La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EL LA VIVO DE BERVALA SENTAŬGULO

Aŭtoro: Louis Beaucaire

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Oka epizodo:

KIEL KLEOPATRA HELPIS CEZARON
KONIGI ESPERANTON AL ALIA GENERALO

La Parizanoj estas gajaj homoj
(Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37)

Mi ŝvitis super mistera naŭlitera vorto signifanta «plej danĝera, se ĝi estas pala», kiam la interparolilo ĉirpis en mia ministeria oficejo. La ĉefo alvokis min.

– Jes, sinjoro direktoro. Mi tuj venos.

Mi forŝovis la interrompitan krucvortenigmon, reenŝuigis miajn piedojn kaj, kaptinte mian jakon de seĝodorso, rapidis al mia stiperulo.

Li geste invitis min sidiĝi en profunda fotelo, dum li mem nervoze rondiris ĉirkaŭ sia skribtablo, sur kiu kuŝis la lasta numero de «Pilo-Press». Post distingita tuseto, li atakis la temon:

– Mi ĵus eksciis, ke s-ro Noreo, via kolego en nia pariza konsulejo, grave malsaniĝis.

La direktoro kliniĝis al mi kaj konfidence flustris:

– Sifiliso!

Li observis sur mia vizaĝo la efekton kaŭzitan de la rivelado de tia grava ŝtata sekreto. En mia cerbo la vorto sifilisoekfunkciigis la radetaron rezervitan por la plej komplikaj silogismoj, kaj mi ekridis, dirante:

– La afero ŝajnas klara, sinjoro direktoro. La sifilison kaŭzas la pala treponemo, kaj treponemo estas naŭlitera vorto. Treponemo, jen la solvo!

La ĉefo ĵetis al mi maltrankvilan rigardon kaj frapetis mian ŝultron:

– Mi komprenas, ke la sortobato trafinta vian kolegon perturbas vian nervan sistemon. Al tio aldoniĝas la trolaborado en nia ministerio. Mi promesas al vi dusemajnan ferion post la plenumo de via misio.

– Mia misio?

– Jes, ni nepre bezonas fidindan, laboreman oficiston en nia pariza konsulejo. Pro viaj bonaj konoj de la franca lingvo mi elektis vin, por anstataŭi dum kelkaj semajnoj vian malsanan kolegon. Morgaŭ vi devos veturi al la franca ĉefurbo.

Mi jese grimacetis:

– Vi honoras min, sinjoro direktoro. Dankon, sinjoro direktoro.

Dume mi pensis: «Maljuna simio, ĉu vi ne komprenas, ke vi konfuzas mian kvietan viveton en Bervalo? Kion diros la amikinoj, kun kiuj mi zorge aranĝis rendevuojn? Ha! Kial mi lernis la francan lingvon en la gimnazio anstataŭ la hotentota aŭ la kreola?»

Kiam mi ekstaris, la direktoro premis mian manon:

– Mi gratulas vin pro via tuja akcepto. Mi scias, ke la bervalaj aferoj estos en bonaj manoj dum via deĵorado en Parizo. Dankon.

Li longe skuadis mian manon, rigardante min rekte en la okulojn kun la solene stulta mieno de iu, kiu emus ekkanti la Himnon.

Du horojn poste mi pakis en mian valizon ses ĉemizojn, la Fundamenton, elektran razilon, bervalan-francan vortaron, du botelojn da maljuna vinbrando, ok parojn da ŝtrumpetoj, ekzempleron de la Petit Larousse, mian frakon kaj la intencon aĉeti en la Galerioj Lafayette ĉion, kion mi kutime forgesas, kiam mi vojaĝas.

Oni disponigis al mi komfortan loĝejeton en kvieta strato de la 16a distrikto, proksime de la konsulejo de Bervalo en Parizo. La malvasta oficejo de la kompatinda G. Noreo, kies seĝo bonvene malfermis al mia postaĵo siajn gastamajn brakojn, estis jam duone okupita de kvindekjara vireska sekretariino, kiu sadiste traktis sian samaĝan skribmaŝinon, kvazaŭ ŝi volus venĝi al ĝi pro la tro malrapide venanta emerituro. Ŝi interrompis la klakklakadon kaj grumblis al mi sian nomon, kiun mi ne komprenis. De malantaŭ eksmodaj okulvitroj ŝiaj akraj okuloj uzis kiel celgrajnon verukon ornamantan la pinton de ŝia levita nazo, por pli bone pafi al mi sian plej malŝateman rigardon. Ŝia vinagra voĉo avertis:

– Sinjoro, mi ne toleros, ke vi organizu orgiojn en tiu ĉi oficejo.

