La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA KISO

Aŭtoro: Hjalmar Söderberg

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA TUĈDESEGNO

(1897)

En iu aprila tago antaŭ multaj jaroj, en epoko kiam mi ankoraŭ cerbumis pri la senco de l’ vivo, mi eniris etan cigarbutikon ĉe strateto por aĉeti cigaron. Mi elektis malhelan kaj angulhavan El Zelo, metis ĝin en mian cigarujon, pagis kaj preparis min por foriri. Sed subite mi ekhavis la ideon montri al la junulino, kiu laboris en la butiketo, kaj de kiu mi ofte aĉetis miajn cigarojn, etan desegnon faritan per tuĉo, kiu hazarde kuŝis en mia biletujo. Mi ricevis ĝin de juna artisto, kaj laŭ mia opinio ĝi estis tre bela.

”Jen rigardu”, mi diris etendante ĝin al ŝi, ”kion vi pensas pri tio ĉi?”

Ŝi prenis ĝin mane kun scivola intereso kaj rigardis ĝin tre longe kaj tre proksime. Ŝi turnis ĝin laŭ pluraj direktoj, kaj ŝia vizaĝo alprenis mienon de pena pensado.

”Nu, kion ĝi signifas?” ŝi fine demandis kun scivolaj okuloj.

Mi iomete konsterniĝis.

”Ĝi nenion specialan signifas”, mi respondis. ”Ĝi estas nura pejzaĝo. Jen tero kaj jen ĉielo, kaj tio estas vojo... Ordinara vojo...”

”Nu, tion mi ja vidas”, ŝi grimacis per sufice malĝentila tono; ”sed mi volas ekscii kion ĝi signifas.”

Mi estis senkonsila kaj embarasita; neniam mi ekpensis pri tio, ke ĝi ion signifus. Sed ŝia koncepto ne estis ŝancelebla; ŝi unu fojon por ĉiam ekhavis la ideon, ke tiu bildo devas esti iaspeca ”serĉu la katon”. Kial mi aliokaze montrus ĝin al ŝi?

Fine ŝi almetis ĝin al la fenestra glaco por travidi ĝin. Kredeble oni iam montris al ŝi iajn kuriozajn ludkartojn, kiuj sub normala lumo prezentas karoan naŭon aŭ pikan fanton, sed kiuj, se oni tenas ilin kontraŭ la lumo, prezentas ion maldecan.

Ŝia ekzamenado tamen donis nenian rezulton. Ŝi redonis la desegnon, kaj mi preparis min por foriri. Tiam la povra knabino subite tre ruĝiĝis kaj ekparolis kun ploro en la voĉo:

”Hontu, vi vere malbone agas, kiam vi tiel mokas min. Mi tre bone scias ke mi estas nur malriĉa knabino kaj ne povas akiri bonan edukon; sed pro tio ne necesas moki min. Ĉu vi ne bonvolus diri, kion signifas via bildo?”

Kion mi respondu? Mi donus multon por povi diri al ŝi kion ĝi signifas; sed mi ne povis tion fari, ĉar ĝi ja nenion signifis!

* * *

Nu, pasis jam pluraj jaroj de tiam. Mi nun fumas aliajn cigarojn kaj aĉetas ilin en alia butiko, kaj mi ne plu cerbumas pri la senco de l’ vivo; tamen ne pro tio ke mi ĝin imagas trovita.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.