La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FOR LA BATALILOJN!

Aŭtoro: Bertha von Suttner

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Kvara Libro

1866

Jen ĝi do denove okazas – tiu plej granda el ĉiuj imageblaj malfeliĉaĵoj – kaj kiel kutime ĝi estis ĝojege akceptata de la loĝantaro. La regimentoj formarŝis (kiaj ili revenos?) akompanataj de bondeziroj kaj benoj kaj kriegantaj buboj.

Jam antaŭ kelka tempo Friedrich estis ricevinta la ordonon iri Bohemujon – jam antaŭ la militdeklaro, kaj precize kiam la aferoj estis tiaj, ke mi povis esperi, ke la malfeliĉa, negrava disputo pri la duklandoj interkonsente aranĝiĝus. Tiun ĉi fojon la korŝiranta adiaŭo, kiu ordinare antaŭiras la tujan militiradon de la amato, ne okazis. Kiam mia patro triumfante alportis al mi la sciigon: ”Nun ĝi komenciĝas,” mi jam estis sola de du semajnoj. Kaj de kelka tempo mi jam atendis tiun sciigon kiel krimulo en sia ĉelo atendas la anoncon de sia kondamno al morto.

Mi klinis la kapon kaj diris nenion.

”Estu kuraĝa, infano. La milito ne longe daŭros – ni baldaŭ estos en Berlino… Kaj kiel via edzo revenis el Schlesvig-Holstein, same li ankaŭ revenos hejmen el ĉi tiu milito, sed kovrita per laŭroj multe pli verdaj. Eble estas malagrable por li militiri kontraŭ Prusujo, ĉar li mem devenas el Prusujo – sed estante de longe en la aŭstria servo, li ja korege estas unu el la niaj… Tiuj prusoj! Ili volas nin eligi el la Ligo, la arogantaj fanfaronuloj – tion ili pentos, kiam Silezio estos denove nia, kaj kiam la Habsburgoj – ”

Mi etendis la manojn: ”Patro – unu peton: lasu min nun sola.”

Eble li pensis, ke mi deziris plori, kaj ĉar li tute malŝatis plorscenojn, li volonte obeis mian deziresprimon kaj foriris.

Sed mi ne ploris. Mi sentis kvazaŭ surdiganta bato estus falinta sur mian kapon. Pene spirante, fikse rigardante, mi iom da tempo sidis senmova. Poste mi iris al mia skribtablo, malfermis la ruĝajn kajerojn kaj enskribis: ”La kondamno al morto estas dirita. Cent mil homoj estas ekzekutotaj. Ĉu inter ili ankaŭ Friedrich?… Do ankaŭ mi… Kiu mi estas por ne perei same kiel la aliaj cent mil? – Mi deziras jam esti mortinta.”

De Friedrich mi la saman tagon ricevis kelkajn liniojn rapide skribitajn:

”Kara edzino! Estu kuraĝa – alten la koron! Ni estis feliĉaj, tion neniu povas forpreni de ni, eĉ se hodiaŭ, kiel por tiom da aliaj, alvenus por ni la dekreto: ĝi estas finita (la sama ideo, kiun mi esprimis en miaj ruĝaj kajeroj). Hodiaŭ ni iras renkonte al la malamiko. Eble mi transe rekonos kelkajn kamaradojn el Düppel kaj Alsen – eble mian kuzon Gottfried … Ni marŝos al Liebenau kun la antaŭgvardio de grafo Clam-Ganas. De nun mi ne plu havos tempon por skribi. Ne atendu leterojn, ne pli ol, laŭokaze, unu linion por vin sciigi, ke mi vivas. Antaŭe mi deziras trovi unu solan vorton enhavantan mian tutan amon, por ĝin skribi al vi – ĉar ĝi eble estas la lasta. Mi trovas nur jenon: ”Marta!” Vi scias, kion tio signifas por mi.”

Konrad Althaus ankaŭ devis formarŝi. Li estis plena de batalfervoro kaj sufiĉe inspirita de malamo al la prusoj por plezure militiri; tamen la adiaŭo lin ĉagrenis. La edziĝa permeso estis alveninta nur du tagojn antaŭ la ekmarŝa ordono.

”Ho, Lili, Lili,” li diris malĝoje, adiaŭante sian fianĉinon, ”kial vi tiel longe hezitis min akcepti? Kiu scias nun, ĉu mi revenos!”

Mia kompatinda fratino estis mem treege pentanta. Nur nun vekiĝis en ŝi pasia amo al la longe malŝatita viro. Kiam li estis for, ŝi plorante falis en miajn brakojn.

”Ho, kial mi ne de longe diris ’jes’! Nun mi estus lia edzino …”

”Tiam la adiaŭo fariĝus des pli dolora, mia kompatinda Lili.”

Ŝi neis per la kapo. Mi bone komprenis, kio okazis en ŝia koro – eble pli klare ol ŝi mem: devi disiĝi kun amsopiro ne kontentigita – eble neniam kontentigota; – vidi la pokalon forŝirita de la lipoj kaj eble disrompita, antaŭ ol trinki eĉ unu guton el ĝi – tio certe devas esti duoble turmentiga.

Mia patro, la fratinoj kaj onklino Maria nun transloĝiĝis al Grumitz. Mi volonte konsentis kuniri kun mia fileto. Ŝajnis al mi, ke mia propra hejmo estis dezerta kiam Friedrich forestis – mi ne kapablus resti en tia soleco. Estis strange: mi sentis min tiel forlasita, kvazaŭ la sciigo de la komenciĝinta milito estus samtempe sciigo pri la morto de Friedrich. Kelkfoje, en la mezo de mia malluma funebro, eklumis ĝoja penso: ”Li vivas kaj eble revenos” – sed tuj denove la terura penso turmentis min: Li tordiĝas en nesufereblaj doloroj… li konsumi ĝas en foso – pezaj veturiloj pasas sur liaj disrompitaj membroj – kuloj kaj formikoj svarmas sur liaj disstarantaj vundoj; la homoj forigantaj la vunditojn de la batalejo rigardas la tie kuŝantan soldaton kiel senvivan kaj enterigas lin vivanta kun aliaj mortintoj en la malprofundan tombon – tie li rekonsciiĝas kaj – Kun laŭta krio mi subite vekiĝis al tiaj sonĝoj: ”Kio denove estas al vi, Marta?” riproĉis mia patro. ”Vi fine freneziĝos, tiamaniere cerbumante kaj kriante. Ĉu vi ree turmentas vin per tiaj stultaj fantaziaĵoj? Tio estas peko.”

Nome mi ofte estis rakontinta miajn sonĝojn, kio treege indignigis mian patron.

”Peko” li daŭrigis, ”kaj nekonvenaĵo kaj absurdaĵo. Tiaj okazoj, kiajn via ekscitita imago montras al vi, okazas kelkfoje – tre malofte – ĉe la soldataro – sed staban oficiron, kia estas via edzo, oni ne lasos sur la kampo. Entute oni ne rajtas pensi pri tiaj abomenindaĵoj. Estas speco de ofendo, sensanktigo de la milito, se, anstataŭ konsideri la grandecon de la tuto, oni nur vidas la mizerajn detalojn… pri tiuj oni ne rajtas pensi.”

”Jes, jes, ne pripensi,” mi respondis, ”tio estis ĉiam la homa kutimo rilate al ĉia homa mizero… ’Ne pripensi’: sur tio sin apogas ĉia barbareco…”

Nia familia kuracisto, d-ro Bresser, tiufoje ne estis en Grumitz; li libervole metis sin je la dispono de la patriota helpunui ĝo kaj foriris al la milita scenejo. Mi ankaŭ pripensis, ĉu mi eble estu kunironta kiel flegantino?… Ja, se mi scius, ke mi proksimiĝus al Friedrich, ke mi povus helpi, se li estus vundita, mi certe ne hezitus; sed ĉu por aliaj? Ne, tiuokaze mankus al mi la forto, la kuraĝo de la oferemo. Vidi homojn mortantajn, aŭdi stertorantojn – deziri helpi centon da vunditoj petegantaj pri helpo kaj ne esti kapabla ilin helpi – preni sur min suferon, naŭzon, mizeron, kaj samtempe ne utili al Friedrich – kontraŭe malpliigi per tio la ŝancojn lin revidi, ĉar la flegantoj sin ofte elmetas al la danĝero esti mortigataj … ne mi tion ne faros. Krome, mia patro sciigis min, ke privatulino kiel mi ne estus akceptita en la militaj hospitaloj por flegi la malsanulojn – ke tia ofico povas esti plenumita nur de militistaj flegistoj, apenaŭ de religiaj flegistinoj.

”Ŝiri ĉarpion,” li diris, ”kaj prepari ligaĵojn por la patriotaj helpunuiĝoj, tio estas la sola maniero, laŭ kiu vi povas helpi al la vunditoj, kaj ke tion miaj filinoj diligente faru – tion mi favore konsentas.”

Kaj al tiu okupo miaj fratinoj kaj mi nun dediĉis multajn horojn de la tago. Roza kaj Lili plenumis sian laboron kun mienoj de kortuŝeco preskaŭ gajaj. Kiam la maldikaj fadenetoj sub niaj fingroj fariĝis molaj amasoj, kiam ni estis bele kaj orde faldintaj la striojn de tolo unu super la alia, la du knabinoj sentis, kvazaŭ ili kvietigus doloregojn, malhelpus la perdon de sango, kvazaŭ ili aŭdus la kvietigantajn ĝemadojn kaj vidus la dankajn rigardojn de la flegitaj. Estis preskaŭ ĝojiga figuraĵo de la ”esti vundita,” kiun ili imagis: Enviindaj soldatoj, kiuj, savitaj de la morto, nun kuŝas sur molaj, puraj litoj, flegataj kaj dorlotataj, plejparte en duone nekonscia, agrable laca duondormo. Nur de tempo al tempo ili vekiĝas kun la agrabla konscio, ke ilia vivo estas savita, ke ili povos reiri hejmen kaj rakonti al la posteuloj, ke en la batalo de Z. ili estis honorege vunditaj.

En tia naiva koncepto certigis ilin mia patro: ”Bone, bone; knabinoj – hodiaŭ vi estas denove diligentaj … jen vi ree ĝojigis centon el niaj bravaj soldatoj! Kiel agrabla estas tia paketo da ĉarpio sur sanganta vundo – mi povas iom rakonti pri tio:… Kiam ĉe Palestro pafo trafis mian kruron – ktp.”

Sed mi ekĝemis kaj diris nenion. Mi estis aŭdinta aliajn rakontojn pri vundoj ol estis tiuj de mia patro – rakontojn rilatantaj al la ordinaraj veteranaj anekdotoj kiel proksimume la realeco de mizera vivo de paŝtisto rilatas al la paŝtistaj pentraĵoj de Watteau.

La Ruĝa Kruco… mi sciis, per kia dolorege ekscitita universala kompato tiu institucio estis kreita. Mi estis leginta la diskutojn faritajn pri ĝi en Ĝenevo kaj la verkon de Dunant, ĉi tiu verko! La nobla ĝeneva patricio rapidis al la batalkampo de Solferino por plejeble helpi, kaj tion, kion li tie vidis, li rakontis al la mondo. Sennombraj vunditoj, kiuj restis kuŝantaj kvin, ses tagojn – sen helpo… Ĉiujn li volis savi, sed kion li povis fari sola, kion povis fari la aliaj malmultaj helpantoj meze de tiu grandega mizero? Li vidis kelkajn, kiujn oni povus savi per guto da akvo, per peceto da pano; li vidis aliajn, kiuj rapidege estis enterigataj, kvankam ili ankoraŭ spiris…

Tiam li diris tion, kio de longe estis konata, sed nun la unuan fojon trovis eĥon: ke la rimedoj de la milita administracio, por flegi kaj savi la vunditojn ne plu sufiĉas. Kaj la ”Ruĝa Kruco” fondiĝis.

Aŭstrio tiam ankoraŭ ne estis aliĝinta al la Ĝeneva Konvencio.

Kial?… Kial oni ĉiam kontraŭstaras ĉiun novaĵon, kiel ajn bonfaranta kaj simpla ĝi estas? – La leĝo de la apatio – la forto de la sankta kutimo… ”La ideo estas tre bela, sed neplenumebla,” oni diras – ankaŭ mian patron mi aŭdis ripeti la dubajn argumentojn, esprimitajn de diversaj delegitoj dum la konferenco de 1863 – ”neplenumebla, kaj eĉ se plenumebla tamen kelkrilate nedezirinda. La militaj estraroj ne povas permesi privatan agadon sur la batalkampo. En la milito la taktikaj utiloj devas superi eĉ humanecon – kaj kiamaniere oni povus sin ŝirmi kontraŭ ebla spionado de tiu privata kunlaborado? kaj la elspezoj! ĉu la milito sen tio ne sufiĉe kostas? Ĉu ne estus necese, ke nia proviza administracio ankaŭ zorgu pri la materiaj bezonaj de la libervolaj flegistoj? Aŭ eĉ se ili sin provizus mem en la okupita lando, ĉu ne fariĝus bedaŭrinda konkuro por la milita administracio per la aĉeto de la aĵoj necesaj kaj per la tuja plialtiĝo de ilia prezo?”

Ho, tiu registara saĝeco! – tiel seka, tiel klera, tiel afera, tiel singardema kaj tiel – funde malsprita.

* * *

La unua renkonto de niaj en Bohemujo starantaj trupoj kun la malamiko akazis la 25-an de junio en Liebenau. Tiun ĉi novaĵon sciigis al ni mia patro kun sia kutima triumfa mieno: ”Jen belega komenciĝo,” li diris. ”Oni vidas, ke la ĉielo estas kun ni. Estas signife, ke la unuaj, kiuj kun tiuj fanfaronuloj kunpuŝis, estis la soldatoj de nia fama ”fera brigado”… vi bone memoras: la brigado Poschacher, kiu tiel kuraĝe defendis Königsbergon en Silezio. Ĝi ilin fortege batos! (Tamen la sekvantaj sciigoj el la militejo montris, ke post dekkvinhora batalado tiu brigado, apartenanta al la antaŭgvardio Clam-Gallas, sin retiris al Podol. Ke Friedrich ĉeestis, mi ne sciis – kaj ke en la sama nokto la barikadita Podol estis atakita de generalo Horn, kaj ke la batalo tie daŭris sub hela lunlumo – tion ĉi mi ankaŭ eksciis nur poste.) ”Sed pli bela ol en la nordo,” diris plue mia patro, ”estas la agado en la sudo. Ĉe Custozza okazis venko, miaj infanoj – tiel glora kiel la plej gloraj … Mi ĉiam diris: Lombardio devas fariĝi nia!… Ĉu vi do ne ĝojas? Mi konsideras la militon jam decidita; ĉar se ni finvenkis la italojn, kiuj kontraŭmetis al ni armeon regulan kaj ekzercitan, ne estos malfacile por ni venki la ”tajlorojn ”. Tiu milicio – estas vera impertinenteco – kaj bezonas la tutan prusan tromemfidon por militiri kun tio kontraŭ regulaj armeoj.

Por tiu milicio estis alvokataj homoj el la metiejoj, el la oficejoj, kiuj ne estis alkutimiĝintaj al laciĝoj, kaj do ne same taŭgas kiel malgraŭ sango kaj kugloj fidindaj soldatoj. Jen vidu, kion skribas Viena gazeto laŭ originala komunikaĵo de la 24-a de junio. Certe ili estas bonaj sciigoj:

”En prusa Silezio komenciĝis bova pesto kaj laŭ raportoj tre danĝere – ”

”Bova pesto” – ”tre danĝere” – ”bonaj sciigoj,” mi diris balancante la kapon. ”Efektive belaj, ĝojigaj okazaĵoj en milita tempa… Estas feliĉe, ke ĉe la landlimo troviĝas flavajnigraj limfostoj por malhelpi la transpason de la pesto”…

Sed mia patro ne aŭskultis kaj daŭrigis sian ĝojigan legadon:

”Inter la prusaj trupoj en Neisse regas febro. La malsaniga marĉa lando, la malbona nutraĵo kaj la mizeraj restejoj en la ĉirkaŭaĵo devige havis tian efikon ĉe la amasigitaj trupoj. La aŭstroj eĉ ne povas imagi kian nutradon havas la prusaj soldatoj. La nobeluloj opinias, ke ili do povas malindulgi la ’popolaĉon’. Ses lodojn da porkaĵo por soldato, kiu ne kutimis al lacigaj marŝoj kaj aliaj penegadoj, kiu absolute ne estas hardita militisto.”

”La gazetoj estas plenaj de gajigaj informoj. – Antaŭ ĉio la raportoj pri la glora Custozza-tago – Vi devus konservi tiujn gazetojn, Marta.”

Kaj mi efektive ilin konservis. Tion oni ĉiam devus fari, kaj kiam okazas nova nacia disputo, oni ne legu la plej novajn gazetojn, sed tiujn havantajn la daton de la antaŭa milito. Tiam oni vidas, kiom valoras la antaŭdiroj, fanfaronadoj kaj ankaŭ la raportoj kaj sciigoj. Tio estas instrua.

El la norda militscenejo.

”El la generalejo de la norda armeo oni skribas la 25-an de junio pri la militira plano (!) de la prusoj. – ’Laŭ la plej novaj informoj la prusa armeo translokis sian generalejon en orientan Silezion. (Sekvas, laŭ la ordinara taktika stilo longa nombrado de la movoj kaj enlokiĝoj projektitaj de la malamiko, pri kiuj la raportanto kompreneble havis pli certan konon ol Moltke kaj Roon). Ŝajnas do, ke la prusoj intencas malhelpi la antaŭenmarŝon de nia armeo al Berlino per la propra; sed ili ne sukcesos, pro la jam faritaj preparoj (kiujn nia speciala korespondanto certe pli precize konas ol Benedek). Oni kun plena konfido povas atendi favorajn sciigojn pri la norda armeo, kaj kiam ili ne alvenas tiel rapide kiel deziras la senpacienca popolo, ili estos des pli gravaj kaj signifaj.’

Interesan okazaĵon dum la marŝado tra Munkeno de aŭstriaj trupoj de itala nacieco rakontas la Nova Frankfurta Gazeto jene: Inter la trupoj trapasintaj Munkenon estas batalionoj de linio. Oni ilin regalis kiel la aliajn en gasteja ĝardeno kuŝanta proksime de la stacidomo. Ĉiu povis sin konvinki, ke tiuj ĉi venecianoj ĝojege montris sian deziron batali kontraŭ la malamikoj de Aŭstrio (Eble ankaŭ ’ĉiu’ povis pensi, ke ebriaj soldatoj volonte entuziasmiĝas pri afero prezentita al ili kiel objekto de entuziasmo). En Würzburg la stacidomo estis plena de soldatoj de aŭstria regimento de linio; ili ankaŭ estis venecianoj. La homoj estis same gasteme akceptitaj (t. e. same ebriigitaj), kaj ili ne trovis sufiĉe da vortoj por esprimi sian ĝojon esti batalontaj kontraŭ la rompintoj de la paco (El du militantaj partioj ĉiam la alia estas tiu, kiu rompis la pacon). La ’Evviva’ ne finiĝis (ĉu tiu sinjoro’ Ĉiu’, kiu tiel diligente vizitas la stacidomojn, ne scias, ke nenio estas pli infekta ol la vivu-kriado, – ke milo da voĉoj kriegantaj kune ne esprimas milon da interkonsentaj opinioj, sed nur montras naturan imitemon?).”

En Böhmisch-Trübau la militestro von Benedek konigis al la norda armeo tri bultenojn pri la venko de la suda armeo, aldonante la jenan tagordonon:

”En la nomo de la norda armeo mi sendis al la komandanto de la suda armeo la jenan telegramon: ’La artileria generalo Benedek kaj la tuta norda armeo sendas al la glora komandanta moŝto de la brava suda armeo kun ĝoja admiro koregajn gratulojn pro la glora tago de Custozza. Per nova glora venko de niaj armiloj komenciĝas la milito en la sudo. La gloro de Custozza brilas sur la honorŝildo de la imperiestra armeo.’ Soldatoj de la norda armeo! Ĝojege akceptu la sciigon! Kun plialtigita entuziasmo rapidu en la batalon, por ke ni ankaŭ baldaŭ surskribu glorajn batalnomojn sur tiun ŝildon kaj por ke ankaŭ el la nordo ni sciigu al la imperiestro venkon, al kiu via braveco arde sopiras, kiun via kuraĝo kaj sindonemo gajnos kun la krio: Vivu la imperiestro!

Benedek.”

Responde al la supra telegramo alvenis el Verona la jena depeŝo:

”La suda armeo kaj ĝia komandanto sendas koran dankon al sia iama amata generalo kaj al lia brava armeo. Ni estas konvinkitaj, ke ankaŭ ni povos baldaŭ gratuli pro similaj venkoj.”

”Konvinkitaj” – ”konvinkitaj…”

”Ĉu via koro ne ĝojegas, infanoj, legante tiajn vortojn?” ravite kriis mia patro. ”Ĉu antaŭ tiaj triumfoj via patriotismo ne sufiĉe vigliĝas, por forigi viajn proprajn aferojn – por igi vin, Marta, forgesi, ke via Friedrich, vin, Lili, ke via Konrad estas elmetitaj al kelkaj danĝeroj? Danĝeroj, de kiuj ili verŝajne estos savataj kaj en kiuj perei – sorto kiun ili havus kune kun la plej bonaj filoj de la patrujo – estus por ili nur gloro kaj honoro. Ne ekzistas soldato, kiu ne volonte mortus kun la krio ”Por la patrujo!”

”Kiam iu post perdita batalo restas kuŝanta sur la kampo. kun frakasitaj membroj” – mi respondis – ”kaj tie netrovita, post kvar aŭ kvin tagoj kaj noktoj de sufero pro malsato, soifo kaj nedireblaj doloroj, vivante putranta, pereas – samtempe konsciante, ke lia morto neniel utilos al la patrujo, sed nur malesperigos liajn amatojn – tiam mi dubas, ĉu li volonte mortas kun tiu krio.”

”Vi krimas… kaj parolas per vortoj tiel akraj – por virino tute nekonvenaj.”

”Jes, jes, la vera vorto, la malkaŝe dirita realeco estas krimaj, estas senhontaj… Nur la frazo, la frazo sankciita per milobla ripetado estas ”deca”. Sed mi vin certigas, patro, ke tiu nenatura ’volonte morti’, kiun oni atendas de ĉiuj viroj, kiel ajn heroa ĝi eble ŝajnas al la elparolanto – sonas en miaj oreloj kvazaŭ parolita mortigo.”

* * *

Multajn tagojn poste mi trovis inter la paperaĵoj de Friedrich leteron, kiun mi sendis al li al la militscenejo. Tiu letero plej klare montras la sentojn, kiujn mi tiam havis.

Grumitz, la 28-an de junio 1866

”Karulo: Mi ne vivas.… Imagu, ke en la apuda ĉambro la homoj konsiliĝas, ĉu mi baldaŭ estos pendigita aŭ ne, dum mi ekstere devas atendi tiun decidon. Dum tiu atendo mi spiras – sed ĉu mi povas nomi tion vivi? La apuda ĉambro, en kiu la demando devas esti decidita nomiĝas Bohemujo… Sed ne, amato, la figuraĵo ne estas ankoraŭ tute ĝusta. Ĉar se oni nur juĝus pri mia vivo aŭ morto, la maltrankvilo ne estus tiel granda. Mia maltrankvilo koncernas vivon multe pli karan ol la propra estas… Kaj al eĉ pli malbona afero rilatas mia timo – ĝi rilatas al via ebla agonio… Ho, mi deziras, ke ĝi estu finita, finita! Niaj venkoj okazu rapidege unu post la alia, ne pro la venkoj, sed pro la fino!

Ĉu ĉi tiu linioj vin atingos? Kaj kie kaj kiel? Ĉu post viglega batalo, ĉu en tendaro, ĉu eble en hospitalo?… Ĉiuokaze. vi ĝojos ricevi sciigon de via Marta. Eĉ se mi skribas nur pri malĝojaĵoj – kion alian oni povas senti en epoko, en kiu la suno estas mallumigita per granda funebra tuko, kiun oni suprentiris ’por la patrujo’; por ke ĝi falu sur la infanojn de la lando – tamen miaj vortoj alportos al vi refreŝigon… Ĉar vi min amas, Friedrich – mi scias kiel varme, kaj mia skribaĵo vin ĝojigas kaj emocias kiel mola kareso de mia mano. – Mi estas kune kun vi, Friedrich, tion sciu, per ĉiu penso, ĉiu spiro, tage kaj nokte… Tie ĉi en mia rondo mi moviĝas kaj agas aŭtomate; mia plej intima ’memo’ – kiu ja apartenas al vi – vin eĉ ne unu momenton forlasas… Nur mia knabo memorigas min, ke la mondo enhavas ankoraŭ ion alian, kio ne nomiĝas ’vi’… La bona etulo – se vi scius, kiom li demandas kaj zorgas pri vi! Ni ambaŭ efektive ne interparolas pri io alia ol pri ’paĉjo’. Li bone scias, la sentema knabo, ke tio estas la temo, kiu plenigas mian koron, kaj kiel ajn malgranda li estas, – vi tion ja scias – li jam estas speco de amiko de sia patrino. Mi ankaŭ jam komencas paroli kun li kiel kun prudentulo, kaj pro tio li estas danka. Mi, de mia flanko, estas al li danka pro la amo, kiun li havas al vi. Okazas tiel malofte, ke infanoj amas siajn duongepatrojn; kompreneble ne estas en vi io duonpatra. – Vi kun via propra filo ne povus esti pli karesa, pli bonkora, vi, mia karulo, mia bonkorulo! Jes la bonkoreco – tiu granda, mola, milda – ĝi estas la fundamento de via karaktero – kaj kiel diras la poeto? Same kiel la ĉielo arkiĝas el unu sola, granda safiro, same formiĝas la karaktera grandeco de nobla homo nur el unu virto – la boneco. Alivorte: mi vin amas, Friedrich! Tiu estas ja ĉiam la rekantaĵo de ĉio, kion mi pensas pri vi kaj viaj ecoj. Tiel konfide, tiel certe mi amas vin – mi ripozas en vi, Friedrich, varme kaj mole… kiam mi vin posedas – kompreneble. Nun, ĉar vi ree estas forŝirita de mi, mia ripozo estas perdita. Mi deziras, ke la ventego jam estu pasinta, ke vi jam estu en Berlino, diktante al reĝo Wilhelm la kondiĉojn de paco! Nome mia patro estas firme konvinkita, ke tio estos la fino de la militiro, kaj laŭ ĉio, kion oni aŭdas kaj vidas, mi ankaŭ devas tion kredi. ’Tuj kiam per la dia helpo la malamiko estos venkita’ – tiel ja diris la proklamo de Benedek – ’ni lin persekutos, kaj en la malamika lando vi ripozos kaj ĝuos la distraĵojn, kiuj…’ Kiaj estas tiuj distraĵoj? Nuntempe al neniu generalo estas permesite laŭte kaj malkaŝe diri: ’Vi povas rabi, bruligi, mortigi, perforti’, kiel estis kutimo en la mezepoko, por eksciti la bandojn; – nun oni povas maksimume promesi al ili malavaran disdonon de pizaj kolbasoj; sed tio ne estus tre alloga; oni do simple diras: ’tiujn distraĵojn, kiuj – ’. Ĉe tio ĉiu povas pensi tion, kio al li plaĉas. La principo de ’milita pago’ trovota en malamika lando ekzistas ankoraŭ en soldata parolmaniero… Kaj kion vi sentos en la ’malamika lando’, kiu verdire estas via devena lando, kie vivas viaj amikoj kaj kuzoj? Ĉu vi per tio ’mallaciĝos’, ke vi detruos la belan kampodomon de onklino Kornelia? ’Malamika lando’ – tio estas ankaŭ unu el tiuj ideoj de iama epoko, kiam la milito estis malkaŝe tio, kion prezentas ĝia raison d’être, la rabado, – kaj kiam la malamika lando allogis la bataliston kiel pagpromesanta rablando…

Mi ja parolas kun vi kiel dum la belaj horoj, kiam vi estis apud mi. Post finita legado de ia progresema libro, ni ĉiam filozofis kune pri la kontraŭdiroj de la nuntempa socio, tiel unuanime, nin reciproke komprenante kaj spirite kompletigante. En mia ĉirkaŭaĵo estas neniu, neniu, kun kiu mi povus paroli pri tiuspecaj aferoj. D-ro Bresser estis la sola, kun kiu estis eble interŝanĝi militon malaprobantajn ideojn, kaj li ankaŭ nun foriris – iris en la malaprobitan militon – sed por sanigi vundojn, ne por fari ilin. Verdire ankaŭ tio estas sensencaĵo: humaneco en milito – interna kontraŭdiro. Tio similas al ’klarigo’ en aferoj de kredo. Aŭ unu, aŭ la alia – sed homamo kaj milito, racio kaj dogmo: tio ne estas ebla. La sincera, flama malamo al malamiko, kunigita kun nepra malŝato de homa vivo – tio estas la nervo de la milito, same kiel la senkondiĉa submetiĝo de la racio estas la ĉefa kondiĉo de la kredo. Sed ni vivas en epoko de kompromiso. La malnovaj institucioj kaj la novaj ideoj efikas same forte. Tial la homoj, kiuj ne volas tute malakcepti la malnovon, kiuj ne povas plene konsenti la novon, provas kunmiksi unu kun la alia, kaj el tio naskiĝas tiu malsincera, nekonsekvenca, kontraŭdira, ŝanceliĝa praktiko, kiu tiel maltrankviligas kaj suferigas la sincerajn, la veron amantajn animojn…

Ha, kion mi estas skribinta! Vi verŝajne ne estas inklina al tiaj konsideroj – kiel dum niaj pacaj, hejmaj interparoladoj. Vin bruege ĉirkaŭas terura realaĵo, kiun vi devas kontraŭstari.. Estus multe pli bone, se vi povus ĝin rigardi same naive kiel oni kutimis fari antaŭe, kiam la milita vivo estis por la militisto vera ĝuego. Kaj estus ankaŭ pli bone, se mi povus skribi al vi, same kiel aliaj edzinoj, leterojn plenajn de benoj kaj promesoj de venko, kaj kuraĝigoj… La knabinoj estas ja ankaŭ edukataj por la patriotismo, por ke en ĝusta horo ili diru al la edzoj: ’Iru kaj mortu por via patrujo – tio estas la plej bela morto’, aŭ: ’Revenu hejmen kiel venkintoj, tiam ni vin rekompencos per nia amo. Intertempe ni preĝos por vi. La Dio de la bataloj, kiu protektas niajn armeojn, plenumos nian peton. Tage kaj nokte nia petego altiĝas ĉielen kaj – certe – ni perforte akiros ties favoron: Vi revenos glorkronitaj! Ni eĉ ne tremas, ĉar ni estas la indaj kunulinoj de via braveco… Ne, ne! – la patrinoj de viaj filoj ne rajtas esti malkuraĝaj, se ili volas eduki novan genton de herooj; kaj eĉ se ni devus oferi niajn plej amatajn: por regnestro kaj patrujo neniu ofero estas tro granda!’