– Sed, fraŭlino, mi...

– Ta ta ta! Ne kontraŭdiru, sinjoro. En mia aĝo oni konas la viraron. La ekzemplo de la fia Noreo pravigas min. Eble lia putrado en hospitalo igos lin bedaŭri siajn porkaĵojn.

– Ĉu vere li...

– Ĉu vere? Ha ha! Li kredis, ke li povas mistifiki min, ofte sendante min porti negravajn leterojn en la plej foran kvartalon de Parizo. Sed mi sukcesis surprizi lin. Ĉu vi scias kie?

Mi kapneis. Ŝia veruko tremetis pro retrospektiva triumfo, kiam ŝi bojis:

– En la brakseĝo, kiun vi nun okupas!

Sub mia postaĵo mi subite sentis ian fluidon de homa sento pacience amasigita de mia kolego en la fotela materio.

– Kaj ĉu vi scias, kun kia kreaĵo li gimnastis en tiu brakseĝo? Vi neniam divenus. Kun japanino!

Dua ondo da fluido suprenkurigis laŭlonge de mia spino fortajn vibrojn de universaleco. F-ino Veruko kolere frapis la ekkrian punkton de la malnova skribmaŝino kaj lamentis plu:

– Mi rimarkis, ke de kelka tempo la ĉi-tieaj viroj pli kaj pli serĉas rilatojn al japaninoj. Ili eĉ edzinigas ilin. Ĉu do la azianinoj havas sub la jupoj alion ol ni eŭropaninoj? He, kion vi opinias pri tio?

Timante, ke la megero proponos al mi tuj kontroli per propra mano, ĉu ŝi estas malsame konstruita ol ekstremorientanino, mi hipokrite respondis:

– Fraŭlino, mia laboremo ne lasas al mi sufiĉe da tempo por pripensi tiajn problemojn. Kiam mi ne estas en la oficejo, mi volonte helpas vidvinojn kaj orfinojn. Kaj, se vespere restas al mi kelkaj minutoj, mi dediĉas ilin al krucvortenigmo, antaŭ ol enlitiĝi je la oka.

Tiu kortuŝa priskribo de mia modela vivo pensigis al f-ino Veruko, ke antaŭ ŝi sidas ekzemplo ĝis nun neniam trovita en ŝia longa esplorado pri la viraj hontindaĵoj. Kun obtuza murmuro ŝi ekfuriozis kontraŭ sia klavaro, kvazaŭ ŝi tajpus militdeklaron al Japanujo. Du tagojn poste f-ino Veruko rikanis:

– Morgaŭ vespere vi ne povos enlitiĝi je la oka. Jen invitilo de la aŭstralia ambasadoro. La konsulo kaj la unua sekretario ne estas nuntempe en Parizo. Vi do devos reprezenti Bervalon en la «Kangurufesto».

– Mi surmetos mian frakon kaj...

Ŝi raŭke blekis:

– Vian frakon? Aĥ! Ĉefe surmetu ŝtalan kalsonon kun sekurigaj butonoj: verŝajne ĉeestos ankaŭ inoj el la japana ambasado.

La ekkria punkto de la laca skribmaŝino rompiĝis sub sovaĝa frapo de ŝia kolbaseca montrofingro.

Multajn homojn akceptis la aŭstralia moŝto en siaj salonoj de la Iena Avenuo. Efektive ankaŭ kelkaj azianinoj elegante cirkulis inter la gastoj, sed unuavide neniu el la ĉarmulinoj ŝajnis multe pli virovora ol la ceteraj invititinoj. Hazarde renkontante samideanon Ralph Harry, kiu ĵus forlasis por kelkaj tagoj sian ambasadon de Aŭstralio en Saigono, mi esperis, ke almenaŭ li kapablos objektive raporti pri la flava danĝero. Bedaŭrinde la apudesto de lia edzino trudis al li nur klerigan babiladon pri la historia, kultura kaj kulinara rolo de kanguruoj en Aŭstralio. Sekve mia soifo je scio devige cedis al mia soifo je viskio.

