|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() EL LA VIVO DE BERVALA SENTAŬGULOAŭtoro: Louis Beaucaire |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
|
Per fajfilo oni fajfas (Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34) |
Sub la tablo la piedeto de s-ino Lambresto morse martelis mian ŝuon, dum ŝi simplanime rigardis sian edzon kun ŝajna atento al lia babilado pri neologismoj. Komence, kiam oni surtabligis la rostitan kokidaĵon, mi pensis, ke la unua tuŝo estas hazarda, kaj mi ĝentile retiris mian piedon. Post kelkaj minutoj tamen mi denove sentis mildan premon sur mian ŝuon, kaj, ĉe la fromaĝo, mi estis ja certa, ke la bela Korina Lambresto decidis vigle flirti kun sia gasto. Mi do akceptis ĝis la fino de la tagmanĝo la agrablan subtablan koketadon.
Kun flegma mieno mi trinkis mian kafon, kaj tra la fumo de mia cigaro mia rigardo vagis de la grandaj bluaj okuloj de la ĉarmega hipokritulino al la osta vizaĝo de Lambresto, kaj de la alloga supro de ŝia dekoltaĵa sulko al liaj maldensaj lipharoj. Per akuta voĉo li donkiĥote atakis la muelilojn de Neologismujo. Mi aŭtomate kapjesis, ne aŭskultante liajn vortojn, sed pensante: «Stranga paro. Li estas proksimume 60-jara kaj verŝajne ne kontentigas la sekretajn dezirojn de sia juna edzino, alie ŝi ne serĉus feliĉon aliloke. En ŝi certe subbrulas braĝo, kiu atendas oportunan blovon, por transformiĝi en frakasan lafofluon».
Mian revadon subite interrompis lia falseto:
– Samideano, vi ne atentas miajn parolojn. Ĉu vi havas zorgojn?
– Ne, tute ne.
– Aŭ ĉu vi ne samopinias kiel mi pri la pereiga influo de la novigantoj?
– He, he, eble, ke...
– Ne eble! Oni kondamnu ĉiun neologismon. Ĉu ne, Korina?
– Jes, Adalberto.
La piedeto morsis al mi: «Ve, mi devas ĉiam respondi: jes, Adalberto».
– Nu, en mia oficejo por ĝenerala statistiko, oni alkutimiĝas al reguleco, klareco, konservemo, kiuj estas la fundamento de bone organizita socio. Ĉu ne, Korina?
– Jes, Adalberto.
La piedeto petis mian pardonon sub la tablo. Per mia libera maleolo mi karese trankviligis ŝian suron.
– Ekzemple mi aĉetis antaŭ multaj jaroj la vortaron de Kabe, kaj tiu admirinde simpla libro tute sufiĉas por miaj bezonoj. Korina akiris diablan eldonaĵon, kiu nomiĝas Plena Ilustrita Vortaro. Mi foliumis ĝin kun abomeno. Ĝi estas vera neologismaro.
– Oni devas tamen konsideri la evoluon de la mondo, la moderniĝon de...
– Ta ta ta. Fi! Fi! Kaj ankoraŭ fi! Ĉu ne, Korina?
– Jes, Adalberto.
La piedeto komprenigis al mi: «Ha! Kian vivon mi pasigas kun tiu ulo!»
Lambresto grincis plu:
– Cetere, samideano, ĉu vi scias, kial ni invitis vin hodiaŭ al tagmanĝo? Pro via midzuminado. Ĉu ne, Korina?
– Jes, Adalberto.
Mi eksaltis kaj rigardis ambaŭ gastigantojn per okuloj plenaj de demandsignoj. La piedeto ordonis: «Ne ekscitiĝu, atendu pacience». Mi balbutis:
– Pro mia mi, midz, midzuminado?
– Jes. Korina donacis vian libron Kruko kaj Baniko al sia japana korespondantino. Ĉu ne, Korina?
– Jes, Adalberto.
La piedeto tamburis al mi: «Ho! Kiel via ŝercaro amuzis min!»
– Konfesu, ke via libro ne havas la plej etan literaturan aŭ moralan valoron.
– Mi konfesas.