Tio estus ĝusta soldatedzina letero, ĉu ne vere? Tamen ne letero, kian vi deziras legi de via edzino – de la kunulino de via pensado, de tiu, kiu same kiel vi sentas koleron kontraŭ la malnova, blinda homa eraro… ho, koleron tiel maldolĉan, tiel doloran – ke mi tion tute ne kapablas esprimi al vi! Kiam mi imagas tiujn du armeojn, konsistantajn el individuaj, saĝaj kaj plejparte bonaj kaj mildaj homoj – kiel ili sin ĵetas unuj sur la aliajn por sin reciproke pereigi, samtempe ruinigante la malfeliĉan landon, kien ili kvazaŭ ĵetas kiel ludkartojn de sia mortiga ludo la milite okupitajn vilaĝojn… kiam mi tion imagas, mi volonte krius: Pripensu do!… Ĉesigu! Kaj el cent mil, certe naŭdek mil unuope ĝoje ĉesigus; sed la amaso plue devas furiozi. Sed sufiĉas. Vi sendube preferas aŭdi sciigojn pri la hejmo. Nu do – ni ĉiuj bonfartas. La patro estas ĉiam tre ekscitita per la nuntempaj okazaĵoj. La venko de Custozza lin plenigas per fierego, kvazaŭ li mem estus la venkinto. Ĉiuokaze li konsideras la brilon de tiu tago tiel luma, ke la falanta sur lin rebrilo – kiel aŭstro kaj generalo – tute feliĉigas lin. Ankaŭ Lori, kies edzo, kiel vi scias, estas en la suda armeo, skribis al mi triumfan leteron pri la sama Custozza. – Friedrich, ĉu vi memoras kiel ĵaluza mi estis dum kvaronhoro kontraŭ la bona Lori? kaj kiel mi eliris el tiu atako kun plifortigita amo kaj pli plena konfido?… Ho, se tiam vi min iomete estus trompinta, se kelkfoje vi min estus iomete ofendinta, mi nun povus pli bone elteni vian nunan foreston – sed scii, ke la edzo estas elmetata al kuglohajlo! … Sed mi prefere daŭrigu la sciigojn: Lori informis min, ke ŝi intencas resti kun sia eta Beatrix en Grumitz ĝis la reveno de sia edzo. Ne estis eble rifuzi – sed malkaŝe, nuntempe ĉia societo ĝenas min. Mi volas esti sola, sola kun mia amego al vi, kies amplekson ja neniu alia povas mezuri… Proksiman semajnon komenciĝos la libertempo de Otto. En ĉiu letero li plendas pro tio, ke la milito komenciĝis antaŭ ol li fariĝis oficiro kaj ne poste. Li nepre esperas, ke la paco ne okazos antaŭ lia foriro el la akademio. La paco ŝajnas al li nun kvazaŭ minacanta malhelpo. Kompreneble, tio estas la rezulto de lia edukado. Tiel longe kiel estos militoj, oni devos eduki militemajn soldatojn; kaj tiel longe kiel ekzistos militemaj soldatoj, devos esti militoj.… Ĉu tiu cirklo estos eterna, senfina? Ne, dank’al Dio! ĉar tiu emo, malgraŭ la lerneja edukado, konstante plimalfortiĝas… Ni trovis en la verkoj de Henry Thomas Buckle la provon de tiu plimalfortiĝo, ĉu vi memoras? Sed mi ne bezonas presitajn pruvojn – unu rigardo en vian koron, vian noblan homan koron, sufiĉas por min konvinki… Mi daŭrigu la sciigojn: De ĉiuj niaj bienhavantaj parencoj kaj konatoj el Bohemujo ni ricevis tre malĝojajn leterojn. La tramarŝado de trupoj – eĉ kiam ili iras al venko – dezertigas la landon kaj ĝin elĉerpas. Kio fariĝos, kiam la malamiko marŝos antaŭen, kiam batalo okazos tie, kie ili havas siajn kastelojn, siajn kampojn? Ĉiuj estas pretaj por forkuri – la posedaĵoj estas pakitaj; la trezoroj enfositaj. Ĉesis la projektoj pri ĝojigaj vojaĝoj al la bohemaj banlokoj, pri paca restado en la kampobienoj, pri brilaj aŭtunaj ĉasoj kaj ĉiuokaze pri la kutimaj enspezoj el farmkampoj kaj industrio. La rikoltoj estas piedpremitaj, la fabrikejoj, se ili ne estas bruligitaj, estas senigitaj de laboristoj. ’Estas vera malfeliĉo,’ ili skribas, ’ke ni loĝas apud la limo de la lando – kaj dua malfeliĉo, ke Benedek ne pli frue kaj pli fortege komencis la atakon, por ke la milito okazu en Prusujo’. Eble oni ankaŭ povus nomi malfeliĉo la fakton, ke la tuta politika disputaĉo ne estis malkonfuzita de arbitracia tribunalo, sed, ke oni volas decidigi la aferon, per buĉado sur bohema aŭ silezia tero. Sed pri tio neniu pensas!

Dum mi skribas al vi, eta Rudolf sidas ĉe miaj piedoj. Li sendas kison al vi kaj saluton al nia kara Puksel. Ni ambaŭ sentas la foreston de la bona, gaja hundeto – sed aliflanke ĝi estus sopirinta al sia mastro, kaj por vi ĝi estas distro kaj societo. Salutu ĝin de ni ambaŭ – mi skuas ĝian honestan piedon, kaj Rudi kisas ĝian bonan nigran buŝegon.

Kaj nun, adiaŭ, vi, mia sola riĉaĵo!”

* * *

”Estas neaŭdite!… Malvenko post malvenko! Unue la de Clam-Gallas barikadita vilaĝo atakita kaj okupita dumnokte en brilo de la lumo kaj de la flamoj – poste Gitschin konkerita … La nova pafilo – la malbenita nadlopafilo falĉis niajn soldatojn grandare. La du grandaj korpusoj – tiu de la kronprinco kaj tiu de princo Friedrich Karl – kuniĝis kaj nun antaŭenmarŝas kontraŭ Münchengrätz…”

Tiaj estis la teruraj sciigoj, kiujn mia patro same ĝemante raportis, kiel li ĝojegante estis anoncinta la sciigojn pri la venko de Custozza. Sed lia konfido ankoraŭ ne ŝanceliĝis: ”Ili nur venu ĉiuj en nian Bohemujon por tie esti ekstermitaj – ĉiuj – ne unu homo restu… Eliro, reveno ne plu ekzistos por ili; ni ilin ĉirkaŭos… kaj la indignanta kamparanaro ilin finmortigos… Ne estas tiel profite kiel oni pensas, ataki en malamika lando, ĉar tie oni havas kontraŭ si ne nur la armeon, sed ankaŭ la tutan loĝantaron… En Trautenau la homoj verŝis el la fenestroj bolantan akvon kaj oleon sur la soldatojn.*”

Mi aŭdigis sonon de naŭzo.

”Tio certe estas naŭza,” diris mia patro, suprentirante la ŝultrojn – ”sed tia estas la milito.”

”Tial neniam pretendu, ke milito nobligas la homojn! Konfesu, ke ĝi ilin malhumanigas, tigrigas, diabligas… Bolantan oleon!… Ho ve!”…

”Deviga memdefendo kaj justa venĝo, kara Marta. Ĉu vi supozas, ke iliaj nadlopafiloj faras bonon al niaj soldatoj?… Kiel sendefenda buĉota brutaro niaj bravuloj devas morti per tiu mortiga armilo. Sed ni estas tro multnombraj, tro alkutimigitaj al la milito, por ne venki la ’tajlorojn’. Komence oni faris kelkajn erarojn. Mi tion konfesas. Benedek tuj devus esti transpaŝinta la prusan landlimon… Mi dubas, ke tiu elekto de militestro estis tute taŭga… Oni prefere estus sendinta norden la ĉefdukon Albrecht kaj doninta al Benedek la sudarmeon … Sed mi ne volas senkuraĝiĝi tro frue – ĝis nun estis nur preparaj bataloj, kvankam la prusoj ilin konsideras kiel grandajn venkojn – la decidigaj bataloj estas okazontaj. Nun ni koncentriĝas apud Königgrätz; tie ni atendas la malamikon kun pli ol cent mil homoj… tie okazos nia norda Custozza!”

Tie do ankaŭ Friedrich kunbatalos. Lia lasta letereto, skribita la saman matenon, enhavis la sciigon: ”Ni marŝas al Königgrätz”.

Mi ĝis nun estis regule ricevinta sciigojn. Kvankam en sia unua letero li diris al mi, ke li nur malofte povos skribi, li tamen uzis ĉiun okazon por adresi kelkajn vortojn al mi.

* Estas nun pruvite, ke la trautenauanoj tion ne faris. B. v. S.

Krajone, rajdante, en tendo – per skribo rapida, nur de mi legebla – li plenigis la folietojn de sia poŝlibro, kiujn li por mi destinis. Kelkajn li povis forsendi; kelkaj aliaj venis en miajn manojn nur post la militiro.

Mi konservis tiujn memoraĵojn. Ili ne estas zorge verkitaj militraportoj, kiajn la raportistoj de gazetoj sendas al siaj redakcioj, aŭ militverkistoj prezentas al siaj eldonistoj. Ili ne estas batalskizoj faritaj helpe de fakaj konoj, nek militaj priskriboj redaktitaj kun retorika vervo, en kiuj la rakontantoj ĉiam celas vidigi sian propran maltimon, heroecon kaj patriotan entuziasmon.

Tiaj tute ne estas la notoj de Friedrich, tion mi scias; sed kio ili estas, tion oni ne povas difini. Jen kelkaj el ili:

En bivako.

”Sen tendoj… Estas ja tia malvarmeta, belega somernokto – la ĉielo, la granda indiferenta, plena de trembrilaj steloj … La soldataro kuŝas sur la tero, elĉerpita de la longaj, lacigantaj marŝoj. Nur por ni staboficiroj estas starigitaj kelkaj tendoj. La mia enhavas tri kamplitojn. La du kamaradoj dormas. Mi sidas ĉe tablo, sur kiu staras tri malplenigitaj grogglasoj kaj brulanta kandelo. Ĉe ĝia malforta, flagranta lumo (tra la malfermita enirejo eniĝas trablovo) mi skribas al vi, mia amata edzino. Sur mian liton mi kuŝigis Pukselon … kiel laca ĝi estis, la kompatinda besto! Mi preskaŭ pentas, ke mi ĝin kunprenis kun mi; ĝi ankaŭ ’ne estas alkutimigita al la laciĝoj de militiro’, kiel diras niaj soldatoj pri la prusa milicio… Nun ĝi komforte kaj dolĉe spiregas – mi supozas, ke ĝi sonĝas, verŝajne pri sia amiko kaj favoranto grafo Dotzky. Kaj mi sonĝas pri vi, Marta… Kvankam maldormante, mi vidas vian karan figuron kvazaŭ fantomo sidanta sur seĝo en tiu duonluma angulo de la tendo… Kia sopiro min kaptas, ke mi iru tien por meti mian kapon sur viajn genuojn. Sed mi tion ne faras, bone sciante, ke tiam la figuraĵo malaperos…

Mi momenton iris antaŭ la tendon. La steloj lumetas same indiferente kiel ĉiam. Sur la tero moviĝas diversaj ombroj: ili estas malfruantoj. Multaj, multaj survoje postrestis; nun ili alvenas tien ĉi trenante la piedojn de laciĝo, allogitaj de la gardofajro. Sed ne ĉiuj – multaj ankoraŭ kuŝas en malproksima foso aŭ sur grenkampo. Ha, kia terura varmego dum la perforta marŝado! La suno brilegis, kvazaŭ ĝi volis boligi niajn cerbojn; krom tio la peza tornistro, la peza pafilo sur la vundfrotitaj ŝultroj… kaj tamen neniu murmuris. Sed kelkaj falis kaj ne povis restariĝi. Du aŭ tri mortis pro sunfrapo. Iliaj kadavroj estis metitaj sur ambulancan veturilon.

La junia nokto, tiel luma pro la luno kaj la steloj, kaj tiel varma, estas tamen sen ĉarmo, ĉar oni aŭdas nek najtingalojn, nek ĉirpantajn grilojn. Oni enspiras neniun bonodoron de rozoj kaj jasmenoj. La dolĉaj sonoj estas subpremataj de la gratado kaj blekado de ĉevaloj, de la voĉoj de homoj kaj de la bruo de marŝantaj patroloj. La dolĉaj bonodoroj estas fuŝataj. Oni nur flaras ledajn selojn kaj aliajn kazernajn malbonodorojn. Sed ĉio ĉi ne estas grava: oni ankoraŭ ne aŭdas avidajn korvojn graki, nek flaras pulvon, sangon kaj putradon. Ĉio ĉi sekvos – ad majorem patriæ gloriam. Strange, kiel blindaj estas la homoj! Pro la iamaj ’je la pli granda gloro de Dio’ ekflamigitaj ŝtiparoj ili malbenas la blindan, kruelan, sensencan fanatikecon, kaj pro la nuntempaj batalkampoj kovritaj per kadavroj ili estas plenaj de admiro. La turmentejoj de la malluma mezepoko inspiras al ili abomenon – sed ili fieriĝas pri siaj batalejoj… La kandelo brulante konsumiĝas, la figuro en tiu angulo malaperis – mi ankaŭ volas ripozi apud nia bona Puksel.”


Supre, sur monteto, en grupo da generaloj kaj superaj oficiroj, kun lorneto antaŭ la okulo: jen estas en milito la loko, kiu havigas plej multe da estetikaj impresoj. Tion scias ankaŭ la militpentristoj kaj gazetilustristoj; generaloj sur altaĵo ĉirkaŭrigardantaj estas ĉiam denove la objektoj de desegnaĵoj – same kiel militestro rajdanta sur fiere galopanta blanka ĉevalo antaŭ siaj trupoj, kiu kun brako etendita al fumanta punkto en la fono kaj kun kapo returnita, krias al la postrajdantoj: ’Sekvu min, miaj infanoj!’

De la monteto oni efektive vidas pecon da milita poezio: La vidaĵo estas grandioza kaj sufiĉe malproksima, por efiki kiel vera pentraĵo, sen la teruraĵoj kaj naŭzaĵoj de la realeco: neniu fluanta sango, neniu stertoro de mortanto – nenio alia ol belegaj linioj kaj koloroj. Jen estas sur longa vojo la zigzago de la marŝantaro, senfina procesio de piedregimentoj, de kavaleriaj taĉmentoj kaj de baterioj; poste la pafproviza veturilaro, la rekvizitaj kamparanaj ĉaroj, la pakĉevaloj kaj fine ankoraŭ la pakaĵoj. Eĉ pli impresiga estas la vidaĵo, kiam oni vidas ne nur la marŝadon de unu , sed la interpuŝon de du armeoj en la pejzaĝo, kiu sin etendas ĉe la piedo de la monteto. Ho, kiel tie brilantaj klingoj, flirtantaj standardoj, diversaj uniformoj, obstinstariĝantaj ĉevaloj intermiksiĝas, kvazaŭ ribele moviĝantaj ondoj; supre estas fumnuboj, kiuj en kelkaj lokoj, vuale amasiĝintaj, kaŝas la bildon kaj, disŝiritaj, malkovras batalantajn grupojn… Kaj akompanas la tuton la bruado de la pafilegoj eĥante inter la montoj, kaj ŝajnas, ke ĉiu pafo laŭtigas la vorton morto! – morto! – morto!… Certe, io tia povas inspiri militkantojn.

Ankaŭ por verkado de samtempaj historiaj raportoj publikigotaj post la militiro, la monteta observejo estas favora. De tie oni povas rakonti kun iom da vereco: La divizio P. renkontas la malamikon apud N. , lin repuŝas; – kuniĝas kun la ĉefa parto de la armeo; – fortaj malamikaj taĉmentoj vidiĝas ĉe la maldekstra flanko de la korpuso ktp. Sed kiu ne staras sur la altaĵo rigardante per lorneto, kiu mem partoprenas en la atako, tiu tute ne povas diri ion kredindan pri la disvolvo de la batalo. Li vidas, pripensas, sentas nur la plej proksimajn procedojn; tio, kion li poste raportas, estas nur konjekto, por kio li uzas la malnovajn kliŝaĵojn. ’Nu, Tilling,’ diris hodiaŭ al mi unu el la generaloj, apud kiu mi staris sur la monteto – ’ĉu tio ne estas impona? Belega armeo, ĉu ne? Pri kio vi estas pensanta?’ Pri kio mi estis pensanta? Tion mi ne povis diri al mia superulo; mi do submetiĝe respondis ion malveran. Submetiĝo kaj vereco estas aferoj tute malsamaj. La lasta estas estaĵo tre fiera, ĝi malestime sin deturnas de ĉio sklava.”


”La vilaĝo estas nia – ne, ĝi apartenas al la malamiko – kaj denove ĝi estas nia – kaj ree konkeraĵo de la malamiko; sed vilaĝo ĝi ne plu estas, ĝi estas fumanta ruino.

La loĝantoj (ĉu ĝi fakte ne estas ilia vilaĝo?) estis forlasintaj ĝin jam antaŭe kaj estis forkurintaj. Feliĉe – ĉar batalo en loĝata loko estas teruraĵo: la kugloj de amikoj kaj malamikoj falas en la ĉambrojn, mortigante virinojn kaj infanojn. – Unu familio tamen postrestis en la vilaĝo, kiun ni hieraŭ konkeris, perdis, rekonkeris kaj reperdis, nome maljuna geedza paro kun filino – ĉi lasta akuŝonta. La edzo servas en mia regimento. Li sciigis min, kiam ni alproksimiĝis al la vilaĝo: ’Tie, sinjoro leŭtenant-kolonelo, en la domo kun la ruĝa tegmento, loĝas mia edzino kun siaj maljunaj gepatroj … Ili ne povis forkuri, la kompatinduloj. Mia edzino ĉiumomente akuŝos kaj la maljunuloj estas duone lamaj – pro la dia amo, sinjoro, komandu min tien.’ La kompatindulo! li alvenis ĝustatempe por vidi kiel la akuŝintino kaj la infano estis mortantaj; bombo estis ĵus krevinta apud la lito… Kio fariĝis kun la maljunuloj, tion mi ne scias. Verŝajne ili estis entombigitaj sub la ruinoj; la domo estis unu el la unuaj, kiuj forbrulis. La batalo sur libera kampo estas sufiĉe terura; sed la batalo inter homaj loĝejoj estas dekoble pli terura. Falanta trabaĵo, leviĝantaj flamoj, sufokiganta fumo – brutaro furioziĝanta pro timo – ĉiu muro fortikaĵo aŭ barikado, ĉiu fenestro embrazuro… Barilon mi tie vidis formitan per kadavroj. Tie la defendantoj estis amasigintaj ĉiujn mortintojn el la proksimeco, por tiamaniere ŝirmitaj pafi al la atakantoj. Ĉi tiun muron mi neniam forgesos… Unu, kiu servis kvazaŭ briko – enmetita inter la aliaj kadavraj brikoj – estis ankoraŭ vivanta, movanta la brakojn. –

’Ankoraŭ vivanta’. Tio estas situacio – okazanta milfoje kaj diversmaniere dum milito – kiu supozigas senmezurajn suferojn. Se ekzistus iu kompatema anĝelo flugpendanta super la batalkampoj, ĝi havus sufiĉe da laboro por liberigi per mortiga frapo la kompatindulojn – homojn kaj bestojn – kiuj ’ankoraŭ vivas’.

Hodiaŭ okazis kavaleria bataleto sur libera kampo. Jen prusa dragona regimento trote alvenis, malfaldiĝis en linio, kaj kun bridoj firme altiritaj, la sabron alten tenante, ili galopis rekte al ni. Ni ne atendis la atakon, sed rajdis renkonte al la malamiko. Eĉ ne unu pafo interŝanĝiĝis. Apartigite je kelkaj paŝoj, la du vicoj laŭtigis tondran ’hurá!’. (Kriegado ebriigas: tion scias la indianoj kaj zuluoj eĉ pli bone ol ni), kaj tiamaniere unu sin ĵetis sur la alian, ĉevalo apud ĉevalo kaj genuo apud genuo; la sabroj leviĝis alten kaj falis sur la kapojn. Baldaŭ ĉiuj estis tro dense interpremitaj por uzi la armilojn; jen oni luktis brusto kontraŭ brusto, dum la timigitaj ĉevaloj spiregante falegis, obstine stariĝis kaj ĉirkaŭbatis. Mi ankaŭ foje, teren falinte, vidis – tio ne estas agrabla vidaĵo – ĉevalhufojn tute proksime de mia tempio.”


”Denove taga marŝado kun unu, du bataloj. Mi spertis grandan malĝojon. Malĝojega figuraĵo al mi sin trudas… Tiom da teruraj bildoj min ĉirkaŭas, ke ne estas ĝuste, ke ĉi tiu min tiel frapis, ke ĝi min tiel malĝojigis. Sed mi ĝin ne povas forigi; ĝi min ĉagrenas; mi ne povas ĝin forgesi… Puksel – nia kompatinda, gaja, bona hundeto – ha, kial mi ĝin ne lasis hejme ĉe ĝia mastreto Rudolf. Kiel kutime ĝi kuris post ni. Subite ĝi aŭdigas ĝemantan bojon… grenadsplito forŝiris ĝiajn antaŭkruretojn… ĝi ne povas sekvi kaj ’ankoraŭ vivas’; post dudek kvar, kvardek ok horoj ĝi ankoraŭ vivas. – Mia mastro, mia bona mastro ĝi ĝemplendante krias al mi, ne forlasu la kompatindan Pukselon! kaj ĝi estas mortanta… Kio precipe mian koron premas, tio estas la penso, ke la mortanta fidela estaĵo min devis kulpigi. Ĝi vidis, ke mi min turnis – ke mi aŭdis ĝian krion kaj ke malgraŭ tio mi senkompate ĝin forlasis. Ĝi ja ne scias, la bona Puksel, ke al atakanta regimento, kiu devas malzorgi la falintajn kamaradojn, oni ne povas komandi ’haltu’ pro morte vundita hundeto. Ĝi nenion scias pri la pli alta devo, kiun mi obeis, kaj la kompatinda, fidela hunda koro min kulpigas pro indiferenteco…

Kiel estas eble, ke oni tiel ĉagreniĝas pri tiaj bagateloj meze de la ’grandaj okazaĵoj’ kaj de la gigantaj malfeliĉaĵoj, kiuj plenigas la nuntempon! eble diras multaj – ne vi, Marta – suprentirante la ŝultrojn. Ne vi – ĉar mi scias, ke vi nun ankaŭ ploras pri nia kara Puksel.”


”Kio okazas tie? La ekzekuta duonroto sin postenas. Ĉu oni kaptis spionon? Ĉu unu?… Ĉi tiun fojon ili estas dek sep. Jen ili alvenas. Laŭ kvar vicoj, kvarope, ĉirkaŭitaj de kvadratforme ordigita soldataro, la kondamnitoj alproksimiĝas kun mallevita kapo. Malantaŭe sekvas veturilo, en kiu kuŝas kadavro kaj apude, sidas, ligita al la kadavro la filo de la mortinto, dekdujara knabo – ankaŭ kondamnita…

Ne dezirante vidi la ekzekuton, mi malproksimiĝas. Sed mi aŭdis la pafojn. – Malantaŭ la muro altiĝas fumnubo – ĉiuj mortigitaj, ankaŭ la knabo.”


”Fine oportuna nokta loĝejo en urbeto! Malriĉa lokaĉo!…

Provizaĵojn, kiuj sufiĉus al la loĝantoj dum monatoj, ni forprenis de ili per rekvizicio. ’Rekvizicio’… sufiĉas ja havi por tiu afero belsonan sankciitan nomon.

Tamen mi ĝojis pri la bona kuŝejo kaj la bona vespermanĝo. Kaj – eksciu: Mi ĵus estis kuŝonta, kiam mia servosoldato anoncas, ke viro el nia regimento ĉeestas, petante permeson eniri, ĉar li alportas ion ol mi. ’Venigu lin’. La viro eniris.

Kaj, kiam li foriris, mi donacis al li malavare kaj premis liajn manojn kaj promesis al li zorgi pri lia edzino kaj liaj infanoj, se ia malfeliĉo okazus al li. Ĉar tio, kion li alportis al mi, la bonulo, kaŭzis al mi grandan ĝojon, liberigante min de turmento, kiu min suferigis depost tridek ses horoj. – Kion li alportis al mi, estis mia Puksel. Ĝi estis vundita – honorinde vundita – sed ankoraŭ vivanta kaj tiel feliĉega denove esti kun sia mastro, laŭ kies ago ĝi certe nun komprenis, ke ĝi maljuste kulpigis lin pro senkompato… Ha, kia sceno de revido! Antaŭ ĉio, trinko da akvo. Kiel bongusta ĝi estis… ĝi dekfoje interrompis la avidan trinkadon por bojante montri al mi sian ĝojon. Poste mi bandaĝis ĝiajn krurstumpojn, prezentis al ĝi bongustan vespermanĝon kun viando kaj fromaĝo, kaj kuŝigis ĝin sur mian liton. Ni ambaŭ bone dormis. Matene; kiam mi vekiĝis, ĝi ree dankeme lekis mian manon – poste ĝi streĉis siajn membrojn, spiregis profunde kaj – ĉesis ekzisti. Kompatinda Puksel – estas pli bone tiel!”


”Kiom da okazintaĵoj mi travivis hodiaŭ! Kiam mi fermas la okulojn, la viditaj scenoj sin prezentas al mia memoro kun terura klareco. ”Nenio krom doloraj kaj timigaj bildoj,” vi diros. Kial do aliaj homoj revenas el milito kun tiaj freŝaj, gajaj impresoj? Tio estas, ĉar ili sin indiferentigas kontraŭ doloro kaj la teruron – ili prisilentas. Skribante aŭ rakontante, ili tute ne penas priskribi la okazintaĵojn laŭnature, sed diligente provas imiti legitajn priskribojn kaj montri insiste nur tiujn sentojn, kiuj estas konsiderataj heroaj. Kiam ili kelkfoje raportas pri scenoj de ruinigo, enhavantaj plej grandajn doloron kaj teruron, la esprimo de ambaŭ tiuj sentoj devas esti ne aŭdataj en iliaj voĉoj. Kontraŭe, ju pli terure, des pli indiferente – ju pli abomena, des pli naive ili rakontas. Ĉu malaprobo, indigno, kolero? De tio nepre nenio – eble pli verŝajne iomete da sentimentala kompato, kelkaj kortuŝitaj ĝemoj. – Sed tuj denove alten la koron, ’la koron al Dio, kaj la pugnon al la malamiko’. Hurá kaj trará!

Jen du bildoj enradikiĝintaj en mian memoron:

Krutaj, rokaj altaĵoj – ĉasistoj suprenrampantaj kiel katoj; estas necese ’okupi’ la altaĵon, – de alte pafas la malamiko. – Kion mi vidas, estas la formoj de la suprenirantaj atakantoj.

Kelkaj el ili, trafitaj de malamikaj kugloj, subite etendas ambaŭ brakojn, lasante fali la pafilon, ili transturniĝas malantaŭen kaj falas de la altaĵo – grade – de roko al roko, frakasante siajn membrojn. – – –

Mi vidas rajdiston je kelka distanco, malrekte post mi, apud kiu ĵus krevas grenado. Lia ĉevalo sin ĵetas flanken kaj sin premas kontraŭ la postaĵo de mia – poste ĝi rapidege min preterpasas. La soldato ankoraŭ estas sidanta sur la selo, sed grenadsplito disŝiris lian ventron, elŝirante la intestojn. Lia supra korpo kuniĝas kun la malsupra nur per la spino – de la ripoj ĝis la femuroj granda sanga truo… Multe pli malproksime li defalas, restas alkroĉita per piedo en la piedingo, kaj la furioze forrapidanta ĉevalo posttrenas lin sur la ŝtona teraĵo.”


”Sur kruta vojo, malseka pro pluvo, haltas artileria taĉmento. La kanonoj enfundiĝas en la ŝlimon ĝis super la radoj. Nur per ekstrema penado, incitataj per senkompataj batoj, la ĉevaloj ŝvitante antaŭeniras. Sed unu, jam morte laca ne plu kapablas. Batado ne helpas: ĝi ja volas – ĝi ne kapablas, ne kapablas. Ĉu la homo, kies batoj falas sur la kompatinda besto, tion ne komprenas? Se la brutulo estus veturigisto de ŝarĝveturilo transportanta ŝtonojn por ia konstruajo, ĉiu policano – mi mem – lin arestus. Sed tiu kanonisto, kiu devis antaŭenirigi la mortŝarĝitan veturilon, faris nur sian ofican devon. Tion la ĉevalo ne povis scii; la turmentita, bonanima, nobla kreitajo, kiu laŭ povo penis – kion ĝi pensis pri tia krueleco kaj senprudenteco? Pensis, kiel pensas la bestoj, ne per vortoj aŭ ideoj, sed per sentoj, des pli fortaj sentoj, ĉar ili estas neesprimeblaj. Nur unu esprimo ekzistas por ili: la dolorkrio. Kaj ĝi kriis, la kompatinda ĉevalo, kiam ĝi fine terenfalis – per krio tiel longa kaj plenda, ke ĝi ankoraŭ resonas en mia orelo – ke ĝi la sekvantan nokton plenigis mian sonĝon. Cetere abomena sonĝo… Estis al mi, kvazaŭ mi – sed kiamaniere mi tion rakontu? – Sonĝoj estas tiaj sensencaĵoj, ke la lingvo alkonformigita al la saĝo nur malfacile ilin esprimas, – kvazaŭ mi estus la ĉagrenkonscio de tiu artileria ĉevalo – ne! ne de unu, sed de 100 000 – ĉar sonĝante mi rapide kalkulis la nombron de la pereantaj ĉevaloj en militiro – kaj jen tiu ĉagreno centmilobli ĝis… La homoj ja scias, kial ilia vivo estas elmetata al danĝero, ili konas la kien? la kial? – sed ni, malfeliĉaj estaĵoj, scias nenion, por ni ĉio estas nokto kaj teruro. La homoj kune kun amikoj marŝas kontraŭ la malamiko, sed ni estas ĉirkaŭataj de malamikoj… niaj mastroj, kiujn ni volis fidele ami, por kies servo ni uzas niajn lastajn fortojn, nin kruele batas – nin lasas survoje, sen helpo… Krom tio, kiom ni devas suferi: timon, ke la ŝvito defluas de nia tuta korpo, – soifon – ĉar ni ankaŭ havas febron” – ho, tiu soifo, tiu soifo de ni kompatindaj, sangantaj, malbone traktitaj cent mil ĉevaloj!… Jen vekiĝinte, mi prenis la botelon da akvo: – mi mem havis febran soifon.”


”Denove strata batalo – en la urbeto Saar. Kun la bruo de krioj kaj de pafiloj kunmiksiĝas la krakado de traboj, la disfalo de muroj. Grenado trafas domon, kaj la aerpremo kaŭzita de ĝia krevo estas tiel fortega, ke kelkaj soldatoj estas vunditaj de la rubaĵoj disĵetitaj en la aeron. Super mia kapo preterflugas fenestro – kun la vitroj. Kamentuboj falas malsupren. La gipso polve disiĝas, plenigante la aeron per sufoka nubo, kiu suferigas la okulojn. La batalo formoviĝas de unu strato al alia (kiel la hufoj klakas sur la pinta pavimo!) kaj atingas la foirejon. Meze de la placo staras alta ŝtona figuro de Maria. La dipatrino portas sian infanon sur unu brako, la alian ŝi benante etendas. Tie ĉi oni daŭrigas la batadon. Homo kontraŭ homo. Jen ili batas min – mi batas ĉirkaŭ mi… Ĉu mi trafis unu aŭ multajn, mi ne scias; en tiaj momentoj oni ne sufiĉe konscias la okazaĵojn. Tamen ree du okazintaĵoj impresis mian animon, kaj mi timas, ke la foirejo de Saar restos por mi neforgesebla:

Prusa dragono, forta kiel Goliato, perforte elseligas unu el niaj oficiroj (belan, gracian leŭtenanton – kiom da knabinoj eble revis pri li?) kaj frakasas lian kranion ĉe la piedoj de la virgulina statuo. La bona sanktulino senmove rigardas. Alia el la malamikaj dragonoj, ankaŭ forta kiel Goliato, rekte antaŭ mi, atakas najbaron kaj tiel forte lin malantaŭen fleksas, ke li – mi aŭdis la krakon – rompis lian spinon…

Ankaŭ al tio la virgulino donis sian ŝtonecan benon.”

* * *

”De sur altaĵo, hodiaŭ denove, montriĝis spektaklo tre diversa al la per lorno provizitaj okuloj de la staboficiroj. Jen ekzemple la falo de ponto dum veturilaro ĝin transiras. Ĉu estis en la veturiloj vunditoj? – Mi ne scias – mi ne povis tion vidi– mi nur vidis, ke ĉio – veturiloj, ĉevaloj kaj homoj – alfundiĝis kaj malaperis en la ondoj, kiuj tie estis profundaj kaj rapidegaj. Tiu okazintaĵo estis favora, ĉar la veturilaro apartenis al la ’nigraj’. Mi ja imagas, ke en la ĵus ludita ŝakbatalo ni estis la blankaj figuroj. La ponto ne hazarde falis; la ’blankaj’, sciante, ke la kontraŭuloj ĝin transpasos, ĝinestis tranĉintaj per segiloj – do admirinda movo!

Kontraŭe dua vidajo, kiun oni observis de la sama altaĵo, montris mallertaĵon de la blankaj: Nia regimento Khevenhüller estas direktita en marĉon, kaj, ne povante el ĝi eliri, ili preskaŭ ĉiuj estas mortpafitaj. La trafitaj soldatoj falas en la marĉon… Kia sorto: devi tien eniĝi, sufokiĝi – ŝlimon en buŝo kaj nazo kaj okuloj – ne kapabli eĉ krii!… Nu, jes, ni konsentu: estis eraro de tiu, kiu komandis tien la soldatojn; sed ’erari estas ja home’ kaj la perdo ne estas grava – ĝi signifas proksimume perditan saksoldaton; sekvonta movo per turo aŭ reĝino ĉion plibonigos. La ŝlimo restas en buŝo kaj okuloj de la falintaj; sed tio ja estas bagatelo – kio estas malaprobinda en la afero, estas la taktika eraro; tiu devas esti korektita per estonta feliĉa kombinaĵo, kaj la koncerna kondukanto eble ankoraŭ ricevos belajn ordenojn kaj pli altan oficon. Ankaŭ malgrandaj eraretoj estas, ke antaŭ ne longe nia 18-a ĉasista bataliono dum kelkhora nokta batalo pafis kontraŭ nia regimento ’Reĝo de Prusujo’, kaj ke oni rimarkis la eraron nur je sunleviĝo; ke parto de la regimento Gyulai estis kondukita en lageton. Sed la eraretoj estas tiaj, kiaj dum ekscitita ludo povas esti farataj eĉ de la plej lerta ludanto.”


