La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA KISO

Aŭtoro: Hjalmar Söderberg

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

GÄRDA

(1905)

Mi sidis ĉe mia fenestro gapante al vespera ĉielo brile blua post pluva tago pensante pri nenio, aŭ pri io malĝoja, al kiu ne utilis mia pensado, kiam iu leĝere frapetis la pordon, kaj enpaŝis mia amiko.

”Ĉu mi ĝenas vin?”

”Bonvolu”, mi diris. ”Kaj kiel vi fartas?”

Li faligis sin sur vimenan fotelon kaj rigardis trans la skribtablon, tra la fenestro, en la bluon.

”Hodiaŭ estis tipa aprila tago”, li diris. ”Unue matene bela vetero, poste pluvo kaj neĝo, kaj jen vera printempa vespero krom ĉio...”

”Jes, vera printempa vespero. Ĉu vi deziras cigaron?”

”Diru al mi”, li diris, ”la tuta parto de la ĉielo, kiun mi nun vidas, estas blua; tute brila kaj pura kaj blua. Neniu nubero, neniu ĉifono restas de la ŝtormo. Kaj tamen troviĝas io en la tuta etoso, kio klare atestas, ke estas vespero post pluva tago.

El kio efektive konsistas tio? Kiel la malplena blua aero povas aspekti alie, ĉar antaŭtagmeze pluvis? Ĉu tio estas nura memtrompo, ĉu memoro de la pasinta tago restas influante kaj ŝanĝante la imagon, kiun la okulo vidas? Ĉu estas tiel?”

”Probable.”

”Kiel strange!”

Ni dum kelkaj momentoj silentis. Mi rigardis lin: li radiis pro juneco kaj sano. Li aspektis kvazaŭ li pasigus la tagon eksterdome, lia haŭto jam havis nuancon de sunbruno, kaj li portis kelkajn violojn en butontruo.

”De kiu vi ricevis violojn?” mi demandis.

Li fulmrapide ridetis per siaj blankaj dentoj, sed baldaŭ serioziĝis.

”De Gärda”, li respondis.

Kaj ne atendante pliajn demandojn li daŭrigis:

”Ĉu vi memoras, ke mi iam parolis al vi pri knabino nomata Gärda?”

Mi kapneis.

”Ĉu okazis antaŭlonge?” mi demandis.

Li iom pripensis.

”Ni vidu – kiom ni nun aĝas? Tridek ses jarojn. Do, sendube okazis antaŭ dek kvin, dek ses jaroj. Mi tiam estis dudekjara.”

Mi enpensiĝis. Antaŭ dek ses jaroj. La jaroj kuris, kuradis, kuregis. Ideoj dum tiu tempo malsaniĝis kaj mortis, kaj aliaj ideoj levis la flugilojn por ekflugi. La mapo de Eŭropo kaj de la mondo ŝanĝis aspekton. La tondroj de milito ie-tie muĝis, princoj kaj potenculoj iris el lumo en ombron, kaj mi mem laŭiris almenaŭ parton de tiu vojo. Ne, Gärdan mi ne memoris.

La memoro estas gluaĵo, kiu kuntenas nian estadon; fadeno tredata tra niaj tagoj kiel tra diverskoloraj bidoj; naskiĝatesto, kiu permesas al ni ĉiumatene konstati nian identecon.

Kaj kun la forta bezono fidi sian memoron, kiun oni ekhavas rimarkante ke ĝi jam foje nesufiĉas, mi respondis kun plej granda firmeco:

”Neniam en ĉi mondo vi parolis al mi pri iu Gärda. Tion vi sonĝis.”

”Nu”, li diris, ”vi forgesis tion, kaj tio estas ne tre stranga.

Cetere, ŝia nomo ne estis Gärda, tio estis pseŭdonimo, kiun mi kreis rakontante pri ŝi, por ke vi ne eksciu, kiu ŝi estas, kaj krome ĉar ŝia vera nomo ne plaĉis al mi... Sed nun vi aŭdu, kiel mi pasigis mian tagon.”