La piedeto ekkriis: «Ho!»
– Mi ja ne legis vian libron, ĉar mi malfidas la modernajn aŭtorojn. La neĝa blovado de Puŝkin, La kastelo de Prelongo de Valienne, jen bonaj, klaraj modeloj de sana literaturo...
– Ĉu vi legis tiujn modelajn librojn?
– Ne, sed mi aŭdis, ke ili estas fidelaj al la Fundamento. Kaj la vorto Fundamento revenigas min al 1a kompatinda japana korespondantino. Ŝi skribis al Korina, ke sur la unua paĝo de via libro ŝi trovis nekompreneblan vorton: midzuminado. Efektive ĝi ne estas menciita en la vortaro de Kabe, kaj, ha ha, permesu, ke mi ridu, Korina vane serĉis ĝin en sia Plena Ilustrita Vortaro, kiu tamen ne avaras ĉiajn strangaĵojn kaj trivilaĵojn. Ĉu ne, Korina?
– Jes, Adalberto.
La piedeto furiozis: «Aj, miaj nervoj!»
– Ĉu vi konscias la gravecon de la problemo? Vi kaj viaj samuloj kripligas nian internacian lingvon al nekomprenebla ĵargono.
– Oni ne troigu...
– Ĉu vi opinias, ke mi troigas, kiam mi asertas, ke mi hontas ne povi doni taŭgan respondon al japanino, jes samideano, al japanino! Ŝi ankaŭ demandis, ĉu tiu vorto eble deriviĝas de la japana mitsu-minato, kies signifo estas «tri pordegoj». Mi ne kuraĝas pensi, ke via prozo estas tiel dubasenca, ke ĝi povus perturbi la imagon de honestaj virinoj.
– Sinjoro Lambresto, trankviliĝu, tiu vorto ne aludas korpajn aperturojn.
– Ĉu? Kion do Korina respondu al sia korespondantino? He! Kion?
Lia segilvoĉo incitis miajn orelojn kaj ankaŭ la oreletojn de Korina, kiel ŝia piedeto konfirmis al mi.
– Sinjoro Lambresto, bonvolu pripensi la vorton miozoto. Se iu donacas tiujn floretojn al amata homo, tio simbole signifas: «Ne forgesu min». Tial la poetoj nomas miozoton neforgesumino. Same...
Kolere Lambresto ekstaris kaj malpacience ĵetis sian buŝtukon sur la tablon.
– Ne, ne, mi petas vin. Ne parolu pri la poetoj. Ili estas la ĉefaj tombofosistoj de Esperanto. Mi ja vidas, ke vi... Sed, pardonu, mi devas iri en mian oficejon, por solvi gravan problemon pri la nombrado de la bervalaj stratoj.
– Do ankaŭ mi foriros.
– Ne, bonvolu resti. Ĉar vi ŝatas la poezion, mia edzino legos al vi siajn versaĵojn. Ĉu ne, Korina?
– Jes, Adalberto.
La piedeto emfazis sur mian piedkalon: «Jeees, restu, mi petas!»
Li iris. Kaj, dum servistino deprenis la manĝilaron, Korina kondukis min en saloneton.
La abrupta disiĝo de niaj piedoj kaŭzis egan ĝenon inter ni. La subtablan intimecon anstataŭis ia monduma tono, kiu aliigis nin en indiferentajn neŭtralulojn. Afektante fremdan mienon, Korina demandis:
– Sinjoro, ĉu vi deziras trinki konjakon, dum mi serĉos miajn verketojn?
– Volonte, sinjorino.
Post kelkaj minutoj ŝi revenis kun tri lernejaj kajeroj, en kiuj ŝi kaligrafiis siajn versojn, kaj la deklamado komenciĝis. Odoj, sonetoj, baladoj kaj rondeloj sekvis en unutona voĉlegado: Printempa arbaro, Unua renkonto, La infanoj de l' plugisto ktp.
– Ĉu vi scias, ke mi iam ricevis la duan premion por originala poezio?
– Ha! Mi gratulas vin.
