La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FOR LA BATALILOJN!

Aŭtoro: Bertha von Suttner

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Antaŭparolo de la tradukinto

Kiam oni unue proponis al mi, ke mi traduku esperanten ”Die Waffen nieder!” mi estis tre surprizita, eĉ timigita pro la graveco kaj malfacileco de la tasko. Tamen, konsciinte, ke el ĉiuj libroj, kiujn mi konis, la v. Suttnera verko estis tiu, kiun mi plej volonte tradukus, ĉar ĝi esprimas ideojn kaj sentojn al mi karajn, mi decidis fari la laboron. Mi nun esperas, ke dank’al la helpo de kelkaj gekolegoj de E. L. A. , kiuj bonvole tralegis mian tradukon, mi ne tro malbone sukcesis.

Por mia penado mi estos sufiĉege rekompencita, se per Esperanto la ĉefverko de la estimata aŭtorino estos ankoraŭ pli disvastigita ol ĝi jam estas, kaj se ĉiuloke en la publiko pliforti ĝos la malamo al la milito kaj la konvinko, ke nur per arbitraciaj tribunaloj povos efektiviĝi la paco inter la nacioj.

Mi tre deziras, ke sinjorino v. Suttner vidu en mia traduko la fidelan esprimon de siaj penso kaj stilo, kaj ankaŭ, ke d-ro Zamenhof, nia majstro, konu, ke mi uzis lian belan lingvon kun nepra pureco.

Lausanne, la 10-an de marto 1914

Profesoro A. Caumont


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.