Estas decidite; reveninte el la nuna militiro, mi forlasos la militservon. Kiam oni rigardas ion kun tia abomeno, kiel mi la militon, estus senĉesa mensogo daŭrigi la servadon al tia afero. Kiel vi bone scias, mi jam antaŭe militiris kontraŭvole, sed nun tiu antipatio tiel pligrandiĝis, mia kondamno de la milito tiel pliakriĝis, ke ĉiuj motivoj, kiuj antaŭe min decidigis resti militisto, ĉesis efiki. La opinioj, kiuj – el la lerneja instruado kaj eble ankaŭ hereditaj – ankoraŭ interne min inklinigis al la militista profesio, nun dum la ĵus travivitaj abomenaĵoj tute malaperis. Mi ne scias, ĉu estas la legadoj faritaj kune kun vi, per kiuj mi spertis, ke mia malŝato de milito estas aprobata de la plej bonaj spiritoj de la nuntempo; ĉu estas la interparoloj kun vi, dum kiuj mi plifortigis miajn opiniojn, esprimante ilin kaj aŭskultante vian konsenton; – unuvorte, mia antaŭe neklara, duone subpremita sento fariĝis klara konvinko – konvinko, kiu estonte malebligos al mi, servi la militan dion. Tio estas konvertiĝo, kiel okazas ĉe multaj homoj en religiaj aferoj. Unue ili estas iom skeptikaj kaj indiferentaj, sed ili ankoraŭ kapablas partopreni kun iom da respekto en la ekleziaj ritoj, sed kiam ĉiu mistikismo estas de ili forigita, kiam ili komprenas, ke la ceremonio, kiun ili ĉeestas, baziĝas sur malsaĝo – kelkfoje eĉ sur kruela malsaĝo, kiel ĉe la religiaj oferbuĉadoj – tiam ili ne plu volas genufleksi apud la aliaj trompitoj, ne plu trompi sin mem, nek la mondon, alpaŝante la de nun sendiigitan templon. Tio okazis por mi koncerne la kruelan servon al Marso. La mistera, supernatura, timiga sento, kiun kaŭzas la apero de tiu dio ĉe la homoj, kiu antaŭe malbeligis ankaŭ mian spiriton, min nun tute forlasis. Ne plu ŝajnas al mi, ke la milita liturgio kaj la ritaj frazoj pri heroismo estas inspirita origina teksto; la potenca orgentono de kanonoj, la bonodorfumo de pulvo min ne plu povas ravi; mi ĉeestas la teruran solenon sen kredo kaj respekto, kaj ne povas vidi en ĝi ion alian ol la suferojn de viktimo, nek aŭdi ion alian ol ĝian ĝemindan mortokrion. Kaj tial ĉi tiuj folioj kiujn mi plenigas per miaj militaj impresoj, enhavas nenion alian ol dolore viditan suferon.”

* * *

Okazis la batalo de Königgrätz. Denove malvenko! ĉifoje, kiel ŝajnas, decidiga… Mia patro sciigis tion al mi per tono, kvazaŭ li anoncus la pereon de la mondo.

Kaj neniu letero, neniu depeŝo de Friedrich! ĉu li estas vundita – mortinta? – Konrad sciigis sian fianĉinon: li estas nevundita. La nomaro de la falintoj ne estas ankoraŭ alveninta; oni nur diris: Apud Königgrätz estis kvardek mil mortintoj kaj vunditoj. Kaj la lasta informo, kiun mi ricevis, estis: ’Hodiaŭ ni marŝos al Königgrätz’.

La trian tagon mi estas ankoraŭ sen sciigo. Mi ploras, ploradas dum horoj. Ĉar mia ĉagreno ne estas ankoraŭ tute senespera, mi kapablas plori; se mi scius, ke ĉio estas finita, mankus larmoj al la graveco de mia doloro. Ankaŭ mia patro estas korpremita. Kaj Otto, mia frato, furiozas pro venĝemo.

Oni diras, ke nun en Vieno formiĝas libervolaj korpusoj – al tiuj li volas aliĝi. Plie oni diras, ke Benedek estas eksigota el sia ofico kaj anstataŭota de la suda venkinta ĉefduko Albrecht; tiam eble oni povus ankoraŭ koncentrigi kaj repuŝi la arogantan malamikon, kiu nun volas nin ekstermi kaj jam antaŭen marŝas al Vieno… Timo, kolerego, doloro plenigas ĉiun animon; la nomo ”pruso” esprimas ĉion malamindan.

Mi a sola penso estas Friedrich – kaj neniu, neniu sciigo!

Post kelkaj tagoj alvenis letero de d-ro Bresser. Li laboras en la ĉirkaŭaĵo de la batalejo, por helpi laŭ povo. La mizero, li diras, estas senfina, pli granda ol oni povas imagi. Li kuniĝis kun saksa kuracisto, d-ro Brauer, komisiita de sia registaro por laŭvide raporti pri la situacio. Post du tagoj, li nin informas, alvenos ankaŭ saksa sinjorino – sinjorino Simon, nova Miss Nightingale – kiu funkciinte de la komenco de la milito en Dresdenaj hospitaloj, sin proponis por veturi al la bohemaj batalkampoj kaj helpi en la tieaj hospitaloj. D-ro Brauer kaj d-ro Bresser intencas veturi je la nomita dato, je la sepa vespere, al Königinhof, la lasta stacio antaŭ Königgrätz, kiun oni ankoraŭ povas fervoje atingi, por tie atendi la kuraĝan virinon. Bresser petas nin, se fareble, sendi al tiu stacio bandaĝojn kaj aliajn tiuspecajn aĵojn, por ke li estu ilin akceptonta tie.

Leginte tiun leteron, mi tuj decidis, ke mi mem portu la keston kun la bandaĝoj. Eble Friedrich kuŝas en unu el la hospitaloj, kiujn sinjorino Simon intencas viziti… Mi aliĝos al ŝi kaj trovos, flegos, savos la karan malsanulon… Ĉi tiu imago kaptis min per forto tiel nekontraŭstarebla, ke mi ĝin konsideris kiel magnetan influon de la amato al mi sopiranta kaj min vokanta. Ne koniginte mian decidon al iu el mia familio – ĉar ĉiuj ĝin estus kontraŭbatalintaj – mi kelkajn horojn post la ricevo de la Bressera letero forveturis. Mi ŝajnigis, ke mi volas mem aĉeti kaj ekspedi en Vieno la aĵojn postulitajn de la doktoro. Tiamaniere estis eble, ke mi sen malhelpo foriru el Grumitz. El Vieno mi intencis skribi al mia patro: ”Mi forveturis al la militejo”. Verdire, mi havis dubojn: Mia nekapablo kaj malsperto, mia abomeno al vundoj, sango kaj morto; sed tiujn dubojn mi forpelis. Kion mi faris, tion mi devis fari. La rigardo de la edzo, peteganta kaj ordonanta, estis fiksita sur mi; de sia lito la vundito etendis siajn brakojn al mi, kaj: ”Mi venas, mi venas,” estis mia sola penso.

Ĉie en la urbo Vieno regis nedirebla ekscito kaj konsterno.

Ĉie konfuzitaj vizaĝoj. Mia veturilo renkontis kelkajn aliajn veturilojn plenigitajn per vunditoj. Ĉiufoje mi atente rigardis, ĉu eble Friedrich estas inter ili… Sed ne: Lia sopira alvoko, kiu tiamaniere ekscitis min, transsonis el pli malproksime – el Bohemujo. Kiam oni lin estus transportinta hejmen, oni estus samtempe tion sciiginta al ni.

Mi igis min veturi en gastejon. De tie mi faris miajn aĉetojn, ekspedis la leteron destinita por Grumitz, min vestis per simpla, fortika vojaĝvestaĵo kaj veturis al la norda stacidomo.

Mi volis uzi la plej baldaŭ forirontan vagonaron, por ĝustatempe veni al mia celo. Tiujn miajn agadojn mi plenumis kvazaŭ sub gvido de iu deviga povo.

En la stacidomo regis vigla aktiveco aŭ eble pli bone dirite ”vigla mortemeco”. – La halo, la ĉambregoj, la perono; ĉiuj plenaj de vunditoj, multaj el ili mortantaj. Kaj konfuza amasego da homoj: malsanulistoj, soldatoj, religiaj flegistinoj, kuracistoj; viroj kaj virinoj el ĉiuj sociaj klasoj venintaj por vidi, ĉu la lasta transporto alkondukis unu el ilia familio; aŭ ankaŭ por disdoni al la vunditoj donacojn: vinon, cigarojn ktp. La oficistaro kaj la servistaro ĉie penis repuŝi la sin antaŭŝovantan publikon. Ankaŭ min oni provis forsendi: ”Kion vi volas?… For, pli da spaco!… La disdono de manĝaĵoj kaj trinkaĵoj estas malpermesita… Turnu vin al la komitato … tie oni akceptas la donacojn…”

”Ne, ne,” mi diris, ”mi volas forveturi. Kiam foriros la venonta vagonaro?”

Al tiu demando mi longe ne ricevis respondon. Fine mi eksciis, ke pllej multaj vagonaroj ne plu forveturos, ĉar la reloj devas resti liberaj por la alvenontaj vagonaroj alportantaj ŝarĝojn de vunditoj. Hodiaŭ nur unu vagonaro forveturos kun postsenditaj rezervanoj kaj alia por la ekskluziva uzo de la patriota helpunuiĝo, kiu forkondukos kelkajn kuracistojn kaj flegistinojn kaj ŝarĝon de necesa materialo en la ĉirkaŭaĵon de Königgrätz.

”Kaj ĉu ne estas eble, ke mi kunveturu?”

”Neeble!”

Ĉiam pli klare kaj petege mi aŭdis la helpkrion de Friedrich – kaj ke mi ne kapablis veni: estis situacio de malespero!

Jen mi ekvidis apud la enirejo de la halo baronon S. , la vicprezidanton de la patriota helpunuiĝo, kiun mi jam konis de la militjaro 59. Mi kuris al li: ”Je la nomo de Dio, barono S. , helpu min! Certe vi min rekonas?”

”Baronino Tilling, filino de la generalo grafo Althaus – certe mi havas la honoron… Kiel mi povas vin servi?”

”Vi ekspedas vagonaron al Bohemujo… permesu, ke mi kunveturu! Mia mortanta edzo min deziras… Se vi havas koron – kaj vi ja pruvas per via agado, kiel bela kaj nobla estas via koro – ne rifuzu mian peton!”

Post ĉiuspecaj duboj kaj hezitoj fine mia peto estis plenumita.

Barono S. , alvokante kuraciston senditan de la helpunui ĝo, konfidis min al lia protekto kiel kunvojaĝantinon.

Ĝis la forveturo estis ankoraŭ unu horo. Mi volis iri en la atendejon, sed ĉiu disponebla loko estis fariĝinta hospitalo.

Kien ajn oni rigardis, ĉie kaŭrantaj, kuŝantaj, ĉirkaŭligitaj, palaj figuroj. Mi ne kuraĝis rigardi. La malmultan energion, kiun mi posedis, mi devis konservi por mia veturado kaj ties celo. De la tuta forto, kompato, helpkapableco kiuj estis je mia dispono, mi ne devis konsumi eĉ parteton; ĉio apartenis nur al li – al li, kiu min alvokis.

Sed ne estis trovebla iu angulo, en kiu oni ne havis la vidon de ĝemindaj scenoj. Mi rifuĝis sur la peronon, kaj tie mi vidis la plej teruran: la alvenon de longa vagonaro, kies ĉiu vagono estis plena de vunditoj, kaj la transportadon de ili. La ne tro grave vunditaj mem elvagoniĝis kaj treniĝis antaŭen, sed la plimulto devis esti subtenata aŭ eĉ portata. La disponeblaj portiloj estis tuj okupitaj, kaj la ceteraj vunditoj devis resti sur la tero ĝis reveno de la portistoj. Oni metis antaŭ mi sur la lokon, kie mi sidis sur kesto, vunditon, kiu konstante aŭdigis gargaran stertoradon. Mi kliniĝis, por diri al li simpatian vorton, sed mi pro terurego restariĝis, kaŝante mian vizaĝon en ambaŭ manojn – la impreso estis tro teruriga. Ĝi ne plu estis homa vizaĝo – la makzelo forpafita, unu okulo eliginta… krom tio sufokanta odoro de sango kaj de malpuraĵo… Mi estus forkurinta, sed mi svene sentis vomemon, kaj mia kapo refalis kontraŭ la muro malantaŭ mi. ”Ho, kia malkuraĝa, senforta kreitaĵo!” – mi riproĉe murmuris – ”kion mi serĉas tie, en tiuj lokoj de mizero, kie mi ne kapablas – tute ne kapablas helpi… kie mi pereos pro abomeno.”… Nur la penso pri Friedrich min ree starigis. Jes, por li, eĉ se li estus same difektita kiel la malfeliĉulo ĉe miaj piedoj, mi povas ĉion suferi plie, mi lin ĉirkaŭprenus kaj kisus, kaj ĉiu abomeno, ĉiu teruro perdiĝus en la ĉiovenkanta sento – la amo – ”Friedrich – Friedrich mia, mi venas!” mi denove ripetis. Ĝi estis la konstanta penso, kiu depost la alveno de la Bressera letero min kaptis kaj ne plu estis forlasinta.

Alia terura imago venis en mian kapon: ĉu eble tiu estis Friedrich? Kunigante miajn fortojn, mi rigardis ankoraŭ unu fojon: Ne, ne estis li.

* * *

La maltrankviliga atenda horo estis pasinta. La stertoranton oni estis forportinta. ”Metu lin tien sur la benkon,” mi aŭdis diri la regimentan kuraciston, ”ne plu estas eble transporti lin en hospitalon – li estas jam preskaŭ senviva.” Kaj tamen la preskaŭ senvivulo certe komprenis tiujn vortojn, ĉar li kun malespera gesto levis ambaŭ brakojn ĉielen.

Nun mi sidis en la vagono kun la du kuracistoj kaj kvar religiaj flegistinoj. Estis varmege kaj la aero plena de hospitalaj kaj sakristiaj odoroj – karbolo kaj incenso. Mi fartis malbone.

Min apogante en mia angulo, mi fermis la okulojn.

La vagonaro forveturis. Jen estas momento, dum kiu ĉiu vojaĝanto al si prezentas la celon, al kiu li forrapidas, Mi jam ofte estis veturinta tiun ĉi vojon, kaj ĉiam mi povis antaŭvidi alvenon en kastelo plena de gastoj aŭ en gaja banloko – ankaŭ mian postedziĝan vojaĝon – feliĉega rememoro – mi estis farinta laŭ tiu vojo – antaŭvidante luksan kaj afablan akcepton en la ĉefurbo de Prusujo (kian alian sonon havis de tiu tempo tiu vorto!) – Kaj hodiaŭ? Kio estis hodiaŭ mia celo?

Batalkampo kaj ĝin ĉirkaŭantaj hospitaloj – lokoj de morto kaj sufero. Mi frostotremis.

”Sinjorina moŝto,” diris unu el la kuracistoj – ”mi kredas, ke vi mem estas malsana… Vi aspektas tiel pala kaj suferanta.”

Mi levis la okulojn. La parolinto estis simpatia, juna sinjoro.

Kredeble tio estis la unua profesia agado de ĵus promociita medicinisto. Kiel laŭdinde, ke li dediĉis siajn unuajn servojn al tiu danĝera kaj peniga ofico! Mi estis danka al tiuj homoj apud mi sidantaj en la vagono, pro la plidolĉigo, kiun ili estis alportontaj al la suferantoj. Ankaŭ por la sindonemaj flegistinoj; mi sentis admiron kaj dankemon. Tamen, kiom alportis ĉiu en tiuj bonkoraj homoj? Lodon da helpo por mil centfuntoj da mizero. La kuraĝaj monaĥinoj kredeble havis por ĉiuj homoj tian fortegan amon, kia plenigis mian koron por mia edzo. Kiel mi antaŭe sentis, ke ĉiu abomeno malaperus se la terure difektita kaj naŭziga soldato, stertoranta antaŭ miaj piedoj, estus estinta mia edzo, – tian saman senton sendube ili havis por ĉiu homfrato, kaj tio en la nomo de pli alta amo – amo al la de ili elektita fianĉo, Kristo. Sed ho ve! – ankaŭ de tiu amo la noblulinoj alportis nur lodon! Unu lodon da amo, kie furiozis mil centfuntoj da malamo…

”Ne, sinjoro doktoro,” mi respondis al la simpatia demando de la juna kuracisto, ”mi ne estas malsana, sed nur laca.”

”Via edzo,” diris al mi barono S., ”estis vundita apud Königgrätz; kaj vi tien alveturas por lin flegi.” La stabkuracisto diris, sin miksante en la konversacion, ”ĉu vi scias, en kiu el la ĉirkaŭantaj vilaĝoj li troviĝas?”

Tion mi ne sciis. ”Mia celo estas Königinhof,” mi respondis, ”tie min atendas mia amika kuracisto d-ro Bresser – ”

”Lin mi konas… li estis apud mi, kiam ni, antaŭ tri tagoj, traserĉis la batalkampon.”…

”Traserĉis la batalkampon”… mi tremante ripetis – ”rakontu – ”

”Jes, jes, sinjoro doktoro rakontu!” petis unu el la monaĥinoj, ”nia deĵoro povas ankaŭ devigi nin kunhelpi en tia traserĉado.”

Kaj la regimenta kuracisto rakontis. Mi kompreneble ne povas ripeti liajn priskribojn laŭvorte; cetere li ne parolis senĉese, sed kun oftaj interrompoj, kaj ŝajne kontraŭvole kaj nur devige, sekve de la obstinaj demandoj, per kiuj la scivolaj mona ĥinoj kaj mi lin instigis. Tamen la malkunaj rakontoj estigis antaŭ mia interna okulo vicon da bildoj, kiuj tiel vivece impresiĝis en mia memoro, ke mi povas ilin revidi eĉ nun tute klare. En aliaj cirkonstancoj mi ne tiel bone estus perceptinta kaj memorinta la priskribojn de la doktoro – oni ĝenerale tiel facile forgesas ion legitan aŭ aŭditan – sed la rakontoj faris sur min la impreson preskaŭ de io de mi mem travivita.

Mi estis en stato de granda nerva eksciteco; la konstanta penso pri Friedrich, kiu min tute okupis, kaŭzis, ke en ĉiu el la priskribitaj scenoj mi imagis, kvazaŭ Friedrich estus la aganto, kaj pro tio ili restis en mia spirito kiel doloraj memspertoj.

Poste mi enskribis la okazintaĵojn komunikitajn de la kuracisto en la ruĝajn kajerojn – kvazaŭ ili estus okazintaj antaŭ miaj okuloj.

La ambulanco estis starigita malantaŭ ŝirmanta monteto.

Transe furiozas la batalo. La tero tremas, kaj tremas la varmega aero; vapornuboj leviĝas, pafiloj tondras… Nun estas la momento dissendi patrolojn sur la batalejon, por serĉi la grave vunditojn kaj alporti ilin ĉi tien. Ĉu ekzistas io pli heroa ol tia irado meze de zumantaj kugloj, preter ĉiuj teruraĵoj, elmetita al ĉiuj danĝeroj de la batalo – tamen ne havante rajton partopreni en ties sovaĝa ebrieco? Laŭ militista vidpunkto – tiu ofico ne estas honorinda. Neniu vigla, fortika, energia junulo konsentus servi en sanitara taĉmento – ĉar tiam li ne konfuzus la junulinojn. Kaj eĉ regimenta kuracisto certe ne egalvaloras kavalerileŭtenanton…

La sanitara kaporalo direktas siajn helpantojn al malaltaĵo, kontraŭ kiu baterio komencis pafadon. Ili trapasas grizan vualon de pulva fumo, kaj kie kuglo trafas la teron apud ili, tie tero kaj polvo turniĝe leviĝas. Post nur kelkaj paŝoj ili jam renkontas vunditojn, kiuj, estante nur negrave vunditaj, treni ĝis al la ambulanco, unuope aŭ duope, sin reciproke subtenante.

Unu falas teren. Sed ne estas lia vundo, kiu senigis lin de forto – estas lia elĉerpiĝo. ”Dum du tagoj ni nenion manĝis – faris perfortan dekduhoran marŝadon… alvenis al la bivako… kaj post du horoj alarmo kaj batalo…”

La patrolo daŭrigas la marŝadon. Tiuj homoj trovos mem sian vojon kaj povas kunpreni la falintan kamaradon. La helpo estas por aliaj, kiuj ĝin ankoraŭ pli multe bezonas.

Sur la ŝtonrulaĵo de montetdeklivo kuŝas sanga homamaso.

Estas dekduo da soldatoj. La kaporalo haltas kaj surmetas kelkajn bandaĝojn. Sed tiujn ĉi soldatojn oni ne forportas; oni devas antaŭeniri por serĉi la meze de la batalejo falintajn – eble oni povos kunpreni tiujn ĉi ĉe la reveno…

Kaj la patrolo marŝas antaŭen, proksimiĝas al la batalantoj … Pli kaj pli nombraj estas la ŝanceliĝe alvenantaj vunditoj, kiuj sin mem aŭ sin reciproke penege antaŭentrenas. Al tiuj, kiuj ankoraŭ kapablas piediri, oni disdonas la enhavon de kampaj boteloj, kaj ĉirkaŭliginte la sangantajn vundojn, oni montras al ili la vojon al la ambulanco. Kaj ree oni daŭrigas la serĉadon, preterpasante mortintojn – amasojn da kadavroj … Multaj el tiuj kadavroj vidigas postsignojn de terurega agonio: la okuloj nenature malfermitaj – la manoj boritaj en la teron – la haroj de la barbo starigintaj – la dentoj kunpremitaj sub konvulsie malfermitaj lipoj – la kruroj rigide streĉitaj – tiaj ili kuŝas.

Nun tra intermonto. Jen ili estas amasigitaj. Mortintoj kaj vunditoj kune. La lastaj salutas la ambulancan patrolon kiel savantajn anĝelojn, petegante kaj kriante pro helpo. Per malfortaj voĉoj, plorante, ĝemante, ili petas savon, trinkon da akvo… Sed ho ve! la provizaĵoj estas preskaŭ elĉerpitaj, kaj kion povas fari tiel malmultaj homoj? Estus necese, ke ĉiu havu cent brakojn por povi efike helpi… tamen ĉiu faras sian eblon. Subite oni aŭdas la longdaŭran sonon de la ambulanca voko. La homoj surprize haltas en sia faradoj. ”Ne forlasu nin, ne forlasu nin!” petegas la kompatindaj vunditoj; sed ree kaj ree vokas la kornsignalo, kiu, distingebla inter ĉiuj aliaj bruoj, laŭte resonas. Eĉ adjutanto galope alvenas: ”ĉu sanitaraj soldatoj?” ”Je via servo,” respondas la kaporalo. ”Do sekvu min.”

Sendube iu vundita generalo… Oni devas obei kaj forlasi la aliajn… ”Kuraĝon kaj paciencon, kamaradoj, ni revenos.”

La dirantoj kaj la aŭdantoj bone scias, ke tio estas malvera.

Kaj ree antaŭen rapidante – oni sekvas la adjutanton, kiu antaŭen galopante montras la direkton. Survoje neniu halto, kvankam dekstre kaj maldekstre aŭdigas dolor- kaj helpkrioj, kvankam eĉ sur la rapidantojn falas kugloj, tiun aŭ alian faligante. Ĉiam antaŭen, preterpasante homojn tordiĝantajn pro doloro de siaj vundoj, piedpremitajn de ĉevaloj rapidantaj super ilin, aŭ frakasitajn de kanonoj veturintaj super iliajn membrojn, preter homoj, kiuj vidante la sanitarajn soldatojn en sia kripliĝo la lastan fojon rektiĝas… Preter, preter!

* * *

Tiaj rakontoj plenigas multajn paĝojn de la ruĝaj kajeroj.

Kion la regimenta kuracisto raportis pri la marŝado de la sanitara patrolo sur la batalkampo, tio enhavis multajn similajn priskribojn kaj eĉ pli terurigajn. Ekzemple la rakonto pri la momentoj, kiam la kugloj kaj grenadoj falis mezen de la flegejoj, ŝirante novajn vundojn; aŭ kiam la hazardo de la milito proksimigas la batalon al la ambulancoj, tiamaniere, ke la tuta sanitara oficistaro kune kun la kuracistoj kaj la malsanuloj subite sin trovas inter la amaso da batalantoj aŭ forkurantaj aŭ persekutantaj trupoj; kiam timigitaj senigitaj ĉevaloj alkuregas kaj renversas la portilon, sur kiun oni ĵus kuŝigis iun grave vunditon, kiu nun estas teren ĵetita kaj frakasita…

Aŭ la jenon – la plej terura okazaĵo el ĉiuj: Biena domo, kie oni enloĝigis cent vunditojn, ilin bandaĝis kaj refreŝigis – la kompatinduloj kontentaj kaj dankaj, ke ili estas savitaj – kaj subite alflugas grenado, kiu flamigas la tutaĵon – la krioj, kriegoj elirantaj el tiu loko de malespero kaj superantaj ĉiun alian bruon; ĉio ĉi restos neforgesebla por tiuj, kiuj ĝin aŭdis … Ho ve! ankaŭ por mi tio restos neforgesebla, kvankam mi ĝin ne aŭdis – ĉar dum la regimenta kuracisto rakontis, mi ree sentis kvazaŭ mia Friedrich ĉeestus, kvazaŭ mi aŭdus lian krion el la brulanta turmentejo…

”Vi sentas naŭzon, sinjorina moŝto,” interrompis sin la rakontanto – ”mi vere tro fidis al viaj nervoj – ”

Sed mi ankoraŭ ne estis kontentigita. Mi certigis, ke mia momenta malforteco estas nur konsekvenco de la varmego kaj de la malbona nokto, kaj mi eĉ kuraĝis peti pluajn detalojn.

Ŝajnis al mi, ke mi ne sufiĉe aŭdis, ke mi ankoraŭ ne aŭdis la lastajn, la plej terurajn el tiuj abomenaĵoj. Kaj kiam unufoje la soifo al abomeno estas ekscitata, oni ne kontenti ĝas, ĝis kiam ĝi estas kvietigita per la plej teruriga malbonegaĵo.

Kaj efektive: ekzistas io ankoraŭ pli terura ol batalkampo dum la batalo – tio estas la kampo post la batalo.

Ne plu tondrado de kanonoj, ne plu sonado de fanfaroj, ne plu rulbruo de tamburoj, nur mallaŭta, dolora ĝemado kaj stertorado. Sur la piedpremita tero ruĝe lumetantaj marĉetoj, sangaj lagetoj; ĉiu kampfrukto difektita, nur ĉi tie kaj tie plugita kampo netuŝita; la antaŭe belaj vilaĝoj fariĝintaj ruinoj kaj rubo. La arboj de la arbaroj faligitaj kaj karbonigitaj, la plektobariloj disŝiritaj de kartoĉoj… Kaj sur tiu batalkampo miloj kaj miloj da mortintoj kaj mortantoj – mortantaj sen helpo! Sur la vojoj kaj herbejoj ne vidiĝas floroj, sed nur sabroj, bajonetoj, tornistroj, manteloj, renversitaj municiaj veturiloj, dispecigitaj pulvoĉaroj, kanonoj kun rompitaj afustoj … Apud la kanonoj, kies faringoj estas nigrigitaj de la fumo, la tero estas plej sanga; tie kuŝas la plej multaj kaj la plej kripligitaj mortintoj kaj duonmortintoj – tute disŝiritaj de la kugloj.

Kaj la mortintaj kaj duone mortintaj ĉevaloj – tiuj, kiuj stariĝas sur la restintaj kruroj por ree malleviĝi, stariĝas por denove refali, ĝis fine ili levas la kapon por ellaŭtigi sian mortokrion … Kavaĵo estas tute plenigita per korpoj piedpremitaj en la koto de la vojo. La malfeliĉuloj sendube rifuĝis tien por esti savitaj – sed baterio superveturis ilin – ili estas frakasitaj de la ĉevalhufoj kaj radoj… Multaj el ili ankoraŭ vivas – kaĉa, sanga miksaĵo, sed ankoraŭ viva.

Kaj estas io eĉ pli infera ol tio: nome la apero de la plej malnobla fiulo el la militanta homaro – la batalkampa hieno. ”Jen ĝi alŝteliras, la monstro, antaŭflarante kadavrorabaĵon, ĝi klinigas super mortintojn kaj ankoraŭ vivantojn kaj forŝiras al ili la vestojn. Senkompate. La botoj estas detiritaj de la sangaj piedoj, la ringoj de la vundita mano – aŭ por preni la ringojn, la fingro estas simple fortranĉata; kaj se la viktimo penas sin defendi, ĝi estas mortigata de la hieno – aŭ por ne esti iam rekonata – la hieno elpikas ĝiajn okulojn …”

Mi laŭte kriis. Dum la lasta rakonto de la doktoro mi ree estis vidinta la tutan scenon, kaj la okuloj, en kiujn la monstro boris sian tranĉilon, estis la bluaj, kvietaj, amataj okuloj de Friedrich…

”Pardonu, sinjorina moŝto, sed vi tion postulis…”

”Jes, jes – mi ĉion volas aŭdi. Kion vi ĵus priskribis okazis dum la nokto post la batalo – tiuj scenoj okazis en la lumo de la steloj – ”

”Kaj de la torĉoj. La patroloj forsenditaj de la venkinto, por inspekti la batalkampon, portas torĉojn kaj lanternojn. Kaj ruĝaj lanternoj sur signalstangoj videbligas la lokojn, kie ambulancoj troviĝas.”

”Kaj la sekvantan matenon – kiel aspektas la batalkampo?”

”Preskaŭ pli terure. La kontrasto inter la gaje lumanta tagastro kaj la abomena homagado, kiun ĝi montras, duoble dolorige efikas. Nokte la terura sceno estis fantoma, fantazia, tage ĝi estas simple plorinda. Oni nun vidas la amason da ĉirkaŭkuŝantaj kadavroj. Sur la stratoj, inter la kampoj, en la fosoj, malantaŭ disfalintaj muroj, ĉie, ĉie mortintoj, prirabitaj, ofte nudaj. Same la vunditoj. Tiuj ĉi, kiuj malgraŭ la nokta laboro de la sanitaraj soldatoj ankoraŭ kuŝas multenombraj ĉirkaŭe, aspektas palaj kaj konstemitaj, verdaj kaj flavaj, kun rigardo fiksa kaj rigida; aŭ tordiĝante pro teruraj suferoj, ili petegas ĉiun alproksimiĝanton, ke li ilin mortigu. Aregoj da kornikoj lokiĝas sur la suproj de la arboj, per laŭta grakado anoncante la allogan festenon… Malsataj hundoj alkuras el la vilaĝoj kaj lekas la sangon de la vundoj. Oni ankoraŭ vidas kelkajn hienojn, kiuj rapidege daŭrigas sian faradon… Kaj nun okazos la granda enterigo – ”

”Kiu ĝin faras. – ĉu la sanitaraj soldatoj?”

”Kiel ili povus efektivigi tian grandan laboron? Ili havas sufiĉe da laboro, flegante la vunditojn.”

”Ĉu komanditaj trupoj?”

”Ne, kanajlaro libervole alkurinta aŭ venigita: Vagistoj, veturilaristoj, kiuj restis en la budoj de la provizistoj, ĉe la transportveturiloj, estas nun alpelataj kune kun la loĝantoj de la almozulejoj kaj kabanoj, por fosi tombojn – tre grandajn, t. e. vastajn, ĉar oni ilin ne faras profundaj. Por tio ne estus tempo.

En ilin oni ĵetas la kadavrojn – kun kapoj supren aŭ malsupren, laŭ hazardo. Aŭ oni faras jenon: Sur amason da korpoj oni ĵetas tavolon da tero, altan unu aŭ du futojn; tio aspektas kiel ”tumuluso”. Post kelkaj tagoj pluvos, kaj la pluvo forlavos la kovraĵon de la putrantaj kadavroj – sed ne grave!

La lertaj kaj gajaj tombistoj tion ne atentas. Gajaj kaj viglaj laboristoj ili estas. tion oni ne povas kontraŭdiri. Ili fajfas melodiojn kaj diras ĉiuspecajn dusencajn spritaĵojn – eĉ okazas kelkfoje rondodanco de hienoj ĉirkaŭ malfermita tombo. Ĉu en kelkaj korpoj tien enĵetitaj aŭ kovritaj per tero, estas ankoraŭ vivo – estas por ili tute indiferenta. La afero estas neevitebla, ĉar tetano ofte okazas ĉe vunditoj. Kelkaj hazarde savitaj soldatoj rakontis pri tiu danĝero de viva enteriĝo. Sed kiom da ili ne povis rakonti pri tio? Kiam oni havas kelkajn futojn da tero sur la buŝo, oni nepre devas silenti…”

Ho mia Friedrich, mia Friedrich! ĝemegis mia animo.