Dum s-ro Harry emfazis, ke ventra poŝo ofte pli utilus al hominoj ol al makropinoj, mi ekvidis tute proksime rondan, firman, allogan, enmanigindan maldekstran mamon. Tiu mamo estis ja natura parto de paro, sed ĝi ŝajnis al mi iom pli karesinda ol la dekstra rondaĵo pro la verda steleto brilanta sur ĝi. Mi lerte manovris al la juna posedantino de la belega brusto, kaj, tintigante niajn glasojn, mi simple flustris kun mia rideto numero tri:

– Je via sano, samideanino.

– Ho! Vi estas esperantisto? Kia plezuro!

Prenante ŝian liberan manon, mi kisis ĝin kaj deklaris, ke mi ĝuas ankoraŭ pli egan plezuron, konstatante la ekzistadon de tiel ĉarmaj esperantistinoj en Parizo.

Flatite, ŝi malkovris la blankajn perlovicojn kaŝitajn malantaŭ ŝiaj frandindaj lipoj kaj diris, ke mi verŝajne estas eksterlandano.

– Jes, mi estas bervalano. Kiel vi rimarkis tion?

– La franca etiketo ne permesas kisi la manon de senedza virino.

– Ho, pardonu, fraŭlino...

– Pinson, Mikela Pinson. Ĉiuj nomas min Mimi.

– Mimi, vi certe senkulpigos min, se mi klarigos al vi, kiel ofte min embarasis la franca kisado.

Ŝi miris:

– Ĉu vere? La bervalanoj tamen havas certan reputacion pri...

– Ne miskomprenu min. Mi ne parolas pri la volupta tuŝludo de la lipoj, sed pri la dusenca franca vorto baiser. Antaŭ multaj jaroj, kiam mi unuafoje vojaĝis al Francujo, mi diris al sinjorino, ke ŝi estas «kisinda», kaj ŝi regalis min per vangofrapo.

Mimi eksplodis per rido.

– Ĉarma Mimi, estas facile moki min, sed pripensu la malfeliĉajn homojn, kiuj lernas la francan lingvon. Oni tiel ofte asertis al ili ĝian klarecon kaj logikecon, ke ili miras, kiam ili ricevas vangofrapon pro la uzo de vortoj normale registritaj en la Petit Larousse.

– Ĝi estas tre pruda vortaro.

– Ĝuste tion mi riproĉas al ĝi. Tial mi bezonis multajn provojn, hezitojn, palpadojn kun diversaj helpemaj virinoj...

– Verŝajne palpindaj virinoj. Hi hi hi!

– Bonvolu ridi ne pri mia diligenta studado, sed prefere pri la asertata klareco de via lingvo, kiu devigas eĉ senbrakulon «brakumi» sian edzinon, ĉar, se li dirus, ke li «kisas» ŝin, tio signifus, ke li... ke li...

– Ke li fikas ŝin. Fek! Ne timu ŝoki min. Ni jam ne vivas en la 17a jarcento.

– Ho, friponetino! Kiom mi bedaŭras, ke vi ne estas vortaristino. Oni certe trovus en la Petit Mimi la klarigon de multaj francaj formoj, kies laŭdira logikeco ne estas tuj kaptebla de ordinara lernanto. Ekzemple, dum miaj antaŭcititaj eksperimentoj, mi plurfoje spertis, ke la okaza kunulino, por esprimi sian kontentecon pri la ĵusa amorado, ekkriis: «Ha! Kiel bele mi prenis mian piedon!»

Mimi Pinson ekridis tiel laŭte, ke la ĉirkaŭantoj videble ĉagreniĝis pro bruego malkonvena en tiu moŝtularo.

– Kara bervalano, vi...

– Nomu min Luĉjo.

– Do, kara Luĉjo, vi ja ne kleriĝis en la pariza mondumo.

– Mi konfesas, ke mia serĉado al la vero igis min ofte transsalti la sociajn limojn.