Li ekstaris de la seĝo kaj ekpaŝis tien-reen en la ĉambro, kiel ĉiam, kiam li fervoriĝis. Kaj nun, kiel ĉiam, la ĉambro ŝajnis tro malgranda por liaj longaj paŝoj.

”Vi scias”, li komencis, ”ke kiam alvenas printempo, mankas trankvilo al mia animo. Dum tagoj mi vagadas eksterdome.

Kiam estas al mi tiel, foje la decido povas pendi de haro, ĉu mi aĉetos bileton al Jokohamo aŭ Singapuro aŭ nur saltos sur tramon por iri al iu urborando. La lastan mi hodiaŭ faris.

Vi memoras, kiel estis ĉi-matene: aero sonoranta kaj kantanta, furioze blankega lumo sur ĉiuj muroj kaj stratoj, blindaj almozuloj en ĉiu angulo, italoj kun balonoj, gurdo sub ĉiu volbo, mallonge dirite: printempo. Mi prenis tramon de Stureplan kaj veturis tiel longe kiel eblis en Kungsholmen, kie mi infanaĝe tiom da fojoj sidadis sur skabelo en eta klostra ĉelo, kun portreto de pastoro Beskow surmure kaj geranio enfenestre, tenante lanfadenon por mia praavino... Sed jen alia historio...

Mi vagis eksteren laŭ la vojo de Drottningholm. Jen ŝanĝo de sceno. Kien eskapis la printempo? Jam la centan fojon mi eltrovis, ke ’kampara printempo’ estas la plej kruda blago ekzistanta. Ĉie malnova kaduka neĝo, kaj la vojo estis kotejo. Kampara printempo, tio simple estas vintro kadukiĝanta kun felo malpura kaj makulita. Al kukolo! Kaj kompreneble krome aperis granda nubaĉo, nigra kiel lado, kaj la bluaj pecoj, kiuj ankoraŭ restis, gapis al mi kun tia terura, malplena, glacie malvarma kadavra koloro, kiun la ĉielbluo ekhavas, kiam eknubiĝas. Mi kuspis la kolumon kaj turnis min. Mi revenis al la plej periferiaj urbaj domoj apenaŭ en tempo por savi min sub pordegan volbon, kiam ekfuriozis la ŝtormo. Ĝi komenciĝis per grajlo, kiu vipis la vizaĝon kvazaŭ ĝi estus komisiita veki surdan konsciencon, kaj tion ĝi eble sukcesus, se ne, kiel dirite, troviĝus la volbo. Estis malriĉa domo kies volbo kaj ŝtuparo plenis de malpuraj idoj kaj kies muroj plenis de literoj kaj simbolaj bildoj... Sed la grajlo tie ekstere transformiĝis en ordinaran malsekan neĝon, kaj la neĝo fariĝis pluvo, kaj mi komencis tediĝi. Studante la murajn piktogramojn mi ekvidis afiŝeton: apartamento luebla, tri ĉambroj kaj kuirejo, kvara etaĝo. Mi ne bezonis la apartamenton, sed mi ja povus rigardi ĝin kaj iom diskuti kun la loĝantoj pri humido kaj fiinsektoj kaj tiel plu, dum pasas la pluvo. Mi supreniris kaj sonorigis. La nomo sur la pordo estis ordinara kaj nenion signifis al mi. Sufiĉe ĉarma servistino enlasis min kaj donis al mi impreson, ke la familio staras iom super la nivelo de tiu domo. Knabeto, tute nigre vestita, tenis firme ŝian juprandon. Infanetojn oni ja ne vestas nigre krom je profunda funebro – sekve estis funebra domo, eble la familiestro ĵus mortis... Mi jam hontis pro mia kaprico kaj sentis, ke mi nevole alprenas mienon kaj teniĝon de kondolvizitanto, kaj ke mia voĉo fariĝas softa kaj diskreta, kiam mi demandas pri la luo. Ŝi menciis sumon kaj malfermis pordon de antaŭĉambro. La salono, en kiun mi unue envenis, impresis povre. Sed la eta antaŭĉambro estis tute alia; mi surprizite haltis sursojle kaj hezite faris kelkajn paŝojn en la ĉambron.

