La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EL LA VIVO DE BERVALA SENTAŬGULO

Aŭtoro: Louis Beaucaire

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Postlasta epizodo:

KIEL MI KONSTATIS, KE ESPERANTO
ESTAS FLEGATA ANKAŬ EN LA TRANSMONDO

Al homo, pekinta senintence,
Dio facile pardonas

(Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 22)

Mi mortis la duan sabaton de septembro je la dek-unua kaj kvarono.

La dato estas facile memorebla, ĉar ĝuste tiun tagon malfermiĝis la ĉassezono en la bervala distrikto. Ek de la sunleviĝo ĉiuj pafemuloj timtremigis leporojn kaj koturnojn en la kampoj kaj arbaroj de nia regiono. Ankaŭ mi malpacience atendis tiun sabaton. Ne kredu, karaj legantoj de tiu transtomba raporto, ke min interesis la sangavida persekutado al senkulpaj sovaĝbestetoj. Male. Mi opiniis, ke mi venĝos ilin, aranĝante rendevuon kun Karolina, la edzino de la impostisto. Mi ankaŭ havis la impreson, ke, kokrante la kolektiston, mi kompense rericevos almenaŭ morale parton de la sumegoj enspezataj de la bervala magistrato.

La impostisto estis unu el la plej fanatikaj ĉasistoj en Bervalo. Ĉe la aŭroro de tiu fatala sabato li vagis kun pafilo kaj hundo tra la bruanta ebenaĵo, tiel lasante al mia dispono varman lokon en sia lito kaj ankoraŭ pli varman en la brakoj de Karolina. Ankaŭ ni ŝmiris kaj frotpoluris niajn amilojn, kiel oni iafoje nomas la armilojn de Kupidono, kaj per ili ni senlace persekutis la plezuron ĝis en la plej intimaj kaŝanguletoj.

Ni ne povis konjekti, ke la impostisto ial revenos domen pli frue ol antaŭvidite. Dum ni kune trafis duafoje la klimakson de la volupto, terura knalo tondris en la ĉambro. Mian tiel oportune prezentatan dorson skuis la murda pafo, kaj, ankoraŭ aŭdante la kriojn de Karolina, mi sinkis en la neniecon.

Puritanoj, hazarde foliumante mian libron, rikanos, ke fia diboĉulo fine ricevis merititan punon. Toleremaj legantoj male envios mian sorton, kiu evitigis al mi longan agonion kaj ebligis al mi fini mian vivon en lasta apoteozo de ĝissate ĝuita amoro,

Kio min pleje mirigis post mia morto estis, ke mia intelekto funkcias plu. Mi devis do konstati, ke mia ĝisnuna materiisma koncepto pri la transmondo tute ne kongruas kun la sperto, kiun mi provos rakonti al vi.

Estas malfacile priskribi mian konfuzon, kiam mi retrovis min en tute nekutima stato de malpezeco. Mi ŝvebis en blueta atmosfero kaj, jam ne perceptante mian korpon, mi rapide leviĝis al luma regiono strekata de oraj radioj. Traflugante ian helan nebulon, mi sopiris al mia tro frue forlasita vivo, Mi memoris la belajn teraninojn, kiuj perdis fervoran adoranton; la Esperanto-movadon, kiu perdis elstaran klasikan aŭtoron; la mondon entute, kiu perdis neŝanceleblan optimiston. Mi sentis min iom maltrankvila, ĉar, se vere ekzistas eterna vivo, eble ekzistas ankaŭ la infero promesita al la pekuloj de mia speco.

Baldaŭ la nebulo malaperis, kaj antaŭ mi etendiĝis ia senfina murego, kies materialo ŝajnis nepalpebla miksaĵo el brilaj nuboj, vanila kremaĵo kaj holivuda kiĉa dekoracio. En ĝi faŭkis portalo, super kiu flagris granda surskribo: PARADIZO. Komence mi hezitis alŝvebi al tiu loko, pri kiu mi blasfeme ŝercadis dum mia tuta vivo, kiam mi dubis, ke oni povas esti feliĉega, eterne kantante hosana kaj haleluja. Sed mian scivolon tiklis la surskribo en Esperanto kaj ankaŭ la dolĉa muziko obtuze sonanta tra la nuba pordego. En ĝi estis ja klare rekonebla la melodio de La Feliĉo zumata de Ramona van Dalsem kun orgena akompano de Toos Schoonman.

