La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA KISO

Aŭtoro: Hjalmar Söderberg

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ÅGE

(1916)

Juna vidvino estis survoje al tombo kun sia knabeto ĉema ne. Ĉe la tombeja pordego ŝi aĉetis simplan kroneton el primoloj.

”Imagu, panjo”, diris la filo, ”ke paĉjo ĝojos pro la krono!”

”Ni esperu tion”, diris la patrino.

”Åge ankaŭ volas doni kronon al paĉjo.”

La juna vidvino iomete pripensis. La kronoj kostis malmulte, sed ŝi ne havis tro da mono. Ŝi donis sian kronon al la knabo:

”Åge prenu la kronon de panjo por meti sur la tombon.

Tiel paĉjo komprenos, ke ĝi venas de ni ambaŭ.”

La knabo efektive nomiĝis August, kiel la patro, sed li mem nomis sin Åge, kaj sekve ankaŭ la patrino komencis nomi lin tiel. Li ne estis efektive malbela, sed li estis infano senĉarma.

La hele bluaj okuloj aperis rondaj kaj rigidaj en la vireta viza ĝo, kaj la line pala hararo estis nekutime maldensa por kvarjarulo.

Estis tago vaporanta kaj odoranta kaj floranta, tia tago kiu ne scias ĉu aparteni al printempo aŭ somero. Tago de la lasta maja semajno. Tago kun suno glimanta tra maldensaj nuboj kvazaŭ el ŝpinita silko. Longe for, el la plej malriĉa antaŭurbo de la ĉefurbo, oni aŭdis gurdon. Ĝi sonis malnove kaj eluzite. Krome ĝi devis esti tre antikva, ĉar ĝi ludis ’Ave Maria’ de Gounod, kiun ludis ĉiuj gurdoj antaŭ tridek jaroj...

”Kial vi ploras, panjo?” demandis la knabo.

”Mi ne ploras”, respondis la patrino.

Kaj ŝi ne ploris. Nur unu aŭ du larmoj ruliĝis sen ŝia permeso aŭ kompreno, kaj ŝi tuj forviŝis ilin.

Ili paŝis tra la plej malnova parto de la granda tombaro, tiu parto kiu kolektiĝas ĉirkaŭ la alta monumento de la tombo de J. O. Wallin, ’Cedas Monda Malkvieto’. Ili venis al unu el la flankaj vojetoj.

”Rigardu, panjo”, diris la knabo, ”kial estas ĉevalo sur tiu tombo?”

De tombŝtono vere brilis blanka, galopanta ĉevalo en marmora reliefo. Ĝi fiere kaj kokete pavis sur fono el malheliĝinta granito.

”Eble ĉevalvendisto tie tombokuŝas”, ŝi diris.

Ili alproksimiĝis, kaj ŝi legis la tomboskribon. Ripozis tie ne unu ĉevalvendisto, sed du. Du fratoj kaj kompanoj.

Ili iris tra aliaj kvartaloj de la tombejo, tra malriĉulaj kvartaloj, kie eblis rigardi vaste ĉirkaŭe trovante nenian monumenton krom ligna lateto numerita sur tomboj flegataj de neniu, ĉar neniu estis pagata ilin flegi, kaj tra milionula kvartalo, kie estroj de borso kaj industrio havis siajn maŭzoleojn kun kupraj pordoj, granitaj bariloj kaj marmoraj benkoj, ĉio desegnita de elstaraj artistoj de la metio...

Kaj ili fine venis al la tombo serĉita, tiu de la edzo kaj patro.

’Fr. Aug. Barcke’ estis skribite sur la klinita ŝtoneto kun lia propra subskribo en pligrandigita faksimilo.

Li mem decidis ke estu tiel.

* * *

Kiam la juna vidvino rekonsideris sian sesjaran edzinecon, ŝi apenaŭ eĉ por si mem povis juĝi, ĉu ĝi estis feliĉa aŭ malfeliĉa.

Ne pro amo ŝi akceptis lian manon, kiam li proponis ĝin al ŝi. Ŝi tiam havis nur dudek tri jarojn, kaj rektoro Barcke precize la duoblon. Ŝi akceptis lin por ekhavi hejmon. Li havis pezan humoron, kaj ilia kunvivado ne ĉiam estis facila por ŝi, sed ŝi faris la plejeble bonan el ĝi, kaj nun, kiam li jam preskaŭ jaron kuŝis entere, ŝi pensis pri li kun dankemo sed sen bedaŭro. Pro nenio ŝi povis riproĉi sin; eble tamen pro tio, ke ŝi neniam kuraĝis esti sincera al li, sed ŝi instinkte sentis, ke li ankaŭ ne ŝatus tion. Kaj kia estus la fino, se homoj subite ekestus reciproke sinceraj? Tiam oni ja entute ne povus elteni unu la alian!

