La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


FOR LA BATALILOJN!

Aŭtoro: Bertha von Suttner

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Epilogo

1889

Kiam mi rekonsciiĝis, la paco estis farita – la komunuma milito finita. Dum monatoj mi vivis en malsano – flegata de mia fidela sinjorino Anna – ne sciante, ke mi vivas. Kaj kia malsano ĝi estis, mi eĉ hodiaŭ ne scias. Miaj amikoj dolĉanime ĝin nomis tifo; sed mi kredas, ke ĝi estis simple frenezeco.

Tute konfuze mi memoras, ke en la lasta tempo mia spirito estis plena de krakantaj pafadoj kaj flamantaj fajroj; verŝajne kunmiksiĝis en mia imago la propraj fantazioj kun la en mia ĉeesto priparolitaj realaj okazintaĵoj, nome la bataloj inter la versaillesanoj kaj la komunardoj, la bruligo de la pétroleuses.

Ke mi, kiam mi reakiris mian prudenton kaj kun ĝi ankaŭ la komprenon de mia malfeliĉo, ne atencis mian vivon, aŭ ke la doloro min ne mortigis, okazis pro la posedo de miaj infanoj.

Per ili mi kapablis, por ili mi devis vivi. Jam antaŭ mia malsano – la tagon mem de la teruraĵo – Rudolf savis mian vivon.

Laŭte ĝemante mi estis falinta surgenue, ripetante: ”Morti morti!… Mi devas morti!” Tiam du brakoj min ĉirkaŭprenis kaj peteganta, dolore serioza, mirinde aminda knaba vizaĝo min rigardis: ”Patrino!”

Ĝis nun mia knabeto min neniam alie nomis ol ”panjo”. Ke en ĉi tiu momento, la unuan fojon – li uzis la vorton patrino, tio diris al mi en tri silaboj: ”Vi ne estas sola – vi havas filon, kiu partoprenas en via sufero – kiu vin amas kaj honoras pli ol ĉiun, kiu havas neniun en la mondo ol vin – ne forlasu vian infanon, patrino!”

Mi premis la karulon sur mian koron; – kaj por montri al li, ke mi komprenis, mi ankaŭ balbutis: ”Mia filo, mia filo!”

Samtempe mi rememoris mian filinon – lian filinon, kaj firme mi decidis vivi.

Sed la sufero estis tro netolerebla: min ĉirkaŭis spirita nokto.

Kaj ne nur tiun fojon.

En la daŭro de la jaroj – en pli kaj pli longaj intertempoj – mi kelkfoje refalis en melankolion, pri kiu, post resaniĝo, mi ne konservis memoron. Nun, depost kelkaj jaroj, mi estas tute libera de ĝi. T. e. libera de la senkonscia melankolio, sed ne de konsciaj atakoj de plej maldolĉa ĉagreno. Dekok jaroj pasis depost la 1-a de februaro 1871, sed la profundan kolersenton kaj la funebron, kiujn inspiris al mi la tragedio de tiu tago, neniu tempo – eĉ se mi vivus cent jarojn – povos iam forigi. Kvankam dum la lasta tempo la tagoj fariĝas pli oftaj, kiam, okupata per la estantaj faroj, mi ne pensas pri la estinta malfeliĉo, kiam mi tiel vigle partoprenas en la amuzoj de miaj infanoj, ke min ankoraŭ plenigas kvazaŭ vivoĝojo, tamen ne pasas eĉ unu nokto, en kiu min ne turmentas mia mizero. Tio estas ja tre stranga, kaj ĝin komprenos nur tiuj, kiuj spertis ion similan, kaj mi nur malfacile tion povas priskribi. Ĝi montras kvazaŭ duoblan vivon de la animo. Eĉ kiam la unua konscio en maldorma stato estas tiel regata de la aferoj de la ekstera mondo, ke ĝi momente forgesas, ekzistas en la profundo de mia personeco ankoraŭ dua konscio, kiu konservas tiun doloran rememoron je la sama, fidela ĉagreno, kaj ĉi tiu ego – kiam la alia dormas – fariĝas agema, kvazaŭ vigligante la alian, por al ĝi komuniki sian suferon. Ĉiunokte – verŝajne je la sama horo – mi vekiĝas kun nedirebla ĉagreno … La koro spasme kuntiriĝas, kaj mi sentas, kvazaŭ mi devus ploregi, mizere ĝemi. Tio daŭras kelkajn sekundojn, la vekiĝinta ego, ne ankoraŭ sciante, kial tiu malfeliĉa alia estas tiel malfeliĉa… La sekvanta stadio estas mondampleksa kompato, kiu simpatiplene ekĝemas: ”Ho, vi kompatindaj homoj!”

