La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FOR LA BATALILOJN!

Aŭtoro: Bertha von Suttner

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Tria Libro

1864

Ni restis ankoraŭ du semajnojn en Vieno. Sed ne estis por mi gaja libertempo. Tiu fatala ”venanta milito,” kiun nun pritraktis ĉiuj gazetoj kaj interparoladoj, forprenis de mi ĉiun vivoĝojon. Kiam ajn mi pensis pri iu el la eroj, el kiuj konsistis mia feliĉo – precipe pri la posedo de la ĉiutage pli amata edzo – mi ankaŭ devis pensi pri la malcerteco, pri la danĝero, kiuj en la estonta milito minacos mian feliĉon. Mi ne kapablis tutkore ĝui. Akcidentoj kiel malsano kaj morto, fajroj kaj inundoj, ja ofte okazas; sed oni kutimas ne plu pensi pri ili, kaj malgraŭ tiuj danĝeroj, oni vivas kun sufiĉe da trankvilo.

Sed kial la homoj kreis por si mem danĝerojn arbitre altruditajn, tiamaniere obstine, nesingarde kaj nenature ŝanceligante la necertan fundamenton, sur kiu estas bazita ilia tera feliĉo? Verdire, oni kutimis konsideri ankaŭ la militon kiel laŭnaturan fenomenon, parolante pri ĝi, kvazaŭ pri io kontrakton nuliganta, kiel tertremo kaj inundo – kaj sekve ankaŭ pensi pri ĝi kiel eble plej malmulte. Sed mi ne plu povis akcepti tiun vidmanieron. La demandon: ĉu tio do devas esti? pri kiu Friedrich iam parolis, mi rilate al la milito ofte estis neinta, kaj anstataŭ rezignacio mi sentis doloron kaj koleron – mi dezirus voki al ili ĉiuj: Ne faru ĝin! – ne faru ĝin!

Ĉi tiu Schlesvig-Holstein kaj la dana konstitucio – ĉu tio nin koncernas? Ĉu la ”laŭprotokola princo” neniigis la fundamentajn leĝojn de la 13-a de novembro 1813, aŭ ĉu li ilin konfirmis – kion tio signifas por ni? Sed jen ĉiuj gazetoj kaj konversacioj enhavis nur diskutojn pri tiu demando, kvazaŭ ĝi estus la afero plej grava, plej decida, plej revolucia de la mondo, kaj la demando: ĉu niaj edzoj kaj filoj estos mortigitaj aŭ ne? kompare preskaŭ indiferenta: Min pli-malpli trankviligis nur la ideo pri devo. Jes certe: – ni aliĝis al la Germana Ligo kaj kune kun la germanaj fratoj ni devas batali por la rajtoj de subpremataj germanaj fratoj. La principo de nacieco eble estas io, kio devas esti forte subtenata – de tiu vidpunkto do ĝi devas esti… Per alkroĉiĝo al tiu ideo la dolora kolero en mia animo iomete malakriĝis. Se mi estus povinta antaŭvidi, ke post du jaroj tiu tuta germana fratiĝo sanĝiĝos en la plej amaran malamikecon, kaj ke la malamo al la pruso fariĝos pli furioza ol nun la malamo al la dano – mi jam tiam estus kompreninta, kiel mi nun komprenas, ke la motivoj cititaj kiel pravigo de la atako estis nur frazoj kaj pretekstoj. La vesperon antaŭ novjaro ni denove pasigis en la domo de mia patro.

Kiam sonoris la dekdua, tiu levis sian punĉglason: ”La milito, kiu nin atendas en la novenaskita jaro fariĝu glora por niaj armiloj” – li diris solene – mi remetis mian jam levitan glason sur la tablon – ”kaj estu niaj amatoj al ni konservataj!” li finis.

Nun mi reprenis la glason.

”Kial vi ne tintigis dum la unua parto de mia tosto, Marta?”

”Ĉar mi pri militiro nur povas deziri, ke ĝi – ne okazu.”

Kiam ni revenis en nian hotelon kaj en nian dormoĉambron, mi min ĵetis sur la bruston de Friedrich.

”Mia solamato! Friedrich! Friedrich!”

Li karese min premis al si.

”Kio estas al vi, Marta? Ĉu vi ploras… hodiaŭ en la novjara nokto? Kial do inaŭguri la junan 1864 per larmoj. karulino? Ĉu vi do estas malfeliĉa? Ĉu mi iel vin ofendis?”

”Vi? Ho ne, ne – vi min nur tro feliĉigas – kaj pro tio mi timas.”

”Ĉu superstiĉa, mia Marta? Ĉu vi ankaŭ imagas enviemajn diojn, kiuj detruas tro belan homfeliĉon.”

”Ne la dioj – la malsaĝaj homoj mem altiras sur sin malfeliĉon.”

”Ĉu vi aludas al la ebla milito? Tamen nenio estas ankoraŭ decidita, kial do la trofrua ĉagreno? Kiu scias, ĉu okazos batalo, kiu scias, ĉu mi devos kunmarŝi?… Venu, karulino, ni sidiĝu” – li altiris min apud si, sur la sofon – ”ne malŝparu viajn larmojn pro nura ebleco.”

”Jam la ebleco min dolorigas. Se estus certeco, Friedrich. mi ne kviete plorus sur via ŝultro – mi laŭtigus miajn kriojn kaj ĝemojn… Sed la ebleco, la probableco, ke dum la venonta jaro militista ordono vin forŝiros el miaj brakoj – jam sufiĉas por igi min timi kaj funebri.”

”Pripensu, Marta, vi mem iras renkonte al danĝero – kiel via kristnaska donaco ĝin tiel delikate sciigis al mi – kaj tamen ni ambaŭ ne pensas pri la terura ebleco minacanta ĉiun virinon per la akuŝo, preskaŭ tiel ofte kiel ĉiun viron sur la batalkampo… Ni ĝuu la vivon kaj ne pensu pri la morto flugpendanta super niaj kapoj.”

”Vi ja parolas kiel onklino Maria, karulo – kvazaŭ nia sorto nur dependus de la ’destino’ kaj ne de la nesingardemo, krueleco, sovaĝeco kaj stulteco de niaj proksimuloj. Kio estas la neevitebla neceso de tiu milito kontraŭ Danujo?”

”Ĝi ne ankoraŭ komenciĝis, povas ankoraŭ – ”

”Mi scias, mi scias: – okazaĵoj povas ankoraŭ malhelpi la malbonaĵon. Sed ne la hazardo, ne politikaj ruzaĵoj kaj kapricoj devus decidi tian gravan demandon, nur la firma, sincera homa volo. Kion utilas mia ’devus’ kaj ’ne devus’ – mi ne povas ŝangi la ordon de la faroj, sed nur plendi pri ili. Por tio, helpu min, Friedrich, – ne provu min konsoli per la komunaj, senvaloraj elturniĝoj! Vi mem ilin ne kredas – vi mem sentas por ili laŭdindan antipation… Vi plaĉos al mi nur, se vi kune kun mi kondamnas kaj priplendas tion, kio tiel ege malfeliĉigos min kaj sennombrajn aliajn homojn.”

”Jes, karulino mia, se la fatalaĵo okazos, mi konsentos, ke vi estas prava, tiam mi ne kaŝos al vi la abomenon kaj la malamon, kiun la ordonita popolmortigo inspiras al mi… Sed hodiaŭ ni ankoraŭ ĝuu la vivon… Ni ja posedas unu la alian – nenio nin disigas… ne la plej malgranda baro inter niaj animoj! Ni ĝuegu tiun feliĉon – dum ĝi estas nia… Ni ne pensu pri ties minacata detruo… Certe nenia ĝojo povas eterne daŭri. Post cent jaroj estos tute egale, ĉu ni vivis longe aŭ ne: Fine tio ne dependas de la nombro de la belaj vivtagoj, sed de la grado de ilia beleco. La estonto alportu kion ĝi volos, mia karega edzino – nia estanto estas tiel bela, tiel bela, ke mi nun povas senti nur feliĉegan ravon.”

Dum li tiamaniere parolis, li metis sian brakon ĉirkaŭ mi kaj kisis mian kapon, apogitan sur lia brusto. Tiam mi ankaŭ forgesis la minacantan estonton kaj enprofundiĝis en la dolĉan pacon de la nuna momento.

* * *

La 10-an de januaro ni reiris al Olmütz.

Neniu nun dubis pri la venonta milito. En Vieno mi ankoraŭ estis aŭdinta kelkajn personojn, kiuj opiniis, ke la danholsteina demando eble povus esti solvata per diplomatio; sed en la militistaj rondoj de nia fortikaĵa garnizono oni nepre malkredis la eblecon de paco. Inter la oficiroj kaj iliaj edzinoj plej multe regis ĝoja eksciteco: estonta okazo de distingi ĝo kaj avanco por kontentigi la agemecon de la unua, la ambicion de la dua, la monbezonon de la tria.

”Estas bonega milito, kiu prepariĝas,” diris la kolonelo, ĉe kiu ni estis festenantaj kune kun kelkaj aliaj oficiroj kaj oficiredzinoj, ”bonega milito, kiu estas ankaŭ tre populara. Neniu danĝero por nia teritorio – ankaŭ la kamparanojn ĝi ne malutilos, ĉar la milita scenejo estos en fremda lando. En tiaj cirkonstancoj la plezuro batali estas vere duobligita.”

”Kio min entuziasmigas,” diris juna superleŭtenanto, ”estas la nobla motivo defendi la subpremitajn rajtojn de niaj fratoj. Ke la prusoj iros kune kun ni, aŭ pli ĝuste ni kune kun ili, unue certigas la venkon, due plifortigos la naciajn ligilojn. La ideo de nacieco – ”

”Vi prefere ne parolu pri tio,” interrompis la regimentestro iom severtone. ”Por aŭstro ĉi tiu trompo ne bone konvenas. Estis tiu ideo, kiu okazigis la militon de 59, ĉar sur tiu ĉevalaĉo ”itala ltalujo” ĉiam rajdis Louis Napoléon. Kaj tiu principo tute ne taŭgas por Aŭstrio; bohemoj, hungaroj, germanoj, kroatoj – kie estas la nacia ligilo? Ni konas nur unu principon nin unuigantan, la lojalan amon al nia dinastio. Kio nin devas entuziasmigi, kiam ni militiras, ne estas la fakto, ke ni batalas por germanoj kaj kune kun germanoj, sed ke ni povas militirante servi nian noblan kaj amatan militestron. Vivu la imperiestro! ”

Ĉiuj stariĝis kaj tintigis la glasojn. Fajrero de entuziasmo eniris ankaŭ mian koron, ĝin plenigante unu momenton per agrabla varmo. Ami la saman objekton, la saman personon, kiam oni estas milope, tio inspiras strangan milobligitan sindonemon … Estas tio, kio kiel lojaleco, kiel patriotismo, kiel gildamo ŝveligas la korojn. Ĝi ne estas io alia ol amo, kaj ĝi tiel potence efikas, ke la ordonita ago de malamo – la plej abomeninda ago de mortiga malamo: la milito – montriĝas kiel plenumita ago de amo.

Sed nur momenton mi sentis tiun ardon en mia koro, ĉar amo pli forta ol tiu al ĉiuj elpenseblaj patrujoj aŭ patrujestroj kuŝis en ties fundo – la amo al mia edzo. Lia vivo estis por mi la plej granda el ĉiuj bonaĵoj, kaj se ĝi estus elmetota al danĝero, mi povus nur malbeni la entreprenon – ĉu ĝi rilatas al Schlesvig-Holstein aŭ al Japanujo.

La sekvantan tempon mi pasigis treege maltrankvile. La 16-an de januaro la liganoj postulis de Danujo, ke ĝi neniigu certan leĝon, kontraŭ kiu la holsteina deputitaro kaj kavaliraro alvokis la protekton de la ligo, kaj tio dum la daŭro de dudek kvar horoj. Danujo tion rifuzis. Kiu konsentus tian komandon?

Tiun rifuzon oni kompreneble estis antaŭvidinta, ĉar prusaj kaj aŭstriaj trupoj jam staris ĉe la landlimoj, kaj la 1-an de februaro ili transpasis la riveron Eider.

La sangaj kuboj do ree estis falintaj – la milito komenciĝis.

Tio igis mian patron skribi al ni gratulan leteron: ”Ekĝoju, infanoj,” li skribis. ”Ni havas nun okazon rebonigi la batojn ricevitajn en 59, batante la danojn. Se ni revenos hejmen el la nordo kiel venkintoj, ni povos poste nin ree direkti al la sudo: la prusoj restas niaj liganoj, kaj tiam la malbonegaj italoj kun sia intrigema Louis Napoleon ne plu valoros.”

La regimento de Friedrich ne estis sendita al la landlimo, kio kaŭzis al la kolonelo kaj oficiroj grandan seniluziiĝon. De mia patro alvenis al ni kondolenca skribaĵo: ”Mi sincere bedaŭras, ke Tilling havas la malbonŝancon servi en regimento ne destinita por komenci militiron sin tiel glore anoncantan; cetere estas ankoraŭ eble, ke la alvoko sekvos. Marta kompreneble vidas nur la bonan flankon de la afero kaj ĝojas, ke ŝi ne rajtas timi pro la amata edzo, kaj ankaŭ Friedrich, laŭ konfeso, ne estas amiko de milito; sed mi pensas, ke li nur teorie ĝin malŝatas, ke por tiel diritaj ”homamaj” motivoj li preferus, se ne estus batalo; sed se ĝi okazos, li volonte ĉeestos, instigita de vira militemo. Vere oni devus ĉiam sendi la tutan armeon kontraŭ la malamiko; esti devigata resti hejme en tia momento, estas por militisto tro malagrable.”

”Ĉu estas malagrable al vi, Friedrich mia, resti ĉe mi?” mi demandis, post lego de la letero.

Li premis min al sia koro. Tiu muta respondo estis por mi sufiĉa.

Sed al kio tio utilis? Mi ne estis plu trankvila. Ĉiun tagon povis alveni la ordono formarŝi. Ha, estu la malfeliĉa milito baldaŭ finita!… Mi fervorege legis en la gazetoj la raportojn el la militejo kaj treege deziris, ke la liganoj gajnu decidigajn batalojn. Mi konfesas, ke la deziro ne estis ĉefe patriota. Kompreneble mi preferis vidi la venkon de nia flanko; sed kion mi atendis de ĝi, estis unue la finiĝo de la milito, antaŭ ol mia ”Ĉio en la mondo” estus devigata partopreni, nur due la triumfo de miaj samlandanoj, kaj laste la interesoj de la ”marĉirkaŭata” peco de lando. Ĉu Schlesvig apartenus al Danujo aŭ ne, estis por mi afero tute indiferenta. Kaj fine – ĉu ĝi ne devus esti same indiferenta por la schlesvig-holsteinanoj? Ĉu do tiuj ĉi du popoloj ne komprenis, ke estas nur iliaj kondukantoj, kiuj batalas por la posedo de lando kaj potenco, ke tiuokaze la afero ne estas pri iliaj bon- aŭ malbonfarto, sed pri la avideco de la laŭprotokola kaj de la Augustenburga princoj. Kiam kelkaj hundoj malpaciĝas pro kelkaj ostoj, la hundoj mem mordas unuj la aliajn; sed en la historio de la popoloj la malsaĝaj ostoj interbatalas kaj sin reciproke pereigas, por defendi la rajtojn de siaj aspirantoj. ”Min Azor deziregas”

– kaj ”Min postulas Pluto” – ”Mi protestas kontraŭ la ungegoj de Karo,” kaj ”Mi fieriĝas, ĉar mi estas manĝota de Minka”, diras la ostoj. ”Danujo ĝis Eider,” kriis la danaj patriotoj.

”Ni postulas Friedrichon von Augustenburg kiel dukon,” vokis la lojaluloj el Holstein. Niaj gazetaj artikoloj kaj la babiladoj de niaj politikistoj kompreneble proklamis la aksiomon, ke la afero, kiun ni defendas, estas la pli justa, la sola ”historie evoluita”, la sole necesa por la konservo de la ”eŭropa ekvilibro”. Kompreneble en la gazetoj kaj politikaj konversacioj en Kopenhago la kontraŭa aksiomo estis defendata kun egala energio. Kial ne reciproke kompari la rajtojn, por interkonsenti, kaj se tio malsukcesas, elekti trian potencon kiel arbitracian juĝiston? Kial nur ĉiam ambaŭflanke krii: ”Mi – mi rajtas,” ĝin krii, eĉ ne estante konvinkita, tiel longe, ĝis kiam la voĉo fariĝas raŭka kaj oni ekbatas – lasante la decidon al la perforto? Ĉu tio ne estas sovaĝeco? Kaj se nun tria potenco sin enmiksas en la malpacon, ĝi tion ne faras per arbitracia juĝo, sed per batoj… Kaj ĉu tion oni nomas ”ekstera politiko”? Estas ekstera kaj interna maldelikateco. Internacia barbareco. – –

* * *

Tiam mi ankoraŭ ne tiel akurate komprenis la okazintaĵojn de tiu vidpunkto. Tiuspecaj duboj nur momente min okupis, kaj tiam mi penis ilin forigi. Mi provis min konvinki, ke la mistera aĵo, nomata ”ŝtata prudento” estas principo superanta ĉiun privatan kaj ĉefe mian malfortan saĝon, principo necesa por la vivo de la ŝtatoj, kaj mi diligente studis la historion de Schlesvig-Holstein por ricevi ideon de la ”historia rajto,” por kies konservado fariĝas la nuna proceso.

Tiam mi eksciis, ke la pridisputata regiono jam en1027 estis cedita al Danujo. Do la danoj estas pravaj; ili estas la laŭrajtaj reĝoj de la lando…

Sed tiam, post ducent jaroj, la lando estas donita al pli juna familio de la reĝa gento kaj fariĝis dana feŭdo. En1326 Schlesvig estas cedita al grafo Gerhard von Holstein, kaj la ”Waldemara Konstitucio” ordonas, ke ĝi ”neniam plu estu tiamaniere kunligota kun Danujo, ke estas nur unu estro. ”Ha, do la rajto tamen estas ĉe la flanko de la liganoj: ni batalas por la Waldemara Konstitucio. Tio sendube estas bona: ĉar kion utilus dokumentitaj dekretoj, se oni ilin ne subtenas?

En 1448 la Waldemara Konstitucio estas ree certigita de reĝo Christian I. Do ne estas dubo; ”neniam devas esti unu estro.” Kian rajton havas do la laŭprotokola princo?

Post dek du jaroj la estro de Schlesvig-Holstein mortas seninfana, kaj la deputitaro kunvenas en Ripen (bone, ke oni ĉiam tiel precize scias, kiam kaj kie la deputitaro kunvenas: estis do en 1460, en Ripen) kaj proklamas la danan reĝon duko de Schlesvig, kaj por tio li promesas al ili, ke la landoj ”eterne restos kune – nedividitaj”. Tio min denove iom konfuzigas.

La sola certeco estas la ”eterne restos kune”.

Sed en la sekvo de tiu historia studo la konfuzo ĉiam pligrandiĝas, ĉar nun komenciĝas, malgraŭ la formulo: ”eterne nedividitaj” (la vorto ”eterne” ĝenerale ludas en politikaj kontraktoj strangan rolon), senĉesa fendo kaj divido de la posedaĵo inter la filoj de la reĝo kaj reunuiĝo sub sekvanta reĝo kaj fondo de novaj familioj – Holstein-Gottorp kaj Schlesvig-Sonderburg kiuj sekve de interŝangoj kaj cedoj, ree dividiĝas en la branĉoj Sonderburg-Augustenburg, Beck-Glücksburg, Sonderburg-Glücksburg, Holstein-Glückstadt, – mallonge, mi tute konfuziĝas.

Sed antaŭen! Eble la historia rajto, pro kiu la filoj de nia lando devos sangadi, motiviĝos poste.

Christian IV enmiksiĝas en la tridekjara milito, kaj la imperianoj kun la svedoj perforte eniras la duklandojn. Nun fariĝas nova kontrakto (en Kopenhago, 1658), per kiu la supereco super la ŝlesviga landparto estas garantiita al la familio Holstein-Gottorp. kaj sekve la dana feŭdestreco estas finita.

Por eterne finita. Dank’al Dio. Mi nun komprenas.

Sed kio okazas per patento de la 22-a de aŭgusto 1721?

Simple tio: la Gottorpa parto de Schlesvig estas enkorpigita en la dana monarĥio. Kaj la 1-an de junio 1773 ankaŭ Holstein estas cedita al la dana reĝa familio – la tutaĵo estas nun konsiderata dana provinco.

Tio aliigas la aferon: mi nun vidas, ke la danoj estas pravaj.

Sed ne tute, ĉar la Viena kongreso de 1815 proklamas Holsteinon parto de la Germana Ligo… Sed tio kolerigas la danojn. Ili elpensas la signalvorton: ”Danujo ĝis Eider” kaj celas la plenan akiron de Schlesvig de ili nomita ”Suda Jutlando”.

Ĉi tie kontraŭe oni uzas la signalvorton ”heredrajto de la Princo de Augustenburg” por okazigi german-naciajn demonstraciojn.

En 1846 reĝo Christian skribas publikan leteron, en kiu li difinas kiel celon la nedivideblecon de la tuta ŝtato, malgraŭ la protesto de la ”germanaj landoj”. Du jarojn poste la plena unuiĝo estas proklamita de la landestro ne plu kiel celo, sed kiel ”fait accompli”, kaj sekvas la ribelo de la ”germanaj landoj”. Okazas bataloj. Jen venkas la danoj, jen la schlesvig-holsteinanoj. Poste la Germana Ligo sin enmiksas.

La prusoj perforte okupas la altaĵojn de Düppel; sed tio ne finas la disputon. Prusujo kaj Danujo kontraktas pacon; Schlesvig-Holstein devas nun batali sola kontraŭ la danoj kaj estas venkita apud Idstedt.

La Ligo nun postulas de la ”ribelantoj,” ke ili ĉesigu la militon.

Tion ili faras. Aŭstriaj trupoj okupas Holstein, kaj la du duklandoj estas dividitaj. Kie nun estas la dokumentita ”eterna kunrestado”?

Sed la afero ankoraŭ ne estas ordigita. Jen mi trovas londonan protokolon de la 5-a de majo 1852, kiu garantias la heredsekvon de Schlesvig al princo Christian von Glücksburg (garantias!). Nun mi almenaŭ scias, de kie devenas la nomo ”laŭprotokola” princo.

En 1854, kiam ĉiu duklando ricevis propran konstitucion, ambaŭ estas ”danigitaj”. Sed en 1858 la danigo de Holstein devas esti denove forigita. Nun la historia prezentado estas jam tre proksima al la estanto; sed mi ankoraŭ ne klare vidas, al kiu laŭrajte apartenas la du landoj, kaj kio efektive kaŭzis la nunan militon.

