La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA KISO

Aŭtoro: Hjalmar Söderberg

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA PUNKTO DE ARKIMEDO

(1898)

Mi iam konis etan friponon.

Li estis samaĝa kiel mi kaj loĝis en la sama strato. Sed li superis min pri ĉio, ne nur pri sperto kaj kuraĝo, sed ankaŭ pri scioj; ĉar helpe de peco da ruĝa kreto aŭ karbo li sciis plenigi la murojn kaj barilojn de la strateto desegnante vortojn kaj simbolojn, kies signifojn mi ne konis. Elironte mi, se mi estis sola kaj senprotekta, ĉiam kutimis unue ŝovi la nazon trans la pordegon kaj ĵeti rigardon laŭ la strato por certiĝi ke la friponeto ne proksimas. Ĉar li estis pli forta ol mi, kaj li neniam povis lerni senpasie toleri la vidon de mia vesto, kiu estis pli pura kaj sendifekta ol lia propra.

Sed unufoje okazis, ke mi ricevis sledeton de mia patro. Ĝi estis tegita per peco da ruĝflora felta tapiŝo, la glitiloj havis akrajn ŝtalrelojn, kiuj brilis en la sunlumo, kaj ĝi krome havis etan sonorilon ĉekape. Kiam mi unuafoje venis en la pordegon kun tiu ĉi sledeto, kaj la odoro de ĵus falinta neĝo tiklis mian nazon kaj preskaŭ ternigis min, subite kaptis min tia freneza ĝojo, ke mi tute forgesis miajn ordinarajn antaŭzorgojn kaj kuris el la pordego rigardante nek dekstren nek maldekstren, saltante kaj dancante kiel pupo kun ŝnuro kaj eligante sovaĝajn militkriojn.

Ĝuste ekster mia pordo la strato deklivis malsupren al malaltaĵo.

Mi tuj sidiĝis rajde sur la sledeto kaj lasis ĝin gliti malsupren; sed la deklivo ne estis tre kruta, kaj mi antaŭeniris nur malrapide, tiel ke mi foje devis helpi per la piedoj. Frosta vento blovis tra la strato, miaj oreloj komencis malvarmi, kaj eĉ mia ĝojo jam estis frostmortonta. Kiam la glacia frosto de la vento enŝteliĝis sub mian veston, tiam la jena konsidero jam enŝteliĝis en mian animon: mi tute ne tiel amuziĝas nun, kiel ĵus, venante tra la pordego kun mia sledeto.

Kaj pensante tiel en mia soleco, mi subite ekvidis la friponeton, kiu staris en sia pordo kun la manoj enpoŝe. Li estis malpura kaj fava kaj malbelega je aspekto, kaj la vido plenigis mian koron per timo kaj teruro, ĉar li vere estis aĉa fripono.

Mankis al mi eblo eskapi. Mi sidis rigida sur mia sledeto movante neniun membron, kiel kuniklo antaŭ boao, atendante nur tion, ke la friponeto aperu el sia pordo por bati min.

Sed vidu, mia garda anĝelo min protektis. La friponeto ne aperis el sia pordo; li restis kun la manoj enpoŝe, kaj rigardante min kun pli da indiferento ol malamo, li nur diris la jenajn vortojn:

”Frapu al vi la postaĵon, bubo, kaj vi iros pli rapide!”

Poste li elpoŝigis pecon da karbo, desegnis kvarliteran vorton sur la muro kaj malaperis en sian pordon.

Sed mi glitis plu malsupren sur la deklivo ŝovante per la piedoj por veni antaŭen, ĉar la deklivo ne estis tre kruta. Subite tamen la penso trafis min, ke povus troviĝi iom da vero kaŝita en la vortoj de la friponeto. Se mi sidas senmova sur mia sledeto, mi pensis, kaj iu venas de malantaŭe kaj puŝas mian dorson, la sledeto iras antaŭen kelkan distancon. Se mi do frapas al mi mem la dorson, tio kompreneble havas la saman efikon kiel se iu alia tion faras. Estas ja tiel simple; kiel stulta mi estis, kiu antaŭe ne eltrovis tion! Mi singarde rigardis ĉirkaŭ mi por certiĝi ke la friponeto ne troviĝas proksime, ĉar mi ne volis ke li vidu, ke mi sekvas lian konsilon. Kaj poste mi komencis frapi al mi la dorson laŭ mia pleja kapablo.

Sed la sledeto ne moviĝis de sia loko. Mi frapis al mi la dorson, tiel ke mi ruĝiĝis kaj varmiĝis, kaj du sinjorinoj haltis kaj ridis pri mi; sed la sledeto ne movis sin.

Tiam mi malĝojis kaj koleris kaj prenis la ŝnuron de mia sledeto kaj kuris hejmen kun ĝi, dezirante ke mi havus pli aĝan fraton, kiu povus bati por mi la friponeton.

Ĉe la tagmanĝa tablo mi rakontis mian aventuron al mia patro kaj petis lin klarigi, kiel povas esti, ke oni ne povas antaŭeniri per sledeto frapante al si la dorson.

Mia patro nek ridis pri mi nek diris, ke mi estas stulta, kiel farus la plimulto de aliaj patroj, sed klopodis doni al mi bonan klarigon pri la fenomeno; sed en tio li implikis sin en kontraŭdiroj, tiel ke mi fine ekhavis la opinion, ke li ne komprenas pli multe de la afero ol mi. Mi tiam malesperis pri la eblo iam trovi solvon de tiu enigmo kaj demandis mian bonan patron, ĉu li almenaŭ ne volus bati la friponeton. Sed li respondis, ke li ne havas tempon.

* * *

La tempo flugas, la jaroj pasas.

La friponeto plenkreskis kaj fariĝis granda trampo. Mi mem venis al la lernejo kaj lernis multon; sed mi neniam ricevis kontentigan eksplikon pri la kialo, ke oni ne povas movi sin antaŭen per sledeto frapante al si la dorson. Foje ankoraŭ okazas, ke mi nokte kuŝas sendorma cerbumante pri tiu ĉi enigmo. Kaj se mi iutage havos filon, kaj li demandos min pri tiu ĉi afero, mia firma intenco estas ridi pri li kaj diri, ke li estas stulta.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.