Tiam mi vidas fantomojn kriantajn kaj falantajn pro hajlo de mortpafoj – kaj nur nun mi rememoras, ke ankaŭ mi a plejamato tiamaniere falis, mortis…

Sed en sonĝo, strange: mi nenion memoras pri mia perdo.

Tiam ofte okazas, ke mi parolas kun Friedrich kaj rilatas kun li, kvazaŭ li estus ankoraŭ vivanta. Tutaj scenoj el la pasinteco sed ne malgajaj – estas ludataj: la revido post Schlesvig-Holstein: la amuzadoj apud la lulilo de Silvia; niaj piediradoj sur la svisaj montoj; niaj studoj en amataj libroj kaj kelkfoje tiu sceno en la lumo de la vespera suno: mia blankhara edzo detranĉanta la rozbranĉojn per sia ĝardentondilo – – ”Ne vere,” li diras ridetante, ”ni estas feliĉa maljuna paro?” – – Miajn funebrajn vestojn mi neniam demetis – eĉ ne en la edziĝa tago de mia filo. Kiu amis tian viron, lin posedis kaj perdis – perdis tiel kruelege – devas havi amon pli fortan ol la morto kaj venĝsenton, kiu ne kapablas malvarmiĝi.

Sed kiun atakas tiu kolero? Al kiu mi povas venĝi la ofendon?

La homoj, kiuj faris la malbonagon, ne estas kulpaj. La sola kulpulo estas la milita spirito, kaj nur kontraŭ ĝi mi povus direkti mian – tro malfortan – persekutadon.

Mia filo Rudolf kunsentas kun miaj opinioj – kio kompreneble ne malhelpas lin ĉiujare partopreni la militistajn ekzercojn, nek malhelpos lin marŝi al la landlimo, se morgaŭ okazos la eŭropa militego nin minacanta. Kaj tiam mi eble ankoraŭ unu fojon vidos, kiel mia plej kara trezoro en la monda estos oferata al Moloĥ – kiel la ambenita hejmo, en kiu mia maljunaĝo trovus ripozon kaj pacon, estos detruata.

Ĉu mi devos ankoraŭ tion suferi kaj tiam fariĝi por ĉiam freneza, aŭ ĉu mi vidos la triumfon de la justeco kaj de la humaneco, kiu nuntempe tiel serioze provas efektiviĝi per multoblaj interligoj kaj en ĉiuj klasoj de la popoloj?

La ruĝaj kajeroj – mia taglibro – ne enhavas pluajn enskribaĵojn.

Sub la daton de la 1-a de februaro 1871 mi metis grandan krucon, kaj ĝi finis mian biografion. Nur la tiel nomita protokolo – blua kajero – kiun Friedrich komencis kun mi, kaj en kiun ni enskribis la fazojn de la paca movado, de tiam pliriĉiĝis je kelkaj notoj.

Dum la unuaj jaroj, kiuj sekvis la germana-francan militon eĉ se mi estus estinta tute sana – mi ne estus havinta iun okazon por noti eĉ unu pacan demonstracion. La du plej influaj nacioj de la kontinento havis militajn emojn: unu, ĉar ĝi estis fiera pri siaj venkoj, la alia ĉar ĝi sopiris al venonta venĝo. Iom post iom tiuj sentoj kvietigis. Ĉiflanke de Rejno la statuoj de ”Germania” estis nun malpli aplaŭdataj, kaj transe tiuj de la urbo Strassburg ornamataj per malpli da funebraj krepoj. Post dek jaroj, la voĉoj de la pacamantoj povis denove fariĝi aŭdeblaj. Bluntschli, la fama leĝisto de interpopola rajto – la sama, kun kiu mia perdito estis interrilatinta – kolektis la opiniojn de la diversaj altranguloj kaj registaroj pri paco inter popoloj. Tiam oni aŭdis ankaŭ la konatan diron de Moltke, la silentema ”elpensanto de bataloj”: ”La ĉiama paco estas revo – kaj eĉ ne bela revo.”

”Nu, se Luther demandus la papon, kion li pensas pri disiĝo de Romo, sendube la respondo ankaŭ ne estus favora al la reformacio.” Tion mi tiam skribis apud la vortoj de Moltke en la bluan kajeron.