La 18-an de novembro 1858 la fama ”Fundamenta leĝo por la komunaj aferoj de Danujo kaj Schlesvig” estas akceptita de la Regna Konsilantaro. Du tagojn poste mortas la reĝo. Kun li denove estingiĝas familio – nome la familio Holstein-Glückstadt, kaj en la momento, kiam la sekvanto de la monar ĥo konfirmas la dutagan leĝon, aperas Friederich von Augustenburg (tiun familion mi preskaŭ estus forgesinta), valorigas siajn pretendojn kaj sin turnas kune kun la kavaliraro al la Germana Ligo por peti de ĝi helpon.

Tiu senprokraste okupigas Holsteinon per saksoj kaj hanoveranoj kaj proklamas Friedrichon von Augustenburg duko … Kial?

Sed tion Prusujo kaj Aŭstrio ne konsentas. Kial? Tion mi eĉ hodiaŭ ankoraŭ ne komprenas.

Oni diras, ke la londona protokolo devas esti respektata.

Kial? Ĉu do protokoloj pri aferoj, kiuj nin neniel koncernas, estas tiel respektindaj, ke ni devas ilin defendi per la sango de niaj propraj filoj? Sendube estas ĉi tie denove ia sekreta ”ŝtata prudento”… Kiel dogmon oni devas konstati: Tio, kion la sinjoroj ĉe la verda diplomata tablo decidas, estas la plej alta saĝo kaj celas la kiel eble plej grandan pliigon de la patruja potenco. La londona protokolo de la 8-a de majo 1852 devas esti konservata, sed la kopenhaga fundamenta leĝo de la 13-a de januaro 1863 devas esti forigita, kaj tio en la daŭro de dudek kvar horoj. De tio dependas la honoro kaj bonstato de Aŭstrio. La dogmo ne estis tre kredebla, sed en politikaj aferoj, preskaŭ pli ol en religiaj, la popolamaso direktiĝas laŭ la principo ”quia absurdum”; oni de la komenco rezignas la komprenon.

Kiam la glavo estas eltirita, sufiĉas la krio ”hurá” kaj la fervora venkemo. Krom tio, oni ankaŭ preĝas, ke la ĉielo benu la batalon. Ĉar estas certe, ke la bona Dio devas deziri, ke la protokolo de la 8-a de majo estu subtenata kaj la leĝo de la 13-a de januaro nuligita; li devas konduki la aferon tiamaniere, ke tiom da homoj sangas kaj vilaĝoj brulas, kiom estas necese, por ke la familio Glückstadt, aŭ tiu de Augustenburg, regu certan pecon da tero… Ho, vi stulta, kruela, senpensa, infana mondo! Tio estis la rezulto de miaj historiaj studoj.

* * *

De la milita scenejo alvenis bonaj sciigoj. La liganoj venkis; venkis, baton post bato. Post la unuaj bataloj la danoj jam devis forlasi la tutan Daneverk; Schlesvig kaj Jutlando ĝis Limfjord estis okupitaj de niaj trupoj, kaj la malamiko nun kontraŭstaris nur en la redutoj de Düppel kaj sur Alsen.

Mi tion tiel ekzakte sciis, ĉar ree kuŝis sur la tabloj pinglopikitaj landkartoj, sur kiuj la movoj kaj pozicioj de la trupoj estis signitaj, laŭ la alvenintaj sciigoj.

”Se ni nun ankaŭ okupos la Düppelajn redutojn, aŭ se ni eĉ konkeros Alsen,” diris la olmützaj burĝoj (ĉar neniu pli volonte parolas pri militaj faroj per ”ni” ol tiuj, kiuj neniam ilin ĉeestis), ”tiam ni estos finintaj… Nun niaj aŭstrianoj ree montras, kion ili kapablas. Ankaŭ la bravaj prusoj batalas bonege – ambaŭ kune estas ja nevenkeblaj. La fino estos, ke ni konkeros la tutan Danujon kaj ĝin aldonos al la Germana Ligo – glora, feliĉiga milito!”

Mi ankaŭ nun nenion pli fervore deziris ol la okupon de Düppel – ju pli baldaŭ, des pli bone – ĉar tiu okazo estus ja decidiga kaj finus la batadon. Espereble finos, antaŭ ol la regimento de Friedrich ricevos la ordonon formarŝi. Ho, tiu damokla glavo!… Ĉiun tagon, vekiĝante, mi timis la sciigon: ”Ni formarŝos!” Friedrich estis preta. Li tion ne deziris, sed li ĝin antaŭvidis.

”Kutimiĝu al ĝi, infano,” li diris al mi. ”Ne utilas malcedo kontraŭ la neforigebla neceso. Mi ne kredas, ke eĉ post la akiro de Düppel la milito ĉesos. La forsendita duobla armeo estas tro malgranda por efiki finan submetiĝon de la danoj; estos necese sendi novajn trupojn – kaj tiam ankaŭ mia regimento ne restos hejme.”

Tiu militiro jam daŭris pli ol du monatojn sen ia rezulto. Se nur la terura afero povus esti decidita per unu batalo, kiel en duelo. Sed ne: post perdo de unu batalo, sekvos dua; se unu loko estas cedinta, alia estos okupata ktp. Ĝis ekstermo de unu aŭ de la alia armeo.

La 14-an de aprilo la Düppelaj redutoj fine estis okupitaj.

La sciigo estis akceptita kun ĝojego, kvazaŭ kuŝus malantaŭ tiuj redutoj la konkerita paradizo. Oni sin reciproke ĉirkaŭprenis sur la stratoj. ”Ĉu vi jam scias? Düppel!… Ho, nia brava militistaro… Neaŭdita heroaĵo!… Nun ĉiuj danku Dion.”

Kaj en la preĝejoj oni kantis la tedeumon; la ĉefoj de militistaj orkestroj verkis ”Düppelredutoj-marŝo,” ”Düppelgalopo” ktp. La kolegoj de mia edzo kaj iliaj edzinoj havis en sia plezurpokalo guton da maldolĉajo, ĉar ili ne ĉeestis la venkon…

Esti devigitaj ne partopreni tiun triumfon – kia fatalo!

Al mi tiu venko kaŭzis grandan ĝojon; ĉar baldaŭ okazis en London paca konferenco, kiu peris batalhalton. Kian liberan ekspiron havigas tiu vorto ”batalhalto”! Kiel la mondo libere spirus – mi tiam pensis la unuan faĵon – se ĉie oni dirus: For la batalilojn – por ĉiam! – Mi enskribis la vorton en la ruĝajn kajerojn. Sed apude mi skribis senkuraĝe inter krampoj: ”Utopio”.

Ke la londona kongreso ĉesigos la militon, mi tute ne dubis.

La liganoj estis venkintaj, la Düppelaj redutoj estis okupitaj – tiuj redutoj nun ludis tiel gravan rolon, ke ilia konkero ŝajnis al mi definitive decidiga – kiel estis eble, ke la danoj kontraŭstaros plue? La diskutoj daŭris nekredeble longe. Tio estus estinta por mi turmento, se mi de la komenco ne estus konvinkita, ke la rezulto devos esti kontentiga. Se la reprezentantoj de potencaj ŝtatoj, kiuj ja estas saĝaj, bonvolaj homaj, kunvenas por atingi celon tiel dezirindan kiel estas paco, kiel tio povas malsukcesi? Des pli terura estis mia elreviĝo, kiam post debatoj, kiuj daŭris du monatojn, alvenis la sciigo, ke la kongreso disiĝis sen plenumi sian taskon.

Kaj du tagojn poste alvenis por Friedrich – la marŝordono.

Por la preparo kaj adiaŭo li havis dudek kvar horojn. Kaj mi estis baldaŭ akuŝonta. En la mortminacanta grava horo, en kiu la sola konsolo de virino estas, ke ŝi havas la amatan edzon apud si, mi devos resti sola – sola kun la timiga konscio, ke la amata edzo iras al milito – kaj ke devas esti same dolorige por li forlasi sian kompatindan edzinon en tia horo, kiel estas por mi dolorige ne havi lin…

Estis la 20-a de junio matene. Ĉiuj detaloj de tiu memorinda tago estas neforigeble impresitaj en mia memoro.

Ekstere regis premanta varmego, kaj por ĝin forigi la rulkurtenoj en mia ĉambro estis mallevitaj. Envolvita en malpezaj kaj malligitaj vestaĵoj, mi kuŝis laca sur litseĝo. La nokton mi estis pasiginta sendorme, kaj nun revema duondormo fermis miajn okulojn. Apud mi, sur tableto, staris vazo kun forte odorantaj rozoj. Tra la fenestro eniĝis la sono de malproksimaj trumpetekzercadoj. Ĉio ĉi efikis dormemon, tamen la konscio min ne tute estis forlasinta. Nur duono de ĝi – la ĉagrena duono – estis malaperinta. Mi estis forgesinta la danĝeron pri la milito kaj pri mi mem: mi nur sciis, ke mi estas viva, ke la rozoj – laŭ la ritmo de la veksignalo – elspiras ebriige dolĉajn bonodorojn, ke mia amata edzo povas ĉiuminute eniri, ke se li min vidas dormanta, li paŝos nur malforte por ne veki min. Kaj efektive: post momento la pordo kontraŭ mi malfermiĝis. Ne levante la palpebrojn, tra nur liniolarĝa fendo sub la okulharoj – mi povis vidi, ke estas la atendito. Mi ne kapablis min elŝiri el mia duondormo – per tio mi eble estus forpelinta la tutan bildon, ĉar eble la aperaĵo ĉe la pordo estis nur daŭranta sonĝo, kaj eble mi nur sonĝis, ke mi malfermas la okulojn liniolarĝe… Nun mi ilin tute fermis kaj penis plusonĝi, ke la karulo alproksimiĝas – kliniĝas antaŭen kaj kisas mian frunton…

Tio efektive okazis. Poste li ekgenuis apud mia kuŝejo kaj restis momenton senmova. Ankoraŭ bonodoris la rozoj kaj sonoris el malproksime la kornsignalo…

”Marta, ĉu vi dormas?” mi aŭdis lin demandi mallaŭte. Mi malfermis la okulojn.

”Je la dia nomo, kio estas?” mi ekkriis, morte timigita ĉar la vizaĝo de la edzo genuinta apud mi aspektis tiel malĝoja, ke mi subite divenis, ke malfeliĉo okazis. Anstataŭ respondi, li metis la kapon sur mian bruston.

Mi ĉion sciis: li devos foriri… Mi ĉirkaŭprenis lian kolon, kaj en tia teniĝo ni silente restis kelkan tempon.

”Kiam?” mi fine demandis.

”Morgaŭ frumatene – ”

”Ho Dio – mia Dio!”

”Ne senkuraĝiĝu, mia kompatinda Marta – ”

”Ne, ne, lasu min ĝemi. Mia malfeliĉo estas tro granda – kaj mi scias – mi tion vidas en viaj trajtoj: ankaŭ la via. Tiom da doloro, kiom mi vidas en viaj trajtoj, mi neniam vidis en homa vizaĝo.”

”Jes, edzino mia – mi estas malfeliĉa. Devi vin forlasi en tiu momento – ”

”Friedrich, Friedrich, ni neniam revidos unu la alian – mi mortos…”

* * *

Estis korŝiranta adiaŭo, kiu plenigis tiujn ĉi lastajn dudek kvar horojn… Estis la dua fojo en mia vivo, ke mi vidis karan edzon foriri al milito. Sed nekompareble pli malfacila estis tiu dua forŝiro ol la unua. Tiam mia vidmaniero, kaj precipe tiu de Arno, estis alia, pli primitiva: mi konsideris la militiron kiel naturan neceson, superantan ĉiujn personajn sentojn – li eĉ kiel ĝojan ekskurson por glorakiro. Li foriris kun entuziasmo, mi restis sen murmuro. Troviĝis ankoraŭ en mi iom da militadmiro, kiun inspiris al mi miaj edukistoj; mi ankoraŭ sentis kun la foriranto iom da fiero pri la granda entrepreno. Sed nun mi sciis, ke la adiaŭanto alpaŝas al la mortigo pli vere kun abomeno ol kun ĝojo; mi sciis, ke li amas la vivon, kiun li devas submeti al danĝero, ke li pli ol ĉio, – jes ĉio, eĉ pli ol la pretendoj de la princo Augustenburg – amas sian edzinon, kiu post kelkaj tagoj fariĝos patrino. Pri Arno mi estis konvinkita, ke li adiaŭis kun sentoj, kiuj ja estis enviindaj; sed ĉe tiu dua disiĝo mi konsciis, ke ni ambaŭ estis egale kompatindaj.

Jes, ni suferis samgrade, kaj ni tion plende diris unu al la alia – neniu hipokriteco, neniuj vanaj frazoj por nin konsoli, neniuj fanfaronaj vortoj. Ni ja estis unuopiniaj, kaj unu ne provis trompi la alian. Estis mia plej bona konsolo, scii ke ni reciproke plene komprenas nian senkonsolon. Ni ne penis vuali la grandecon de nia malfeliĉo per kutimaj patriotaj kaj heroaj manteleto kaj masko. Ne – la perspektivo, mortpafi kaj bati iujn danojn ne estis por li kompenso – tute ne – por la sufero disiĝi de mi; male, pli ĝuste pliakriĝo: ĉar mortigado kaj detruado naŭzas ĉiun ”noblulon”. Kaj por mi ankaŭ ne estis kompenso al mia sufero, ke la multamato altiĝos je unu rangŝtupo.

Kaj se la malfeliĉo de danĝera disiĝo fariĝus malfeliĉego de eterna disiĝo – se Friedrich mortus– la ŝtata prudento, pro kiu ĉi tiu milito devis okazi, ne ŝajnis al mi sufiĉe nobla kaj sankta, por kompensi tiel grandan oferon. – Defendanto de la patrujo: tio estas belsona titolo por soldato. Kaj efektive: Ĉu povas ekzisti pli nobla devo por ano de societo ol tiu, defendi la minacitan societon? Sed kial la ĵuro de la soldato al la standardo lin devigas plenumi centon da aliaj militaj devoj, krom la defendado? Kial li devas ataki, kial li devas eĉ kiam ne minacas al la patrujo la plej malgranda atako – pro nuraj disputoj de kelkaj fremdaj, ambiciaj kaj avidaj princoj riski vivon kaj hejmon, kvazaŭ efektive danĝero minacus al vivo kaj fajrujo, kiel oni diras por pravigi la militon? Kial nun ekzemple la aŭstria armeo devas militiri por meti princon Augustenburg sur fremdan troneton? Kial? – kial? – Tio estas demanda vorto, kiun oni ne povas adresi al papo aŭ imperiestro, ne estante perfidulo aŭ blasfemanto, kaj al kiu oni vane atendus respondon…

La regimento devis formarŝi je la deka matene. Ni ne enlitiĝis dum la nokto. Ni ne volis perdi eĉ unu minuton de kunestado.

Ni havis tiom por diri unu al la alia, kaj tamen ni interparolis nur malmulte. Kisoj kaj larmoj pli elokvente ol vortoj esprimis: Mi vin amas kaj devas vin forlasi. Intertempe ni diris ankaŭ esperplenajn vortojn: ”Kiam vi revenos hejmen”

… Estis ja eble… tiom multaj revenas. Sed strange! mi ripetis: ”kiam vi revenos” kaj penis imagi la feliĉon de tiu okazontaĵo, sed vane: mia imagpovo ne kapablis krei alian figuraĵon ol la edzan kadavron sur la batalkampo, aŭ min mem sur la portilo kun senviva infano sur la brako…

Friedrich havis similajn malĝojajn imagojn; ĉar lia ”Kiam mi revenos” ne sonoris sincere, kaj pli ofte li parolis pri tio, kio okazus ”se li restus for.”

”Ne reedziniĝu trian fojon, Marta! Ne forigu per novaj amimpresoj la memorojn de ĉi tiu bela jaro… ĝi estis feliĉega tempo, ne vere?”

Ni nun rememoris centon da detaletoj okazintaj depost nia unua renkonto ĝis ĉi tiu horo.

”Kaj mia ideto, mia kompatinda ideto, kiun mi eble neniam premos sur mian koron – per kia nomo ĝi estos baptota?”

”Friedrich aŭ Friederike.”

”Ne – Marta estas pli bela nomo. Se estas knabino, mi nomos ŝin per la nomo kiun, ŝia mortanta patro lastvice – ”

”Friedrich, kial vi ĉiam aludas la morton? Kiam vi revenos …

”Se mi revenos,” li ripetis.

Kiam tagiĝis, miaj per plorado laciĝintaj okuloj fermiĝis.

Malpeza dormeto nin ambaŭ kaptis; kun interplektitaj brakoj ni kuŝis sen perdi la konscion, ke estas la horo de disiĝo.

Subite mi stariĝis kaj laŭte ĝemis.

Friedrich tuj leviĝis.

”Je la dia nomo, Marta, kio estas al vi?… Ĉu?… Diru do… Ĉu eble?”

Mi jese balancis la kapon.

Ĉu estis krio, aŭ malbeno, aŭ preĝo, kio eliĝis el liaj lipoj?

Li tiris la sonorilon kaj alarmis.

”Tuj al kuracisto, al la flegistino!” li vokis al la alkuranta servistino. Poste li genuis apud mi kaj kisis mian pendantan manon: ”Mia edzino, mia ĉio!… Kaj nun, – nun mi devas foriri!”

Mi ne kapablis paroli. La plej fortega fizika doloro, kiun oni povas imagi, tordis kaj kurbigis mian korpon, kaj la anima sufero estis ankoraŭ pli terura, pro tio, ke li nun, nun devas foriri, kaj ke li pro tio estas tiel malfeliĉa…

Baldaŭ la alvokitoj alvenis kaj sin okupis pri mi. Samtempe Friedrich faris la lastajn preparojn por la foriro. Kiam ili estis finitaj: ”Doktoro, doktoro,” li kriis, kaptante la kuraciston je la du manoj, ”ne vere – vi promesas al mi – ke vi ŝin savos? Kaj vi telegrafu al mi ankoraŭ hodiaŭ tien ĉi kaj tien! ”Li nomis la staciojn, kiujn li preterveturos dum sia vojaĝo. ”Kaj se estus danĝero… Ha, ne utilas!” li sin mem interrompis – ”eĉ se la danĝero estus plej granda, mi ne povus reveni.”

”Estas maldolĉe, sinjoro barono,” certigis la kuracisto…

”Sed estu trankvila – la pacientino estas juna kaj forta… hodiaŭ vespere ĉio estos pasinta, kaj vi ricevos trankviligajn sciigojn.”

”Jes, vi ĉiuokaze min sciigos favore, ĉar la malo ne utilus… Sed mi postulas la veron! Aŭskultu, doktoro, mi postulas vian plej sanktan ĵuron pri la tuta vero! Nur je tiu kondiĉo trankviliga sciigo povos min vere trankviligi – alie mi ĉion konsideros kiel mensogon. Do ĵuru.”

La kuracisto faris la postulitan ĵuron.

”Ho, mia kompatinda edzo” – mi dolorege pensis – ”Se vi ankoraŭ hodiaŭ ricevus la sciigon, ke via Marta estas mortanta, kaj se vi ne povas reveni, por fermi al ŝi la okulojn… Sed vi havas pli gravan aferon: la pretendojn de la Augustenburgo al la trono. – ”Friedrich!” mi laŭte kriis.

Li rapidis al mia flanko.

En la sama momento la horloĝo sonoris. Ni havis ankoraŭ kelkajn minutojn. Sed ankaŭ tiun lastan momenton ni perdis, ĉar ree mi havis atakon, kaj anstataŭ parolojn de adiaŭo, mi nur povis laŭtigi sonojn de doloro.

”Foriru, sinjoro barono, ĉesigu tiun ĉi scenon,” diris la kuracisto.

”Tiom da eksciteco estas por la malsanulino danĝera.”

Ankoraŭ unu kison kaj li forrapidis…

Mia ĝemado kaj la lasta vorto de la doktoro ”danĝera” lin akompanis. En kia humoro li foriris? Pri tio la olmütza loka gazeteto donis la jenajn sciigojn:

Hieraŭ la – a regimento forlasis nian urbon je sonoj de muziko kaj kun flirtantaj flagoj, por akiri verdajn laŭrojn en la marĉirkaŭataj frataj landoj. Granda entuziasmo plenigis la vicojn, ĝoja batalamo brilis en la okuloj de la soldatoj ktp.

* * *

Antaŭ sia foriro Friedrich estis telegrafinta al onklino Maria, ke mi bezonas ŝian helpon, kaj ŝi alvenis al mi post kelkaj horoj. Ŝi min trovis senkonscia kaj en granda danĝero.

Dum kelkaj semajnoj mi restis inter vivo kaj morto. Mia infano mortis en la tago de sia naskiĝo. La morala doloro, kiun kaŭzis al mi la disiĝo de mia kara edzo – ĝuste en la momento, kiam mi bezonis ĉiujn fortojn, por elteni la fizikan doloron – estis depreninta de mi la kapablon kontraŭstari, kaj mi preskaŭ pereis.

Laŭ sia ĵura promeso, la kuracisto devis sendi al mia edzo la malĝojan sciigon, ke la infano mortis, kaj ke la akuŝintino estis en danĝero de morto.

La sciigoj, kiuj alvenis de li, ne povis esti al mi konigataj. Mi neniun rekonis kaj deliris tage kaj nokte. Estis stranga deliro.

Mi konservis de ĝi nur malprecizan memoron, kiam mi denove rekonsciiĝis – sed ne estas eble por mi, ĝin raporti per saĝaj vortoj. En la nenormala turniĝo de la febra cerbo formiĝas konceptoj kaj ideoj, por kiuj la lingvo alfarita al la normala penso ne havas esprimojn. Nur tiom mi povas sciigi – mi provis enskribi tiujn fantaziaĵojn en la ruĝajn kajerojn – : Mi intermiksis la du okazintaĵojn: la militon kaj la akuŝon; ŝajnis al mi, kvazaŭ kanonoj kaj brilaj armiloj – mi malkonfuze sentis la bajonetpikojn – estus la instrumentoj de la nasko, kaj kvazaŭ mi kuŝus tie kiel objekto de malpaco inter du armeoj sin reciproke atakantaj… Ke mia edzo foriris, mi konsciis; tamen mi lin vidis en formo de la mortinta Arno, dum Friedrich ĉe mia flanko, alivestita kiel flegistino, karesis la arĝentan cikonion. Ĉiun momenton mi atendis la krevontan grenadon, kiu nin ĉiujn dispecigos: Arnon, Friedrichon kaj min, por ke povu naskiĝi la infano, kiu estis destinita por regi en Danujo, Schlesstein kaj Holmark… Kaj ĉio ĉi tiel fortege dolorigis min kaj estis tiel superflua… Devis ekzisti ie iu, kiu povus tion aliigi kaj ĉesigi, kiu povus depreni tiun inkubon de mia brusto kaj de la tuta homaro per potenca vorto – kaj konsumis min la sopiro genui antaŭ tiu iu kaj petegi: Helpu – pro kompato, pro justeco, helpu! – For la batalilojn – for!