”Tia la priskribo de la mateno post la batalo,” fine diris la kuracisto. ”Ĉu mi plue rakontu tion, kio okazis dum la vespero? Jen – ”

”Tion mi diros al vi, sinjoro doktoro,” interrompis mi. ”En unu el la du ĉefurboj de la militantaj regnoj telegrafe alvenis la sciigo pri glora venko. Sekve en la mateno – dum la hiena dancado ĉirkaŭ la fosoj – oni en la preĝejoj kantas: ’Ni nun ĉiuj danku Dion’, kaj vespere la patrino aŭ la edzino de iu vive enterigita metas kelkajn brulantajn kandelojn sur la fenestran kornicon, ĉar la urbo estas feste lumigita.”

”Jes, sinjorina moŝto, tia komedio estas ludata hejme. Sed sur la batalkampo mem la tragedio ne estas finita je la dua sunsubiro. Krom tiuj, kiujn oni loĝigis en la hospitalojn kaj tombojn, restas ankoraŭ la netrovitoj. Kaŝitaj malantaŭ densaj arbetaĵoj, en altaj grenkampoj, aŭ inter ruinoj, ili restis nerimarkitaj de la portistoj kaj tombistoj. Por tiuj malfeliĉuloj komenciĝas nun turmento de agonio, kelkajn tagojn kaj noktojn daŭranta. En la brula varmego de la tagmezo, en la nigraj teruraĵoj de la noktomezo, jen ili kuŝas sur ŝtonoj kaj kardoj, en la akra malbonodoro de la tutproksime putrantaj kadavroj kaj de la propraj vundoj, kiel la ankoraŭ tremanta rabaĵo de la grasiĝontaj vulturoj…”

* * *

Ho, kia vojaĝo! – La regimenta kuracisto jam de longe ĉesis paroli, sed la scenoj priskribitaj de li daŭrigis prezentiĝi al mia interna okulo. Por eviti tiujn min persekutantajn pensojn, mi provis min distri, rigardante la pejzaĝon tra la vagonfenestroj.

Sed ankaŭ tie montriĝis al mi scenoj de milita mizero. Verdire perforta dezertigo ne estis okazinta en ĉi tiu regiono: ne fumis tie pafe ruinigitaj vilaĝoj; la malamiko ankoraŭ ne estis veninta tien por ĉion difekti; sed kio tie regis, tio estis eble ankoraŭ pli malbona: nome la timo pro la alveno de la malamiko. ”La prusoj alvenas! la prusoj alvenas!” estis la terura signalvorto sur la tuta vojo; kaj kvankam la preterveturantoj ne povis aŭdi tiujn vortojn, ili klare povis vidi ilian efikon de la vagonfenestro. Ĉie, sur ĉiuj stratoj kaj vojoj, homoj forkurantaj, forlasintaj sian hejmon kun siaj apartenaĵoj.

Tutaj veturilaroj antaŭenmoviĝis, plenigitaj per litaĵoj, meblaro kaj provizaĵoj. Ĉio videble tre rapide enŝarĝita. Sur la sama ĉaro sin trovis porketoj, la plej juna infano kaj kelkaj sakoj da terpomoj; apude piedirante la edzo, la edzino kaj la pli aĝaj infanoj. – Tiel mi vidis elmigrantan familion marŝanta sur proksima vojo. Kien iris la kompatinduloj? Eble ili mem tion ne sciis – nur antaŭen, for de la prusoj. Tiamaniere oni evitas la krakantan fajron aŭ la suprenirantan tajdon.

Ofte sur la flankaj reloj preterbruis vagonaro: – Vunditoj, ĉiam denove vunditoj; ĉiam denove palaj vizaĝoj, ĉirkaŭligitaj kapoj, brakoj portitaj en ligaĵo. Ĉe la haltejo precipe oni povis havi tiun vidaĵon, laŭ ĉiuspeca diverseco. Ĉiuj grandaj kaj malgrandaj peronoj, kie oni ordinare vidas la atendantan areton da vojaĝantoj gaje staranta kaj ĉirkaŭiranta, estis nun plenaj de homoj kuŝantaj kaj kaŭrantaj. Ili estas la malsanaj soldatoj alvenigitaj el la ĉirkaŭantaj hospitaloj publikaj kaj privataj, atendantaj la proksiman vagonaron pretan por transporti novan vunditaron. Ili do devas atendi longajn horojn – kaj kiu scias, kiom da transportoj ili jam travivis? De batalkampo al bandaĝejo, de tie al ambulanco kaj al kamphospitalo, poste al vilaĝo – nun al stacidomo; kaj de tie ili antaŭvidas ankoraŭ veturadon al Vieno; tie de stacidomo al hospitalo kaj, post tiom da suferado, eble ili returneniros al la regimento, eble al tombejo… Mi tiel, tiel kompatis la mizerulojn!

– Mi deziris genufleksi antaŭ ĉiu el ili aparte, por murmuri al li simpatiajn vortojn. Sed la doktoro tion ne permesis.

Kiam ni elvagoniĝis en stacio, li prenis mian brakon kaj kondukis min en la oficejon de la staciestro. Tien li alportis al mi vinon aŭ iun alian refreŝigaĵon.

La flegistinoj jam tie laboris laŭ sia kompatema ofico. Ili prezentis al la vunditoj tiom da trinkaĵo kaj manĝaĵo, kiom estis trovebla. Sed plej ofte ili trovis nenion, ĉar la provizoj en la stacidomoj estis elĉerpitaj. Tiu interpremiĝo en la stacidomoj, precipe en la pli grandaj, min konfuzige impresis; ĝi similis al malbona sonĝo. Tiu kurado tien kaj reen, tiu malbela konfuzo – marŝpretaj trupoj – rifuĝantoj – portantoj de vunditoj – amasoj da sangantaj kaj ĝemantaj soldatoj – plorantaj virinoj, – krioj, maldelikataj alvokoj de la komandantoj – ĉie interpremiĝo, nenie libera trapaso – amasigitaj pakaĵoj, milita materialo, kanonoj; flanke ĉevaloj kaj blekanta brutaro – dume senĉesa sonorado de la telegrafo – preterpasantaj vagonaroj plenigitaj, pli ĝuste ŝtopitaj, per soldatoj de la rezervarmeo alvenanta el Vieno… Tiuj soldatoj estis lokitaj en vagonoj de tria kaj kvara klasoj – eĉ en ordinaraj transport- kaj brutvagonoj – same kiel buĉota brutaro. Kaj vere mi ne povis subpremi la penson, ke ili ne estis alio. Ĉu oni ne kondukis ilin al buĉado – ĉu oni ne perforte trenis ilin sur la grandan politikan foirejon, kie oni komercaĉas per ”chairàcanon ”? Jen ili preterveturis. Frenezaj krioj – Ĉu ili estis batalkanto? – ellaŭtiĝis superbruante la ruliĝadon de la radoj; unu minuton – kaj la vagonaro estis malaperinta.

En venta rapideco ĝi forportis parton de sia ŝarĝo renkonte al certa morto – jes – al certa morto… Kvankam individue neniu povas diri, ke li certe mortos, certa procentaĵo el la tuta nombro devas morti kaj mortos. Militirantaj armeoj piede aŭ ĉevale formoviĝantaj povas eble havi iom da pratempa poezieco; sed la moderna fervojo, la simbolo de internacia civilizo, kiel komunikilo de senbrida barbareco: – tio estas tro sensenca kaj abomeninda. Krom tio, kiel malharmonie sonas la telegrafa tintado… tiu glora venksigno de la homa intiligenteco, kiu sukcesis fulmorapide konduki la penson de unu lando al alia. Ĉiuj ĉi novaj eltrovaĵoj, destinitaj por plibonigi la rilatojn inter la popoloj, faciligi la vivon, ĝin plibeligi kaj riĉigi, estas nun misuzataj de tiu malnova principo, celanta la disiĝon de la popoloj kaj la detruon de la vivo ”Vidu niajn fervojojn, vidu niajn telegrafojn – ni estas civilizitaj nacioj,” ni fanfaronas antaŭ la sovaĝuloj, kaj tamen ni uzas tiujn ilojn por centoble montri nian sovaĝecon…

Tiaj turmentantaj pensoj pliprofundigis kaj plimaldolĉigis mian malfeliĉon dum mi en la stacidomoj atendis la daŭrigon de mia vojaĝo. Mi preskaŭ enviis tiujn, kiuj tordis siajn manojn kaj ploris pro nur naiva doloro, kiuj ne koleregis kontraŭ la tuta terura komedio, kiuj neniun kulpigis, eĉ ne tiun ”Estron de la armeoj,” pri kiu ili certe kredis, ke estas li, kiu kaŭzis ilian malfeliĉon…

* * *

Estis malfrue en la vespero, kiam mi alvenis al Königinhof.

Miaj kunvojaĝantoj estis devigitaj resti en antaŭa stacio. Mi estis sola – tremanta pro timo. Kio okazos, se d-ro Bresser ne venos? Kion mi tiam faru? Krom tio, mi estis tute rigida de la veturado kaj tute sennervigita de la travivitaj sentoj de funebro kaj abomeno. Se ne estus la dezirego revidi mian Friedrichon, mi dezirus nur la morton. – Ho, kuŝiĝi nun por dormi kaj ne plu vekiĝi en mondo, kie okazas faroj tiel teruraj kaj frenezaj!… Nur tio ne okazu: resti viva kaj scii, ke Friedrich estas inter la netrovitoj!

La vagonaro haltis. Pene kaj tremante mi desaltis kaj mallevis miajn pakaĵojn. Mi havis kun mi mankofreton kun iom da tolaĵo por mi kaj ĉarpion kaj ligaĵojn por la vundito; plie vojaĝan tualetkeston. Ĝin mi kunprenis laŭkutime, opiniante, ke oni tute ne povas esti sen arĝentaj ujoj kaj ingoj, sapoj kaj akvoj, brosoj kaj kombiloj. Pureco – tiu virto de la korpo, same kiel honesteco estas por la animo – tiu dua naturo de la civilizita homo: mi nun devis sperti, ke en tiaj tempoj oni nepre estas devigata ĝin rezigni. Nu jes – estas ja konsekvence: milito estas la neo de civilizo, tial per ĝi devas esti forigitaj ĉiuj akiraĵoj de la civilizo; ĝi estas reveno al sovaĝeco; sekvas do, ke ĝi prosperigos ĉiujn sovaĝecojn – kaj inter ili la econ tiel terure malamatan de la noblulo: la malpurecon.

La kesto kun materialo por la hospitaloj, aĉetita de mi en Vieno, laŭ komisio de d-ro Bresser, estis ekspedita kune kun la aliaj kestoj de la helpkomitato – kiu scias, kiam kaj kie ĝi estis liverita? Mi havis ĉe mi nur miajn du manpakaĵojn kaj malgrandan monsaketon ŝultrozone surmetitan kaj enhavanta kelkajn bankbiletojn de cent florenoj. Ŝanceliĝante mi transpaŝis la relojn por atingi la peronon. Tie regis, malgraŭ la malfrua horo, la sama bruega interpremado kiel en la aliaj stacioj kaj ĉiam la sama spektaklo: Vunditoj – vunditoj.

Ne, ne la sama spektaklo: eĉ pli malbona. Königinhof estis loko troplenigita per tiuj malfeliĉuloj; en la tuta urbeto ne plu estis libera loko, kaj tial oni estis alportinta la malsanulojn are al la stacidomo, kie ili nesufiĉe bandaĝitaj kuŝis sur tero, sur ŝtonoj…

Estis malluma, senluna nokto; la scenejo estis lumigata nur per tri aŭ kvar lanternoj sur palisoj. Elĉerpita, dormema, preskaŭ mortdormema, mi malleviĝis sur liberan angulon de benko kaj metis mian pakaĵon teren antaŭ mi.

Unue mi ne kuraĝis ĉirkaŭrigardi, ĉu inter la multaj homoj tie moviĝantaj troviĝas d-ro Bresser. Mi estis preskaŭ konvinkita, ke mi lin ne trovos. Ekzistis ja dek ŝancoj kontraŭ unu, ke li estis malhelpita veni aŭ ke li alvenos je alia ol la fiksita horo; ĉar ne estis plu regula interkomunikiĝo; mia vagonaro certe alvenis multe pli malfrue ol ĝi devis alveni laŭ la horaro.

Ordo: ankaŭ kultura ideo – same forigita…

Mia entrepreno nun ŝajnis al mi frenezaĵo. Tiu supozita alvoko de Friedrich – ĉu mi do iam kredis tiajn mistikaĵojn? – ĝi certe estis neniel pruvita. Kiu scias – eble Friedrich estas nun reveturanta hejmen – eble li mortis – kial mi lin serĉas ĉi tie? Alia voĉo nun vokis min, aliaj brakoj etendiĝis al mi: Rudolf, mia filo – sendube li vokis sian patrinjon, ne estante kapabla ekdormi sen la pornokta patrina kiso… Kion mi faros ĉi tie, se mi ne trovos la doktoron? Kaj mia espero lin trovi estis tiel malgranda, kiel inter cent miloj da lotoj la espero al ĉefa gajno. Feliĉe mi havis mian saketon kun mono – posedo de bankbiletoj ĉiam garantias rimedojn pri informo.

Instinkte mi tuŝis la lokon, kie la saketo devus pendi… Dio! la rimeno, al kiu ĝi estis fiksita, forŝirita – la saketo for – perdita!

… Kia bato de la sorto! kaj tamen mi ne kulpigis la sorton; mi ne povis ĝemi: Hazardo, kiel maldolĉe vi min trafas, ĉar en tempo, kiam ĉirkaŭe kvazaŭ hajlas la malfeliĉoj, estus honto plendi pro propra malfeliĉeto. Kaj cetere: ekzistis por mi nur unu terura eventualaĵo: la morto de Friedrich – ĉio alia estis nenio.

Mi observis ĉiujn ĉeestantojn: neniu estis d-ro Bresser.

Kion fari nun? Al kiu min turni? Mi haltigis preterpasanton: ”Kie mi trovos la staciestron?”

”Ĉu vi serĉas la direktanton de la ĉi tiea hospitalo, stabkuraciston S. ? Jen li staras.”

Ne al tiu mi intencis paroli; sed eble li povus informi min pri d-ro Bresser. Mi proksimiĝis al la montrita loko. La stabkuracisto ĵus parolis kun sinjoro staranta antaŭ li: ”Estas mizero,” mi aŭdis lin diri. ”Oni tie ĉi kaj en Turnau starigis deponejojn por ĉiuj hospitaloj de la militscenejo; la donacoj amase alvenas – tolaĵo, nutraĵoj, bandaĝoj tiom, kiom oni bezonas – sed kion fari el ili? Kiel malŝarĝi – kiel disspecigi – kiel ekspedi ilin? Mankas manoj – ni bezonus centon da agemaj oficistoj – .”

Mi ĵus estis alparolonta la stabkuraciston, kiam mi vidis sinjoron al li alkurantan, en kiu – kia ĝojo – mi rekonis dron Bresser. En mia ekscito mi ĉirkaŭprenis la malnovan familian amikon.

”Ĉu vi? vi baronino Tilling? Kion vi do faras ĉi tie?”

”Mi venis por helpi, helpi… Ĉu Friedrich ne estas en unu el viaj hospitaloj?”

”Mi ne vidis lin.”

Ĉu tiu sciigo estis por mi seniluziigo au kvietigo? – Mi ne scias. Li ne estis tie… do aŭ mortinta aŭ nevundita… cetere ne estis eble, ke Bresser povis rekoni ĉiujn vunditojn de la ĉirkaŭaĵo – mi devis mem viziti ĉiujn hospitalojn.

”Kaj sinjorino Simon?” mi plue demandis.

”Ŝi estas ĉi tie jam de kelkaj horoj… bonega virino! Tuj decidita, singardema… Ŝi ĵus estas okupata per loĝigo de la ĉi tie kuŝantaj vunditoj en malplenajn vagonojn. Ŝi aŭdis, ke en proksima loko – en Horonevos – la mizero estas plej granda. Tien ŝi volas veturi, kaj mi akompanos ŝin.”

”Mi ankaŭ, d-ro Bresser! Permesu, ke mi iru kun vi…”

”Neeble, Baronino Marta! Vi, tiel delikata kaj dorlotita – tian malfacilegan laboron – ”

”Kion mi do faros ĉi tie?” interrompis mi. ”Se vi estas mia amiko, doktoro, helpu min plenumi mian intencon… mi ja faros ĉion, plenumos ĉian servon… Prezentu min al sinjorino Simon kiel libervolan flegistinon kaj kunprenu min – pro kompato – kunprenu min!”

”Bone, estu farota via volo. Jen estas la kuraĝa virino – venu…

* * *

Kiam d-ro Bresser kondukis min al sinjorino Simon kaj min al ŝi prezentis, ŝi salutante balancis la kapon, sed tuj sin deturnis por ion ordoni. En la duba lumo mi ne povis rekoni ŝiajn trajtojn. Post kvin minutoj ni forveturis at Horonevos per kampoveturilo ĵus alportinta de tie vunditojn. Ni sidiĝis sur pajlon ankoraŭ sangan pro la antaŭa ŝarĝo. La soldato sidanta apud la veturigisto tenis lanternon, kiu ĵetis malcertan lumon sur nian vojon. ”Malbona sonĝo – malbona sonĝo”: ĉiam pli kaj pli mi havis la impreson, ke mi tian estas travivanta.

La sola cirkonstanco memoriganta al mi la realecon de mia situacio kaj samtempe trankviliganta min, estis la ĉeesto de d-ro Bresser. Mi estis metinta mian manon en lian, kaj lia alia brako subtenis min.

”Apogu vin sur min, baronino Marta, – kompatindulino,” li dolĉe diris.

Mi laŭeble apogis min sur lin, sed tamen: kia turmento!

Kiam oni la tutan vivon kutimis sidi sur remburitaj seĝoj, en risortohavaj kaleŝoj kaj molaj litoj – kiel malagrable estas – precipe post laciga vojaĝo – sidi sur skuanta veturilo, kies malmola fundo estas kovrita nur per tavolo de sanga, malseka pajlo. Kaj tamen mi estis nevundita – kiel do devis suferi tiuj, kiuj estas rapide transportataj per tiaj veturiloj sur ŝtonaj vojoj kun rompitaj membroj kaj elstarantaj ostosplitoj.

Miaj palpebroj malleviĝis plumbopeze. Doloriga dormemo min turmentis. Pro la maloportuneco de mia situacio – ĉiuj membroj sentis doloron – pro la eksciteco de miaj nervoj mi ja ne kapablis dormi; des pli kruele efikis la nekontraŭstarebla dormemo. Pensoj kaj figuroj, tiel konfuzaj kiel febrorevoj, turniĝis en mia cerbo. Ĉiuj teruraj scenoj, rakontitaj de la regimenta kuracisto, ripetiĝadis en mia spirito, parte per la vortoj de la rakontinto mem, parte kiel prezentaĵoj de aŭdo kaj vido. Mi vidis la ŝovelantajn tombistojn, vidis la hienojn ŝtelirantajn, aŭdis la malesperantajn kriantajn viktimojn de la forbrulita hospitalo; kaj intertempe aŭdebliĝis la vortoj de la kuracisto, kvazaŭ laŭte eldiritaj: kornikoj, provizista budo, ambulanca patrolo. Tamen tio ne malebligis min aŭdi ankaŭ la interparolon, kiun faris duonvoĉe miaj kunvojaĝantoj:…

”Parto de la venkita armeo forkuris al Königgrätz,” rakontis d-ro Bresser; ”sed la fortikaĵo estis ŝlosita, kaj de la remparoj oni pafis al la rifuĝantoj – precipe al la saksoj, kiujn en la krepusko oni konsideris prusoj. Centoj el ili falis en la remparfosojn kaj dronis… Ĉe Elbe la forkuro haltis, kaj la konfuzo fariĝis plej granda. La pontoj estis tiel ŝtopitaj per ĉevaloj kaj pafilegoj, ke la infanterio ne plu trovis lokon… Miloj sin ĵetis en la riveron – ankaŭ vunditoj…”

”Oni raportas, ke estas terure en Horonevos,” diris sinjorino Simon. ”Ĉio estis forlasita de la loĝantoj – vilaĝo kaj kastelo. Ĉiuj ejoj detruitaj kaj tamen plenigitaj per senhelpaj vunditoj… Kiel plaĉos al la malfeliĉuloj la refreŝigo, kiun ni alportas al ili! Sed estos tro malmulte – tro malmulte!”

”Kaj tro malmulta estas ankaŭ nia kuracista helpo,” aldonis d-ro Bresser. ”Devus esti cento da ni, por povi efiki tion, kio necesas. Mankas instrumentoj kaj medikamentoj – kaj ĉu eĉ tiuj utilus al ni? La tropleneco de tiuj ĉi lokoj estas tia, ke minacas naskiĝo de danĝeraj epidemioj. La unua zorgo estas ĉiam forsendi kiel eble plej multe da vunditoj, sed ilia stato estas plej ofte tiel ĝeminda, ke neniu povas konscience preni sur sin la transporton… Ilia transporto ankaŭ estus ilia morto; se ni lasus ilin tie, kie ili kuŝas, ni okazigus nur gangrenon – riskoplena alternativo! La nombro da abomenaĵoj, kiujn mi vidis depost la batalo apud Königgrätz, superas ĉion imageblan. Vi devas antaŭvidi eĉ la plej terurajn vidaĵojn, sinjorino Simon.”

”Mi havas sperton de multaj jaroj kaj ankaŭ kuraĝon. Ju pli granda la mizero, des pli granda la forto de mia volo.”

”Mi scias. Tia famo vin antaŭiris. Sed mi, vidante tiom da mizero, malkuraĝiĝas, kaj mia koro ĉesas bati. Ke mi devas aŭdi la petegon pri helpo de centoj, ja miloj da mizeruloj kaj ne kapablas helpi – tio estas terura! En ĉiuj ĉi ambulancoj starigitaj ĉirkaŭ la batalkampo mankis refeŝigiloj, precipe akvo. La plimulto el la ekzistantaj putoj fariĝis senutilaj… nenie troviĝas peco da pano… Ĉiuj ejoj havantaj tegmenton: preĝejoj, farmdomoj, kasteloj, kabanoj estas plenaj de malsanuloj – ĉio similanta al veturilo estas forkondukita kun ŝarĝo da vunditoj… La vojoj laŭ ĉiu direkto kovriĝas per tiaj inferaj veturiloj – ĉar verdire la kvanto da suferoj ruliĝanta ĉi tie sur radoj estas io infera. Jen ili kuŝas – oficiroj, suboficiroj kaj soldatoj – senformigitaj ĝis nerekonebleco per la sango, polvo kaj koto, kun vundoj, por kiuj ne ekzistas homa helpo. Ili laŭtigas plendojn, kriojn ne plu havantaj ion homan – kaj tamen: tiuj, kiuj ankoraŭ kapablas krii ne estas la plej kompatindaj…”

”Sendube multaj el ili mortas survoje, ĉu ne?”

”Certe. Aŭ, se ili estas elveturiligitaj – en ia superplenigita loko – ili mortas silente kaj nerimarkite sur la unue renkontita fasko da pajlo, sur kiun ili sin lasis fali. Kelkaj silente – sed aliaj furioziĝante kaj freneziĝante en malespera agonio, eldirante la plej terurajn blasfemojn… Tiajn blasfemojn sendube aŭdis sinjoro Twinnig el Londono, kiu dum la Ĝeneva kunveno faris la jenan proponon: ’Kiam la stato de vundito ne lasas la plej malgrandan esperon de resaniĝo, ĉu en tia okazo ne estus ĝuste, ke oni unue havigu al li la religian konsolon, lasu al li laŭ eblo de cirkonstancoj momenton por enpensi ĝo kaj poste ĉesigu lian agonion kiel eble plej sendolore? Tiamaniere oni malhelpus, ke li mortos iom pli poste kun febro en la cerbo kaj eble blasfemo sur la lango.’”

”Kiel nekristane,” ekkriis sinjorino Simon.

”Kio? Ĉu la kompatema finmortigo?”

”Ne, la ideo, ke blasfemo eldirita meze de plej nesufereblaj turmentoj povus malutili al la animo de la turmentato… La Dio de la kristanoj ne estas tiel maljusta, kaj li certe indulge akceptas ĉiun falintan militiston…”

”La mohameta paradizo estas ankaŭ promesita al ĉiu turko mortiginta kristanon,” respondis Bresser. ”Kredu min, estimata sinjorino Simon, ĉiuj ĉi dioj, pri kiuj oni opinias, ke ili direktas la militon kaj kies helpon kaj benon la pastroj kaj militestroj promesas al la batalantoj kiel rekompencon de mortigo, ĉiuj ĉi estas same surdaj kontraŭ blasfemoj kiel kontraŭ preĝoj. Rigardu supren: tiu stelo de unua grandeco kun ruĝeta lumo – oni vidas ĝin lumetanta super niaj kapoj nur ĉiun duan jaron – ĝi estas la planedo Marso – la astro dediĉita al la milita dio, la dio, kiu en tempo antikva estis tiel timata kaj honorata, ke ĝi havis pli multe da temploj ol la diino de la amo. Jam dum la batalo apud Maraton, jam en la mallarĝa intermonto de la Termopiloj tiu astro verŝis sangruĝan lumon sur la homan bataladon, kaj al ĝi supreniĝis la malbenoj de la falantoj; ĝin ili kulpigis pro sia malfeliĉo, dum ĝi nesuspektante kaj paceme – tiam kiel nuntempe – rondiris ĉirkaŭ la suno. Malamikaj astroj ne ekzistas! La homo havas neniun alian malamikon ol la homon – sed tiu estas sufiĉe furioza.” ”Kaj ankaŭ neniun alian amikon,” aldonis Bresser post mallonga silento, ”De tio vi mem estas ekzemplo, grandkora sinjorino, vi estas – ”

”Ho, doktoro!” interrompis sinjorino Simon, ”vidu tie la ruĝan lumon sur la horizonto… certe tio estas brulanta vila ĝo!”

Malfermante la okulojn, mi ekvidis la ruĝan lumon.

”Ne,” diris d-ro Bresser, ”tio estas la leviĝanta luno.”

Ĉar mi nun povis sidi iom pli oportune, mi iomete leviĝis.

De nun mi ne plu volis fermi la okulojn: tiu duondormo kun la konscio de maldormo, en kiu la plej teruraj fantomoj sovaĝe kaj seninterrompe ronddancis – tio estis tro turmenta…

Mi preferis partopreni en la interparolo de la gesinjoroj kaj liberigi min de miaj propraj pensoj.

Sed nun ambaŭ silentis. Ili rigardis al la loko, kie nun efektive la nokta astro leviĝis. Kaj tamen post momento miaj okuloj ree fermiĝis. Ĉifoje estis dormo. Dum tiu sekundo, en kiu mi konsciis, ke mi ekdormas, ke la mondo ĉirkaŭ mi ĉesas ekzisti, mi sentis tian ĝuegon de neekzisto, ke eĉ la frato de mia feliĉiganto – la morto – estus estinta bonvena.

Mi ne scias, kiom da tempo mi pasigis en tiu, laŭ nea vidpunkto, feliĉiga sinforgeso – sed subite kaj perforte io ĉesigis tiun staton. Nek bruo nek skuo min vekis, sed haladzo de nesufereble malbonodora aero.

”Kio estas tio?!”

Samtempe kun mi ankaŭ la aliaj laŭtigis tiun demandon.

Ni ĉirkaŭveturis vojangulon, kaj apud la vojrando ni trovis la respondon. Tie, hele lumigita de la luno, staris blanka muro, verŝajne muro de tombejo. Ĉiuokaze ĝi servis kiel protektilo – apud ĝi kuŝis amasigitaj multaj kadavroj… Estis la odoro de putrado, venanta de tiuj korpoj, kiu min elŝiris el mia dormado.

Kiam ni preterveturis, densa aro da korvoj kaj kornikoj grakante suprenleviĝis de la kadavroj, flugetis momenton kiel nigra nubaro sur ĉielblua fundo, kaj poste ree malleviĝis por daŭrigi la festenon.

”Friedrich, mia Friedrich!!”

”Trankviliĝu, baronino Marta,” konsolis min Bresser, ”via edzo ne povas esti inter ili.”

La veturiganta soldato estis rapidiginta siajn ĉevalojn, por pli baldaŭ eliri el la amplekso de la haladzo: la veturilo brukrakis kaj saltegis, kvazaŭ ni estus freneze forkurantaj. Mi supozis, ke la ĉevaloj furiozis… tremtimo kaptis min. Per ambaŭ manoj mi alkroĉigis al la brako de Bresser; sed la kapon mi nevole turnis malantaŭen, por rigardi tiun muron, kaj – Ĉu estis pro la trompanta lunlumo, aŭ pro la movoj de la birdoj revenintaj al sia kaptaĵo – ŝajnis al mi, kvazaŭ la tuta aro da mortintoj moviĝus, kvazaŭ tiuj kadavroj etendus la brakojn al ni, pretaj por nin persekuti… Mi volis krii, sed la timpremita gorĝo rifuzis funkcii.

* * *

Ree la veturilo pasis vojturnon.

”Jen ni estas en Horonevos,” mi aŭdis diri la doktoron, kaj li ordonis al la veturigisto, ke li haltu.

”Kion fari koncerne la virinon,” plende diris sinjorino Simon ”Ŝi estos por ni malhelpo pli ol helpo.”

Mi min ekregis: ”Ne, ne,” mi diris – ”mi jam pli bone fartas. Mi vin helpos laŭ povo.”

Ni troviĝis en mezo de la vilaĝo, antaŭ pordo de kastelo.

”Ni unue vidu, kion ni povos fari ĉi tie,” diris la doktoro.

”La kastelo estas forlasita de siaj loĝantoj, kiel oni diris, plena de vunditoj de la kelo ĝis la tegmento.”

Ni desaltis. Mi nur penege povis stari, sed vigle penis, por ke oni tion ne rimarku.

”Antaŭen,” diris sinjorino Simon. ”Ĉu ni havas ĉiujn niajn pakaĵojn? Tio, kion mi alportas estos refreŝigo por la viroj.”

”Ankaŭ en mia kesteto troviĝas refreŝigiloj kaj ligaĵoj,” mi diris.

”Kaj mia poŝo enhavas instrumentojn kaj medikamentojn,” aldonis Bresser; poste li donis al la nin akompanantaj soldatoj la necesajn ordonojn: du el ili restu ĉe la ĉevaloj, la aliaj venu kun ni.

Ni paŝis al la kastelpordego. Surdaj plendkrioj el diversaj direktoj… Ĉio malluma. – ”Lumon! Unue lumigu!” kriis sinjorino Simon.

Ho ve! ĉion eblan ni estis alportintaj: ĉokoladon kaj viandekstrakton, cigarojn kaj tolajn ligaĵojn – sed pri kandelo neniu estis pensinta. Neniu ebleco lumigi la mallumon, kiu ĉirkaŭis nin kaj la malfeliĉulojn! Nur unu skatoleto da alumetoj, kiun la doktoro havis en sia poŝo, ebligis al ni vidi dum kelkaj sekundoj la terurajn figurojn plenigantaj tiun lokon de mizero. La piedo faletis sur la glitiga sanga planko, kiam oni antaŭen moviĝis. Kion fari nun? Aliĝis nur kelkaj novaj malesperantoj kaj ĝemantoj al la cento da malesperantoj, kiuj ĉi tie ploris kaj ĝemis: ”Kion fari nun?”

”Mi tuj iros al la pastrejo,” diris sinjorino Simon, ”aŭ aliloken en la vilaĝo por trovi helpon. Venu, doktoro, gvidu min per viaj alumetoj ĝis la elirejo; kaj vi, sinjorino Marta, intertempe restu ĉi tie – ”

Ĉi tie sola – en la mallumo, kun tiuj ĉi plorĝemantaj homoj, en tiu sufoka malbonodoro! Kia situacio! Mi sentis frostotremon ĝis la midolo. Sed mi ne kontraŭdiris.

”Jes,” mi diris – ”mi restos en ĉi tiu loko, atendante vian revenon kun lumo.”

”Ne,” kriis Bresser, ŝovante mian brakon en sian, ”venu kun ni – vi ne rajtas postresti en ĉi tiu purgatorio – eble inter febrofrenezuloj.”

Mi estis danka al la amiko pro tiu decido kaj firme alkroĉi ĝis al lia brako – la postresto en tiu loko eble min frenezigus pro teruro… Ha, kia senkuraĝa, senhelpa estulino mi estis, nekapabla kontraŭstari la teruraĵojn, al kiuj mi renkonten iris!… Kial mi ne restis hejme? Tamen, se mi retrovus mian Friedrichon… Kiu scias, ĉu li ne kuŝas en ĉi tiu malluma loko, kiun mi ĵus forlasis? Elirante, mi kelkfoje kriis lian nomon, sed la esperata kaj timata ”Jen mi estas, Marta!” ne responde aŭdebliĝis.

Ni ree estis en libera aero. La veturilo troviĝis ankoraŭ sur la sama loko. D-ro Bresser ordonis, ke mi suriru.

”Sinjorino Simon kaj mi iros serĉi helpon en la vilaĝo,” li diris, ”kaj vi restos dume ĉi tie.”

Mi volonte obeis, ĉar miaj piedoj povis apenaŭ min porti.

La doktoro helpis min supreniri la veturilon kaj per pajlo preparis al mi sidlokon. Du soldatoj restis apud mi. La aliaj iris kun sinjorino Simon kaj la doktoro.

