|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() EL LA VIVO DE BERVALA SENTAŬGULOAŭtoro: Louis Beaucaire |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
|
Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe ŝafoj (Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34) |
Ĉu vi jam estis en Grezijono? Jes, kompreneble: ĉiu serioza samideano devas almenaŭ unu fojon en sia vivo pilgrimi al la bela kulturkastelo de la francaj esperantistoj. Oni neniam tro laŭdos la afablecon de la deĵorantoj, la altan nivelon de la programoj, la freŝan verdecon de la parko kaj de la koroj, la arton de la ĉefkuiristo. Tiun senpagan reklamon mi ŝuldas al Grezijono, por iel kompensi malprofiton kaŭzitan de mia nekuracebla ŝercemo. Ho, grezijonanoj, ĉu vi pardonos min, se mi konfesos al vi kun sincera pento, ke mi iam malhelpis gaston viziti vin?
Pasintan jaron okazis en Bervalo komuna kongreso de la «Kontraŭalkoĥola Centro» kaj de la «Verda Universala Ligo de Vegetaranoj». Tia invado de abstinuloj en nian kutime gajan, gastaman, vivoĝuan urbon etendis funebran vualon super la tuta ĉirkaŭaĵo de la kongresejo. La drinkejoj estis dezertaj; la viandistoj kuntiris la nazon, kiam senkarnulinoj pasis sub grandaj verdaj ĉapeloj ornamitaj per napoj kaj karotoj; la putinoj mokridaĉis la flavmienajn akvotrinkantojn, nomante ilin senvostuloj. La insulto sonis des pli strange, ke ĝi trafis ĝuste KACanojn.
Ankoraŭ pli strange kaj ironie impresis min la apudmeto de ambaŭ sigloj super la portalo de la kongresejo: KAC-VULV, kiam mi matene alproksimiĝis, por gvati la sintenon de la herbovoraj kompatinduloj, kiujn mi malfacile povas nomi samideanoj, kvankam ankaŭ ili parolas Esperanton. Ni ja ne kulturas la saman ideon pri la kunmeto de KAC kaj VULV.
En la granda halo mi sentis, ke mia brila nazo kaj mia dorlote flegata ventro malkonvene kontrastas kun la deprimitaj figuroj, kiuj silente vagis inter afiŝoj atentigantaj ilin pri la teruraj efikoj de bifsteko kaj ruĝa vino. Laŭ mia kutimo mi ĉirkaŭrigardis, ĉu estas en tiu griza popolamaso ne tro malgrasa junulino, kiun mi povus konverti al pli normala vivmaniero. Vane. Preterpasante kun naŭzo aĉan bufedon garnitan per mineralaj akvoj kaj spinacaj sandviĉoj, mi direktis min al la elirejo, kiam stangeca viro subite staris antaŭ mi. Pluraj KACanoj aŭ VULVanoj (mi ne kapablis distingi ilin) murmuris: «La prezidanto Rafano! La prezidanto Rafano!» La prezidanto iel memorigis min pri inkvizitoro. Lia tranĉa aglonazo, liaj ĉevalaj makzeloj, lia severa rigardo, lia maldensa tremetanta kaprobarbo, lia minace levita osta montrofingro reliefigis la abruptan tonon de liaj sentencoj pri alkoholo kaj viando, kies uzo nepre kondukas al malmorala vivo kaj precipe al seksaj ekscesoj.
– Jes, karaj membroj de la «Kontraŭalkohola Centro», kies prezidanto mi estas, kaj de la «Verda Universala Ligo de Vegetaranoj», kies vicprezidanto mi estas, disvastigu nian idealon ĉie kaj ĉefe en la Esperanto-movado, kiu toleras en siaj vicoj tro da brandemuloj kaj kolbasemuloj. Ni elradikigu tiun plagon!
