La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA KISO

Aŭtoro: Hjalmar Söderberg

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA BOVINOJ DE LA PAROĤESTRO

(1901)

Dum dek jaroj mi ne vidis mian iaman studamikon, la pastron Torelius en Lerkila, ĝis ni en iu varma kaj bela somera vespero antaŭ nelonge renkontiĝis sur la trotuaro ekster la hotelo ’Grand’. Ni manĝadis en la sama pensiono en Upsalo, kie mi studis por mi ne memoras kio – probable la prepara – sed li studis por la fina kaj estis tre serioza juna viro, krom sabatvespere. Ĉar li havis regulajn kutimojn kaj estis akurata pri ĉio, ankaŭ pri la junula petolado. Li cetere havis bonan kapon, kaj ĉar li krome venis el bona malnova pastra familio kaj havis pli ol unu episkopon, se ne kiel veran onklon, tamen kiel onklon laŭdiran, sekve ĉio okazis al li rapide, tiel ke li jam en sufiĉe juna aĝo posedis sufiĉe bonan paro ĥon. Ĉio ĉi donis al li plejparte helan kaj harmonian opinion pri la kristanismo, kaj kiam mi nun vidis lin veni renkonte al mi laŭ la rando de la trotuaro kun la brakoj etenditaj, kvazaŭ pasus nura semajno post kiam ni disiĝis ekster Taddis, mi laŭ lia mieno povus kredi ke estas sabatvespero, se mi ne scius ke estas vendredo.

Ni sidiĝis ĉe tablo sub la granda sunŝirmilo de la kafejo kaj prezentigis al ni diversajn refreŝigaĵojn. Montriĝis ke pli rapide ol ni efektive atendis, ni atingis la fundon de niaj malnovaj rememoroj el la studado, kaj nia interparolo plejparte tuŝis la hodiaŭon. Mi eksciis, ke li jam estas duafoje edziĝinta, kaj ke lia dua edzeco ŝajnas fariĝi same feliĉa kiel la unua estus, se nia sinjoro tiel volus. Li parolis pri sia agrabla vivo en la kamparo, kiun li ne volus ŝanĝi kontraŭ io en la mondo.

Li amis siajn paroĥanojn, kaj li ankaŭ supozis, ke ili estimas lin. Ni ankaŭ iomete tanĝis la religiajn movadojn de la nuntempo, kaj mi inter alie demandis, ĉu lin multe ĝenas sektuloj en lia paroĥo.

”Vi celas la disidentojn?” li diris. ”Ne, mi tiel ne povas diri.

Estas vere, mi ne povas nei, ke ili komence kaŭzis al mi iom da zorgoj. Tio incitis min, kiam la ĉefepiskopo venis por inspekti kaj vidis, ke kolektiĝas pli da homoj ĉe la sekta kapelo ol ĉe la preĝejo. Sed mi estis nova en la loko, mia antaŭulo devis porti la kulpon, kaj poste la cirkonstancoj pliboniĝis.

Nun regas pli paca etoso, kaj kvankam mi ne povas diri ke mi efektive havas pli da homoj en la preĝejo ol antaŭe, almenaŭ la nombro en la kapelo malkreskis, dankaldio. – Nu, tio cetere havas sian apartan kialon...”

Li interrompis sin kun iomete mistera aspekto, sed mi nenion plu demandis, kaj ni dum minuto silentis. Trotuare antaŭ ni promenis kelkaj maldikaj jankioj inter grasaj stokholmanoj, de Strömparterren sonis la lastaj taktoj el la himno de la Habsburga dinastio, ĝi lasis post si strangan kvieton, kaj tra la kvieto penetris blekado de bovino. Ĝi venis el unu el la insularaj ŝipoj kiuj ĵus albordiĝis ĉe la kajo; baldaŭ poste oni aŭdis la bovinon treti trans la ponteton, venis ankoraŭ unu, kaj oni vidis bienulon preterpasi, trenante la du bovinojn post si per ŝnurego.