Iu fajfis tra la fingroj, kaj maljunulo vestita per longa noktoĉemizo aperis sur la stratusa sojlo. Kun sia blanka barbo li memorigis min pri mia unua Esperanto-instruisto. Li signis al mi, ke mi alproksimiĝu, kaj diris al mi:

– Ave, domine. Quid exspectas ante januam? Ho! Pardonu. Mi ne sukcesas perdi la malbonan kutimon paroli latine. Mi deziras al vi agrablan eternon. Eniru do en la paradizon.

– Granda sankta Petro (ĉar mi supozas, ke vi estas sankta Petro), vi verŝajne eraras. Mi ne apartenas al la justuloj, kiuj rajtas tiel rapide ĝui la eternan feliĉegon.

La ĉiela pordisto afable ridklukis kaj, familiare prenante min je la brako, invitis min en sian oficejon.

– Vi mem eraras, kara eksa terano. Kiel multaj, vi havas malĝustan ideon pri la paradizo. Tio devenas de la oftaj mistradukoj kaj falsaj interpretoj de la sanktaj libroj. Rigardu mem miajn registrojn.

Sur bretoj el nekonata ligno staris sinsekvoj da foliantoj, dekstre rozaj en la fako PARADIZO kaj maldekstre nigraj sub la rubriko PURGATORIO. Sankta Petro lerte kaptis roze binditan libregon, kaj lia montra fingro rapide laŭglitis la kolumnojn, dum li litaniadis: Baedeker, Baghy, Bakunin, Balkányi, Balzac, Barbusse, Bartelmes, Bastien, jen, jen vi, konstatu, ĝuste super Beaufront. Ha! Li estis punita je tri jaroj da purgatorio, antaŭ ol veni en la paradizon. Male vi havas tre bonajn notojn. Legu kion la Ĉefo skribis apud via nomo: «Ŝatas vinon, bieron, brandon, spican manĝon, belajn virinojn, spritajn ŝercojn». Kaj la Ĉefo propramane substrekis «Bona esperantisto». Vi estas ja ideala kandidato al la eternaj ĝuoj.

Mi balbutis:

– Granda sankta Petro, mi ne komprenas, mi...

– Pardonu, mi ekvidas animojn, kiuj atendas antaŭ la pordo. Sed ĝuste nun preteriras aliflanke la iama paroĥestro de Meudon, ha, ha, ankaŭ gaja petolulo. Lo! Sankta Rabelezo, bonvolu ĉiĉeroni tiun novebakitan paradizanon kaj konduki lin unue al la vestotenejo.

Dum mi salutis la faman Rabelezon, sankta Petro iris al la nuba sojlo kaj fajfis tra la fingroj.

La patro de Gargantuo kaj Pantagruelo afable alparolis min:

– Amiko, vi do ĵus alvenis de la tero.

– Jes, ĉu vi deziras, ke mi informu vin pri...?

– Ne, tute ne. Mi nur aŭdis, ke oni kanonizis min. Almenaŭ unu saĝa decido de la lasta Vatikana Koncilio, kiu eble helpos forviŝi la grizon de la mondo. Sed kiel vi sentas vin?

– Mi konfesas, ke mi estas vere konfuzita, unue konstatante, ke la paradizo ekzistas, due mirante, ke la klerikaro reklamas ĝin tute alia.

– Antaŭ ol mi klarigos ĉion al vi dum promenado tra la paradizo, venu al la vestotenejo, kie vi ricevos ion por kovri la eteran figuron, kiu anstataŭas la karnan ŝelon forlasitan sur la tero.

Tiu aludo pri mia karna ŝelo memorigis min pri mia trapafita kadavro en la lito de la impostistedzino. Kompatinda Karolina, al kiu mi kaŭzis tiom da zorgoj: pridemandado de la polico, skoldoj de la edzo, fakturo de la lavbutiko pro la makulitaj litotukoj... Mi ankaŭ imagis la funebran paroladon de la prezidanto de mia Esperanto-klubo, interrompata de la plorsingultoj de multaj bervalaninoj ĉirkaŭantaj mian ĉerkon. Se ili scius, ili ne plorus!