Kun tiu alvoko sur la lipoj mi iun tagon vekiĝis konscia.

Mia patro kaj onklino Maria staris ĉe la litpiedo, kaj la unua diris al mi trankviligante: ”Jes, jes, infano mia, – ĉiujn batalilojn for – ”

Tiu rekonsciiĝo, post longa nekonscieco, estas io stranga.

Unue la ĝoja, miriga percepto, ke oni vivas, kaj poste la streĉita demando al si mem: kiu oni vere estas…

Sed la subite kaj klare alveninta respondo al ĉi tiu demando aliformigis la ĵus vekiĝintan ĝojon de vivo en fortegan doloron: Mi estis la malsana Marta Tilling, kies novenaskita infano mortis, kies edzo estis foririnta al la milito… De kiam?

Tion mi ne sciis.

”Ĉu li vivas? Ĉu alvenis leteroj? Ĉu depeŝoj?” estis mia unua demando.

Jes, malgranda kvanto da leteroj kaj telegramoj estis amasiĝintaj dum mia malsano. Ili estis plejparte nur demandoj pri mia sanstato, petoj pri ĉiutaga, plejeble ĉiuhora informo.

Tio ĉi kompreneble nur, se la skribanto troviĝis en lokoj, kie la telegrafo lin povis atingi. Oni ne tuj permesis al mi legi la leterojn de Friedrich; tio povus min tro forte eksciti kaj emocii.

Oni opiniis, ke nun, vekiĝinte el la deliro, mi antaŭ ĉio bezonis ripozon. Oni diris al mi: Friedrich ĝis nun estas nevundita.

Li jam partoprenis kelkajn sukcesplenajn batalojn – la milito baldaŭ finiĝos; la malamiko ne kontraŭstaras plu, krom sur Alsen; kaj tuj kiam ĝi estos okupita, niaj trupoj revenos hejmen kronitaj de gloro.

Tiamaniere mia patro min konsolis. Kaj onklino Maria rakontis al mi la historion de mia malsano. Kelkaj semajnoj estis jam pasintaj de la tago de ŝia alveno, kiu estis la tago, en kiu Friedrich foriris kaj en kiu mia infano naskiĝis kaj mortis…

Tion mi memoris, sed kio okazis intertempe: la alveno de la patro, la depeŝoj de Friedrich, la disvolviĝo de mia malsano – ĉion ĉi mi ne sciis. Mi nur nun eksciis, ke mia stato estis tia, ke la kuracistoj min kredis mortanta kaj ke mia patro alkuris por min vidi ”por la lasta fojo”. Al Friedrich la malbonaj sciigoj estis konscience senditaj, sed ankaŭ la pli bonaj – nome, ke depost kelkaj tagoj la kuracistoj denove esperis – devis nun esti en liaj manoj.

”Se li mem ankoraŭ vivas” – mi diris ĝemante.

”Ne peku, Marta,” admonis la onklino; ”la bona Dio kaj liaj sanktuloj ne savis vin pro nia petego, por vin tiom ĉagreni. Estos konservata via edzo, por kiu ni preĝis tiel fervore kiel por vi… mi eĉ sendis al li skapolveston… Vi mem estas por mi nova pruvo, kiel ege efikas la propeto de la sanktuloj – ĉar vi estis jam ĉe la tomborando, kredu min – kiam mi min turnis al via ĉiela patronino, sankta Marta – ”

”Kaj mi,” interrompis mia patro, kiu politike estis tre klerikala, sed praktike tute ne simpatiis kun sia fratino, ”mi venigis el Vieno d-ron Braun, kaj li vin savis.”

La postan tagon oni permesis al mi tralegi ĉiujn alvenintajn sendaĵojn de Friedrich. Ili estis plejparte nur mallongaj demandoj aŭ same lakonaj sciigoj: ”Hieraŭ batalo – mi estas nevundita.” ”Hodiaŭ ni daŭrigos la marŝon – adresu la depeŝojn al ***.” Pli longa letero havis sur la koverto la rimarkon: ”Transdonu nur, se ĉiu danĝero estas pasinta.” Tiun ĉi mi unue legis:

”Mia ĉio! ĉu vi iam legos tion ĉi? La lasta sciigo, kiun mi ricevis de via kuracisto estis: Malsanulino havas fortan febron: stato duba. ”Duba” – tiun ĉi esprimon la doktoro eble uzis indulgeme, por ne diri ”senespera”… Se tio ĉi estas transdonita al vi, vi jam scias, ke por vi ne plu estas danĝero; sed sciu aldone, kiel mi sentis, kiam – la antaŭtagon de batalo – mi pensis, ke mia adorata edzino estas mortanta, ke ŝi min alvokas – etendas al mi la brakojn… Ni eĉ ne estis konvene adiaŭintaj… kaj mia infano, kiun mi tiel antaŭ ĝojis vidi – mortinta! Kaj mi mem morgaŭ – ĉu kuglo min trafos? Se mi antaŭscius, ke vi ne plu ekzistas, la mortiga kuglo estus por mi bonvena – sed se vi estas savota – ne, tiam mi malakceptus la morton. La ”mortĝojo,” tiu nenaturajo, ĉiam laŭdata al ni de la militistaj pastroj, ne povas esti sentata de feliĉa homo – kaj se vi vivas kaj mi revenos hejmen, mi havos ankoraŭ nekalkuleblajn trezorojn de feliĉo por enspezi. Ho, kun kia vivoĝojo ni ambaŭ ankoraŭ ĝuos la estonton, se ĝi estas al ni destinita!

Hodiaŭ la unuan fojon ni renkontis la malamikon. Ĝis nun nia vojo trapasis konkeritajn regionojn, kiujn la danoj estis forlasintaj. Fumantaj ruinoj de vilaĝoj, piedpremitaj grenkampoj, herbejoj kovritaj de armiloj kaj tornistroj, teraĵoj sulkigitaj de grenadoj, sangaj marĉetoj, ĉevalaj kadavroj, komunaj tomboj: – jen la pejzaĝoj kaj iliaj ornamoj, tra kiuj ni sekvis la venkinton; por, se eble, efektivigi novajn venkojn, t. e. bruligi pluajn vilaĝojn ktp.… Tion ni faris hodiaŭ. Ni konkeris lokon. Malantaŭ ni flamas vilaĝo. La enloĝantoj ĝin feliĉe jam forlasis. Sed en stalo ĉevalo estis forgesita – mi aŭdis la malesperantan beston piedbati kaj bleki… Ĉu vi scias, kion mi faris? Tio certe ne havigos al mi ordenon – ĉar anstataŭ ekstermi kelkajn danojn, mi galopis al la stalo por liberigi la kompatindan ĉevalon. Neeble: jam brulis la manĝujo kaj la pajlo sub ĝiaj hufoj, kaj ĝiaj kolharoj … Tiam mi pafis du revolverkuglojn en ĝian kapon – ĝi falis kaj estis savita de la terura morto per fajro. Poste mi reiris en la batalon, en la malbonodoron de la pulvo, en la surdigan bruegon de krakadanta pafado, de falanta trabaĵo, de furiozaj militkrioj. La plejmulto ĉirkaŭ mi, amikoj kaj malamikoj, estis kaptitaj de milita ebrieco, sed mi bedaŭrinde restis tute sobra. Mi ne povis malami la danojn. – Kion faris la bravuloj atakante nin? Nur sian devon. Miaj pensoj estis kun vi, Marta… Mi vidis vin sur parada lito, kaj kion mi deziris, estis, ke kuglo min trafu. Intertempe radio de espero fulmetis: ”Eble ŝi vivas! Eble mi reiros hejmen?”…

La buĉado daŭris pli ol du horojn kaj, kiel mi diris, ni okupis la lokon. La malamiko venkita forkuris. Ni lin ne persekutis. Sur la loko estis por ni sufiĉe da laboro. Je kelkcentoj da paŝoj de la vilaĝo, kaj indulgita de la fajro, staras granda farmdomo kun nombraj malplenaj ĉambroj kaj staloj; tie ni ripozos dum la nokto, kaj tien ni alportis niajn vunditojn. La enterigo de la mortintoj okazos morgaŭ. Tiam sendube kelkaj vivantoj ankaŭ estos enfositaj, ĉar la tetano post vundoj estas ofta okazaĵo. Kelkajn, kiuj restis sur la batalejo, ĉu mortintaj, ĉu vunditaj, ĉu ankaŭ nevunditaj, ni devos nepre postlasi, nome tiujn, kiuj kuŝas sub la ruinoj de disfalintaj domoj. Ili, se ili estas mortintaj, iom post iom putros, se vunditaj perdos la sangon, kaj se nevunditaj mortos pro malsato. Kaj ni – hurá! – daŭrigos nian viglan, gajan militiron…

La proksima renkonto kredeble fariĝos granda batalo. Verŝajne du grandaj korpusoj staros unu kontraŭ la alia. Tiam la nombro de mortintoj kaj vunditoj eble atingos dek mil; ĉar, se la kanonoj plenumas sian mortigan oficon, ambaŭflanke la antaŭaj vicoj estos rapide forprenitaj. Tio estas ja mirinde bela aranĝo. Sed ĝi estos ankoraŭ pli bela, kiam la paftekniko estos tiel progresinta, ke ĉiu armeo povos pafi pafaĵon, kiu ekstermos la tutan malamikan armeon per unu pafo. Eble pro tio la milito tute ĉesos. Tiam la arbitracio ne plu povos esti konfidata al la perforto – se inter du militantoj la forto estas same granda.

Kial mi skribas tion ĉi al vi? Kial mi ne kantas laŭdajn himnojn pri la milita metio, kiel decas al militisto? Kial? Ĉar mi soifas al vero kaj al la sincera esprimo de ĝi; ĉar mi ĉiam malamas la mensogan frazon – sed en ĉi tiu momento – kiam mi estas tiel proksima al la morto kaj parolas al vi, kiu eble ankaŭ estas mortanta, mi duoble deziras diri al vi mian veran senton. Se multaj aliaj homoj pensas alimaniere aŭ almenaŭ kredas, ke ili devas paroli alimaniere, mi volas, mi devas rediri antaŭ ol mi mortas kiel oferitulo de la milito: mi malamegas la militon. Ha, se ĉiu, sentante sammaniere, kuraĝus tion laŭte proklami, kia bruega protesto leviĝus al ĉielo! La nuna sonora ’hurá’, kune kun la akompananta tondrado de la pafilegoj, estus tiam supersonata de la batalkrio de la homaro soifanta al humaneco, de la venkocerta ’milito al la milito’!

Je la 3-a kaj duono frumatene.

”La supran mi skribis hieraŭ, dum nokto. Poste mi kuŝiĝis sur sakon de pajlo kaj dormis kelkajn horojn. Post duona horo ni ekiros. Ĉiuj jam estas viglaj kaj preparas la formarŝon. La kompatinduloj; ili havis nur malmulte da ripozo post la hieraŭa sanga laboro kaj antaŭ la hodiaŭa plenumota… Antaŭ momento mi ankoraŭ vizitis nian improvizitan hospitalon, kiu postrestos tie ĉi. Tie mi vidis inter la vunditoj kaj mortantoj du individuojn, al kiuj mi volonte farus same kiel al la brulanta ĉevalo: trapafi ilian kapon per kompata kuglo. Unu perdis la malsupran makzelon per pafo; la alia – sed sufiĉas… Mi ne povas helpi – neniu povas helpi, krom la morto. Bedaŭrinde ĝi ofte estas tiel malrapida… Al tiu, kiu ĝin deziras, ĝi montriĝas surda. Samtempe ĝi tro rapidas tiujn forpreni, kiuj fervore resaniĝon esperas kaj petege al ĝi diras: Ho, indulgu min!

Mia ĉevalo estas selita – mi nun devas ĉesi tiun skribaĵon. Saluton! Marta – se vi ankoraŭ vivas.”

* * *

Feliĉe estis ankoraŭ en la pakaĵo sciigoj pli novaj ol la ĵus citita skribaĵo… Post la batalo antaŭe menciita Friedrich skribis:

”Ni venkis. Mi estas nevundita. Tio estas du bonaj sciigoj – la unua precipe por via patro, la dua por vi. Sed mi ne povas forgesi, ke la sama tago alportis al sennombraj aliaj nedireblan ĉagrenon.”

En alia letero Friedrich rakontis, ke li renkontis sian kuzon Gottfried:

”Imagu, kia surprizo! Kiun mi vidas preterrajdi ĉe kapo de taĉmento? La solan filon de onklino Kornelia. Ho, kiel ŝi nun devas tremi… La junulo mem estas tute entuziasma kaj batalema. Mi tion vidis sur lia fiera, brila vizaĝo, kaj li tion ankaŭ certigis al mi. La saman vesperon ni estis kune en la tendaro, kaj mi lin alvokis en mian tendon. ’Estas ja belege’, li kriis ravite, ’ke ni batalas por la sama afero, kuzo – kaj flankon ĉe flanko! ĉu ne estas feliĉo, ke dum la unua jaro de mia leŭtenanteco okazas milito? Mi gajnos ordenon por la merito.’ – ’Kaj la onklino – kiel ŝi akceptis vian foriron?’ – ’Laŭ la kutimo de la patrinoj: kun larmoj – kiujn verdire ŝi penis kaŝi, por ne malpliigi mian plezuron kun benoj, kun ĉagreno kaj kun fiereco.’ – ’Kaj kion vi sentis, kiam vi la unuan fojon eniris la batalon?’ – ’Ho, deliron kaj ravon!’ – ’Vi ne bezonas mensogi, karulo. Ne estas staboficiro, kiu demandas pri viaj devosentoj kiel leŭtenanto, sed homo kaj amiko’ – ’Mi povas nur ripeti: ravon kaj deliron. Terure – jes… sed: tiel grandioze! Kaj la konscio, ke mi plenumas la plej altan virdevon kun Dio por la reĝo kaj la patrujo! Kaj plie: vidi la morton, tiun alie tiel timatan kaj evitatan fantomon funkcianta tie, tute proksime de mi – tio naskas en mi senton strangan, tute eksterordinaran, altan, eposan… kvazaŭ la muzo de la historio flugpendus super niaj kapoj kaj donus al nia glavo la venkoforton. Nobla kolero min kaptas kontraŭ la aroganta malamiko, kiu intencas piedpremi la rajton de la germanaj landoj, kaj estas por mi plezuro, ke mi povas kontentigi tiun malamon… Estas afero stranga kaj mistera, tiu permeso mortigi – mia devo mortigi – ne estante ordinara mortiganto, kaj kun kuraĝa oferado de la propra vivo…’

Tiel sensence parolis la knabo, kaj mi lasis lin daŭrigi. Ĉu mi mem ne sentis same, kiam la unua batalo bruis ĉirkaŭ mi? ’Eposa’, jes, li diris la ĝustan vorton. La heroaj poemoj kaj historioj, per kiuj la lernejo nin edukas por la militservado, fariĝas vibrantaj en nia cerbo dum la tondrado de pafilegoj, la fulmado de brilaj armiloj kaj la krioj de la batalantoj. Kaj la eksterordinareco, la nekomprenebla eksterleĝeco, en kiu oni subite troviĝas, efikas kvazaŭ oni estus transportata en alian mondon… estas kvazaŭ vido el la vulgara tera ekzisto kun ĝia paca, burĝa trankvilo, en titanan svarmon da inferaj spiritoj… Sed ĉe mi tiu eksciteco baldaŭ malaperis, kaj mi nur penege povas renaski en mi la sentojn, kiujn la juna Tessow priskribis. Mi tro frue komprenis, ke la batalemo ne estas io superhoma, sed io malsuperhoma; nenia mistika malkaŝiĝo el la Lucifera regno, sed rememoro el la animala regno – revekiĝo de la bestialeco. Nur tiu, kiu povas ebriiĝi ĝis freneza mortiĝemo, kiu – kiel mi vidis, ke kelkaj el ni faris – per pripensita frapo fendas la kranion de senarmigita malamiko; kiu, malnobliĝinta, fariĝis berserko – ankoraŭ pli malbone – sangon soifanta tigro, tiu dum kelkaj momentoj ĝuis ’la volupton de la batalo’. Mi neniam – kara edzino – kredu min,… mi neniam.

Gottfried ĝojas; ke ni aŭstrianoj batalas por la sama ’justa afero’ kiel la prusoj. (Kion li scias? Ĉu ne ĉiu afero estas prezentata kiel ’justa’ en milita ordono?) ’Jes, ni germanoj estas unuanima popolo de fratoj’ – ’Tio vidiĝis jam en la tridekjara milito – kaj ankaŭ en la sepjara’, mi duonlaŭte enmetis. Gottfried ne aŭdis min kaj daŭrigis: ’Ni venkos ĉiun malamikon unu por la alia, unu kun la alia’. – ’Kion vi dirus, mia karulo, se hodiaŭ aŭ morgaŭ la prusoj batalus kontraŭ la aŭstroj kaj ni ambaŭ kontraŭstarus unu la alian kiel malamikoj?’ – ’Neeble. Nun, post kiam nia sango fluis por unu sama partio, povos neniam plu…’ – ’Neniam plu? Gardu vin kontraŭ la esprimoj ’neniam’ kaj ’eterne’ en politikaj aferoj. Kio estas unutagaj musoj en la regno de vivantaj estajoj, tio estas la malamikecoj kaj amikecoj de la popoloj en la fako de la historiaj okazaĵoj.’

Mi ĉion ĉi skribas, Marta, ne ĉar mi opinias, ke tio vin interesos – kompatinda malsanulino – kaj ankaŭ ne ĉar mi volas fari konsiderojn antaŭ vi; sed mi preskaŭ pensas, ke mi mortos, kaj tial mi ne volas, ke miaj sentoj estu entombigitaj kun mi ne esprimitaj. Mia letero eble estos trovita kaj legita de aliaj ol vi. Ne devas esti por eterne prisilentita kaj kaŝita tio, kion pensas libere pensantaj kaj humane sentantaj soldatoj. ’Mi ĝin riskis’, estis la moto de Ulrich von Hutten. ’Mi ĝin diris’ – ; kun tiu trankviligo de mia konscienco mi volas forlasi la vivon.”

La plej nova el la sciigoj estis forsendita antaŭ kvin tagoj kaj alveninta antaŭ du tagoj. Kio povis esti okazinta dum tiuj ĉi kvin tagoj – kvin tagoj de batalado? Min kaptis maltrankvilo kaj timo. Kial ne alvenis iu novaĵo hieraŭ, kial ne hodiaŭ?

Ho, tiu sopiro al letero – prefere al telegramo – ; mi kredas, ke neniu vundito turmentata de febro povas tiel sopire avidi akvon, kiel mi tiam avidis sciigon. Mi estis savita; li havos la grandan ĝojon trovi min vivanta, – se – ĉiam tiu ”se” – tiu ”se,” sufokanta ĉiun esperon en la burĝono!

Mia patro devis ree forveturi. Li nun povis min forlasi kun trankvilo – la danĝero estis pasinta, kaj li havis urgajn aferojn en Grumitz. Estis decidite, ke mi lin tien sekvos kun mia malgranda Rudolf, tuj kiam mi estos akirinta la necesajn fortojn.

Nur la restado en freŝa kampara aero povus min plene resanigi kaj ankaŭ utili al la etulo. Onklino Maria restis; ŝi volis plue min flegi, kaj poste forveturi kune kun mi al Grumitz, kien jam estis antaŭirintaj Roza kaj Lili. Mi lasis ilin paroli kaj fari projektojn por mi. Sekrete mi decidis – eĉ se mi nur duone estus kapabla – baldaŭ forveturi al Schlesvig-Holstein.

Ni ne sciis, kie estis en tiu momento la regimento de Friedrich.

Ne estis eble sendi al li depeŝon, kaj mi ĉiuhore deziris telegrafi al li, por lin demandi: ”ĉu vi vivas?”

”Vi ne tiel vin ekscitu,” admonis mia patro, kiam li adiaŭis al mi, ”alie vi remalsaniĝos. Du tagojn sen sciigo: ĉu tio estas grava? Vere, tio ne estas kaŭzo de maltrankvilo. Dum militiro oni ne ĉie trovas leterkestojn kaj telegrafstaciojn ne konsiderante, ke dum la marŝado kaj la batalo oni estas tute nekapabla skribi. La milita poŝto ne ĉiam regule funkcias; oni povas resti dek kvar tagojn sen sciigoj, kaj tio ne signifas malbonon. Mi ofte pli longe ne skribis hejmen, kaj pro tio oni ne maltrankviliĝis.”

”Kiel vi tion scias, paĉjo? Mi estas konvinkita, ke la viaj tiel tremegis pro vi, kiel mi nun tremegas pro Friedrich. Ĉu ne, onklino?”

”Ni havis pli da konfido al Dio ol vi,” ŝi respondis; ”ni sciis, ke, se la bona Providenco tion permesos – ĉu alvenis sciigoj aŭ ne – via patro revenos al ni.”

”Kaj se mi ne estus reveninta, vi estis sufiĉe patriotaj por kompreni, ke afero tiel senvalora kiel la vivo de unuopa soldato, tute malaperas en la granda intereso, por kiu li ĝin perdis.

Vi, mia filino, ne estas sufiĉe patriota. Sed mi nun ne volas disputi kun vi… La ĉefa afero estas, ke vi resaniĝu kaj vin konservu por via Rudi, por fari el li bravan homon kaj defendonton de la patrujo.

* * *

Mi ne resaniĝis tiel rapide, kiel oni komence esperis. La daŭranta manko de sciigoj min tiel forte ekscitis, ke la febro preskaŭ ne forlasis min. Miaj noktoj plenigis per teruraj fantazioj, kaj miaj tagoj pasis en sopira atendado aŭ melankolia pripensado.

Estis do malfacile por mi reakiri fortojn.

Foje, post nokto, en kiu mi havis precipe terurajn aperaĵojn – Friedrich vive kuŝanta inter amaso da homaj kaj ĉevalaj kadavroj – okazis remalsaniĝo, kiu denove metis mian vivon en danĝeron. La kompatinda onklino Maria havis malfacilan taskon.

Ŝi konsideris sia devo senĉese min konsoli kaj rekomendi al mi submetiĝon, kaj ŝiaj kialoj – nome la ĉiam revenanta ”destino” – havis la efikon min ekstreme eksciti; kaj anstataŭ lasi ŝin kviete prediki, mi bedaŭrinde pasie kontraŭdiris, ribele riproĉis la sorton kaj decide asertis, ke ŝia ”destino” ŝajnas al mi sensencaĵo. Tio ĉi kompreneble sonis blasfeme, kaj la bona onklino ne nur sentis sin persone ofendita, sed ŝi ankaŭ tremis pro mia animo, kiu eble baldaŭ aperos antaŭ la dia juĝisto… Ekzistis nur unu rimedo por min trankviligi dum kelkaj momentoj. Estis, kiam oni kondukis al mi la etan Rudolfon.