”Jen belaj bovinoj”, diris la paroĥestro, ”kvankam ne tiel belaj kiel la miaj. Mi havas la plej grasajn kaj belajn en la tuta paroĥo. Sed bovinojn oni devas vidi en verda pejzaĝo por ilin kompreni. Troviĝas nenio kion mi pli multe ŝatas ol miajn bovinojn, el tio kio estas de tiu ĉi mondo, kompreneble. Cetere ankaŭ tio havas sian...”

”Apartan kialon?”

”Ĝuste. Mi devas rakonti al vi la tutan historion, pri la bovinoj kaj la disidentoj kaj mia edziĝo. Ĉio estas unu afero.

Jen aŭdu:

Vi eble memoras ke la pasinta somero estis tre varma, precipe antaŭ Sankta Johano. Iutage mi faris promenon ĉirkaŭ mia posedaĵo, kiel kutime. Mi iris laŭ la randoj de la fosaĵoj, meze en la sunradiado, mi iris trans herbejon, kie miaj homoj estis falĉantaj fojnon, kaj venis al paŝtejo kie la bovinoj paŝti ĝis. Vi ne povas imagi kiel belaj ili estis tie inter la betultrunkoj!

Mi gratis al ili la frunton kaj parolis al ili kiel mi kutimas, al Majroza kaj al Somerflora kaj al Blankverta – ĝi estas mia sonorilbovino, ĝi ne havas kornojn kaj estas blanka kiel lakto – kaj al la bovo Herkulo, kiu estas la forto kaj la pieco unuiĝintaj. Troviĝas neniuj pli afablaj brutoj ol bovoj, se oni nur dekomence ne incitas ilin. Mi parolis al ili ĉiuj, kaj ili respondis al mi laŭ kapablo kaj blekis post mi kiam mi forlasis ilin. Mi eĉ parolis kun kredanta tajloro, kiun mi renkontis sur la deklivo, kaj kiu estis granda lumo inter la spiritaj vekitoj[2] de la paroĥo. Mi eĉ aŭdis diri ke li kutimas ekzorci.

Nu, li respondis al mi acide, kompreneble – kaj poste mi venis al la lago. Ĝi kuŝis brila kaj kvieta. Mi verdire havas tiun principon neniam bani min antaŭ Sankta Johano; sed nur kelkaj tagoj restis ĝis tiam, kaj mi estis ŝvita kaj varma. Mi ne povis deteni min. Tuj mi seniĝis de la vestoj, saltis en la akvon kaj naĝis for. Sed estis pli malvarme ol mi atendis, kaj mi ne restis longe en la lago. Revenante surteren mi ekvidis ĉiujn bovinojn alproksimiĝi. Mi vokis ilin, ili venis pli proksimen, sed malrapide kaj singarde. Blankverta iris unua, Herkulo tenis sin proksime apud ĝi. Kiam ili estis je distanco de dek aŭ dek kvin paŝoj, mi subite laŭ ilia mieno vidis ke ili ne rekonas min, jes, ke ili eĉ ne volas rekoni min kiel homon! Kaj en la rigardo de Herkulo mi kredis vidi ion kion mi neniam antaŭe tie vidis. Mi koncedas ke subite mi terure ektimis. Se vi volas ekkoni panikan timegon, ekstaru tute nuda antaŭ dekduo da grandaj bestoj kun akraj kornoj – vi sciu ke mi havas dek unu bovinojn kaj unu bovon – kaj kun lago malantaŭ vi. Mi mem duone freneziĝis pro timo kaj ekkuris laŭ la bordo. Nun la bovinoj vigliĝis. Mi aŭdis ilin rapide trotantajn malantaŭ mi. Kion fari? Mi ekkaptis branĉon, kiu kreskis sufiĉe malalte, kaj svingis min supren sur la arbon. Tio okazis ĝustatempe, ĉar la tuta svarmo jam ĉirkaŭis min, kaj Herkulo snufis al mi kaj per la kornoj atakis la arbon. Nu, min ĝi ĉiuokaze ne povis atingi, kaj feliĉe estis tiel varme ke mi ne kaptis malvarmumon, kvankam kutime al mi facile malvarmas la stomako. Mi klopodis rezoni kun ili, sed estis nenia eblo. Blankverta havis nur malestimon por respondo, Majroza rigardis kolere sub la fruntharoj, kaj Herkulo jam perdis sian ekvilibron. Kaj iamaniere ili ja pravis. Kiel ili povus imagi, ke tiu ĉi fremda blanka besto, kiu je ilia rigardo ekfuĝas kaj grimpas sur arbon kaj kiu havas nek nigran veston, nek okulvitrojn, nek pajloĉapelon kun vasta rando, identas kun ilia mastro kaj bona amiko! Li kompreneble neeviteble devas esti ilia malamiko, aŭ ĉiuokaze aperaĵo fremda, ridinda kaj maldeca, kontraŭ kiu ili devas militi.

