La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EL LA VIVO DE BERVALA SENTAŬGULO

Aŭtoro: Louis Beaucaire

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Sesa epizodo:

KIEL LA LABORO DE ETERNE SOIFANTA KOLEGARO DISSALTIGIS,
PER SANKTA HARMONIO DIVIDITA DE LOKO AL LOKO,
LA OBSTINAJN BAROJN FORTE STARANTAJN
INTER LA DILIGENTE MILITANTA FAMILIO DE LA ESPERANTOJ

Kia ĝoja festo!
(Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 10)

«La estonto estas nia» nomiĝis la nord-bervala Esperanto-klubo. En la sudo de la urbo kunvenis la membroj de la grupo «Esperanto venkos».

La suduloj organizis letervesperojn, observis la «Semajnon de Amikeco», poŝtkarte salutis ekzotikajn samideanojn, diligente kolektis poŝtmarkojn kaj regule dormetis dum la rerefoja projekciado de diapozitivoj pri la antaŭlasta kongreso.

Kaj kion faris la norduloj dum siaj kunvenoj, antaŭ ol disiĝi post kantado de la himno? Ĝuste la samon: ili poŝtkartumis, diapozitivumis kaj salivumis pri gravaj problemoj: Ĉu la kunvenoj okazu marde aŭ vendrede? Ĉu oni ne antaŭvidu modifon de la kluba statuto? Ĉu la kotizo estu 110 aŭ 120 steloj? Ktp.

Do unuavide regis perfekta harmonio inter «La estonto estas nia» kaj «Esperanto venkos». Ho ve! Ŝajno trompas. Se la norduloj kaj la suduloj flegis plej amikajn leterajn rilatojn kun esperantistoj loĝantaj en Zululando aŭ Kamĉatko, male ambaŭ grupoj nutris jam de pluraj jardekoj reciprokan malamon. Kapuletoj kaj Montaguoj de Bervalo! Tiu bedaŭrinda antipatio havis ja almenaŭ la avantaĝon ebligi viglan konversacion dum la kunvenoj, antaŭ aŭ post la diapozitivtimado: « – tiuj fiaj reformistoj – ili nur krokodilas – ili forte inklinas maldekstren – ili uzas -io anstataŭ -ujo – ili aplombe disdonis siajn fuŝajn Esperanto-propagandilojn en nia kvartalo – ilia biblioteko estas plena de pornografio...»

Estas ofte malfacile retrovi la originon de tia pramalamo. Oni klaĉis, ke antaŭ la unua mondmilito iu fraŭlino Ida el Nord-Bervalo estis la amatino de Beaufront, kiu pruntis aŭ, pli precize, luigis ŝin al Couturat kaj al aliaj membroj de la Delegitaro.[8] Aliaj rememorigis onin pri malĉasta petolulo el Sud-Bervalo, kiu dum la Antverpena Kongreso en 1911 publike pinĉis la postaĵon de la edzino de la vicprezidanto de la Akademio.[9]

Kiel Kapuletoj kaj Montaguoj havis siajn Romeon kaj Julietan, tiel niaj norduloj kaj suduloj havis du bervalanojn, kiujn ligis ne amo, sed profunda amikeco: Krukon kaj min. Kruko estis ano de «La estonto estas nia»; mi loĝis en la havenkvartalo kaj apartenis do al «Esperanto venkos». Ĉiufoje, kiam ni renkontis nin, ni bedaŭris la malvastan spiriton de niaj malsamideaj samideanoj, kiu bremsis ĉian propagandon kaj vere ne helpis prezenti Esperanton kiel idealan komprenilon. Tial, por konsoliĝi pri tiel stulta konduto, ni aliris al la plej proksima drinkejo. Tie, sidante antaŭ botelo da boĵoleza vino, ni gape observis kaj laŭte priskribis la ĉarmojn de la preterpasantaj belulinoj.