”Vi, mia amata infano, mia konsolo, mia apogo, mia estonto!”… Tiamaniere mi interne alparolis la etulon, kiam mi lin ekvidis, Sed li ne volonte restis en la malgaja, malluma ĉambro de la malsanulino. Li sentis sin malkomforta, vidante sian iam tiel gajan patrinon nun ĉiam en lito kuŝanta, ploranta kaj pala. Li mem fariĝis tute malĝoja, kaj sekve mi lin restigis nur malmulte da tempo ĉe mi.

De mia patro alvenis ofte demandoj kaj sciigoj. Li estis skribinta al la kolonelo de Friedrich kaj al kelkaj aliaj, sed ne ankoraŭ estis ricevinta respondon. Kiam alvenis nomaro de la mortintoj, li sendis al mi depeŝon: ”Friedrich ne inter ili.”

”Ĉu vi eble min trompas?” mi foje demandis mian onklinon.

”Ĉu eble la sciigo pri lia morto jam de longe alvenis – kaj vi ĝin al mi kaŝas?”

”Mi ĵuras al vi…”

”Je via kredo? je via animo?”…

”Je mia animo.”

Tiu certigo min tre rekuraĝigis, ĉar mi per mia tuta forto alkroĉiĝis al mia espero… Ĉiuhore mi atendis la alvenon de letero, de depeŝo. Ĉe ĉiu bruo en la apuda ĉambro mi imagis, ke alvenas sendito; preskaŭ konstante miaj rigardoj direktis sin al la pordo, kun la persistanta imago, ke iu tie devas eniri, tenante en mano la feliĉigan informon… Kiam mi rememoras tiujn tagojn, ili ŝajnas al mi longa turmentplena jaro.

La unua luma radio estis la sciigo, ke nova batalhalto okazis – eble tiun fojon ĝi signifos pacon. La tagon post tiu informo mi unuafoje ellitiĝis. Paco! Kia dolĉa, agrabla penso…

Eble tro malfrue por mi!… Malgraŭ tio, mi sentis min nekredeble trankviligita; mi almenaŭ ne plu bezonas ĉiutage, ĉiuhore imagi la bruantan batalon ĉirkaŭanta mian amaton…

”Dank’al Dio vi nun baldaŭ resaniĝos,” diris iun tagon onklino, post kiam ŝi estis helpinta min sidiĝi sur litseĝon, kiun oni estis alŝovinta al la malfermita fenestro. ”Ni do baldaŭ povos iri al Grumitz…”

”Tuj kiam mi havos la necesan forton, mi forveturos al Alsen!”

”Al Alsen? Sed, infano mia, kion vi pensas?”

”Mi volas tie trovi la lokon, kie Friedrich aŭ estas vundita, aŭ” – mi ne povis paroli plue.

”Ĉu mi devas alkonduki la etan Rudolfon?” demandis onklino post momento. Ŝi sciis, ke tio estas la plej bona rimedo por tuj forpeli miajn malĝojajn pensojn.

”Ne, ne nun – mi deziras resti tute trankvila kaj sola. Vi ankaŭ, onklino, faru al mi la komplezon, iri en la apudan ĉambron… eble mi iom dormos. Mi sentas min tiel laca…”

”Bone, infano mia, mi lasos vin trankvila… Tie sur la tableto apud vi estas sonorilo. Se vi ion bezonas, oni tuj venos.”

”Ĉu la leterpoŝtisto jam alvenis?”

”Ne, ne estas ankoraŭ la tempo.”

”Kiam li alvenos, veku min.”

Mi min klinis malantaŭen kaj fermis la okulojn. Onklino senbrue eliris. Tian neaŭdeblan paŝadon ĉiuj domanoj estis alprenintaj dum la lasta tempo.

Mi ne deziris dormi, sed nur resti sola kun miaj pensoj…

Mi troviĝis en la sama ĉambro, sur la sama litseĝo, kie mi estis la matenon, kiam Friedrich venis sciigi al mi: ”Ni havas ordonon ekmarŝi”. La aero estis same sufoka kiel tiam, kaj ree rozoj en vazo bonodoris apud mi, ree el la kazerno sonis trumpetekzercoj. Mi facile povis retrovi la tiaman senton… mi volonte ekdormus kaj sonĝus kiel mi tiam faris, imagante, ke la pordo malfermiĝas kaj ke eniras la amato… La rozoj odoris pli kaj pli forte, kaj tra la malfermita fenestro sonoris la trará – – . Mi iom post iom perdis konscion de la estanto, pli kaj pli klare mi image revidis tiun momenton – mi tute forgesis ĉion okazintan; nur unu fiksa ideo fariĝis pli kaj pli intensa, ke nun la pordo devas malfermiĝi por enlasi la amaton.

Sed tiucele mi devis sonĝi, ke mi duone malfermas la okulojn. Estis por mi peno tion efektivigi, sed mi sukcesis – liniolarĝe mi levis la palpebrojn kaj – Kaj jen ĝi estis, la dezirita, la feliĉiga figuraĵo: Friedrich, mia amata Friedrich sur la sojlo… Laŭte ĝemante kaj kovrante mian vizaĝon per ambaŭ manoj, mi eliris el mia reva stato.

Subite mi estis konsciinta, ke ĝi estas nur halucinacio, kaj la ĉielhela lumo de feliĉo elradianta el tiu fantomo, aperigis des pli nigra la infere malluman nokton de mia malfeliĉo.

”Ho, mia Friedrich – mia perdito!” mi ĝemis.

”Marta, mia edzino – !”

Kio estas tio? Vera voĉo – lia – kaj veraj brakoj min fortege ĉirkaŭprenantaj. Ne estis sonĝo: mi kuŝis ĉe la koro de mia edzo.

* * *

Kiel en la lasta horo de la adiaŭo nia sufero montriĝis prefere per larmoj kaj kisoj – same ankaŭ nia feliĉo en tiu horo de revido. Ke oni povas freneziĝi pro ĝojo, mi klare sentis, kiam mi denove tenis la amaton, kiun mi kredis perdita, kiam mi ĝemante kaj ridante kaptis kaj rekaptis la karan kapon per ambaŭ manoj, por kisi al li la frunton, la okulojn kaj la buŝon, balbutante nekompreneblajn vortojn…

Aŭdinte mian unuan ĝojegan krion, onklino Maria alkuris el la apuda ĉambro. Ŝi ankaŭ ne estis suspektinta la revenon de Friedrich, kaj ĉe lia apero ŝi lasis sin fali sur la plej proksiman seĝon kun laŭta ”Jesuo, Maria kaj Josefo!”

Daŭris longe, ĝis kiam la unua ĝoja eksciteco sufiĉe kvieti ĝis, por ambaŭflanke ebligi demandojn, sciigojn kaj raportojn.

Tiam ni eksciis, ke Friedrich postrestis en kamparana domo, dum lia regimento daŭrigis la marŝadon. La vundo ne estis danĝera; tamen li kelkajn tagojn kuŝis senkonscie kaj febre. En la lasta tempo li ne ricevis leterojn, kaj ne estis eble por li sendi iujn al ni. Kiam li resaniĝis, la batalhalto estis jam proklamita kaj la milito fakte finita. Nenio malhelpis lin rapidi hejmen. Nun li ne plu skribis nek telegrafis; li veturis tage kaj nokte, por alveni kiel eble plej baldaŭ. Ĉu mi ankoraŭ vivis, ĉu mi resaniĝis – li ne sciis. Li ne volis sin informi – nur rapidi hejmen sen perdi unu horon kaj reteni dum la vojaĝo la esperon retrovi sian plej amatan edzinon… kaj tiu espero ne estis trompita; li nun retrovis sian plej amatan edzinon, savita kaj feliĉega – super ĉia mezuro…

Baldaŭ ni ĉiuj transloĝiĝis en la bienon de mia patro. Friedrich estis ricevinta sufiĉe longan forpermeson por sia resani ĝo, kaj la sanigilojn ordonitajn de la kuracisto: ripozo kaj bona aero, li plej bone povis havigi al si ĉe ni, en Grumitz.

Estis feliĉa postsomero… Mi ne memoras pli belan epokon de mia vivo. La fina kuniĝo kun amato longe deziregita estas ja agrablega; sed multe pli dolĉa ŝajnas al mi la reunuiĝo kun amato, kiun oni kredis perdita. Kiam mi dum momento rememoris pri la terursento min pleniganta antaŭ la reveno de Friedrich, aŭ pri la fantomoj, kiuj min turmentis dum miaj febraj noktoj – Friedrich suferanta ĉiuspecajn mortojn – kaj kiam mi nun vidis lin antaŭ mi, mia koro ĝojegis. Mi lin nun amis centoble pli varme, la retrovitan edzon, kaj mi ŝatis lian posedon kiel riĉaĵon pli kaj pli kreskantan. Mi jam konsideris min kvazaŭ almozulino – kaj nun: mi posedis ĝojigan milionon!

La tuta familio estis kunveninta en Grumitz. Ankaŭ Otto, mia frato, pasigis kun ni sian libertempon. Li estis nun dekkvinjara kaj devis studi ankoraŭ tri jarojn en la Wiener-Neustadta militakademio. Kara knabeto, mia frato, la favorato kaj fiero de la patro. Li kaj Lili kaj Roza plenigis la domon per sia gajeco. Estis senĉesa ridado, kurado, ludado per pilko, kaj ĉiuspeca petolado. Kuzo Konrad, kies regimento restis proksime de Grumitz, kiel eble plej ofte alvenis rajdante, kaj volonte partoprenis en la amuzadoj de la gejunuloj. Duan partion formis la gemaljunuloj – nome onklino Maria, mia patro kaj kelkaj el liaj kamaradoj gastantaj ĉe ni. Tiuj ĉi diligente ludis per kartoj, faris promenojn en la parko, ĝuis la bonan manĝaĵon kaj multe babilis pri politiko. Favoran okazon por tio prezentis la ĵus okazintaj militistaj fariĝoj kaj la ne ankoraŭ decidita Schlesvig-Holsteina demando. Friedrich kaj mi iomete nin apartigis de la aliaj – ni kunvenis kun ili nur dum la manĝoj – kaj eĉ ne ĉiam. Oni ne kontraŭstaris nin. Estis konsentite, ke ni estis travivantaj duan ”mielan lunon” kaj ke izoleco estis por ni konvena. Kaj ni plej volonte estis solaj. Sed ne, kiel eble pensis la aliaj, por petoli kaj karesi – por tio ni ne estis sufiĉe novedziĝintaj, sed ĉar ni trovis plej grandan kontentiĝon en reciproka societo. Post la antaŭ ne longe spertitaj ĉagrenoj, ni ne povis partopreni la naivan viglecon de la junularo, nek kunsenti kun la interesoj kaj interparoloj de la altranguloj, kaj tial ni preferis – per la silente konsentita privilegio de enamiĝinta paro – ĝui kiel eble plej grandan solecon. Ni kune faris longajn promenojn, kelkfoje ekskursojn en la najbaraĵo, forrestante la tutan tagon; multajn horojn ni pasigis duope en la biblioteko, kaj vespere, dum la aliaj okupi ĝis per diversaj ludoj, ni retiriĝis en nian ĉambron, kie ni ĉe teo kaj cigaro rekomencis niajn intimajn konversaciojn. Ni ĉiam havis multon por diri unu al la alia. Plej volonte ni rakontis pri la sentoj de funebro kaj teruro, kiujn ni spertis dum la tempo de nia apartiĝo; tio ĉiam renovigis la ĝojon de nia retrovo. Ni interkonsentis, ke antaŭsentoj de morto kaj tiuspecaj aferoj estas nur superstiĉo, ĉar depost la horo de nia adiaŭo ni ambaŭ estis estintaj plenaj de la ideo, ke aŭ unu aŭ la alia mortos – kaj nun ni ree posedis unu la alian! Friedrich devis precize rakonti al mi ĉiujn danĝerojn kaj suferojn de li spertitajn, kaj priskribi la teruraĵojn de la batalkampo kaj de la hospitalo. Mi ŝategis la tonon de indigno kaj doloro, kiu dum tiaj raportoj tremis en lia voĉo. El la maniero, laŭ kiu li parolis pri la abomenaĵoj, kies atestanto li estis dum la batalo, mi ĉerpis la promeson, ke estonte nobla humaneco subigu la barbarecon, unue en unuopaj homoj, poste en multaj, fine en – ĉiuj.

Ankaŭ mia patro kaj Otto ofte petis de Friedrich, ke li rakontu epizodojn el la okazinta milito. Kompreneble ili tion faris laŭ sento tute malsama ol tiu, laŭ kiu mi petis tian rakonton, kaj sekve la rakonto de Friedrich ankaŭ estis laŭ sento diferenca. Li kontentiĝis konigi la taktikajn movojn de la trupoj, la rezultojn de la bataloj, la nomojn de la lokoj defenditaj kaj kaptitaj, priskribis kelkajn scenojn en la tendaro, ripetis parolojn diritajn de la militestroj kaj aliajn tiuspecajn militsciigojn. Lia aŭdantaro estis ravita; mia patro aŭskultis kun kontentego, Otto kun admiro, la generaloj kun kompetenta graveco. Mi sola ne ŝatis tiun sekan rakontmanieron; mi sciis, ke ĝi prisilentis amason da sentoj kaj pensoj, kiujn la aferoj konigitaj estis naskintaj en la fundo de la animo de la rakontanto. Kiam mi foje riproĉis lin pri tio, li respondis jene: ”Ĉu malvero? Ĉu malsincero? Ĉu manko de kuraĝo esprimi sian opinion? Ne, karulino, vi eraras – estas nur konveneco. Ĉu vi memoras nian edziĝan vojaĝon – nian forveturon el Vieno, la unuan solecan kuniĝon en la vagono, la nokton en la Praga hotelo? Ĉu vi iam rakontis ĉi tie la detalojn de tiuj horoj kaj iam priskribis al viaj amikoj kaj parencoj la sentojn kaj movojn de tiu rozkolora epoko?”

”Ne, certe ne… Ĉiu virino silentas pri tiuj aferoj…”

”Nu, vi vidas, estas ankaŭ aferoj pri kiuj ĉiu viro silentas. Vi ne povas konigi viajn amajn plezurojn; ni ne niajn militajn suferojn. Unu povus malŝirmi vian ĉefvirton – la ĉastecon; la alia nian – la kuraĝon. Pri la voluptoj de la ”miela luno” neniu ”virina” virino, kaj pri la teruroj de la batalkampo neniu ”vira” viro povas ion rakonti. Kiel? Dum la ravo de la amo vi verŝis dolĉajn larmojn – kiel? – sub la bato de la morta falĉilo, – mi plende kriis. – Kiel ni povus konfesi, vi tian volupton, kaj mi tian malkuraĝon?”

”Kaj ĉu vi kriis – ĉu vi tremis, Friedrich? Al mi vi tion povas diri. Mi ne kaŝas al vi la sekretojn de mia ama vivo, vi do povas – ”

”Ĉu konfesi al vi la mortan teruron, kiu nin soldatojn kaptas sur la batalkampo? Kiel do povus esti alie? La frazaĵo kaj la poezio mensogas pri tio – la entuziasmo artifike vekita de la frazaĵo kaj poezio povas momente venki eĉ la naturan instinkton de la memkonservo – sed nur momente… Ĉe la brutuloj kelkfoje la avido mortigi kaj ruinigi povas forpeli la timon pri la propra vivo; ĉe la honestuloj la fiereco forigas la signojn de tiu timo… Sed kiom da kompatindaj junuloj mi aŭdis ĝemi kaj plori – kiom da malesperaj rigardoj, da vizaĝoj kuntiritaj pro mortotimo mi vidis – kiajn plendojn kaj malbenojn kaj petegojn mi aŭdis!”

”Kaj tio vin dolorigis, mia bonulo, dolĉanima?”

”Ofte ĝis ekkrio, Marta. Kaj tamen malpli al estus konforme al mia natura impresebleco… Ŝajnas, ke, kiam ĉe la vido de unuopa sufero oni estas kaptita de kompato, tiam la vido de milopa suferado devus naski miloble pli fortan kompaton. Sed la malo okazas: la multego malakrigas la sentemon. Oni ne povas tiel forte kompati unu homon, vidante ĉirkaŭ li 999 same malfeliĉajn. Sed kvankam oni ne havas la kapablon, senti pli ol certan gradon da kompato – oni tamen povas pensi kaj kalkuli, ke ekzistas nemezurebla kvanto da mizero – ”

”Tion vi povas kaj ankaŭ kelkaj aliaj – tamen la plimulto nek pensas, nek kalkulas.”

”Nek pensas,” li ripetis. ”Bedaŭrinde, tio estas la kaŭzo de ĉiuj malbonaĵoj: la plimulto ne pensas.”

* * *

Mi sukcesis decidigi Friedrichon, ke li forlasu la militan servon.

La cirkonstanco, ke – post lia edziĝo – li servis ankoraŭ pli ol unu jaron kaj militiris kun distingo, ŝirmis lin kontraŭ la suspekto, kiun havis mia patro dum la tempo de lia fianĉi ĝo, ke la edziĝo ne havis alian celon ol ebligi lin forlasi la karieron; Nun, kiam la paco, kies preparoj estis komencitaj, estos kontraktata, kaj ĉar antaŭvideble sekvos longaj pacaj jaroj – eksiĝo el la militista profesio ne havis ion malhonorigan. Certe tio ankaŭ iomete ofendis la fierecon de Friedrich, rezigni oficon kaj renton por, kiel li diris ”nenion fari, nenio esti kaj nenion havi”; sed lia amo al mi estis sento pli forta ol lia fiereco, kaj li ne povis kontraŭstari miajn petojn. Mi klarigis, ke mi ne duan fojon povus suferi la animan maltrankvilon, kiun kaŭzis al mi la lasta disiĝo – kaj li mem ne deziris renovigi tiun doloron al ni ambaŭ. La delikata sento, kiu antaŭ lia edziĝo kun mi, igis lin timi vivon per la havo de riĉa virino, ne plu valoris; ĉar nia unuiĝo estis nun tiel perfekta, ke ne estis plu rimarkebla diferenco inter ”mia” kaj ”via”, kaj ni tiel bone komprenis unu la alian, ke li ne povis timi de mia flanko maljustan opinion pri lia karaktero. Krom tio, la lasta militiro estis tiel pligrandiginta lian antipation kontraŭ la mortigaj devoj de la milito, kaj la malkaŝa konfeso de tiu antipatio ĝin tiom estis fortiginta, ke la eksiĝo estis por li ne nur cedo, farita al nia hejma feliĉo, sed samtempe efektiva pruvo de lia opinio, tributo de konvinko, kaj sekve li promesis al mi, ke venontan aŭtunon, kiam la diskutoj pri la paco estos finitaj, li petos sian eksiĝon.

Ni projektis aĉeti bienon per mia havo, deponita en la banko Schmitt & Filoj, kaj la administrado de ĝi estus por Friedrich taŭga okupo. Tiamaniere la unua parto de lia ĉagreno ”nenion fari, nenio esti kaj nenion posedi” estus forigita. Pri ”esti kaj posedi” oni ankaŭ trovus rimedon.

”Esti i. r. kolonelo emerita kaj feliĉa homo – ĉu tio ne sufiĉas?” mi demandis. ”Kaj posedi: ĉu vi ne posedas min – min kaj Rudi kaj – la venontajn… Ĉu tio ne sufiĉas?”

Li ridante min ĉirkaŭprenis.

Al mia patro kaj al la aliaj ni ankoraŭ ne volis sciigi niajn projektojn. Ĉiuokaze ili farus kontraŭdirojn, donus konsilojn, esprimus riproĉojn – kaj tio estis nun ankoraŭ superflua. Poste ni estus ĉion ĉi malatentontaj; ĉar kiam du homoj estas unu por la alia ĉio en ĉio, ĉiu fremda, kontraŭa opinio fariĝas senvalora. Tiu akirita certeco pri la estonto, kiu cetere favore kontrastis kun la malfeliĉa estinto… Mi nur povas ĝin rediri: ĝi estis bela vivtempo.

Mia filo Rudolf, nun sepjara vireto, komencis lerni legi kaj skribi, kaj lia instruistino – estis mi. Mi ne estus permesinta, ke vartistino havu la plezuron – kio verŝajne ne estus estinta tio por ŝi – vidi tiun animeton iom post iom disvolviĝi, kaj ke ŝi havigu al li la unuajn surprizojn de la sciado. La etulo estis ofte nia akompananto dum niaj promenoj, kaj ni ne laci ĝis respondi al la demandoj, kiujn lia vekiĝinta sciemo al ni faris – respondi laŭ eblo. Ni ne volis mensogi. Ni ne timis respondi: ”tion oni ne scias, Rudi,” kiam li faris demandojn, kiujn neniu povas solvi. Komence okazis, ke Rudolf, ne kontenta kun tiu respondo, ripetis sian demandon al onklino Maria, al sia avo aŭ al – la vartistino, kaj de ili li ĉiam ricevis sendubajn klarigojn. Tiam li triumfe venis al ni: ”Vi ne scias, kian aĝon havas la luno? Mi nun scias: ses mil jarojn – memoru tion”. Friedrich kaj mi interŝangis mutan rigardon. En tiu rigardo kaj silento kuŝis tuta libro da pedagogiaj plendoj kaj duboj.

Mi precipe malŝatis la soldatludadon de miaj patro kaj frato kun la etulo. La ideoj ”malamiko” kaj ”bategi” eniris lian kapon, mi ne scias kiamaniere. Iun tagon Friedrich kaj mi alvenis en la momento, kiam Rudolf kun vipo senkompate batis du ĝemantajn hundidojn.

”Ĉi tiu estas trompema italo,” li diris, preta por rebati unu el la kompatindaj bestetoj, ”kaj tiu” – montrante la alian – ”estas aroganta dano.”

Friedrich elŝiris la vipon el la mano de la punanto de la nacioj: ”Kaj ĉi tiu estas senkora aŭstro,” li diris, faligante kelkajn fortajn batojn sur la ŝultrojn de Rudolf. La italo kaj dano ĝojege forkuris, kaj la ĝemado nun venis de nia malgranda samlandano.

”Ĉu vi koleras kontraŭ mi, Marta, pro tio, ke mi batis vian filon? Mi verdire ne ŝatas la punon per batoj; sed krueleco kontraŭ bestoj min indignigas – ”

”Ĉu oni do nur kontraŭ homoj… rajtas esti kruela?” demandis la etulo meze de sia ĝemado.

”Tute ne – ankoraŭ malpli – ”

”Ĉu vi ne mem batis italojn kaj danojn?”

”Ili estis malamikoj – ”

”Ĉu tiujn oni do rajtas malami?”

”Kaj hodiaŭ aŭ morgaŭ” – Fiedrich murmuretis al mi – ”la pastro diros al li, ke oni devas ami siajn malamikojn – ho, logiko! ”Poste, laŭte al Rudolf: ”Ne ĉar ni ilin malamas, estas permesite bati niajn malamikojn, sed ĉar ili volas bati nin.”

”Kaj kial ili volas nin bati?”

