La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA KISO

Aŭtoro: Hjalmar Söderberg

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

SONĜO PRI MALJUNECO

(1904)

Ĉi-nokte mi sonĝis, ke mi maljuniĝis. Ĉu mi entute vivis?

Mi apenaŭ scias. Mi transvivis ĉion, kio iam estis mia vivo, kaj mi pli similis ombron ol homon. Dum krepusko mi vagadis laŭ konataj stratoj kaj pasante videtis kadukajn domojn.

Mi memoris, ke infanaĝe mi ilin vidis konstruataj kaj tiam kredis, ke ili estas intencitaj kiel loĝejoj por princoj kaj moŝtoj. Sed nun ili ŝajne petegis pri permeso kaŝi sin en ombro.

Stratfone elstaris ruĝa kazerno, de kies tegmento flirtis flago kun fremdaj koloroj. Trupo da soldatoj pretermarŝis kun la pantalonoj ŝovitaj en siajn botojn. La fero de iliaj kalkanumoj klakis kontraŭ la pavimo. Meze de la malpura strato du infanetoj sidis ludante, tiel malpuraj kaj malriĉe vestitaj, ke ili ŝajne kunfandiĝis kun la strato kaj preskaŭ ne videblis.

Ili ne vidis la soldatojn, kaj la soldatoj ne vidis ilin. Ne kulpas ili, mi diris al mi mem; la kaŭzo estas, ke oni malpermesis al ili ion vidi. Se ili povus vidi sian vojon, ne eblus al ili marŝi; kaj marŝi ili ja devas. Mi volis alproksimiĝi por fortreni la infanojn, sed mi ne kapablis. Mi staris kvazaŭ najlita ne povante moviĝi. Kial? mi miris. Kial mi ne povas moviĝi, kial mi devas stari senmove rigardante tion ĉi? Ĉu eble ne estas realaĵo – ĉu mi sonĝas? Ne, estas realaĵo; la infanoj estas realaj, same la soldatoj. Sed mi mem estas sonĝo. Kaj tuj la tuta enigmo de mia vivo ŝajne klariĝis al mi kiel klare brilanta lumo: mi ne estas reala, mi estas sonĝo. Kaj sonĝo ne povas utili al vivantaj homoj.

Mi nenion plu vidis de la infanoj, kiam la soldatoj jam pretermarŝis.

Mi nur vidis, ke iliaj botoj lasas malhelajn sangajn spurojn sur la malpuraĵo.

Subite aperis en mi memoro, kiu frostigis mian koron pro teruro. Mi ja mem havas infanojn – du infanetojn. Kie ili povas esti, kaj kiam mi laste ilin vidis? Ja ne povas – ne – –

Denove mi longe vagis laŭ la stratoj dum densiĝanta krepusko.

Jam ekneĝis. Mi atingis vilaan kvartalon, la stratoj kuŝis silentaj kaj blankaj, kaj arboj etendis siajn branĉojn pezajn pro neĝo super kradoj kaj bariloj. Mi eniris tra malfermita barilpordo inter du grandaj kvarangulaj ŝtonfostoj kun grandaj blankaj kufoj el neĝo. Ili tiel strange tenerigis min, eble ĉar ili similis du neĝkovritajn tombojn. Mi venis sur grandan korton kun fontaneto meze, kaj mi tuj vidis, ke lumas en la salona fenestro. Surtable staras lampo, la tablo estas aranĝita por manĝo, kaj oni jam sidas ĉetable. Mi iris ĝisfenestre, frapetis la vitron kaj kapsignis al la homoj endome. Ili tamen ne vidis min sed manĝis plu nenion aŭdante. Kaj tuj mi ekvidis, ke ili estas fremduloj ĉirkaŭ fremda tablo. Ili ne estas la miaj.

Estas dika sinjorino kaj kalva sinjoro en negliĝa mantelo, kiuj aspektas kolere kaj ŝajnas kvereli, kaj kelkaj grandaj infanoj, kaj ilian tablon kovras vakstolo. La vizaĝon de la kalvulo mi cetere bone rekonas de Du Nord, kie li kutime trinkadas grogon.

Mi terure hontis. Jes, tie ĉi ni ja loĝis en la unua jaro, sed ni transloĝiĝis, ĉar estis humide, kaj nun ni loĝas en tute alia kvartalo – – kaj mi tiel lacas – – –

Denove mi vagis en neĝo. Mi ja intencis hejmeniri. Mi klopodis persvadi min mem, ke mi scias precize kien iri, kaj ke mi iras la plej mallongan vojon. Mi oblikve transiris stratojn kaj turniĝis ĉe anguloj, sed kien ajn mi venis, ŝajnis al mi, ke mi ĵus pasis tie. Ĉe stratlampo staris maljunulino etendante sian manon, sed kaŝante la vizaĝon. Mi preterpasis ŝin, sed samtempe instinkte palpis enpoŝe, ĉu mi havas moneron. Mi elpoŝigis arĝentan moneron, sed rigardante ĝin zorge mi trovis, ke ĝi estas malnova kaj trivita kaj ne plu valida. Ĝi portas la profilon de tiu reĝo, kiu regis en mia junaĝo, kaj ĉirkaŭ la rando troviĝas lia devizo, duone neniigita de tempo: Bono de l’ frataj popoloj[4]. Mi longe staris gapante al tiu malnova monero, kaj sentis bezonon plori.

Nu ja, estis tiu epoko... La epoko de ora paco, kiel la hodiaŭaj poetoj ĝin nomis. Poste venis aliaj epokoj. Denove mi vidis antaŭ mi la ruĝan kazernon kaj la krudajn botojn de la fremdaj soldatoj. Kaj miaj infanoj kaj hejmo, kiujn mi ĵus serĉis?

Ho, nun mi ĉion memoras. Mi estas maljuna kaj ĉion transvivis, mi ne havas infanojn nek hejmon. Mian filinon mi edukis laŭ miaj ideoj, sed plenkreskinte ŝi enamiĝis al misiisto, edziniĝis al li kaj malaperis. Kaj mia filo – kiel estas, ĉu li ne volis fariĝi oficiro? Jes, efektive, sed tio tro malplaĉis al mi, kaj krome mi ne havis sufiĉe da mono por tio. Sed li militservis, kiam ekflamis la granda milito, kaj mortis pro malsato norde en Laponio. Se li estus oficiro, eble li almenaŭ ne mortus pro malsato. Sed ĉio ĉi okazis antaŭlonge, kaj mi ĝin memoras nur obtuze. Mi ĉion transvivis, kaj mi mem estas sonĝo. Kaj mi flustris al mi mem kelkajn vortojn, kiujn mi iam legis sur tombo, kiam mi pratempe en blua printempa vespero iris sur tombejo kun ŝi, kiun mi tiutempe amis – mi flustris tiujn vortojn re kaj re al mi mem: Alles geht vorüber und wird zum Traum[5].

Sed flustrante tion ĉi al mi mem mi denove preterpasis la stratlampon, kie staris la maljunulino. Sed ŝi ankoraŭ kaŝis sian vizaĝon.

Kaj tio, ke ŝi kaŝas sian vizaĝon, plenigis min per nekonata teruro. Tremante pro angoro mi demandis ŝin:

”Diru, kial vi kaŝas vian vizaĝon?”

Ŝi respondis per voĉo, kiun mi bone konis:

”Por ne tro vundi vin.”

Tiam mi diris:

”Nenio plu povos vundi min. Mi ne estas reala, sonĝo mi estas.”

Ŝi respondis:

Alles geht vorüber und wird zum Traum.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.