La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


EL LA VIVO DE BERVALA SENTAŬGULO

Aŭtoro: Louis Beaucaire

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Dua epizodo:

KIEL MI NASKIGIS ESPERANTISTOJN

La patro estas bona
(Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 8)

Kiam iu satiristo iam titolis la prezidanton de nia movado «la papo de Esperanto», multaj samideanoj kredis, ke en tiu kromnomo kuŝas ia aludo pri lia ordonema karaktero, pri lia rifuzo de ĉia diskuto, pri lia katedra tono. Tute ne. Ne pro tio, sed pro alia kialo oni komparis lin kun la vatikanestro Paŭlo la VI-a. Tiu mia reĝustigo de la vero helpu la venontajn historiistojn de Esperanto, se ili almenaŭ penos legi mian modestan kontribuaĵon.

La tuta afero komenciĝis en 1947. Tiam, en nia studenta grupo, mi cerbumis kun kelkaj kamaradoj, kiel ni povus doni al la movado decidigan puŝon antaŭen. Propagandaj paroladoj aŭ disdonado de prospektoj surstrate alportis al ni ĝis nun nur kruelan disreviĝon. Iun vesperon ni ricevis subitan iluminiĝon, legante artikolon pri «denaskaj esperantistoj». La struktura analizo de la vorto «denaska» logike kondukis nin al la nerefutebla konkludo, ke «denaskajn esperantistojn» oni devas «naskigi». Kaj, por naskigi esperantiston, estas necese kaj sufiĉe fekundigi esperantistinon. Kial neniu eltrovis tion pli frue?

Dum longaj vesperoj ni ellaboris kvinjaran planon kaj preparis nin al nia tasko de «naskigistoj». Efektive ni ne rajtis kontentiĝi per nura instigo de jam ekzistantaj esperantistaj patroj al senĉesa multigado de sia idaro. Ni devis ankaŭ oferi niajn proprajn personojn al tiu nobla celo, dediĉante nin precipe al la gravedigo de la senedzaj samideaninoj. Se iu ankoraŭ bezonus pruvon pri la seriozeco de nia entrepreno, tiu sciu ekzemple, ke ni eliminis el nia rondo pederastiulon, tial ke li ne estus plenuminta sian funkcion de «naskigisto» kun la necesa entuziasmo. Kiel plian ekzemplon mi citos eltiraĵon el la ĵuro, per kiu ni solene ligis nin al nia titana laboro:

– Mi ĵuras ne malŝpari miajn fortojn kun neesperantistino, sed rezervi ilin plene por la pligrandigo de la movado (Art. 3).

– Mi ĵuras, ke mi tute fordonos min al la lotumita samideanino, ne plendante pri ŝia aĝo aŭ eventuala malbeleco, sed atentante nur ŝian fekundeblecon (Art. 7).

Ho! Nia tasko ne estis facila, kaj ni bezonis nian tutan junan fervoron, por efektivigi nian planon. Unue ni atakis niajn du bervalajn klubojn. Ĉiu «naskigisto» rajtis decidi propravole la metodon, la taktikon, la oftecon de siaj alproksimiĝoj al la verdulino elektita de la sorto. La ĉefa afero estis, ke li promesigu al ŝi dum la geiĝo paroli nur la internacian lingvon kun la venonta ido. Tiel ni povis fabriki ne nur «denaskajn», sed eĉ «dekoncipajn» esperantistojn.

Komence mi estis bonŝanca, ĉar la loto atribuis al mi junan virinon, kies grandaĝa edzo jam ne povis atingi rezultaton konforman al nia regularo. Ŝi ne longe rezistis al mia amindumado kaj poste mem aktive kunlaboris por la progreso de la movado. Kaj post kelkaj monatoj ŝia edzo povis ĝoje miri, ke liaj malfortaj baraktetoj tiel bele rondigis ŝian ventron.

Tamen mia amiko Peĉjo estis la plej rapida el ni ĉiuj, ĉar ĝuste naŭ monatojn post la komenco de nia naskiga kampanjo lia provizora kunulino akuŝis belan bebon.