Post proksimume duona horo la geesplorantoj revenis.

Malsukceso. La pastrejo estis detruita, same kiel ĉio alia, kaj forlasita; ĉiuj domoj ruinigitaj; nenie troviĝis la plej malgranda kandelo: – Oni atendos la tagiĝon. Kiom da malfeliĉuloj, en kiuj nia alveno jam estis vekinta esperon, kaj kiujn nia tuja helpo ankoraŭ povus savi, mortos en ĉi tiu nokto!

Estis longa maltrankviliga nokto. Kvankam pasis nur tri, kvar horoj antaŭ sunleviĝo, kiel longdaŭraj ŝajnis al ni tiuj horoj, kies paso estis rimarkebla ne per la batoj de horloĝo, sed per la senefikaj helpkrioj de suferantaj homfratoj.

Fine tagiĝis. Nun oni povis agi. Sinjorino Simon kaj d-ro Bresser denove ekiris por eble trovi kelkajn el la kaŝitaj vilaĝanoj. Ili sukcesis. El la ruinoj elrampis tie ĉi kaj tie kelkaj kamparanoj – unue obstine kaj malkonfide; sed kiam d-ro Bresser alparolis ilin per ilia patra lingvo kaj sinjorino Simon ilin kuraĝigis per sia dolĉa voĉo, ili konsentis fari servon.

Unue estis necese trovi ĉiujn aliajn kaŝitajn loĝantojn, por ke ili kunlaboru: enterigi la ĉirkaŭe kuŝantajn mortintojn, ree funkciigi la putojn, ĉerpi akvon por la vivantoj, kolekti la militajn kaldronojn disĵetitajn sur la vojoj por havigi al ŝi vazaron; malplenigi la tornistrojn de la mortintoj kaj falintoj kaj utiligi la en ili entenatan tolaĵon por la vunditoj. Nun venis ankaŭ prusa staba kuracisto kun helpantoj kaj sanigiloj – kaj fine oni povis komenci iom sukcese helpi la malfeliĉulojn. Kaj nun estis veninta ankaŭ por mi la momento, kiam mi eble trovus tiun, pro kies supozita alvoko mi estis plenuminta la malfeliĉegan veturadon; tiu penso pli malpli refortigis miajn preskaŭ nuligitajn fortojn.

Sinjorino Simon, akompanata de la prusa stabkuracisto, unue iris en la kastelon, kie troviĝis la plimulto el la vunditoj.

D-ro Bresser intencis traserĉi la ceterajn lokojn de la vilaĝo.

Mi prefere aliĝis al la amiko kaj iris kun li. Ke Friedrich ne estis en la kastelo, tion la doktoro estis jam konstatinta dum antaŭa rondiro.

Ni apenaŭ estis irintaj kelkajn paŝojn, kiam laŭtaj plendkrioj fariĝis aŭdeblaj. Ili eliĝis el la malfermita pordo de la malgranda vilaĝa preĝejo. Ni enpaŝis. Pli ol cent homoj kuŝis sur la malmola ŝtonplanko – grave vunditaj, kripligitaj. Kun febra kaj malcerta rigardo ili kriis kaj petegis pri akvo. Jam sur la sojlo mi preskaŭ svenis – tamen mi trapaŝis la vicojn. Mi ja serĉis Friedrichon… Li ne estis tie.

Bresser kun siaj helpantoj komencis sian laboron inter la malfeliĉuloj; mi apogis min kontraŭ flanka altaro kaj rigardis kun nedirebla frostotremo la teruran spektaklon.

Kaj tio estis la templo de la Dio de eterna amo – tiuj estis la miraklofarantaj sanktuloj, kiuj tie en la niĉoj kaj sur la muroj piece interplektis la manojn kaj alten levis la kapojn sub la orradianta glorkrono?…

”Ho, Dipatrino, sankta patrino de Dio… unu guton da akvo … kompatu min!” mi aŭdis kompatindan soldaton peteganta.

Tian preĝon li jam de kelkaj tagoj senĉese sed vane direktis al la multkolora surda figuro. – Ho, vi kompatindaj homoj, tiel longe kiel vi ne obeos la ordonon de amo, de Dio en viajn korojn metitan, vi ĉiam vane petos la dian amon – se vi ne ĉesigas la kruelecon inter vi, vi ne rajtas atendi ion de la ĉiela kompatemo…

* * *

Ha, kiom mi ankaŭ la saman tagon devis vidi kaj sperti! Estus certe pli simple kaj pli agrable, se mi ne rakontus pri tio. Oni fermas la okulojn kaj deturnas la kapon, kiam okazas io tro abomeninda – ankaŭ la memoro havas la kapablon de tia fermado de la okuloj. Se oni ne povas helpi kaj ne povas aliigi la nedeturneblan pasintaĵon, kial sin mem turmenti kaj turmenti la aliajn, pripensante teruraĵojn?

Kial? Tion mi diros poste, momente mi nur diras: mi devas.

Pli ankoraŭ. Ne nur mian propran memoron mi volas ŝtreĉi – la forto de mia kompreno ne kapablis ampleksi la grandecon de la okazintaĵoj – ; mi ankaŭ aldonos tion, kion aliaj atestantoj de tiuj scenoj estas raportintaj: sinjorino Simon, d-ro Braŭer kaj la saksa ambulanca komandanto d-ro Naundorff (Oni komparu lian emociigan libron ”Sub la ruĝa kruco”).

Kiel en Horonevos, la infero havis siajn filiojn ankaŭ en multaj aliaj lokoj de la najbaraĵo: en Speti, Hradek, Problus.

Ankaŭ en Pardubitz, kie, kiam la unuaj prusoj ĝin ekokupis … pli ol mil grave vunditoj, operaciitoj, amputitoj kuŝis, parte mortantaj, parte mortintaj, kadavroj inter mortantoj kaj aliaj al la fino sopirantaj. Multaj nur en sangaj ĉemizoj, tiel ke oni eĉ ne povis scii, de kiu lando ili estas. Ĉiuj, kiuj vidigis ankoraŭ vivosignojn, krie petegis pri akvo kaj pano, tordiĝante pro la doloro de siaj vundoj kaj dezirante la morton kiel bonfaron.

”Rossnitz,” skribas d-ro Brauer en siaj leteroj, ”tiu loko, kies bildo restos en mia memoro ĝis mia morthoro, Rossnitz, kien mi estis sendita la 6-an tagon post la multmortiga batalo, kaj kie regis ankoraŭ tiun saman tagon la plej granda mizero, kiun povas elpensi la homa imago. Tie mi trovis nian R. kun 650 vunditoj, sen flego, meze de mortintoj kaj duonmortintoj en la propra koto. Tie okazis, ke post starigo de la tombo de la falinta regimentestro v. F. , mi estis tiel subigita de doloro, ke dum unu horo mi verŝis brulantajn larmojn kaj, malgraŭ la plenuzo de mia tuta morala forto, mi apenaŭ povis min regi. Kvankam kiel kuracisto mi estas kutiminta vidi homan mizeron en ĉiuspeca formo, kaj en la praktiko de mia profesio mi lernis elteni la vidaĵon de turmentita homa naturo, tamen ĉi tie miaj okuloj fakte verŝis nehaltigeblajn larmojn. Estis en Rossnitz, kie mi, la duan tagon, koninte, ke niaj fortoj ne sufiĉus por sukcese helpi, senkura ĝiĝinte ĉesis bandaĝi!” – – – ”… Ne estas eble priskribi laŭvere, en kia stato estis tiuj 600 homoj (estas nun d-ro Naundorff, kiu parolas). La ankoraŭ disstarantajn vundojn suĉis la kuloj, per kiuj la korpoj estis kovritaj; la febre brilegantaj rigardoj esploreme vagis, serĉante helpon – refreŝigon, akvon, panon! Mantelo, ĉemizo, karno kaj sango formis ĉe la plimulto naŭzigan miksaĵon. Vermoj naskiĝis en ĝi kaj mordetante eniĝis. Abomena odoro plenigis ĉiun ejon. Ĉiuj soldatoj kuŝis sur la nuda tero, nur malmultaj trovis iom da pajlo, sur kiu ili povis ripozigi siajn mizerajn, kripligitajn membrojn. Kelkaj, havante sub si nur argilan, malsekan teron, duone eniĝis en la ŝlimon; ili ne povis sin eltiri el ĝi; aliaj kuŝis en tia malpuraĵo, kiun nenia plumo kuraĝus priskribi.”

”… En Masloved,” – rakontis sinjorino Simon – ”vilaĝo de proksimume kvindek domoj, kuŝis – ok tagojn post la batalo – 700 vunditoj. Pli plende ol ilia ĝemado suprenleviĝis al ĉielo ilia malĝoja forlasiteco. En unu sola garbejo 60 el tiuj malfeliĉuloj estis amasigitaj. Ĉiu el iliaj vundoj jam per si mem estis grava; pro la manko de helpo, flegado kaj nutraĵo, preskaŭ ĉiuj estis gangreniĝintaj. Dispafitaj membroj aspektis kiel putraj pecoj de karno, vizaĝoj kiel malfluidiĝinta sanga maso kovrita per malpuraĵo, en kiu nigra truo ŝajnigis buŝon, el kiu eliris teruraj sonoj. La progresanta putrado disigis partojn tute senvivajn de tiuj mizeraj korpoj. Homoj vivaj kuŝis apud mortintaj, putriĝantaj kaj de vermoj atencataj.

Tiuj sesdek soldatoj, kiel ankaŭ la plimulto el la ceteraj, estis depost unu semajno sur la sama loko. Iliaj vundoj estis aŭ tute ne, aŭ nur nesufiĉe bandaĝitaj; de la tago de la batalo ili kuŝis tie, nekapablaj moviĝi, nesufiĉe nutritaj, suferantaj pro manko de akvo. Vivantaj kadavroj, tra kies konvulsie tremantaj membroj venenita fluo de sango nur penege cirkulis.

Ili ne povis morti, kaj tamen – kiel ili povis esperi reviviĝi?

”Kio estas pli miriga” – diris sinjorino Simon finante sian raporton:– ”ĉu la sentima vivpovo de la homa naturo, kiu tiel suferas kaj ankoraŭ kapablas spiri, aŭ la manko de sufiĉa helpo?”

La plej miriga afero – ŝajnas al mi – estas, ke la homoj reciproke al si trudas tian situacion – ke homoj, vidante ion tian, ne genufleksas por pasie ĵuri, ke ili nepre batalos kontraŭ la milito; ke ili – se ili estas regnestroj – ne forĵetas de si la glavon, aŭ – se ili ne havas potencon – ke ili ne de nun dediĉas sian tutan aktivecon, parole kaj skribe, per pensado, instruado kaj agado, al tiu unu celo: For la batalilojn!

Sinjorino Simon – oni nomis ŝin ”patrino de la hospitalo” estis heroino. Dum semajnoj ŝi restis en tiuj regionoj, suferante ĉiujn malfeliĉojn kaj danĝerojn. Centoj da homoj estas savitaj de ŝi. Tage kaj nokte ŝi laboris, ordigis, ordonis. Jen ŝi plej humile faris la servojn apud la litoj de la malsanuloj, jen ŝi komandis transportojn aŭ alportigis nutraĵojn. Helpinte en unu loko, ŝi rapidis helpi en alia; ŝi venigis el Dresdeno riĉan sendaĵon kaj kondukis ĝin, malgraŭ ĉiuj kontraŭstarantaj malfacilaĵoj, al la lokoj bezonantaj helpon; ŝi prenis sur sin la reprezentadon de la patriotaj unuiĝoj en Bohemujo kaj tie havigis al si situacion similan al tiu, kiun Florence Nightingale estis akirinta en Krimujo.

Kaj mi? Rompita, ĉagrenegita, subigita de doloro kaj naŭzo – mi povis helpi nenion. Jam en la preĝejo – nia unua haltejo – mi tute elĉerpita falis sur la ŝtupojn de la dipatrina altaro, kaj d-ro Bresser nur penege min restarigis. De tie mi iris apud li antaŭen, kaj mi venis en garbejon, kie sin montris tia sceno, kiun priskribis sinjorino Simon. En la preĝejo estis alrnenaŭ sufiĉe da loko, kaj la malfeliĉuloj kuŝis unu apud la alia; sed tie ĉi ili estis amasigitaj bulforme unu sur kaj en la alia; en la preĝejo funkciis ja flegantoj – eble trapasanta ambulanca roto – kiu provizis ilin per iaspeca, kvankam nesufiĉa, helpo, sed tie ĉi estis nur tute netrovitaj homoj – amaso da tremantaj, ĝemantaj, duone putraj homrestaĵoj … Sufoka naŭzo min kaptis je la gorĝo, maldolĉega ĉagreno je la koro – estis al mi kvazaŭ ĉi tiu rompiĝus – kaj mi laŭtigis tranĉan krion. Tiu krio estas la lasta faro, kiun mi memoras pri tiu sceno.

* * *

Rekonsciiĝinte mi troviĝis en veturanta fervoja vagono. Kontraŭ mi sidis d-ro Bresser. Kiam li vidis, ke mi estas malfermanta la okulojn kaj ke mi surprize ĉirkaŭrigardis, li kaptis mian manon.

”Jes, jes, sinjorino Marta,” li diris ”tio estas duaklasa kupeo – vi ne sonĝas. Vi estas tie ĉi en societo de kelkaj malgrave vunditaj oficiroj kaj de via amiko Bresser, kaj ni veturas al Vieno.”

Kaj tiel estis. La doktoro estis kondukinta transporton de vunditoj de Horonevos al Königinhof, kaj de tie alia transporto estis konfidita al li por esti ekspedata Vienon. Min svenintan li kunprenis kaj rekondukis hejmen. En tiuj lokoj de mizero mi estis montrinta min tute neutila kaj nekapabla, kiel nura malhelpaĵo kaj ŝarĝo; sinjorino Simon estis tre kontenta, kiam d-ro Bresser min forprenis. Kaj mi devis konsenti, ke estis pli bone tiamaniere. Sed Friedrich? – Mi ne estis trovinta lin. Dank’al Dio, mi lin ne estis trovinta: do ĉiu espero ne estis for; kaj se mi estus rekoninta la amatan edzon inter tiuj malfeliĉuloj – mi certe estus freneziĝinta. Eble hejme mi trovos leteron de mia Friedrich… Tiu espero – ne, espero estas troa esprimo: la penso pri tiu nura ebleco – konsolis mian vunditan animon. Jes, vunditan – mi sentis mian koron vundita … La suferego, kiun mi estis vidinta, tiel profunde estis tranĉinta mian koron, ke mi ŝajne neniam tute povos resaniĝi.

– Eĉ se mi retrovos mian Friedrichon, eĉ se estos promesita al mi longa estonto de gloro kaj amo, mi neniam povos forgesi, ke tiom da miaj homfratoj devas suferi tiel nedireblan malfeliĉon, suferi ĝis tiel longe kiel ili ne komprenos, ke tia malfeliĉo ne estas fatalaĵo, sed krimo.

Mi dormis preskaŭ dum la tuta veturo. D-ro Bresser estis doninta al mi malfortan narkotikaĵon, por ke longa kaj profunda dormo iom trankviligu miajn nervojn tiel forte emociitajn de la travivaĵoj en Horonevos.

Kiam ni alvenis al la Viena stacidomo, estis tie mia patro por min akcepti. D-ro Bresser, kiu ĉion pripensis, estis telegrafinta al Grumitz. Li mem ne povis akompani min tien, ĉar li devis konduki siajn vunditojn en la hospitalon, kaj poste li intencis tuj reveturi Bohemujon.

Mia patro silente min ĉirkaŭprenis, kaj ankaŭ mi ne trovis eĉ unu vorton por diri. Poste li sin turnis al d-ro Bresser.

”Kiel mi povas vin danki? Se vi ne estus protektinta tiun frenezulineton – ”

Sed la doktoro rapide premis al ni la manojn.

”Mi devas foriri,” li diris, ”mi estas deĵoronta. Venu hejmen feliĉe. La juna sinjorino bezonas indulgon, ekscelenco… Ŝi estas forte emociita… neniujn riproĉojn, neniujn demandojn … tujan enlitiĝon… akvon de oranĝfloroj… ripozon, adiaŭ!”

Kaj li estis for.

Mia patro metis mian brakon sur sian kaj kondukis min tra la homamaso al la elirejo. Tie denove staris longa vico da ambulancaj veturiloj. Ni devis iri piede, por atingi la lokon, kie atendis nin nia kaleŝo.

La demando: ”Ĉu dume alvenis sciigo de Friedrich?” ripete leviĝis al miaj lipoj, sed mi ne kuraĝis ĝin esprimi. Fine – ni jam estis veturintaj iom da tempo kaj mia patro ankaŭ nenion estis dirinta – mi ĝin elparolis.

”Ĝis hieraŭ vespere ne,” estis la respondo. ”Eble hodiaŭ ni havos sciigon. Mi jam hieraŭ, tuj post la ricevo de la telegramo, veturis al la urbo. Ha, kiel vi nin timigis, vi malsaĝulino! Iri sur la batalkampojn renkonte al la furioza malamiko – tiuj homoj estas ja sovaĝuloj… Ili estas ja tute ebriigintaj pro siaj pintkuglaj venkoj… kaj ĝenerale, ili ne estas disciplinitaj soldatoj, tiuj rezervuloj – de tiaj oni povas atendi plej malicajn malbonaĵojn, kaj vi – virino – forkuras en mezon de ili; vi – nu, la doktoro ordonis, ke mi ne faru ol vi riproĉojn – ”

”Kiel fartas mia filo Rudolf?”

”Li krie kaj plore vin alvokas, serĉas vin en la tuta domo, ne volas kredi, ke vi foriris, ne donante al li adiaŭan kison. Kaj ĉu vi ne demandas pri la aliaj? pri Lili, Roza, Otto, onklino Maria? Entute ŝajnas al mi, ke vi estas tiel indiferenta – ”

”Kiel ili fartas ĉiuj? Ĉu Konrad skribis?”

”Ĉiuj fartas bone. De Konrad alvenis letero hieraŭ – li estas sana. Lili estas feliĉega. Vi vidos, ke ankaŭ de Tilling ni baldaŭ havos bonan sciigon. Bedaŭrinde politike oni ne povas atendi bonaĵon. Vi sendube aŭdis pri la granda malfeliĉo, ĉu ne?”

”Kiu?… Mi de longe aŭdis pri nenio, krom pri granda malfeliĉo.”

”Pri Venecio – nia bela Venecio forĵetita – ceremonie prezentita al la intrigema Louis Napoleon! Kaj tio post venkoj tiel brilaj kiel apud Custozza… Anstataŭ repreni nian Lombardion ili fordonas ankaŭ nian Venecion! Kompreneble per tio ni estas liberigitaj de niaj sudaj malamikoj, ni estas akirintaj la amikecon de Louis Napoleon kaj povos nun potence nin venĝi pro Sadova, elpeli la prusojn el la lando, persekuti ilin kaj preni Silezion. Benedek faris multajn malĝustaĵojn, sed nun la ĉefa komando estos donota al la glora militestro de la sudarmeo… Ĉu vi ne respondas? Nu, mi lasos vin trankvila, ĉiam laŭ la ordono de Bresser.”

Post duhora veturado ni alvenis en Grumitz.

Kiam nia kaleŝo enveturis la korton de la kastelo, la fratinoj alkuris al ni renkonte. ”Marta, Marta” – kriis ambaŭ jam de malproksime: ”Li estas ĉi tie!” Kaj ree ĉe la pordeto de la kaleŝo: ”Li alvenis, Marta!”

”Kiu?”

”Friedrich, via edzo.”

* * *

Jes, estis tiel. Nur hieraŭ malfruvespere Friedrich estis alportita kun aliaj vunditoj el Bohemujo al Vieno kaj de tie tien ĉi.

Kuglo estis trafinta lian kruron, vundo, kiu momente lin malkapabligis al deĵoro kaj bezonis flegadon, sed kiu estis tute nedanĝera. Sed ankaŭ la ĝojo estas malfacile eltenebla. La sciigo tiel subite al mi komunikita de miaj fratinoj: ”Friedrich estas ĉi tie,” efikis same kiel la teruraĵoj de la pasintaj tagoj: ĝi min senkonsciigis.

Oni devis min porti el la veturilo en la kastelon kaj enlitigi.

Tie mi pasigis – ĉu pro la narkotikaĵo, aŭ pro la forteco de la ĝojbato – senkonscie kelkajn horojn, jen dormante, jen delirante.

Kiam mi rekonsciiĝis kaj min vidis en mia lito, mi pensis, ke mi vekiĝas el profunda sonĝo, kaj ke mi tute ne forlasis Grumitzon. La leteron de Bresser, mian decidon foriri al Bohemujo, miajn travivaĵojn tie – la revenon, la anoncon pri la alveno de Friedrich, ĉion ĉi mi nur sonĝis…

Mi levis la okulojn. Apud mia lito staris mia ĉambristino.

”Ĉu mia bano estas preta?” mi demandis, ”mi volas leviĝi.”

Nun alkuris el angulo de la ĉambro onklino Maria: ”Ho, Marta, kompatindulino, ĉu vi fine vekiĝas kaj rekonscii ĝas? Dank’al Dio! Jes, jes, leviĝu – kaj jes, jes, banu vin, tio estos bonfaro por vi… kiam oni estas tiom kovrita per strata kaj fervoja polvo kiel vi – ”

”Fervoja polvo, kion tio signifas?”

”Rapide leviĝu – Netti, preparu ĉion. Friedrich konsumias pro malpacienco vidi vin.”

”Friedrich, mia Friedrich!!”

Kiel ofte mi dum la lastaj tagoj estis vokinta tiun nomon dolorege – sed nun ĝi estis ĝoja krio – ĉar nun mi komprenis; ne estis sonĝo, mi estis estinta for kaj reveninta hejmen por revidi la edzon!

Kvaronon da horo poste mi iris en lian ĉambron. Sola – Mi estis petinta, ke neniu min akompanu. Nian revidon neniu tria persono devas ĉeesti.

”Friedrich!” – ”Marta!” Mi min ĵetis sur la kanapon, sur kiu li kuŝis kaj singulte ploris sur lia brusto.

La duan fojon jam en mia vivo, la amata edzo estis redonita al mi el la militaj danĝeroj. Ho, la feliĉego rehavi lin! Kial mi sukcesis atingi savigan bordon de la maro de doloro, en kiu tiom da aliaj pereis? Feliĉaj estas tiuj, kiuj en tia situacio ĝoje levas la rigardon al ĉielo por kore danki la superan gvidiston; per tiu danko ili sentas sin senŝarĝitaj; sed ĉar ĝi estas humila, ili kredas ĝin humile, tute ne suspektante kiel aroganta kaj fierega ĝi efektive estas; per ĝi ili laŭ sia opinio sufiĉe pagis la al ili donacitan privilegion, kiun ili nomas favoro kaj indulgo.

Mi tion ne kapablis fari. Pensante pri la malfeliĉuloj, kiujn mi vidis kaj pri la kompatindaj patrinoj kaj edzinoj, kies amatoj estis enabismigitaj en suferon kaj morton de la sama sorto, kiu min estis favorinta – tion pensante, mi ne kapablis esti sufiĉe malmodesta, por akcepti tiun favoron kiel de Dio intencitan privilegion, pro kiu mi estus rajtigita danki. Mi pensis, ke, kiel antaŭ nelonge sinjorino Walter, nia mastrumistino, per balailo purigis iun ŝrankon, kie svarmis amaso da sukerflarantaj formikoj – sammaniere la sorto balais sur la batalkampo de Bohemujo; – la kompatindaj, nigraj, laboremaj bestetoj estis plej multe dispremitaj, mortigitaj, dispelitaj; nur kelkaj restis nedifektitaj. Ĉu estus saĝe kaj konvene de ili, se ili kore dankus sinjorinon Walter pro tio?… Ne, kiel ajn granda estis la ĝojo de la revido, mi ne povis tute forigi la ĉagrenon el mia koro – mi ne povis kaj ne volis. Mi ja ne kapablis helpi; por bandaĝi, flegi, varti – kiel faris tiuj monaĥinoj kaj sinjorino Simon – mi ne havis sufiĉajn fortojn. Sed tiun kompaton, kiu konsistas el kunsentado, mi elmontris al la kompatindaj proksimuloj kaj tiun mi ne povis forpreni de ili per egoista ĝojego – mi ne rajtis forgesi.

Tamen, se ne ĝojegi kaj danki – mi certe povis ami, centfoje karese premi sur mian koron la retroviton: – tian rajton mi havis… ”Ho, Friedrich, Friedrich!” mi diris plorante kaj lin karesante ”mi vin nun reposedas!”

”Kaj vi volis min serĉi kaj flegi, ĉu ne? Kiel heroe kaj kiel malsaĝe, Marta!”

”Malsaĝe jes – tion mi konsentas. La vokanta voĉo min fortirinta estis imago, superstiĉo; ĉar vi ne vokis min. Sed ĉu heroe? Ne. Se vi scius, kiel malkuraĝe mi kondutis kontraŭ la mizero! Nur vin – se vi estus kuŝanta tie – mi povus flegi. Mi vidis teruraĵojn, Friedrich, kiujn mi neniam forgesos. Ho, kiel oni povas tiel difekti nian belan mondon, Friedrich? mondon, en kiu du geestuloj povas sin reciproke tiel ami kiel mi kaj vi – en kiu povas flami tia feliĉego, kia nia unuiĝo – kiel oni povas esti tiom malsaĝa, por en ĝi inciti la fajron de la morto kaj mizero alportanta malamon?”

”Mi ankaŭ vidis ion teruran, Marta – ion, kion mi neniam povos forgesi. – lmagu – sin ĵetanta sur min, kun levita glavo – tio okazis dum kavaleria batalo apud Sadova – sin ĵetanta sur min – Gottfried von Tessow.”

”Ĉu la filo de onklino Kornelia?”

”La sama. Li ĝustatempe min rekonis kaj mallevis la armilon jam pretan por bato – ”

”Jen li fakte agis kontraŭ sia devo, ne vere? indulgante malamikon de siaj reĝo kaj patrujo – sub preteksto, ke li estas kara amiko kaj kuzo…”

”La kompatindulo! Li apenaŭ estis mallevinta la brakon, kiam sabro eksiblis super lia kapo… Estis mia kunulo, juna oficiro, kiu volis protekti sian superulon kaj – ”

Friedrich silentis kaj kovris sian vizaĝon per la du manoj.

”Ĉu mortigita?” mi demandis tremante.

Li jese balancis la kapon.

”Panjo, panjo!” mi aŭdis la vokon el la apuda ĉambro, kaj la pordo malfermiĝis. Estis mia fratino Lili alkondukanta per la mano la etan Rudolfon.

”Pardonu, ke mi ĝenas vian tete-à-tete, sed jen ĉi tiu tro insiste petas pri sia panjo.”

Mi kuris renkonte al la infano kaj pasie lin premis sur mian koron – Ho ve, kompatinda onklino Kornelia!

* * *

La saman tagon alvenis el Vieno la telegrafe alvokita ĥirurgo por kuraci la vundon de Friedrich. Ses semajnojn da plena ripozo kaj la resaniĝo estos finita.

Ke mia edzo eksiĝos, estis afero decidita inter ni ambaŭ.

Kompreneble nur post la fino de la milito. Cetere oni povis rigardi la militon fakte finita. Post rezigno pri Venecio, la konflikto kun ltalujo estis forigita. La amikeco de Napoleono estis akirita, kaj oni estos kapabla kontrakti indulgeman pacon kun la norda malamiko. Nia imperiestro mem tre deziris ĉesigi la malfeliĉan militiron kaj ne volis elmeti sian ĉefurbon al la danĝero de sieĝo. La prusaj venkoj en cetera Germanujo, ekzemple la enmarŝo de la prusoj en Frankfurto, havigis al la kontraŭulo certan glorkronon, kiu – kiel ĉiuj sukcesoj – ankaŭ en ni naskis admiron kaj vekis specon de kredo, ke estis historia misio, kiun la prusoj plenumis, gajninte batalojn.

La vortoj ”batalhalto”, ”paco” jam estis diritaj, kaj nun oni povis antaŭvidi ties efektivigon same certe, kiel post anonco de minacanta milito, oni atendas militon. Eĉ mia patro nun konsentis, ke, konsiderante la cirkonstancojn, estus oportune ĉesigi la malamikaĵojn; la armeo estas malfortigita.

Oni devas konfesi la superecon de la nadlopafilo, kaj la antaŭenmarŝo de la prusaj trupoj al la ĉefurbo, la bombado de Vieno kaj ankaŭ la detruado de Grumitz estis okazontaĵoj, kiuj tute ne plaĉis al mia militema patro. Lia konfido al la nevenkebleco de la aŭstriaj trupoj fariĝis ŝancela per la faktoj; kaj estas ja ĝenerala inklino de la homa spirito konkludi el la okazantaĵoj, ke ili serie sekvas unu la alian, ke post sukceso devige venos sukceso, post malsukceso denove malsukceso.

Pli bone do estus halti dum la malbona serio – la tempo por kontentiĝo kaj venĝo sendube venos…

Ĉu venĝo kaj ĉiam venĝo? Ĉiu milito devas elmontri venkiton, kaj se tiu lasta povas trovi kontentiĝon nur en venonta milito, kiu kompreneble ree kreos kontentigon postulantan venkiton – kiam tio finiĝos? Kiel do justeco realiĝos?

Kiam oni repaciĝos pri malnova maljusteco, se intencante kompensi la aferon, oni ĉiam denove faros maljustaĵon? Neniu saĝulo entreprenos purigi inkan makulon per inko, olean makulon per oleo – nur sangon oni volas ĉiam ree forlavi per sango!

La animsento reganta en Grumitz estis entute malĝoja. En la urbeto regis paniko: ”La prusoj alvenas, la prusoj alvenas!” tio estis ankaŭ tie – kvankam kelkaj esperis pri paco – la komuna signaldiro, kaj la loĝantoj forpakis aŭ enfosis siajn trezorojn; ankaŭ ĉe ni, en la kastelo, onklino Maria kaj sinjorino Walter kaŝis la familian arĝentaĵaron. Lili konstante timis pri Konrad, pri kiu ŝi ne havis sciigojn de kelkaj tagoj; mia patro sentis sin ofendita koncerne sian patriotan honoron, kaj ni ambaŭ, Friedrich kaj mi, malgraŭ la feliĉo, kiun ni ĝuis pro nia reunuiĝo, estis dolorege emociitaj de la travivita kaj tro vive kunsentita ĝenerala malfeliĉo. Kaj de ĉiuflanke tiu doloro pliamasiĝis. En ĉiuj gazetaj raportoj, en ĉiuj leteroj el amikaj kaj parencaj rondoj estis nenio krom plendoj kaj funebro. Jen letero de onklino Kornelia – ŝi ankoraŭ ne sciis pri sia malfeliĉo – en kiu ŝi kortuŝe skribis pri la timo, kiun ŝi sentis je la penso, ke eble ŝi perdos sian solinfanon – letero, pri kiu ni ambaŭ verŝis akrajn larmojn. Kaj kiam vespere ni ĉiuj sidis kune en rondo, ne estis gaja, ŝerca interparolado, ne muziko, kartludo kaj interesa legado, sed nur rakontoj parolitaj aŭ legitaj pri mizero kaj morto. Ni legis nur gazetojn, kaj ili estis plenaj de milito, nur milito, kaj kion ajn ni parolis, ĝi ĉiam rilatis al la spertoj, kiujn Friedrich kaj mi estis realportintaj de la bohemaj batalkampoj. Ke mi tien vojaĝis, ĉiuj riproĉis al mi; tamen ili atente aŭskultis, kiam mi rakontis pri la okazintaĵoj travivitaj tie de mi aŭ raportitaj de aliaj. Roza admiregis sinjorinon Simon kaj ĵuris, ke se la milito daŭros, ŝi aliĝos al la saksa samaritanino. Tion mia patro kompreneble kontraŭdiris: ”Escepte la monaĥinojn kaj la provizistinojn, neniu virino rajtas resti sur batalejo… Vi ja vidas, kiel nekapabla estis nia Marta. Tio estis nepardonebla vagado viaflanke, vi malsaĝa infano – Via edzo devus vin ankoraŭ aldone puni pro tio. ”Friedrich karesis mian manon: ”Jes, estis malsaĝa farado – sed ankaŭ bela”. – Kiam mi parolis iom tro malkaŝe pri la teruraĵoj, kiujn mi mem vidis aŭ kiujn miaj kunvojaĝantoj estis rakontintaj al mi, mi ofte estis interrompita de onklino Maria aŭ de mia patro per riproĉo: ”Kiel oni povas ripeti tiajn abomenaĵojn?” aŭ: ”ĉu vi ne hontas, estante virino kaj samtempe sinjorino, elparoli vortojn tiel malbelajn?”

Kiam mi iun vesperon parolis pri kripligitoj, plendante pri la sorto de tiuj, kiuj, senditaj al la milito je la nomo de vira kura ĝo, vira disciplino kaj vira honoro, devas reveni de tie por ĉiam senigitaj de sia vireco – – ”Marta! Antaŭ la knabinoj!!! ” ekĝemis onklino Maria per voĉo plena de indignego.