Feliĉe tamen forta emocio malofte daŭras longe, ĉiuokaze ĉe la brutoj. Post kelka tempo la riĉaj herboj sur la grundo komencis kapti ilian atenton, kaj mi kaŝis min laŭ eblo en la foliaro esperante esti forgesita. La bestoj jam komencis disvasti ĝi, kaj mi ekesperis pri liberiĝo – la maldelikata arboŝelo malagrable frotis mian haŭton – kiam mi aŭdis parolon kaj ridon de knabinaj voĉoj. Estis la instruistino kaj ambaŭ filinoj de la kredanta tajloro – ĉiuj tri kompreneble spirite vekitaj – kiuj venis kun tukoj enmane por bani sin! Mi ne povas nei ke mi flustris al mi mem: gardu min de l’ diablo! Mi havis nur tiun esperon ke ili ne vidos min, kaj mi promesis al mi mem rekompence turni la okulojn for de la lago. Nu, cetere ne estis multo por rigardi, se mi esceptas la plej junan. Ili fakte estis tiel rapidmovaj, ke mi apenaŭ havis tempon pripensi kion fari antaŭ ol la plej juna jam staris kun unu piedo enakve kaj ĉiuj siaj vestaĵoj bele kaj orde metitaj sur ŝtono.

Sincere dirite mi ankaŭ ne kuraĝis deturni la kapon, timante fari ian bruon en la foliaro. Nu, baldaŭ ĉiuj tri knabinoj plaŭdis en la lago, kaj mi sidis silenta kiel rateto en mia arbo.

La kutimo faras multon; la arboŝelo ne plu tiel severe frotis mian kompatindan haŭton kiel ĵus, kaj mi komencis adaptiĝi al mia sorto kaj esperi feliĉan finon de la historio. Tiel ja ankaŭ fine estis, kvankam ne tiamaniere kiel mi pensis.

La knabinoj revenis el la lago, sed la instruistino hazarde surteriĝis iomete pli fore, kompreneble ĝuste kie kuŝis miaj vestaĵoj. Ŝi venas kurante kaj rakontas pri sia trovo: ’Kuŝas vestoj de viro tie for, iu viro banas sin tute apude, sed kie li perdiĝis, li sendube naĝis longe for!’ Ili vestas sin urĝe, ili staras aŭskultante. Nenio aŭdeblas, kaj neniu videblas en la lago.

Espereble li ne dronis, kaj kiu li povas esti? Oni devas pli zorge rigardi la vestaĵojn. La plej juna estas plej kuraĝa, ŝi ŝteliras tien kaj revenas raportante: ’Estas la paroĥestro! Imagu se li dronis!’ ’Kiel tiam estos pri lia animo?’ demandas la instruistino.

’Ho, ne zorgu pri la animo’, respondas la plej juna knabino, samtempe kolera kaj plorvoĉa, ’mi lernis ĉe li por la konfirmacio antaŭ tri jaroj, kaj mi tre bone ŝatis lin, kvankam li ne havas la ĝustan kredon. Sed nia sinjoro certe ne estas tiel malica kiel vi!’