Belega junulino staris antaŭ stakoj da delikataj blankaj noktoĉemizoj.

– Anĝelino Gabriela, bonvolu zorgi pri la vestado de tiu nova beatulo.

La anĝelino Gabriela mezuris per admira rigardo la larĝon de miaj ŝultroj kaj enmanigis al mi fajnan ujon por mia «spirita ŝelo». Mia nova figuro, kvankam etera, ŝajnis plaĉi al ŝiaj sorĉaj okuloj. La intereso cetere estis reciproka.

Malvolonte mi sekvis sanktan Rabelezon en la admirindan ĝardenon, kiu etendiĝis tuj post la vestotenejo. En la mezo vasta herbejo leviĝis laŭ milda deklivo al la roznuba horizonto. Dekstre kaj maldekstre boskoj logis al siaj muskaj tapiŝoj. Malvarmeta zefiro peris al mi nekonatajn aromojn kaj aŭdigis al mi la lirladon de kaskadetoj kaj la kvivitadon de buntaj birdoj. Kompreneble mia priskribo malforte spegulas la realecon de la paradizaj mirindaĵoj. Mankas al mi konvenaj vortoj kaj precipe talento. Sed ĉiuj renkontataj beatuloj evidente ĝuis la eternan vivon, promenante, ludante, flirtante, ridante kaj kantante.

Ekpaŝante kun mia fama kunulo sur vojeto serpentanta inter du riveretoj, apud arboj ŝarĝitaj de ĉiaj fruktoj, mi ekkriis:

– Sankta Rabelezo, tiom da neatenditaj strangaĵoj konsternas min, ke mi ne scias, per kiu demando mi komencu. La anĝeloj videble havas sekson kaj ne flugilojn. Ĉiuj loĝantoj parolas Esperanton. Mi promenas kun vi en la paradizo, anstataŭ bruli en la eterna fajro de la infero.

Ridetante, sankta Rabelezo interrompis min:

– La infero tute ne ekzistas. Ĝi estas nur inventaĵo de senspritaj blaguloj. Kiel povus la Eternulo, kiu estas senlime bona, elpensi tian abomenaĵon por sia kreitaro?

– Jes, sed mi meritis almenaŭ longan restadon en la purgatorio.

– Tiu punejo ja ekzistas, sed, kiel sankta Petro jam klarigis al vi, ĝi estas destinita por alispecaj pekuloj. Finfine la teologoj devos iam revizii siajn praajn doktrinojn kaj klare agnoski, ke la ĉiopova Kreinto provizis la homojn per kvin sensoj uzotaj dum la tuta vivo. La regula vartado de tiuj sensoj estas la sola kulto, kiun la Eternulo atendas de la homoj. Ĝi estas kvazaŭ prepariĝado al la paradizaj ĝuoj. Tial ke vi diligente ekzercis viajn sensorganojn, nun vi troviĝas en la paradizo, kaj vi povos, dank' al via konstanta trejniĝo, senpene trovi volupton en la brakoj de la hurioj el la islama sekcio, aŭ kviete siesti en la ŝeolo, sub tiuj rokoj, aŭ trinki el jenaj riveretoj, en kiuj fluas nek lakto nek mielo, kiel stulte asertas malbonaj ekzegezistoj, sed pilsena biero kaj burgonja vino el la rikoltjaro 1955.

– Bedaŭrinde multaj teranoj ne scias tion kaj cedas plu al la influo de pereigaj superstiĉoj.

– Jes, ĉiuj, kiuj malestimas la bonaĵojn de la surtera vivo kaj malhelpas siajn samtempulojn ĝui ilin, ne indas transiri post la morto rekte al la ĉiela feliĉego. En la purgatorio do restadas pli-malpli longe militistoj, vegetaranoj, ĉikanemuloj, klubkasistoj, jezuitoj, sadistoj, asketoj, politikistoj, teduloj, ktp.

– Kial oni ne avertas ilin?

– Ili ne kredus tion. La malhumileco blindigas ilin. Survoje sankta Rabelezo afable salutis preterpasantajn beatulojn jen latine, jen malnovfrance, sed pleje Esperante. Inter ili mi rekonis plurajn famulojn kaj ege miris, aŭdante Aristotelon mem paroli en flua Esperanto. Mi petis informon de mia gvidanto:

– Kiam Esperanto estis adoptita de la paradizanoj?