Tiam mi perdis paciencon: ”Estu malbenata via prudeco – ve al via malestiminda konveneco! ĉiuj abomenaĵoj povas okazi, sed oni ne rajtas ilin nomi. La delikataj virinoj ne rajtas aŭdi nek raporti pri sango kaj malpuraĵo, sed brodi la flagojn, kiuj flirtos super la buĉado; la knabinoj ne rajtas scii, ke iliaj fianĉoj povas fariĝi nekapablaj ricevi la rekompencon de ilia amo, sed ĉi tiun rekompencon ili devas promesi al ili, por kuraĝigi ilin al batalo.

La morto kaj mortigo ne havas ion malmoralan por vi dorlotitaj knabinoj – sed ĉe la nura cito de la aĵoj, kiuj estas la fontoj de la daŭrigota vivo, vi devas ruĝiĝante flanken rigardi.

Tio estas kruela moralo, ĉu vi tion scias? Kruela kaj malkura ĝa! Tia flankenrigardado per la korpa kaj spirita okulo – estas la kulpa kaŭzo de la daŭra ekzistado de tiom da mizero kaj maljusteco! Se oni nur havus la kuraĝon rigardi tien, kie proksimuloj sopiras en sufero kaj mizero, kaj kuraĝus pripensi tion, kion oni vidis – ”

”Ne flamiĝu,” interrompis oklino Maria, ”kiom ajn ni rigardos kaj pripensos, ni ne povos forigi la malbonon el la mondo – ĝi ja estas mizera valo, kaj tia ĝi restos eterne.”

”Tia ĝi ne restos,” mi diris kaj havis la lastan vorton.

* * *

”La danĝero, ke oni kontraktos pacon, pli kaj pli alproksimi ĝas,” iun tagon plende diris mia frato Otto. Ni denove sidis ĉirkaŭ la familia tablo – Friedrich apude sur sia kuŝejo – kaj iu ĵus estis leginta en la gazeto la sciigon, ke Benedetti venis Bohemujon – evidente komisiita, fari propacajn proponojn.

Mia frateto – li fakte jam estis plenkreska, tamen mi kutimis lin nomi tiel – nenion tiel timis, kiel la baldaŭan finiĝon de la milito, kaj ke ne estus eble por li forpeli la malamikon el la lando. Nome oni estis raportinta el Wiener-Neustadt la informon, ke, se la malamikaĵoj rekomenciĝos, dum la venonta revuo, la 18-an de aŭgusto, ne nur al la rekrutoj el la lasta, sed ankaŭ al kelkaj el la antaŭlasta jaro, estos permesite plenumi la aktivan servon. Tiu ŝanco ravis la junan heroon.

Tuj el la akademio en la militon – kia feliĉego! Same edukeja lernantino ĝojas eniri la mondon – dum la venonta balo. Ŝi lernis danci – la militista lernanto lernis pafi kaj skermi – ; ŝi deziregas montri sian arton sub lumanta lustro, en festa tualeto, je la sonoj de la orkestro, kaj li ne malpli sopiras al la bela uniformo kaj al la granda ”kanonkotiliono.”

La patro kompreneble estis tre kontenta pri tia militista fervoro de sia plejamato: ”Trankviliĝu, mia kuraĝa knabo,” li respondis la plendojn de Otto rilate al la minacanta paco, aprobe frapante lin sur la ŝultron: ”Vi havas longdaŭran vivon antaŭ vi. Eĉ se la milito ĉesus nun, post kelkaj jaroj ĝi denove rekomenciĝos.”

Mi diris nenion. Depost mia lasta atako kontraŭ onklino Maria, mi, laŭ konsilo de Friedrich, estis preninta kaj plenuminta la decidon, laŭeble eviti malagrablajn disputojn pri milito. Ili ja povis naski nenion alian ol malamikaĵojn, kaj de kiam mi per miaj propraj okuloj estis vidinta la postsignojn de la terura skurĝo, mia malamo kaj malestimo kontraŭ la milito estis tiel fortiĝintaj, ke ĉiu defendo de ĝi min tuŝis kvazaŭ persona ofendo. Pri Friedrich, ni ja estis unuanimaj: li eksiĝos; kaj ankaŭ pri la jeno mi ne havis dubon: Mia filo Rudolf ne estos sendita en militistan lernejon, kie la tuta edukado celas – kaj logike devas celi – la flamiĝon de la junuloj pri militaj faroj. Mi foje demandis mian fraton, kiaj estas la ideoj, kiujn oni inspiras al la lernantoj rilate al la milito. El liaj respondoj montriĝis la jeno: La militon oni ŝajnigas kiel necesan malbonaĵon (do tamen malbonaĵo – koncesio al la spirito de la epoko), sed samtempe kiel la plej bonan vekanton de la plej belaj homaj virtoj, nome: kuraĝo, rezignacio kaj oferemo; kiel provizanton de la plej granda gloro kaj fine kiel la plej gravan faktoron de la civilizo. La grandaj potenculoj kaj fondintoj de tiel nomitaj mondregnoj – Aleksandro, Cezaro, Napoleono – estas citataj kiel la plej noblaj ekzemploj de homa grandeco kaj rekomendataj al admiro; la sukcesoj kaj utiloj de milito estas plej vigle laŭdataj; sed la malutiloj, kiujn ĝi evidente enhavas – krudigo, malriĉigo, morala kaj fizika degenerado – estas nepre prisilentataj. – Nu, kompreneble; laŭ la sama sistemo oni ja instruis ankaŭ min en knabina lernejo; per tio estiĝis en mia infana animo la admiro al la militaj laŭroj, kiu min iam priokupis. Ĉu mi ne tiam bedaŭris, ke mi ne – kiel la knaboj – havis la ŝancon rikolti tiajn laŭrojn, – kaj ĉu mi nun povis koleri kontraŭ knabo pro tio, ke tia ŝanco lin plenigas per ĝojo kaj senpacienco? Mi do nenion respondis al la plendo de Otto, sed trankvile daŭrigis mian legadon. Mi legis kiel kutime gazeton kaj ĝi estis – ankaŭ kiel kutime – plena de raportoj el la batalkampo. ”Jen interesa korespondaĵo de kuracisto, kiu faris la returnan marŝon kun niaj trupoj… Ĉu vi konsentas, ke mi legu laŭte?” mi demandis.

”Ĉu la returnan marŝon?” kriis Otto. ”Mi preferus ne aŭdi tion. Jes, se estus raporto pri retiriĝo de la persekutata malamiko – ”

”Mi vere miras,” rimarkigis Friedrich, ”ke iu rakontas ion pri travivita forkuro; tio estas milita epizodo, pri kiu la partoprenintoj ĝenerale silentas…”

”Orda retiriĝo ne estas forkuro,” interrompis mia patro.

”Okazis en la jaro 49 – kun Radetzky – ”

Mi konis la historion kaj malhelpis la rakontadon, interrompante: ”Tiu raporto estis sendita al medicina revuo, sekve ne destinita por militistaj rondoj. Aŭskultu.”

Kaj sen atendi permeson mi legis la tekston: ”– Je la kvara horo niaj trupoj komencis retiriĝi. Ni kuracistoj estis ankoraŭ plene okupitaj per bandaĝado de la vunditoj – kelkcentoj da ili. Subite rajdistoj nin pretergalopis kaj trans altaĵojn kaj kampojn – kun kanonoj kaj ŝargveturiloj – ili rapidegis al Königgrätz. Multe da rajdistoj falis kaj estis dispremitaj de la ĉevalaj piedoj. Veturiloj renversi ĝis kaj mortpremis la piedirantojn. Ni estis dispelitaj de la bandaĝejo kiu subite malaperis. Oni kriis al ni: ’Savu vin!’

Meze de la kriado oni ankaŭ aŭdis la tondradon de la pafilegoj, kaj grenadsplitoj falis en niajn amasojn. Tiamaniere ni estis antaŭen puŝataj de la densa aro, ne sciante kien. Mi adiaŭis la vivon. Mia maljuna patrino… mia tiel amata fianĉino, adiaŭ!… Subite ni vidis akvon antaŭ ni, dekstre estis fervoja digo, maldekstre kavaĵo plenigita per pezaj provizaĵ- kaj vunditveturiloj, kaj malantaŭ ni grandega aro da rajdistoj. Ni travadis la akvon. Nun venis la komando detranĉi la ligilojn de la ĉevaloj, savi la ĉevalojn kaj postlasi la veturilojn. Ĉu ankaŭ la veturilojn kun la vunditoj? Jes – ankaŭ tiujn. Ni piedirantoj preskaŭ malesperis; ni pli ol unu fojon vadis en akvo ĝis super la genuoj, timante, ke ni estos renversitaj kaj dronos. Fine ni alvenis al stacidomo, kiu estis tute barita. Kelkaj rompis la barilon, aliaj transsaltis ĝin – mi postkuris kun miloj da infanterianoj.

Jen ni venis al rivero – travadis ĝin; poste ni transsaltis palisaron, trairis duan riveron ĝis kolo en akvo, surrampis altaĵojn, transsaltis faligitajn arbojn kaj venis je la unua nokte en arbareton, kie ni teren falis pro elĉerpiĝo kaj febro. Je la tria ni denove ekmarŝis – t. e. parto el ni; alia parto devis postresti por morti – ni marŝis pluen tute tremante pro malseko kaj malvarmo. Ĉiuj vilaĝoj estis malplenaj – neniuj homoj, neniaj nutraĵoj, eĉ ne trinkakvo – la aero malbonodora.

Mortintoj sur la piedpremitaj kampoj, nigraj kadavroj kun okuloj elstarantaj – ”

”Sufiĉe, sufiĉe!” kriis la knabinoj. ”Tiajn rakontojn la cenzuristo ne devus permesi,” rimarkigis mia patro. ”Tio povus malhelpi la plezuron de militservo.”

”Kaj precipe la plezuron pri milito, kio certe estus domaĝe,” mi duonvoĉe intermetis.

”Entute,” li daŭrigis ”la partoprenintoj devus konvene prisilenti la forkurajn epizodojn, ĉar vere ne estas honoro, esti ĉeestinta ĝeneralan ’sauve qui peut’. La malnoblulo, kiu per la krio ’savu vin!’ donas la unuan signalon de la forkuro, devus esti tuj mortpafita. Unu malkuraĝulo tion krias, kaj milo da kuraĝuloj estas per tio senkuraĝigitaj kaj devigitaj al kunkuro.”

”Same,” diris Friedrich, ”kiel milo da senkuraĝuloj devas antaŭen rapidi, kiam unu kuraĝulo krias ’antaŭen!’ – kaj tiam ili efektive estas plenigitaj per momenta kuraĝo. Oni ne povas tiel precize disigi la homojn laŭ kuraĝaj kaj senkuraĝaj, sed ĉiu havas siajn pli malpli senkuraĝajn momentojn. Kaj precipe, kiam temas pri aroj, ĉiu aparte dependas de la stato de siaj kunuloj. Ni estas brutaraj estuloj kaj regataj de brutaraj sentoj. Kie unu ŝafo transsaltas, la aliaj postsaltos; kie unu, kriante ’hurá’ antaŭen rapidas, la aliaj postkurante kunrapidos; kaj tie, kie unu forĵetas sian pafilon por forkuri, la aliaj postkuros. Laŭ la unua ekzemplo oni laŭdas la ’kuraĝan trupon’, laŭ la dua oni silentas pri ties agado, kaj tamen ili estas la samaj homoj. Jes, ili estas la samaj homoj, kiuj laŭ la influo de la amaso agas kaj sentas aŭ kuraĝe aŭ senkuraĝe.

Oni ne rajtas rigardi kuraĝon kaj timon kiel konstante ekzistantajn ecojn, prefere kiel statojn de animo, kiaj estas ĝojo kaj funebro. Dum mia unua militiro, mi foje eniĝis en la la turni ĝon de tia sovaĝa forkurado. En la oficialaj notoj de la ĉefa stabo la afero estas priskribita per kelkaj vortoj kiel ’orda retiri ĝo’ – sed ĝi estis vera forkurado: ĉio furiozis, ruliĝis, forkuregis laŭ nepriskribebla konfuzo: armiloj, tornistroj, ĉakoj kaj manteloj estis forĵetitaj – neniu komanda vorto estis aŭdebla – spiregante, kriante, malesperante, la disigitaj batalionoj forkuregis, persekutataj de la postkuranta kaj postpafanta malamiko… Tio estas, inter la multaj kruelaj fazoj de la milito, la plej kruela: kiam la du kontraŭuloj agas, ne plu kiel batalantoj, sed kiel ĉasistoj kaj ĉasaĵo. Tiam la ĉasisto vidigas la plej krudan mortigemon, la ĉasaĵo la plej akran mortotimon.

La persekutitoj kvazaŭ deliriĝas; ĉiujn per edukado akiritajn sentojn kaj opiniojn inspirantaj la batalon – amo al patrujo, gloramo, agemeco – perdis la forkuranto. Lin regas nur instinkto treege ekscitita, la plej incitema el ĉiuj regantaj iun vivan estaĵon: la memkonservemo. Ĝi – ju pli proksima la danĝero, des pli fortiĝas, ĝis la plej alta paroksismo de turmento.

Eĉ tiu, kiu neniam tion travivis, se li nur iam spertis amajn voluptojn – kapablas fari al si ideon de tia dolora furiozo.”

”Ho Tilling,” kriis denove per riproĉa voĉo onklino Maria – ”Antaŭ la knabinoj! Vortoj kiel vol – ”

”Kaj antaŭ junulo,” aldonis mia patro same riproĉe, ”antaŭ estonta soldato, vortoj kiel mortotimo – ”

Friedrich levis la ŝultrojn: ”Mi konsilus,” respondis li, ”ke vi unue forstreku el la vortaro la vorton ”naturo’.”

* * *

La resaniĝo de Friedrich bone progresis. Ankaŭ la febre ekscitita mondo ekstere ŝajne iom post iom rekonsciiĝis: pli ofte kaj pli laŭte jam oni aŭdis la vorton ”paco”. La antaŭenmarŝo de la prusoj, kiuj ne plu trovis ian kontraŭstaron sur sia vojo, kaj kiuj tra Brünn – kies ŝlosilon la urbestro estis transdoninta al reĝo Wilhelm – kviete marŝis al Vieno, tiu antaŭenmarŝo similis pli al militista promeno ol al militiro – kaj la 26-an de julio, en Nikolsburg, oni fakte interkonsentis pri batalhalto kun pacaj preparoj.

Grandan ĝojon havis mia patro, kiam alvenis la sciigo pri la venko de admiralo Tegethoff apud Lissa. Italaj ŝipoj eksplode pereigitaj – la ”Affondatore” detruita: kia kontentiĝo! Mi ne povis plene partopreni tian ravon. Entute mi ne povis bone kompreni, pro kio oni ankoraŭ batalis sur maro. Tamen estas fakto, ke pro tiu okazintaĵo – ne nur mia patro – sed ĉiuj vienaj gazetoj treege ĝojegis. La gloro de milita venko per longedaŭra tradicio fariĝas io tiel grandioza, ke, eksciante ion tian, la tuta popolo partoprenas en la fiero pri ĝi. Se generalo de iu nacio venkis generalon de alia, ĉiu unuopa ano de la venkinta ŝtato estas gratulata, kaj ĉar ĉiu aŭdas, ke ĉiuj aliaj ĝojas – kio ja sendube estas ĝojiga – fine ĉiu unuope fakte ĝojas. ”Brutaraj sentoj” Friedrich tion estus nominta.

Alia politika okazintaĵo dum tiuj tagoj estis, ke Aŭstrio nun aliĝis al la Ĝeneva konvencio.

”Nu, ĉu vi nun estas kontenta?” demandis mia patro, leginte tiun sciigon: – ”ĉu vi komprenas, ke milito, kiun vi konstante nomas barbaraĵo, fariĝas pli kaj pli humana per la progreso de la civilizo? Mi ankaŭ deziras humanan militadon: Al la vunditoj estas ŝuldata plej zorgema flegado kaj ĉiuspecaj faciligoj… jam pro strategiaj motivoj, kiuj fine estas la plej gravaj en militaj aferoj. Per ĝusta flegado de la malsanuloj multaj el ili povas post mallonga tempo refariĝi batalkapablaj kaj povas esti reenvicigitaj.”

”Vi estas prava, paĉjo: reuzebla materialo – tio estas la ĉefa afero. – Sed laŭ tio, kion mi vidis, neniu unuiĝo de ruĝa kruco sufiĉos – eĉ disponante je dekoble pli da helpantoj kaj rimedoj, por malhelpi la mizeron, kiu sekvas batalon – ”

”Ne malhelpi, kompreneble, sed moderigi. Kion oni ne povas eviti, oni devas laŭeble moderigi.”

”Sperto min instruas, ke sufiĉa moderigo estas neebla. Mi do prefere esprimus la frazon renverse: Kio ne povas esti moderigata, devas esti evitata.”

Fariĝis nun ĉe mi fiksa ideo: ĉiuj militoj devas ĉesi. Kaj ĉiu homo devas laŭpove kunhelpi, por ke la homaro alproksimi ĝu al tiu celo – se ankaŭ nur je milona linio. La scenojn, kiujn mi vidis tie supre en Bohemujo, mi ne plu povis forgesi.

Precipe dum la nokto, vekiĝinte el profunda dormo, mi sentis en mia koro tiun vundan doloron, kaj samtempe en mia konscienco devadmonon – kvazaŭ iu al mi ordonus: ”Malhelpu, gardu, ne toleru ĝin!” Nur kiam mi tute vekiĝis kaj rememoris, kiu mi estas, mi ekkonsciis pri mia senpotenco: Kion mi do povas malhelpi kaj antaŭgardi? Oni sammaniere antaŭ la minace ekscitita maro povus al mi ordoni: Ne toleru ĝin! Elĉerpu ĝin! – Kaj mia tuja penso – precipe kiam mi aŭdis lian spiradon – estis la profunde feliĉiga jeno: ”Mian Friedrichon mi rehavas,” kaj mi enprofundiĝis en tiun konscion kiel eble plej vivece; tiam mi metis mian brakon ĉirkaŭ mia edzo, kiu kuŝis apud mi, ne timante lian vekiĝon, kaj kisis lin sur la buŝon.

Mia filo Rudolf tute prave ĵaluzis sian duonpatron – tia sento ja antaŭ ne longe estis vekiĝinta en la koro de la etulo.

Ĉar mi estis foririnta el Grumitz ne adiaŭinte lin, ĉar mi, reveninte, ne unue lin ĉirkaŭprenis; ĉar mi ĝenerale dum la tuta tago ne forlasis mian edzon – pro ĉiuj ĉi kaŭzoj la kompatinda knabo iun matenon plorante sin ĵetis sur min kaj ĉirkaŭante mian kolon per siaj brakoj, ĝemante kriis: ”Panjo, panjo, vi min tute ne plu amas!”

”Kian sensencaĵon vi diras, infano?”

”Jes… nur… nur paĉjon… Mi tute ne volas pligrandiĝi, se vi ne plu min amas…”

”Ĉu ne plu ami? Vin, mian juvelon!” – Mi kisis kaj karesis la plorantan infanon – ”Vi, mia sola filo, mia fiero, la ĝojo de mia estonteco! Mi vin tiel, mi vin pli – ne, ne pli ol ĉio, sed treege amas.”

Post tiu sceneto, la amo al mia knabo fariĝis pli vigla en mia koro. Dum la lasta tempo la timo pri mia edzo min efektive tiom priokupis, ke mi iomete malatentis la kompatindan Rudolfon. La projektoj, kiujn Friedrich kaj mi kune faris por la estonteco, estis jenaj: post finiĝo de la milito, eksiĝo el la militservo kaj retiriĝo en malgrandan, malkaran lokon, kie la kolonela pensio de Friedrich kaj mia aldono sufiĉus por nia modesta mastrumado. Ni antaŭĝojis pri tiu soleca, sendependa kunestado, kiel paro da junaj geamantoj. Per la lastaj travivitaj okazintaĵoj ni denove konvinke estis spertintaj, ke ni estas unu por la alia la tuta mondo. Cetere la eta Rudolf nepre estis entenata en ĉi tiu komuneco. Lia edukado estos nia ĉefa tasko. Ni ne intencis pasigi la tempon senokupe kaj sencele: ni ekzemple estis kunmetintaj tutan liston da studoj de ni kune farotaj. Inter la sciencoj estis speciale unu fako de la leĝoscienco, nome la interpopola rajto, al kiu Friedrich intencis sin dediĉi. Li volis, flankelasante ĉiujn utopiajn kaj sentimentalajn teoriojn, ekzameni la praktikan, realan flankon de paco inter popoloj. Per la legado de Buckle – al kiu mi lin estis instiginta – per la ekkono de la plej novaj natursciencaj akiraĵoj, kiujn malkaŝis al li la libroj de Darwin, Bückner kaj aliaj, li estis akirinta la konvinkon, ke la mondo eniras novan fazon de ekkonoj, kaj la laŭeble plena alproprigo de tiuj ĉi ekkonoj ŝajnis nun al li – krom la hejmaj ĝuoj – sufiĉa okupo, por doni al la vivo kontentigan enhavon.

Mia patro, kiu ankoraŭ nenion sciis pri niaj intencoj, faris por ni tute malsamajn planojn: ”Vi, Tilling, fariĝos nun juna kolonelo, kaj post dek jaroj vi sendube estos generalo. Ĝis tiam certe nova milito okazos, kaj vi povos fariĝi komandanto de tuta armea korpuso – aŭ, kiu scias? vi akiros la rangon de ĉefa militestro kaj al vi estos eble destinita la granda feliĉo, rehavigi al la aŭstriaj armiloj ilian – momente malheligitan – plenan brilon. Kiam ni estos enkondukintaj la nadlopafilon, aŭ eble sistemon pli efikan, ni certe subigos la prusajn sinjorojn.”

”Kiu scias?” mi diris, ”eble la malamikeco al la prusoj ĉesos, eble ni iam faros interligon kun ili – ”

Mia patro levis la ŝultrojn: ”Se nur la virinoj ne plu volus paroli pri politiko!” li diris malestime. ”Post tio, kio okazis, ni devas puni la arogantulojn, ni devas helpi la aneksitajn (mi diras ’rabitajn’) ŝtatojn, reakiri siajn subpremitajn rajtojn; tion postulas nia honoro kaj la intereso de nia potenco en Eŭropo. Ĉu amikeco, ligo kun tiuj krimuloj? Neniam. Escepte, se ili venus al ni humile rampante.”

”Tiuokaze,” rimarkigis Friedrich, ”oni verŝajne metus la piedon sur ilian nukon; ligojn oni celas kaj kontraktas nur kun tiuj, kiuj al ni imponas, aŭ kiuj povas nin protekti kontraŭ komuna malamiko, egoismo estas en politiko la plej supera principo.”

”Nu jes,” diris mia patro, ”se la ego nomiĝas patrujo, oni devas dependigi de tia egoismo ĉion alian; ”‘tiam ĉio estas permesata kaj postulata, kio ŝajnas utili al tiu ego.”

”Estus nur dezirinde,” respondis Friedrich, ”ke la interrilatoj inter la ŝtataj socioj vidigu la saman superan civilizon, kiun atingis la interrilatoj inter la individuoj per forigo de la kruda egoista kulto de pugna perforteco, kaj ke oni iom post iom pli bone komprenu, ke la apartaj interesoj estos plej efike akcelataj sen malutiligo de la fremdaj, sed kontraŭe kune kun ili.”

”Kion vi diras?” demandis mia patro, metante la manon al la orelo. Kompreneble Friedrich ne deziris ripeti kaj klarigi sian longan frazon – kaj la diskuto ĉesis.

* * *

”Mi alvenos morgaŭ je la unua al Grumitz. Konrad.”

Oni povas imagi la ĝojegon, kiun naskis en Lili tiu depeŝo.

Certe neniu alvenanto tiel rave kaj ĝojege estas atendata, kiel alvenanto el milito. Ja ne estis nun la ”reveno de la venkinto” kiel oni ĝin ofte prezentas en la baladoj kaj gravuraĵoj; sed la homaj sentoj de la amanta fianĉino ne estis ĝenataj de la patriotaj; kaj eĉ se kuzo Konrad estus konkerinta la urbon Berlino – mi opinias, ke tio ne povus pliigi la afablecon de la akcepto de Lili.

Kompreneble estus pli agrable por li reveni kun venkintaj trupoj, helpinte sian imperiestron konkeri la provincon Silezio.

Tamen estas ĉial honoro por soldato, se li nur batalis, eĉ se li estas venkito – eĉ falinto; la lasta estas precipe glora.

Otto rakontis, ke en la akademio de Wiener-Neustadt estas honora tabulo, sur kiu estas enskribitaj la nomoj de ĉiuj lernintoj, kiuj havis la privilegion morti antaŭ la malamiko. ”Tué à l’ennemi”, diras la francoj, kaj tio estas indeco tre estimata en tiu lando – kiel ĉiuloke – precipe ĉe la prapatroj. Ju pli da prapatroj de sia familio la nepo povas montri, kiuj perdis la vivon en batalo – ĉu gajnita, ĉu perdita – des pli li fieriĝas, des pli li povas estimi sian nomon, des malpli sian vivon. Por esti inda je mortigitaj prapatroj, oni estas devigata ĝojegi pri mortigo kaj morto.

Nu, des pli bone, ke tiel longe, kiel ekzistas militoj, ekzistas personoj, kiuj trovas por ili entuziasmon, eĉ ĝuon. Tamen la nombro de tiaj personoj iom post iom plimalmultiĝas kaj la nombro de soldatoj ĉiam plimultiĝas… kien tio fine nin kondukos?

Al netolerebleco.

Kaj kien ĝi kondukos?

Pri tio Konrad ne pensis. Lia kompreno ankoraŭ bonege akordiĝis kun la konata leŭtenanta ario el la opero ”Blanka sinjorino”: ”Ha, kia plezur’ esti soldat’ ha, kia plezur’…” Aŭskultante lin, oni vere povis lin envii pro la militiro, kiun li ĵus plenumis. Tia envio efektive regis mian fraton Otto. Tiu soldato reveninta el la sango- kaj fajrobapto, kiu en sia husara uniformo jam antaŭe aspektis tiel kavalira kaj nun estas ankaŭ ornamita per honora cikatro sur la mentono, kiu troviĝis meze de kuglohajlo, kiu eble mortigis multajn malamikojn – sin montris nun al li kun glorkrono de heroeco.

”Ne estis sukcesa militiro, tion mi devas konsenti,” diris Konrad, ”tamen mi kunportas el ĝi kelkajn belajn rememorojn.”

”Rakontu, rakontu,” petegis Lili kaj Otto.

”Mi ne povas rakonti multajn detalojn – ĉio kuŝas malantaŭ mi kvazaŭ travivita deliraĵo… la pulvo tre strange malsobrigas.

Verdire la ebrieco, aŭ la febro – unuvorte la milita fervorego – komenciĝas jam dum la ekmarŝo. La disiĝo de la amatino ja estis malĝoja – estis momento, kiu plenigis la koron per melankolio – sed kiam mi estis ekstere kun la kamaradoj, mi diris al mi: nun mi plenumos la plej altan taskon de la vivo, defendi la patrujon… kaj kiam la muzikistoj ekludis la Radetzky-marŝon kaj la silkaj faldoj de la standardoj flirtis en la vento: mi devas konfesi, ke en tiu momento mi ne volus returnen iri – eĉ ne en la brakojn de amo… Tiam mi sentis, ke mi nur estus inda je tiu amo, se mi farus mian devon tie ekstere apud miaj fratoj… Ni tute ne dubis, ke ni estas marŝantaj al venko. Ni sciis nenion pri la abomenaj pintkugloj. Ili solaj estas kulpaj pri la malvenkoj – mi certigas vin, ili trafis niajn vicojn kvazaŭ hajlo… kaj krom tio ni ankaŭ estis malbone komandataj – Benedek, vi sciiĝos, estos vokata antaŭ militan tribunalon… Ni devus esti atakintaj… Se mi iam fariĝus militestro – mia taktiko estus: Ataki, ĉiam ataki, okupi la landon de la malamiko… Tio estas ja nur unu, nome la pli malfacila maniero de sindefendo:

Se devas esti – antaŭvenu, antaŭvenu.

Efikas venkon nur atako senindulga,

diras la poeto. Sed pri tio ne estas la afero: ne al mi transdonis la imperiestro la superan komandon; mi do estas senkulpa pri la taktikaj malsukcesoj – la generaloj vidu, kiamaniere ili povos sin senkulpigi antaŭ siaj militestro kaj propra konscienco ni, oficiroj kaj trupoj, faris nian devon; ni devis batali, tial ni batalis. Kaj tio estas speciala, bela sento… Jam la atendo, jam la ekscito, kiam oni renkontas la malamikon kaj konscias, ke la batalo komenciĝos… Tiu konscio, ke la momento estas grava historia okazaĵo – kaj plue la fiero, la ĝojo pri la propra kuraĝo – dekstre kaj maldekstre la morto, la granda, mistera, kiun oni virece kontraŭstaras – ”

”Precize kiel la kompatinda Gottfried Tessow,” murmuris Friedrich… ”kompreneble – estas ja la sama eduko – ”

Konrad daŭrigis fervore: ”La koro batas pli forte, la pulsoj rapidas, vekiĝas kaj tio estas la vera ravo – la batalemo, ekflamas la kolero – la malamo al la malamiko – kaj samtempe la plej profunda amo al la minacata patrujo, kaj la antaŭenrapidado, la batalo fariĝas ĝuego. Oni sentas sin transmetita en alian mondon, kie la kutimaj sentoj kaj ideoj tute aliiĝas: la vivo fariĝas ĉifonaĵo, la mortigo devo. Restas nur honoro, heroeco, la plej grandioza memoferemo, ĉiuj aliaj ideoj pereis en la konfuzo. Aldonu la pulvofumon, la batalkriojn… mi certigas vin, estas situacio, kiun oni ne povas kompari kun io alia. Nur dum ĉasado de tigro aŭ leono oni eble spertas la saman ekscitecon, kontraŭstarante freneziĝantajn bestojn kaj – ”

”Jes,” interrompis Friedrich, ”la batalo kun la mortminacanta malamiko, la fiera dezirego lin venki, plenigas per stranga volupto – pardonu, onklino Maria – kiel ĉio, kio konservas aŭ renovigas la vivon, estas rekompencata de la naturo per ĝuo. Tiel longe kiel la homo, minacata de sovaĝaj – kvar- kaj dukruraj – atakantoj, povis savi sian vivon nur per mortigo de ili, la batalo estis por li ĝuego. Se en la milito kelkfoje la sama ĝuego plenigas nin civilizitajn homojn, tio estas hereda nekonscia rememoro. Kaj por ke nuntempe, ĉar ne plu troviĝas nun en Eŭropo sovaĝuloj kaj rabbestoj, tiu ĝuego ne tute perdiĝu, ni kreis por ni nerealajn atakantojn. Ni diras: Atentu: vi surhavas bluajn vestojn kaj la aliaj tie transe estas ruĝe vestitaj; tuj kiam oni trifoje brubatos la manojn, la ruĝvestuloj aliformiĝos je tigroj kaj por ili vi, bluvestuloj, fariĝos rabbestoj. Do atentu: Unu, du, tri – sonoras la signalo, tamburas por atako – antaŭen – formanĝegu unuj la aliajn! – Kaj kiam dek mil, aŭ laŭ la plimultigita armeo, centmil nerealaj tigroj kun batalkrioj sin reciproke apud P-vilaĝo estos formanĝegintaj, oni tion nomos la historia P-vilaĝa batalo; la iniciatintoj poste kunvenos ĉirkaŭ verda kongrestablo en iu K-urbo, ordigos sur la landkarto kelkajn liniojn delokigitajn, marĉandos pri sumoj de kontribuo, subskribos paperon, kiu estos enskribita en la jarlibroj sub la titolo ”Paco de la K-urbo”; poste ili denove trifoje brubatos la manojn, dirante al la restantaj ruĝ- kaj bluvestuloj: ĉirkaŭprenu vin reciproke, homfratoj.”

* * *

Ĉie en la ĉirkaŭaĵo estis enloĝigitaj prusaj soldatoj, kaj baldaŭ estos la vico de Grumitz ilin gastigi.

Kvankam estis batalhalto kaj la paco preskaŭ certigita, la loĝantaro ankoraŭ timis kaj malfidis. La ideon, ke la kaskitaj tigroj ilin disŝirus, se ili povus, oni ne facile forprenis de ili; la tri manpremoj de Nikolsburg ne povis forigi la efekton de la tri manpremoj de la milita deklaro, nek povis sufiĉi por ke la kamparanaro rigardu la prusojn kiel homfratojn. La nura nomo de la kontraŭbatalanta popolo havas en tempo de milito tutan nombron da apudaj signifoj – ĝi ne plu estas la nura nomo de raso de la momente konkerata nacio, ĝi fariĝas sinonimo de ”malamiko” kaj enhavas la tutan abomenon esprimitan per tiu vorto.