Kaj ŝi pensis plu: por ke du homoj povu esti sinceraj inter si, ili antaŭ ĉio estu proksimume samaĝaj. Kaj krome ili amu unu la alian. Kiel facile esti sincera, se oni pensas nur bonon kaj belon unu pri la alia!

”Panjo”, diris la knabo, ”ĉu paĉjo nun povas vidi nin? Kvankam li kuŝas en la malluma tero?”

”Paĉjo estas en la ĉielo”, diris la patrino. ”Vi ja scias tion, Åge.”

La knabo rigardis supren.

”Ĉu do paĉjo nun povas flugi?” li demandis.

La juna patrino staris enpense; ŝi ne sciis precize kiel respondi.

Ŝiaj buŝanguloj ektremis, kaj ŝi gapis al la tomboŝtono kvazaŭ serĉante respondon tie. ’Fr. Aug. Barcke’. Ŝi imagis vidi lin flirtadi per du grandaj flugiloj serĉante siajn okulvitrojn, kiujn li portis ŝovitaj supren al la frunto. Kion diri? Ĉu provi klarigi al la infano, ke necesas aero por flugi, kaj ke aero apartenas al tero, ne al ’ĉielo’.

”Jes”, ŝi fine diris, ”paĉjo sendube kapablas flugi, se li volas.

Sed tio ne necesas. Se li deziras ion, li sendas anĝelon.”

”Jes, sed se la anĝelo ne volas?”

”Tiam paĉjo avertas Dion, kaj Dio diras al la anĝelo, ke ĝi devas, kaj tiam la anĝelo ekflugas. Sed nun venu, eta Åge, ni iros al ’Patrino sur altaĵo’ kaj havos tason da kafo kun kukoj.”

El la malriĉula kvartalo oni daŭre aŭdis la malnovan trivitan gurdon ludi sian trivitan muzikon en la belega printempa tago.

* * *

Tuj post la pordegoj de Haga ĝentile salutanta sinjoro haltigis la patrinon kaj filon. Li sidis sola sur benko en la ombro de kelkaj arbegoj, sed ekstaris kaj iris renkonte al ili, kiam li vidis ilin veni.

La juna vidvino sentis, ke ŝi forte ruĝiĝas.

”Ĉu vi, Helge?” ŝi diris.

”Nu, Astrid”, li mallaŭte respondis, ”mi ne volas ŝajnigi, ke ni hazarde renkontiĝas tie ĉi ĝuste nun. Antaŭhieraŭ vi diris, ke vi intencas hodiaŭ iri al la tombejo. Sendube tiam vi samtempe faros etan promenon en la Haga parko, mi pensis. En tia bela tago! Kaj sekve mi sidiĝis sur tiu benko atendante. Mi sukcesis liberiĝi de la oficejo je la dua.”

Ŝi rigardis teren, flore ruĝa, ne respondante.

”Ĉu mi per tio multe ĉagrenis vin, Astrid?”

Ŝia respondo aperis same mallaŭte kiel la demando:

”Ne tre.”

Åge paŝis iom flanke ĉe la vojrando plukante saksifragojn.

”Panjo”, li subite diris, ”ni ja iros al Patrino sur altaĵo? Åge malsata!”

La patrino ne tuj aŭdis lin. Ŝi troviĝis en siaj propraj pensoj.

”Jes, eta Åge”, ŝi fine diris. ”Sed unue ni iom promenos.

Survoje hejmen ni povos iri al ’Patrino sur altaĵo’.”

Ili iris antaŭen sur vojo inter altaj pinieskaj pinoj, kies frondaroj aperis preskaŭ nigre kontraŭ la hela printempa verdaĵo ĉirkaŭe.

”Åge malsata kaj laca”, diris la kvarjarulo paŭtante.

”Kiel li similas sian patron”, diris la juna viro sen multa meditado.

La patrino ne respondis. Sed tio estis sufiĉe vera: ŝi trovis preskaŭ neniom el si mem en sia ido. La konveksaj, elstaraj okuloj, la maldika senkolora hararo, aŭguranta kalvan verton, la tuta mieno de vireto – ĉio estis la patro. Ĉio estis Fr. Aug.

Barcke. Sed strange, lia patro kontraŭ la kutimo de patroj neniam sciis vidi tion kaj entute neniam havis multe da tempo aŭ intereso por la infano. ”Mia tasko kiel edukanto komenci ĝos nur kiam August atingos lernejan aĝon”, li iufoje diris, en la jaro antaŭ sia morto.

