La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA KISO

Aŭtoro: Hjalmar Söderberg

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LA SAKRAMENTO DE LA KOMUNIO

(1897)

Okazis preskaŭ en mia infanaĝo.

Estis aŭtuna vespero kun forta vento sur unu el la insularaj ŝipoj. Ni ankoraŭ ne transloĝiĝis urben de nia kampara somera domo, kaj mi veturadis al kaj el la urbo pro mia lernejo. Mi kiel kutime estis maldiligenta kaj devis ekzameniĝi pri kelkaj studobjektoj por esti akceptita en supera klaso.

En la krepusko mi vagis tien kaj reen sur la ferdeko, kun kuspita kolumo kaj la manoj enpoŝe, pensante pri mia malprospero en la lernejo. Mi estis preskaŭ certa ke mi devos refari la klason. Kliniĝante antaŭen super la ŝiprando kaj vidante la ondojn ŝaŭmi blanke kaj la babordan lanternon ĵeti fajre verdajn rebrilojn kontraŭ la nigra akvo, io min tentis salti transranden. Tiam ja la matematika instruisto bedaŭros sian pedantemon – tiam, kiam jam estos tro malfrue.

* * *

Sed resti tie ekstere estis malvarme, kaj pensante ke mi jam sufiĉe frostiĝis, mi iris en la kajuton por fumantoj.

Mi ankoraŭ imagas la interioron[1] el varmo kaj hejmeco, kiun renkontis mia rigardo kiam mi malfermis la pordon. La lumigita lampo malrapide balanciĝis tien kaj reen de la plafono kvazaŭ pendolo. Surtable vaporis kvar viskiaj grogoj; kvar cigaroj ardis, kaj kvar sinjoroj rakontadis fiajn anekdotojn. Mi konis ilin ĉiujn kiel najbarojn ĉe la somera domo; unu direktoro de firmo, unu maljuna pastro, unu aktoro kaj unu komercisto de etaĵoj. Mi ĝentile riverencis kaj sidiĝis en angulo. Mi havis leĝeran impreson ke mia ĉeesto eble povus ŝajni superflua; sed aliflanke neniu povus ja postuli ke mi iru ekstere frostiĝante, kiam estas tiom da spaco en la kajuto.

Krome mi sciis, ke mi povus tute bone kontribui al la distro se necesus.

La kvar sinjoroj ŝtelrigardis min kun certa malvarmo, kaj estiĝis paŭzo.

Mi havis dek ses jarojn, kaj mi antaŭ nelonge konfirmiĝis.

Oni diris al mi, ke mi en tiu ĉi tempo havis aspekton naivan kaj senkulpan.

La paŭzo tamen ne estis longa. Kelkaj glutoj el la glasoj, kelkaj tiroj de la cigaroj, kaj la diskuto denove ekhavis vervon.

Unu aparta trajto tamen frapis min: ĉiujn anekdotojn, kiujn oni rakontis, mi jam aŭdis nekalkuleblajn fojojn, kaj mi persone trovis ilin sufiĉe simplaj. Fiaj anekdotoj kiel konate estas divideblaj en du ĉefajn grupojn: unu koncentriĝas precipe ĉirkaŭ la digesta procezo kaj cirkonstancoj ligitaj kun tiu, dum la dua, kiu valoras nekompareble pli multe, prefere temas pri la virino. La unuan grupon mi kaj miaj samlernejanoj delonge lasis malantaŭ ni; des pli surprizis min aŭdi tiujn ĉi maturajn sinjorojn dediĉi al ĝi sian plej vivan intereson, dum la dua, ege pli interesa grupo estis plene neglektata. Mi ne komprenis tion ĉi. Ĉu eble estis pro ia superflua respekto al mi? Ne necesas diri ĝis kia grado la suspekto pri tio min incitis.

La vigla etoso de la kajuto infektis min kaj igis min entreprenema, kaj mi energie decidis meti finon al tiuj ĉi infanaĵoj.

”Aŭskultu, onklo”, mi tute neatendite diris dum silento post anekdoto, kiu estis tiel sendanĝera, ke nur la pastro ridis pri ĝi, ”ĉu vi memoras tiun anekdoton kiun la ŝipestro rakontis antaŭhieraŭ?”

La ”onklo” estis la direktoro; li estis bona amiko de mia patro.

Kaj mi sentime daŭrigis:

”Ĝi estas la plej amuza kiun mi aŭdis en mia tuta vivo. Mi petas vin rakonti ĝin, onklo!”

Kvar paroj da surprizitaj okuloj direktiĝis al mi, kaj estiĝis embarasa silento. Mi jam bedaŭris mian subitan kuraĝon.

La direktoro disrompis la glacion de silento per facilanima rido, kiu estis nur malforta eĥo de la tondroj kiujn li eligis antaŭ kelkaj tagoj, kiam la ŝipestro rakontis la anekdoton.

”Hi-hi – jes, ĝi ne estas malbona...”

Kaj li ekrakontis ĝin. Ĝi estis tre spicita, kaj ĝi temis pri la virino.

La aktoro komence kaŝis siajn sentojn malantaŭ sia kutima masko de digna seriozeco, dum kontraŭe la etkomercisto, maljuna virkapro, kiun la pekado grizigis, ŝtelrigardis min kun certa intereso, en kiu troviĝis iom da kreskinta respekto por mia persono.

Sed kiam la anekdoto komencis preni iomete maldecan direkton, ĝin subite interrompis la pastro, bonvola aĝulo kun pia kaj infana esprimo en sia senbarba maljunulina vizaĝo:

”Pardonu, kara amiko, ke mi interrompas, sed”, kaj li iomete tordiĝis direktante siajn vortojn al mi, ”kiun aĝon vi efektive havas, junulo? Ĉu vi jam partoprenis la sank... – la komunion?”

Mi sentis ke mi sange ruĝiĝas. Mi forgesis, ke troviĝas pastro en la societo.

”Je-es”, mi preskaŭ neaŭdeble balbutis. ”Mi konfirmiĝis lastvintre.”

”Bone”, respondis la maljuna pastro, malrapide kirlante sian grogon.

Kaj ne levante la rigardon li aldonis, per voĉo, kiun kvardek jaroj da akordigado inter Dio kaj la mondo stampis per milda tono de indulgo kaj tolero:

”Daŭrigu, kara amiko. Pardonu mian interrompon.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.