La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() FOR LA BATALILOJN!Aŭtoro: Bertha von Suttner |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Kvar jarojn poste. Miaj du – nun deksep- kaj dekokjaraj fratinoj estis prezentotaj al la kortego. Okaze de tio mi decidis reiri ”en la mondon”.
La tempo pasinta laŭkutime efikis, iom post iom kvietigante mian doloron. La malespero aliiĝis en funebron, la funebro en melankolion, la melankolio en indiferentecon, kaj tiu fine en renovigitan vivĝojon. Iun matenon mi vekiĝis kun la konscio, ke mi ja troviĝas en enviinda, feliĉon promesanta situacio: dudektrijara, bela, riĉa, nobela, libera, patrino de ĉarma knabo, anino de amema familio – ĉu tio ne sufiĉas por ĝui la vivon?
La mallonga jaro de mia edzineca vivo kuŝis post mi kvazaŭ sonĝo. Jes – mi estis treege enamiĝinta al mia bela husaro; jes – la disiĝo faris al mi grandan ĉagrenon, la perdo sovaĝan doloron – sed tio estis nun pasinta. Mia amo ne estis tiel intime kunligita kun la vivo de mia animo, ke mi ne povus postvivi, suferi disŝiron: por tio nia kunestado daŭris tro mallonge. Ni nin reciproke adoris, kiel du flamaj geamantoj; sed nek koro kun koro, nek spirito kun spirito kunmiksis, firme ligitaj per reciprokaj estimo kaj amikeco, kiel okazas ĉe geedzoj, kiuj dum longaj jaroj kunspertis suferojn kaj ĝojojn.
Mi ankaŭ ne estis lia plej granda, plej necesega trezoro; ĉu alie li estus forlasinta min tiel gaje kaj sen deviga devo? – Lia regimento neniam formarŝis. – Cetere dum la kvar jaroj mi iom post iom estis aliiĝinta; mi estis akirinta konojn kaj ideojn, kiujn mi ne suspektis je la tempo de mia edziniĝo – kaj pri kiuj ankaŭ Arno – tion mi nun komprenis – ne havis ideon; kaj tial, laŭ pli ol unu rilato – se li reviviĝus, – li ne sentus kiel mi pri ĉiuj spiritaj kaj animaj aferoj.
Mi nun diros, kiamaniere fariĝis en mi tiu aliiĝo.
Unu jaro de mia vidvineco estis pasinta, la malespero – unua fazo – estis fariĝinta funebro; sed ankoraŭ tre korŝiriga funebro.
Mi tute malakceptis ian renovigon de societaj rilatoj. Mi opiniis, ke de nun mia vivo devas esti dediĉita nur al la edukado de mia filo Rudolf.
Mi neniam plu nomis la infanon ”Ruru” aŭ ”kaporalo,” la infanaj ludoj de la enamiĝintaj gepatroj estis pasintaj; la etulo fariĝis mia ”filo Rudolf,” la sankta centro de ĉiuj miaj penado, espero kaj amo. Por estonte povi esti por li bona instruantino – aŭ almenaŭ por esti kapabla sekvi liajn studojn kaj esti por li intelekta kamaradino, mi volis mem akiri kiel eble plej multe da konoj. Cetere legado estis la sola distraĵo, kiun mi permesis al mi – mi do denove enprofundiĝis en la trezorojn de nia kastela biblioteko. Mi precipe deziregis rekomenci mian estinte preferatan studon de la historio. Dum la lasta tempo, kiam la milito postulis tiom da oferoj de mi kaj de miaj samtempuloj, mia antaŭa entuziasmo treege malvarmi ĝis, kaj mi deziris ĝin revarmigi per taŭga legado. Kaj efektive ĝi kelkfoje havigis al mi iom da konsolo, kiam, leginte kelkajn paĝojn de batalraportoj kaj la aldonitajn glorigojn de la herooj, mi pensis, ke la morto de mia kompatinda edzo kaj mia vidvineca suferado estis entenataj kiel eroj en simile grava historia okazaĵo. Mi diras ”kelkfoje”, ne ĉiufoje. Tamen mi ne povis plene retrovi la sentojn de mia knabineco, kiam mi volis simili al la virgulino de Orléans. Multaj el la legitaj fieraj laŭdadoj, akompanantaj la batalpriskribojn, ŝajnis al mi neĝustaj kaj nerealaj, kiam mi samtempe prezentis al mi la teruraĵojn de la batalo – tiel falsaj kiel ladaj moneroj, ricevitaj kiel pago por vera perlo. Ĉu la perlo ”vivo” estas honeste pagata per la ladaj frazoj de la historiaj postmortaj laŭdadoj?
Mi baldaŭ estis elĉerpinta la provizon de la historiaj verkoj en la libraro. Mi petis nian libriston, ke li sendu al mi novan historian verkon por ekzameno. Li sendis ”History of Civilisation” de Thomas Buckle. ”La verko ne estas finita,” skribis la libristo, ”sed la du senditaj volumoj, destinitaj kiel enkonduko, estas per si mem tutaĵo, kaj ilia apero faris grandan sensacion, kaj en Anglujo, kaj en la cetera civilizita mondo; la aŭtoro, oni diras, fondis per ĝi novan komprenon de historio.”