Hodiaŭ preskaŭ ne ekzistas homo ne havanta tian revon, aŭ ne konsentanta pri ĝia beleco. Kaj ekzistas ankaŭ maldormantoj, kiuj deziros veki la homaron el la longa dormo de barbareco kaj energie, celkonscie ariĝas por starigi la blankan standardon. Ilia batalkrio estas: ”Milito al la milito,” ilia signalvorto – la sola vorto kapabla savi Eŭropon sin detruanta per la armadoj – estas: ”For la batalilojn!” ĉiuloke – en Anglujo kaj Francujo, en Italujo, en la nordaj landoj, en Germanujo, en Svisujo, en Ameriko – formiĝis unuiĝoj, kies celo estas per deviga premo de la popola volo admoni la registarojn, ke ili transmetu siajn estontajn disputojn al internacia arbitracia tribunalo – de ili mem rajtigita – por ke tiamaniere unufoje por ĉiam ili per rajto anstataŭu krudan perforton. Ke tio ne estas revo, ne fantaziaĵo, pruvas la faktoj: Alabamo, la Insuloj Karolinaj kaj kelkaj aliaj ”demandoj” estas tiamaniere solvitaj. Kaj ne estas nur homoj sen potenco kaj rango – kiel iam la malriĉa forĝisto – kiuj nun kuniĝas por ĉi tiu paca laboro, ne: parlamentanoj, episkopoj, sciencistoj, senatoroj, ministroj troviĝas sur la listoj, ankaŭ tiu partio, kiu jam havas kelkajn milionojn da anoj, la partio de la laboristoj, de la popolo, en kies programo troviĝas inter aliaj gravaj postuloj la popola paco. – Ĉion ĉi mi scias (la plimulto pri tio ne sciiĝas), ĉar mi daŭrigis rilati kun la personoj, kun kiuj Friedrich estis konatiĝinta, por servi sian altan celon. Kion mi ekkonis per ili pri la sukcesoj kaj planoj de la pacaj societoj, mi fidele kaj precize enskribis en la ”protokolon”.

La lasta el tiuj enskriboj estas jena letero, kiun skribis al mi, responde al mia demando, la prezidanto de la ligo, kies ĉefa sidejo estas en Londono.

Internacia arbitracia kaj paca ligo
London 41, Outer Temple, julio 1889

Tre estimata sinjorino, vi faris al mi la honoron postuli de mi detalojn pri la nuna stato de la grava afero, al kiu vi dediĉis vian vivon. Jen mia respondo: Eble neniam en la monda historio, la paca demando estis tiom promesanta. Ŝajnas, ke fine la longa nokto de mortigo kaj ruinigo finiĝas; kaj ni, kiuj staras sur la supro de la homaro, opinias, ke ni vidas la unuajn radiojn de la tagiĝo de la ĉiela regno sur la tero. Oni povas miri, ke ni tion asertas en momento, kiam ekzistas, pli ol iam ajn, tiom da armitaj homoj kaj tiel teruraj detruiloj por ilia malbenita faro: – sed kiam la aferoj estas plej malbonaj, tiam ili komencas pliboniĝi. Efektive la ruinoj mem, kiujn postlasas tiuj armeoj, naskas ĝeneralan konsternon; kaj baldaŭ la premegita popoloj leviĝos kaj unuvoĉe diros al siaj regantoj: ”Savu nin; savu niajn infanojn de la malsato, kiu nin atendas, se tiuj aferoj ne ĉesas; – savu la civilizon kaj ĉiujn triumfojn, kiujn saĝaj kaj grandaj homoj plenumis je ĝia nomo; savu la mondon de reiro al barbareco, rabo kaj teruro.”

”Kiuj antaŭsignoj,” vi demandas, ”estas videblaj per ĉi tiu alveno de pli hela tago?” Nu permesu, ke mi responde demandu vin, ĉu la ĵus en Parizo okazinta kunveno de reprezentantoj de cent societoj por la deklaro de internacia interkonsento, por la anstataŭo de stato perforta kaj maljusta per lojala kaj justa, ne estas okazintaĵo sen komparo en historio? Ĉu ni ne vidis, en tiu okazo, homojn el multaj landoj kunveni por entuziasme kaj unuanime ellabori praktikajn planojn por tiu granda celo? Ĉu ni ne la unuan fojon vidis kongreson de reprezentantoj de parlamentoj de liberaj ŝtatoj, kiuj fervore sin deklaris por kontraktoj subskribitaj de ĉiuj civilizitaj ŝtatoj, per kiuj ili sin devigas transmeti siajn malkonsentojn por decido al arbitracia tribunalo, anstataŭ rifuĝi al amasa mortigo?

Plue, tiuj ĉi reprezentantoj promesis kunveni ĉiujare en eŭropa urbo por ekzameni ĉiun okazintaĵon, kiu povus kaŭzi malkompreniĝojn aŭ konfliktojn, kaj por uzi sian influon ĉe la registaroj, por efektivigi justajn kaj pacajn solvojn. Certe, la plej hardita pesimisto devas konsenti, ke tiuj estas antaŭsignoj de estonteco, kiam milito estos konsiderata kiel la plej malsaĝa kaj la plej krima homa ago.

