambo formetis la kapon de la bovo, kaj la muĝado iĝis pli forta. Ili subakvigis la kapon kaj la muĝado iel daŭris same aŭdebla. Senespere, ili tute fermis la domon kaj nur tio ŝajnis nesufiĉa, por ke aliaj ne aŭdus la bovon. Do ili ekfestis per muzikaĵo kaj ludkartado. La muzikaĵo kaj parolego pro ludkartado sonis tiel forte, kiel en neniu antaŭa festo en la domo de Eder kaj ili sukcesis neaŭdigi la bovon, sed ankaŭ malhelpi la homojn en la preĝejo.

Ili antaŭsciis pri sia malhelpo kaj decidis, ke ili simple forigus per fivortoj kaj frapoj, se necese, ĉiujn, kiuj venus tien. Tuj Kleber devis iri al la pordo kaj tie estis maljunulo, nura kaj proksima familiano de Eder, kiun Eder kelkfoje aŭdas. Tie estis la maljunulo kaj aliaj homoj, ĉiuj el la preĝejo.

Kleber ankoraŭ ne uzis frapojn, kiam Eder kaj Rambo iris al la enirpordo. Tiam Eder ekvidis la homojn kaj senmoviĝis. “Al tiuj homoj ne!” li pensis. Tamen la situacio estis tia, ke li pensis “Ne devus esti tia, sed jam estas” kaj kune Rambo helpis al Kleber.

Post kelkaj minutoj, oni eniris la domon de Eder kaj tuj poste ĉiuj sciis pri la malviva bovo, kiu daŭre muĝis. La preĝado haltis kaj la preĝisto iris tien.

Ĉiuj atendis agon de la preĝisto, sed li nur staris en la ĉambro, kie estis la bovo. Kelkaj inoj komencis preĝi tie kaj peti la preĝiston iel haltigi la muĝadon. Li volis diri sencerte “Jes, mi haltigos tion”, kiam Bartolomeo, la plej forta sorĉisto de la urbeto diris “Vi ne sukcesos!” kaj tuj ridegis.

La preĝisto varmiĝis en tiu nokto malvarmeta, li atendis Bartolomeon ridegi. La tempo de atendo estis sufiĉa por la preĝisto pensi kaj liaj pensoj feliĉigis lin. Tiam la preĝisto diris “Do haltigu vi tiun muĝadon!”. Bartolomeo diris, ke nur post kiam oni havigos al li ilojn por tiu laboro, li povus tion fari, kaj ke la havigo de kelkaj iloj bezonus tagojn, tiam la preĝisto diris “Mi ne haltigos tiun muĝadon, por ke ĝi memorigu al ĉiuj iri al la preĝejo. La preĝado daŭros”.

La preĝejo iĝis pli plena ol antaŭe kaj la homoj preĝis tiel forte, ke en la preĝejo oni ne povis aŭdi la bovon. Eĉ Eder kaj Bartolomeo estis tie.

La hejmo de Eder restis kun pordoj kaj fenestroj malfermaj. Kleber kaj Rambo ne zorgis fermi la du pordojn kaj la tri fenestrojn al ekstero de la domo. Ili restis en la domo kaj varmiĝis per kuirado de viando el la bovo. Por la du, la muĝado de la bovo, kies kapo estis nun apud ili en la kuirejo, iĝis parto de la domo, kiel la pordoj kaj fenestroj mem. Rambo eliris de la domo, rigardis al ĉielo, kaj revenis kun floroj por la bovo. Kiam li donis ilin al la bovo, li ridetis, ĉar la bovo ekmanĝis ilin. Li eĉ ne rimarkis, ke la muĝado finiĝis tiam.


Vortareto:

muĝi bovo-bleki (J.A. n3(94) Septembro 2000); voĉi kiel bovoj (J.A. n2(89) Junio 1999).

preĝi peti al Dio (K. n177 (2000:3)).

bovo granda besto, kiu donas al ni lakton kaj viandon.

halti ne plu daŭri agi, iri ktp kapo parto de korpo, “o” de “> − >o”.

sorĉi per supernaturaj fortoj kaŭzi malbonon al iu (J.A. n1(92) Marto 2000).


Klarigo: Unu fojon jare, je vendredo, homoj de kelkaj landoj ne manĝas viandon, ĉefe se ili kredas je Jesuo, aŭ se ili ne trovas viandon por aĉeti, aŭ se, kiel en aliaj tagoj, ili ne havas ion ajn por manĝi. Estas la tago kiam la katolika religio memoras la morton de Jesuo Kristo. Temas pri Sankta Vendredo. Pri tiu afero de muĝado, oni diras, ke okazis en mia urbo Torixoréu (MT, Brazilo), antaŭlonge. Oni diras, ke preĝisto (ĉu la germana Padre Carlos?) preĝis, kaj la muĝado ĉesis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.