Efektive, jes: tute novan. Kiam mi estis leginta kaj releginta tiujn du volumojn, mi sentis kiel iu, kiu ĉiam loĝinta en mallar ĝa valo, por la unua fojo estas kondukata sur unu el la ĉirkaŭantaj suproj, de kiu vidiĝas vasta kamparo, kovrita per konstruaĵoj kaj ĝardenoj, kaj limigita de senfina maro. Mi ne volas aserti, ke mi – dudekjara, kiu havis nur la edukitecon supraĵan de la junulinoj – komprenis la libron en ĝia tuta graveco – aŭ por konservi la supre uzitan bildon – ke mi komprenis la noblecon de la monumentaj konstruaĵoj kaj la grandecon de la oceano, kiuj kuŝis antaŭ miaj mirantaj okuloj; sed mi estis blindigita, subigita; mi vidis, ke trans mia mallarĝa hejma valo ekzistas vasta, vasta mondo, pri kiu mi ĝis nun neniam aŭdis. Nur kiam mi relegis la libron, post dek kvin aŭ dudek jaroj, kaj kiam mi estis studinta aliajn verkojn, skribitajn en la sama spirito, mi eble povis diri, ke mi ĝin komprenas. Tamen unu aferon mi jam tiam komprenis: La historio de la homaro ne estas farata – kiel estis la malnova vidmaniero – per la reĝoj kaj ŝtatministroj, per militoj kaj traktatoj, naskitaj de la ambicio de unuj kaj la ruzo de aliaj, sed per la iom-post-ioma disvolvo de la inteligenteco. La korteg- kaj militkronikoj, kiuj kuniĝas en historiaj verkoj, sciigas nin pri la tiamaj civilizoj, sed ne pri iliaj movantaj kaŭzoj…
La tradician admiron, kun kiu aliaj historiistoj kutime rakontas la vivon de potencaj konkeristoj kaj landdetruistoj, mi en Buckle ne trovis. Male, li atestas, ke ŝatado de la militista profesio estas laŭ inversa proporcio al la civilizo de la popolo: ju pli oni malantaŭeniras en la barbaran estintecon, des pli oftaj estas la militoj inter la homoj kaj malofta la paco: provinco kontraŭ provinco, urbo kontraŭ urbo, familio kontraŭ familio. Li akcentas, ke dum la progreso de la civilizo, pli ol la milito mem, malfortiĝas la emo al la milito. Tio estis ankaŭ mia konvinko. Eĉ dum mia mallonga vivo tiu malfortiĝo okazis; kaj se mi ofte estis subpreminta tiun movon kiel malindan malkuraĝon, kredante ke mi sola estas kulpa de tia krimo, mi nun ekkonis, ke tio estis en mi nur malforta resono de la spirito de la epoko, ke scienculoj kaj pensemuloj kiel ĉi tiu historiisto, ke sennombraj homoj kune kun li perdis la antaŭan admiron al la milito, kiu – kiel ĝi estis fazo de mia infaneco – prezentiĝis nun en ĉi tiu libro kiel fazo de la socia infaneco.
Mi do trovis en la historia verko de Buckle la malon de tio, kion mi serĉis en ĝi. Tamen mi konsideris tiun trovitaĵon kiel profiton – mi sentis min relevita, klarigita, trankviligita. Unufoje mi provis paroli kun mia patro pri tiuj ĉi nove akiritaj vidpunktoj – sed vane. Li ne volis sekvi min sur la monton – t. e. li ne volis legi la libron – estis do senutile paroli kun li pri la objektoj, kiujn oni povis vidi nur de tie supre.
Nun sekvis la jaro – dua fazo – en kiu la funebro fariĝis melankolio. Mi nun legis kaj studis ankoraŭ pli diligente. La unua verko de Buckle donis al mi guston al pripensado kaj havigis al mi la ĝojon de plivastigita vido de la mondo. Tion mi nun deziris ĝui pli kaj pli, kaj pro tio mi legis ankaŭ multajn aliajn librojn, verkitajn en la sama spirito. Kaj la intereso, la plezuro, kiun mi trovis en tiaj studoj kunhelpis min eniri la trian fazon – nome forigi la melankolion. Sed kiam la lasta aliiĝo okazis en mi, kiam la ĝojo de la vivo denove veki ĝis, tiam subite la libroj ne plu sufiĉis al mi, tiam mi subite komprenis, ke etnografio kaj antropologio kaj kompara mitologio kaj aliaj -logioj kaj -grafioj tute ne kapablus kontentigi miajn sopirojn, ke por juna virino en mia situacio la vivo pretigas ankaŭ aliajn pli belajn florojn de feliĉo, al kiuj mi nur bezonis etendi la manon… Kaj tiel okazis, ke dum la vintro 1863 mi proponis mem enkonduki miajn pli junajn fratinojn en la mondon, kaj mi malfermis miajn salonojn al la viena societo.
* * *
Marta, grafino Dotzky, riĉa, juna vidvino, sub tiu multpromesanta nomo mi troviĝis en la nomaro de la ”granda mondkomedio”.
Kaj mi devas konfesi, ke tiu rolo plaĉis al mi. Ne estas malgranda plezuro, ricevi respektesprimojn de ĉiuj flankoj, esti festata, dorlotata, superŝutata per honoroj de la tuta societo. Ne estas malgranda ĝuo, post preskaŭ kvarjara retiriĝo, subite eniri en turniĝon de ĉiuspecaj plezuroj, konatiĝi kun interesaj, gravaj homoj, preskaŭ ĉiutage partopreni en brila festo – kaj dume konscii, ke oni estas mem la centro de la ĝenerala atento.
