La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
13 OKTOBRO 1582Aŭtoro: Luiz Portella |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Rafa: – Se katon oni ĵetas supren, la kato ĉiam alvenas teron stare. Se oni lasas panon fali kaj se sur ĝi estas butero, la flanko, kiu surhavas buteron, malpuriĝos sur tero.
Ronaldo: – Jes, mi samopinias.
Rafa: – Tre bone, ke vi sukcesas kompreni.
* * *
Dio: – Ho! Mi ne kredas tion. Kial ili parolas pri kato kaj butero, se ili povas paroli pri aliaj aferoj? Kial? Kial?
Dia ulo: – Atendu, bonvole, mi petas. Certe ili nur parolas kaj faros nenion. Ne timu.
Dio: – Mian seĝon mi volas! Mi ne eltenas tion.
Dia ulo: – Ho!
* * *
Ronaldo: – Kial vi parolas pri tio?
Rafa: – Mi devis vojaĝi kaj lasis mian katon kun Madruga. Nun la kato neniam estas dome dum nokto, ĝi ne estis tia. Ĝi ne plu trinkas akvon, nur Skol[4]!
Ronaldo: – Ĉu vi petis tion al Madruga? Vi konas lin.
Rafa: – Poste mi parolos al li pri la kato. Kion vi scias pri televida novaĵo?
* * *
Dio: – Dankon, karuloj, nun mi devas zorgi pri aliaj mondoj. Mi faras mondojn kaj se iun mi misfaras...
* * *
Rafa: (kiu nun malforte parolas) – Aŭdu min, Madruga faris nenion. Mi sentis, ke ni devus ŝanĝi nian interparolon. Mi havas gravan peton por vi. Mi kunportas kaŝe katon, pecojn da pano kaj buteron en skatolo. Vi helpu min, mi ade provas ion, sed mi malsukcesadas. Ŝajnas, ke Dio rigardas min kaj ne permesas min fari tion. Ĉiufoje io neordinara okazas! Lastfoje kato, ne tiu, kiun mi kunportas, dum falo manĝis la tutan buteron.
Ronaldo: – Ĉu?
Rafa: – Parolu malforte!
Ronaldo: – Kion vi volas fari?
Rafa: – Mi volas kunigi katon al pano kun butero por ilin ĵeti supren. Ili devas esti tiel, ke aŭ kato alvenos teron stare aŭ la flanko de pano, kiu surhavas buteron, malpuriĝos sur tero.
Ronaldo: – Se la kato estos multe pli granda ol la peco da pano, kiun vi uzos, la kato alvenos teron stare. Se vi uzos pecon da pano, kiu estos multe pli granda ol la kato, la kato ne alvenos teron stare. Ĉu tio ne estas klara por vi?
Rafa: – Mi volas fari kaj refari kun pecoj de ĉiu grandeco, sed mi neniam povis plene fari.
* * *
Ili komencas provi. La kato kaj pano kun butero flugas...
Dio rapide rerigardas ilin, rigardas la katon, rigardas la panon, sentas ion. Fakte la pano surhavas buteron kaj... Dio ekploretas.
Dia ulo: – Estus pli bone, ke vi zorgu pri io alia. Ĉu vi memoras pri tiu, kiu havas problemon rilate al tempo? Tie ulo volas fari ion kun horloĝo, kion oni ne devas fari!
Vortareto:
Dio supernatura estaĵo, multaj kredas, ke ĝi kreis la mondon.
kato dom-besto, kiu foje malamikas kun hundo.
butero oni faras ĝin el lakto kaj ofte manĝas kun pano.
ho esprimo de surprizo, kiam estas io, kion oni ne atendis.
plori el-igi likvaĵon per okuloj pro malĝojo.
horloĝo ĝi montras ĝustan tempon.
Klarigo: Iam mi faris retpaĝon pri paradoksoj. Pro tiu paĝo kelkaj amikoj de Instituto de Fiziko de UFRGS proponis gravajn paradoksojn por la paĝo, inter ili, tiu de kato kaj pano kun butero. Naskiĝis longa, mi ne memoras kiom da monatoj longa, kaj febra pridiskuto pri tiu paradokso. Madruga estas rolula nomo de aktoro Ramón Valdez de la televida programero El Chavo (Chaves, en Brazilo). Kiel kelkaj nomoj en aliaj rakontoj, Rafa kaj Ronaldo estas nomoj de amikoj miaj.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.