Miaj najbaroj aplaŭdis, Kaj mi rimarkis kelkajn malaprobajn rigardojn, fiksitajn sur mia provoke karmezina nazo. Mi ekpaŝis al la elirejo, dum la prezidanto plu predikis:
– Jes, karaj KACanoj kaj VULVanoj, mi mem, tuj post nia kongreso, unuafoje veturos al Grezijono. Kredu min: post mia restado en la kastelo la tieaj gastoj estos konvertitaj al nia etiko, kaj nur pura akvo...
Mi ne aŭskultis la pluan deklamadon de la inkvizitoro. Mi melankolie vagis sur la trotuaro, for de la mucida atmosfero de la KACVULVanoj. Fi! Kial misuzi tiel belajn vortojn por aferoj tute ne elvokantaj la ĝuojn de la kopulacio?
Ekvidante la ŝildon de la «Gaja Barelo», mi memoris, ke ĵus sonis la aperitiva horo.
– Bonan tagon, Bobo. Ĉu restas iom da vinbera suko en via barelo?
– Ho, amiko, se nur tiaj funebrantoj ĉiam kongresus en Bervalo, mi devus mem malplenigi miajn barelojn sola kun mia Bobino.
Mi ridis:
– Ne timu. Se vi vere bezonus helpon, mi konas iun, kiu...
– Jes, amiko, mi konas vian bonan koron kaj vian grandan stomakon. Nu, gustumu tiun rozan vinon el Arbozo. Mi ricevis ĝin antaŭ du semajnoj.
El la fundo de la restoracieto spica bonodoro de stufitaĵo akompanis la voĉon de Bobino, kiam ŝi puŝis la pordon de la kuirejo:
– Bobo! La manĝo estas preta. Ha, bonan tagon, sinjoro Luĉjo. Vi estas nia sola gasto. Restu do kun ni. Mi scias, ke vi ŝatas mian kuniklaĵon. Antaŭe vi povos konigi vian opinion pri farĉitaj tomatoj, kiujn mi...
La mastro interrompis sian edzinon, ŝerce frapante ŝian postaĵon.
– Bobino, ne babilu. Mi malsatas.
Ŝi rebatis:
-Ventregulo, zorgu do pri la trinkaĵoj. Iru en la kelon. Ankaŭ mi deziras gustumi vian vinon el Ĵuraso.
Ni sidiĝis ĉirkaŭ rustike dekoraciita tablo, kaj baldaŭ pufaj tomatoj krevis sub niaj forketpikoj, liberigante aroman haketaĵon, kies sukon ni postlekis de niaj lipaj komisuroj. Kun fermitaj okuloj ni enstomakigis ĉiun duan glutaĵon per helpa gargaro de arboza vino. Ha, la arboza vino! Se Bervalo ne alkalkulus min al siaj infanoj, mi dezirus esti franco, mi emus vivi en Ĵuraso. Kiam la talentega Bobino surtabligis la kuniklaĵon kaj deprenis la kovrilon de la kaserolo, glora fanfaro ektremigis niajn nazlobojn, kaj la trempo de nia pano en la saŭco estis kvazaŭ uverturo al ajla, laŭra, petrosela, askalona, agarika, timiana simfonio.
Bobo subite deklaris:
– Mia Bobino estas geniulino. Mi bedaŭras, ke mi devos ŝin forlasi.
– Vi estas freneza! Ĉu vi intencas eksedziĝi?
Ridego skuis la barelventron de Bobo.
– Tute ne. Mi nur vojaĝos al Saŭmuro, por aĉeti vinon. Dum mia foresto mia bofratino helpos Bobinon.
– Al Saŭmuro?
– Jes. Ĉu vi deziras akompani min?