Ni tri fratinoj estis ricevintaj la alnomon ”la diinoj de la monto Ida”, kaj la erispomoj estas nekalkuleblaj, kiujn la diversaj junaj Parisoj dividis inter ni; mi kompreneble – kun mia supre citita teatra indeco ”riĉa vidvino” estis ordinare la preferata. Cetere en mia familio – kaj ankaŭ iomete en mia propra konscio – ekzistis la konvinko, ke mi ree edziniĝos.
Onklino Maria, en siaj homilioj ne plu aludis al la mortinto, kiu ”tie supre min atendas”, ĉar, se dum la mallongaj teraj jaroj, kiuj apartigis min de la tombo, mi alprenus duan edzon – eventualaĵo dezirita de onklino Maria mem – la agrableco de la ĉiela revido kun la unua estus pro tio treege malpliigita.
Ŝajnis, ke ĉiuj ĉirkaŭ mi estis forgesintaj la ekziston de Arno – nur ne mi. Kvankam la tempo estis kvietiginta mian doloron pri li – lian figuron ĝi ne estis elviŝinta. Oni povas ĉesi funebri pri siaj mortintoj – la funebro ne dependas de la volo – sed oni ne rajtas ilin forgesi. Mi konsideris tiun silenton de mia ĉirkaŭantaro pri la martinto kiel duan mortigon, kaj volis des pli multe pensi pri li. Mi prenis sur min la devon, ĉiutage paroli kun eta Rudolf pri lia patro, kaj en sia vespera preĝo la infano devis ĉiam diri: ”Ho, Dio, estigu min bona kaj brava, pro amo al mia kara patro.”
Miaj fratinoj kaj mi nin bonege amuzis – mi certe ne malpli ol ili. Estis ja kvazaŭ ankaŭ mia unua apero en la mondo.
La antaŭan fojon mi estis enkondukita kiel fianĉino kaj novedziniĝintulino; tiam kompreneble ĉiuj amindumantoj evitis min, kaj la plej granda ĉarmo de la ”monda” vivo, estas la amindumantoj. Sed strange! Kvankam mi ĝojis vidi aron da amindumantoj ĉirkaŭ mi, neniu el ili min forte impresis. Barilo preskaŭ neforigebla estis inter ili kaj mi. Kaj tiu barilo stariĝis dum la tri jaroj de mia soleca studado kaj pripensado.
Ĉiuj ĉi brilaj junaj sinjoroj, kies vivinteresoj ĉefe konsistis el sporto, ludado, baleto, kortega babilado kaj maksimume el profesia ambicio – la plimulto estis militistoj – havis neniun ideon pri la veroj, kiujn mi vidis en miaj libroj kaj tiel ĝuis. Tiu lingvo, de kiu mi ja estis lerninta nur la elementojn, sed pri kiu mi sciis, ke en ĝi sciencistoj pridiskutas kaj estonte solvos plej altajn demandojn, tiu lingvo estis por ili ne nur ”hispana lingvo,” sed – patagona.
El tiu kategorio de junuloj mi ne elektos edzon – pri tio mi estis certa. Entute mi ne rapidis denove rezigni mian liberecon por mi tiel plaĉan. Mi tiel apartigis miajn sopirantojn de mi, ke neniu el ili kuraĝis fari proponon, kaj ke neniu el la societo povis diri pri mi la domaĝigan parolon: ”ŝi lasas sin amindumi.” Mi volis, ke mia filo Rudolf estonte povu esti fiera pri sia patrino – ke li ne trovu eĉ ereton da suspekto sur la pura spegulo de ŝia bonfamo. Tamen, se okazus, ke mia koro denove amus – tio povus esti nur por indulo – mi ja estis inklina profiti la rajton, kiun havis ankoraŭ mia junaĝo, esti feliĉa sur la tero kaj reedziniĝi.
Intertempe – ne konsiderante amon kaj feliĉon – mi estis tre gaja. Dancado, teatro, tualeto tre plaĉis al mi. Tamen mi malatentis nek mian Rudolfon, nek mian propran perfekti ĝon. Mi ne profundiĝis en specialajn studojn, sed mi ĉiam sciiĝis pri la intelekta movado, havigante al mi la plej rimarkindajn eldonaĵojn de la mondliteraturo, kaj regule kaj atente legante ĉiujn artikolojn, ankaŭ la sciencajn, de Revue des deux Mondes kaj de similaj gazetoj. Tiu okupo kaŭzis, ke la antaŭe menciita barilo, kiu apartigis min de la ĉirkaŭanta junularo, fariĝis pli kaj pli alta – sed tio estis bona. Mi volonte estus akceptinta en mia salono kelkajn personojn el la literatura kaj scienca mondoj, sed tio ne estis farebla en la medio, en kiu mi moviĝis. Burĝaj elementoj ne rajtis esti intermiksitaj kun la aŭstria tielnomata ”societo”. Precipe tiam; depost tiu tempo tiu ekskluzivema spirito iomete aliiĝis, kaj la modo nun permesas, ke oni malfermu sian salonon al kelkaj reprezentantoj de la arto kaj de la scienco. Je la tempo, pri kiu mi parolas, tio ne okazis. Kiu ne estis akceptebla ĉe la kortego – t. e. kiu ne povis montri dek ses prapatrojn – estis nepre eksigita. Nia kutima societo estus ofendita renkonti ĉe mi nenobelajn personojn, kaj ne estus trovinta la ĝustan manieron interrilati kun ili. Kaj tiuj ĉi mem estus enuintaj en mia salono plena de grafinoj, sportemuloj, maljunaj generaloj kaj maljunaj kanonikinoj.