– Mi ne scias, ĉu vi serĉis la veron aŭ la volupton, sed mia profesoro pri sociologio iam klarigis al oni, ke kuracistedzino orgasmas koitante, aktorino raviĝas seksumante, sekretariino ĝuas amorante, akademianino ataitas geiĝante, dommastrino plezuregas pariĝante, monaĥino ekstaziĝas malĉastante, samideanino novsentas internideante, kaj slange parolanta pariza putino enuas dum la fikado, krom kiam ŝin «kisas» ŝia «Julio». Tiam ŝi «prenas sian piedon».

– Mimi, ho, Mimi, kia scienco! La sociologio ankoraŭ ne estis inventita, kiam mi vizitadis la bervalan universitaton. Mi estas sensciulo. Kaj via ĵusa majstra demonstrado konvinkis min, ke mi nepre skribu leteron al via ŝtatestro, por pruvi al li la netaŭgecon de la franca lingvo por la eŭropaj bezonoj. En Milano, Luksemburgo aŭ Roterdamo oni fikas, sed oni ne «prenas sian piedon».

– Brave, Luĉjo, brave! Mi povas tamen antaŭdiri al vi, ke la respondo al via letero tekstos jene: «Estimata sinjoro, la respublikestro atente legis vian tre interesan skribaĵon de la tioma tago de la kuranta monato; bedaŭrinde pro tia aŭ tia kialo li ne povas» ktp, ktp.

– Mimi, ĉu la Teacher's-viskio de la aŭstralia ambasadoro tiras vin en tian pesimismon?

– Ne, tute ne. Sed mi laboras kiel sekretariino en la Elizea Palaco.

– Ĉe generalo De Gaulle?

– Jes.

– Mimi, mia koro, se vi estas la konsilantino de la ŝtatestro, vi ja povus pledi por Esperanto.

– Ne troigu, Luĉjo. Mi preskaŭ neniam vidas mian altrangan mastron. Mi sidas kun ses koleginoj en malgranda oficejo kaj tajpas la tutan tagon neajn respondojn al leteroj, kiujn transdonas al ni la kancelariestro, markinte ilin per ruĝa cifero. Tiu cifero indikas la respondon uzotan. Tial mi parkere citis al vi: «Estimata sinjoro, la respublikestro atente legis...»

– Mimi, almenaŭ helpu min trovi rimedon, por ke mia letero ne falu en la manojn de la malica kancelariestro.

– Bonvolu unue havigi al ni novajn glasojn. Vi igas min paroli, paroli eĉ pri tre maldiskretaj aferoj, kaj tial mi ne sukcesas seniĝi je mia soifo.

Mi lerte zigzagis al la bufedo inter grupoj da kalvuloj kaj grasulinoj, kiuj ellasis el siaj kokinpostaĵeskaj buŝoj subtilajn bagatelojn pri la vetero aŭ rafinitajn kruelaĵojn pri la hemoroidoj de la borlanda kulturataŝeo. Miaj oreloj preterfluge kaptis ankaŭ pikajn aludojn pri bervala sovaĝulo, kiu senhonorigas tiun brilan kunvenon, pavante kun oni-ne-scias-de-kie-ŝi-venas-ulino. Kun du plenaj glasoj en la manoj, mi intence depuŝis du aŭ tri enbrokaĵigitajn ĉevalinojn, miele flustris al nekonata dromedarino: «Ĉu vi ofte prenas vian piedon?», sendis ŝmackison al la bela, blonda, glatvanga vickonsulo de Norda Prusujo, kaj, ne atentante la svenojn, veadojn kaj minacojn malantaŭ mia dorso, mi prezentis la refreŝigaĵon al Mimi.

– Minjo, rapide trinku vian viskion kaj ni eliru.

Ŝi ne protestis kaj sekvis mian sulkadon tra la kremo de la pariza diplomataro. De malproksime samideano Ralph Harry okulsignis al mi, ke mi ne perdis mian tempon kaj ke li envias min. Enviinda mi ja estis, promenante brako en brako kun rava junulino, en la malvarmeta aero de pariza marta nokto, sur unuaklasa trotuaro de la 16a distrikto.

