|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() EL LA VIVO DE BERVALA SENTAŬGULOAŭtoro: Louis Beaucaire |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
|
Kie estas la knabinoj? Ili kuŝas sur la tablo (Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 16) |
Nia samideano Makso Likso ne apartenis al tiu moderna kategorio de apotekistoj, kiuj kontentigas sin per uzura revendo de industriaj ĥemiaĵoj al kompatindaj suferantoj. Li mem arte miksis pulvorojn, pomadojn kaj siropojn laŭ receptoj de Plinio la Maljuna. Iafoje li eĉ inventis novajn medikamentojn, kiuj famigis lin ankaŭ eksterlande. Dum niaj kunvenoj en la drinkejo «Verda Apro» ni ofte ŝercis pri nia samideano apotekisto:
– Nu, Makso, ĉu viaj venenoj gustas bone?
Li respondis bonhumore:
– Mi neniam provis ilin. Mi preferas ruĝan vinon por konservi mian sanon.
Iun vesperon Likso puŝis la pordon de la «Verda Apro» kaj, antaŭ ol demeti sian mantelon, ekkriis:
– Samideanoj, hodiaŭ mi regalos la tutan ĉeestantaron. Maria, verŝu al ni ĉampanon!
Ni rigardis lin perplekse, kaj la demandoj pafiĝis:
– Makso, ĉu vi ricevis heredaĵon de via bopatrino?
– Ĉu vi gajnis en la bervala loterio?
– Ĉu vi englutis senintence unu el viaj fiaj kuraciloj?
Ruĝa de fiereco Likso sidiĝis inter ni kaj deklaris per solena voĉo:
– Amikoj, post longa eksperimentado mi fine sukcesis ĉe epokfaronta eltrovo. Mi baldaŭ sendos al la Scienca Akademio la formulon de mia inventaĵo: novasentesperantinternidepetolo.[10]
Dubante pri lia mensa sano, ni interŝanĝis konsternitajn rigardojn, kaj mi estis tiel konfuzita, ke mi eĉ ne karesis kiel kutime la suron de Maria, kiam ŝi knaligis apud mi la korkon de la unua botelo da ĉampano.
Likso trankvile klarigis plu:
– Ne, mi ne estas freneza. Baldaŭ vi povos trovi en ĉiu apoteko mian inventaĵon sub la simpla marko «esperantolo». Sufiĉos al ĉiu lernanto de la internacia lingvo vespere gluti du esperantolajn tablojdojn kaj meti sub sian kapkusenon bonan lernolibron de Esperanto. La sekvantan matenon li parolos Esperanton pli bone ol la prezidanto de la Akademio. Mi petas, ne ridu. Mi eksperimentis esperantolon ĉe mia propra edzino, kiu antaŭe abomenis Esperanton. Nerimarkite, mi enmetis en ŝian teon du tablojdojn de mia mirakla drogo kaj poste kaŝis sub ŝian kapkusenon ekzempleron de Privilegia Vojo. Matene mia amata edzino surprizis min kaj sin mem, salutante min en klasika Esperanto: «Bonan tagon, sinjoro».
– Ĉu ŝi nomas vin sinjoro?
– Kutime ne, sed ŝi aŭtomate lernis dormante la frazon el la lernolibro.
Tintigante niajn glasojn, unuflanke ni apenaŭ kuraĝis antaŭvidi la neimageblajn sekvojn de tiu revolucia eltrovo, aliflanke kelkaj pensis pli banale, ke ni devos baldaŭ elteni dum niaj kunvenoj la ĉeeston de s-ino Likso, ege malafabla, disputema, grumblema virinaĉo. Ĉu ni ja ne havas jam sufiĉe da similaj acidulinoj en la movado?
Trinkante mian trian glason da ĉampano, mi cerbumis pri tiu nekredeblaĵo kaj decidis proprasperte provi la taŭgecon de la mirindaj tablojdoj.
– Makso, ĉu vi povus disponigi al mi iom de via esperantolo? Mi intencas subteni la klopodojn de instruistino, kiu havas malfacilaĵojn kun sia kurso en la knabina edukejo Sankta Ursula. La lernantinoj ne sukcesas majstri la akuzativon. Bonvolu pripensi, kiom da freŝa sango eniros en la movadon, kiam svarmoj da ĉarmaj junulinoj subite vigligos niajn kunvenojn per sia gaja pepado kaj ĵonglos inter ni per la akuzativo.