Kiun intereson povus trovi sprituloj kaj scienculoj, literaturistoj kaj artistoj, en diskutadoj eterne samaj: ĉe kiu oni dancis hieraŭ, kaj ĉe kiu oni dancos morgaŭ – ĉu ĉe Schwarzenberg, ĉe Pallavicini aŭ ĉe la kortego – kiujn pasiojn inspiras la baronino Pacher, kiun aspiranton grafino Palffy rifuzis, kiom da bienoj posedas princo Croy, de kia ”nasko” estas la juna Almasi, ĉu Festetics aŭ Wenkheim, kaj ĉu tiu Wenkheim, kies patrino estis iu Khevenmüller… ktp. Tio nome estis la temo de la plimulto el la interparoladoj farataj ĉirkaŭ mi. Ankaŭ la spritaj kaj kleraj homoj, el kiuj kelkaj trovi ĝis en niaj rondoj – politikistoj kaj tiuspecaj – sin kredis devigataj, kiam ili interrilatis kun ni – dancanta junulinaro – alpreni tiun saman frivolan kaj senspritan parolmanieron.
Kiel volonte mi ofte, post iu festeno, estus rifuĝinta en angulon, kie kelkaj el niaj multvojaĝintaj diplomatoj, elokventaj imperiaj konsilantoj aŭ aliaj gravaj viroj interŝangis siajn opiniojn pri gravaj demandoj – sed tio ne estis farebla; mi ja devis resti kun la aliaj junaj virinoj kaj priparoli la tualetojn, kiujn ni estis pretigantaj por la proksima granda balo. Kaj, eĉ se mi estus eniginta min en tian grupon, subite la ĵus okazintaj konversacioj pri nacia ekonomio, pri Byrona poezio, pri opinioj de Strauss kaj Renan, estus ĉesintaj, kaj oni estus dirinta: ”Ha, grafino Dotzky!… hieraŭ ĉe la sinjorina pikniko vi aspektis tute sorĉa… kaj vi sendube iros morgaŭ al la akcepto en la rusa ambasadorejo?”
* * *
”Permesu, kara Marta,” diris mia kuzo Konrad Althaus, ”ke mi prezentu al vi la leŭtenant-kolonelon barono Tilling.”
Mi klinis la kapon. La prezentinto foriris, kaj la prezentito restis silenta. Mi pensis, ke tio estas invito al danco, kaj mi leviĝis de mia seĝo kun maldekstra brako rondige levita, preta apogi ĝin sur la ŝultron de barono Tilling.
”Pardonu, grafino,” li diris kun rideto, kiu malkovris brile blankan dentaron, ”mi ne scipovas danci.”
”Ha – des pli bone,” mi respondis residiĝante, ”mi aparti ĝis tien ĉi por iom ripozi.”
”Kaj mi petis la honoron esti prezentata al vi, grafina moŝto, por alporti al vi sciigon.”
Mi rigardis surprizite. La barono havis tre seriozan mienon.
Li ne plu estis juna, eble kvardekjara, kun kelkaj arĝentaj fadenoj ĉe la tempioj – entute nobla, simpatia aperaĵo. Mi kutimis rigardi ĉiun novan prezentiton kun la silentaj demandoj: Ĉu vi estas aspiranto? – ĉu mi vin akceptus? En ĉi tiu okazo mi respondis al la du demandoj per tuja ”ne”. Li tute ne havis la komplezeme adorantan esprimon, kiun alprenas tiuj, kiuj alproksimiĝas al virinoj kun tiel diritaj ”intencoj”; kaj la dua demando estis jam neita, kaŭze de lia uniformo. Duan fojon mi ne donus mian manon al soldato – tion mi estis firme decidinta. Ne nur ĉar mi ne volis ree suferi la teruran maltrankvilon vidi mian edzon formarŝi al la milito; sed precipe ĉar mi dume estis akirinta pri milito novajn ideojn, pri kiuj mi neniam akordiĝus kun militisto.
Leŭtenant-kolonelo Tilling ne obeis mian inviton sidiĝi apud mi.
”Mi ne volas ĝeni vin longe, grafino. Tio, kion mi devas al vi sciigi, ne konvenas por balfesto. Mi nur volas peti de vi la permeson, viziti vin en via domo; ĉu vi povas fiksi tagon kaj horon por interparolo?”
”Mi akceptas ĉiusabate inter la dua kaj kvara.”
”Tiam via domo inter la dua kaj kvara similas abelujon, kie la mielportantoj el- kaj enflugas.”
”Kaj mi kiel reĝino sidas en la ĉelo, vi pensas – tio estas tre ĉarma komplimento.”
”Komplimentojn mi neniam faras – kaj ankaŭ ne mielon, kaj pro tio la sabata svarmhoro tute ne konvenas al mi; mi nepre devas paroli kun vi sola.”
”Vi incitas mian scivolon. Ni diru do morgaŭ, mardon, je la sama horo; mi estos hejme por vi kaj por neniu alia.”
Li dankis per riverenco kaj foriris. Iom poste mia kuzo Althaus preteriris. Mi alvokis lin, sidigis lin apud mi, kaj petis de li informon pri barono Tilling.
