La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EL LA VIVO DE BERVALA SENTAŬGULO

Aŭtoro: Louis Beaucaire

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Kvina epizodo:

KIEL MI ORGANIZIS SEKSATENCON
POR LA PROPAGANDO DE ESPERANTO

Mia onklino estas bona virino
(Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 33)

Dum la Kongreso en Vieno la tiea ŝtatestro alparolis la ĉeestantojn en Esperanto. Neniu nacia gazetara agentejo menciis tiun gravegan, distrumpetindan sciigon. Aĉa, misa, fuŝa propagando! Jes ja, mi scias, «kritiki estas facile, fari malfacile». Ni bezonus kelkajn milionojn da steloj, por aperigi anoncojn en la gazetoj. Bedaŭrinde milionojn ni ne posedas. Kion fari, por ke ĵurnalistoj interesiĝu pri Esperanto?

La redakcioj ĝenerale kalkulas kun la gusto, pli ofte kun la malnoblaj instinktoj de la legantaro al sango kaj sekso. Ankaŭ la «Lumturo de Bervalo» aŭ la «Bervalaj Vesperaj Novaĵoj» konstante frapas la okulojn kaj la cerbojn per grandliteraj titoloj:

VIDVO STRANGOLIS BOPATRINON PER TIES KORSETLAĈOJ

EKSKLUZIVAJ RIVELOJ PRI LA «NOKTOFESTOJ» DE LA BARONINO

ŜI TRATRANĈIS LA GORGON DE LA MALFIDELULO

(«Sur nia foto vi vidas grandan sangomakulon meze de la lito de la murdinta sakristianino»)

Ha! La ĉielo volu, ke, ankaŭ al Esperanto la gazetistoj iafoje dediĉu tiom da tipografia lukso! La bezono de sensaciaj artikoloj kompreneble ne rajtigas la samideanojn tro ofte buĉi prezidanton aŭ sekretarion de esperantista grupo, eĉ se kelkaj estas jam kadukaj kaj facile anstataŭigeblaj. Ne, ne, al tio ni ne strebu. «Ne al glavo sangon soifanta...»

Remaĉante tiujn grizajn ideojn pri la malfacileco ĝui la favorojn de la gazetaro, mi eltrovis skandaleton danĝeran por neniu, sed taŭgan por allogi ĵurnalistojn. Mi rakontos ĝin al vi. Se vi volos mem provi ĝin en via urbo, mia sperto certe helpos vin plenumi ĝin pli sukcese ol mi.

Se vi jam vizitis nian urbon, vi eble konas la Esperantistan Bervalan Librejon ĉe la angulo de la Marjorie-Boulton-strato kaj de la Jean-Forge-strato, malantaŭ la katedralo Sankta Netuŝebleco. Ĉar la esperantistoj ne estas legema popolo, la Esperantista Bervala Librejo ne aspektas tre pompa en tiu malriĉa kvartalo, sed la estrino, s-ino Flora, estas bela, ĉarma, klera, serioza 30-jarulino. La kompatinda s-ino Flora ne povis antaŭscii, ke ŝi ludos gravan rolon en mia propaganda projekto.

Se oni pagas multekostan anoncon tekstantan ekzemple:

VIZITU LA ESPERANTISTAN BERVALAN LIBREJON

neniu atentas ĝin. Male, se oni telefonas al reporteroj: «Tuj venu al la Esperantista Bervala Librejo. Ĝia estrino estis ĵus perfortita de kliento», ĉiuj algalopas kun pretaj notlibroj kaj kodakoj, kaj, jam en la vesperaj eldonoj de la lokaj gazetoj, oni havas senkostajn propagandajn artikolojn:

SEKSATENCO EN LA ESPERANTISTA BERVALA LIBREJO

«Fian agon faris nekonata junulo al nia samurbanino s-ino Flora, direktorino de la fama Esperantista Bervala Librejo, kiu dediĉis sian vivon al la disvastigo de la mirinda internacia lingvo Esperanto...»

(«Sur nia foto s-ino Flora, kun ŝirita korsaĵo)»

Mi petas vin, ne rapidu rimarkigi al mi, ke seksatenco estas preskaŭ tiel grava krimo, kiel murdo. Unue lasu min klarigi mian planon:

A) s-ino Flora ne estu perfortita, sed nur ekperfortata.[6]

B) s-ino Flora konas min, ĉar mi estas bona kliento de la Esperantista Bervala Librejo. Mi do elektu fremdan ekperfortonton.

C) Ĉe la pseŭdokrimo mi aperu nur kvazaŭ hazarda atestanto, kiu savos la preskaŭan viktimon, lasos al la atencinto sufiĉe da tempo por forkuri, telefonos al la polico kaj tamtame alvokos intervjuistojn de la gazetaro kaj de la televido. Se iu vera kliento envenus, tio ne ĝenus. Male. Estus du atestantoj. Sed, kiel vi ja scias, la esperantistoj ne estas legema popolo...