La sekvantan matenon mi povis enmanigi al f-ino Suza skatolon da esperantolo, kies uzmanieron mi kiarigis al ŝi. Ŝi dankis min per kiso (Ne, hodiaŭ mi ne priskribos al vi miajn rilatojn kun tiu rava instruistineto), kaj, esprimante dubojn pri la stranga medikamento, ŝi tamen promesis telefoni al mi la rezulton de la eksperimento.
Nokte mi sonĝis pri la knabinoj, kiuj, glutinte tablojdojn da esperantolo, nun kuŝas kun lernolibro kaŝita sub la kapkuseno. Morgaŭ, kiam la monaĥino-direktorino eniros en la dormejon por veki ilin, kriante: «Benedicamus Domino», ĉiuj, anstataŭ respondi: «Deo gratias», saltos sur la plankon, salutante ŝin ĥore: «Bonan matenon, sinjorino». Ha! ha! Ega estos la surprizo...
Pli ega estis mia propra surprizo, kiam Suza telefonis al mi ĉirkaŭ la oka:
– Karulo, helpu, helpu min!
Ŝia terurita voĉo angorigis min.
– Suza, etulino mia, tuj diru al mi...
– Ho ho! – ŝi plorsingultis, – mi perdos mian oficon. Kia skandalo!
– Kia skandalo? Rakontu al mi.
– Mi ne povis scii, ke multaj lernantinoj metis sub la kapkusenon ne sian lernolibron, sed aliajn fiajn skribaĵojn, kiujn ili kaŝe posedas kaj vespere legas: Libro de Amo kaj precipe tiun aĉan Kruko kaj Baniko...
Tusante, mi interrompis ŝin.
– Suza, raportu tion, kio vere okazis.
– Kiam la direktorino vekis la knabinojn, ŝi preskaŭ svenis, aŭdante slangajn vortojn kaj krudajn esprimojn, kiaj kutime ŝprucas el dragonaj aŭ husaraj buŝoj.
– La monahina moŝto verŝajne ne ofte loĝis en kazerno.
– Mi petas, ne moku min. La afero ne estas finita. Apenaŭ vestitaj, la knabinoj impetis el la dormejo kaj diskuris tra la urbo kiel bakĥantinoj, atakante ĉiujn virojn. Mi trafis la maljunan ĝardeniston de la edukejo vaganta sen pantalono tra la koridoroj kaj balbutanta sensencajn frazojn. Karulo, agu tuj!
– Suzeta de mia koro, atendu kelkajn minutojn. Nun mi telefonos al Makso Likso.
Kiam mi priskribis la situacion al la apotekisto, li rikanis:
– Nu, ĉu vi ankoraŭ ne estas en la strato, por profiti de tiu ĝenerala nimfomanio? Kutime vi ne lamentas pri tio.
– Makso, vi mistaksas la gravecon de la okazantaĵo. Pro viaj malbenindaj tablojdoj vi endanĝerigas nian Sanktan Aferon.
– Ha! Permesu, ke mi ridu. Hipokritulo! Se danĝero ŝancelas nian Sanktan Aferon, tio rezultas ne el mia inventaĵo, sed el via malĉasta literaturo. Fi!
– He, Makso, ne ekscitiĝu! Nur diru al mi, kiel ni povos haltigi la ekscesojn de la junaj afrodiziulinoj, antaŭ ol Esperanto estos definitive kompromitita en tiu giganta skandalo.
– Tio estas simpla. Hodiaŭ vespere via instruistino disdonu denove tablojdojn al la lernantinoj, sed ŝi atentu, ke la libroj metotaj sub la kapkusenojn estu decaj.
Makso Likso citis al mi kelkajn aparte tedajn verkojn el nia Esperanto-literaturo. Li petis min ne publikigi la titolojn, por ne ofendi iliajn aŭtorojn kaj por ne malpliigi la vendon de dormigiloj en lia apoteko. Fine la farmaciisto aldiris:
– Por ke tia akcidento ne plu okazu, mi iom ŝanĝos la formulon de mia kombinaĵo, aldonante al ĝi du molekulojn da internideolo. Kaj, se vi permesas, ke mi donu al vi konsilon, aĉetu do du botelojn da pura internideolo. Trinku tri kulerojn antaŭ ĉiu vespermanĝo, kaj tiel kuracu mem vian akutan satiriazon.
Ĉu vi aŭdis? Satiriazo! Mi jam diris al vi, ke Makso Likso estas ŝercemulo. Li tamen povus mildigi siajn esprimojn.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.