Akceptu, tre estimata sinjorino, la esprimon de nia altega respekto. Sincere via,

Hodgson Pratt

La interparlamenta konferenco, kiun aludas Hodgson Pratt – la unua simila kunveno en historio – estis prezidata de Jules Simon. Jen fragmento el lia malferma parolado:

”Mi ĝojas vidi en ĉi tiu loko la rajtigitajn delegitojn de la diversnaciaj pacamantoj. Certa nombro ĉeestas. Mi volus, ke ili estu pli nombraj, aŭ mi volus ankaŭ, ke ili estu malpli nombraj, sed ke ĉi tiu kongreso estu ne laŭvola, sed oficiala, diplomata kongreso. Kion ni ne povas efektivigi per leĝa devigo, tion ni tamen povas efike helpi. Kiel reprezentantoj de la diversaj ŝtatoj ni povas uzi la plej fortan ekzistantan potencon – nome la potencon al ni transdonitan de niaj elektintoj.

Vi devas tion scii, sinjoroj, la plimulto el niaj samlandanoj estas pacamantoj. Permesu do, ke, konsente kun la francoj, mi korege deziru al vi bonvenon ktp.”

La ĉeestantaj konferencanoj de la dana, hispana kaj itala parlamentoj decidis prezenti al siaj registaroj en la proksimaj kunsidoj la proponon starigi internaciajn arbitraciajn tribunalojn.

La proksima interparlamenta konferenco okazos en julio 1890 en Londono.

Ankaŭ princa manifesto troviĝas en la blua kajero – datumita: marton 1888 – manifesto, en kiu fine – rompante la tradicion – aperas paca spirito anstataŭ malpaca. Sed la noblulo, kiu diris tiujn vortojn al sia popolo, la mortanto, kiu eluzis siajn lastajn fortojn, kaptante la sceptron, kiun li intencis manuzi, kvazaŭ ĝi estus palmbranĉo – tiu noblulo senpotence restis katenita sur sia dolorlito, kaj tre baldaŭ ĉio estis pasinta…

Ĉu lia posteulo – la entuziasmulo, kiu celas al grandaj agoj – interesiĝos pri la paca idealo? ? Nenio estas neebla.

* * *

”Patrino, ĉu postmorgaŭ vi ne demetos vian funebran veston?”

Kun tiuj ĉi vortoj hodiaŭ matene Rudolf eniris mian ĉambron.

Nome postmorgaŭ – la 30-an de julio 1889 – estos la baptotago de lia unuenaskita filo. ”Ne, mia filo,” mi respondis.

”Sed pripensu: en tia ĝoja festo vi ne povos esti malĝoja – kial do konservi la eksteran signon de funebro?”

”Vi ja ne estas superstiĉa por timi, ke la nigra vesto de la avino alportos malfeliĉon al la nepo.”

” Certe ne – sed ĝi ne akordiĝas kun la ĉirkaŭanta gajeco. Ĉu vi faris ĵuron?”

”Ne, ĝi estas nur firma decido. Sed decido, kiu rilatas al tia rememoro – vi scias, kion mi opinias – havas la nerompeblecon de ĵuro.”

Mia filo klinis la kapon kaj ne plu insistis.

”Mi malhelpis vian okupon… Ĉu vi skribas?”

”Jes – mian biografion. Dank’al Dio mi finis. Tio estis la lasta ĉapitro. – ”

”Kiel vi povas skribi la finon de via rakonto? Vi ja ankoraŭ vivas – kaj vivos ankoraŭ multajn feliĉajn jarojn inter ni. Patrino! per la naskiĝo de mia eta Friedrich, kiun mi edukos, por ke li adoru sian avinon, komenciĝis ja por vi nova ĉapitro.”

”Vi estas bona infano, mia Rudolf. Mi estus sendanka, se mi ne sentus pro vi fieron kaj ĝojon… kaj tute saman ĝojon faras al mi mia – lia ĉarma Silvia: jes, mi iras renkonte al benita maljuneco. Milda vespero – sed la historio de la tago estas finita, kiam la suno subiris, ĉu ne?”

Li respondis nur per muta, kompata rigardo.

”Jes, la vorto ”fino” sub mia biografio estas pravigita. Kiam mi decidis ĝin verki, mi samtempe decidis ĉesigi mian verkadon per la rakonto de la 1-a de februaro 1871. Nur kondiĉe, ke vi ankaŭ estus forŝirita de la milito, kio ja facile povus okazi – feliĉe vi ne estis ankoraŭ sufiĉe aĝa por militservi en la tempo de la Bosnia milito – nur je tiu kondiĉo mi estus devigita daŭrigi mian libron. Tamen, kia ĝi estas, estis sufiĉe dolore ĝin verki.”

”Kaj ankaŭ legi…” rimarkigis Rudolf, foliumante la manuskripton.

”Tion mi esperas. Se tiu doloro vekos nur en kelkaj koroj efikan abomenon kontraŭ la kaŭzo de la ĉi tie priskribita malfeliĉo, mi ne vane min mem estos turmentinta.”