”Ĉu li plaĉas al vi? Ĉu li faris tiel grandan impreson sur vin, ke vi tiel insiste petas sciigon pri li? Li estas havebla – nome li estas ankoraŭ fraŭlo. Tamen li ne estas libera… Oni murmuras, ke tre altranga sinjorino (Althaus nomis princinon el reganta familio) lin al si katenas per amaj ligiloj – pro tio li ne edziĝos. Lia regimento nur de nelonge alvenis ĉi tien, kaj tial oni ankoraŭ ne ofte lin vidis en societo – li ankaŭ, mi supozas, tute ne ŝatas balojn kaj tiuspecajn amuzadojn. Mi konati ĝis kun li en la nobela kazino, kie li ĉiutage pasigas kelkajn horojn; sed plej ofte li estas enprofundiĝinta en gazetojn en la legoĉambro, aŭ okupata per ŝakludo kun la plej bonaj ludantoj. Mi miris, vidante lin ĉi tie – sed, ĉar la dommastrino estas lia kuzino, lia mallonga ĉeesto ĉe la balo fariĝas komprenebla – li jam estas for. Kiam li estis adiaŭinta vin, mi vidis lin foriri.”
”Ĉu vi lin prezentis al aliaj sinjorinoj?”
”Ne, nur al vi. Sed pro tio vi ne rajtas imagi, ke li de malproksime enamiĝis, kaj tial deziris konatiĝi kun vi: – ’ĉu vi ne povas diri al mi,’ li min demandis, ’ĉu grafino Dotzky, naskita Althaus – verŝajne via parencino – estas tie ĉi? Mi devas paroli kun ŝi.’ – ’Jes,’ mi respondis, montrante vin al li ’tie en tiu angulo, sur la sofo – blue vestita.’ – ’Ha tiu? Bonvolu prezenti min al ŝi.’ – Tion mi komplezerne faris, – ne suspektante, ke mi per tio vin maltrankviligos.”
”Ne diru sensencaĵon, Konrad – mian trankvilon oni ne povas tiel facile subfosi. Tilling? kia familio ĝi estas? – Mi aŭdas la nomon la unuan fojon.”
”Ha, ha! vi ne cedas… Kia feliĉa homo! Mi dum tri longaj monatoj, kun elĉerpo de ĉiuj miaj ensorĉaj fortoj, penis min enŝteli en vian favoron – vane. Kaj tiu malvarma leŭtenantkolonelo – li estas malvarma kaj sensenta, mi certigas vin – venis, vidis kaj venkis. – Vi demandas, kia familio estas la Tillinga? Mi opinias de prusa deveno – sed la patro iam eniris la aŭstrian militservon – lia patrino ankaŭ estas prusino. – Vi certe rimarkis lian nordgermanan akcenton.”
”Jes, li admirinde parolas la germanan lingvon.”
”Kompreneble, ĉio estas admirinda ĉe li.” Althaus stariĝis.
”Sufiĉas nun. Permesu, ke mi lasu vin al viaj revoj; mi provos interparoli kun sinjorinoj, kiuj – ”
”Vin trovas admirinda. Sendube estas multaj tiaj.”
Mi forlasis la balon frue. Miaj fratinoj povis resti pli longe sub la protekto de onklino Maria, kaj nenio min restigis. Mi ne plu deziris danci, mi sentis min laca kaj sopiris al soleco.
Kial?… Ĉu certe ne, por povi senĝene pensi pri Tilling?… Nu, jes – ĉar je noktmezo mi ankoraŭ enskribis en la ruĝajn kajerojn la supre cititan interparoladon, aldonante la jenajn rimarkojn: ”Interesa homo, tiu Tilling… La altranga virino, kiu lin amas, eble nun pensas pri li… aŭ eble li ĵus genufleksas antaŭ ŝi, kaj ŝi ne estas tiel sola – soleca – kiel mi. Ha, ke mi povu ami iun tre intime!… ne estas necese, ke li estu Tilling – mi ja ne konas lin… Ne pro Tilling mi envias la princinon, sed pro ŝia enamiĝo. Kaj ju pli pasie, ju pli varme ŝi lin amas, des pli mi ŝin envias.”
Mia unua penso, kiam mi vekiĝis, estis ankoraŭ Tilling. Jes ĝuste, li volas veni hodiaŭ al mi pro gravaj sciigoj. Mi de longe ne estis tiel scivola kiel hodiaŭ pri tiu vizito. Je la fiksita horo mi ordonis, ke escepte la atendaton, oni neniun akceptu. Miaj fratinoj forestis; onklino Maria, la nelacigebla protektantino, estis akompaninta ilin sur la glitkurejon.
Mi sidiĝis en mian saloneton – vestita per beleta hejma tualeto el violkolora veluro (la viola koloro, kiel oni scias, bone konvenas al la blondulinoj), prenis libron en manon kaj atendis. Mi ne atendis longtempe: dek minutojn post la dua barono Tilling eniris.
”Kiel vi vidas, grafino, mi akurate uzas vian permeson,” li diris, kisante mian manon.
”Feliĉe,” mi respondis, ridetante kaj montrante al li seĝon; ”mi alie estus pereinta pro senpacienco, ĉar vi vere tre incitis mian scivolon”
”Mi do, sen ia antaŭparolo, tuj diros al vi, kion mi devas diri. Se mi ne faris tion hieraŭ, estis por ne malbonigi vian ĝojan humoron – ”
”Vi min timigas – ”
”Unuvorte: mi partoprenis la batalon de Magenta – ”
”Kaj vi vidis Arnon mortanta?” mi ekkriis.