Okazaĵo tamen ege konfuzis nian optimismon kaj eĉ ekscitis nian koleron. Se la stulteco ne nur ĝenas, sed plie kontraŭas la disvastigon de Esperanto, ĝi estas nepardoninda kaj senkompate ekstermenda. Tio, kio tiel malkvietigis niajn animojn, estis jeno: la urbestraro de Bervalo, baptonte placon en nova kvartalo situanta okcidente de la urbo, petis niajn grupojn doni al tiu placo nomon, kiu eternigos la internacian lingvon. La norduloj proponis «Esperanto-placo»'n. La suduloj kompreneble malaprobis tiun elekton kaj preferis «Zamenhof-placo»'n. Ekestis nova temo en la klubaj konversacioj. Fine freŝa fojno maĉota de la nordaj kaj sudaj azenoj! Unuj blekis: «Tiuj idiotoj ne rimarkis, ke pri Esperanto aŭdis jam multaj homoj, kiuj tute ne konas Zamenhof». La aliaj malbenis la kretenojn, kiuj ne kapablas kompreni, ke la vorto Esperanto ĝenerale elvokas ian religian sekton.

La azenoj maĉis, maĉadis, iais, hufbatis la malamikon. La skandalo kulminis, kiam la sekretario de la norduloj, renkontante la kasistinon de la suduloj, insulte nomis ŝin «Zamenhof-kaprino». Ŝi rebatis: «Esperanto-ŝafo!» kaj rompis sur lian dorson blankan ombrelon ornamitan per verdaj steletoj, raran objekton, kiu beligis jam multajn internaciajn kongresojn.

Post kvar monatoj la urbestraro de Bervalo perdis la paciencon kaj oficiale informis la samideanajn moŝtojn, ke la nova placo nomiĝos «Konkordo-placo».

Tiu morala vangofrapo tiel ĉagrenis Krukon kaj min, ke ni tuj decidis ripari la damaĝegon. Ambaŭ. Solaj. Spite al la diapozitivumuloj!

Kruko havis fantazion. Mi posedis monon ĵus hereditan de onklino. Ni petis de la urbestraro la patronadon de publika necesejo konstruota sur la Konkordo-placo. Nia plano estis akceptita. Por savi almenaŭ minimumon da savindaĵo, ni decidis, ke en la ses ĉeloj de la fekejo, verde farbota, pendu emajlaj ŝildoj kun uzmaniero redaktita en Esperanto, kaj ke granda, neonlumigita verda stelo kronu tiun pacan rifuĝejon. Ĉiutage ni observadis la konstruon de nia propaganda necesejo, kaj Kruko iam flustris al mi kun stranga palpebrumo: «Mi rezervas al vi surprizon je la inaŭgura tago».

Matene de bela maja dimanĉo, granda popolamaso kunvenis sur la Konkordo-placo, por ĉeesti la inaŭguran ceremonion. La infanoj de apuda lernejo, kun verdaj flagetoj en la manoj, duvoĉe kantis Ho mia kor'. Poste d-ro Devepro, nia maljuna, klera loka ĥronikisto, supreniris sur podion por memorigi nin, ke nia verda necesejo estas konstruita en historia parto de la urbo: ĝuste tie, okaze de kloakfosado, oni malkovris fosiliajn kolbasojn, kiuj, submetite al la karbono 14, estis identigitaj kiel ekskremento de niaj prauloj la Liguroj.

Tiom da erudicio pruvis al la ĉeestantaj esperantistoj, ke ili estas vere ia solaj indaj posteuloj de la Liguroj, kaj la anoj de «La estonto estas nia» ekĵetis pardonemajn rigardojn al la membroj de «Esperanto venkos».

La paroĥestro de la preĝejo Sankta Rabelezo, apud kiu staras la verda necesejo, siavice grimpis sur la podion, laŭdis la ĉiaman vartadon de la Providenco al sia kreitaro, kaj, dezirante pruvi, ke li estas tiel klera, kiel d-ro Devepro, citis eltiraĵon el la Biblio: «Lokon vi devas havi, kien vi elirados por necesaĵoj. Fosileton vi devas havi ĉe vi sur rimeno; kaj kiam vi sidos ekstere, fosu per ĝi kaj reen kovru vian elirintaĵon» (Readmono, 23, 12).