”Sed ĉu vi klarigis ĉiujn flankojn de la demando, elĉerpis ĉiujn argumentojn, analizis la intiman naturon de la militemo, sufiĉe bone konstruis la sciencajn fundamentojn? Ĉu vi – .”

”Mia karulo, kion vi pensas? Mi ja nur povis diri tion, kio okazis en mi a vivo – en la limoj de miaj personaj spertoj kaj sentoj. Ĉu mi klarigis ĉiujn flankojn de la demando? Certe ne! Kion mi – la riĉa, nobela sinjorino – povas scii pri la suferoj, kiujn la milito alportas al la popolamasoj? Kion mi scias pri la turmentoj kaj malbonaj influoj de la kazerna vivo? Kaj la sciencaj fundamentoj? Kiel mi povus esti sperta pri ekonomia-socialaj demandoj? Kaj estas tiuj ĉi – nur tiom mi scias – kiuj fine kaŭzas ĉiujn aliiĝojn… Tiuj ĉi folioj tute ne enhavas historion de la pasinta kaj estonta popolrajto – nur biografion.”

”Ĉu vi ne timas riproĉon? Oni rimarkas intencon, kaj – ”

”Oni indignas nur pri intenco divenita, kiun la aŭtoro ruze provis kaŝi. Sed mia intenco estas tute malkaŝa – ĝi jam montriĝas per la tri vortoj sur la titola paĝo.”

* * *

La bapto okazis hieraŭ. Ĉi tiu solenaĵo fariĝis duoble feliĉiga, ĉar samokaze fianĉiniĝis mia filino Silvia kaj la baptopatro de ŝia eta nevo – kiun ni jam de longe sekrete portis en nia koro, grafo Anton Delnitzky.

Mi do estas per miaj infanoj ĉirkaŭita de bonegaj cirkonstancoj.

Rudolf, depost ses jaraj posedanto de la Dotzkya heredaĵo kaj depost kvar jaroj edziĝinta kun Beatrix, naskita Griesbach, al li destinita de la infaneco – la plej ĉarma estulino imagebla – vidas nun per la naskiĝo de heredonto sian plej koran deziron plenumita. Resume: brilaj, enviindaj sortoj.

Tagmanĝo servita en la ĝardenhalo kunigis la baptogastojn.

La vitraj pordoj estis malfermitaj, kaj la aero de la dolĉega somera posttagmezo eniĝis kun odoro de rozoj.

Apud mi sidis grafino Lori Griesbach, la patrino de Beatrix.

Ŝi estas nun vidvino. Ŝia edzo falis dum la Bosnia militiro.

Ŝi ne tro ĉagrenigis pro la perdo. Ŝi tute ne konstante sin vestas funebre. Male, tiufoje ŝi estas vestita per granatruĝa orŝtofo kaj ornamita per briliantoj. Ŝi restis same supraĵa, kiel ŝi estis en sia junaĝo. Demandoj pri tualeto, kelkaj francaj kaj anglaj modaj romanoj, societa babilado, tio ankoraŭ sufiĉas por plenigi ŝian vivon. Eĉ koketadon ŝi ne tute forigis. Certe, ŝi ne plu celas junulojn; sed maljunetaj viroj en altaj rango kaj ofico ne estas ŝirmitaj kontraŭ ŝiaj atakoj. Nun ŝajnas al mi, ke ŝi elektis ministron ”Ja certe” kiel celobjekton. Cetere li havas nun alian nomon: ni nomas lin, laŭ nova de li elektita esprimo ”ministro Aliflanke.”

”Mi devas ion konfesi al vi,” diris al mi Lori, kiam mi estis trinkinta kun ŝi je la sano de la baptinfano. ”Ĉe ĉi tiu solena okazo, baptinte nian ambaŭflankan nepon, mi devas liberigi mian konsciencon pri io vin koncernanta. Mi estis serioze enamiĝinta al via edzo.”

”Vi jam tre ofte konfesis tion al mi, kara Lori.”

”Sed li ĉiam restis tute indiferenta.”

”Ankaŭ tion mi scias.”

”Vi do havis orfidelan edzon, Marta! La samon mi ne povas diri pri mia. Sed tamen mi tre malĝojis pro Griesbach. Nu, li ja mortis gloran morton, tio estas por mi konsolo… Certe, estas malĝoja vivo, la vidvina, precipe kiam oni maljuniĝas… Tiel longe kiel oni havas adorantojn kaj amindumantojn, la vidveco ne estas sen ĉarmo… sed nun, mi vin certigas: en soleco oni fariĝas tute melankolia… Pri vi, estas alia afero: Vi loĝas kun via filo – sed mi tute ne deziras resti kun Beatrix… Cetere ŝi ankaŭ tion ne postulas: bopatrino en la hejmo ne estas dezirinda, ĉar oni volas estri en la domo… Kompreneble oni koleras kontraŭ la servistaro; sed oni almenaŭ povas ordoni al ili. Kredu min: mi tute ne estus malinklina al nova edziniĝo. Kompreneble, prudenta edziniĝo kun seriozulo – ”

”Ministro aŭ iu simila – ” mi interrompis ridetante.