”Jes, kaj mi povas informi vin pri liaj lastaj momentoj.”
”Parolu,” mi diris tremante.
”Ne tremu, grafino. Se liaj lastaj momentoj estus estintaj tiel teruraj kiel tiuj de multaj aliaj kamaradoj, mi certe ne parolus pri ili kun vi: ne ekzistas pli malĝoja afero ol aŭdi pri kara mortinto, ke li mortis turmentite – sed tio ne okazis al Arno Dotzky.”
”Vi forprenas ŝtonon de mia koro. Rakontu.”
”Mi ne ripetos al vi la sensignifan frazon, per kiu oni kutimas konsoli la postvivantojn de soldatoj: ’Li mortis kiel heroo’”; ĉar mi ne bone komprenas, kion tio signifas; – sed la veran konsolon mi povas prezenti al vi: li mortis ne pensante pri morto. Li de la komenco estis konvinkita, ke neniu malbono trafos lin. Ni ofte estis kune, kaj li ofte rakontis al mi pri sia familia feliĉo, montris al mi la portreton de sia juna, bela edzineto kaj tiun de sia infano; li petis min viziti lin en sia hejmo, tuj kiam la milito finiĝos. Dum la buĉado de Magenta mi okaze troviĝis ĉe lia flanko. Mi ŝparas al vi la priskribon de la antaŭaj scenoj – io tia estas nerakontebla. Militemaj viroj en mezo de la pulvofumo kaj de la kuglohajlo estas kaptataj de tia deliro, ke ili efektive ne scias, kio okazas ĉirkaŭe.
Dotzky estis tia viro. Liaj okuloj brilegis, li celis per firma mano; li estis en plena milita ebrieco, tion mi – sobrulo – povis vidi. Tiam alflugis grenadkuglo kaj falis kelkajn paŝojn for de ni. Kiam la monstro krevis, dek homoj falis – inter ili Dotzky. Ĝemkrioj aŭdiĝis – sed Dotzky ne kriis: li estis senviva.
Mi kaj kelkaj aliaj kamaradoj kliniĝis super la falintoj, por helpi ilin, se eble. Sed ne estis eble. Ili ĉiuj agoniis, terore disŝiritaj kaj dispecigitaj, kruelege turmentataj… Nur Dotzky, apud kiu mi unue genuis, ne spiris plu; lia koro estis kvieta kaj el la disŝirita flanko la sango elfluis en tiaj torentoj, ke – se lia stato estus estinta nur sveno kaj ne morto – oni ne povis timi, ke li rekonsciiĝu.”
”Timi?” mi plorante interrompis.
”Jes – ĉar ni estis devigataj postlasi ilin solaj: Antaŭ ni sonis denove la mortigon ordonanta ’hurá!’ kaj malantaŭ ni aroj da rajdantoj rapide alkuris, kiuj ĉi tiujn falintojn superrajdos – feliĉa la senkonsciulo! Lia vizaĝo havis esprimon tute trankvilan, sendoloran – kaj kiam, post la batalo, ni kolektis niajn mortintojn kaj vunditojn, mi trovis lin sur la sama loko kaj kun la sama paca esprimo. Tion mi volis diri al vi, grafino. Mi ja estus povinta tion fari antaŭ kelkaj jaroj kaj, ĉar mi ne renkontis vin, skribi al vi – sed la ideo venis al mi nur hieraŭ, kiam mia kuzino diris al mi, ke ŝi inter siaj gastoj atendis la belan vidvinon de Arno Dotzky. Senkulpigu min, se mi vekis dolorajn rememorojn; mi tamen kredas, ke mi plenumis devon, liberigante vin de malagrablaj duboj.”
Li stariĝis. Mi etendis al li la manon.
”Mi dankas, barono Tilling,” mi diris, sekigante miajn larmojn.
”Vi efektive faris al mi valoran donacon: la trankviligon, ke la fino de mia kara edzo estis sen doloro kaj turmento … Sed restu iom pli longe, mi petas… Mi dezirus aŭdi vin plue… Antaŭe en via parolado vi alprenis tonon, kiu vibrigis certan kordon en mia animo – sen ĉirkaŭfrazo, vi abomenas la militon?”
La vizaĝo de Tilling mallumiĝis.
”Senkulpigu min, grafino,” li diris, ”se mi ne respondas al vi pri tiu temo. Mi ankaŭ bedaŭras, ke mi ne povas resti pli longtempe – oni min atendas.”
Nun mia vizaĝo alprenis malvarman esprimon: Supozeble la princino lin atendis – kaj tiu penso estis al mi malagrabla.
”Do, mi ne retenos vin, sinjoro leŭtenant-kolonelo,” mi diris malvarme.
Ne petante eĉ la permeson reveni, li riverencis kaj foriris.
* * *
La karnavalo estis finita. Roza kaj Lili, miaj fratinoj, estis treege amuziĝintaj. Ĉiu enkatalogis duonan dekduon da ”konkeroj”; tamen ne estis inter ili dezirinda fianĉo, la ”ĝusta” ne ankoraŭ aperis, nek por unu, nek por la alia. Des pli bone; ili volonte ĝuos ankoraŭ kelkajn jarojn de fraŭlineco, antaŭ ol porti la edzinan jugon.