– Mimi, kiel konscia esperantistino, vi ne rajtas rifuzi kunlabori en la redaktado de mia letero al generalo De Gaulle. Mi nepre bezonas vin, por envolvi miajn argumentojn en la plej elegantajn nuancojn de la franca sintakso. Ĉar mi havas en mia proksima loĝejo inkon, paperon, vortarojn, eble ni povus jam komenci...

– Luĉjo! Ĉu la bervalanoj estas ĉiam tiel komplikaj, kiam ili deziras kuŝi kun plenaĝa knabino?

Tiun nokton mi ne povis trempi mian plumon en la inkujon, ĉar Mimi devigis min tute koncentriĝi sur konvena inaŭguro de mia provizora lito. Per sia ĝemado la turmentata meblo provis atentigi nin, ke ĝi estas ĉefe ripozilo. Plurfoje mi volonte akceptis ĝian instigon al paŭzo kaj dormo, sed Mimi senlace uraganis plu. Inter du kirloŝtormoj mi ŝerce demandis:

– Nu, Miminjo, ĉu vi prenis vian piedon aŭ ĉu vi ekstaziĝis?

Lasante fingropinton vagi tra la haroj de mia brusto, ŝi klarigis al mi:

– Mi intense ĝuas la volupton ĉiel, imagante, ke mi estas jen monaĥino, jen putino, jen miksaĵo de diversaj inoj.

– Kial iuj stulte asertas, ke la sociologio kondukas al nenio? Ĝi science nutras la fantazion kaj tiel duobligas aŭ triobligas la plezuron.

– Luĉjo, mia karulo, ne filozofiu. Lasu min prefere tikli tiun vepran serpenteton. Rigardu, kiel ĝi minace levas la kapon. Ĝi estas aspido, jes, aspido, mi estas Kleopatra, kaj vi estas Cezaro. Ek! Lia imperiestra moŝto defendu sin kontraŭ la atako de la egipta reĝino.

Tuta triumviraro estus apenaŭ sufiĉinta, por kontentigi la senbridan ĝuemon de Kleopatra. Ŝi tamen ekdormis je la kvina, tenante en mano la venkitan aspidon.

Dum la matenmanĝo Mimi babilis kaj pepis kiel gaja birdeto, memorigante min, ke pinson signifas «fringon», kaj, ruĝiginte siajn lipojn, ŝi kisis min kaj kuris al la subtera fervojo, promesinte, ke ŝi vespere revenos, por skribi la leteron.

Mi alvenis malfrue en la konsulejo de Bervalo, kaj f-ino Veruko demandis min kun ruza mieno:

– Nu, kion vi faris post la hieraŭa kunveno?

– Mi studis sociologion.

Ŝi rikanis:

– Ĉu kun hordo da japaninoj?

– Kial do?

– Via vizaĝo estas plena de lipruĝo, de la mentono ĝis la oreloj. Aŭ ĉu eble ŝminkas sin la vidvinoj kaj orfinoj, kiujn vi tiel kortuŝe prizorgas?

Mi kliniĝis super la forĵetindan skribmaŝinon kaj flustris:

– Fraŭlino, vi estas ŝtata funkciulino de Bervalo. Mi do povas konfidi al vi gravan sekreton: pasintan nokton la konsuledzino fariĝis mia amatino.

La naza tubero paliĝis, tremetis, iom ŝrumpis, kaj la lasta virgulino de Bervalo simple murmuris:

– Ankaŭ ŝi.

Ek de tiu momento f-ino Veruko ne okupiĝis plu pri mia privata vivo.

Ĉiun vesperon Mimi kaj mi poluradis la epistolan stilon de la letero transformonta la lingvan sorton de Eŭropo. Ni ĵonglis per subjunktivoj, komoj, alineoj, kaj poste Mimi sidiĝis sur miaj genuoj, dirante: «Hodiaŭ mi estas via instruistino, kiu klerigas grandan lernanton». Mi miris pri ŝia kapableco variigi kaj spici la amoron per novaj fantaziludoj jen klasikaj: lernejestro-knabino, maristo-putino, jen anomaliaj: episkopo-aviadistino, klaŭno-grafino» ktp. Tuta homa vivo ne sufiĉus, por provi la mil kaj unu permutaĵojn elpenseblajn de aparte kreiva cerbo, sed, en la praktiko, la legantinoj dezirantaj apliki la metodon de Mimi Pinson rapide venos al saĝa elekto inter kelkaj tipaj revĝuoj plej konvenaj al sia karaktero, al sia tradicia kutimaro aŭ al difinitaj individuaj emoj. Resume mi reprenu la iom banalan komparon kun la kuirarto kaj mi avertu la geamorantojn jene: «Ne verŝu ĉokoladan kremaĵon sur bovan piprostekon».