”Ĉar ni ilin – ne, ne,” li sin interrompis, ”el ĉi tiu cirklo mi ne trovas eliron. Ree ludu, Rudi – ni al vi pardonas – sed tion ne refaru.”

Kuzo Konrad faris, kiel ŝajnis al mi, kelkajn progresojn en la favoro de Lili. Persisto ĉion venkas. Mi plezure vidus tiun unuiĝon, kaj kun kontento mi rimarkis, kiel la okuloj de mia fratino ĝoje ekbrilis, kiam de malproksime aŭdiĝis la hufbatoj de la alvenanta ĉevalo de Konrad, kaj kiel ŝi ekĝemis, kiam li forrajdis. Li ne plu amindumis ŝin, t. e. li ne plu parolis pri sia amo, ne ripetis sian peton – tamen lia konduto estis vera sieĝo.

”Kiel estas diversaj manieroj konkeri fortikaĵon,” li foje klarigis al mi, per atako, per malsato – same estas ankaŭ diversaj rimedoj por igi virinan koron kapitulaci. Unu el la plej efikaj estas la kutimo – la kortuŝo… Do devas ŝin kortuŝi, ke mi amas tiel konstante, tiel konstante silentas kaj ĉiam revenas.

”Se mi forestus, estus malplenaĵo en ŝia vivo; kaj se mi ankoraŭ kelkan tempon tiamaniere daŭrigos mian agadon, ŝi ne plu rezistos.”

”Kaj kiom da sepjaroj vi intencas servi por gajni vian elektitinon?”

”Mi ne kalkulis… ĝis kiam ŝi min akceptos.”

”Mi miras pri vi. Ĉu ne ekzistas aliaj knabinoj en la mondo?”

”Ne por mi. Mi enamiĝis en Lilin. Ŝi havas ion specialan en sia buŝangulo, en sia irado, en sia parolmaniero, kion nenio alia povas anstataŭi… Vi, Marta, ekzemple, estas dekoble pli bela, kaj centoble pli inteligenta – ”

”Dankon – ”

”Sed mi ne volus havi vin kiel edzinon.”

”Dankon.”

”Ĝuste ĉar vi estas tro inteligenta. – Vi certe min rigardus de supre. Mia kruceto sur la kolumo, mia sabro, la spronoj ne imponas al vi. Lili kontraŭe respektas bataleman viron – mi scias, ke ŝi adoras la militistojn, sed vi – ”

”Tamen mi du fojojn edziniĝis kun militisto,” mi respondis ridetante.

* * *

Dum la manĝoj, ĉe la supra fino de la tablo, kie mia patro kaj liaj maljunaj amikoj direktis la interparoladon kaj kie ankaŭ mi kaj Friedrich sidis – la gejunuloj estis ĉe la alia fino – oni precipe pritraktis politikon; tio estis la preferata temo de la maljunaj sinjoroj. La diskutoj pri paco prezentis sufiĉegan okazon por aŭdigi tiun saĝecon; ĉar oni ĝenerale konsentas, ke politikaj diskutoj estas la plej inda temo por seriozaj viroj.

Pro ĝentileco kaj indulgo al mia virina racia malforteco unu el la generaloj okaze diris: ”Tiaj aferoj povas nur malmulte interesi nian junan baroninon Marta – ni devus ilin nur pritrakti inter ni, ĉu ne, bela virinjo?”

Sed tian indulgon mi rifuzis, kaj insiste petis, ke oni daŭrigu la konversacion. Mi vere treege interesiĝis pri la okazaĵoj en la militista kaj diplamatia mondoj. Ne de la sama vidpunkto kiel tiuj sinjoroj: tamen mi tre deziris esplori ĝis definitiva konkludo la ”Danan demandon,” kies devenon kaj disvolvon mi kaŭze de la milito tiel atente estis studinta. Nun, post tiuj bataloj kaj venkoj devus esti decidita la sorto de la duklandoj – sed daŭris ankoraŭ la demandoj kaj duboj. Ĉu la duko de Augustenburg – la fama duko, pro kies rajtoj la tuta disputo okazis – estas nun posedanto? Tute ne. Eĉ nova pretendanto montriĝis. Ne sufiĉis Glücksburg kaj Gottorp kaj ĉiuj aliaj dinastioj, kies nomojn mi penege estis lerninta. Venas nun Rusujo, proponante iun dukon de Oldenburg. Sed la rezulto de la milito ĝis nun ja estis, ke la duklandoj devas aparteni, nek al iu duko de Glücks-, Augusten-, Oldenburg, nek al iu ajn -burg, sed al la kunligitaj venkintoj. Mi eksciis, ke la artikoloj de la ĵus pritraktitaj pacaj proponoj estas jenaj:

1. ”Danujo cedas la duklandojn al Aŭstrio kaj Prusujo.”

Tion mi aprobis. Kompreneble la liganoj nun rapidos transdoni la landon akiritan ne por si mem, sed por alia, al tiu alia.

2. ”La landlimo estas akurate fiksota.”

Tio ankaŭ estas aprobinda, se nur tiaj reguligoj havus iom pli da daŭrebleco; sed estas ja plendinde, kiel ofte la bluaj kaj verdaj linioj sur la landkartoj aliiĝas.

3. ”La ŝtataj ŝuldoj dividiĝos laŭ la nombro de la loĝantaro.”

Tion mi ne komprenis. Miaj studoj ne ampleksis la ekonomiajn kaj financajn demandojn. Mi interesiĝis pri politiko nur tiom, kiom ĝi rilatis al milito kaj paco; ĉar tio estis por mi – kiel homo kaj edzino – afero de koro.

4. ”La elspezoj de la milito estas pagotaj de la duklandoj.”

Tion mi iel komprenis. La lando estis dezertigita, la surkampa greno piedpremita, la junuloj mortigitaj: ian kompenson ĝi meritis – nu, ĝi pagos la militajn elspezojn.

”Kaj kia novaĵo pri Schlesvig-Holstein hodiaŭ?” mi demandis, kiam la interparoloj ankoraŭ ne temis pri politiko.

”La plej nova sciigo,” informis min mia patro, la 13-an de aŭgusto, ”estas, ke sinjoro von Beust demandis la Federacian Konsilantaron, laŭ kia rajto la liganoj akceptas la duklandojn de reĝo, kiun la ligo ne aprobis kiel laŭleĝan posedanton.”

”Tio estas ja tute saĝa kontraŭdiro,” mi rimarkigis, ”ĉar oni ja diris, ke la laŭprotokola princo ne estis la laŭleĝa estro de la germanaj landoj; kial vi nun solene akceptas de Christian IX – ”

”Tion vi ne komprenas, infano mia,” interrompis mia patro. ”Estas aroganteco, ĉikano de tiu sinjoro von Beust, nenio alia. Cetere la duklandoj ja estas niaj, ĉar ni ilin konkeris.”

”Sed ne konkeris por vi mem, ĉu ne? – Oni diris, por la duko de Augustenburg.”

”Vi ree ne komprenas. La kialoj, kiujn la ministraroj antaŭ la komenco de milito prezentas kiel kaŭzon de ĝi, fariĝas malĉefaj, kiam la bataloj okazis. Tiam la venkoj kaj malvenkoj produktas tute novajn kombinaĵojn; tiam la regnoj malgrandi ĝas, pligrandiĝas, kaj formiĝas laŭ proporcioj antaŭe ne suspektitaj.”

”La kialoj do ne estis, ĝuste dirite, kialoj, sed pretekstoj, ĉu ne?” mi demandis.

”Ĉu pretekstoj? ne,” – diris unu el la generaloj por helpi mian patron – ”Pli ĝuste okazigoj por faroj, kiuj poste per si mem efektiviĝos laŭ la sukcesoj.”

”Se tio dependus de mi,” diris mia patro, ”mi post Düppel kaj Alsen ne estus konsentinta traktadojn pri paco – oni eble estus konkerinta la tutan Danujon.”

”Kaj kial?”

”Por ĝin enkorpigi en la Germanan Ligon.”

”Vi do estas alie nur aŭstria patrioto, kara patro – ĉu la pligrandiĝo de Germanujo ne estas por vi tute indiferenta?”

”Ĉu vi forgesis, ke la Habsburgoj estis iam germanaj imperiestroj, kaj ke ili povas refariĝi tiaj?”

”Ĉu tio vin ĝojigus?”

”Kiun aŭstron tio ne plenigus per ĝojo kaj fiero?”

”Sed kion vi dirus,” opiniis Friedrich ”se la alia germana potenca ŝtato havus similajn revojn?”

Mia patro laŭte ridegis.

”La krono de la sankta romana-germana imperio sur la kapo de protestanta reĝeto? Ĉu vi estas malsprita?”

”Ni esperu,” rimarkigis d-ro Bresser, ”ke ne okazos disputo inter la du potencaj ŝtatoj pri la objekto, por kiu ili kune batalis.

Estis bagatelo gajni la Elbprovincojn – sed kion fari el ili nun? Tio eble okazigos ĉiuspecajn komplikajojn. Ĉiu milito – kia ajn estas ĝia fino – nepre enhavas ĝermon de sekvonta milito. Kompreneble perforta ago ĉiam ofendas iun rajton.

Tiu ofendita rajto baldaŭ protestas, kaj nova konflikto okazas – kiu ree rezultas en malpravecon naskanta perforto – kaj tiamaniere senfine.”

Post kelkaj tagoj jen alia novaĵo: Reĝo Wilhelm de Prusujo faris viziton al nia imperiestro en Schönbrunn. Korega akcepto, ĉirkaŭpreno. Suprentiritaj prusaj flagoj. La prusa nacia himno ludata de ĉiuj militistaj orkestroj.

Ĝojegaj krioj de bonveno. Tiuj raportoj plaĉis al mi, ĉar ili neniigis la malbonan antaŭdiron de d-ro Bresser, ke la du ĉefŝtatoj interdisputos pri la landeto, kiun ili kune liberigis.

Tiun trankviligan konfidon esprimis ankaŭ ĉiuj gazetoj.

Mia patro ankaŭ ĝojis pri la amikaj interrilatoj en Schönbrunn.

Tamen ne de la paca vidpunkto, sed de la milita. ”Mi ĝojas,” li diris, ”ke ni nun havas novan liganon. Ligitaj kun Prusujo, ni same facile kiel ni akiris la duklandajn – povos repreni Lombardion.”

”Tion Napoleon ne konsentos, kaj kun li la pruso ne volonte malpaciĝos,” opiniis unu el la generaloj. ”Cetere estas tre malbona signo, ke Benedetti, la plej malica malamiko de Aŭstrio, estas nun ambasadoro en Berlino.”

”Sed diru al mi, sinjoroj,” mi kriis, kunigante la manojn, ”kial do ĉiuj civilizitaj ŝtatoj de Eŭropo ne formas ligon? Tio, certe estus la plej simpla rimedo”…

La sinjoroj suprentiris la ŝultrojn, fiere ridetis kaj ne donis, al mi respondon. Mi evidente estis dirinta unu el tiaj sensencaĵoj, kiajn ofte diras la virinoj, kiam ili kuraĝas tuŝi la por ili nekonvenan kampon de la supera politiko.

* * *

Fariĝis aŭtuno. La 30-an de oktobro la paco estis subskribita, kaj nun devis plenumiĝi mia plej fervora deziro – la eksiĝo de Friedrich.

Sed la homo pensas, kaj la cirkonstancoj direktas. Okazis, io – maldolĉa bato por mi – kio renversis miajn tiel ĝoje faritajn projektojn. Simple tio: la firmo Schmitt & Filoj bankrotis kaj mia tuta privata havaĵo perdiĝis.

Estis ankaŭ sekvo de la milito, tiu bankroto. La kartoĉoj kaj bomboj faligas ne nur la murojn, kiujn ili celas – : pere de tiu skuo ruiniĝas ankaŭ en vasta ĉirkaŭo bankoj kaj kreditejoj…

Pro tio mi ne fariĝis almozulino kiel tiom da aliaj; ĉar mia patro estis zorgonta por mi. Sed ni devis forigi la projekton de eksiĝo. Ni ne plu estis sendependaj homoj; la salajro de Friedrich estis nun nia sola memstara enspezo. Eĉ se mia patro donus al mi sufiĉan monhelpon – estis tute neeble, ke Friedrich en tiaj cirkonstancoj farlasu la militservon. Mi mem ne povis tion postuli de li: kiun rolon li do estus ludinta rilate al mia patro?

Ni devis submetiĝi. ”Destino” estus dirinta onklino Maria.

Pri la doloro, kiun mi sentis pro tiu grava mona perdo – kelkaj centmiloj – mi nur malmulte povas sciigi. Ne estas en mia taglibro longaj skribaĵoj pri tio, kaj ankaŭ mia memoro – kiu de tiu tempo ricevis tiom da pli doloraj impresoj – ne konservas pri tiuj okazintaĵoj tre vivajn postsignojn. Mi nur scias, ke mi precipe priploris la belan ”aeran kastelon” de ni konstruitan: Eksiĝo, aĉeto de bieno, ekzisto sendependa kaj apartigita de la tiel dirita ”mondo”. Krom tio, la perdo ne estis tre dolora por mi. Ĉar, kiel mi diris, mia patro dum sia vivo ne estus permesinta, ke mi suferu mankon, kaj poste li postlasus al mi sufiĉan heredaĵon; ankaŭ por mia filo Rudolf mi antaŭvidis certan riĉaĵon. Unu konsolon mi havis: ne minacis la plej malgranda milito: oni povis atendi dek, dudek jarojn de paco. – Ĝis tiam!…

En la kontrakto de la 30-a de oktobro Schlesvig-Holstein kaj Lauenburg estis ceditaj al Prusujo kaj al Aŭstrio je libera dispono. Ambaŭ, nun plej bonaj amikoj, certe ĝojas pri tiu sukceso; ili frate dividos la profiton kaj ne havos kaŭzon por disputo. Nenie – sur la tuta horizonto – la malbonfama ”nigra punkto”. La itala malvenko estis sufiĉe rebonigita de la milita gloro akirita en Schlesvig-Holstein, ne estis do kaŭzo, eĉ por militista gloramo, komenci novan militiron. Rilate al tio mi do estis trankvila. Ke milito antaŭ ne longe okazis, estis por mi garantio, ke ĝi ne baldaŭ reokazos. Post pluvo venas sunlumo, kaj en la sunlumo oni forgesas la pluvon. Ankaŭ post tertremoj kaj vulkanaj eksplodoj la homoj rekonstruas novajn domojn sur la rubo sen pripensi la danĝeron, ke la travivita katastrofo eble ripetigos. Ŝajnas, ke ĉefa parto de nia vivenergio kuŝas en forgesemo.

Ni luis vintran loĝejon en Vieno. Friedrich nun trovis okupon en la milita ministrejo, ofico, kiun li certe pli ŝatis ol la servon en la kazerno. Tiun ĉi jaron miaj fratinoj kun onklino Maria pasigis la karnavalon en Prago. Ĉu la fakto, ke la regimento de Konrad restis en la bohema ĉefurbo, estis nur hazardo?

Aŭ ĉu tiu cirkonstanco influis la elekton de la vintra restadejo? Kiam mi okaze esprimis tiun lastan supozon al mia fratino Lili, ŝi ruĝiĝis kaj suprentirante la ŝultrojn, respondis: ”Vi ja scias, ke mi lin ne amas.”

Mia patro ekloĝis en sia malnova domo en la Herrengasse.

Li proponis al ni, ke ni venu al li, ĉar li havis sufiĉe da loko; sed ni preferis vivi solaj, kaj luis sur la kajo Franz-Joseph malgrandan ”mezzaninon”. La salajro de mia edzo kaj la monata rento, kiun donacis al mi mia patro, plene sufiĉis por nia modesta mastrumado. Ni kompreneble estis devigataj rezigni abonitajn loĝiojn, kortegajn balojn – entute la ”iradon en la mondon”. Sed kiel facile ni rezignis ĉion ĉi! Estis al ni eĉ agrable, ke niaj monaj perdoj pravigis tiun retiriĝon – ĉar ni ŝategis solecon.

Tamen al malgranda rondo de parencoj kaj amikoj nia domo restis malfermita. Precipe mia amikino de la infaneco Lori Griesbach nin ofte vizitis, preskaŭ pli ofte ol mi deziris. Ŝiajn babiladojn, kiuj jam antaŭe ŝajnis al mi trivialaj, mi nun juĝis lacige senspritaj, kaj la horizonto de ŝiaj interesoj, kies malvastecon mi ĉiam estis koninta, ŝajnis nun al mi ankoraŭ pli limigita. Sed ŝi estis beleta, vigla kaj koketa. Mi komprenis, ke en societo multaj pro ŝi perdis la saĝon – kaj oni diris, ke ŝi volonte lasis sin amindumi. Kio ne plaĉis al mi, estis la percepto, ke Friedrich treege plaĉas al ŝi, kaj ke ŝi ofte sendis al li okulsagojn, kiuj evidente havis la destinon resti fiksitaj en lia koro. La edzo de Lori, ornamo de la ĵokeklubo, de la ĉevalkurejo kaj de la teatraj kulisoj, estis tiel malmulte fidela, ke malgrava venĝo de ŝia flanko ne estus tro severe kondamnota; sed ke Friedrich devus servi kiel venĝpero – tion mi ne povis aprobi…

Ĉu ĵaluza – mi? Mi ruĝiĝis, kiam mi konsciis pri tia movo.

Mi ja estis tiel certa pri lia koro… Neniun; neniun virinon en la mondo li povis tiom ami, kiom li min amis. Jes, ami – sed malgranda amflameto povus eble ekflami flanke de la ardo al mi dediĉita…

Lori tute ne kaŝis al mi sian admiron al Friedrich: ”Aŭskultu, Marta, – vi nepre estas enviinda pro tiu ĉarmega edzo.” Aŭ: ”Gardu lin zorgeme, vian Friedrichon, ĉar lin persekutas ĉiuj virinoj.”

”Mi estas certa pri lia fideleco,” mi respondis.

”Ne fariĝu ridinda – opiniante, ke ”fidela” kaj ”edzo” povas esti nomataj kune, tio estas neebla. Vi scias, kiel ekzemple mia edzo – ”

”Ho, eble oni vin ankaŭ pri tio malbone informis. Cetere, ili ne estas ĉiuj samaj – ”

”Ĉiuj, ĉiuj – kredu min. Mi ne konas eĉ unu sinjoron, kiu ne… Inter tiuj, kiuj min amindumas, kelkaj estas edziĝintaj – kion ili celas? Evidente nek ekzerci min nek sin mem en edzeca fideleco.”

”Kredeble ili scias, ke vi ne plenumos ilian peton… Kaj ĉu Friedrich ankaŭ apartenas al tiu rondo?” mi demandis ridante.

”Tion mi certe ne diros al vi, anserineto. Ĉu mi ne estas sufiĉe ĝentila, sciigante vin pri mia admiro al li? Restas por vi nur: esti atenta.”

”Mi jam atentas, Lori, kaj mi kun malplaĉo vidis viajn diversajn atakojn de koketeco.”

”Ĉu estas eble? Mi do estonte devos pli bone ŝajnigi.”…

Ni ambaŭ ridis; tamen mi sentis, ke – kiel sub mia ŝerce konfesita ĵaluzo vualiĝis vera movo de tiu pasio – same ankaŭ kuŝis ero de vereco sub ŝia incitema parolo.

La edzo de Lori ne estis partopreninta en la Schlesvig-Holsteina militiro, kaj tio lin treege ĉagrenis. Ankaŭ Lori koleris pro tiu malbonŝanco.

”Milito tiel bela kaj sukcesplena!” ŝi plendis. ”Griesbach certe estus avancinta unu gradon en la rangordo. Nu, mia konsolo estas, ke dum la proksima militiro – ”

”Kion vi pensas?” mi interrompis. ”Por tio ne estas la plej malgranda perspektivo. Aŭ ĉu vi scias kaŭzon? Pro kio do oni militirus nun?”

”Pro kio? Pri tio mi vere ne atentas. La militoj alvenas, kaj jen ili estas. Ĉiam post kvin aŭ ses jaroj iu okazas, tio estas la laŭhistoria irado.”

”Sed devas esti kaŭzoj, ĉu ne?”

”Eble… sed kiu ilin konas? Mi certe ne, nek mia edzo.”

”Kial do oni batalas tie supre?” mi lin demandis dum la lasta milito. ”Tion mi ne scias – estas ankaŭ tute egale al mi,” li respondis, suprentirante la ŝultrojn, ”mi nur ĉagreniĝas, ĉar mi ne kunestas”. Ho, Griesbach estas vera soldato. – La ”kial” kaj la ”pro kio” de la militoj ne koncernas la soldaton. Tion la diplomatoj decidas kune. Mi neniam cerbumis pri politikaj disputoj. Nin virinojn tio tute ne tuŝas – ni ja nenion komprenus. Se fulmotondro subite eksplodas, ni nur kapablas preĝi. – ”

”Ke ĝi faligu la najbaron kaj ne nin, tio certe estas la plej simpla elturniĝo.”

* * *

”Estimata sinjorino, Amiko – eble ankaŭ malamiko – ĉiuokaze scianto, kiu ne volas sin nomi, vin per tio sciigas, ke vi estas trompata. Plej perfide trompata. Via hipokrita edzo kaj via laŭ ŝajno senkulpa amikino mokas vian bonaniman konfidon, kompatinda, blindigita sinjorino. Mi havas miajn tialojn, por senmaskigi ilin. Mi ne agas pro bonvolo al vi; ĉar mi bone komprenas, ke tiu senmaskigo de du amataj personoj kaŭzos al vi pli da doloro ol da utilo – sed mi ne estas via amiko. Eble mi estas malakceptita adoranto, kiu sin venĝas… La motivo ne estas atentinda. La fakto ekzistas kaj se vi deziras pruvojn, mi povas ilin havigi al vi. Sen pruvoj vi certe ne fidus al anonima letero. La tie ĉi aldonitan leteron la grafino Gr. *** perdis.”

Ĉi tiu miriganta letero, en bela printempa mateno, troviĝis sur nia manĝotablo. Friedrich sidis kontraŭ mi, okupita per siaj poŝtaĵoj, dum mi legis kaj relegis la suprajn liniojn. La letereto aldonita al la perfida skribaĵo estis enfermita en aparta koverto kaj mi hezitis ĝin malfermi.

Mi rigardis al Friedrich. Li estis enprofundiĝinta en matena gazeto, tamen li sentis mian rigardon fiksitan sur si; li mallevis la gazeton kaj turnis la kapon al mi kun sia kutima karesa, ridetanta vizaĝesprimo: ”Nu, kio okazis, Marta? Kial vi min tiel fikse rigardas?”

”Mi deziras scii, ĉu vi ankoraŭ min amas.”

”Jam de longe ne plu,” li ŝerce diris. ”Verdire, vi ĉiam estis malagrabla al mi.”

”Tion mi ne kredas.”

”Sed nun mi vidas – vi ja estas tute pala! ĉu vi ricevis malbonan sciigon?”