Subite ili tuj silentas kaj ekgapas kvazaŭ sorĉitaj supren al la arbo. Poste trivoĉa ŝriko, kaj en la sekvanta momento ili estis kvazaŭ forviŝitaj de vento.

Mi fine venis malsupren el la arbo kaj vestis min. Mi estis relative trankvila. Kaj vi devas konsenti, ke mi verdire ne plu havis multon por perdi. Sendube neniam iu humila servanto de la Sinjoro estis tiel senkulpe en tiel duba situacio! Ne daŭris longe ĝis la tajloro venis al la loko kun du aliaj kredantoj.

Ili ĉiuj tri aspektis sufiĉe malgaje, sed en la okuloj de la tajloro brilis sekreta fajro. Vi povas imagi la kontentecon de tiu fripono je la penso ke li ekzorcos diablon el neniu malpli ol lia leĝa animzorganto, la paroĥestro! Mi tamen feliĉe jam vestis min, kaj per tio reakiris tiun dignon, kiu nun povis tre utili al mi. Antaŭ ol la tajloro eĉ povis malfermi la buŝon mi diris al li, ke mi vizitos lin posttagmeze por ĉion klarigi, post kio mi per gesto adiaŭis ilin kaj foriris kun firma teniĝo.

Posttagmeze mi feliĉe renkontis unue la knabinon. Ŝi staris ĉe arbedo en la ĝardeno manĝante nematurajn grosojn. La patro fakte havis bonan bienon kun ĉarma ĝardeno; li estis benita ankaŭ pri mondaĵoj kaj ŝparadis kaj aĉetis tiun ĉi bienon.

Mi klarigis la tuton al ŝi, kaj la aminda infano tuj kredis min. Ŝi estis la sola prudenta el ili ĉiuj. Unue ŝi pensis ke mi freneziĝis, ĉar mi nuda grimpis sur arbon; sed nun aŭdante min paroli kaj vidante ke mi ankoraŭ havas mian prudenton, ŝi tuj kredis min. Ŝi estis simpla kaj senafekta knabino, kaj tio kio pasis tute ne ŝajnis al ŝi tiel terura kiel mi pensis. Verŝajne estas vere, kiel iu diris, ke la virino estas pli proksima al la naturo ol la viro, kaj pri naturaj aferoj ŝi ĝenerale sentas malpli da honto ol ni, kvankam ni ĉiam pensas la kontraŭon kiam ni estas junaj kaj ne konas ilin.”

”Nu, sed la tajloro?”

”Li neniam kredis min. Sed tio kompreneble ne malhelpas ke li estis flatita, kiam mi post kelkaj monatoj svatiĝis al lia filino. Sendube vi jam komprenis ke estas ŝi, kiu nun estas mia edzino. Sed mia bopatro ankoraŭ kredas ke mi grimpis nuda sur arbon por vidi la knabinojn bani sin. Pro la boparenceco li tamen rigardas tion kiel tre naturan kaj pardonindan pekon de malforta karaktero, kiun mi krom tio poste komplete rekompencis. Sed inter liaj samkredanoj lia indulgo al mi vekis surprizon kaj malkontenton, kaj pro tio la kunvenoj en la sekta kapelo, kiun posedas li kaj liaj parencoj, ne plu estas tiel multnombre vizitataj kiel antaŭe.”

Jam estis malfrue, kaj ni foriris. Kiam ni disiĝis ni kore premis la manon unu de la alia, kaj mi deziris al li ĉian feliĉon, kaj pri la venko de la ĝusta eklezio, kaj pri la bona elturniĝo kiun li mem trovis en la afero.

”Dankon”, li diris, ”mi jam estas feliĉa. Ja estas vere ke mia edzino ne staras sur la sama nivelo de klereco kiel mi; sed ŝi havas klerecon de la koro. Kaj krome certagrade impresis min ke ŝi metis siajn vestaĵojn tiel orde, dum la aliaj ĵetis la siajn pelmele.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.