– Longe antaŭ mia alveno, oni parolis tie sanskrite, poste hebree, poste greke, fine latine. Multaj konservis sian propran lingvon, kio ĉagrenis la Sanktan Spiriton, la asistanton de la Ĉefo pri klerigaj aferoj. Iam, en la jaro... lasu min cerbumi, do, jes, en la jaro 1905 post la naskiĝo de la Filo de la Ĉefo, oni aŭdis pri grupeto da homoj, kiuj kunvenis en franca haveno, por demonstri la taŭgecon de universala lingvo, al kiu ili donis la strangan nomon Esperanto. La Ĉefo komisiis al anĝelo la aĉeton de lernolibro, kaj la Sankta Spirito organizis kursojn, kiuj entuziasmigis la ĉielanaron. De tiam do... Sed atentu. Jen ĵus eliris el la ŝeolo la beata d-ro Zamenhof mem. Ĉu vi scias, ke li havas privilegian lokon en la paradizo pro sia parenceco kun la Filo de la Ĉefo? Ni alproksimiĝu.

Antaŭ la aperturo de la ripozkaverno, el kiu eliĝis agrabla odoro de malvarmeta vinkelo, la Majstro frotpurigis sian nazumon per basko de sia blanka ĉemizo ornamita de brila verda stelo. Sankta Rabelezo laŭte salutis lin:

– Bonan eternon, Lazaro Ludoviko.

– Bonan eternon, Francisko. Nu, ĉu vi eltrovis amuzajn anekdotojn por mia nova krestomatio?

– Mi ne havis multe da tempo, sed mi prezentas al vi junan samideanon, kiu ĵus enparadiziĝis.

– Bonvenon al vi, amiko. Nun mi devas iri al urĝa rendevuo kun Edĉjo Privat, sed ni verŝajne iam povos pli longe babili pri la nuna stato de la surtera movado.

– Kara Majstro, se vi permesas, mi havas nur unu lingvan demandon, kiun nur vi povas solvi. Ĉu oni diru: «Beaufront estis punita je purgatorio» aŭ «estis punata?»

– Kompreneble Beaufront estis juste punita je purgatorio.

Kaj Zamenhof murmuris duonvoĉe kun maliceta mieno:

– Mi eĉ scias de sankta Petro, ke la atistoj estis ĉiam regule punataj je kvar horoj da purgatorio.

Dum la Majstro klarigis al sankta Rabelezo, kio estas la atista herezo, mi ŝtelpaŝe foriĝis, ekvidante la anĝelinon Gabriela, kiu vagis en apuda vinberejo kaj invite palpebrumis al mi. Ŝi kaptis mian manon kaj tiris min malantaŭ gigantajn rebobranĉojn, sub kiuj ni sterniĝis.

– Mi finis mian deĵoron en la vestotenejo. Nun mi povos montri al vi la paradizon.

Ŝi prenis min en siajn brakojn, sed bedaŭrinde miaj okuloj subite fermiĝis, kaj mi ekdormis kontraŭvole, antaŭ ol mi povis scii la nudan veron pri la sekso de la anĝeloj. Mian dormon cetere ĝenis dika grapolo da vinberoj, kiun la zefiro balancetis ĝuste super mia vizaĝo. Sensukcese mi provis forigi ĝin per la mano, kaj tio laŭte ridigis ia anĝelinon Gabriela.

Malfermante la okulojn, mi retrovis min en la lito de Karolina. Apogite sur unu kubuto, ŝi petole svingis sian dekstran mamon, por tikli mian nazon per ĝia roza cico. Ŝi moke demandis:

– Nu, sinjoro amoranto, ĉu du fojoj sufiĉas al vi? Vi ja ne intencas dormi ĉi tie ĝis la reveno de mia edzo.

Mi enbrakigis ŝin, kverante:

– Certe ne, anĝelino mia. Ni reiru kune ĝis la sepa ĉielo.

Kaj, dum la sonoriloj de la apuda preĝejo Sankta Rabelezo anĝelusis tra la malfermita fenestro de la dormoĉambro, ni arde fordonis nin al la ekzercoj, kiuj certigas al la teranoj elektindan lokon en la paradizo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.