Mi hezitis. Ĉu mi montru la leteron al li? Ĉu mi ekzamenu unue la pruvskribaĵon, kiun mi ankoraŭ tenis nemalfermita en la mano? La pensoj en mia kapo konfuziĝis… Mia Friedrich, mia ĉio, mia amiko kaj edzo, mia intimulo, mia amato – ĉu vi povus esti por mi perdita? Ĉu malfidela – li? Ha, momenta konfuzo de sentoj, nenio plu… Ĉu ne estas en mia koro sufiĉe da indulgo por tion pardoni, forgesi, rigardi kiel ne okazinta?… Sed kia hipokripteco, se lia koro sin deturnus de mi, se li pli amus la delogeman Lorin ol min?…

”Parolu do – vi ja estas tute muta… Montru al mi la leteron, kiu vin tiel terurigis.” Li etendis la manon por ĝin preni.

”Jen ĝi estas.” Mi transdonis al li la folion jam legitan; la enmetitaĵon mi retenis.

Li tralegis la kulpigantajn liniojn. Kun kolera malbeno li ĉifis la folion kaj salte leviĝis de sia seĝo.

”Kia malnoblaĵo!” li ekkriis. ”Kaj kie estas la tiel nomata pruvo?”

”Ĉi tie – ankoraŭ nemalfermita. Friedrich, diru nur unu vorton kaj mi ĵetas ĝin en la fajron. – Mi ne deziras pruvojn, ke vi min trompis.”

”Ho mia solamata!”… Li nun estis apud mi, min fortege ĉirkaŭprenante – ”Mia juvelo! Rigardu en miajn okulojn – Ĉu vi dubas pri mi? Pruvo aŭ ne pruvo – ĉu mia parolo al vi sufiĉas?”

”Jes,” mi diris kaj ĵetis la paperon en la fajrujon.

Tamen ĝi ne falis en la flamojn, sed apud la kradon. Friedrich sin ĵetis sur ĝin kaj ĝin levis. ”Ne, ne, ni ne ĝin detruu – mi estas tro scivola… ni ĝin ekzamenu kune. Mi ne memoras, ke mi iam skribis al via amikino ion ajn, kio povus supozigi intiman rilaton – kiu vere neniam ekzistis.”

”Sed vi plaĉas al ŝi, Friedrich… Vi nur bezonas ĵeti vian poŝtukon – ”

”Ĉu vi kredas?… Venu, ni legu tiun ĉi dokumenton. Vere: mia skribo! Ha, vidu, estas ja la du linioj, kiujn vi mem diktis al mi antaŭ kelkaj semajnoj, kiam via dekstra mano estis vundita: ”Mia Lori, venu, mi vin sopire atendas hodiaŭ je la kvina posttagmeze. Marta (ankoraŭ kripla).”

”La signifon de la krampoj la trovanto de la letereto ne komprenis… Tio estas vere ridinda malkomprenaĵo. Feliĉe ĉi tiu bela pruvobjekto ne estas bruligita, ĉar nun mia senkulpeco estas evidentega. An ĉu vi ankoraŭ suspektas?”

”Ne plu de la momento, kiam mi rigardis en viajn okulojn. Kredu min, Friedrich, mi estus estinta tre malfeliĉa – sed mi estus pardoninta al vi. Lori estas koketa, tre beleta… Diru – Ĉu ŝi vin allogis? – Vi neas per la kapo… Nu, verdire, pri tio vi rajtus, eĉ devus mensogi – viro devas perfidi nek akceptitan nek rifuzitan virinan amon.”

”Ĉu vi do pardonus al mi deflankiĝon? Ĉu vi ne estas ĵaluzema?”

”Ho jes – korŝire… Se mi imagas vin je la piedoj de alia virino, trinketante feliĉon de ŝiaj lipoj… indiferentiĝinta kontraŭ mi – sen ia deziro – estas terure! Tamen mi ne timas la perdon de via amo – via koro neniam malvarmiĝos rilate al mi; pri tio mi estas tute certa – niaj du animoj estas ja tiel kunplektitaj, sed – ”

”Mi komprenas. Sed vi ne supozu, ke mi havas por vi nur tian senton, kian edzo havas post la arĝento-edziĝo. Por tio ni estas ankoraŭ tro junaj geedzoj – dum la fajro de la juneco brulas en mi (tamen mi estas jam kvardekjara) ĝi brulas por vi. Vi estas por mi la sola virino en la mondo. Kaj se efektive iam alia tento alproksimiĝus al mi – mi havas la firman volon ĝin subigi. La feliĉo, kiu kuŝas en la konscio, ke oni restis fidela al la ampromeso, la fiera trankvilo de konscienco, kun kiu oni povas diri al si mem, ke oni ĉiurilate konservis sankta la firme plektitan ligon – ĉion ĉi mi opinias tro bela, por permesi, ke ĝi estu neniigita de momenta volupta eksciteco.

Vi faris el mi, Marta mia, homon tiel plene feliĉan, ke mi same malŝatas ebriecon, dezirojn, plezuron, kiel posedanto de oraĵoj malŝatas la akiron de kupraj moneroj.”

Kiel agrable tiaj vortoj falis en mian koron! Mi vere nun estis danka al la skribinto de la letero, ke li havigis al mi tiun ĉi dolĉegan okazintaĵon. Tial mi skribis ĉiun vorton en la ruĝajn kajerojn. Tie mi povas ankoraŭ relegi la enskribaĵon sub la dato 1. 4. 1865. Ha, kiel malproksime ĉio ĉi estas nun de mi!

Male, Friedrich estis tre kolera kontraŭ la kalumniinto. Li ĵuris, ke li trovos la aŭtoron de la leteraĉo, por ke li punu lin.

Mi jam la saman tagon eksciis, kio estis la deveno kaj celo de la skribaĵo: la rezulton de ĝi – nome, ke Friedrich kaj mi iom pli proksimiĝis unu al alia – la iniciatinto certe ne antaŭvidis.

Posttagmeze mi iris al mia amikino Lori, por montri al ŝi la leteron. Mi intencis atentigi ŝin, ke ŝi havas malamikon, kiu ŝin false suspektas, kaj volis ridi kun ŝi pri tio, ke la de mi diktita letero estis tiel malbone komprenita.

Ŝi ridis pli ol mi atendis.

”Ĉu vi do ektimis pro la letero?”

”Jes, mortige. Kaj tamen mi preskaŭ bruligis la enmetitan letereton sen legi ĝin.”

”Tiam la tuta ŝerco estus malsukcesinta – ”

”Kia ŝerco?”

”Vi eble estus kredinta, ke mi vin efektive trompis. Nu, lasu min en ĉi tiu okazo konfesi, ke en freneza horo – estis post la festeno ĉe via patro, kiam mi sidis apud Tilling kaj ĉar mi estis trinkinta tro da ĉampanvino – mi tiam efektive proponis mian amon al li kvazaŭ sur donacpleto – ”

”Kaj ĉu li?”

”Kaj li ankoraŭ ĝustatempe diris al mi, ke li vin amas pli ol ĉiun alian kaj estas firme decidita resti al vi fidela ĝis morto. Kaj la ŝerco fariĝis, por ke vi pli bone ekkonu tiun fenomenon.”

”Pri kia ŝerco vi ree parolas?”

”Vi do scias: ĉar la letero kun enmetitaĵo venas de mi – ”

”Ĉu de vi?… Mi scias nenion.”

”Ĉu vi do ne turnis la akompanantan leteron? Vidu tie ĉi, sur la dorsa flanko estas la nomo kaj la dato: La unuan de aprilo. ”

* * *

Pli kaj pli proksime! Mi spertis nun, ke la reciproka alproksimi ĝo de amantaj koroj ne havas limojn – kiel ekzemple la dividebleco. Oni opinias, ke molekulo estas tiel malgranda, ke oni ne povas ĝin imagi pli eta, kaj tamen: ĝi estas dividebla en du partojn; kaj oni opinias, ke du koroj estas tiel kunfanditaj, ke pli intima unuiĝo estas neebla, kaj tamen: per influo el ekstere la koraj atomoj sin pli kaj pli intime kunplektas kaj reciproke penetras.

Tiamaniere efikis al ni la iom malbongusta aprila ŝerco de Lori, kaj sammaniere efikis ankoraŭ alia okazaĵo, nome forta nerva febro, kiu dum ses semajnoj igis min resti en lito.

Okazaĵo per si mem malĝoja – kaj tamen ho! kiom da feliĉaj rememoroj ĝi vivigas en mi, samtempe akcelante la supre priskribitan procedon: la reciprokan alproksimiĝon de du koroj jam tiel proksimegaj. Ĉu estis la timo min perdi, kiu igis min pli kara al la edzo, aŭ ĉu lia amo fariĝis al mi pli evidenta per liaj servoj kiel fleganto – resume, dum tiu nerva malsano kaj poste mi sentis min ankoraŭ pli kaj pli certe amata ol antaŭe.

Mi ja ankaŭ estis timinta la morton. Unue ĉar mi treege estus bedaŭrinta perdi vivon ŝajne tiel riĉan je beleco kaj feliĉo, kaj forlasi miajn amatojn, – Friedrich, kun kiu mi deziris maljuniĝi, Rudolf, kiun mi intencis plene eduki; due mi malamis la ideon de morto – ne pro egoismo, sed rilate al Friedrich – ; ĉar mi sciis, ke la doloro min enterigi estus nesuferebla por la senigito… Ne, ne: homoj feliĉaj, homoj de karaj estuloj amataj, tute ne povas malestimi la morton. Pro tio estus necese malestimi la vivon. En mia lito, kie malsano min mortminacante atakis, kiel militistoj estas atakataj de kugloj sur la batalkampo, mi bonege povis imagi la senton de soldatoj, kiuj amas la vivon kaj scias, ke ilia morto malesperigos amatajn estaĵojn.

Kiam mi konigis tiujn ĉi pensojn al Friedrich, li respondis: ”Nur en unu rilato soldato superas malsanulon: li havas la senton, ke li plenumas devon. Tamen laŭ tio mi akordiĝas kun vi: morti indiferente, ĝoje – kiel oni postulas de ni – tion ne povas fari homo feliĉa. Tion povis fari nur mizeruloj en iama tempo, kiuj havis nenion por perdi dum paco aŭ tiuj, kiuj povas liberigi sin kaj siajn fratojn nur per la morto de honta aŭ neelportebla jugo.”

Kiam la danĝero estis pasinta, kiom min ĝojigis mia resani ĝo, mia renaskiĝo! Estis festo – por ni ambaŭ, simila al la feliĉo per la reunuiĝo post la Schlesvig-Holsteina milito, sed tamen alia. Tiam la ĝojo alvenis subite, kaj nun iom post iom – kaj krom tio, de tiu tempo ni estis pli kaj pli alproksimiĝintaj unu al alia. Dum mia malsano mia patro vizitis min ĉiutage kaj montris grandan maltrankvilon; tamen mi sciis, ke li ne supermezure estus ĉagreniĝinta pro mia morto. Siajn pli junajn filinojn li multe pli amis ol min, kaj la plej amata estis Otto. Pro miaj du edziniĝoj, precipe pro la dua kaj eble ankaŭ pro mia tute malsama pensmaniero, mi fariĝis kvazaŭ fremdulino por li. Kiam mi estis tute resaniĝinta – estis meze de junio – li transloĝiĝis al Grumitz kaj insiste invitis min veni kun li, kune kun mia eta Rudolf. Sed, ĉar Friedrich pro deĵoro ne povis forlasi la urbon, mi preferis esti en la proksimeco de Vieno, kie mia edzo povis min ĉiutage viziti. Sekve mi luis loĝejon por kampara restado en Hietzing.

Miaj fratinoj, ĉiam sub la protekto de onklino Maria, forveturis al Marienbad. En ŝia lasta letero el Prago Lili skribis al mi interalie:

”Mi devas konfesi al vi, ke mi komencas iomete ŝati mian kuzon Konrad. Dum kelkaj dancadoj mi estis preta diri ’jes’, se li nur farus la atenditan demandon. Sed li ne faris la decidigan klopodon ĝustatempe. Kiam li aŭdis pri mia foriro, li denove proponis gefianĉiĝon; sed tiam mi estis en nea humoro. Tion mi jam nun tiel kutimis, ke, kiam la malfeliĉa Konrad diras la konatan: ’ĉu vi ne tamen volas fariĝi mia edzino, Lili?’ mia lango nevole respondas: ’Tute ne’. Sed tiun ĉi fojon mi aldonis: ’Demandu min denove post ses monatoj’. Mi nome dum la somero ekzamenos mian koron. Se mi sopiros al la forestanto, se la penso pri li – kiu nun tage kaj nokte min persekutas – min ne forlasos eĉ en Marienbad; se ankaŭ tie kaj dum la sekvanta ĉassezono neniu alia sukcesos fari impreson sur min – tiam la persisto de la obstina kuzo estos venkinta.”

En la sama tempo onklino Maria skribis al mi (ĝi estas la sola letero de ŝi, kiun mi konservis):

”Mia kara infano! Estis laciga vintra militiro: Mi estos tre kontenta, kiam Roza kaj Lili estos trovintaj edzojn. Verdire ili estus trovintaj multajn, ĉar kiel vi scias, ĉiu el ili disdonis dum la karnavalo minimume tri rifuzojn – krom tiu al la konstanta Konrad. Nun la turmento tuj rekomenciĝos en Marienbad. Mi volontege estus irinta al Grumitz aŭ al vi – sed mi nun devas daŭrigi la lacigan kaj senprofitan rolon de gardantino de plezuravidaj knabinoj.

Mi tre ĝojas ekscii, ke vi nun tute resaniĝis. Nun, kiam la danĝero estas pasinta, mi povas diri al vi, ke ni estis tre maltrankvilaj, – via edzo skribis al ni tiel malesperajn leterojn: ĉiumomente li timis vidi vin mortanta. Nu, dank’al Dio, ne estis via destino, ke vi mortu. La tagnaŭo, kiun mi plenumis ĉe la Ursulinoj por via resaniĝo eble ankaŭ helpis vian savon. La bona Dio vin konservos por via Rudi. Salutu de mivian karan etulon; li ĉiam brave lernu.. Mi samtempe sendas al li kelkajn librojn: ’La pia infano kaj ĝia protekta anĝelo’ – mirinde bela rakonto – kaj ’Patriotaj herooj’ – kolekto da militaj priskriboj por knaboj. Oni ne povas tro frue veki la intereson de la knaboj por tiuspecaj aferoj. Via frato Otto ne estis ankoraŭ kvinjara, kiam mi jam rakontis al li pri Aleksandro la Granda, pri Cezaro kaj aliaj famaj konkerintoj kaj vidu kiel li nun entuziasmiĝas por ĉio heroa, – estas plezuro!

Mi eksciis, ke vi intencas resti dum la somero proksime de Vieno, anstataŭ en Grumitz. Tion farante vi estus malprava. La aero en Grumitz estas pli taŭga por vi ol tiu de la polva Hietzing, – kaj la kompatinda paĉjo enuos tiel sola. Verŝajne vi ne volas forlasi vian edzon; sed ŝajnas al mi, ke ankaŭ la filinaj devoj devas esti atentitaj. Tilling povus kelkfoje veni al Grumitz por unu tago. Tiom kunesti eĉ ne utilas al geedzoj – kredu mian vivsperton. Mi rimarkis, ke la plej bonaj edziĝoj estas tiuj, en kiuj la geedzoj ne konstante sin sieĝas, sed lasas al si reciproke iom da libereco. Nun, fartu bone, flegu vin, por ke vi ne remalsaniĝu, kaj pripensu la aferon pri Hietzing. La ĉielo ŝirmu vin kaj vian Rudi. Tio estas la sincera preĝo de via vin amanta

Onklino Maria.

P. S. Via edzo havas ja parencojn en Prusujo (feliĉe li ne estas same aroganta kiel liaj samlandanoj), demandu lin do, kion oni tie opinias pri la politika situacio. Ĝi estas vere tre minaca.

* * *

Tiu letero de mia onklino memorigis min, ke ekzistas ”politika situacio”. La tutan tempon mi ne estis pensinta pri tio.

Antaŭ kaj post mia malsano mi ja estis leginta multe, kiel ĉiam: tagajn kaj semajnajn gazetojn, revuojn kaj librojn, sed la ĉefartikolojn mi estis ne atentinta. De kiam mi ne plu demandis: ”Ĉu milito aŭ ne milito,” la politika babilaĉo pri internaj aŭ eksteraj aferoj havis por mi nenian intereson. Nur okaze de la P. S. de la citita letero mi decidis fine informi min pri la nuntempaj cirkonstancoj: ”Kion do onklino Maria intencas diri per tiu ’minaca’, vi malpli aroganta pruso?” mi demandis mian edzon, donante al li la leteron, por ke li ĝin legu. ”Ĉu vere ekzistas nun politika situacio?”

”Ĝi ekzistas, – same kiel iu ajn vetero – malfeliĉe ĉiam, kaj same ŝanĝema kaj trompa – ”

”Nu, rakontu… Ĉu oni ankoraŭ parolas pri la Elbduklandoj? Ĉu ilia afero ne estas ordigita?”

”Pli ol iam oni pri ili parolas. La afero estas tute neordigita. La schlesvig-holsteinanoj nun deziregas forigi la prusojn – la arogantulojn, laŭ la plej nova dirmaniero. ”Prefere danoj ol prusoj,” ili diras kiel signalvorto al ili donata de la mezaj ŝtatoj.

”Kaj ĉu vi scias, kiel oni nun varias la eluzitan kanton: ’Marĉirkaŭata…?”

”Schlesvig-Holstein samgentanaro,

Forpelu la prusojn el via kamparo.”

”Kaj kio fariĝis el la duko de Augustenburg? Ĉu li estas ilia duko? Ho, ne diru al mi, Friedrich, ke li ne estas ilia duko… Kaŭze de tiu sole rajtigita heredanto, kiun la kompatindaj de la danoj premegitaj landoj deziregis, devis okazi la tuta milito, en kiu mi eble vin estus perdinta! Lasu do al mi la konsolon kredi, ke oni laŭrajte instalis la necesegan Augustenburgon, nuntempe reganta la nedividitajn duklandojn. Mi insistas pri tiu ’nedividita’: ĝi estas antikva, historia rajto, kiu de kelkaj jarcentoj estas garantiita al li, kaj kies pravigitecon mi penege esploris.”

”Viaj laŭhistoriaj rajtoj treege ŝanceliĝas, mia kompatinda Marta,” diris Friedrich ridante.

”Pri la duko de Augustenburg oni aŭdas nenion plu krom en liaj propraj protestoj kaj manifestoj!”

De nun mi rekomencis atenti la politikajn komplikaĵojn kaj eksciis jenon: Malgraŭ la protokolo subskribita ĉe la Viena pactraktado, ĝis nun nenio estis aprobita nek decidita. La demando pri Schlesvig-Holstein, ĝis nun trairinta ĉiuspecajn stadiojn, pli ol iam ”flugpendis”. Post la cedo de la duko de Glücksburg, la dukoj de Augustenburg kaj Oldenburg rapidis protesti ĉe la Federacia Konsilantaro, kaj Lauenburg insiste postulis, ke ĝi estu aligota al Prusujo. Neniu sciis, kion la Liganoj efektive faros el la konkeritaj landoj. Ĉiu el la du potencoj suspektis, ke la alia ĝin malprofitigis.

Kion intencas Prusujo? Tio estas nun la malkonfidema demando ĉiam ripetata de Aŭstrio, de la mezaj ŝtatoj kaj de la duklandoj. Napoleon III konsilas al Prusujo, ke ĝi aneksu la duklandojn, escepte la nordan parton de Schlesvig, kies loĝantaro parolas la danan lingvon. Sed provizore Prusujo tion ne volas. La 22-an de februaro 1865 ĝi fine formulas siajn pretendojn jene: Prusaj trupoj restos en la landoj; tiuj ĉi lastaj metas siajn armeon kaj ŝiparon je la dispono de Prusujo, escepte de unu budĝeta kontingento. Oni okupos la Kielan havenon: la poŝto kaj la telegrafoj fariĝos prusaj, kaj la duklandoj aliĝos al la dogana unuiĝo.

Pro tiuj postuloj ĉagrenigas – mi ne scias kial – nia ministro Mensdorf-Ponilly; kaj plie – mi tute ne scias, kial – ankaŭ la mezaj ŝtatoj ĉagreniĝas – kredeble pro envio, tiu karakteriza trajto en la traktado pri ”eksteraj aferoj”. – La lastaj insiste postulas, ke la duko de Augustenburg tuj prenu sur sin la administradon de la duklandoj. Sed ankaŭ Aŭstrio volas ion diri kaj diras – konsiderante Augustenburgon kvazaŭ nulo – ke ĝi volonte konsentas la posedon de la Kiela haveno, sed rifuzas la varbadon de maristoj.

Tiamaniere oni senĉese disputas. Prusujo klarigas, ke ĝiaj postuloj estas farataj nur en la intereso de Germanujo, ke ĝi tute ne postulas anekson – Augustenburg ekokupu sian heredaĵon, kondiĉe, ke li plenumu la postulojn; sed se tiuj ĉi necesaj kaj justaj pretendoj ne estas kontentigitaj, tiam – kun voĉo minace laŭtigita – tiam ĝi eble estus devigata postuli pli multe. – Kontraŭ tiuj ĉi minacaj krioj tuj laŭtiĝas mokemaj, malicaj, incitigaj voĉoj. En la mezaj ŝtatoj kaj en Aŭstrio la publika opinio pli kaj pli malamikiĝas kontraŭ Prusujo kaj precipe kontraŭ Bismarck. La 27-an de junio la mezaj ŝtatoj proponas, ke oni petu klarigojn de la grandaj potencoj (doni klarigojn ne estas kutimo de la diplomatoj; ili agas nur sekrete); sed la grandaj potencoj traktas inter si. Reĝo Wilhelm forveturas al Gastein, imperiestro Franz Joseph al lschl. Grafo Blume rapidas tien kaj reen inter ambaŭ, kaj oni akordiĝas pri diversaj punktoj: la garnizono fariĝos duone aŭstria, duone prusa. Lauenburg – ĝi ja mem tion deziras – estos aligita al Prusujo. Pro tio oni kompensos Aŭstrion per du milionoj kaj duono da taleroj. Tiu lasta rezulto tute ne sukcesas inspiri al mi patriotan ĝojon. Kion do povas utili al tridek ses milionoj da aŭstrianoj tia bagatela sumo – eĉ se ĝi estus disdonita inter ili, kio ja ne okazos? Ĉu ĝi kompensus la centmilojn, kiujn ekzemple mi perdis ĉe Schmitt & Filoj per la milito? Aŭ eĉ la perdojn de tiuj, kiuj priploras siajn mortintajn amatojn?