Serĉante per la pinto de la lango peceton da kuniklaĵo kaŝitan en kava molaro, mi cerbumis: la kastelo Grezijono situas en la sama departemento kiel Saŭmuro. Ĝi kuŝas precize en la komunumo Boĵeo. Kaj en la ĉarma urbeto Boĵeo kuŝas (kun multaj viroj) tri famaj putinoj: la patrino Aglaa kaj ties du filinoj Frozina kaj Talieta. La boĵeanoj nomas tiujn tri graciulinojn simple «la ses gluteoj». Iam ĝuinte mem la gastamon de la ses gluteoj, mi decidis, ke tiuj ses gluteoj servu kiel lasta remparo antaŭ la insida agreso de la prezidanto Rafano kontraŭ Grezijono.
– Bobo, mi libertempas. Mi do veturos kun vi al Saŭmuro. Ĉar vi havas grandan aŭtomobilon, ni eventuale povus kunpreni konaton, ĉu ne?
– Kiun?
Kiam mi citis la nomon de la kontraŭalkohola vegetaranarestro, la restoraciisto, kiu estis malpleniganta sian glason, preskaŭ sufokiĝis. La okuloj elsaltis el lia viola vizaĝo. Li konvulsie ektusegis, kaj la arboza nektaro, maltrafante la gorĝon, vaporumiĝis ĝis la nazo de Bobino, kiu ekskoldis sian maldelikatulon. Inter ruktoj, gargarbruoj kaj borborigmoj, raŭkaj sakroj ŝprucis el lia tremanta buŝo:
– Brrr – Fek! – Ĥĥĥa! – Vi deliras – Merdon! – Kontraŭalkoĥ-ĥ-ĥ – Neniam!
Mi milde frapetis lian dorson, prezentis al li plenan glason kaj provis kvietigi lin, maldetale klarigante mian celon. Kiam lia edzino surtabligis kortuŝe molan kamemberton, lia vizaĝo sereniĝis. Miaj paroloj esperigis al li amuzan vojaĝon kun s-ro Rafano, kaj li fine konsentis:
– Jes, amiko, ni kunprenu la ridindan legomulon. Nun, se vi permesas, mi siestos dum kvaronhoro. La emocio lacigis min.
Lasante Bobon zorgi pri trankvila digestado, mi reiris al la kongresejo kaj profitis de paŭzo por alproksimiĝi al la inkvizitoro.
– Sinjoro prezidanto, hodiaŭ matene vi menciis vian intencon vojaĝi al Grezijono. Eble mi povus utili al vi. Postmorgaŭ mi veturos kun amiko al la grezijona regiono. Ĉu vi akceptus lokon en nia aŭtomobilo?
Li hezitis.
– Tiel mi ja ŝparus fervojan bileton kaj gajnus tempon. Sed ŝajnas, ke vi estas nek KACano nek VULVano.
– Hm! Ne en la senco, kiun vi...
Li levis sian ostan montrofingron kaj skuis sian kaprobarbon.
– Sinjoro, domaĝu vian vervon. Mi jam aŭdis tiajn krudajn kalemburojn pri nia respektinda idealistaro. Mi estas konvinkita, ke mia ĉeesto bonfare efikos sur vin. Mi savos vin, sinjoro. Mi savos vin.
La 17an de julio frumatene ni transiris la bervalan-francan limon, kaj nia aŭto rapide ruliĝis sur pitoreska vojo borderita per platanoj. Bobo gaje fajfis ĉe sia stirrado. Apud li mi ĝuis la pejzaĝon, la freŝan aeron, la leviĝantan sunon, ne atentante la tedan monologon de Rafano sidanta funde de la limuzino. Ĉirkaŭ la oka la kondukanto sciigis, ke li soifas kaj ke ni tuj faros pikniketon. Nia kunveturanto maltrankvile demandis, ĉu ni ekvidis fonton apud la vojrando. Bobo rikanis:
– Ne fonton, sed belan herbejon, sur kiu vi povos paŝtiĝi.