Ili sekvis vojon laŭ la mallarĝa golfo, trans kiu ’la kastelo’ – eta itala vilao – blankis en la verdo. Ili preterpasis la fonton de Haga kaj pasante trinkis el ĝia klara malvarma akvo. Dum ili trinkis el la fonto, malnovstila veturilo preterpasis kun koĉero kaj lakeo. En la kaleŝo sidis eta maljunulino, kiu per degnaj kapklinoj reciprokis imagitajn salutojn.

* * *

Ili atingis bordon malglatan kaj rokan. La ondoj de Brunnsviken malrapide plaŭdis kontraŭ la bordaj ŝtonoj, kaj vid-al-vide, apud Kräftriket kaj Albano, fabrikaj fumoj kviete ŝvebis ĉielen.

Ili sidis sur ŝtono, kiu formis naturan benkon. Åge ludis ĉeborde per arboŝela boateto, kiun Helge tranĉis al li, kaj kiu forgesigis al li malsaton kaj lacecon.

”Li estas kvieta kaj ĉarma knabeto”, diris Helge.

Ŝi respondis nur per leĝera kapklino. Ne por paroli kun ŝi pri la infano li iris renkonti ŝin tie ĉi, tion ŝi sciis.

Helge Rudin estis desegnisto en arkitekta ateliero. Ili estis samaĝaj – ŝi havis nur kelkajn monatojn pli ol li. Ili loĝis samdome. La domon posedis la firmo, kie li laboris, kaj li estis domzorgisto. Tiel ili konatiĝis, kvazaŭ per si mem. Ili okaze ekparolis pri libro, kiun li ĵus legis, kaj kiun li volis ke ankaŭ ŝi legu; kaj li petis permeson prunti ĝin al ŝi. Post semajno ŝi venis al li por redoni ĝin. Estis aprila posttagmezo, krepuske.

Li havis du ĉambrojn kun balkono plej supre subtegmente en domo kun vasta kaj libera panoramo al ĉifona periferio de la urbego, kie renkontiĝis kamparo kaj urbo, pinaretoj, krevigita granito, fabrikaj fumtuboj, peco el golfo de la lago Mälaren, kaj super ĉio la granda malpleno kaj spaco de malvarma printempa vespero. Ili kelkan tempon staris balkone gapante eksteren en la glacian bluon. Tiam li subite metis brakon ĉirkaŭ ŝian kolon kaj kisis ŝin, kaj ŝi tion permesis. – Ekde tiam ili sin antaŭnomis.

Dekomence li ne havis precizan intencon per sia kontakto kun ŝi. Sed baldaŭ li rimarkis ke li ekardis, kaj ke estas serioze.

Unu punkto tamen turmentis lin, maltrankviligis kaj konfuzis lin. Ŝi unufoje edziniĝis – kaj neniel eblis, ke ŝi iam povus enamiĝi al tia viro, kia estis ŝia edzo. Rivalon li ne bezonis timi en la mortinto; tion li sentis. Sed – kiel ŝi kapablis?

Kaj li ne sciis, ĉu li kuraĝos demandi ŝin pri tio.

Kaj la infano. Povra misuleto, tio ja tuj videblis. Frukto de senagorda kaj sensenca geedzeco. Kiel li povos ĉiutage elteni la ĉeeston de tiu infano?

Sed tio eblu kiel eblos. Li sentis, ke li ne kapablas malhavi ŝin.

”Astrid”, li diris. ”’Astri, Astri mia, knabino plej dolĉa’... Ĉu vi iom zorgas pri mi?”

Ŝi prenis lian manon, karesis per ĝi sian frunton kaj malsekigis ĝin per siaj larmoj.

”Ĵus, promenante sur la tombejo”, ŝi diris, ”mi aŭdis foran gurdon ludi malnovan karan muzikaĵon. Kaj tuj aperis larmoj – mi bezonis tiel malmulte por tio! Mia knabo pensis, ke mi ploras pro malĝojo. Sed mi ploris, ĉar troviĝas por mi ankoraŭ printempo, kaj ĉar mi preskaŭ komencas kredi je feliĉo.”

Li premis ŝin al si dum kisoj.

Kaj li diris, kiam ili revekiĝis:

”Unu afero mirigis min kaj iomete maltrankviligis min. Vi edziniĝis – al viro kiu laŭ mia imago neniam plaĉis al vi. Aŭ ĉu jes?”

”Ne.”

”Kiel vi do kapablis?”

”Ho, ne demandu min pri tio! Nun ne! Oni ’kapablas’ tiom pli ol oni supozas. Kaj tiom malpli...”

