La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA KISO

Aŭtoro: Hjalmar Söderberg

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA BRULANTA URBO

(1905)

Tra ambaŭ fenestroj de la ĉambro kun iliaj helaj, krade kvadratitaj kurtenoj brilas la malalta suno de vintra mateno kreante du oblikvajn, oblongajn kvarangulojn sur la mola verda tapiŝo, kaj en ĉi varmaj sunmakuloj saltas kaj dancas knabeto. Li ankoraŭ ne scias multe pri la mondo. Li scias ke li estas malgranda kaj ke li grandiĝos, sed li ne scias ke li estas naskita nek ke li mortos. Li scias ke li havas kvar jarojn kaj baldaŭ havos kvin, sed li ne scias kion signifas jaro: ankoraŭ li mezuras la tempon nur per ”hieraŭ”, ”hodiaŭ” kaj ”morgaŭ”.

”Paĉjo”, li subite diras al la patro, kiu ĵus finis sian matenman ĝon kaj bruligis la unuan cigaron de la tago – ĉar li mezuras la tempon per cigaroj – ”Paĉjo, mi sonĝis tiel multe ĉinokte!

Mi sonĝis pri la tuta salono! Mi sonĝis pri la seĝoj kaj la verda tapiŝo kaj la spegulo kaj la horloĝo kaj la kahelforno kaj la lukoj kaj la niĉo!”

Kaj li saltas al la kahelforno, kie la matena fajro flamas kaj knaras, kaj faras transkapiĝon antaŭ ĝi. Li konsideras la kahelfornon kaj la lokon antaŭ ĝi kiel la plej gravan kaj noblan en la ĉambro.

La patro kapjesas ridante pri li super la rando de sia ĵurnalo.

Kaj la knabo denove ridas, ridegas senbride. Li estas en tiu aĝo, kiam rido ankoraŭ esprimas nur ĝojon, ne emon al io amuza. Kiam li iuvespere staris ĉe la fenestro ridegante pri la luno, tio ne estis ĉar li trovas la lunon amuza, sed ĉar ĝi ĝojigis lin per sia ronda, brila vizaĝo.

Kiam li finridis, li genuas sur seĝon montrante al unu el la bildoj sur la muro:

”Kaj plej multe mi sonĝis pri tiu bildo”, li diras.

La bildo estas fotografaĵo pri pentraĵo de malnova nederlandano:

’Brulanta urbo’.

”Nu, kion vi do sonĝis?” demandas la patro.

”Mi ne scias.”

”Pripensu do!”

”Bone, mi sonĝis ke brulas kaj ke mi karesas hundon.”

”Sed aliokaze vi ja kutime timas hundojn?”

”Jes, sed en bildoj mi tamen kuraĝas karesi hundojn singarde.”

Kaj li ridas kaj saltas kaj dancas.

Poste li venas al la patro dirante:

”Kara Paĉjo, prenu la bildon. Mi volas ke vi montru al mi la bildon kiel hieraŭ.”

La bildo estas novaĵo en la ĉambro; ĝi alvenis hieraŭ. La knabeto jam delonge konatiĝis kun la aliaj bildoj sur la ĉirkaŭaj muroj, onklo Strindberg kaj onklo Skåphurre kaj onklo Napoliono kaj la malbelulo Goethe kaj avino, kiam ŝi estis juna. Sed la brulanta urbo estas nova, kaj ĝi ankaŭ per si mem estas multe pli amuza bildo ol la aliaj. La patro laŭ la volo de sia knabeto prenas la bildon de la muro, kaj ili kune ĝuas ĝin.

Super larĝa riverbuŝo, kiu kurbiĝas en la direkto almare kaj plenas de barkoj kaj ŝipoj, iras ponto kun rondaj arkaj volboj kaj unu borda turo. Sur la maldekstra bordo situas la brulanta urbo: vicoj da mallarĝaj domoj kun pintaj gabloj, altaj tegmentoj, preĝejoj kaj turoj; amaso da homoj kurantaj unu ĉirkaŭ la alia, maro el fajro kaj flamoj, nubo el fumo, eskaloj starigitaj kontraŭ la muroj, ĉevaloj kuregantaj for kun skuata ŝarĝo, kajo plena de bareloj kaj sakoj kaj ĉia rubo, surrivere amaso da homoj en barko renversiĝonta, trans la ponto homoj kuras pro sia vivo, kaj plej proksime en la antaŭaĵo du hundoj priflaras unu la alian. Sed malproksime en la fono, kie la riverbuŝo vastiĝas almare, sidas ĉe la horizonto tro malgranda luno en nebuleto el palaj nuboj rigardante la tutan mizeron pale kaj malgaje.