La servistino restis salone.

Ĉio en la ĉambro estis bela kaj delikata. Neniuj valoraĵoj, tamen nenio sengusta aŭ povra. Mi tuj ekŝatis malnovan spegulkomodon kun du kandeloj en mallarĝaj bronzaj ingoj ambaŭflanke de pendolhorloĝo. Kelkaj etaj porcelanaĵoj sur verda marmora tabulo, bukedo da violoj en glaso, kaj eta fotografaĵo en kadro. Mi silente rigardis tion kiel malnovan pentraĵon pri muta naturo. Ĝuste dum mi staris tie, subite klariĝis ekster la fenestro, kaj mallarĝa lumfasko, pala kiel antikva arĝento, falis sur la komodon kaj la spegulon kaj la verdan ŝtontabulon kun kandeloj kaj portreto kaj cetero. La portreto...

Hazarde mi pli proksime ekzamenis ĝin, kaj mi koncedas, ke subite aperis stranga sento enkape. Estis mi! Estis mia malnova abiturienta portreto kun la blanka kaskedo surgenue...

Kiel ĝi staras tie ĉi? Kiu ĝin metis tien ĉi?”

”Gärda, mi proponis.”

”Certe. Sed nun atendu. Dum mi staris tie kun vertiĝo gapante al la malnova portreto, pordo malfermiĝis, kaj envenis Gärda. Mi ne tuj rekonis ŝin...”

”Pardonu”, mi diris, ”sed kiu do efektive estis Gärda? Via unua amatino?”

”La unua, ne. Sed ni kisis nin dum somero, arbare, mare en boato, kaj pleje sub kelkaj malnovaj balzamaj poploj en ĝardenangulo...

Ĉion ĉi mi jam antaŭlonge rakontis al vi, kaj vi ĝuis tion preskaŭ same kiel se vi mem travivus ĝin, kaj nun vi ĝin forgesis.”

Mia memoro vekiĝis, malrapide, obtuze.

”Mi memoras la balzamajn poplojn”, mi diris. ”Jes, kaj nun mi memoras ankaŭ Gärda’n. Ŝi estis blonda kaj fragila. Ŝi estis blanka kaj roza, sed ŝi havis malhelajn okulojn. Ĉu ŝi ne havis malhelajn okulojn? Aŭ ĉu eble estis iu alia...”

”Ŝi havis malhelajn okulojn.”

”Kaj nun – ?”

Mia amiko dum momento silentis. Lia voĉo iomete tremis, kiam li daŭrigis:

”Nu, ŝi maljuniĝis. Tiam ni estis samaĝaj. Nun ŝi estis maljunulino, mordita de malsano, konsumita de ĉagrenoj... Sed vi aŭdos ion strangan. Kiam pasis nia unua surprizo kaj embaraso, ŝi montris al la portreto dirante: ’Via portreto ne ĉiam staras tie. Ĝi ne staris tie ĝis hodiaŭ, mi hodiaŭ pensis pri vi, kaj tiam mi elserĉis ĝin. Kaj ĝuste hodiaŭ vi venas...’”

Je tiuj vortoj mi ne povis malhelpi al mi tamburi perfingran marŝon surtable.

”Kara amiko”, mi diris, ”bonvolu ne regalu min per fabeloj!”

Li ne ekkoleris.

”Nu”, li diris, ”jen ĉio. Finiĝis la fabelo.”

Ĉirkaŭ ni jam krepuskiĝis. Li sidis silente; ankaŭ mi ne parolis.

Li rigardis tra la fenestro, trans la skribtablon, eksteren en la bluon. Sed nun la bluo malheliĝis kaj estis grize viola.

”Aŭdu”, li fine diris, ”nun mi vidas, de kie venas tiu postpluva etoso de la ĉielo. La lada tegmento vid-al-vide estas novpentrita kaj lumas malseke kaj brile reflektante la bluon.

Tio kaŭzis la etoson.”

”Verŝajne”, mi diris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.