Ofendite, la inkvizitoro faldis sian tranĉilnazon kaj rifuzis eliri el la aŭto, kiam ni haltis en ombra arbarvojeto kaj paŝis al muskejo kun nia proviantujo. Bobo elpoŝigis korktirilon kaj prezentis al mi boĵolezan vinon el la lasta rikolto. Ĝi tikle kaskadetis en mian glutejon, kaj la resto malaperis kun gaja gluglado en la senfundan stomakon de la grasa restoraciisto. Dum Bobo malkorkis duan botelon, mi tranĉis maldikajn pecojn da salamo kaj vokis la abstinulon:
– Sinjoro Rafano, ne paŭtu. Vi bezonas nutron por la cetera vojaĝo.
Bobo blekis:
– Maljuna lignokapulo, ni pacience eltenis vian balbutaĉon pri salato kaj akvo. Nun, se vi ne gustumos la leporan pasteĉon preparitan de mia edzina moŝto, vi grave ofendos ŝin, kaj mi ĵuras per Bakĥo, ke vi iros al Grezijono piede.
La ardeaj kruroj de la vegetarano elŝoviĝis el la pordo de la aŭtomobilo kaj ŝanceliĝis ĝis la piknikejo. Li murmuris:
– Pardonu. Mi ne estas tiel rigida, kiel vi eble opinias.
Kaj li ĵetis sin sur la leporan pasteĉon. Li tamen ne volis trinki, certigante, ke li povas resti sobra tiel longe, kiel kamelo.
Je la dekunua kaj duono la impona saŭmura kastelo siluetiĝis ĉe la horizonto, kaj ni baldaŭ haltis antaŭ la perono de la fama vinkomercejo Verdiero. Mi konjektas, ke kritikemuloj suspektas min pri kaŝreklamado por la firmoj, markoj kaj titoloj cititaj en mia libro. Mi dezirus klarigi tion per piednoto, sed mia kara eldonisto malpermesis al mi uzi plu piednotojn. Li asertas, ke ili malfaciligas la kompostadon, tedas al la legantoj kaj eĉ kaŭzas al iuj akutan tortikolon. Mi do honeste deklaras, ke, ricevante mizerajn tantiemojn de mia kara eldonisto,[16] mi senĝene pliigas mian modestan ŝtatfunkciulan salajron per kontraktoj kun ĉiaj entreprenoj dezirantaj konigi siajn varojn sur la monda merkato. Almenaŭ mi kuraĝas konfesi la veron, kaj, se mi ne estus diskreta, mi povus riveli la nomojn ekzemple de franca romanisto, kiu en ĉiu ĉapitro reklamas diversajn brandojn, kaj de anglino, kiu farĉas siajn poemojn per markoj de kondomoj. Tiu ekskurso elmontris unu fojon pli la priplorindan situacion de la esperantistaj beletristoj.
Nu, elveturiliĝinte antaŭ la perono de la firmo Verdiero, kies adreso estas facile trovebla en la saŭmura telefonlibro, ni iris en la oficejon de la direktoro. Li tuj petis nin akompani lin en grandegajn kelojn, por gustumi ĉiujn vinojn kreskantajn en la Luarvalo. Komence Rafano sciigis, ke li ne partoprenos en la drinkado. S-ro Verdiero protestis, ke ne temas pri drinkado aŭ trinkado, sed pri scienca studo de naturaj produktoj. La ĉefo de la «Kontraŭalkohola Centro» mallaŭte senkulpigis sin:
– Mi ne estas tiel rigida, kiel vi eble opinias.
Vere ankaŭ li diligente ekstudis ĉiujn glasojn vicigitajn antaŭ lia nazo. Kaj lia kurba flarorgano grade aliformiĝis al bela, ruĝa granatotranĉaĵo. Lia rigardo malklariĝis. Li provis esprimi sian kontentecon, sed lia lango algluiĝis al lia falsa dentaro, kaj li nur stulte ekridaĉis.
