La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EL LA VIVO DE BERVALA SENTAŬGULO

Aŭtoro: Louis Beaucaire

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Naŭa epizodo:

KIEL ONI POVAS IAFOJE BELE VOJAĜI SEN STELOJ

Mi veturis du tagojn kaj unu nokton
(Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 29)

La unua junulino, kiu eniris en la kupeon, senĝene diris al sia kunulino en flua Esperanto:

– Vidu, Brita, du delogotajn virojn!

Brita ekridis kaj respondis, metante sian valizeton al la pakaĵrakon:

– Ĉu pastro estas viro aŭ nur neŭtrala estaĵo? Min pli allogas la alia. Rigardu do liajn elegantajn lipharojn.

Kutime mi tuj alparolas renkontatajn samideanojn kaj precipe samideaninojn, sed ĉi-foje mi dankis la sorton, tiu igis min perdi mian insignon, kaj, ŝajnigante, ke min ege interesas la lasta numero de «Le Soir» aĉetita en Bruselo, mi atente aŭskultis la babiladon de la du belulinoj priparolantaj jen miajn lipharojn, jen la severan mienon de la pastro, kiu trankvile legis sian brevieron en angulo de la kupeo, apud la koridoro. Ili konversaciis kun la libereco de homoj konvinkitaj, ke oni ne povas kompreni ilin. Esperanto estas ja tiel malmulte disvastigita...

Tiamaniere mi baldaŭ eksciis detale multajn petolaĵojn travivitajn de ambaŭ friponetinoj dum ĵus okazinta junularkongreso. Kial mi idioto ne partoprenis en tiu kongreso? Se ne mia korpo, almenaŭ mia koro estas tiel juna!

Dum la trajno rapidis tra la nordgermana ebenaĵo, mi ofte devis kaŝi mian vizaĝon malantaŭ «Le Soir», por ne perfidi mian ridemon. Plurfoje mi estis tuj intervenonta, sed mi rezistis al la tento kaj tiel estis rekompence informata plu pri eksterprogramaj kongresaĵoj raportotaj de neniu gazeto.

– Ha, espereble Luĉjo ĉeestos la tendaron en Primoŝteno. Kia taŭro! Ĉu vi memoras la lastan nokton, Renata?

– Jes, Brita. La kompatindulo... Mi kredas, ke ni vere trouzis lin.

La junulinoj fermis la okulojn kaj silentis. La verdaj steloj ornamantaj iliajn maldekstrajn mamojn leviĝis je kvin coloj, puŝite de sopira enspiro, kiu ŝveligis iliajn brustojn pro danka rememoro pri la triopa kongresa litludo.

– Ĉu via akademiano ne estas ĵaluza? Li pasigis pli da tempo kun vi ol en la kongreso, al kiu li estis invitita, por prelegi pri tedaj aferoj.

– Se li estus parolinta pri nia nokta renkontiĝo de pasinta mardo, la temo estus certe interesinta ĉiujn kongresanojn.

– Ho, Brita, rakontu tion al mi.

– Tio amuzos vin. Li estas fetiĉisto. Kiam mi estis nuda en lia hotelĉambro, li prenis el sia valizo longajn verdajn ŝtrumpojn, kiujn mi devis surtiri.

– Hi hi! Verdaj ŝtrumpoj!

– Jes, atendu. Poste li postulis, ke mi agrafu ilin al verda ĵartelzono. Li videble havis plenvalizon da verda galanterio, kaj li klarigis al mi, ke la verda koloro stimulas lian amoremon de post la tago, kiam li ricevis la ateston pri kapableco. Li mem konservis en la lito sian longan verdan kalsonon.

Brita kaj Renata tiel brue gakegis pri la akademiana moŝto, ke la pastro, ĝenate en sia psalma susurado, ĵetis al ili malaproban rigardon. Mi mem pene retenis mian gajecon, pensante pri la serioza mieno de tiu mania akademiano, kiu digne reprezentas sian landon en niaj kongresoj. Ne, samideano, ne! Ne atendu de mi, ke mi konfidu al vi lian nomon. Nur atentu: se via edzino aŭ via amatino revenos de kongreso kun verda ĵartelzono, vi povos esti certa pri via kokriteco.

Renata komencis babili frivolaĵojn pri iu Felikso, fakdelegito por vegetarismo, sed mi ne sukcesis scii, kiom da karna plezuro la feliĉa Felikso spertis en ŝiaj brakoj, ĉar ĝuste en tiu momento ruĝe balteita kontrolisto ŝovis la pordon de la kupeo kaj diris: «Die Fahrkarten, bitte». [11]

Bileton tiris la pastro el sia breviero, mi el mia poŝo kaj Renata el sia mansaketo. Sed Brita, esplorante ĉiun traserĉeblan ujon aŭ ingon, trovis nenion. Ŝi senhelpe rigardis la kontroliston. Afable li diris: «Suchen Sie weiter, Fräulein. Ich komme nachher wieder».[12]