La kasistino de la suduloj, forgesinte la rompitan ombrelon, alproksimiĝis al la sekretario de la norduloj kaj timeme demandis: «Kion signifas elirintaĵo?» Li afable flustris: «Merdon». Pro tia humila prizorgemo de la Eternulo, la koroj de la esperantistoj komencis fandiĝi, la norduloj kaj la suduloj iom post iom intermiksiĝis, kaj kelkaj, kiuj ĝis tiam neniam alparolis aligrupanon, nun puŝis la kubuton de iamaj malamikoj, por montri permentone la nordan sekretarion, kiu ekkaptis la maneton de la suda kasistino.

La urbestro de Bervalo, ĝisosta racionalisto, fine alparolis la estimatan publikon, por pentri la evoluadon de la homaro, la nehaltigeblan progreson de la civilizacio, la miraklojn de la moderna teĥniko, kies perfekta ekzemplo nun staras antaŭ ĉies okuloj: tiu arĥitektura juvelo enviigus la imperiestron Vespaziano (fiera rigardo al Devepro) kaj ridindigus Moseon kun ties hebrea fekŝpato (moka strabo al la paroĥestro). La bervalaj civitanoj memoru ĉe la venonta balotado, kion la urbestraro denove realigis por ilia bono (aplaŭdo). Tian grandiozan instalaĵon oni ŝuldas al du bervalanoj, al du anoj de tiu alia miraklo de la scienco: Esperanto... (freneza aplaŭdado, deviganta la oratoron reengluti la finon de sia parolado).

La brako de la norda sekretario firme ĉirkaŭpremis la ŝultrojn de la suda kasistino. La ceteraj esperantistoj forpuŝis el sia subkonscio fraŭlinon Ida kaj la akademivicprezidantedzinan postaĵon, por unuiĝi en tiu etoso de amo kaj de triumfo.

Tiam venis la plej solena parto de la ceremonio. Kun sia cilindra ĉapelo sur la kapo, la urbestro majeste paŝis al la verda necesejo kaj eniris en ĉelon. Tra vazistaso la ĉeestantoj povis vidi la supron de la cilindro iom balanciĝi kaj poste malaperi en la internon de la templeto. Konsciante la gravecon de la momento, ĉiuj observis religian silenton. Post du minutoj la cilindro reaperis, kaj, por priskribi la sekvantan scenon, mi bezonus la heroan plumon de epopeisto. Kiam la urbestro forŝprucigis sian inaŭguran elirintaĵon, samtempe ekfunkciis gaja sonorilaro:

Jes, amikoj, tio estis la surprizo de Kruko: ne nur verda, sed eĉ muzika necesejo. Kaj ne ia ajn muziko. La Himno! Fo fo fo do! La sankta harmonio de Menu de Ménil! En Bervalon vere venis nova sento. Ĉiuj ĉeestantoj, jubilante, malpacience atendis antaŭ la verda necesejo, sub la neonlumigita stelo, ke ili povu siavice uzi la mirindan forŝprucigilon. El ĉiuj ĉeloj, sur fono de freŝa kaskadplaŭdado, venke diseĥiĝis la genia bemolo de la Himno: nova sento, va sento, ento, fo fo fo do, nova sento...

Reportero de «Heroldo» svingis sian kodakon super la kapoj, klopodante en la interpuŝiĝado pri la postulata horizontaleco de la fotoj destinitaj por la rubriko «Nia filmo». Pola delegito magnetofone registris nian originalan kariljonon, kiu de tiam fariĝis la indiksignalo de Radio Varsovio. Fo fo fo do! Baniĝante en tiu aŭtentika esperantista atmosfero, la norda sekretario plenbuŝe kisis la sudan kasistinon.

Kun modesta rideto Kruko kaj mi forlasis la Konkordo-placon. Ni eniris en la plej proksiman drinkejon, por mendi botelon da boĵoleza vino.

– Nu, Kruko, ĉu vi pensas, ke nun «Esperanto venkos» interpaciĝis kun «La estonto estas nia?»

– Jes. Mi eĉ opinias, ke ni devos baldaŭ kolekti monon en ambaŭ kluboj, por aĉeti edziĝodonacon.

– Kial ne blankan ombrelon kun verdaj steletoj, sufiĉe grandan por du personoj?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.