Post kiam Bobo elektis la vinspecojn destinitajn por la bervalaj gastoj, s-ro Verdiero metis dekduon da boteloj en korbon kaj ordonis:
– Sekvu min. Ni tagmanĝos ĉe mia amiko, la paroĥestro de Vilberno. Li atendas nin. Ni rapidu, ĉar lia servistino malŝatas la neakuratecon.
Vilberno kuŝas je kelkaj mejloj de Saŭmuro, sur la norda bordo de Luaro. Kiam la du veturiloj haltis en la korto de la malnova paroĥestrejo, apud romanika preĝejo, pastro Fadojo montris sian altan, ensutanigitan staturon sur la sojlo. Lia ruĝa vizaĝo radiis de ĝojo. Li ekkriis al la vinkomercisto:
– Klaŭdo, mi dankas la Sinjoron pro via vizito.
S-ro Verdiero prezentis nin. Kiam li menciis la vegetaranecon kaj kontraŭalkoholismon de Rafano, la bonkora pastro sincere ekridis:
– Malofta fenomeno en nia kristana regiono. Tamen eniru. Mia hejmo estas via hejmo, kaj la amikoj de Klaŭdo estas miaj amikoj.
Ni sidiĝis en granda manĝoĉambro rigardanta al bele flegata ĝardeno. Pastro Fadojo per preĝeto antaŭdankis la Sinjoron pro la mirindaĵoj preparitaj de lia servistino, kaj li vokis ŝin, verŝante anĵuan rozan vinon en la glasojn.
– Maria!
El la kuirejo la maljunulino trotetis kun tera plado plena de grashepataĵo. Ni aplaŭdis ŝin, kaj s-ro Verdiero fariĝis nia proparolanto:
– Saluton, bona Maria. Ni denove ĝuos vian talenton. Ha, kia plezuro! Nun ni trinku je via sano.
Ni levis niajn glasojn. Abrupte, malkonvene kiel laŭta furzo dum plensilento en mozarta opero, aŭdiĝis la voĉo de la KACano:
– Ĉu mi povus ricevi akvon?
Pastro Fadojo fiksis la okulojn sur la solivoj de la plafono, kvazaŭ li timus, ke ĝi falos sur la tablon. Maria krucosignis sin, murmurante Jesumarijozef, kio nepre forpelas la diablon. Ŝi demandis, konsternite:
– Ĉu vi estas malsana, sinjoro?
Ni ĉiuj ekridis, kaj pastro Fadojo, zorge tranĉante la hepataĵon, memorigis nin, ke la teksto el la evangelio, kiun li plej volonte komentarias antaŭ la piularo de Vilberno, temas pri la edziĝofesto en Kana, dum kiu la Sinjoro ŝanĝis akvon en vinon.
– Nu, rebatis Rafano, ĉar vi citas la Sanktajn Skribojn, kiel vi povas klarigi, ke vi senbezone manĝas viandon? Ĉu vi forgesis la dian ordonon: «Ne mortigu»?
La paroĥestro fermis la okulojn kaj kompateme skuis la kapon. Subite li eksplodis, kaj lia voĉo tondris:
– Ha! Per sankta Manbovo, patrono de Vilberno, ĉu ekzistos do ĉiam novaj sektuloj, kiuj pretendas kompreni la Biblion, pikpikante el ĝi senligajn pecojn? Sinjoro vegetarano, aĉetu hebrean gramatikon. «Ne mortigu» signifas nur «ne murdu». Koncerne la buĉadon de bestoj, sufiĉos al vi legi plu la Biblion, por konstati, ke la Eternulo zorgis pri la menuo de la kredantoj, rekomendante al ili manĝi ŝafofemuraĵon kaj rostitan kokidaĵon anstataŭ vermoj, bufoj aŭ similaj monstraĵoj ŝatataj de paganoj. Cetere la listo proponita de la Eternulo ne estas kredartikolo, kaj, se Li malpermesis manĝi kuniklaĵon aŭ porkaĵon, la kialo kuŝas en la malbona kvalito de la tiama bredado. Male nun... Sed mi perdas mian salivon, klarigante klarajn aferojn. Maria, alportu la andujetojn!