”Nu bone, mi ne plu demandos vin pri tio. Des malpli ĉar tiuokaze mi devus fari la saman demandon al mia propra patrino – mia patrino, kiu estas morta kaj ne povas respondi.

Iutage antaŭ nelonge mi serĉadis inter malnovaj leteroj. Mi trovis korespondadon inter miaj gepatroj el ilia gefianĉa tempo.

Kaj de ĝi videblis – mi jam sciis tion, sed forgesis – ke mia patrino neniam amis mian patron. Foje ŝi eĉ rompis la fianĉecon, ĉar ŝi deziris iun alian. Sed mia patro havis la pli fortan volon. Li tamen fine ricevis ŝin – kaj aliokaze ŝi ne estus mia patrino! Sed ŝi amis lin neniam.”

Ŝi kunpremis la okulojn kontraŭ la printempa lumo.

”Lasu ripozi la malnovan”, ŝi diris. ”La malnovan mortan.”

”Jes, ni faru tiel.”

Li elpoŝigis kaj malfaldis paperon. Estis desegnoj de kampara dometo. Fasado simpla kaj preskaŭ povra, empiro en formo svede malfekunda. Kaj planoj, montrantaj teretaĝe tri ĉambrojn kaj kuirejon, kaj subtegmente du ĉambretojn. Balkono al nordo, al Granda Ursino en la somerfinaj vesperoj.

Tegmenta teraso por taga sunbanado kaj nokta stelspektado.

”Ĉu vi volas loĝi kun mi en tiu ĉi dometo?” li demandis.

”Mi dum la lastaj noktoj desegnis ĝin por ni.”

Ŝi rigardis la desegnojn kun melankolia rideto.

”Kiam la domo povos pretiĝi, vi pensas?” ŝi diris.

”Eble pli frue ol vi kredas.”

Ŝi tiris lian kapon al la sia kaj flustris en lian orelon:

”Sed mi ne volas atendi tion.”

”Kiel vi do volas?”

”Mi volas esti la via. Hodiaŭ. Ĉi-vespere, ĉi-nokte. Mi ja neniam konis feliĉon, neniam, neniam. Mi ne volas atendi!”

Ili kunfandiĝis en senfina kiso.

* * *

Ŝi ektremis pro leĝera frostiĝo. La suno malaperis malantaŭ nubo, kaj ne plu estis varme.

”Sed kie estas Åge?” ŝi demandis.

Kaj ŝi vokis: ”Åge!”

Respondo ne venis.

”Li ja ne povas esti malproksima”, diris Helge. Kaj ankaŭ li vokis: ”Åge!”

Ĉar li pensis: la knabo eble petole kaŝas sin por sia patrino, sed se mi vokas, li certe venos.

Tamen venis neniu Åge kaj neniu respondo.

La duo rigardis unu la alian, ambaŭ subite mortpalaj. La sama terura penso samtempe fulmis tra ili ambaŭ.

”Ne, ne”, ŝi flustris. ”Ja ne eblas. Li ja ne povis fali enakven kaj droni tie ĉi sen unu sono.”

Ili senkonsile laŭiris la bordon en kreskanta angoro. Ili alterne vokis: ”Åge! Åge!”

Sed ili mem ne plu kredis, ke ili havos respondon.

Ili venis sur vaporŝipan varfon ĉe terpinto. Nenie troviĝis spuro de la infano.

”Li ja ne povis fali enakven”, diris Helge. ”Tiuokaze lia ĉapo ie flosus.”

La patrino klopodis kolekti siajn pensojn. Ŝi staris kun ambaŭ manoj premitaj al la brusto.

”Lia ĉapo estis fiksita per kaŭĉuka bendo submentone”, ŝi eligis.

Subite li ekvidis malhelan objekton saltantan en la ondado flanke de la varfo:

La arboŝela boato.

Li malsupreniris por kapti ĝin. Jes, ĝi estis la sama boateto kiun li mem tranĉis antaŭ apenaŭ duonhoro.

Granita roko deklive enakviĝis, kaj proksime apude kuŝis restaĵoj de glacitavolo. La vintro estis longa kaj severa, la printempo alvenis malfrue kaj subite, kaj ĉe tiu ĉi kruta arbara bordo rigardanta norden, kie la suno neniam varmigis la akvorandon, restis tiu lasta ŝrumpinta, malpura glacipeco. Li rompis sekan branĉon de alno kaj singarde forŝovis la glacion.

Tie kuŝis la eta Åge, surdorse, kun okuloj kaj buŝo malfermitaj.

La vergon, per kiu li direktis la arboŝelan boaton, li ankoraŭ tenis per firma pugneto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.