… Tre ĝojigas min kontrakto subskribita la 14-an de aŭgusto en Gastein. – ”Kontrakto”, la vorto sonas kvazaŭ ĝi promesas pacon. – Nur pli malfrue mi spertis, ke la internaciaj kontraktoj ofte nur ekzistas, por ke ili kaŭzu per okazaj malobeoj tion, kion oni nomas ”casus belli”. Tiam unu nur bezonas kulpigi la alian pri ”kontraktrompo” kaj tuj – ŝajne por defendi garantiitajn rajtojn – oni eligas la glavojn el la ingoj.

Tamen la Gasteina kontrakto trankviligis min. Ŝajnis, ke la disputo estis finita. Generalo Gablenz, – la bela Gablenz, kiun ni virinoj ĉiuj sekrete admiris – fariĝis guberniestro en Holstein; – Manteuffel en Schlesvig. Sed mi devis definitive forlasi la esperon, ke, laŭ la certigo al mi farita en 1460, la landoj por ĉiam restos ”nedividitaj”. Kaj koncerne mian Augustenburgon, por kies rajtoj mi tiel pene estis entuziasmiĝinta, okazis, ke la princo, foje veninta en la landon, estis de siaj fideluloj ĝojege akceptita; pro tio Manteuffel sciigis lin, ke, se li kuraĝos reveni en la regionon, li certe lin arestigos.

Kiu en tio ne vidas spritaĵon de la muzo Klia, tiu ne kapablas kompreni la ”Flugantajn Foliojn*” de la historio.

* * *

Malgraŭ la Gasteina kontrakto, la afero ne aranĝiĝis, kaj ĉar mi nun – timigita de la letero de onklino Maria kaj de la ricevitaj informoj – denove regule legis la politikajn ĉefartikolojn kaj min ĉiuflanke informis pri la regantaj opinioj, mi * En Germanujo tre fama amuziga gazeto. (Rim. de la tradukinto) ree precize povis sekvi la fazojn de la ankoraŭ ne finita disputo.

Ke ĝi kondukos al milito, mi ne antaŭvidis. Tiaj procesoj ja devas esti deciditaj per ekzameno de la pretendoj kaj per laŭlega juĝo. Ĉiuj ĉi konsiliĝaj kunvenoj de ministroj kaj deputitoj, tiuj traktantaj diplomatoj kaj amike interrilatantaj monarĥoj certe sukcese finos tiujn – vere tre negravajn – disputojn. Kun scivolo pli ol kun maltrankvilo mi sekvis la disvolvon de tiu afero, kies diversajn stadojn mi estis notinta en la ruĝaj kajeroj:

La 9-an de oktobro 1865. En la Frankfurta kunveno de deputitoj oni decidis: 1-e. La Schlesvig-Holsteina popolo konservas la rajton de memdecido pri sia sorto. La Gasteina kontrakto estas malakceptita de la nacio kiel rajtrompo. 2-e. Ĉiuj reprezentantoj de la popolo devas rifuzi al la registaroj la impostojn kaj pruntojn, kiujn postulas la ĝisnuna perforta politiko.

La 15-an de oktobro. La prusa kronsindiko prijuĝas la heredajn rajtojn de la princo Augustenburg: Lia patro rezignis la tronon por si kaj siaj posteuloj, ĉar li ricevis unu milionon kaj duono da taleroj kiel rekompencon. Per la Viena paco la duklandoj estis ceditaj – sekve Augustenburg ne plu havas iajn pretendojn.

Impertinenteco, aroganteco, oni nomas la Berlinan diron, kaj ”prusa aroganteco” fariĝas kutima esprimo. ”Kontraŭ ĝi oni devas sin protekti”: tio ĉie fariĝas dogmo. ”ŝajnas, ke reĝo Wilhelm volas imiti reĝon Viktor Emanuel.” – ”Aŭstrio sekrete intencas rekonkeri Silezion.” – ”Prusujo okulumas kun Francujo”… et patati et patatà, kiel diras la francoj… Tritschtratsch oni diras germane, kaj tion oni faras same fervore en la kafkunvenoj de la urbetanoj kiel en la ministrejoj de la grandaj potencoj.

La vintro ree kunvenigis nian tutan familion en Vieno. Roza kaj Lili sin tre bone estis amuzintaj en la bohemaj banlokoj, sed neniu el ili estis fianĉiniĝinta. La akcioj de Konrad estis bone promesantaj. Dum la ĉassezono li venis al Grumitz, kaj kvankam en tiu okazo la decida vorto ne estis dirita, tamen nun ambaŭ interne estis konvinkitaj, ke ili fine fariĝos paro.

Eĉ al tiuj ĉi aŭtunaj ĉasoj mi, malgraŭ la urĝaj admonoj de mia patro, ne estis veninta. Friedrich ne estis ricevinta forpermeson, kaj disiĝo de li estus sufero, kiun nenecese mi ne volis elteni. Dua motivo, kial mi ne deziris iri al mia patro, estis, ke mi ne ŝatis la avan influon al mia Rudolf; ĉar ĝi povus inspiri al la infano militistajn emojn. Bedaŭrinde la deziro al tiu profesio, al kiu mi lin tute ne volis destini, estis jam en li vekita.

Kredeble ĝi estis en la sango. La ido de longa serio de militistoj devas laŭnature naskiĝi kun militemaj inklinoj. El la natursciencaj libroj, kiujn mi nun pli fervore ol iam studis, mi lernis pri la efiko de sangdeveno, pri la ekzisto de tiel diritaj ”naturdevenaj emoj,” kiuj estas nenio alia ol emo agi laŭ kutimoj akiritaj de la prapatroj.

Por la naskiĝtago de la knabo efektive lia avo ree portis al li sabron.

”Vi ja scias, patro,” mi diris kolerete, ”ke mia Rudolf tute ne fariĝos soldato; mi do insiste vin petas – ”

”Ĉu vi volas fari el li dorlotiton? Mi esperas, ke vi ne sukcesos. Bona soldata sango ne trompas… Kiam la knabo estos plenkreska, li certe elektos mem sian profesion, – kaj pli bela metio ne ekzistas ol tiu, kiun vi volas al li malpermesi.”

”Marta timas elmeti la filon al danĝero,” rimarkigis onklino Maria, kiu ĉeestis tiun interparolon; ”sed ŝi forgesas, ke se iu laŭ destino devas morti, tiu sorto lin atingos same certe en lito kiel en milito.”

”Do, se en milito cent mil homoj pereis, ĉu ili ankaŭ en paco estus mortintaj?”

Onklino Maria havis ankaŭ al tio respondon: ”La destino de tiuj cent miloj ja estis: morti en milito!”

”Sed, se la homoj estus sufiĉe saĝaj por ne plu fari militon?” mi interĵetis.

”Tio estas neebla,” ekkriis mia patro, kaj tiamaniere rekomenci ĝis diskuto, kiun li kaj mi ofte havis – ĉiufoje laŭ la sama programo. Unuflanke la samaj asertoj kaj tialoj, aliflanke la samaj neadoj kaj kontraŭargumentoj. Al nenio pli bone konvenas la fablo de la hidro ol al la monstro: obstina opinio.

Tuj kiam oni fortranĉis de ĝi unu kapon de argumentado kaj volas fortranĉi duan, jen la unua jam denove elkreskis.

Mia patro havis, por pruvi la militon, kelkajn preferajn argumentojn ne detrueblajn:

1-e. Militoj estas ordonitaj de Dio, la Estro de la armeoj – vidu la Sanktan Skribon.

2-e. Ili ĉiam okazis, sekve ili ĉiam okazos.

3-e. Sen tio okaza mortigado la homaro tro multobliĝus.

4-e. Daŭra paco malfortigas, moligas la homojn, kaŭzas – kiel senmova marĉa akvo – putradon, nome pereigon de la bonmoroj.

5-e. Militoj estas la plej bona rimedo por instigi la homaron al memofero, al heroeco, unuvorte por fortigi la karakterojn.

6-e. La homoj ĉiam disputos, plena akordiĝo pri ĉiuj pretendoj estas neebla – malsamaj interesoj devas ĉiam interpuŝiĝi, sekve daŭra paco – sensencaĵo.

Neniu el tiuj tezoj, precipe neniu el la entenataj ”sekve” eltenas atentan ekzamenon. Sed ĉiu el ili servas al la defendanto kiel remparo, post kiam li estis devigata cedi la aliajn.

Kaj dum la nova remparo falas, la malnova jam restariĝas.

Ekzemple, kiam la defendanto de la milito, venkita, ne plu kapablas subteni la 4-an kaj devas konsenti, ke paco estas pli inda, pli feliĉiga, pli favora al la civilizo ol milito, li diras: Jes, mi konsentas, ke la milito estas malbonaĵo, sed ĝi estas neevitebla, ĉar valoras la 1-a kaj 2-a.

Kaj se oni montras, ke ĝi povus esti evitata per ligo de ŝtatoj, per arbitraciaj tribunaloj ktp., la respondo estas: Nu jes, ĝi povus, sed ĝi ne rajtas pro la 5-a.

Nun la advokato de paco faligas tiun ĉi kontraŭdiron, pruvante, ke kontraŭe la milito brutigas la homon. – Jes, jes, sed la 3-a.

Tiu argumento de la glorantoj de la milito estas la plej hipokrita.

Ĝi prefere servu al tiuj, kiuj, abomenante la militon, serĉas motivon por senkulpigi la naturon; sed tiuj, kiuj efektive ŝatas la militon kaj helpas al ĝia konservado, certe ne faras tion por la bono de la venontaj generacioj. La perforta malpliigo de la nuna homaro per mortigo, artifika epidemio kaj malriĉigo certe ne estas por deturni de la estonta la danĝeron de ebla mizerego; se homa helpo estus necesa por malhelpi tromultiĝon de la homoj, ekzistus rimedoj pli senperaj ol milito. La argumento estas do nur trompilo, ofte tamen efike uzata, ĉar ĝi miregigas; ĝi ŝajnas tiel klera kaj vere tre homama, – oni nur pensu: al niaj karaj posteuloj, ekzistontaj post kelkcentoj da jaroj, ni ja devas havigi sufiĉan kubutspacon!

– Tiu numero 3-a konfuzigas multajn defendantojn de paco. Pri tiaj natursciencaj kaj sociologiaj demandoj nur malmultaj homoj estas instruitaj, plej malmultaj scias, ke la ekvilibro inter morteco kaj produktemo efektiviĝas per si mem, ke la naturo ne elmetas siajn estaĵojn al la danĝero de pereo, por malhelpi ilian troobliĝon, sed male: ke ĝi altigas la fruktemecon de tiuj, kiuj estas elmetataj al grandaj danĝeroj.

Post milito, ekzemple, la nombro de la naskiĝoj altiĝas, kaj tiamaniere la perdo estas kompensata; post longa paco kun bonstato la nombro malaltiĝas – kaj sekve la tropliiĝo de la loĝantaro, – tiu iluzia fantomo – tute ne okazas.

Sed ĉion ĉi oni ne sufiĉe klare vidas, oni nur instinktive sentas, ke la fama numero 3-a ne povas esti ĝusta kaj ne povas esti la sincera opinio de la alia. Tiam oni nur citas la malnovan proverbon: ”Iu jam zorgis, ke la arboj ne tuŝu la ĉielon,” kaj plie – ne tian rezulton celas la potenculoj…

– Konsentite – sed la 1-a.

Kaj tiamaniere la disputo ne havas finon. La militemulo ĉiam estas prava; lia rezonado moviĝas cirkle, tiel ke oni ĉiam kuras post li, neniam lin atingante. La milito estas terura malbono, sed ĝi devas esti. – Ĝi vere ne rajtas esti, sed ĝi estas alta bono. Kun tia manko de konsekvenco, de logika honesteco igas kulpaj ĉiujn, kiuj pro sekretaj motivoj – aŭ eĉ sen iuj ajn motivoj – nur instinkte ion defendas kaj por tio profitas ĉiujn frazaĵojn kaj trivialajn dirojn jam tiucele uzitajn.

Ke tiaj argumentoj devenas de la plej malsamaj vidpunktoj, ke sekve ili sin ne nur ne reciproke subtenas, sed sin ofte eĉ reciproke nuligas, tio estas al ili tute egala. Ne ĉar tiaj konkludoj eliĝis el ilia propra meditado kaj estas konformaj al la propra konvinko, ne pro tio ili faris sian aserton, sed nur por subteni tiun ĉi lastan, ili sendistinge uzas la deduktojn de aliaj elpensitaj.

Ĉion ĉi mi tiam, kiam mi diskutis kun mia patro pri milito kaj paco, ankoraŭ ne tiel klare komprenis; nur poste mi kutimiĝis, atenti la funkciadon de la spirito en mia kapo kaj en la kapo de aliaj homoj. Mi nur memoras, ke mi ĉiufoje post tiaj diskutadoj min sentis tre laca, kaj nun mi scias, ke ĉi tiun laciĝon kaŭzis la laŭcirkla kurado de unu post la alia, kiun mi devige faris pro la diskutmaniero de mia patro. La fino estis ĉiam, ke li kompateme levis la ŝultrojn dirante: ”Tion vi ne komprenas”, kio – ĉar temis pri militistaj aferoj – en la buŝo de maljuna generalo kontraŭ juna virino certe aŭdiĝis tre pravigita.

* * *

Novjaro 1866. Kiam sonis la unua horo de tiu fatala jaro, ni, denove kunveninte, sidis ĉirkaŭ la tablo de mia patro. Estis gaja festo. Samtempe kun la novjara nokto ni festis gefianĉi ĝon: Konrad kaj Lili. Kiam la montrilo montris la dekduan kaj aŭdiĝis sur la strato kelkaj pafoj, mia entreprenema kuzo ĉirkaŭprenis la knabinon sidanta apud li, premis – je la miro de ni ĉiuj – kison sur ŝiajn lipojn kaj demandis: ”Ĉu vi volas fariĝi mia en 66?”

”Jes, mi volas,” ŝi respondis; ”jes, mi vin amas, Konrad.”

Nun ĉiuflanke tintis la glasoj; unuj ĉirkaŭprenis la aliajn kun bondeziroj kaj benoj senfinaj.

”Vivu la gefianĉoj!” – ”Vivu Konrad kaj Lili!” – ”Dio benu vian ligon, infanoj!” – ”Mi kore gratulas, kuzo!” – ”Estu feliĉa, fratino!” ktp. Ĝoja kaj emocia humoro kaptis nin ĉiujn.

Eble ne ĉiujn sen envio; ĉar same kiel morto estas la plej malĝoja kaj kompatinda okazaĵo, tiel amo – la vivkreanta sankciita amo – estas la plej ĝoja kaj enviinda. Mi certe ne sentis envion, ĉar la feliĉo nur promesita al la nova fianĉino jam estis por mi efektiva, certa posedaĵo; mi pli ĝuste sentis dubon: Tiu perfekta feliĉo, kian havigas al mi Friedrich, ne povos esti destinita al la kompatinda Lili… Konrad estas sendube amindulo, sed ekzistas nur unu Friedrich.

Mia patro finis la bruon de gratulado, frapante la glason per sia sigelringo de la malgranda fingro kaj stariĝante, li diris: ”Miaj karaj infanoj kaj amikoj. – La jaro sesdek ses bone komenciĝas. Jam ĝia unua horo alportas al mi la plenumon de preferata deziro – ĉar mi jam de longe deziris, ke Konrad fariĝu mia bofilo. – Ni esperu, ke ĉi tiu afabla jaro alportos ankaŭ edzon al Roza, kaj al vi – Marta kaj Tilling – viziton de cikonio… Al vi, d-ro Bresser, ĝi havigu multajn pacientojn – tio verdire ne tute akordiĝas kun la multaj bondeziroj pri sano, kiuj hodiaŭ estas interŝanĝitaj… kaj al vi, kara Maria, ĝi donacu – kondiĉe ke ĝi estu al vi destinita – mi ja konas kaj respektas vian fatalismon – grandan neatenditan feliĉon, aŭ plenan pekpardonon, aŭ kion ajn vi ankoraŭ deziras… Al vi, mia Otto, ĝi donu eminentan rezulton de via lasta ekzameno kaj ĉiuspecajn soldatajn virtojn kaj konojn, por ke vi estonte fariĝu ornamo de la armeo kaj la fiero de via maljuna patro… Al ĉi tiu lasta mi ankaŭ volas deziri ian bonaĵon, kaj ĉar li ne konas pli altajn dezirojn ol la bonstaton kaj gloron de Aŭstrio, alportu la nova jaro al la lando grandan profiton – Lombardion aŭ – kion mi scias? – la provincon Silezio… Oni ja ne povas scii, kio prepariĝas – eble ni reprenos de la arogantaj prusoj tiun landon, kiun ili ŝtelis de la granda Maria Theresia…”

Mi memoras, ke la fino de la patra tosto kaŭzis, ”malvarmon”.

Lombardio kaj Silezio – vere neniu el ni ilin multe deziris.

Kaj la kaŝita deziro al milito, kiun ĝi enhavis – do nova mizero, novaj turmentoj – tute ne akordiĝis kun la dolĉa gajeco, kiun ĉi tiu per nova amligo sanktigita horo estis vekinta en niaj koroj. Mi eĉ kuraĝis respondi: ”Ne, kara patro, la italoj kaj prusoj hodiaŭ ankaŭ festas novjaron… tial ni ne deziru al ili malutilon. Ni deziru, ke dum la jaro 66 kaj la sekvantaj ĉiuj homoj fariĝu pli bonaj, pli interkonsentaj kaj pli feliĉaj!”

Mia patro levis la ŝultrojn.

”Ho, vi revulino,” li diris kompateme.

”Tute ne,” protestis Friedrich. ”La deziro esprimita de Marta ne estas revo – ĉar ties plenumo estas al ni science garantiita. La homoj konstante fariĝas pli interkonsentaj kaj pli feliĉaj – de la komenco ĝis nun. Sed tiel malrapide, ke tia malgranda tempospaco, kia estas unu jaro, ne povas montri videblan progreson.”

”Se vi tiel firme kredas al eterna progreso,” kontraŭparolis mia patro, ”kial vi do tiel ofte plendas pri reakcio kaj refalo en barbararecon?”…

”Ĉar” – Friedrich eltiris el sia poŝo krajonon kaj desegnis sur paperfolion spiralon – ”ĉar la irado de la civilizo similas al ĉi tio… Ĉu ne ĉi tiu linio, malgraŭ ĝia okaza reenkurbiĝo, nepre antaŭenmoviĝas? Certe estas eble, ke la komenciĝanta jaro prezentas unu el la kurbaj linioj precipe se, kiel estas kredeble, nova milito okazos. Io tia ĉiam igas la civilizon iri malantaŭen dum longa tempo, materie kaj morale.”

”Vi ne parolas kiel soldato, mia kara Tilling.”

”Mi parolas pri afero ĝenerala, mia kara bopatro. Pri tio mia opinio povas esti ĝusta aŭ erara – ĉu ĝi estas laŭsoldata aŭ ne, estas alia demando. Tamen ekzistas ĉie nur unu vero … Se objekto estas ruĝa – ĉu oni devas ĝin nomi blua, ĉar oni portas bluan uniformon, kaj nigra, ĉar oni portas nigran mona ĥan robon?”

”Objekto – kia?” Mia patro kutimis, kiam diskuto ne tute plaĉis al li, ŝajnigi iom da surdeco. Oni plej ofte ne volis ripeti la tutan paroladon por respondi al tiu ”kia” kaj tial la diskuto ĉesis.

La saman nokton, reveninte hejmen, mi demandis mian edzon: ”Kion vi diris al mia patro?… ke kredeble okazos nova milito en ĉi tiu jaro, ĉu ne? Mi ne volas plu permesi al vi militiri, mi ne volas…”

”Kion utilas tiu pasia ’mi ne volas’, Marta mia? Konsiderinte la cirkonstancojn, vi ja estas la unua, kiu nuligas tian diron. Ju pli verŝajne estas, ke milito komenciĝas, des pli neeble estas por mi peti eksiĝon. Tuj post la Schlesvig-Holsteina afero ĝi estus efektivigebla. – ”

”Ha, tiuj malbonaj Schmitt & Filoj!”…

”Sed nun, kiam novaj nuboj amasiĝas – ”

”Vi do efektive kredas, ke – ”

”Mi kredas, ke tiuj nuboj disiĝos – la du grandaj potencoj certe sin reciproke ne disŝiros pro tiuj nordaj landetoj. Sed ĉar danĝero ŝajne minacas, retiro kvazaŭ montras malkuraĝon. Tion vi bone komprenas, ĉu ne?”

Al tiaj argumentoj mi devis cedi. Sed mi firme alkroĉiĝis al la konsola diro: ”la nuboj disiĝos”.

Mi de nun atentege sekvis la disvolvon de la politikaj okazaĵoj, kaj la pri ili rondirantajn opiniojn kaj antaŭdirojn en gazetoj kaj konversacioj. ”Armi, armi” estis nun la signalvorto.

Prusujo sekrete armas sin. Aŭstrio sekrete armas sin. La prusoj pretendas, ke ni armas nin, kaj tio estas malvera – ili armas sin. Ili neas – ne, estas malvere: ni armas nin. Se ili armas sin, ni ankaŭ devas armi nin. Se ni malarmas nin, kiu scias ĉu ili malarmas sin? Tiamaniere la armadaĉo en ĉiuspecaj varioj trafis miajn orelojn. – Sed kial tiu tintado de armiloj, se oni ne intencas ataki? mi demandis; al kio mia patro respondis per la malnova diro: Si vis pacem, para bellum: Niaj armas sin nur pro singardemo. – Kaj kial la aliaj? – Kun la intenco nin ataki. – Sed ili ankaŭ diras, ke ili sin nur gardas kontraŭ nia atako. – Tio estas perfida ruzo. – Kaj ili diras, ke ni estas perfiduloj. – Tion ili nur diras kiel pretekston, por povi armi sin des pli bone.

Denove tiu senfina cirklo, kvazaŭ serpento mordanta sian voston; kies supra kaj malsupra finoj estas duobla malsincereco … La metodo terurigi per armado, povas esti pravigata nur por fari impreson al la malamiko, kiu volas ekmiliti; sed du popoloj egalpensantaj, pacamantaj, tute ne povas agi laŭ tiu sistemo sen esti konvinkitaj, ke la alia per sensignifaj frazoj mensogas. Kaj nur estas eble, ke oni konvinkiĝas pri tio, kiam oni mem kaŝas sub la samaj frazoj la samajn intencojn, pro kiuj oni kulpigas la kontraŭulon. Ne nur la aŭguroj – ankaŭ la diplomatoj tre bone scias, al kio ĉiu el ili kaŝe celas per la publikaj ceremonioj kaj parolmanieroj…

La ambaŭflanka militpreparado daŭris dum la unuaj monatoj de la jaro. La 12-an de marto mia patro, plena de ĝojego, eniris mian ĉambron.

”Hura’!” li ekkriis. ”Bonaj sciigoj – ”

”Ĉu senarmigo?” mi ĝoje demandis.