S-ro Verdiero aldiris:
– Maria, ne forgesu la botelojn da ŝinona vino!
Remaĉante la nerefuteblajn bibliajn argumentojn de la paroĥestro, Rafano manĝis, manĝis, trinkis, trinkis. Li jam ne partoprenis en la konversacio. Restis al li nur iom da forto, por antaŭteni sian glason kaj replenigi ĝin. Dume li voris perdrikidon kun brasiko, englutis tri pecojn da kaprina fromaĝo kaj duonon de la frambotorto. Post kiam ni trinkis kafon kaj dudekjaran prunbrandon, li senĝene ekronkis en sia fotelo. Maria admire dankis la ĉielon per nova Jesumarijozef. Pastro Fadojo ridetis kaj karitate murmuris:
-Vidu, li ne estas tiel rigida, kiel li aspektas. La Sinjoro kompatu lin kaj liajn sameraranojn.
Bobo esprimis la deziron baldaŭ repagi en Bervalo al niaj gastigantoj pro la mirinda festeno, kaj ni disiĝis de la paroĥestro kaj de la vinkomercisto, por ekveturi al Boĵeo. Plej malfacile estis enŝovi la ebrian, dormantan KACVULVestron en la aŭtomobilon. Dum la plua vojaĝo al nia lasta etapo mi memorigis Bobon pri nia plano: mi telefone sciigis Aglaan pri nia alveno, petante ŝin glui grandan verdan stelon sur sia pordo. La domo de la ses gluteoj staras en la D-ro-Zamenhof-strato, unu mejlon antaŭ la kastelo Grezijono. Dum la ĝirado en la David-straton, mi atentigis la KACanon pri la fama fontano de la reĝo Renato, sed sonora ronko evidentigis al mi, ke Rafano tute ne sonĝas pri akvo. Kun ega peno ni eligis lin el la veturilo, post nia halto apud la hospitalo. Kiam mi tiris la sonorilon sub la granda verda paperstelo de la «sesgluteejo», li murmuris, ke la kastelo tute ne aspektas kiel en la prospektoj. Mi asertis, ke tio devenas de la vespera mallumo. La pordo malfermiĝis, kaj liaj okuloj malfermegiĝis antaŭ la malfermitaj ses brakoj de la boĵeaj ĉiesulinoj, kiuj enigis nin en la malĉastejon. La tri Gracioj estis simple vestitaj per mallongaj, tre mallongaj, verdaj, travideblaj ĉemizoj.
Ĉarma legantino, mi dezirus klarigi al vi per piednoto, kial la ĉemizoj estis verdaj, sed vi ja konas la severecon de mia kara eldonisto. (Mi do nur rapide diru parenteze, ke Aglaa iam putinis en Marsejlo kun siaj apenaŭ adoltaj filinoj kaj apartenis al la unuaj aninoj de la «Unuiĝo de la Esperantistaj Amordomoj». Vi jam aŭdis pri UEA, ĉu ne? En 1962 tiuj pionirinoj prudente decidis elmigri al Boĵeo, por dediĉi sin precipe al tiuj vizitantoj de la apuda kastelo Grezijono, kiuj deziras okupi sian liberan tempon per aliaj plezuroj ol librobindado kaj korbfarado.)
Aglaa ekkriis, premante min al sia majesta pulmujo:
– Malfidelulo! Jam de dek monatoj vi ne vizitis nin. Ĉu tiuj ĉi sinjoroj estas viaj amikoj?
– Jes, jen Bobo, fama restoraciestro kaj ĝuemulo. Jen aliflanke s-ro Rafano, ĉefo de la KACanoj.