Tial okazis, ke la kamparanoj tremis, kvazaŭ lupoj ilin atakus, kiam prusa loĝiga serĝento venis por provizi loĝejojn por iu taĉmento. Multaj vidigis ne nur timon, sed ankaŭ malamon, kaj opiniis, ke ili plenumas patriotan devon malutilante al pruso – el kaŝejo forsendante pafilkuglon al la ”malamiko”.

Tio ofte okazis, kaj kiam la kulpulo estis trovita, li senceremonie estis ekzekutita. Tiaj ekzemploj efikis, ke la homoj kaŝis sian malamon kaj sen kontraŭstaro akceptis la loĝigotajn soldatojn. Tiam ili mirante vidis, ke la ”malamikoj” vere estas bonkoraj, afablaj kaj honeste pagantaj proksimuloj.

Iun matenon – estis dum la unuaj tagoj de aŭgusto – mi sidis en la biblioteko rigardante eksteren tra la malfermitaj fenestroj, de kie oni havas vastan perspektivon al la kamparo.

Ŝajnis al mi, ke mi vidas de malproksime areton da rajdantoj moviĝantaj en mian direkton.

”Prusa enloĝigantaro,” estis mia unua penso. Mi starigis la teleskopon, kiu estis en la ĉambro kaj rigardis al la duba punkto. Ĝuste: Roto de proksimume dek rajdantoj kun flirtantaj nigre-blankaj flagetoj sur la lancopintoj. Inter ili estis unu piediranta, ĉasveston surhavanta. Kial tiu tiamaniere piediris inter la ĉevaloj?… Ĉu malliberulo?… La lorno ne estis sufiĉe efika – mi ne povis rekoni, ĉu la supozita malliberulo eble estis unu el niaj arbaristoj.

Tamen mi devis informi la domanojn pri la venonta fatalo.

Mi rapide forlasis la bibliotekon por serĉi mian patron kaj onklinon Maria. Mi trovis ilin ambaŭ en la salono: ”La prusoj venas, la prusoj venas!” mi senspire anoncis.

Oni ĉiam ĝojas, kiam oni kiel unua sciigas gravan okazaĵon.

”La diablo ilin forprenu,” estis la ne tre gastema esprimo de mia patro, sed onklino Maria ĝuste komprenis, dirante: ”Mi tuj donos al sinjorino Walter ordonojn por la necesaj preparoj.”

”Kaj kie estas Otto?” mi demandis ”Lin oni devas sciigi kaj averti, por ke li ne montru sian malamon al la prusoj… ke li ne malĝentile agu kontraŭ la gastoj.”

”Otto ne estas hejme,” respondis mia patro, ”li frumatene foriris ĉasi perdrikojn. Domaĝe, ke vi ne vidis kiel bele li aspektas en sia ĉasvesto… li fariĝos belega viro – mi ĝojas pri li.”

Dume la domo pleniĝis per bruo; oni aŭdis rapidajn paŝojn kaj ekscititajn voĉojn.

”Ili jam alvenas, la fanfaronuloj,” ekĝemis mia patro.

La pordo malfermiĝis kaj Franz, la ĉambristo, vigle alkuris: ”La prusoj, la prusoj!” li kriis, kiel oni krias ”fajro, fajro!”

”IIi ne formanĝos nin,” diris mia patro malbonhumore.

”Sed ili alkondukas iun,” daŭrigis la homo per tremanta voĉo, ”grumitzanon – mi ne konas lin – kiu pafis al ili kaj kiu ne pafus al tia kanajlaro?… Sed ĉi tiun oni pereigos.”

Nun oni aŭdis bruon de alvenantaj ĉevaloj kaj de voĉoj. Ni eliris en la vestiblon kaj rigardis tra la fenestroj en la korton.

Ĵus alvenis rajdante la ulanoj kaj en mezo de ili – kun fiera, pala mieno – Otto, mia frato.

Mia patro laŭtigis krion kaj rapide malsupreniris la ŝtuparon.

Ekhaltis mia korbato. Kio minacis, estis terura. Se Otto vere pafis al la prusaj soldatoj – kaj tio estus laŭ lia karaktero – mi ne kuraĝis pripensi la konsekvencojn…

Por sekvi mian patron, mi ne havis la forton. Konsolon kaj helpon en ĉiuj ĉagrenoj mi ĉiam serĉis nur ĉe Friedrich. Mi do regis min por iri en la ĉambron de Friedrich. Sed antaŭ ol mi tien alvenis, mia patro revenis, sekvata de Otto. Laŭ iliaj mienoj mi vidis, ke la danĝero estis pasinta.

La aŭskultado estis koniginta la jenon: La pafo okazis hazarde.

Kiam la ulanoj alvenis, Otto deziris vidi ilin de proksime; li transkuris la kampon, faletis, falis apud vojkavo kaj dume lia pafilo malŝarĝiĝis. Unue la eldiro de la juna ĉasisto ne konvinkis la prusojn; ili do ĉirkaŭis lin kaj kondukis lin kiel malliberulon en la kastelon. Sed kiam ili aŭdis, ke la junulo estas filo de generalo Althaus kaj militlernanto, ili akceptis lian senkulpigon: ”Filo de soldato, sin mem dediĉanta al la militista profesio, pafos al malamikaj soldatoj en lojala batalo, sed ne en tempo de batalhalto kaj ne insideme.” Post tiuj ĉi vortoj de mia patro la prusa suboficiro liberigis mian fraton.

”Kaj ĉu vi vere estas senkulpa?” mi demandis Otton, ”ĉar pro via malamo al la prusoj mi ne mirus, se – ”

Li neis per la kapo: ”Mi espereble havos en mia vivo sufiĉe da okazoj,” li respondis, ”pafi al kelkaj el ili – sed ne el embusko – ne sen elmeto de mia brusto al iliaj kugloj.”

”Brave, mia filo!” diris mia patro, ravita de tiuj vortoj.

Mi ne povis partopreni en tiu ravo. Ĉiuj ĉi frazoj, per kiuj oni tiel malestime kaj fanfarone pritraktas la propran kaj la aliulan vivojn, havas por mi malagrablan sonon. Tamen mi kore ĝojis, ke la afero havis tiun rezulton. Kiel terure estus por mia kompatinda patro, se tiuj homoj estus tuj mortpunintaj la supozitan krimulon. Tiam la malbona milito, kiu ĝis nun indulgis nian domon, estus ĝin malfeliĉiginta…

La dirita taĉmento alvenis por prepari loĝejojn. La kastelo Grumitz estis elektita por gastigi du kolonelojn kaj ses oficirojn de la prusa armeo. La soldataro loĝos en la vilaĝo, du soldatoj gardostaros en la kastela korto.

Kelkajn horojn post la alveno de la provizistoj alvenis ankaŭ la mallibervolaj kaj neinvititaj gastoj. De kelkaj tagoj ni nin estis preparintaj por tiu okazo, kaj sinjorino Walter estis zorge pretiginta ĉiujn ĉambrojn kaj litojn por la gastoj. Krom tio la kuiristo sin estis provizinta per sufiĉe da manĝaĵo, kaj la kelo enhavis grandan nombron da plenaj bareloj kaj malnovaj boteloj: la prusaj sinjoroj ne sentos iun mankon ĉe ni.

* * *

Kiam tiun tagon, je la sonorila signalo la kastela societo kunvenis en la salono, ĝi prezentis brilan kaj gajan aspekton. La sinjoroj – krom la ministro ”Ja certe,” kiu tiutempe estis nia gasto – ĉiuj en uniformo, la sinjorinoj en eleganta tualeto. La unuan fojon de longtempe ni denove nin estis bele vestintaj.

Precipe Lori, la koketa Lori, kiu la saman tagon estis alveninta el Vieno, aŭdinte ke ĉeestas fremdaj oficiroj, estis elpakinta sian plej belan robon kaj sin estis ornaminta per freŝaj rozoj.

Ŝi evidente intencis konfuzi la kapon al unu aŭ alia reprezentanto de la malamika armeo. Nu, mi ne malhelpos ŝian konkeron de ĉiuj prusaj batalionoj – se ŝi nur evitos Friedrichon … Lili, la feliĉa fianĉino, surhavis hele bluan robon; Roza – verŝajne ankaŭ kontenta, ke ŝi povas sin ree montri al junaj kavaliroj – estis vestita per rozkolora muslino, nur mi, opiniante, ke milita tempo – eĉ se oni ne priploras iun mortinton – estas ĉiam funebra tempo, estis surmetinta nigran tualeton.

Mi ankoraŭ memoras la strangan impreson, kiun mi havis, kiam mi tiun tagon eniris la salonon, en kiu la aliaj jam estis kunvenintaj. Brilo, gajeco, nobla lukso – la orname vestitaj virinoj, la belaj uniformoj: kia kontrasto kun la antaŭ ne longe viditaj scenoj de mizero, malpureco kaj teruro! Kaj estas ja la briluloj, gajuloj, nobeloj mem, kiuj memvole okazigas la militan mizeron, kiuj volas fari nenion por ĝin forigi, kiuj kontraŭe ĝin laŭdegas kaj per oraj galonoj kaj steloj montras, kiom ili fieriĝas pri tio, ke ili estas la akcelantoj kaj helpantoj de tiu sistemo de mizero. Mia eniro interrompis la interparoladon de la diversaj grupoj, ĉar ĉiuj niaj prusaj gastoj estis prezentotaj al mi, – plej multaj kun nobele sonantaj nomoj finigantaj per ”ow” kaj ”itz,” multe da ”von” kaj eĉ unu princido – iu Heinrich, mi ne scias la kioma, el la gento Reuss.

Tiaj do estis niaj malamikoj: Perfektaj ”gentlemen” kun la plej gentilaj laŭsocietaj manieroj. Nu vere, oni ja bone scias, ke kiam hodiaŭ oni militas kontraŭ najbara nacio, oni ne batalas kontraŭ hunoj aŭ vandaloj; sed tamen estus pli laŭnature prezenti al si la malamikon kiel sovaĝulon, kaj oni nur malfacile konsentas, ke li estas ano de egalranga kulturo.

”Dio, kiu per la forto de via defendo venkas la kontraŭulojn de tiuj, kiuj fidas al vi, aŭskultu nin, kiuj petegas vian kompaton, por ke, subiginte la furiozajn malamikojn, ni povu danki vin eterne.” Tiamaniere estis predikinta ĉiudimanĉe la Grumitza pastro. Kiamaniere do la aŭskultantaro devis imagi la furiozajn malamikojn? Certe ne tiajn, kiaj estis nun la ĝentilaj nobeloj proponantaj sian brakon al la ĉeestantaj sinjorinoj, por ilin konduki al la tagmanĝo… Cetere tiufoje Dio estis plenuminta la peton de la aliaj, subpreminte nian furiozon – la furioza mortiĝema malamiko, kiu estis venkita per la forto de la dia defendo (ni prefere nomis ĝin nadlopafilo), estis ni. – Ho sankta absurdajo!… Tiaj estis proksimume miaj pensoj, kiam ni sidiĝis ĉe la tablo riĉe ornamita per floroj kaj fruktopladoj. Ankaŭ la arĝentaĵojn oni laŭ ordono de la dommastro estis elpreninta el la kaŝejo. Mi sidis inter impresiga kolonelo kun ”ow” kaj gracia leŭtenanto kun ”itz”. Lili kompreneble apud sia fianĉo; Roza estis kondukita al la tablo de la princido Heinrich, kaj la malica Lori efektive estis sukcesinta sidi apud mia Friedrich. Kial ne? Malgraŭ tio, mi neniel estus ĵaluza, li ja estis mia Friedrich, plej mia…

Oni tre multe kaj gaje interparolis. Post la spertitaj lacigoj kaj senigoj, la prusoj evidente sin sentis tre kontentaj denove festi ĉe bone provizita tablo kaj en bona societo; kaj la konscio, ke la finita militiro estis venka, certe kunhelpis vigligi ilian bonhumoron. Sed ankaŭ ni, la venkitoj, vidigis nenian koleron kaj honton kaj penis ludi la rolon de kiel eble plej afablaj gastigantoj. Certe al mia patro – laŭ lia konata karaktero – tia rolo devis esti iom peniga; sed li ĝin plenumis kun perfekta ĝentileco. La plej malgaja el ni estis Otto. Pro lia malamo al la prusoj, pro lia dezirego forpeli la malamikon el la lando, estis al li videble tre malagrable, nun esti devigata ĝentile prezenti al la sama malamiko pipron kaj salon, anstataŭ lin trapiki per bajoneto. La temon pri milito oni zorgeme evitis en la interparolo. Ni kondutis kontraŭ la fremduloj, kvazaŭ ili estus ekskursantoj okaze vizitantaj nian regionon, kaj ili mem ankoraŭ pli timeme evitis aludi la fakton, ke ili loĝis ĉe ni kiel niaj venkintoj. Mia juna leŭtenanto eĉ provis min amindumi. Li je sia honoro kaj talio ĵuris, ke nenie estas pli hejmece ol en Aŭstrio, kaj ke tie ĉi (kun flankenigita rigardo) troviĝas la plej ĉarmaj virinoj de la mondo. Mi konfesas, ke mi ankaŭ iomete koketis kun la bela filo de Marso; kaj tio okazis, por montri al Lori Griesbach kaj al ŝia najbaro, ke, se plaĉus al mi, mi min povus venĝi… sed li, tie transe, restis tiel trankvila – kiel mi ankaŭ estis en la fundo de mia koro. Estus pli prudente kaj laŭcele, se mia atakema leŭtenanto estus celinta siajn mortigajn okulpafojn al la bela Lori. Konrad kaj Lili kiel gefianĉoj (tiajn homojn oni ja devus meti malantaŭ kradojn) tute malkaŝe interŝanĝis amrigardojn kaj flustris, kaj sekrete tintigis siajn glasojn kune, kaj faris aliajn similajn salonamajn manovrojn. Kaj kiel ŝajnis al mi, tria flirtaĵo okazis.

Nome la germana princido – Heinrich la tioma – tre intime interparolis kun mia fratino Roza, samtempe vidigante sur siaj trajtoj sinceran admiron. Post finita manĝo oni reiris en la salonon, en kiu nun la lustro dissendis festan lumon.

La terasa pordo estis malfermita. Ekstere la varmeta somera nokto estis plena de milda lunlumo. Mi elpaŝis. La nokta astro ĵetis siajn radiojn sur la fojnodorantajn herbejojn de la parko kaj arĝentbrile sin spegulis en la lageto malantaŭe…

Ĉu ĝi vere estis la sama luno, kiu antaŭ ne longe vidigis al mi la amason da kadavroj apogitaj al tombeja muro, ĉirkaŭitaj de kriegantaj rab0birdoj? Kaj ĉu ili estis la samaj homoj ĉi tie en la salono – prusa oficiro ĵus malfermis la fortepianon por ludi Mendelssohnan senvortan kanton – ĉu ili estis la samaj, kiuj antaŭ ne longe batalis per la sabro, por trafendi homajn kraniojn?…

Post momento eliris ankaŭ princido Heinrich kaj Roza. Ne vidante min en mia malluma angulo, ili min preterpasis. Jen ili haltis, apogitaj sur la balustrado, proksime, tre proksime unu de la alia. Mi eĉ supozas, ke la juna pruso – la malamiko – tenis la manon de mia fratino en sia. Ili interparolis mallaŭte; tamen kelkaj vortoj el la princida parolado alvenis al mi: ”ĉarma knabino… subita, venkcerta pasio… sopiro al hejma feliĉo… kuboj ĵetitaj… pro kompato ne diru ’ne’!… Ĉu mi do inspiras al vi abomenon?” Rozo nee skuis la kapon.

Tiam li almetis ŝian manon al siaj lipoj kaj provis ĉirkaŭpreni ŝian talion. Ŝi, bone edukita, rapide sin liberigis.

Ha, mi preskaŭ preferis, ke la milda lumo estus montrinta amkison… Post tiom da scenoj de malamo kaj akra mizero, kiujn mi antaŭ ne longe devis rigardi, sceno de amo kaj ĝuo estus estinta por mi kvazaŭ kompenso.

”Ho, – estas vi, Marta!”

Roza estis rimarkinta min – unue tre terurigita, ke iu spionis tiun scenon, sed baldaŭ trankviligita, ĉar estis nur mi.

Treege embarasita kaj konsternita estis la princido. Li iris al mi.

”Mi ĵus proponis mian manon al via fratino, sinjorino. Bonvolu esti al mi favora. Mia agadmaniero sendube ŝajnas al vi ambaŭ iomete trorapida, eĉ maltima. Alitempe mi certe estus aginta pli pripense kaj pli modeste – sed dum la lastaj semajnoj mi kutimis antaŭenrajdi rapide kaj kuraĝege – ne estis permesitaj ŝanceliĝo kaj timo – kaj tion, kion mi faris en la milito, mi nun instinkte denove praktikis, en afero de amo… Pardonu al mi – kaj estu al mi favora. Ĉu vi silentas, grafino? Ĉu vi rifuzus al mi ŝian manon?”

”Mia fratino ne povas tiel rapide decidi pri sia sorto,” mi diris por helpi al Roza, kiu staris tie emociita kaj kun deturnita kapo. ”Ĉu nia patro donos sian konsenton al edziniĝo kun ’malamiko’, ĉu Roza responde sentas la tiel subite inspiritan amon – kiu povas tion scii hodiaŭ?”

”Mi tion scias,” respondis ŝi, kaj etendis al la junulo ambaŭ manojn. Kaj li ŝin avide altiris al sia koro.

”Ho, vi malsaĝaj infanoj!” mi diris kaj iris kelkajn paŝojn malantaŭen ĝis la salonpordo, por malhelpi, ke – almenaŭ en tiu momento – iu eliru.

* * *

La sekvantan tagon oni festis la gefianĉiĝon.

Mia patro ne kontraŭstaris. Mi estis pensinta, ke lia malamo al la prusoj malebligus lin akcepti en sian familion unu el la malamikaj militistoj; sed ĉu li tute disigis la individuan demandon de la nacia – (kutima agadmaniero: ”Mi malamas ilin kiel nacion, ne kiel individuojn,” oni ofte aŭdas aserti, kvankam tio estas sensencaĵo, kvazaŭ oni dirus: ”Mi malŝatas vinon kiel trinkaĵon, sed mi volonte englutas ĉiun guton de ĝi” – sed ne estas necese, ke kutima frazo estu racia – kontraŭe) ĉu la gloramo lin superis kaj li sentis sin flatita pri boparenciĝo kun la princa gento Reuss; ĉu fine okazis, ke la tiel romantike elmontrita, subita amo de la gejunuloj lin kortuŝis: resume, li diris sufiĉe libervolan ”jes”. Malpli konsenta estis onklino Maria. ”Neeble,” estis ŝia unua krio. ”La princido estas ja luterano.” Sed fine ŝi sin konsolis per la espero, ke Roza verŝajne konvertos sian edzon. La plej malkontenta estis Otto. ”Diru,” li opiniis, ”kiam la milito rekomenciĝos – ĉu vi volas ke mi elpelu mian bofraton el la lando?” Sed ankaŭ al li oni klarigis la faman teorion de la diferenco inter nacio kaj individuo, kaj je mia mirego, ĉar mi neniam ĝin komprenis – li komprenis ĝin.

Kiel rapide kaj facile en feliĉaj cirkonstancoj oni forgesas la travivitan mizeron. Ekzistis inter ni du paroj da amantoj – aŭ, mi tion diras maltime, tri, ĉar Friedrich kaj mi, la edziĝintaj, ne malpli amindumis unu la alian ol la gefianĉoj – kaj pro tiom da amantaj paroj estis en nia malgranda rondo kompreneble ĝojega humoro. La kastelo Grumitz estis dum la sekvantaj kelkaj tagoj loko plena de gajeco kaj feliĉego. Mi ankaŭ sentis, ke iom post iom la teruraj bildoj de la pasintaj semajnoj malaperis el mia memoro. Ne sen konsciencriproĉo mi spertis, ke mia antaŭ ne longe tiel pasia kunsento kun la suferantoj, dum momentoj tute foriĝis. – El la ekstera mondo alvenis ankoraŭ malĝojaj sciigoj: plendoj de la homoj, kiuj en la milito estis perdintaj sian havaĵon kaj amatajn parencojn; informoj pri minacantaj bankrotoj, pri komenciĝantaj epidemioj. La ĥolero, oni diris, montriĝas inter la prusa soldataro – eĉ en nia vilaĝo oni konstatis unu okazon, sed duban.

”Estas eble disenterio – ĝi montriĝas ĉiujare en somero,” oni diras, por sin konsoli. Oni nur ĉiam forpelu la malĝojajn pensojn kaj malbonajn konjektojn: ”Estas nenio” – ”estas pasinta” – ”okazos nenio” – estas tiel facile tion imagi. Oni nur bezonas forte nei per la kapo kaj la malagrablaj ideoj estas forpelitaj…

”Aŭskultu, Marta,” diris iun tagon la feliĉa fianĉino, ”tiu milito certe estis teruraĵo, sed tamen mi devas ĝin beni. Ĉu sen ĝi mi estus fariĝinta tiel supermezure feliĉa, kiel mi estas nun? Ĉu mi iam estus konatiĝinta kun Heinrich? Kaj li – ĉu li iam estus trovinta fianĉinon tiel ameman?”

”Nu bone, kara Roza, mi volonte konsentas, viaj du feliĉaj koroj kompensu la multajn milojn da rompitaj…”

”Ne pri individuaj sortoj estas la demando, Marta. Ankaŭ entute la milito alportas al la venkintoj grandan profiton, do al tuta popolo. Vi devus aŭdi kiamaniere mia Heinrich parolas pri tio. Li diras, ke Prusujo estas nun fama nacio – en la armeo regas ĝojego kaj entuziasma dankemo al la generaloj, kiuj ĝin kondukis al la venko… El tio naskiĝis al la germana kulturo, komerco, aŭ ĉu li eble diris al la germana bonstato – mi ne piu memoras precize… la historia misio… nu, vi devus aŭdi lin.”

”Kial via fianĉo ne parolas prefere pri via reciproka amo, anstataŭ pri politikaj kaj militistaj aferoj?”

”Ho, ni parolas pri ĉio – kaj ĉio, kion li diras estas por mi kvazaŭ muziko… Mi tial bone komprenas lian fieron kaj lian feliĉon esti partopreninta en tiu milito por la reĝo kaj la patrujo – ”

”Kaj esti samtempe akirinta tiel aman fianĉineton,” mi aldonis.

Al mia patro tre plaĉis lia estonta bofilo – kaj al kiu ne plaĉus la belega junulo? Tamen li donis al li sian konsenton kaj benon nur kondiĉe: ”Kiel homo, soldato kaj princido vi estas por mi ĉiurilate estiminda, kara Reuss,” li ripete diris, ”sed kiel prusa oficiro mi vin kompreneble tute ne ŝatas, kaj malgraŭ ĉia parenceco – mi rezervas por mi la rajton deziregi venontan militon, en kiu Aŭstrio sin venĝos pro la nuna malvenko. La politika demando devas esti klare disigata de la persona. Mia filo – Dio permesu, ke mi tion ĝisvivu – estonte militiros kontraŭ Prusujo; mi mem, se mi ne estus tro maljuna, kaj se mia imperiestro min vokus, tuj prenus sur min komandon por militi kontraŭ Wilhelm I, kaj precipe kontraŭ via aroganta Bismarck. Tio ne malhelpas, ke mi admiras la militistajn virtojn de la prusa armeo kaj la militarton de ties kondukantoj, kaj ke mi juĝus tion tute komprenebla, se vi dum la proksima militiro atakus nian ĉefurbon kun via bataliono kaj ordonus bruligi la domon, en kiu loĝas via bopatro – unuvorte – ”

”Unuvorte la konfuzo de la sentoj estas abomeninda,” mi interrompis foje tian paroladon – ”la kontraŭdiroj kaj maloj sin reciproke englutas kiel infuzoroj en putranta akvoguto… Tio ĉiam okazas, kiam oni perforte kunigas kontraŭajn ideojn, kiam oni malamas tutaĵon, samtempe amante ties partojn – kiam kiel homo oni havas tian opinion, havante alian kiel patrioto – tio ne akordiĝas. Aŭ tiamaniere aŭ alimaniere. Mi preferas la ĉefon de la botokudoj: li havas por la anoj de alia popolo – pri kiuj li eĉ ne scias, ke ili estas ’individuoj’ – nenian alian senton ol la deziron senhaŭtigi iliajn kraniojn.”

”Sed Marta, mia infano, tiaj sovaĝaj sentoj ne decas por la pli kulturita kaj pli humana stato de nia civilizo.”

”Prefere diru, ke la stato de nia civilizo ne konvenas por la sovaĝeco heredita el tempo antikva. Tiel longe kiel ĝi – t. e. tiel longe kiel la milita spirito ne estas forigita, nia multlaŭdata ”humaneco” ne povas esti pravigita. Certe vi ne intencas pravigi la ĵus faritan paroladon, en kiu vi asertis al princido Heinrich, ke vi lin amos kiel bofilon kaj malamos kiel pruson, altestimos kiel homon kaj abomenos kiel kolonelon, ke vi volonte donas al li vian patran benon, samtempe lin rajtigante okaze pafi al vi – pardonu kara patro, sed tiun paroladon vi certe ne opinias prudenta?”

”Kion vi diras? Mi ne komprenas eĉ unu vorton…” La laŭkutima surdeco denove okazis ĝustatempe.

* * *

Post kelkaj tagoj ĉio retrankviliĝis en Grumitz. Niaj enloĝigitoj devis foriri kaj ankaŭ Konrad devis realiĝi al sia regimento.

Lori Griesbach kaj la ministro estis forvojaĝintaj jam pli frue. Oni decidis, ke la geedziĝa soleno de miaj du fratinoj okazos en oktobro je la sama tago en Grumitz. Princido Heinrich intencis eksiĝi; ĉar post ĉi tiu glora militiro, dum kiu li estis ricevinta pli altan rangon, li facile povis tion efektivigi por ripozi sur siaj laŭroj kaj bienoj.

La adiaŭo inter la du amaj paroj estis dolora kaj samtempe ĝoja. Ili promesis skribi unu al alia ĉiutage, kaj la certa espero de proksima feliĉo iom malakrigis la ĉagrenon de la disiĝo.

Ĉu certa espero al feliĉo?… Tiu verdire neniam ekzistas – plej malofte dum periodo de milito. Tiam la malfeliĉoj tiel dense flugpendas en la aero kiel aroj da akridoj, kaj estas tre malmultaj ŝancoj, ke oni troviĝas sur loko, kiun la falanta skurĝo indulgas.

Sendube – la milito estis finita. T. e. oni estis deklarinta, ke paco estas kontraktita. Unu vorto sufiĉas por senkatenigi teruraĵojn, kaj sekve oni opinias, ke ankaŭ unu vorto sufiĉas por tuj forigi ilin – tamen neniu aŭtoritata parolo havas tian efikon.

La malamikaĵoj ĉesas, sed la malamikeco daŭras. La semo por venontaj militoj estas disĵetita kaj la frukto de la ĵus finita milito plue disvolviĝas: Mizero, sovaĝiĝo, epidemioj.

Efektive, ne plu efikis neado kaj nepensado pri tio: – ĥolero furiozis en la lando.

Estis la 8-an de aŭgusto matene. Ni ĉiuj sidis ĉe tablo matenman ĝante en la verando kaj legante niajn ĵus alvenintajn postaĵojn. La du fianĉinoj sin avide ĵetis sur la al ili adresitajn leterojn – mi legis la gazetojn. El Vieno la sciigo:

”La okazoj de morto pro ĥolero maltrankvilige plimultiĝas; ne nur en la militistaj hospitaloj, sed ankaŭ en la civilaj estas multe da malsaniĝoj, kiuj estas diagnozitaj kiel vera ”cholera asiatica”; kaj ĉie oni uzas la plej energiajn antaŭgardantajn rimedojn kontraŭ la disvastiĝo de la epidemio.”

Mi estis ĵus laŭte legonta tiun sciigon, kiam onklino Maria, kun letero de amikino el najbara kastelo en mano, timigite kriis: ”Terure! Betti skribas al mi, ke en ŝia domo du personoj mortis pro ĥolero kaj ke ankaŭ ŝia edzo malsaniĝis.”

”Ekscelenco, la lernejestro deziras paroli kun vi!”

Malantaŭ la servisto la anoncito jam alpaŝis. Li aspektis pala kaj konfuza: ”Via grafa moŝto, mi sindoneme sciigas, ke mi devas fermi la lernejon. – Hieraŭ du infanoj malsaniĝis kaj hodiaŭ – mortis.”

”Pro ĥolero?” ni ĉiuj kriis.

”Jes, mi opinias… estas pli bone uzi la ĝustan nomon. La tieldirita disenterio, kiu regis inter la soldatoj tie ĉi enloĝigitaj, kaj pro kiu jam dudek pereis – ĝi estis ĥolero. En la vilaĝo regas timego, ĉar la kuracisto alveninte tien ĉi el la urbo, malkaŝe diris, ke la terura malsano nun sendube kaptis la ĉi tiean loĝantaron.

”Kio okazas?” mi demandis aŭskultante – ”oni aŭdas sonoradon.”

”Estas la promorta sonorileto, baronina moŝto,” respondis la lernejestro. ”Sendube iu alia estas mortanta… La kuracisto rakontis, ke en la urbo la promorta sonorilo ne plu ĉesas sonori.”

Ni ĉiuj rigardis unuj la aliajn – mutaj kaj palaj. Jen ĝi ree alestas – la morto – kaj ĉiu el ni vidis ĝian ostan manon etenditan al la kapo de iu amato.

”Ni forkuru!” proponis onklino Maria.

”Kien forkuri?” diris la lernejestro. ”La malsano estas jam disvastiĝinta inter la tuta najbararo.”

”Malproksimen – trans la landlimon – ”

”Oni certe starigos kordonon, kiu ne estos transpaŝebla.”

”Tio estus terura! Certe oni ne povos malhelpi la homojn forlas infektitani landon?”

”Certe – la sanaj landoj sin defendos kontraŭ la epidemio.”

”Kion fari, kion fari?!” Kaj onklino Maria tordis siajn manojn.

”Atendi la dian volon,” diris mia patro kun profunda ĝemo.

”Vi ja kutime estas tiel kredema rilate al la destino, Maria – mi ne komprenas vian deziron forkuri. La sorto de ĉiu homo lin atingas kie ajn li estas… Sed tamen – mi ankaŭ preferas, ke vi infanoj, forveturu – kaj vi, Otto, ne plu tuŝu ian iajn frukton.”

”Mi tuj telegrafos al Bresser,” diris Friedrich, ”por ke li sendu al ni desinfektilojn…”

Kio okazis poste, tion mi ne povas detale rakonti, ĉar la matenmanĝa epizodo estis la lasta, kiun mi enskribis en la ruĝajn kajerojn. Nur memore mi povas raporti la okazintaĵojn de la sekvantaj tagoj. Timo kaj maltrankvilo nin ĉiujn ekscitis.

Kiu ne tremus en tempo de epidemio, vivante kun estuloj amataj? Super la kapo de ĉiu ja flugpendas la glavo de Damoklo – kaj la ŝanco, ke oni mem mortos tiel terure kaj senutile – kiun tiu penso ne terurigus? La kuraĝo maksimume montriĝas per tio, ke oni ni pensas pri ĝi.

Ĉu forkuri? Tiu ideo ankaŭ venis en mian kapon – precipe por savi mian etan Rudolfon…

Mia patro, malgraŭ ĉiu fatalismo, insistis pri la forkuro de la aliaj: la sekvantan tagon la tuta familio forveturu. Li sola volis resti, por ne forlasi siajn domanojn kaj la loĝantaron de la vilaĝo. Friedrich plej decide klarigis, ke ankaŭ li volas resti, kaj samtempe mi decidis, ke mi neniam libervole foriros de la flanko de mia edzo.

Onklino Maria kun la du knabinoj kaj kun Otto kaj Rudolf estis tuj forveturontaj. Kien? – tion oni ne ankoraŭ decidis – unue Hungarujon, kiel eble plej malproksimen. La fianĉinoj tute ne kontraŭstaris, sed diligente helpis enpaki… Morti – kiam en plej proksima estonteco atendas la plenumiĝo de profunda amsopiro, t. e. dekobla vivĝojo, tio estus ja morti dekoble.

Oni alportis la vojaĝkestojn en la manĝoĉambron, por ke per la kunhelpo de ĉiuj la laboro pli rapide progresu. Mi alportis sur brako pakon da vestoj de Rudolf.

”Kial via ĉambristino tion ne faras?” demandis mia patro.

”Mi ne scias kie estas Netti… mi jam kelkfoje sonorigis kaj ŝi ne venis… Mi do servis min mem – ”

”Vi igas viajn servistinojn malobeemaj,” diris mia patro kolere, kaj li al ĉeestanta servisto ordonis, ĉie serĉi la junulinon kaj ŝin tuj alkonduki. Post kelka tempo la forsendito revenis – kun konsternita mieno.

”Netti kuŝas en sia ĉambro… Ŝi estas… Ŝi havas… Ŝi estas …”

”Ĉu vi ne povas ĝisfine paroli?” kolere diris mia patro.

”Kia ŝi estas – ?”

”Jam – tute nigra.”