”Tute ne! Kontraŭe, jen la bona sciigo: Hieraŭ estis granda milita konsiliĝo… Estas admirinde, kiel grandan armeon ni povas disponi… La aroganta pruso sin bone kaŝu. – Ni estas ĉiuhore pretaj formarŝi kun 800 000 soldatoj. Kaj Benedek, nia plej taŭga strategiisto, fariĝos ĉefkomandanto kun senlima plenpovo… Mi tion sekrete diras al vi, infano: Silezio estos nia, se ni nur volas.”

”Ho Dio, ho Dio,” – mi ĝemis, – ”ĉu tiu skurĝo refalos sur nin? Kiu – kiu povas esti tiel senkonscia – pro ambicio, pro avideco al landoj.”

”Trankviliĝu. Ni ne estas tiel ambiciaj, nek avidaj al landoj.

Ni volas (t. e. ne mi, ĉar mi tute konsentus la regajnon de nia Silezio), sed la registaro volas konservi pacon – ĝi tion sufiĉe ofte asertis. Kaj la favora stato de nia aktiva armeo, kiel rezultas el la komunikaĵoj prezentitaj al la imperiestro en la hieraŭa milita konsiliĝo, certe treege imponos al ĉiuj regnestroj … Prusujo certe unue senkuraĝiĝos kaj ĉesos fanfaroni…

Dank’al Dio, ni ankoraŭ rajtas diri nian opinion pri Schlesvig-Holstein – kaj ni certe neniam toleros, ke la alia granda ŝtato havigu al si superan situacion en Germanujo per tropligrandigo de sia potenco… Tio koncernas nian honoron, nian prestige – eble nian ekziston – tion vi ne komprenas. – La tuta afero estas ja nur disputo pri hegemonio – kiu tute ne rilatas al la mizera Schlesvig – sed la belega milita konsiliĝo klare montris, kiu okupas la unuan rangon kaj kiu povas trudi kondiĉojn al la aliaj, ĉu la idoj de la malgrandaj Brandenburgaj princoj-elektistoj aŭ tiuj de la longa vico de romajgermanaj imperiestroj! Mi opinias, ke paco estas certa… Sed se la aliaj tamen daŭrigos konduti impertinente kaj arogante, kaj per tio igos la militon neevitebla, la venko estas al ni garantiita kaj samtempe nekalkuleblaj profitoj… Estus dezirinde, ke oni komencu.” – ”Nu jes, vi ja tion deziras, patro – kaj kune kun vi verŝajne la tuta milita konsilantaro! Oni do prefere diru tion malkaŝe … Oni nur evitu tiun hipokritecon, certigi al la popolo kaj al la pacamantoj, ke la mendo de armiloj, la pligrandigo de la armeo, la postulo de nova milita kredito okazas nur pro paco. Kiam vi vidigas la dentojn kaj kunpremas la pugnojn, ne murmuru samtempe dolĉajn vortojn – kiam vi tremas pro senpacienco svingi la glavon, ne ŝajnigu tuŝi la tenilon pro nura singardo.”…

Tiamaniere mi daŭrigis paroli kelkan tempon per tremanta voĉo kaj pliiĝanta emocio – mia mireganta patro respondis nenion – kaj fine mi ekploregis.

* * *

Sekvis tempo, dum kiu ni ŝanceliĝis inter espero kaj timo.

Hodiaŭ oni diris ”paco estas certa,” morgaŭ: ”milito estas neevitebla”.

La plimulto havis la lastan opinion. Ne, ĉar la cirkonstancoj necesigis sangan finon, sed ĉar, kiam la vorto ”milito” estas foje dirita, oni ĝenerale povas ankoraŭ longe pridiskuti la aferon, sed laŭ sperto la fino estas ĉiufoje la milito.

La eta sensignifa ovo, kiu entenas la ”casus belli” estas tiel longe kovata, ĝis kiam la monstro eliĝas.

Ĉiutage mi enskribis en la ruĝajn kajerojn la fazojn de la pendanta disputo, kaj pro tio mi tiam sciis, kaj ankoraŭ hodiaŭ scias, kiamaniere la fatala milito de 66 prepariĝis kaj efektiviĝis. Sen tiuj enskriboj mi certe scius tiel malmulte pri tiu parto de la historio kiel la plej multaj homoj eĉ travivintaj ĝin. Ordinare la loĝantaro ne scias, kial kaj kiel fariĝas milito – oni dum kelka tempo ĝin vidas alproksimiĝi – kaj jen ĝi estas. Kaj kiam ĝi fakte ekzistas, oni ne plu demandas pri la negravaj interesoj kaj diferencoj de opinioj, kiuj ĝin kaŭzis, sed oni sin okupas nur pri la grandegaj faroj de ĝia disvolvo.

Kaj kiam ĝi estas pasinta, oni nur rememoras la persone travivitajn teruraĵojn aŭ kontraŭe profitojn kaj triumfojn – sed pri la politikaj devenkaŭzoj oni jam tute ne pensas. En la diversaj historiaj verkoj, kiuj aperas post ĉiu militiro sub titoloj kiel ”La milito de la jaro – historie kaj strategie priskribita – ” kaj similaj, ĉiuj kaŭzoj de la disputo kaj ĉiuj taktikaj movoj de la dirita militiro estas cititaj, kaj la personoj, kiuj interesi ĝas pri tio povas sin instrui; sed en la memoro de la popolo tiu historio ne konserviĝas. Ankaŭ la sentoj de malamo kaj de entuziasmo, de kolero kaj de espero al venko, per kiuj la tuta loĝantaro komence akceptis la militon – sentoj esprimiĝantaj per la signalvorto: ”ĉi tiu milito estas tre populara,” post kelkaj jaroj tute malaperis.

La 24-an de marto Prusujo publikigis cirkuleron, en kiu ĝi plendis pri la minacaj militpreparoj de Aŭstrio. – Kial ni do ne malarmas nin, se ni ne volas minaci? – Sed kiel tio estus ebla? La 28-an de marto Prusujo ja dekretas, ke la fortikaĵoj en Silezio kaj du korpusoj estu pretaj…

31-an de marto. Dank’al Dio! Aŭstrio deklaras, ke ĉiuj cirkulantaj famoj pri sekreta armado estas malveraj, ke ĝi tute ne intencas ataki Prusujon. Ĝi do postulas, ke Prusujo ĉesigu siajn militajn pretigojn.

Prusujo respondas, ke ĝi tute ne intencas ataki Aŭstrion, sed kaŭze de ties armadoj ĝi estas devigata sin prepari.

Tiel la duvoĉa interkanto daŭrigas:

Mia armado estas defenda,
Via armado estas ataka,
Mi devas nin armi, ĉar vi vin armas,
ĉar vi vin armas, min armas mi,
Do ni nin armas,
Nin armu ni senhalte!

La gazetoj faras la orkestran akompanon al tiu duo. Iliaj verkistoj kun ĝuo skribas tiel diritan konjektan politikon. Ili incitas, ekscitas, fanfaronas, kalumnias. Oni publikigas historiajn verkojn pri la sepjara milito celante revigligi la estintan malamikecon.

Dume la diplomatoj senĉese interŝanĝas notojn. La 7-an de aprilo Aŭstrio ree oficiale malkonfesas siajn armadojn, sed aludas al diro de Bismarck al Károlyi ”ke oni senĝene malatentos la Gasteinan kontrakton”. La sorto de la popoloj do dependas de tio, kion du diplomatoj en pli malpli bona humoro interparolas pri kontraktoj! Kaj entute, kiom valoras kontraktoj, kies plenumo dependas de la bonvolo de la kontraktantoj kaj ne estas garantiita per ia supera arbitracia aŭtoritato?

Al tiu proklamo Prusujo respondas la 15-an de aprilo, ke la kulpigo estas malvera; sed ĝi nepre devas insisti pri tio, ke Aŭstrio fakte faris militajn preparojn al la landlimo. Pro tio la propra kontraŭarmado estas pravigita. Se Aŭstrio serioze ne volas ataki, ĝi unue formetu la armilojn.

Al tio respondis la Viena kabineto: Ni malarmos nin la 23-an, se Prusujo promesas fari la samon la sekvantan tagon.

Prusujo deklaras, ke ĝi konsentas.

Kia kvietiĝo! La paco do konserviĝos, malgraŭ ĉiuj minacaj antaŭsignoj! Tiun ĉi elturniĝon mi ĝoje enskribis en la ruĝajn kajerojn. Sed tro frue.

Novaj komplikaĵoj okazas. Aŭstrio deklaras, ke ĝi povas malarmi sin nur en la nordo, sed ne samtempe en la sudo, ĉar tie ĝi estas minacata de ltalujo.

Al tio Prusujo: Se Aŭstrio ne tute malarmas sin, ni ankaŭ restos armitaj.

Nun diras ltalujo, ke ĝi tute ne intencis ataki Aŭstrion, sed post ties lasta deklaro ĝi certe faros kontraŭarmadojn.

Kaj nun la beleta defendema kanto aŭdebliĝas trivoĉe. Mi denove lasas min trankviligi per tiu melodio. Post tiaj laŭtaj kaj ripetitaj certigoj certe neniu povos ataki, kaj se neniu atakas, ne estos milito. La principo, ke nur defendaj militoj estas justaj, jam tiel forte impresis la konscion de la publiko, ke neniu registaro kuraĝas okupi la najbaran landon; kaj se nuraj defendantoj kontraŭstaras unuj al aliaj, ili ne povos fakte rompi la pacon, kiel ajn minace ili estas armitaj, kaj kiel ajn firme ili estas deciditaj sin defendi ĝis morto.

Kia eraro! Krom ”atako” ekzistas ankaŭ aliaj manieroj komenci malamikaĵojn. Jen estas la postuloj rilatantaj trian landeton, kiuj, estante maljustaj, povas esti neatentitaj; jen estas ankaŭ la malnovaj kontraktoj, pri kiuj oni diras, ke ili estas atencitaj kaj kies valideco devas esti subtenata per la armiloj; jen estas fine la ”eŭropa ekvilibro,” al kiu povas minaci danĝero de la tro potenca supereco de unu aŭ de alia ŝtato, kaj tiu tro potenca supereco postulas energian intervenon. Plej instiga al milito, kvankam nekonfesite, estas la de longe nutrita malamo, kiu same sopire kaj nekontraŭstareble celas la mortigan interbatalon, kiel longe nutrita amo aspiras al vivkreanta ĉirkaŭpreno.

De nun la okazaĵoj rapidege sekvas unu la alian: Aŭstrio tiel decide protektas la dukon de Augustenburg, pro tio Prusujo deklaras, ke tio estas rompo de la Gasteina kontrakto kaj senduba malamika intenco. Tio kaŭzas, ke ambaŭflanke oni vigle armas sin kaj ke Saksujo ankaŭ komencas tion fari. La ekscito estas ĝenerala kaj ĉiutage plifortiĝas. ”Okazos milito, okazos milito!” anoncas ĉiuj gazetoj kaj konversacioj. Mi sentas, kvazaŭ mi estas sur maro kaj alproksimiĝas ventego…

La plej malamata kaj insultata homo en Eŭropo estas nun Bismarck. La 7-an de majo oni atencas lian vivon. Ĉu Blind, la atencanto, provis malhelpi tiun ventegon? Kaj ĉu li ĝin vere estus malhelpinta?

Mi ricevas el Prusujo leterojn de onklino Kornelia, kiuj nin sciigas, ke en tiu lando oni tute ne deziras militon. Dum ĉe ni regas ĝenerala entuziasmo por milito kontraŭ Prusujo kaj ni fieriĝas pri nia ”miliono da plej harditaj soldatoj,” transe regas interna malkonsento. En sia propra lando Bismarck estas ne malpli insultata kaj kalumniata ol ĉe ni; la famo rondiras, ke la rezervarmeo rifuzos partopreni en ”la frata milito,” kaj oni rakontas, ke reĝino Augusta sin ĵetis antaŭ la piedojn de sia edzo, por petegi pacon de li. Ho, kiel volonte mi estus genuinta apud ŝi, por instigi ĉiujn miajn fratinojn – ĉiujn – al la sama ago. Tio, nur tio, devus esti la klopodo de ĉiuj virinoj: ”Paco, paco – for la batalilojn!” Kial nia bela imperiestrino ne ankaŭ ekgenuis antaŭ sian edzon por per ploroj, kun alten levitaj manoj, postuli la senarmigon! Kiu scias? Eble ŝi tion faris – eble la imperiestro mem ankaŭ deziris konservi la pacon; sed al la premo kaŭzata de la konsilantaro, parolistoj, kriantoj kaj skribistoj, unu sola homo – eĉ sur trono – ne povas kontraŭstari.

* * *

La 1-an de junio Prusujo deklaras al la Federacia Konsilantaro, ke ĝi tuj malarmos sin, se Aŭstrio kaj Saksujo donos la ekzemplon.

Oni respondas el Vieno per la kulpigo, ke Prusujo kune kun ltalujo de longe preparis atakon kontraŭ Aŭstrio; pro tio la lasta nun tute aliĝos al la Germana Ligo, por postuli, ke ĝi prenu sur sin la decidon pri la duklandoj. Samtempe ĝi kunvokos la Holsteinan deputitaron.

Kontraŭ tiu deklaro protestis Prusujo, ĉar, laŭ sia opinio, ĝi malatentas la Gasteinan kontrakton. Per tio oni ja revenas al la Viena kontrakto, nome al la komuna posedo, kaj sekve Prusujo havas ankaŭ la rajton okupi Holsteinon samtempe ne malpermesante al la aŭstrianoj okupi Schlesvigon. Kaj nun la prusoj enmarŝas en Holsteinon. Gablenz cedas, sen batalo, sed protestante.

Antaŭe Bismarck estis dirinta en cirkulero: de Vieno ni spertis nenian cedemon. Male la reĝo eksciis pri diroj de aŭstriaj diplomatoj kaj konsilantoj de la imperiestro (sensencaĵo), kiuj pruvas, ke la ministroj je ĉia kosto deziras la militon (deziras la popolmortigon: kia terura kulpigo!), parte ĉar ili esperas la venkon, parte por eligi el internaj malfacilaĵoj kaj por rebonigi la proprajn malordigitajn financojn per prusa militimposto (ŝtata saĝeco).

La 9-an de junio Prusujo deklaras al la Federacia Konsilantaro, ke ĝi ne rajtas sola decidi la Schlesvig-Holsteinan demandon.

Nova projekto pri reformo de la Ligo estas proponata, laŭ kiu Nederlando kaj Aŭstrio restos eksigitaj.

La gazetaro estas nun tute militema, kaj, laŭ patriota moro, certa pri venko. La ebleco de malvenko tute ne rajtas ekzisti por lojala regato, kiun sia reĝo vokas al batalo. Diversaj gazetartikoloj priskribas la baldaŭan enmarŝon de Benedek en Berlinon, kiel ankaŭ la disrabadon de tiu urbo per la kroatoj. Kelkaj ankaŭ konsilas detrui la ĉefurbon de Prusujo. ”Rabi”, ”detrui”, ”mortbati” – tiuj ĉi vortoj ne estas plu konformaj al la nuntempa popola sento; sed ili restis en la homaj memoroj sekve de la lernejaj lecionoj pri iama multa historio. Tiaj esprimoj tiel ofte troviĝas en parkere lernitaj batalraportoj, tiel ofte estas uzitaj en skribaĵoj de lernantoj, ke se nun estas skribotaj gazet-artikoloj pri la temo milito, oni vole nevole skribas tiajn vortojn. La malestimo kontraŭ la malamiko ne povas tro draste esti esprimita; por la prusaj trupoj la vienaj gazetoj ne plu havas alian nomon ol ”la tajloroj”. La generaladjudanto grafo Grünne diris: ”Tiujn prusojn ni forpelos per malsekaj ĉifonoj”. Tiamaniere oni popularigas militon.

Tio fortigas la nacian memestimon.

La 11-an de junio Aŭstrio proponas, ke la Ligo ĉesigu la prusan intervenon en Holstein kaj mobilizu la tutan ligan armeon. La 14-an de junio oni voĉdonas pri tiu propono kaj ĝi estas akceptita per naŭ voĉoj kontraŭ ses. Ho, tiuj tri voĉoj!

Kiom da krioj de ĉagreno kaj de doloro fariĝis eĥo de tiuj tri voĉoj!

Estas farite. La ambasadoroj ricevas siajn pasportojn. La 16-an la Ligo ordonas al Aŭstrio kaj Bavarujo, ke ili helpu la hanoveranojn kaj saksojn jam atakitajn de Prusujo.

La 18-an estas publikigita la prusa manifesto pri la milito.

Samtempe la manifesto de la imperiestro de Aŭstrio al sia popolo kaj la proklamo de Benedek al siaj trupoj. La 22-an princo Friedrich-Karl eldonas ordonon al la armeo, per tio komencante la militon. Mi tiam kopiis la kvar dokumentojn; jen ili estas: Reĝo Wilhelm diris:

”Aŭstrio ne volas forgesi, ke ĝiaj princoj iam regis Germanujon; ĝi ne volas akcepti la junan Prusujon kiel liganon, sed nur kiel malamikan konkuranton. Ĝi opinias, ke Prusujo devas esti kontraŭbatalata rilate al ĉiuj siaj aspiroj, ĉar kio utilas al Prusujo, tio malutilas al Aŭstrio. Malnova, bedaŭrinda ĵaluzo denove ekflamis.

Prusujo devas esti malfortigita, neniigita, senhonorigita. Kontraŭ ĝi ne valoras plu iaj kontraktoj. Kien ajn ni rigardas en Germanujo, ni estas ĉirkaŭataj de malamikoj, kaj ilia batalkrio estas la humiligo de Prusujo. Ĝis la lasta momento mi serĉis la vojojn al interpaciĝo kaj lasis ilin nebaritaj – Aŭstrio ne volis.”

Kontraŭe imperiestro Franz Joseph parolis jene:

”La plej novaj okazintaĵoj nerefuteble pruvas, ke Prusujo nun malkaŝe anstataŭas la rajton per la perforto. Tiel do la plej malfeliĉa milito – milito de germanoj kontraŭ germanoj – fariĝis neevitebla! Pro la malfeliĉo, kiun ĝi alportos al la individuoj, la familioj, la regionoj kaj landoj, mi alvokas tiujn, kiuj ĝin okazigis, antaŭ la tribunalon de la historio kaj de la eterna, ĉiopova Dio.”

Estas ĉiam la alia, kiu deziras militon. Ĉiam al la alia oni riproĉas, ke li volas anstataŭi la rajton per la perforto. Kial do estas ankoraŭ eble, ke tio okazu popolrajte? ”Malfeliĉa milito,”

Ĉar ”germanoj batalas kontraŭ germanoj”. Tute ĝuste, estas jam vidpunkto pli alta, kiu super ”Prusujo” kaj ”Aŭstrio” metas la pli ampleksan ideon ”Germanujo” – sed ankoraŭ unu puŝon kaj estus atingita tiu plej alta unueco, en kies lumo ĉiu milito – homoj kontraŭ homoj – precipe civilizituloj kontraŭ civilizituloj – devas sin montri kiel ĉagreniga milito inter fratoj. Kaj ”alvoki antaŭ la tribunalon de la historio” – al kio utilas tio? La historio, kiel ĝi estas skribita ĝis nun, neniam alie juĝis ol per pravigo de sukceso. Kiu en milito estas venkinto, tiun laŭdegas la historion verkaĉanta gildo, genufleksante antaŭ li, kiel plenuminton de ”kultura misio”.

Kaj ”antaŭ la tribunalon de Dio ĉiopova”? Sed ĉu li ne estas la sama, kiu estas ĉiam prezentata kiel direktanto de la bataloj?

Ĉu do per komenciĝo kaj per finiĝo de la milito ne plenumi ĝas la volo de tiu sama ĉiopovulo? Ho, kontraŭdiro post kontraŭdiro! Tio do devas ĉie okazi, kie la vero estas kaŝata sub frazoj, kie oni volas samtempe sankcii du kontraŭajn principojn – kiaj estas milito kaj justeco, malamo kaj humaneco, Dio de la amo kaj Dio de la bataloj.

Kaj Benedek diras:

”Ni troviĝas kontraŭ armeo kunmetita el du duonoj: soldatoj de la linio kaj milicio. La unua konsistas el nuraj junuloj, kiuj kutimis nek al lacegoj nek suferi mankon kaj neniam partoprenis en grava militiro. La dua enhavas elementojn nun nefidindajn, malkontentajn, kiuj prefere faligus la propran malŝatatan registaron ol batali kontraŭ ni. Pro longaj jaroj de paco la malamiko ne havas eĉ unu generalon, kiu havis okazon sin instrui sur la batalkampoj. Veteranoj de Mincio kaj Palestro, mi esperas, ke sub viaj spertaj kondukantoj vi konsideros kiel specialan honoron, ke tia kontraŭulo ne havu eĉ la plej malgrandan sukceson. La malamiko de longe fanfaronas pri sia rapida pafado – sed, soldatoj, mi opinias, ke ĝi al li nur malmulte utilos. Ni verŝajne ne lasos al li sufiĉe da tempo por uzi ĝin, ĉar ni senprokraste lin atakos per bajoneto kaj pafilkapo. Tuj kiam per la dia helpo la malamiko estos venkita kaj devigita returneniri, ni lin persekutos, kaj vi ripozos en la malamika lando kaj plene ĝuos la distraĵojn justege merititajn de venkinta armeo.”

Fine parolas Friedrich-Karl:

”Soldatoj! La perfida kontraktrompinta Aŭstrio jam de kelka tempo, sen militdeklaro, malrespektis la prusajn limojn de supra Silezio. Mi do ankaŭ sen deklaro estus povinta transpaŝi la boheman limon. Mi tion ne faris. Hodiaŭ mi transdonigis sciigon rilate al tio, kaj ni alpaŝos la teritorion de la malamiko, por indulgi nian propran. Ni komencu kun Dio. (Ĉu li estas la sama Dio, kun kies helpo Benedek promesis rebati la malamikon per bajonetoj kaj pafilkapoj?…) Ni konfidu nian aferon al Li, kiu regas la homajn korojn, kiu decidas la sorton de la nacioj kaj la finon de la bataloj. Kiel estas dirite en la Sankta Skribo: Viaj koroj batu por Dio kaj viaj pugnoj sur la malamikon. Ĉi tiu milito okazas – vi tion scias – por ŝirmi la plej sanktajn posedaĵojn de Prusujo kaj pro ĝia estonta ekzisto. La malamiko laŭ sia diro volas ĝin dispecigi kaj humiligi. La torentoj da sango verŝitaj de viaj kaj miaj prapatroj sub Friedrich la Granda kaj antaŭ ne longe de ni mem apud Düppel kaj sur Alsen, ĉu ili vane estas verŝitaj? Neniel! Ni volas konservi Prusujon kia ĝi estas, kaj ĝin plifortigi kaj plipotencigi per venkoj. Ni nin montros indaj je niaj patroj. Ni fidas al la Dio de niaj patroj, kiu bonvolu nin favori kaj beni la prusajn armilojn. Kaj nun antaŭen kun nia malnova batalkrio: Kun Dio por reĝo kaj patrujo. Vivu la reĝo!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.