La vegetarano ceremonie kisis la manon de Aglaa, dum la tri amoristinoj ekjubilis, ke ankaŭ ili estas fervoraj kacemulinoj. Mi senrevigis ilin, klarigante, ke bedaŭrinde ne temas pri la sama afero. Kiam ili aŭdis pri la «Kontraŭalkohola Centro», ĉiuj vemienis kaj demandis min, ĉu vere mi mem jam ne trinkas ĉampanon. Pinĉante la glorajn sidvangojn de la du filinoj, mi gaje protestis:
– Anasinjoj miaj, mi soifas. Ni ĉiuj soifas. Nu, kuru. Kie estas la glaciujo kun la boteloj da Pomri-ĉampano?
La entuziasmo renaskiĝis. En la salono meblita per profundaj sofoj, grandaj speguloj kaj lascivaj pentraĵoj la tri virinoj instigis nin liberiĝi de niaj ĝenaj vestoj. Ni volonte obeis. Nur Rafano ne volis demeti sian longan flavan kalsonon, kaj li aspektis kiel karnavala cikonio, kio kaŭzis ĝeneralan ridegon. Aglaa puŝis lin sur seĝon kaj sidiĝis sur liaj ostaj genuoj. Malaperante sub ŝiaj imponaj rondaĵoj, li balbutis:
– Ha, Grezijono! Grezijono! Sinjorino direktorino, mi sincere dankas vin pro la neforgesebla akcepto en via kastelo.
Bobo, tenante Talietan ĉe la talio, flustris al ŝi proponojn, kiujn ŝi verŝajne akceptis, ĉar ambaŭ baldaŭ rulfalis sur sofon en grandioza disflugado de verda araneaĵa ĉemizo kaj blanka interplektita femuraro.
Kliniĝinte super la glacisitelon, Frozina baraktis kontraŭ la malcedema korko de la unua botelo. Mi helpis ŝin, firme tenante ŝin, por ke ŝi ne falu sur la tablon. Tio ebligis al miaj fingroj retrovi la varman karesindecon de ŝia juna karno. Ŝi afekte krietis, ke mi ĝenas la englasigadon de la ĉampano, sed la duma dolĉa turniĝado de ŝia satena pugo en mia polmo konfirmis al mi, ke la adorinda komediantino perfekte asimilis la lecionojn de lia patrino kaj iam superos ŝian amorarton.
Aglaa prenis glason kaj trinkigis Rafanon. La Pomri-ĉampano fluetis de lia kaprobarbo sur lian birdobruston. Li senkulpigis sin:
– Sinjorino direktorino, mi ne estas tiel rigida, kiel mi aspektas.
Ŝi leviĝis kaj ironie deklaris:
– Pri tio mi tuj zorgos. Demetu vian kalsonon.
La nudigo de liaj fenikopteraj kruroj estis tiel malfacila, ke li stumble glitis sub la tablon. Aglaa sekvis lin, kaj baldaŭ lia balbutado «Ha, dankon, sinjorino direktorino, ha, Grezijono, dankon, ha! ho!» miksiĝis kun nia opa kverado, anhelado, gruntado, jodlado, ŝmacado, volupta kriĉado, liberiĝa stertorado.
Paŭzo.
Aglaa ekaperis el sub la tablo kun malkombitaj haroj, ĉifita ĉemizo kaj triumfa mieno. Ŝi interfrapis la manojn:
– Ne ĉesu, ne ĉesu! En kor' al ni sonas: « Obstine antaŭen! » Talieta, mia filinjo, alportu botelon da ĉampano kaj keksojn.
Ni aplaŭdis la literaturajn sciojn de nia boĵea hetajro, la fruktogustan ŝaŭmvinon de la firmo Pomri kaj la unuajn akordojn de la virtuoza Frozina, kiu, kaptinte sian gitaron, ekkantis la kortuŝan arion:
Juna streptokoko diris al sia gonokokino:
Mi volas vin gratifiki.
Mi ne intencas tedi vin, citante ĉiujn strofojn de tiu belega lirikaĵo. Ili estas cetere troveblaj en la Himnaro Esperanta. Ĥore ni kantis la refrenon:
Kial grati, kial grati?