”Paĉjo”, demandas la knabeto, ”kial brulas la urbo?”

”Iu malzorgis pri fajro”, diras la patro.

”Kiu malzorgis?”

”Nu, tio ne scieblas tre certe, post tiom da tempo...”

”Post kiom da tempo?”

”Tiu urbo forbrulis antaŭ pluraj centoj da jaroj”, diras la patro.

El tio la knabeto nenion komprenos, tion la patro tre bone konscias, sed li ja devas ion respondi. La knabeto silentas pensante dum momento. Novaj pensoj kaj ideoj pri la mondo moviĝas en lia cerbo kunpuŝiĝante kun la malnovaj. Li palpas per siaj fingretoj sur la vitro super la brulanta urbo dirante:

”Jes, sed ĝi ja brulis hieraŭ, kaj ankaŭ hodiaŭ ĝi brulas?”

La patro provas klarigon pri la diferenco inter bildoj kaj realo. ”Tio ĉi ne estas vera urbo”, li diras, ”ĝi estas nura bildo.

La vera urbo forbrulis antaŭ tre longe. Ĝi estas for. La homoj, kiuj kuras ĉi tie baraktante per la brakoj, estas mortaj kaj ne plu ekzistas. La domoj forbrulis. La turoj falis. Ankaŭ la ponto estas for.”

”Ĉu la turoj brulis for aŭ falis for?” demandas la knabo.

”Ili kaj brulis kaj falis.”

”Ĉu ankaŭ la vaporŝipoj estas mortaj?”

”Ankaŭ la ŝipoj jam delonge estas for”, diras la patro. ”Ili tamen ne estas vaporŝipoj, sed velŝipoj. Vaporŝipoj tiutempe ne ekzistis.”

La knabeto paŭtas kaj ne aspektas kontente.

”Sed mi vidas ke estas vaporŝipoj”, li diras. ”Paĉjo, kiel nomi ĝas tiu vaporŝipo?”

Li havas sian propran kapon, la knabo. La patro laciĝis de la edukado kaj silentas. La knabo palpas per fingro sur la malnovaj nederlandaj komercŝipoj dirante al si mem: ”Tiu ŝipo estas Brage, kaj tiu estas Hillersjö, kaj tiu estas Princino Ingeborg.”

”Paĉjo”, li subite diras, ”ĉu ankaŭ la luno estas for?”

”Ne, la luno restas. Ĝi estas la sola el ĉio ĉi kio ankoraŭ restas. Ĝi estas la sama luno pri kiu vi ridis la alian tagon ĉe la infanĉambra fenestro.”

Denove la knabeto silentas pensante. Poste venas ankoraŭ demando:

”Paĉjo, ĉu tiu urbo brulis antaŭ tre longe? Ĉu antaŭ same longe kiel kiam ni iris al la kamparo per Princino Ingeborg?”

”Okazis antaŭ multege pli longe”, respondas la patro. Kiam tiu urbo brulis, ekzistis nek vi nek mi; ankaŭ ne Panjo aŭ Avino.”

La knabo tuj ekhavas tre seriozan vizaĝon. Li aspektas eĉ ĉagrenita. Li longe silentas pensante. Sed ŝajnas ke tio ne povas klariĝi al li.

”Diru, Paĉjo”, li fine demandas, ”kie estis mi, kiam tiu ĉi urbo brulis? Ĉu tio okazis kiam mi estis en Gränna kun Panjo?”

”Ne, karulo”, diras la patro, ”kiam tiu ĉi urbo brulis, vi ankoraŭ ne ekzistis.”

La knabo denove paŭtas kun mieno diranta: ne, tion mi ne akceptas. Kaj li emfaze ripetas:

”Bone, sed kie mi tiam estis?”

La patro respondas:

”Vi tute ne estis.”

La knabo grandokule rigardas sian patron. Subite la vizaĝeto ekbrilas, li liberigas sin de la patro kaj denove komencas salti kaj danci en la sunmakulo sur la verda tapiŝo kriante plenvoĉe:

”Jes ja! Mi ja tamen estis! Mi tamen estis, tion mi scias!”

Li pensas ke la patro nur ŝercas al li. Tio ja estas evidente tro freneza! La servistinoj kelkfoje ŝerce blagis al li, kaj li pensas ke la patro faras kiel ili.

Kaj li saltas kaj dancas en la sunbrilo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.