Ŝi modeste ridetis kaj plue recitadis. Dum ŝia melodia voĉo lulis min, mi pli ol la versojn atentis la ĉarmojn de la legantino. Tian korpon disponas la filistro Lambresto! Ha! Tiuj kruroj, tiu dekoltaĵo, tiu ronda brusto, tiuj blondaj haroj, tiu rava vizaĝo en la manoj de la statistikisto! Tio estas ja pura krimo. Ĉu oni do ĉiam ĵetos perlojn antaŭ la porkojn?
– Samideano, mi legas, mi legas, kaj ni tute forgesis, ke vi venis por klarigi, kio estas midzuminado. Mi ankoraŭ ne scias, ĉu tio estas komparebla kun floroj aŭ kun tri pordoj. Vi parolis antaŭe pri neforgesumino...
– Jes, kara samideanino, tio estas analoga gramatika formo. Mi klarigu ĝin per ekzemplo: kiam amparo decidas sin dediĉi al amoraj ludoj, okazas, ke la viro diras al sia kunulino: «Midzu min». Tiun ludon oni nomas midzu-min-o, kaj la sufikso ad montras la agrablan daŭron de tiu amuziĝo: midzu-min-ad-o.
– Hm, hm! Mi provos memori vian klarigon.
Ŝi silentis momenton, kvazaŭ ŝi preparus novan demandon, sed ŝi fine proponis:
– Nun, se vi volas, mi kantos al vi kanzonon, kies tekston kaj muzikon mi komponis.
– Ho, brave!
Ŝi sidiĝis antaŭ piano kaj petis min stari apud ŝi, por turni la paĝojn de la manskribita partituro: La forĝisto de l' amo. Mi ne ege interesiĝis pri la teksto de la multaj strofoj; mi nur memoras la refrenon:
En la forĝejo de mia kor'
Ha, ha, ha, ardegas la flamo.
Batu, martelu do kun fervor'
Ha, ha, ha, forĝisto de l' amo.
Starante dekstre de Korina, mi voris ŝin per la okuloj, kaj mi retenis miajn formikplenajn manojn. Mia rigardo enprofundiĝis tra la dekoltaĵo ĝis la antaŭkorto de ŝia «forĝejo», alkroĉiĝis al belgrajno sub ŝia orelo, karesis ŝian grasetan korpon de supre malsupren kaj reen, estis torturata de la tenta tremetado de ŝiaj mampintoj ĉe ĉiu «ha, ha, ha». Fine mi ekvidis la piedeton, mian komplicon, flirtanta kun la pianpedalo. La piedeto signis al mi: «Nu, stultulo, kion vi atendas?»
Kuraĝigite, mi klinis min kaj algluis miajn lipojn al la belgrajno. La piano silentis, kaj el la gorĝo de la kantantino gluglis lasta «ha, ha, ha», sed en tute nova tono. Ŝia korpo skuiĝis, kaj ŝi turnis al mi siajn simplanimajn bluajn okulojn.
Mi murmuris:
– Korina, mi ne povis plu.
Ŝi suspiris:
– Mi ne scias, kion mi pensu pri tio.
Ŝi komedie paŭzis kaj afektis seriozan mienon.
– Krome, sinjoro, vi ankoraŭ ne diris al mi, kion signifas midzi.
La brakoj, kiujn mi jam tenis pretaj ĉirkaŭpreni ŝin, falis laŭlonge de mia korpo. Mi rigardis ŝin per stultaj okuloj kaj demandis, konsternite:
– Kion vi diris?
– Kara amiko, mi nur deziras scii, kio estas midzi.
– Mi jam ja klarigis tion al vi.
– Ne, vi nur ĵonglis per «ne forgesu min», «midzu min» ktp, sed vi mem scias, ke via midzo ne estas trovebla eĉ en la Plena Ilustrita Vortaro.
Mi ridetis.
– Korinjo, vi estas poetino. Vi do posedas ekzempleron de la Parnasa Gvidlibro.
– Certe, jen ĝi.
– Nu, bonvolu foliumi ĝis la glosaro. Ŝi serĉis kaj laŭte legis:
– Midzi: buŝko... ho, ho, hooo!