Kaj mi? En la ruĝaj kajeroj mi trovas miajn karnavalajn impresojn notitajn jene: ”Mi ĝojas, ke la dancado finiĝis. Ĝi komencis fariĝi monotona. Ĉiam la samaj dancaj rondiroj kaj ĉiam la samaj paroladoj kaj ĉiam la sama dancanto – ĉar ĉu estas la husara leŭtenanto Z. , aŭ la dragona leŭtenanto P. , aŭ la ulana kapitano N. – estas tamen ĉiam la samaj kliniĝoj, la samaj rimarkoj, la samaj ĝemoj kaj rigardoj. Ne unu interesa homo inter ili, ne eĉ unu. Kaj la sola, kiu eble… ni ne parolu pri li, li ja apartenas al sia princino. Ŝi estas bela virino, jes – mi konsentas, sed mi trovas ŝin tre nesimpatia.”
Kvankam la karnavalo kun siaj grandaj balfestoj estis finita, la societaj amuzoj ne estis ĉesintaj. Vesperkunvenoj, festenoj, koncertoj: la turniĝo daŭris. Oni ankaŭ intencis grandan amatoran teatran prezenton, sed nur post pasko. Por la festotagoj modereco en amuzo estis ja deviga, kaj laŭ la opinio de onklino Maria, ni tute nesufiĉe nin moderigis. Ŝi ne pardonis al mi, ke mi ne regule ĉeestis la fastopredikojn; ŝi sin venĝis pro mia indiferenteco trenante Rozan kaj Lilin al ĉiuj famaj predikistoj. Tio ne malplaĉis al la junulinoj, ĉar unue ili renkontis en la preĝejoj sian tutan konataron – patro Klinkowstrom estis same laŭmoda ĉe la jesuitoj kiel la Murska en la operejo – kaj due ili estis ankaŭ sufiĉe piaj.
Sed mi, dum tiu fastotempo, ne nur la predikojn preterlasis, sed ankaŭ la vesperkunvenojn. Mi subite estis perdinta la guston al societaj kuniĝoj kaj pli ŝatis resti sola hejme – ludi kun mia filo, kaj, kiam la knabeto estis en lito, sidiĝi apud la kameno kun libro kaj legi. Kelkfoje mia patro min vizitis kaj babilis kun mi dum unu, du horoj. Kompreneble reaperis la rakontoj pri liaj militiroj. Mi estis sciiginta al li la raporton de Tilling pri la fino de Arno; sed li ricevis la sciigon sufiĉe malvarme.
Ĉu soldato mortis suferante aŭ ne suferante, ŝajnis al li demando tute negrava. ”Esti restinta” – kiel nomiĝas morto sur batalkampo – estis laŭ lia opinio afero tiel laŭdinda, kaŭzita de destino tiel nobla, ke la detaloj de la korpaj suferadoj estis ne atentindaj. En lia buŝo ”restinta” sonoris kvazaŭ enviinda konstato de speciala supereco, kaj la plej proksima agrablaĵo, laŭ lia percepto, evidente estis ”esti vundita”.
La maniero, laŭ kiu li rakontis pri si mem kun fiero, kaj pri aliaj kun respekto, ke ili estis vunditaj en ĉi tiu aŭ tiu batalo, igis tute forgesi, ke la afero vere kaŭzis suferon. Kia diferenco kompare kun la mallonga rakonto de Tilling priskribante la dek malfeliĉulojn, kiuj dispecigitaj de la krevanta ĵetaĵo, laŭte ĝemis – kia alia tono de emocianta kompato estis en ĝi!
Mi ne ripetis al mia patro la parolojn de Tilling, ĉar mi instinkte sentis, ke ili ŝajnus al li nemilitistaj kaj malpliigus lian estimon al la parolinto, kaj tio estus ĉagreniginta min, ĉar ĝuste la eble nemilitista, sed certe humana abomeno, kun kiu li vidis kaj rakontis la teruran morton de siaj kunbatalantoj, estis impresinta mian koron.
Kiel volonte mi estus parolinta pli multe kun Tilling pri tiu temo – sed li ne ŝajnis inklina al pli da intimeco kun mi. Depost lia vizito dek kvar tagoj pasis kaj li ne ripetis sian viziton, nek min renkontis en societo. Nur du, tri fojojn sur Ringstrasse kaj en la Burgteatro mi vidis lin: li respekte min salutis, mi amike dankis – nenio plu. Ĉu nenio plu?… Kial batis mia koro en tiuj okazoj; kial mi dum horoj ne povis forgesi la geston de lia saluto?…
”Kara infano, mi havas peton al vi.”
Kun tiuj ĉi vortoj, iun matenon mia patro eniris mian ĉambron.
Li tenis en mano paketon envolvitan en papero, ”jen mi alportas ion al vi,” li aldonis, metante la objekton sur la tablon.
”Peto kaj donaco samtempe?” mi diris ridante. ”Tio estas korupto.”
”Aŭskultu mian peton, antaŭ ol vi elpakas mian donacon kaj blindiĝas pro ĝia beleco. Mi havas hodiaŭ tedigan festenon – ”
”Jes, mi scias; tri maljunaj generaloj kun siaj edzinoj – ”
”Kaj du ministroj kun siaj; unuvorte solena, rigida, endormiga afero – ”
”Ĉu vi postulas de mi, ke mi – ”
”Jes, mi tion postulas, ĉar – pro tio, ke sinjorinoj volas fari al mi la honoron de sia ĉeesto – mi necese devas havi sinjorinon por ilin akcepti.”
”Tiun oficon ja prenis sur sin onklino Maria.”