Krio eliĝis el ĉiu buŝo. Ĝi do estis aperinta, la terura fantomo – eĉ en nia domo.

Kion fari nun? Ĉu oni povas lasi morti la malfeliĉan knabinon tute sola, sen ia helpo? Sed, la alproksimiĝanto preskaŭ certe mortus – kaj ne nur li mem – li plie kaŭzus la morton de aliaj. – Ho ve, domo en kiun epidemio eniris, estas kiel domo ĉirkaŭita de rabistoj aŭ domo flamanta – ĉie, en ĉiuj anguloj kaj ekstremaĵoj – ĉe ĉiu paŝo minace ridaĉas la morto – ”Tuj venigu la kuraciston,” ordonis mia patro. ”Kaj vi, infanoj, rapidigu vian forveturon”…

”Sinjoro doktoro reveturis en la urbon antaŭ unu horo,” respondis la servisto al la patra ordono.

”Ho ve!… mi sentas min malsana,” diris subite Lili, kies lipoj paliĝis, kaj kiu alkroĉiĝis al apogilo de seĝo.

Ni alkuris por ŝin subteni: ”Kion vi havas?… Ne estu malsaĝa… estas nur timo…”

Sed ne estis timo, – neniu dubo: ni estis devigataj porti la malfeliĉulinon en ŝian ĉambron, kie ŝi tuj estis kaptita de fortegaj vomoj kaj de aliaj simptomoj – estis tiun tagon la dua okazo de ĥolero en la kastelo.

Estis terure, vidi kiel suferis la kompatinda fratino. Kaj neniu kuracisto apudestis! Friedrich estis la sola, kiu laŭpove funkciis kiel tio. Li ordonis la necesaĵojn: varmajn kataplasmojn, sinapismojn sur la stomako kaj ĉe la kruroj – pecetojn da glacio – ĉampanon. Nenio utilis. La kuraciloj, kiuj ordinare sufiĉas por malgravaj atakoj ne povis ŝin savi. Tamen ili havigis al la malsanulino kaj al la ĉeestantoj la konsolon, ke oni faris sian eblon. Kiam la atakoj ĉesis, komenciĝis la spasmoj – tremo kaj kuntiriĝo de la tuta korpo tiel, ke la ostoj krakis. La malfeliĉulino provis ĝemi: ŝi ne kapablis, ne havante plu voĉon… la haŭto fariĝis blueta kaj malvarma – la spiro haltis – – Mia patro kuradis tien kaj reen, tordante siajn manojn. Foje mi haItigis lin : ”Tio estas la milito, patro!” mi diris. ”Ĉu vi ne volas malbeni la militon?”

Li sin liberigis de mi kaj ne respondis.

Post dek horoj Lili mortis. – Netti, la ĉambristino, estis mortinta jam pli frue – sola en sia ĉambro; ni ĉiuj estis okupitaj pri Lili, kaj neniu el la servistaro kuraĝis alproksimiĝi al la ”jam tute nigra”…

Dume alvenis d-ro Bresser. La medikamentojn telegrafe menditajn li alportis mem. Mi volonte estus kisinta lian manon, kiam li neatendite aperis en nia rondo, por ofereme servi al la malnovaj amikoj. Li tuj prenis sur sin la komandon de la domanaro. La du kadavrojn li metigis en malproksiman ĉambreton, ŝlosis la ĉambrojn, en kiuj la malfeliĉulinoj mortis kaj submetis nin ĉiujn al efika desinfektado. Forta odoro de karbolo plenigis nun ĉiujn ejojn, kaj ankoraŭ hodiaŭ, kiam mi flaras tiun odoron, tiuj teruraj tagoj de ĥolero reviviĝas en mia mernoro.

La planita forkuro duan fojon ne efektiviĝis. La tagon post la morto de Lili la veturilo, kiu devus forkonduki onklinon Maria kun Roza kaj Otto kaj mia etulo estis jam preta, kiam la veturigisto, kaptita de la nevidebla sufokisto, devis malsupreniri de sia seĝo.

”Do mi vin veturigos”, diris mia patro, kiam li pri tio aŭdis.

”Rapide – ĉu ĉio estas preta?…”

Roza antaŭenpaŝis: ”Forveturu,” ŝi diris – ”mi devas resti… mi… sekvos al Lili – – ”

Kaj ŝi diris la veron. Je tagiĝo ankaŭ ĉi tiun duan junan fianĉinon oni portis en la kadavrejon.

Pro la teruro pri ĉi tiu nova malfeliĉaĵo la forveturo de la aliaj kompreneble ne okazis.

Meze de mia doloro, de mia furioza timego, kaptis min denove la kolerego kontraŭ la giganta malsaĝeco, kiu libervole kaŭzas tian malbonaĵon. Kiam oni estis forportinta la kadavron de Roza, mia patro falis surgenuen, la kapon kontrau la muro…

”Patro,” mi diris – ”tio estas la milito.”

Neniu respondo.

”Ĉu vi aŭdas, patro ? – Nun aŭ neniam malbenu la militon!”

Sed li, regajnante sian animan ekvilibron: ”Vi memorigas al mi… tiun ĉi malfeliĉon mi devas elteni kun soldata kuraĝo… Ne nur mi! la tuta patrolando devis ofere verŝi larmojn kaj sangon – ”

”Kion do utilas al la patrolando via sufero kaj la sufero de viaj fratoj ? Kion utilas al ĝi la bataloj perditaj, kion tiuj ĉi du rompitaj knabinaj vivoj? – Patro – ho, pro amo al mi malbenu la militon! Vidu,” mi lin alproksimigis al la fenestro – nigra ĉerko estis ĵus veturigata en la korton: ” Vidu – tio estas por nia Lili – kaj morgaŭ iu simila por nia Roza… kaj postmorgaŭ eble tria – kaj kial, kial?! ”

”Pro tio, ke Dio tion volas, mia infano – ”

”Dio – ĉiam Dio!… Kial do ĉiu malsaĝaĵo, ĉiu sovaĝaĵo, perforto de la homoj sin kaŝas post tiu ŝirmilo: la dia volo?”

‘”Ne blasfemu, Marta, ne blasfemu nun, kiam la punanta mano de Dio tiel videble – ”

Servisto kure alvenis : ”EksceIenco – la lignaĵisto rifuzas porti la ĉerkon en la ĉambron, kie kuŝas la grafidinoj – kaj neniu kuraĝas eniri – ”

”Ĉu vi ankaŭ ne, malkuraĝulo?”

”Mi ne povas sola – ”

”Mi do helpos vin – mi mian filinon mem…”

Kaj li paŝis al la pordo. ”Malantaŭen!” li kriis, ĉar mi volis lin sekvi. ”Mi ne permesas, ke vi sekvu, – vi ne ankaŭ mortu … kaj pensu pri via filo!”

Kion fari? Mi hezitis… La plej turmentiga afero en tiaj situacioj estas, ke oni ne scias, kio estas la devo. Se oni al la malsanuloj kaj mortintoj faras la amservojn, al kiuj nin instigas la koro, oni dissemas la ĝermon de la malsano kaj kreas danĝeron por la aliaj ankoraŭ indulgitaj. Oni deziras sin oferi, sed scias, ke oni samtempe riskas la pereon de aliaj.

En tia necerteco estas nur unu savo: rezigni la vivon – ne nur la propran, sed ankaŭ tiun de la amatoj – supozi, ke ĉiuj pereos – kaj helpi unu la alian kiel eble plej longe en la momentoj de sufero. Konsidero, singardo – ĉio ĉi devas ĉesi: Kune! – ĉe bordo de pereanta ŝipo – ne estas savo – ”Ni nin tenu ĉirkaŭprenitaj firme, firmege, kune – ĝis lasta momento – kaj adiaŭ bela mondo!”

Tia rezignacio nin ĉiujn kaptis; ni forlasis la forkurajn projektojn; ĉiu aliris la liton de ĉiu malsanulo kaj mortinto; eĉ Bresser ne plu provis malpermesi al ni tiun agadon – la sole humanan. Lia proksimeco, lia energia, senripoza agemo donis al ni la solan senton de ŝirmiteco; almenaŭ nia subakviĝanta ŝipo ne estis sen estro.

Ha, tiu ĥolera semajno en Grumitz!… Pli ol dudek jaroj pasis de tiu tempo, sed mi ankoraŭ frostotremegas, kiam mi rememoras ĝin. Estis nur larmoj, ĝemoj, korŝirantaj mortoscenoj – karbola odoro, ostokrakado de la konvulsie tordiĝantoj, naŭzaj simptomoj, konstanta sonorado de la promorta sonorilo, entombigoj – ne, enŝoveloj – ĉar en tiuj okazoj ne fariĝas ia funebra ceremonio; – malatento pri ĉia vivordo: neniuj manĝoj – la kuiristino estis mortinta – neniu enlitiĝo por nokta dormo – de tempo al tempo peco da manĝaĵo starante englutata, kaj frumatene malprofunda dormeto. Ekstere, kvazaŭ ironio de la indiferenta naturo, estis la plej bela somera vetero, gaja kanto de merlo, multkolora florado de la floraj bedoj… En la vilaĝo seninterrompa mortado – la restintaj prusoj ĉiuj mortis. ”Hodiaŭ mi renkontis la tombiston,” rakontis Franz, la ĉambristo, revenanta kun malplena veturilo el la tombejo. ”Ĉu vi denove forkondukis kelkajn mortintojn?” mi demandis. ”Jes, denove ses aŭ sep… Ĉiutage duonan dekduon, kelkfoje pli multe… Okazas ankaŭ, ke iu aŭ alia ankoraŭ iomete movetiĝas en la veturilo – sed ne gravas – mi enigas la prusojn en la tombojn.”

La postan tagon la monstro mem mortis kaj alia devis preni sur sin lian oficon – tiutempe la plej malfacila el ĉiuj. La poŝto alportis nur malĝojaĵojn, de ĉie sciigojn pri la furiozaĵoj de la epidemio kaj amleterojn de princido Heinrich, kiu nenion suspektis. Al Konrad mi estis skribinta linion, por lin prepari por la terura okazintaĵo: ”Lili tre malsana”. Li ne povis tuj veni – la servo lin detenis. Nur la kvaran tagon la malfeliĉulo rapide alkuris. ”Ĉu Lili?” li ekkriis – ”ĉu estas vere?”

Survoje li estis aŭdinta pri la malfeliĉo.

Ni jesis.

Li restis nenature silenta kaj senlarma. Li nur mallaŭte diris, kvazaŭ parolante al si mem: ”Mi amis ŝin dum multaj jaroj”.

Poste laŭte: ”Kie ŝi kuŝas? – ĉu en la tombejo?;… Mi volas viziti ŝin… adiaŭi… Ŝi min atendas…” ”ĉu mi iru kun vi?” iu demandis. ”Ne, mi preferas iri sola.”

Li iris – kaj ni ne plu revidis lin. Sur la tombo de sia fianĉino li sin mortpafis.

Tiamaniere finiĝis Kondrad Althaus, supera leŭtenanto ĉe la 4-a husara regimento, dudeksepjara.

En alia tempo ĉi tiu tragedia okazintaĵo estus kaŭzinta pli grandan emocion, sed nun: multajn junajn oficirojn la milito estis forpreninta senpere – tiun ĉi nur pere. Kaj en la momento, kiam ni eksciis pri la fakto, okazis en mia rondo nova malfeliĉo postulanta nian tutan korpreman atenton: Otto – la sola, adorata filo de mia kompatinda patro – estis kaptita de la eksterma anĝelo.

La tutan nokton kaj la sekvantan tagon daŭris lia sufero kun alterna espero kaj malespero – je la sepa vespere ĉio estis finita.

Mia patro sin ĵetis sur la kadavron kun tiel korŝiranta krio, ke ĝi resonigis la tutan domon. Ni nur penege lin forŝiris de la mortinto. Ho ve! kia dolora ĝemado nun aŭdiĝis. Estis kriegantaj, blekegantaj, stertorantaj sonoj de malespero, kiujn la maljunulo laŭtigis dum horoj kaj horoj… Lia filo, lia filo, lia Otto, lia ĉio!

Sekvis subite rigida, muta apatio. Li ne povis ĉeesti la entombigon de sia plejamato. Li senmove kuŝis sur sofo kaj ŝajne senkonscie. Bresser ordonis, ke li estu senvestigita kaj metita en liton.

Post unu horo li ŝajnis reviviĝi. Onklino Maria, Friedrich kaj mi estis apud li. Li momenton ĉirkaŭrigardis kun demanda rigardo, poste li rektiĝis kaj provis paroli. Tamen li ne sukcesis diri eĉ unu vorton kaj kun dolore terurigita vizaĝo li penis spiri. Tiam li skuiĝis, kvazaŭ li estus kaptita de tiuj teruraj konvulsioj, kiuj estas la lastaj simptomoj de la ĥolero, kaj tamen antaŭe neniuj el la aliaj simptomoj sin estis montrintaj ĉe li. Fine li eldiris unu vorton: ”Marta.”

Mi ekgenuis ĉe la litflanko: ”Patro, mia kara kompatinda patro!”

Li levis la manon super mia verto: ”Via deziro”… li diris penege – ”estu plenumita… mi mal… mi malbenas – ”

Li ne kapablis diri pluon kaj refalis sur la kusenon.

Dume Bresser estis alveninta kaj respondis al nia timema demando. Kora apopleksio estis mortiginta mian patron.

”La plej terura afero,” diris onklino Maria, kiam ni lin estis enterigintaj, ”estas, ke li mortis kun malbeno sur la lipoj.”

”Ne maltrankviliĝu, onklino,” mi diris. ”Se tia malbeno elfalus el ĉiuj lipoj – el la lipoj de ĉiuj, tio estus por la homaro la plej granda beno.”

* * *

Tio estis la ĥolera semajno en Grumitz! En la daŭro de sep tagoj naŭ loĝantoj de la kastelo forprenitaj: Mia patro, Lili, Roza, Otto, mia ĉambristino Netti, la kuiristino, la veturigisto kaj du ĉevalejistoj. En la vilaĝo mortis dum la sama tempo pli ol okdek personoj.

Tio, dirata tiel seke, aŭdiĝas kiel rimarkinda statistika noto, se legata en rakonta libro – kiel trograndigita fantaziaĵo de la verkisto. Sed ĝi estas nek tiel seka kiel la unua, nek tiel terure romantika kiel la dua; ĝi estas malvarma, palpebla, malĝojplena realaĵo.

En nia regiono ne nur en Grumitz la ĥolero tiel kruele furiozis.

La leganto de jarlibroj de la najbaraj lokoj kaj kasteloj trovas multe da similaj okazoj de multobla malfeliĉo, ekzemple en kastelo Stockern, proksime de la urbeto Horn. El la familio loĝanta en ĝi mortis pro ĥolero, de la 9-a ĝis la 13-a de aŭgusto 1866, ankaŭ post la foriro de prusaj soldatoj, kvar membroj – la dudekjara Rudolf, liaj fratinoj Emilie kaj Berta, onklo Candid kaj ankoraŭ kvin personoj el la servistaro. La plej juna filino; Pauline von Engelshofen, postvivis ĉiujn. Ŝi poste edziniĝis kun iu barono Suttner – ŝi ankaŭ rakontas kun terursento pri la ĥolera semajno en Stockern.

Mi tiam estis kaptita de tia funebra kaj morta rezignacio, ke mi ĉiuhore atendis, ke la morto forprenos min kaj miajn ceterajn amatojn. Miajn Friedrichon kaj Rudolfon mi jam anticipe priploris. Tamen en mia malfeliĉo mi havis ankaŭ dolĉajn horojn. Estis tiam, kiam klinita sur la brusto de mia edzo, ame ĉirkaŭprenita de li, mi povis pensi pri mia doloro. Kiel dolĉe li tiam parolis al mi, ne por konsoli, sed por kompati kaj esprimi sian amon; mia koro pro tio tiel varmiĝis kaj vastiĝis!

… Ne, la mondo ne estas tiel malbona – mi nevole pensis – en la mondo ne estas nur mizero kaj krueleco; en ĝi trovigas kompato kaj amo… kompreneble unue nur en unuopaj animoj, ne kiel ĉievalora leĝo kaj normala stato – sed tamen ili ekzistas; kaj same kiel tiuj ĉi movoj nin ambaŭ varmigas, dolĉigante per milda kortuŝo eĉ tiun ĉi dolorplenan tempon – same kiel ili loĝas ankaŭ en multaj aliaj, eĉ en la plej multaj animoj, ili estonte venkos kaj regos la tutan homan familion: la estonteco apartenas al la bonkoreco.

Ni pasigis la reston de la somero en la najbaraĵo de Ĝenevo.

D-ro Bresser estis sukcesinta konvinki min pri la neceso forkuri el la infektita regiono. Unue mi rifuzis tiel baldaŭ forlasi la tombojn de miaj amatoj, estante, kiel mi jam diris, tiel plena de mortrezignacio, ke mi fariĝis tute apatia kaj konsideris senutila ĉiun provon forkuri; – sed fine Bresser tamen venkis, klarigante al mi, ke estas mia patrina devo laŭpove elŝiri etan Rudolfon el la danĝero.

Ke ni elektis Svislandon kiel rifuĝejon, estis la deziro de Friedrich. Li intencis konatiĝi kun la homoj, kiuj fondis la ”Ruĝan Krucon” kaj en la lando mem sciiĝi pri la okazintaj konferencoj kaj pri la aliaj celoj de la Konvencio.

Friedrich estis sendinta sian petskribon pri eksiĝo el la militservo kaj, atendante la akcepton, li estis provizore ricevinta duonjaran forpermeson. Mi nun fariĝis riĉa, tre riĉa. La morto de mia patro kaj de miaj tri gefratoj faris min posedantino de Grumitz kaj de la tuta familia havaĵo.

”Vidu,” mi diris al Friedrich, kiam la notario transdonis al mi la dokumentojn, ”kion vi dirus, se mi nun volus laŭdi la estintan militon, pro la gajno, kiun ĝi alportis al mi per siaj sekvoj?”

”Tiam vi ne estus mia Marta! Tamen mi komprenas, kion vi intencas diri. La senkora egoismo, kiu ĝojas pri gajno deveninta el alies malfeliĉo – tiun movon, kiun la unuopulo, se vere li estas sufiĉe malnobla por ĝin havi, tamen penas malmontri – pri ĝi nacioj kaj dinastioj fiere kaj malkaŝe konfesas: Miloj pereis en nedirebla suferado – sed ni gajnis teritorion kaj potencon: ni danku la ĉielon pro la feliĉa milito.”

Ni vivis trankvile kaj izolite en malgranda kampara domo sur la lagbordo. Mi estis tiel premegita de la travivitaj okazintaĵoj, ke mi nepre volis eviti societon de ĉiu fremdulo. Friedrich respektis mian funebron kaj tute ne provis proponi la vulgaran rimedon ”distro”. Mi ŝuldis al la grumitzaj tomboj – tion bone komprenis mia delikate sentema edzo – silente plori pri ili dum kelka tempo. La amatoj, tiel rapide kaj kruele forigitaj el ĉi tiu bela mondo, ne rajtas esti same rapide kaj malvarme forigitaj el la memorejo, kiun ili havas en mia funebranta koro.

Friedrich ofte eniris en la urbon por plenumi la celon de sia tiea restado, la studon de la ruĝkruca demando. Mi ne plu klare memoras pri la rezultoj de tiu esploro. Mi tiam nenion enskribis en mian taglibron, kaj sekve forgesis, kion Friedrich sciigis al mi. Mi klare nur memoras la impreson, kiun faris sur min la tuta ĉirkaŭaĵo: la trankvilo, la senĝeneco, la gaja laboremo de ĉiuj homoj, kiujn mi okaze vidis – kvazaŭ oni vivus en plej paca, plej agrabla tempo. Preskaŭ nenie iu eĥo de la estinta milito, ne pli ol malserioza anekdoto, kvazaŭ la milito estus nur haviginta interesan okazaĵon al publika babilado – kvazaŭ la terura kanontondro ne estus pli tragedia ol nova Wagnera opero. La afero de nun apartenis al la historio; ĝi okazigis kelkajn ŝanĝojn sur la landkarto – sed ĝia terureco estis malaperinta el la konscio – eble neniam estis enirinta en tiun de la nepartoprenintoj… forgesita, elviŝita. Same pri la gazetoj – mi precipe legis francajn gazetojn: – La atento estis direktata al la Pariza ekspozicio okazonta en 1867, al la kortegaj festoj en Compiègne, al la literaturaj famuloj (Flaubert, Zola), al teatraj okazaĵoj: nova opero de Gounod – brila rolo destinita de Offenbach por Hortense Schneider, ktp. La malgranda, interesa duelo, kiun la prusoj kaj aŭstrianoj efektivigis ”là-bas en Bohème” estis afero jam malnoviĝinta… Ho, kio okazis antaŭ tri monatoj, en la distanco de 300 mejloj, – ne nuntempe, ne ĉi tie, – tio ne estas atingebla per la mallongaj palpiloj de la homa koro kaj de la homa rememoro.

Meze de oktobro, proksimume, ni forlasis Svislandon. Ni reiris al Vieno, kie la reguligo de miaj heredaj aferoj postulis mian ĉeeston. Post la plenumo de ĉi tiuj aferoj ni intencis resti kelkan tempon en Parizo. Friedrich havis la deziron laŭpove helpi la agadon de la paca ligo, kaj opiniis, ke la venonta tutmonda ekspozicio havigos la plej bonan okazon por organizi kongreson de la pacamantoj; li ankaŭ konsideris Parizon la plej taŭga loko por efektivigi internacian entreprenon.

”La militistan metion mi forlasis,” li diris, ”nome mi tion faris pro konvinko akirita mem dum milito. Mi nun volas labori por tiu konvinko. Mi eniras la servon de la pacarmeo. Ĝi ja estas ankoraŭ nur tre malgranda armeo, kies batalantoj ne havas aliajn defendilojn kaj armilojn ol la ideon de justeco kaj la homamon. Tamen ĉio, kio poste fariĝis granda ja havis malgrandan kaj malgravan komencon.”

”Ho ve!” mi responde ĝemis, ”tio estas senespera agado. Kion vi povos fari unuope kontraŭ tiu potenca, multmiljara, de milionoj da homoj defendata bastiono?”

”Ĉu fari? Mi?… Vere mi ne estas sufiĉe malsaĝa por esperi, ke mi unuope okazigos ian ŝanĝon. Mi ja nur diris, ke mi volas enviciĝi en la pacarmeon. Ĉu mi do, kiam mi estis en la milita armeo, esperis mem savi la patrujon, mem konkeri provincon? Ne, la unuopulo povas nur servi. Eĉ li devas servi. Kiu estas plene konvinkita pri iu afero, tiu ne povas fari ion alian ol labori por ĝi, oferi sian vivon por ĝi – eĉ sciante kiel malmulte ĉi tiu vivo povas helpi la venkon. Li servas, ĉar li devas servi. Ne nur la ŝtato – ankaŭ la propra konvinko, se ĝi estas sincera kaj entuziasma, altrudas servadon.”

”Vi estas prava. Kaj kiam fine milionoj da entuziasmuloj faros tiun servadon, tiam la de siaj defendantoj forlasita multjara bastiono necese disfalos.”

De Vieno mi pilgrimis al Grumitz – kies mastrino mi nun estis. Sed mi ne eniris la kastelon. Mi nur metis kvar girlandojn sur la tombojn kaj reveturis.

Kiam miaj plej gravaj aferoj estis ordigitaj, Friedrich proponis malgrandan vojaĝon al Berlino, por viziti la kompatindan onklinon Kornelia. Mi konsentis. Por la daŭro de nia foresto mi konfidis mian fileton al la prizorgo de onklino Maria.

Ŝi estis nedireble premigita sekve de la okazintaĵoj dum la Grumitza ĥolera semajno. Sian tutan amon, sian tutan intereson ŝi nun transigis al mia Rudolf. Mi ankaŭ esperis, ke estis distraĵo kaj kuraĝigo por ŝi, havi la infanon apud si dum kelka tempo.

La 1-an de novembro ni forlasis Vienon. En Prago ni interrompis nian vojaĝon por pasigi la nokton. La sekvantan tagon, anstataŭ daŭrigi la vojaĝon al Berlino, ni denove pilgrimis.

”Festo de la mortintoj!” mi diris, kiam mia rigardo falis sur gazetfolion, alportitan en nian hotelan ĉambron kune kun la matenmanĝo.

”Festo de la mortintoj” – ripetis Friedrich. ”Kiom da mortintoj kuŝas tie sur la proksimaj batalkampoj, al kiuj ne utilas ĉi tiu festotago – ĉar ili ne havas tombojn… Kiu ilin vizitos?”

Mi momenton silente lin rigardis. Poste duonvoĉe: ”Ĉu vi volas?”

Li jese balancis la kapon. Ni estis komprenintaj unu la alian, kaj post unu horo ni estis sur la vojo al Chlum kaj Königgrätz.

* * *

Kia vidaĵo.

Mi memoris elegion de Tiedge.

Kia sceno! Tien, ho reganto,
Vidu tien, kaj sur la ostar’
ĵuru, ke nur bona kondukanto
Vi fariĝos de la regatar’.

Vidu tien, se la glor’ vin tentas,
Kaj pripensu, ke baldaŭa mort’
Senkronigos vin. Jam plendas
La mortintoj pro kruela sort’.

Dum la nokto ili per ĝemado
Vin turmentas. Ĉu por via kor’
Tra ruinoj nur per devigado
Iras do la voj’ al alta glor’?

Bedaŭrinde, jes, la ruinoj tentas la gloramantojn, tiel longe kiel la historio – t. e. tiuj, kiuj ĝin verkas – konstruas monumentojn al la herooj el militaj ruinoj kaj prezentas laŭrojn al la titanoj de la popolmortigo. Rezigni la laŭran kronon, rezigni la famon estus nobla ago, opinias la poeto. Oni unue senigu de ĝia nimbo la objekton, kiun rezigni ŝajnas tiel dezirinde, kaj neniu ambiciulo deziros ĝin posedi.

Jam noktigis, kiam ni alvenis en Chlum, kaj de tie, brakon en brako, ni silente alpaŝis al la proksima batalkampo. Falis nebulo, miksita kun tre malgrandaj neĝeroj, kaj la nudaj arbobranĉoj kurbiĝis sub la blovo de malvarma novembra vento.

Multege da tomboj kaj ankaŭ komunaj tomboj ĉirkaŭe.

Sed ĉu Friedhof?* Ne. La tie kuŝantoj ne estis pilgriman* Paca kampo toj lacaj de la vivo, pace entombigitaj; tien oni estis perforte enĵetinta kaj per tero superŝovelinta atendantojn de estonteco, plenajn de vira forto, aŭ de juneca viveco. Superŝutitaj, sufokitaj, por ĉiam mutigitaj estis ĉiuj ĉi rompiĝintaj koroj, ĉiuj ĉi dispecigitaj membroj, la akre plorintaj okuloj – la sova ĝaj krioj de malespero, la sensukcesaj preĝoj…

La tombejo ne estis dezerta; kontraŭe: La festo de la mortintoj estis alloginta grandan aron da homoj – el amika kaj el malamika landoj, venintaj por genufleksi sur la loko, kie falis iliaj amatoj. Jam la vagonaro, per kiu ni estis alvenintaj, estis plena de funebrantoj – kaj mi jam dum kelkaj horoj estis aŭdinta ĝemojn kaj plendojn. ”Ĉe Sadova mi perdis tri filojn – tri filojn… unu estis pli bela kaj pli bona, kaj pli kara ol la alia!” rakontis maljunulo tute kurbiĝinta. Kaj kelkaj aliaj el la kunvojaĝantoj aldonis siajn plendojn: pro la frato, la edzo, la patro. – Sed nenio min tiel forte impresis kiel la senlarma, surda ”tri filojn, tri filojn!” de la kompatinda maljunulo.

Sur la kampo mem vidiĝis ĉiuflanke, sur ĉiuj vojoj nigraj figuroj piedirantaj aŭ genuantaj kaj teren falantaj. Estis tie nur malmulte da apartaj tomboj, nur malmulte da surskribon havantaj krucoj aŭ ŝtonoj. Ni kliniĝis kaj deĉifris en la krepusko kelkajn nomojn.

Majoro von Reuss de la 2-a prusa gvardia regimento.

”Eble parenco de la fianĉo de mia kompatinda Roza,” mi diris.

Grafo Grünne – vundita la 3-an de julio – mortis la 5-an de julio…

Ho ve! kiom li suferis dum la du tagoj!… Ĉu li estis filo de la grafo Grünne, kiu antaŭ la milito diris la konatan frazon: ”Per malsekaj ĉifonoj ni forpelos la prusojn”? Ha, kiel absurde kaj krime kaj akre aŭdiĝas ĉiu incitanta vorto dirita antaŭ milito, kiam oni ĝin ripetas en tia loko! Vortoj – nenio plu – vortoj por fanfaroni, por insulti, por minaci – diritaj, skribitaj, presitaj – tiuj, nur tiuj preparis tiun ĉi kampon…

Ni iris pluen. Ĉie pli malpli altaj, pli malpi larĝaj teraj altaĵetoj… ankaŭ tie, kie tero ne estas amasigita, ankaŭ sub niaj piedoj eble putras kadavroj de soldatoj – – – Ĉiam pli densa fariĝas la nebulo: ”Friedrich – surmetu vian ĉapelon: vi malvarmumos”.

Sed Friedrich restis kun malkovrita kapo – kaj mi ne ripetis mian ordonon duan fojon.

Inter la funebrantoj tie ĉirkaŭirantaj troviĝas ankaŭ multaj oficiroj kaj soldatoj; verŝajne el tiuj, kiuj partoprenis en la gravega batalo apud Königgrätz kaj kiuj nun estis pilgrimintaj al la loko, kie ripozas iliaj kamaradoj.

Nun ni alvenis al la loko, kie la plimulto el la militistoj – amikoj kaj malamikoj – estis kune enterigitaj. La loko estis ĉirkaŭita de barilo kiel tombejo. Tien iris la plimulto el la funebrantoj, ĉar estis plej kredeble, ke tie kuŝas la de ili priploratoj.

Ĉe tiu barilo genufleksis la forlasitoj, tie ili pendigis siajn girlandojn kaj lanternojn.

Granda, gracia viro, de nobla, juna staturo, kovrita per generala mantelo alpaŝis al la teraltaĵeto. La aliaj respektplene flankeniris, kaj mi aŭdis murmuri kelkajn voĉojn: ”La impenestro…”

Jes, estis li, Franz Joseph. Estis la landestro, la plej alta militestro, kiu ĉe la festo de la mortintoj estis alveninta por plenumi silentan preĝon por siaj mortintaj soldatoj. Ankaŭ li staris tie kun malkovrita, klinita kapo kaj kun dolora respekto antaŭ la majesteco de la morto.

Longe, longe li restis senmova. – Mi ne povis deturni miajn okulojn de li. Kiaj pensoj trairis lian animon – kiaj sentoj lian koron, kiu ja – tion mi sciis – estis bona kaj mola koro? Ŝajnis al mi, kvazaŭ mi povus kunsenti kun li, kvazaŭ mi povus samtempe kun li pensi la pensojn traflugantajn lian klinitan kapon.

… Vi, miaj bravuloj… mortis… pro kio? Ni ja ne venkis… mia Venecio! Perdita… tiel, tiel perdita… ankaŭ via juna vivo … kaj vi tiel kuraĝe ĝin oferis… por mi… Ho, se mi povus ĝin redoni al vi! Mi ne postulis la oferon por mi – por vi mem, por via lando, vi, miaj sampatrujanoj, estas kondukitaj en tiun militon… kaj ne de mi… kvankam ĝi okazis laŭ mia ordono – Ĉu mi do ne devis ordoni? Ne por mi ekzistas la regatoj – ne, por ili mi estas alvokita al la trono… kaj ĉiun horon mi estus preta morti por la bono de mia popolo… Ho, kial mi ne sekvis la deziron de mia koro, rifuzante diri ”jes,” kiam ili ĉiuj ĉirkaŭe kriis: ”Militon, militon!”… Tamen ĉu mi povis kontraŭstari?

Dio estas mia atestanto, mi ne povis… Kio min devigis – mi mem tion ne plu precize scias – tion mi nur scias – estis nekontraŭstarebla premo de la ekstero – de vi mem, vi mortintaj soldatoj… Ho, kiel malĝoje, malĝoje – kiel vi suferis, kaj nun vi kuŝas ĉi tie kaj sur aliaj batalkampoj – forprenitaj de kartoĉoj kaj sabrofrapoj, de ĥolero kaj tifo…

Ho, kial mi ne diris ,,ne”… vi, Elisabeth, petis min, ke mi tion diru… Ho, se mi ĝin estus dirinta! La penso estas nesuferebla, ke… ha, ĉi tiu mondo estas tro neperfekta… tro, tro da ĝemindaĵoj!…

Dum mi tiamaniere pripensis por li, mia rigardo fiksis liajn trajtojn, kaj nun – jes, ”estis tro, tro da ĝemindaĵoj” nun li kovris sian vizaĝon per ambaŭ manoj kaj ploregis.

Tio okazis dum la festo de la mortintoj en 1866, sur la mortokampo de Sadova.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.