Nur Rafano, sub la tablo, eligis el sia hoka nazo ronkajn mistonojn, kiuj ne harmoniis kun la romantika melodio.
Ĉe la naŭa botelo da ĉampano, pri kiu mi ne garantias, ke ĝi estis de la firmo Pomri, ĉar la etikedo estis malfacile legebla, mi ekdormis en virinaj brakoj. Kiom da brakoj, mi ne povas precizigi. Mi nur memoras, ke mi havis mirindajn sonĝojn, kiuj estis dolore interrompitaj de inkvizitora voĉo:
– Samideano, samideano, estas la sepa, vekiĝu!
La hirta barbo de Rafano tremetis super mia vizaĝo. Li estis jam vestita. Elrampante el dolĉa, varma amaso da brakoj, mamoj, femuroj kaj aliaj karnaj trezoroj, mi skoldis lin, sed li naive klarigis:
– Samideano, ni ne rajtas maloportuni la direktorinon kaj ŝiajn sekretariinojn tiel longe.
La «direktorino», intertempe malferminte la okulojn, ĵetis al mi demandan rigardon, kiu signifis: «Ĉu tia grado de stulteco estas ebla?» Bobo, tirite el sia dormo, blekis:
– Kreteno! Bovaĉo! Reiru al via furaĝo.
La drinkejestro saltis sur la plankon kaj kuris al la tedulo kun skuiĝanta nuda umbiliko. Li kaptis lin je la kolumo kaj puŝis lin al la pordo, kriegante:
– Iru al la stacidomo kaj petu bileton por brutvagono. Vi ne estas inda vojaĝi kun homoj.
Mi aldiris:
– Ne, Rafano. Vi ankaŭ ne estas inda resti en Grezijono.
De sur la sojlo ni rigardis la malgrasulon, similan en sia nigra vesto al stevardo de enteriga entrepreno, malaperi laŭlonge de la D-ro-Zamenhof-strato. Rimarkinte, ke kelkaj fruleviĝemaj pasantoj gapas al nia nudeco, ni refermis la pordon de la «kastelo».
Aglaa ordonis al sia filino:
– Tanjo, kuiru do al ni fortan kafon.
Kaj, karesante miajn raspajn vangojn, ŝi ŝovis min en sian tualetejon, dirante, ke mi povas disponi ŝian elektran razilon, kiun ŝi alie uzas nur por sia sura lanugo. Per tiaj detaletoj oni ekkonas verajn grandsinjorinojn, kies raran specon oni trovas hodiaŭ nur en unu eŭropa kortego, en kelkaj japanaj bordeloj kaj tre malofte ĉe esperantistaj delegitinoj por turismo.
Karaj gelegantoj, kiam mi rememoras tiun epizodon de mia vivo, mi fieras pri mia sukceso. La «Kontraŭalkohola Centro» kaj la «Verda Universala Ligo de Vegetaranoj» tute dissolviĝis. Vi konstatos, ke la KACanoj malaperis el la lasta jarlibro de la Esperanto-movado. Postvivas nur dekduo da malcedemaj delegitoj de VULV. Ilin mi tutkore invitas al dektaga kuracado en la bervala kliniko de Bobino.
Restas ja la uzurpo de la nomo Grezijono. Tiu kulpo ege turmentis mian delikatsentan animon dum pluraj monatoj. Por forigi miajn sendormajn noktojn, mi nepre devis elverŝi mian koron kaj trankviligi mian konsciencon per detala publika konfeso de mia peko. Jen tio ĵus okazis. Ho, grezijonanoj, antaŭ ol decidi pri via pardono, manĝu do bovan stekon, trinku tri glasojn da ruĝa vino kaj, se tio ne sufiĉos por veki vian indulgon, petu de mia kara eldonisto la ĝustan adreson de la ses gluteoj en Boĵeo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.