”Ho vi, ruzulino – vi ree min komprenas! Vi rigardu tien; ĉu vi ne rimarkas, kiel Toni Delnitzky intime parolas al via Silvia? Tio estas ja danĝera.”

”Ne gravas! Ambaŭ interkonsentis survoje, revenante tien ĉi de la preĝejo. Silvia tion konfidis al mi – morgaŭ la junulo petos de mi ŝian manon.”

”Ĉu tio estas ebla? Do mi povas gratuli! Oni diras, ke tiu bela Toni iam estis flirtema birdo… sed tiaj ili ĉiuj estas – ne povas esti alie, kaj se oni pripensas, kiel profita edziniĝo ĝi estos…”

”Tion mia Silvia ne pripensis: ŝi amas lin.”

”Nu des pli bone – estas bela aldono al la edziniĝo.”

”Ĉu aldono? Tio estas la tuto de ĝi.”

Unu el la gastoj, iu r. k. i. ekskolonelo, frapetis sian glason kaj, ho ve – tosto! pensis la plimulto, interrompante siajn apartajn interparoladojn kaj kun ĝemoj sin pretigante al aŭskultado de la oratoro. Estis vere ĝeminde: tri fojojn la malfeliĉulo haltis, kaj liaj eldiritaj deziroj estis same malfeliĉaj. Li aprobis la baptinfanon, ke li naskiĝis en epoko, en kiu la patrujo baldaŭ bezonos filojn… ”Li estonte same kiel lia patrina prapatro, same kiel lia patra avo manuzu la glavon… li mem nasku multajn filojn, kiuj siaflanke faros honoron al la patro kaj al la prapatroj, kaj kiel tiom da patroj mortintaj sur la honorkampoj… patroj por la honoro de la patrolando – de la patroj kaj prapatroj venki aŭ resume: Vivu Friedrich Dotzky!”

La glasoj tintis, sed la parolado ne entuziasmigis.

Ke ĉi tiu apenaŭ naskiĝinta estuleto estis jam metita sur la mortliston de venontaj bataloj, ne faris agrablan impreson.

Por forigi tiun malĝojan penson, unu el la ĉeestantoj faris la konsolan rimarkigon, ke la nunaj politikaj cirkonstancoj garantias longan pacon, ke la Triopa Ligo – Tiamaniere la ĝenerala interparolado feliĉe revenis al politiko, kaj ministro ”Aliflanke” ekparolis: ”Fakte (la okuloj de Lori Griesbach estis fiksitaj sur lia buŝo) estas evidente: la armeo, kiun ni havas nun, estas io grandioza kaj devas terurigi ĉiujn malpacantojn. La leĝo pri la rezervarmeo, trudante la militservon al ĉiuj taŭgaj ŝtatanoj de la 19-a vivjaro ĝis la 42-a, al la estontaj oficiroj eĉ ĝis la 60-a, permesas al ni, jam per la unua kolektado, envicigi 4 800 000 soldatojn. Aliflanke oni ne povas nei, ke la kreskanta postulo de la milita administracio troŝarĝas la loĝantaron, kaj ke la aranĝoj necesaj por pretigi la imperion al milito, vidigas inversan proporcion al la demando pri reguligo de la financa stato; sed aliflanke estas kuraĝige vidi, kun kia oferĝoja patriotismo la reprezentantoj de la popolo ĉiam kaj ĉie konsentas la novajn impostojn postulitajn de la militaj ministraroj. Ili komprenas la neceson, konsentitan de ĉiuj inteligentaj politikistoj kaj kaŭzitan de la milita potenco de la najbaraj ŝtatoj kaj de la politika situacio, dependigi ĉiujn aliajn konsiderojn de la fera devigo de la militista plifortigo.”

”Vera ĉefartikolo de gazeto,” rimarkigis iu duonvoĉe.

Sed ”Aliflanke” daŭrigis: ”Tiom pli, ke per tio estas ja kreata garantio por la konservo de la paco. Ĉar se laŭ tradicia patriotismo, por ŝirmi niajn landlimojn, imitante niajn najbarojn, ni plifortigas nian armeon, ni plenumas sanktan devon kaj esperas forigi eblajn estontajn danĝerojn. Mi do levas mian glason por la principo, kiu, kiel mi scias, estas tiel kara al nia baronino Marta – principo, kiun estimas ankaŭ la regnestroj aliĝintaj al la mezeŭropa paca ligo, kaj mi vin invitas, kriu kun mi: Vivu la paco! Ĝia bonfaro estu ankoraŭ tre longe al ni konservota!”

