La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA KISO

Aŭtoro: Hjalmar Söderberg

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

SIGNE

(1921)

Signe estis knabineto, proksimume samaĝa kiel mi, kun roza robo kaj roza rubando ĉirkaŭhare. Ŝiaj haroj estis malhelaj, sinue buklaj, kaj ŝi havis stelajn okulojn malhele bluajn kun longaj palpebraj haroj. Anĝelon ŝi tute ne similis.

Mi ne tre ŝatis anĝelojn, eble ĉar ili ĉiam estas blondaj – tiutempe mi mem estis blondulo, kiel la plej multaj infanoj, kaj sekve blondeco neniom valoris, laŭ mia opinio.

Sed Signe ege plaĉis al mi. Mi povis pensadi pri ŝi dum tuta tago. Ne malofte ŝi faris ian petolon, pri kiu oni poste kulpigis min, kaj foje mi mem kulpigis min. Pro tio ŝi ne malpli plaĉis al mi, mi nur deziris ke ŝi faru pli da petoloj, pri kiuj oni kulpigos min. Sed kiajn bubaĵojn ŝi do eltrovis? Mi pripensu...

Ŝi kaŝis sin en lokoj kie ni ne rajtis esti, danĝeraj lokoj, kie povus troviĝi troloj aŭ fantomoj. Mi bone memoras, ke ŝi unufoje logis min ludi per alumetoj – ludi per fajro, la plej danĝera kaj plej malpermesita el ĉio... Ĉu ŝi ne eĉ ekbruligis sekan arbedaĉon en la ĝardeno? Jes ja – kaj mi ricevis vergadon de mia panjo! Ho, kiel Signe plaĉis al mi! Kaj foje ŝi diris tiajn vortojn, kiujn oni ne rajtis diri. Tiam frostiĝis al mi laŭ la dorso, sed mi nur deziris ke ŝi diru ilin re kaj re.

Kie ŝi loĝis mi ne scias certe. Ne en la sama domo kiel ni; la aliaj infanoj, kun kiuj mi ludadis, ne konis ŝin. Sed ŝi sendube loĝis ĉe la sama strato – mi pensas – en dometo kun ĝardeno trans iu tabulbarilo. Aŭ ĉu ŝi loĝis en subtegmentejo, oblikve trans la strato, kun floroj sur la fenestrobreto? –

Mi same bone povas tuj rakonti: nenie ŝi loĝis. Ŝi vivis nur en mia fantazio.

Signe estis la unua kreaĵo de mia fantazio, almenaŭ la unua pri kiu mi konservas memoron. Mi sendube havis ses, sep jarojn; kaj tiuaĝe (kiel cetere sesdek, sepdek jarojn pli malfrue) oni ofte pensas laŭte. Mallonge dirite, mi paroladis al mi mem fantaziante pri Signe, kaj unutage kompreneble mia patrino okaze tion aŭdis.

”Aŭdu la knabon”, ŝi diris al mia patro, ”li parolas al si mem!”

Kaj al mi:

”Pri kio vi parolas al vi mem? Pri kio vi pensas?”

Plenkreskuloj havas teruran manion fari al infanoj demandojn plej maldiskretajn. Mi kuris kaŝi min.

Alitage la sama historio – kaj denove alitage. Honto kaj turmento. Demandoj ne respondeblaj. Mia patro diris al mi: aliaj infanoj parolas al si mem ĝis aĝo de kvar, kvin jaroj; vi estas tro granda por tio. Mi komprenis, ke tiel ne plu eblas daŭrigi, io farendas. Mi ekhavis la ideon, ke la s-sonoj min perfidas: Signe, ĉiam Signe, tio ne konvenis. Mi ŝanĝis la nomon de Signe al Ida. Tiel mi sukcesis havi ŝin pli-malpli en paco, tamen Ida neniam akiris la saman magian potencon super mi kiel Signe. Unutage ni malamikiĝis, mi kverelis kun ŝi nomante ŝin stulta bubino, kaj povas esti ke mi eĉ batis ŝin.

Mi sendube pentis sed ne volis peti pardonon, kaj baldaŭ mi fajfis pri ŝi. Samtempe mi lernis pensi mallaŭte – kaj kun raraj esceptoj daŭrigis tiun kutimon.

Sed de kie mi efektive akiris tiun Signe? En nia domo loĝis knabineto, kun kiu mi foje ludis. Ŝia panjo estis baletistino, kaj unufoje ŝi vestis sin per unu el la rozaj baletjupoj de sia patrino. Sed ŝia nomo estis nek Signe nek Ida, ŝi ne faris bubaĵojn kaj havis neniom el la magia potenco de Signe super mia koro. Sendube mi do sepjara kreis Signe proksimume kiel germano desegnas kamelon: aus der Tiefe meines Bewusstseins.[6]

Mi do sendube estis antaŭdestinita.

Poste la jaroj fluis, kaj impulsojn efektive literaturajn mi ricevis nur sufiĉe malfrue. La unua forta puŝo okazis kiam unu el miaj samklasanoj – la nuna profesoro Almkvist ĉe Karolinska Institutet – dum leciono de la sveda lingvo en la klaso 6:II de la Norda Latinliceo kun ega vervo deklamis ’La flugantan holandanon’ de Viktor Rydberg. Mi senbride ĝuis ĝin, kaj dum monatoj poste mi revis pri nenio alia ol iam en fora estonteco verki ion same bravan.

Ankoraŭ mi ne sukcesis, sed kial rezigni la esperon?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.