La plej malfacila ero de la plano restis la punkto B). Sed mi estis sufiĉe bonŝanca, ĉar ĝuste tiam min vizitis Joĉjo, juna samideano el Borlando, kiu intencis loĝi ĉe mi dum kelkaj tagoj. La afero entuziasmigis Joĉjon, li deklaris sin preta partopreni en la propaganda seksatenco, kaj post studado de ĉiuj detaloj ni ekagis.

La 7an de junio je la 10a Joĉjo eniris en la librejon. Sur la trotuaro, apud la katedralo, mi atendis, ke la viktimo krios, por interveni. Mi ne povis konjekti, ke sablero paralizos la zorge ŝmiritan radetaron de nia plano.

Kiel mi poste eksciis de Joĉjo, la «sablero» pezis 230 funtojn kaj estis la 56-jara onklino de s-ino Flora. Ŝi provizore deĵoris en la librejo anstataŭ la malsaneta nevino. Vidante la diklipan rideton, ombratan de nigraj lipharoj, kaj la afablan strabadon de la grasulino, Joĉjo opiniis, ke mia priskribo de s-ino Flora ne tute kongruas kun la realaĵo. Sed ne estis tempo por senutila cerbumado. Unue la plano. Kaj konforme al la direktivo Joĉjo demandis:

– Sinjorino, ĉu vi povus montri al mi la Fundamenton?

La imponega karna turo malrapide pivotis kaj klinis sin super amason da polvaj broŝuroj. Joĉjo fermis la okulojn antaŭ la amplekso de la atakendaĵo. Sed, murmurante: «Antaŭen! Por Esperanto!», li laŭplane metis la dekstran manon sur la vastan postaĵon kaj liberigis per la maldekstra mano sian atakilon. Jam de multaj jaroj la onklino ne sentis tiel agrabian viran tuŝon. Interrompante la serĉadon al la Fundamento, ŝi turnis sian duoblan, dubeman rigardon al la juna kliento. Jes, evidente ŝin li avidas. Ŝin! Zamenhof diris en sia Proverbaro: «Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita». Ŝi do abrupte kaptis la kapon kaj malaperigis la viran buŝon sub siajn lipharojn. Poste ŝi apogis sin dorse al la vendotablo kaj suprenlevis la jupojn kun invita mieno.

La eksmoda tolaĵo kaj la kotonaj ŝtrumpoj pene retenantaj la tremetadon de la femura gelatenaĵo igis Joĉjon pensi, ke eĉ por Esperanto sinofero iafoje estas troa, kaj li ŝtele rigardis al la pordo, indignante, ke la esperantistoj vere ne estas legema popolo. Per unu okulo la onklino observis lian kapon, dum la alia okulo konstatis heziton ankaŭ en la glita parto menciita de la proverbo.

Per kubuto ŝi forbalais de la vendotablo stakon da libroj ĵus liveritaj de UEA,[7] kaj, ne atentante la averton de Zamenhof, ŝi kaptis la okazon ĉe l' vosto, opiniante ĝuste ties glitecon oportuna. Malgraŭ la baraktoj de Joĉjo, la potenca onklino renversis lin sur la vendotablon, translevis siajn 230 funtojn al lia nivelo kaj zorgis per helpa mano pri sukcesa kluĉo en la labirinto de la subjuparo.

Dume, malpacience paŝante kaj repaŝante malantaŭ la Sankta Netuŝebleco, mi atendis virinan krion, por ludi mian rolon de atestanto. Je la 10a kaj kvarono mi decidis interveni, kaj, estinginte mian cigaredon, mi transiris la straton kaj puŝis la pordon de la librejo.

Antaŭ la neatendita spektaklo mi restis sur la sojlo kun la klinko en la mano kaj kun konsterno en la okuloj. Komence mi ne vidis Joĉjon. La tutan butikon plenigis blanka, giganta, minaca, grasa paro da gluteegoj, kiuj ondadis super la vendotabio. El sub tiu monto da skuiĝanta karno apenaŭ elvidiĝis la kruroj de la perfortata junulo, implikitaj ĉe la maleoloj de lia mallevita pantalono kaj kunpremitaj sub kolosa pista, muela movado.

Kiam la monstra karakolantino komencis plengorĝe heni kaj ululi, mi fermis la pordon kaj reiris hejmen ridante, ridegante, tenante mian ventron per ambaŭ manoj, perdante la spiron pro gajegeco kaj balbutante al ĉiuj mirantaj pasantoj, ke ili lernu la internacian lingvon, fonton de feliĉo.

Vespere Joĉjo prenis sian valizon, insultante min kaj ĵurante, ke li neniam revenos al Bervalo.

Dum la sekvantaj semajnoj, kun esperantistaj esperantaj sentoj, la onklino de s-ino Flora ofte anstataŭis sian nevinon en la librejo, kaj ŝi certe rakontis sian travivaĵon al samaĝaj amikinoj («Mi konfidas tion al vi, sed gardu la sekreton»), ĉar de tiu tempo tri kvaronoj de nia esperantista grupo konsistas el maljunaj fraŭlinoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.