Kiam ni eksciis la novaĵon en nia studenta grupo, ĉiuj ĉeestantoj ekstaris kaj kantis la himnon kun larmoj en la okuloj. Ni des pli alte taksis la meriton de Peĉjo, ke la patrino estis fraŭlino Berta, la 65-jara sekretariino de la biblia studrondo. Ŝi lasis sin delogi nur post kiam nia kolego citis al ŝi la ekzemplon de Sara, kiu donis filon al Abraham en sia 90-a jaro.

Post kelkaj monatoj ni entreprenis misiajn ekspediciojn al aliaj urboj. Tie ni mem prisemis novajn terenojn kaj ankaŭ varbis disĉiplojn, kiuj helpis nin disvastigi nian revolucian metodon. La plej favora medio por nia apostolado estis kompreneble la kongresoj, ĉu naciaj ĉu internaciaj. Ampleksa estis la agadkampo dum la kongresoj, sed la limigita daŭro de tiaj kunvenoj ne ebligis al ni organizi sisteman distribuon de la amortasko. La «naskigistoj» do lasis sin gvidi de sia iniciatemo, kaj la estontaj generacioj devos agnoski nian senliman sindonemon, kiu igis nin rezigni la plej interesajn partojn de la kongresa programo, por kuri de japana instruistino al la edzino de akademiano kaj de osta vegetaranino al novzelanda bahaistino. Kaj ni deĵoris plu dum la postkongreso.

Feliĉe pliiĝis la nombro de la helpantoj, kiuj en diversaj landoj prenis sur sin la noblan taskon generi novajn esperantistojn. Nia faka organizaĵo aliĝis al la tutmonda movado, kaj en ĝia organo «Seksperanto» aperis statistikoj, konsiloj, direktivoj, por ekzemple kunordigi la laboron de niaj membroj kaj malhelpi, ke «naskigistoj» neutile prisemu jam prisemitan grundon.

Ho! Kiel fieraj ni estis pri la rezulto de nia fekunda penado. Ĉu vi memoras la atmosferon de amo, kiu en tiu epoko penetris en ĉiujn tavolojn de la movado? Vi verŝajne ne atentis tiam kelkajn detalojn, sed reprenu malnovajn gazetojn kaj rigardu la oficialan foton de la kongresoj en Almelo, Opole aŭ Olinda. Ĉu vi rimarkas, kiom da kongresaninoj estis gravedaj? Dank' al ni! Kaj kvin jarojn poste ĉiuj gazetoj emfazis, ke neniam antaŭe oni vidis tiom da partoprenantoj en la infana kongreseto, kiom en Parizo. Dank' al ni!

Ni estis sur la ĝusta vojo. Ni sciis, ke ni eltiras la Esperantan organizon el ĝia longa stagnado kaj baldaŭ atingos la celon, dronigante UNO'n Kaj UNESKO'n sub nia nombro.

Ve! Katastrofo! Same kiel la unua mondmilito estis terura bato kontraŭ la ideo pri lingvo internacia, tiel mortige trafis nian naskigan agadon diabla inventaĵo, kiu antaŭ kelkaj jaroj disvastiĝis tra la tutmonda virinaro: la kontraŭkoncipa pilolo! Sencela nia klopodado, sensenca nia ĵuro, finita nia agado, detruita la kavalirordeno de la naskigistoj. Antaŭ ol malaperi, nia organo «Seksperanto» konsilis al siaj legantoj aboni la gazeton «Grajnoj en Vento»...

Kiam la papo Paŭlo la VI-a ekmilitis kontraŭ la malbeninda pilolo, ni iom esperis, ke ni povos pluigi nian agadon almenaŭ en ia katolika medio. Bedaŭrinde, kiel ĉiuj inoj, ankaŭ la piulinoj ek-amoris nur pro la plezuro, ne zorgante plu pri denaskaj katolikoj kiel antaŭe. Ni atentigis la prezidanton de la Esperanto-movado pri la grave kompromitita estonteco de la internacia lingvo. Li tuj anatemis en gazetartikoloj kaj en la antaŭparolo de la jarlibro tiujn samideaninojn, kiuj uzas la pilolon. Ve! Krom kelkaj dankleteroj de pilolfabrikoj pro la senkosta reklamo, la sola rezultato estis, ke sensprita humuristo nomis nian prezidanton «la papo de Esperanto». Fi!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.