Kvara «ho» ne eliris el ŝia mirronda buŝo, ĉar mi kaptis ŝiajn genuojn, por turni la piantabureton, ĝis ŝiaj lipoj troviĝis ĝuste antaŭ miaj. Ha, la hipokritulino! Kia kiso, kia kisado! Post du minutoj (aŭ du horoj?) Korina milde repuŝis min, por reakiri spiron kaj flustri en mian orelon:
– Karulo, ĉu estas eble, ke tiaj manieroj, kiaj en Parnaso, ekzistas en la realeco?
– Korinjo, mia dolĉa amatino, ĉu vi vere neniam?..
Ŝi levis la ŝultrojn.
-Vi mem aŭdis mian edzon laŭdi sian konservemon.
Ambaŭ ni vespiris, kaj post silento, forte alpremiĝante al mi, ŝi hezite demandis:
– Karulo, ĉu vi opinias, ke ankaŭ al mi plaĉus?..
Mi malrapide levis ŝin de la tabureto kaj milde ŝovis ŝin al granda sofo, meblo aparte oportuna por mia celo. Dume mi murmuris al ŝi, kiel volupte mi kisas ŝian belgrajnon. Ŝi ronronis kaj mallaŭte konfidis al mi, ke ŝi posedas ankoraŭ pli belan belgrajnon aliloke. Poste ŝi diris nenion plu, ĉar ŝia buŝo tute koncentriĝis sur la eblo inspirita de la Parnasa Gvidlibro. La paŝtistino ludanta ŝalmon en pentraĵo pendanta super ni povus atesti, ke la sufikso ad tiun tagon apenaŭ sufiĉis, por montri la daŭron de nia plezuro.
Korina, kiu genuis sur la tapiŝo, poste sterniĝis apud mi sur la sofo. Mi prenis ŝin en miajn brakojn kaj danke kisis ŝiajn virtuozajn dolĉajn lipojn. Ni iom ripozis, sed mia amorantino baldaŭ proponis kun brula okulumado:
– Karulo, mia japana amikino menciis la ludon mitsu-minato. Restas du pordoj...
Mi ne scias, ĉu mitsu-minato estas ludo, doktrino aŭ kuirrecepto, sed, responde al la sugesta invito de Korina, mi miavice genuiĝis kaj tiel diligente esploradis la ceterajn enirejojn al la volupto, ke mi fine malkovris la nigran belgrajnon, kiu ornamis la blankan pufan kadron de la malantaŭa pordeto. Kaj, forĝisto de 1' amo, mi ekmartelis ŝian ardegan karnon kun fervor'.
Je la kvina, kiam mi forlasis la gastaman domon de Lambresto kun malforto en la kruroj kaj lumo en la kapo, mi trafis la statistikiston sur la trotuaro.
– Ha, samideano, nun vi foriras. Kion vi pensas pri la talento de mia edzino?
– Fabela, fabelega! Post kelkaj ekzercoj ŝi certe baldaŭ ricevos la unuan premion.
– Kaj ĉu vi fine klarigis al ŝi, kio estas via fama midzuminado?
– Jes, la radiko estas facile trovebla plurloke, ekzemple en...
– Ekzemple, ekzemple... Ha ha! Permesu, ke mi ridu. Kial do ne en la laŭdire Plena Ilustrita Vortaro? Plena! Ha! ha!
– Mi jam skribis pri tiu bedaŭrinda manko al profesoro Waringhien.
– Ha? Kion li respondis?
– Ke la angla presisto forgesis midzi, sed ke li zorgos pri tio okaze de la dua eldono. Kaj, ĉar la vortaro estas ne nur plena, sed ankaŭ ilustrita, midzo estos detale prezentita en aparta bildotabulo.
Lambresto kompateme skuis la kapon.
-Vi devos do aĉeti duan ekzempleron de la Plena Ilustrita Vortaro. Al mi sufiĉas la vortaro de Kabe. Ne unu stelon ricevos de mi la rabemaj libristoj!
Kaj, elpoŝigante sian ŝlosilon, li asertis kun sarkasma rideto:
– Mi estas saĝa. Mi ne lasas min elsuĉi, kiel vi.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.