La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


FOR LA BATALILOJN!

Aŭtoro: Bertha von Suttner

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Antaŭparolo

Estis en la jaro 1906, kiam baronino Bertha von Suttner, gastante ĉe miaj gepatroj, la unuan fojon min atentigis pri Esperanto kaj al mi, juna homo, rekomendis la lernadon de tiu lingvo. Mi sekvis la inviton, kaj kiom da ĝojo mi ŝuldas al Esperanto! Senfinan spiritan kaj animan gajnon, multajn neforgeseblajn tagojn, la plej karajn memorojn! Tial kun granda plezuro mi plenumas la peton, verki mallongan antaŭparolon por ĉi tiu libro, ĉar tio donas al mi la okazon, esprimi el plena koro mian dankon al la altŝatata batalantino por pacon kreantaj ideoj, dankon por ŝia tiama instigo.

Kiam la konata germana poeto Peter Rosegger la unuan fojon legis la libron de Bertha von Suttner ”Die Waffen nieder!” li diris: ”Kiel la biblio, ĉi tiu libro estu tradukota en ĉiujn lingvojn de la mondo”, kaj baldaŭ la libro komencis sian voja ĝon, trakuris ĉiujn landojn de la mondo kaj estas tradukita en multajn naciajn lingvojn, kaj ĉie ĝi varbis novajn anojn por la granda ideo de la paco kaj de la interkompreno inter la popoloj. Kio nun estas pli natura ol tio, ke la libro, kies celo estas la interkompreno inter la homoj, ankaŭ estu tradukata en tiun lingvon, kiu fine ebligos la interkomprenadon, en la internacian helplingvon Esperanto. ”Esperanto kaj pacifismo estas gekuzoj,” estis la teksto de telegramo, kiun Bertha von Suttner foje sendis al la Dresdena Esperanto-Societo. Manon en mano, fidele unuiĝintaj kiel du gefratoj, la du grandaj ideoj unuiĝis en ĉi tiu libro. Tiel ili kune plenumu sian taskon, por neforgeseble utili al la homaro; tiam la traduko estos atinginta sian celon. La esperantistaj pacifistoj ŝuldas grandan dankon al la tradukinto de la libro, sinjoro Prof. Armand Caumont, kiu entuziasme kaj malegoiste prenis sur sin ĉi tiun laboron.

Dankon ankaŭ al la Esperantista Literatura Asocio, kiu tralegis la manuskripton, dankon ankaŭ al la du altŝatataj amikinoj de la paco- kaj Esperanto-movadoj, Misses P. H. kaj A. Peckover; kiuj per malavara financa helpo ebligis la eldonon de la verko.

Ĝi do eliru en la mondon, ĝi donu multe da utilo kaj da bono.

Financa profito fluu en la kason de la nove fondita unuiĝo: Paco per Esperanto.

Dresden 1914

D-ro Heinrich Arnhold


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.