Brita grimpis sur la benkon, por atingi sian valizeton. Super la supra rando de «Le Soir» mi konstatis, ke ŝi surhavas ruĝan kalsoneton. Tio pruvas, ke la influo de la priparolita akademiano ne estas tiel grava, kiel li pensas. Krome la ruĝa pugujo memorigis al mi la ŝercon pri Montekarlo. Ĉu vi ne konas ĝin? Ve, hodiaŭ mi ne povas rakonti ĝin al vi, ĉar ĝi tute ne koncernas mian fervojan epizodon. Cetere mia eldonisto dirus al mi: «Verku koncize. Papero kaj presado estas tro multekostaj, ke oni malŝparu ilin por bagateloj. La publiko atendas de vi pripensindajn rememorojn de serioza esperantisto». Mi rajtus ja respondi al mia kara eldonisto, ke mi ricevas nur kvar stelojn por unu paĝo kaj ke tio ne sufiĉas por nutri mian maljunan patrinon. Li do permesu al mi rapide rakonti la montekarlan spritaĵon: En vagono, maljuna, tre maljuna sinjoro veturas al Monte-Karlo, por ludi en la mondfama kazino. Kontraŭ li sidas eleganta virino, kiu tiel malavare krucas la krurojn, ke li ekvidas super la nigraj nilonaj ŝtrumpoj ŝian ruĝan kalsoneton. Kvazaŭ en sonĝo li murmuras: «Rouge et noir». La facila vojaĝantino invite flustras: «Faites vos jeux». Levante la ŝultrojn, la maljuna, tre maljuna sinjoro respondas per vea voĉo: «Rien ne va plus».[13]

Pardonu, sinjoro eldonisto. Mi dankas vin en la nomo de mia maljuna patrino, kaj mi tuj revenos al mia kupeo. Do, dum Brita traserĉis sian valizon, mi ekstaris kaj, fitrompe kaŝante mian esperantistecon, proponis al ŝi en la laŭdira lingvo de internaciaj vojaĝantoj: «May I help you?»[14]

Ŝi turnis sin al Renata kaj demandis:

– Kion volas de mi tiu entrudulo?

– Verŝajne iom fuŝpalpi vin.

Mi ne povis min deteni de protesto:

– Ne kredu, ke ...

Renata malfermegis la okulojn. Brita falis de la benko, feliĉe en miajn brakojn. Kaj ambaŭ ekkriis ĥore:

– Ho! Vi parolas Esperanton!

Hipokrite mi firme tenis plu Britan, kvazaŭ ŝi ne kapablus stari sola. Mia maldekstra polmo volbiĝis sur ŝia verda stelo, dum miaj liberaj fingroj skolte esploris aliloke agrablajn montetojn kaj valetojn. Mi murmuris per naiva voĉo:

– Jes, fraŭlinoj, mi estas esperantisto. Mi nur ne volis ĝeni vian konversacion.

Malvolonte Brita disiĝis de mi kaj residiĝis.

– Tiu aventuro estus amuza, se mi ne estus perdinta mian bileton.

– Ne gravas, Brita. Ĉu mi rajtas nomi vin Brita? Kiam la kontrolisto revenos, mi pagos novan bileton. Kaj mi ĝojus povi inviti vin al vespermanĝo en Kolonjo. Tie mi konas malgrandan hotelon. Post la vespermanĝo eble ni povus kune ...

La pastro en sia angulo estis verŝajne tiel surprizita aŭdi min subite paroli kun la junulinoj en ties nekonata lingvo, ke lia breviero elglitis el liaj manoj kaj falis antaŭ liajn piedojn. Li simple diris: «Merda!»,[15] kaj, dum li levis de la planko la libron kaj la disflugintajn bildojn de sanktuloj, mi sagace diris al miaj novaj amikinoj: «La idioto en la angulo estas itala pastro».

Post kiam mi aĉetis bileton de la kontrolisto, Brita ne sciis, kiel esprimi sian dankemon. Mi sugeste respondis:

– Estas facile. Ankaŭ mi nomiĝas Luĉjo...

Renata direktis demandan rigardon al sia kunulino kaj, kliniĝinte al ŝi, flustris kelkajn vortojn en ŝian orelon. Kun brilaj okuloj kaj ruĝaj vangoj ili akceptis mian inviton, konsentante interrompi la vojaĝon en Kolonjo.

– Sed ne pli ol unu tagon.

– Ne pli ol unu nokton, kolombinoj miaj. Post la matenmanĝo ni reiros kune al la stacidomo.

Dum la dek minutoj, kiuj restis ĝis la alveno en Kolonjo, mi provis paroli pri la vetero, la pejzaĝo kaj la pasinta kongreso. Sed ambaŭ amoremulinoj estis jam image en la granda kolonja lito, kaj ili varmigis min, detale priskribante per krudaj terminoj la voluptaĵojn promesitajn al mi kaj la ĝuojn atendatajn de mi. Mia plumo ruĝiĝus de honto, se mi trudus al ĝi laŭvortan transskribon de tiu lasciva konversacio.

Kiam la trajno malrapidiĝis, ni senpacience ekkaptis nian pakaĵon kaj iris en la koridoron. La itala pastro dume ĉesis maĉi sian latinon, por fiksi sur mi naŭzitan rigardon, kvazaŭ li flarsentus mian abomenan pekemon. Ni elvagoniĝis kaj gaje paŝis sur la kajo inter aliaj vojaĝantoj, kiam la fenestro de nia kupeo subite malfermiĝis kaj la itala kleriko kolere blekis al ni:

– Porkoj!

Kaj, por montri, kiel lerte li manipulas la nuancojn de la internacia lingvo, li kriis ankoraŭ pli laŭte:

– Geporkoj!

Ni haltis kaj interŝanĝis konsternitajn rigardojn. Renata grumblis:

– Tiu fiulo estas vera porko, kiu spionis nian babiladon. Vere pravis la prezidanto de la Esperanto-movado, kiam li proponis, ke oni pafmortigu ĉiujn samideanojn, kiuj ne portas la verdan stelon.

Mi cerbumis pri la granda nombro da esperantistoj inkognite vagantaj tra la mondo, sed Brita petole pugnis min en la stomakon.

– Nu, Luĉjo, se ni staros ĝis morgaŭ sur tiu kajo, mi ne povos paradi antaŭ vi en la verda ĵartelzono de profesoro...

La nomon de la fama fetiĉisto forglutis la grincado de preterveturanta vagonaro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.