Post unu semajno da intensa verkado mi enmetis mian leteron en grandan koverton adresitan al Lia Generala Moŝto Charles de Gaulle, Prezidanto de la Franca Respubliko. Por ke tiu grava dokumento ne perdiĝu en la amaso da papero ĉiutage alŝutiĝanta en la korbojn de la kancelario, Mimi prenis sur sin la taskon, kostu, kiom ĝi kostos, enmanigi ĝin al la ŝtatestro mem. La afero kostis multe da peno kaj ruzo, ĉar la koridorojn de la Elizea Palaco baras ĉiaj pedeloj kaj gardostarantoj, el kiuj kelkaj tralasis mian kurierinon, sed aliaj neŝanceleble rezistis al ŝiaj logoj. Ĉiuvespere Mimi reportis la leteron kun malgaja mieno, kaj mi devis konsoli ŝin, inventante novan ludon: kanoniko-trapezistino aŭ ĝendarmo-melkistino.

Fine la granda tago alvenis. Kun triumfo en la okuloj Mimi kuris en miajn brakojn kaj kriis: «Mi vidis lin, mi vidis lin!». Senprokraste ŝi demetis sian kalsoneton kaj kveris:

– Ho, karulo mia, venu. Mi estos via reĝino de Anglujo.

Kelkajn minutojn poste ŝi pruvis al mi, ke ŝia animo vere transmigris en alian haŭton, ĉar ŝi balbutis tiel krudaĉajn ĝublasfemojn en la lingvo de Ŝekspiro, ke mi ne povas citi unu solan pro la respekto, kiun mi ŝuldas al miaj britaj kaj usonaj legantinoj. Fine la reĝino Mimi malsupreniris de sia trono de volupto kaj detale klarigis al mi, kiel ŝi sukcesis doni la petskribon al la respublikestro.

– Ĝuste kiam li eniris en la necesejon.

– Hm! Mi ne scias, ĉu tio estis la plej taŭga momento...

– Mi ne povis elekti.

– Certe ne, mia kolombino. Mi gratulas vin pro via kuraĝo. Ni pacience atendu la rezulton.

– Jes, sed, atendante, ĉar mi estas via kolombino, prenu vian pafilon kaj estu mia ĉasisto, ĉu vi volas, karulo?

La respondo el la Elizea Palaco alvenis pli rapide ol ni supozis, ĉar la postmorgaŭon mi trovis sur mia skribtablo leteron, kiun mia kara eldonisto faksimilis por vi sur la apuda paĝo. Konfesu, ke tiu historia dokumento, en kiu la ĉefo de granda nacio skribas «Vivu Esperanto», ludas por nia movado pli gravan rolon ol rezolucio de UNESKO aŭ sopiro al Nobelpremio. Mia entuziasmo fariĝis ankoraŭ pli granda, kiam generalo De Gaulle antaŭ ĵurnalistoj ne kaŝis sian malemon al Volapük. Kiel kutime oni vane cerbumis en la redaktejoj pri tiuj sibilaj paroloj. Nur mi kaj kelkaj iniciitaj parizaj samideanoj kapablis kompreni, ke tiu atako kontraŭ mortinta universala lingvo ree substrekas la unuarangecon asignitan de la generalo al la vivoplena Esperanto en siaj profetaj vizioj pri la estonteco de Eŭropo.