”Por tio mi ne trinkas,” mi diris. ”La armita paco ne estas bonfaro… kaj ne nur longe devas esti evitata la milito, sed ĉiam. Kiam oni ŝipe ekveturas, ne sufiĉas la certigo, ke tre longe la ŝipo evitos pereon. Ke la tuta ŝipveturado estu feliĉa, tion devas celi honesta ŝipestro.”

D-ro Bresser, ĉiam ankoraŭ nia plej amata familia amiko, venis al mia helpo: ”Efektive, ekscelenco, ĉu vi povas fidi je la honesta, sincera amo al paco de tiuj, kiuj estas pasiaj kaj entuziasmaj soldatoj, kiuj rifuzas aŭdi pri ĉio ajn malhelpanta la militon – ekzemple pri senarmigo, federacio, arbitracia tribunalo? Ĉu do povus ekzisti kontento pri arsenaloj kaj fortikaĵoj kaj manovroj, kaj tiuspecaj aferoj, se ili vere estus nur tiaj, kiaj oni ilin ŝajnigas, nome birdtimigiloj? Do, por ilin neniam uzi, fariĝas la tuta elspezo de ilia starigo! La popoloj devas fordoni sian tutan havaĵon por konstrui fortikaĵojn apud la landlimoj, kun la intenco interŝanĝi mankisetojn trans la limojn. La militistaro ne konsentos esti nura policanaro por la konservo de paco – la ĉefmilitestro certe ne ŝatos prezidi armeon de ĉiamaj militevituloj! Malantaŭ tiu masko – la ”si vis pacem”-masko – palpebrumas la interkonsentaj rigardoj; kaj la deputitoj, kiuj konsentas ĉiun militan buĝeton, palpebrumas kune kun ili.”

”Ĉu la reprezentantoj de la popolo?” interrompis la ministro.

”Oni povas nur laŭdi la oferkuraĝon, kiun ili ĉiam montras en gravaj tempoj kaj kiu trovas sian aprobindan esprimon en la unuanima voĉdona akcepto de la respondaj leĝoj.”

”Pardonu, ekscelenco, al ĉiu el tiuj unuanimaj voĉdonintoj mi volus krii: Via ’jes’ forprenos al iu patrino ŝian solan infanon; – via elpikos la okulojn al iu kompatindulo; – via bruligos neanstataŭeblan bibliotekon; – via frakasos la cerbon de poeto, kiu estus estinta la gloro de sia lando… Sed vi voĉdonis tiun ’jes’ nur por ne ŝajni malkuraĝa – kvazaŭ oni devus timi la konsenton nur por si mem. – ĉu vi do ne estis deputita por valorigi la volon de la popolo? Kaj la popolo volas fruktoportan laboron, senŝarĝigon, pacon…”

”Mi esperas, kara doktoro,” diris maldolĉe la kolonelo, ”ke vi neniam fariĝos deputito; la tuta parlamento vin fajfe mokus.”

”Min elmeti al tio jam pruvus, ke mi ne estas senkuraĝulo. Naĝi kontraŭ la fluo postulas ŝtalan forton.”

”Sed kiam la danĝero alvenus kaj oni troviĝus nepreta?”

”Oni preparu rajtstaton malebligantan la alvenon de la danĝero. Ĉar kia estos tiu danĝero, sinjoro kolonelo, neniu povas hodiaŭ klare antaŭvidi. Pro la timindeco de la jam atingita kaj ankoraŭ pligrandiĝonta armila tekniko, pro la vastegeco de la armeoj, la proksima milito ne estos nur ’grava’, sed – ne ekzistas vorto por tio – ĝeminda, kolosa malfeliĉego … Helpo kaj flegado estos neeblaj… la aranĝoj por la vunditoj kaj la provizado, kompare kun la postuloj, montriĝos kiel nura ironio. La proksima milito, pri kiu la homoj parolas tiel flue kaj trankvilanime, ne signifos gajnon por unuj kaj perdon por la aliaj; sed pereon por ĉiuj. Kiu el ni, ĉi tie, voĉdonas por tia gravega okazontaĵo?”

”Mi certe ne,” diris la ministro; ”nek vi, kara doktoro – sed la homoj ĝenerale… ankaŭ ne nia registaro, por tio mi povas garantii – sed la aliaj ŝtatoj…”

”Laŭ kiu rajto vi konsideras la aliajn kiel pli malbonajn kaj pli malsaĝajn ol vin mem? Do mi volas rakonti al vi fabeleton: Antaŭ la fermita pordo de bela ĝardeno, sopirege rigardante en ĝin, staris amaso da homoj, mil kaj unu. La pordisto havis la ordonon, enirigi la homojn, se la plimulto tion deziras.

Li alvokis unu el ili: ’Diru, sed tute malkaŝe – ĉu vi deziras eniri?’

’Ho jes, mi certe, sed ne la aliaj mil.’ Tiun ĉi respondon la inteligenta pordisto enskribis en sian notlibreton. Poste li alvokis duan. Li diris la samon. Ree la prudentulo enskribis en la rubrikon ’jes’ la ciferon 1, en la rubrikon ’ne’ la ciferon 1000.

Sammaniere li ĉiujn alvokis. Poste li sumigis la nombrojn.

La rezulto estis: 1001 ’jes’, pli ol unu miliono da ’ne’. La pordo do restis fermita, ĉar la ’ne’ havis grandan plimulton. Kaj tio okazis, ĉar ĉiu kredis, ke li devas ankaŭ respondi por la aliaj, anstataŭ nur por si mem.”

”Ja certe,” diris mediteme la ministro, kaj ree Lori Griesbach lin admire rigardis – ”estus certe io bela, se okazus unuanima voĉdonado por propono de senarmigo; – sed aliflanke, kiu registaro kuraĝus komenci? Ja certe, ne estas io pli dezirinda ol interkonsento; sed aliflanke: kiel mi povas konsideri ebla daŭran interkonsenton, tiel longe kiel ekzistas homaj pasioj kaj apartaj interesoj?”

”Permesu,” ekparolis nun mia filo Rudolf. ”Kvardek milionoj da ŝtatanoj faras tuton, ĉu ne vere? Kial do ne kelkaj centmilionoj? Ĉu estas eble pruvi tion matematike kaj logike: tiel longe kiel ekzistas homaj pasioj, apartaj interesoj ktp., 40 milionoj da homoj povas rezigni malpacon inter si – eĉ tri ŝtatoj, kiel la nuna Triopa Ligo, povas interligi kaj formi ”pacan ligon” sed ĉu kvin ŝtatoj tion ne kapablas, ne povas fari?

Vere, vere: nia hodiaŭa mondo sin opinias ekstreme saĝa kaj ridmokas la sovaĝulojn – kaj pri kelkaj aferoj ni ankoraŭ ne scias kalkuli ĝis kvin.

Kelkaj voĉoj laŭtiĝis: ”Kio? sovaĝuloj? Ĉu vi tion diris pri ni – kun nia delikatega kulturo? Ĉu je la fino de la deknaŭa jarcento?”

Rudolf stariĝis: ”Jes, sovaĝuloj – mi ne reprenas la vorton – Kaj tiel longe kiel ni alkroĉiĝas al la estinteco, ni restos sovaĝuloj. Sed jam ni staras ĉe la pordo de nova epoko – la rigardoj direktiĝas antaŭen, kaj ĉio fervore celas al alia, pli alta ekzistado… La sovaĝecon kun ĝiaj idoloj kaj armiloj – multaj jam ĵetis for. Eĉ se ni estas pli proksimaj al la barbareco ol la plimulto opinias, ni estas ankaŭ pli proksimaj al la plinobliĝo ol multaj kredas. Jam vivas eble la princo aŭ ministro, kiu plenumos la agon, kiu en la venonta historio estos rigardata la plej glora, la plej luma: la ĝenerala senarmiĝo. Jam falas la iluzio, laŭ kiu la ŝtata egoismo havas tiun trompan ŝajnon de rajtigo – la iluzio, ke la malprofito de unu kaŭzas la profiton de alia… Iam ekestos la kompreno, ke justeco devas esti la fundamento de ĉiu socia vivo… kaj el tiu kompreno ekfloros la humaneco, la humaneco de la noblulo, kiel Friedrich Tilling kutimis diri… Patrino, jen tiun ĉi glason mi trinkos je la memoro de via por ĉiam neforgesebla amato kaj priplorato, al kiu ankaŭ mi ŝuldas ĉion, kion mi pensas kaj ĉiun econ, kiun mi havas. Kaj el ĉi tiu glaso” – li ĵetis ĝin al la muro, kie ĝi rompiĝis – ”neniu alia trinko fariĝu, kaj hodiaŭ, dum la baptofesto de la novenaskito, neniu alia tosto estu dirata krom la jena: Vivu la estonteco! Por plenumi ties taskojn, ni volas nin hardi – ne je niaj prapatroj kiel diras la malnova frazo – sed je niaj nepoj ni volas nin montri indaj!… Patrino, kio okazis al vi?” li sin interrompis, – ”vi ploras… Kion vi vidas tie?”

Mia rigardo estis direktita al la malfermita vitra pordo. La radioj de la subiranta suno ĉirkaŭteksis rozujon per ora vaporo kaj – disiĝante de ĝi – klara kiel vivo – mia reva bildo: Mi vidas la ĝardentondilon lumetantan – la blankajn harojn brilantajn… ”Ni estas feliĉa maljuna paro” – li ridetante diras – ”Ĉu ne?”

Ve al mi! – – – 


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.