La ĵurnalistoj denove rompis al si la kapon, kiam la generalo organizis referendumon, kies nea rezulto estis por ĉiuj antaŭvidebla. Eĉ seriozaj gazetoj, kiel «Le Monde» kaj «Le Canard Enchaîné», ŝpinis plej fantaziajn teoriojn pri la intenco de la ŝtatestro demisii pro bagatela preteksto. La kompatinduloj, ne konante lian respondon al mia letero, ja ne povis scii, ke generalo De Gaulle retiriĝos en sian provincan restadejon ne nur por skribi siajn memoraĵojn, sed precipe por studi Esperanton kaj prepari ĝian devigan enkondukon en ĉiujn lernejojn de Atlantiko ĝis Uralo.

Intertempe mia kolego G. Noreo definitive venkis siajn palajn treponemojn, kaj mi devis redoni al li lian brakseĝon kaj lian f-inon Veruko. Mimi Pinson akompanis min al la Liona Stacidomo. Ŝmirante mian vizaĝon per ŝminko diluita en larmoj, ŝi plorsingultis:

– Mia Cezaro, mia Luĉjo, mi vizitos vin dum miaj ferioj. Antaŭe mi skribos al vi. Mi esperas, ke ĝis tiam nia kara lingvo estos tiel disvastigita en Francujo, kiel en Bervalo.

En Bervalo mi retrovis miajn belajn bervalaninojn, mian komfortan fotelon, miajn krucvortenigmojn, miajn amikojn, mian bone organizitan fraŭlan viveton. Plurfoje en 1969 kaj 1970 mi skribis kelkajn liniojn al la fama retiriĝinto, eĉ koloran poŝtkarton el la Universala Kongreso en Vieno. Nur sekretariino respondis al mi, ke la generalo nuntempe okupiĝas pri tre gravaj aferoj. Mi komprenis la klaran aludon, kaj mi pacience atendis la gongofrapon el Francujo, kiu skuos la Eŭropan Komunumon.

Ve! La 10an de novembro terura novaĵo kuris tra la konsternita mondo. La granda generalo subite mortis.

Tiam mi akute sentis la vanecon de mia laboro, la vantecon de la vivo, kaj mi preskaŭ senesperiĝis. Sed, relegante la historian leteron, mi murmuris: «Jes, li pravis: vivu Bervalo, vivu Esperanto!» Kaj mi decidis ankaŭ skribi miajn memoraĵojn. Ili eble ne estas ĉiam edifaj, sed kiu el miaj legantoj estas senpeka, tiu unua ĵetu al mi ŝtonon.

PRÉSIDENCE DE LA RÉPUBLIQUE

Paris, le 23 mars 1969

LIBERTÉ – ÉGALITÉ – FRATERNITÉ

Monsieur le Secrétaire Adjoint

par intérim

Consulat de Berval

23 bis, rue Lauriston

PARIS (16e)

Monsieur,

Certes, je connais bien les difficultés que rencontrent les étrangers qui étudient notre langue. J'ai donne naguère a mon Académie Française des directives, pour que fussent extirpées de la grammaire et du vocabulaire les anomalies les plus criantes. Hélas! Un quarteron de vieillards entêtés, plus enclin à se livrer à la rogne et à la grogne qu'à œuvrer au-dessus de toutes les querelles, a réussi à paralyser le travail de simplification d'une langue que j'avais un temps envisage de faire adopter par nos voisins européens.

J'ai donc décidé de prendre moi-même en main, dès a présent, un problème d'autant plus urgent que le monde anglo-saxon, sous prétexte que ses marchands et ses colporteurs rôdent aux quatre coins de notre planète, tente de faire accroire à quelques naïfs que son idiome hétéroclite peut servir de truchement entre tous les peuples.

J'ai observe avec attention la sage politique linguistique menée dans votre bel et bon pays de Berval. J'ai pu constater tous les avantages que la langue du docteur Zamenhof avait apportés aux citoyens bervaliens. Je le dis bien haut et sans ambages: c'est cette voie qu'il faut suivre.

Je n'ai réussi jusqu'à ce jour à trouver personne à qui je pusse confier les rênes de notre grand pays, mais, soyez-en sûr, dès que j'aurai, comme on dit en France, découvert «l'oiseau rare», je consacrerai ma personne au développement de votre magnifique langue internationale.

Et je vous prie, Monsieur, de bien vouloir crier avec moi: «Vive la France, vive Berval, vive l'espéranto».


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.