”Ŝi hodiaŭ havas kapdoloron; ne estas alia elturniĝo – ”
”Ol oferi vian filinon – kiel jam faris aliaj patroj en antikva tempo – ekzemple Agamemnono Ifigenion – Mi submeti ĝas.”
”Cetere, estas inter la gastoj ankaŭ kelkaj pli junaj personoj: d-ro Bresser, kiu tiel bone min kuracis dum mia lasta malsano kaj al kiu mi volas fari la ĝentilecon de invito; plue leŭtenant-kolonelo Tilling – vi ruĝiĝas – kio estas al vi?”
”Al mi?… Estas scivolemo: mi nun devas vidi, kion vi alportis.”
Kaj mi komencis malligi la paketon.
”Estas nenio por vi – ne atendu perlan ĉirkaŭkolon. Tio estas por Rudi.”
”Jes, mi vidas: skatolo kun ludiloj – ha! plumbaj soldatoj! Sed, paĉjo, la kvinjara infano do ne rajtas – ”
”Mi ludis per soldatoj kiel trijara knabeto – oni ne povas komenci tro frue… Miaj unuaj impresoj estis tamburoj, sabroj – ekzerci, komandi; tiamaniere vekiĝas la amo al la profesio, tiamaniere – ”
”Mia filo Rudolf ne fariĝos soldato,” mi interrompis.
”Marta! Tamen mi scias, ke la deziro de lia patro – ”
”Kompatinda Arno ne plu ekzistas. Rudolf estas mia propraĵo, kaj mi ne volas – ”
”Ke li elektu la plej belan, plej honorindan profesion?”
”La vivo de mia solinfano ne rajtas esti endanĝerota en milito.”
”Mi ankaŭ estis sola filo kaj fariĝis soldato. Arno ne havas fratojn, mi supozas, kaj via frato Otto estas ankaŭ sola filo, kaj tamen mi sendis lin al la militakademio. La tradicio de nia familio postulas, ke la ido de Dotzky kaj Althaus dediĉu siajn servojn al la patrujo.”
”La patrujo lin malpli bezonos ol mi.”
”Se ĉiuj patrinoj pensus sammaniere!”
”Tiam ne estus paradoj – kaj neniaj hommuroj por mortpafi – nenia ’kanonfuraĝo’, kiel oni signife diras. Tio ne estus malfeliĉo.”
Mia patro faris mienon tre koleran. Sed poste li suprentiris la ŝultrojn: ”Ha, vi virinoj!” li diris malestime. ”Feliĉe la junulo ne petos vian permeson; en liaj vejnoj fluas soldatsango – kaj verŝajne li ne restos via sola filo. Vi devas reedziniĝi, Marta. Je via aĝo ne estas bone resti sola. Diru al mi: ĉu ne estas inter viaj aspirantoj unu, kiun vi favore akceptus? Estas ekzemple la kavaleriestro Olensky, kiu morte enamiĝis en vin – li antaŭ ne longe ĝemante malkovris al mi sian amon. Li bonege plaĉus al mi kiel bofilo.”
”Sed ne al mi kiel edzo.”
”Estas ankaŭ majoro Millersdorf – ”
”Eĉ se vi citus al mi la tutan militistan nomaron – estus vane. Je kioma horo okazos via festeno – kiam mi devas veni?” mi demandis por ĉesigi.
”Je la kvina. Sed venu duonhoron pli frue. Kaj nun adiaŭ – mi devas foriri. Salutu Rudin – la estontan ĉefkomandanton de la r. i. armeo.”
* * *
”Solena, rigida, endormiga afero” – diris mia patro pri sia festeno, kaj tia ĝi estus estinta ankaŭ por mi sen la ĉeesto de unu gasto, kiu min strange ekscitis.
Barono Tilling alvenis nur momenton antaŭ la manĝo; mi do povis diri al li nur kelkajn vortojn por respondi al lia saluto, kaj ĉetable, kie mi sidis inter du grizharaj generaloj, la barono estis tiel malproksime de mi, ke mi tute ne povis partoprenigi lin en la konversacio okazanta ĉe mia ekstremaĵo de la tablo. Mi plezure antaŭvidis la reiron en la salonon; tie mi intencis alvoki Tillingon apud mi kaj peti de li pliajn detalojn pri la batalo; mi sopiris ree aŭdi tiun voĉon, kiu la unuan fojon faris sur min tiel simpatian impreson.
Sed por plenumi tiun ĉi intencon, mi komence ne trovis okazon; la du grizharuloj restis miaj fidelaj najbaroj eĉ post la manĝo, kiam en la salono mi verŝis la kafon. Kuniĝis ankoraŭ en duonrondo mia patro, la ministro D., d-ro Bresser – kaj ankaŭ Tilling; sed la interparolado fariĝis ĝenerala. La ceteraj gastoj, inter ili ĉiuj sinjorinoj, sidiĝis en alia angulo de la salono, kie oni ne fumis; dum en nia angulo – mi ankaŭ estis bruliginta cigaredon – fumado estis permesita.
”Ĉu la milito ne baldaŭ rekomenciĝos?” diris unu el la generaloj.
”Hm,” opiniis la alia,” la proksiman militon ni havos kontraŭ Rusujo.”
”Ĉu do ĉiam devas esti proksima milito?” mi interĵetis, sed neniu min atentis.
”Prefere kontraŭ ltalujo,” asertis mia patro. ”Ni nepre devas rehavi nian Lombardion… Enmarŝo en Milano kiel en la jaro 49 kun patro Radetzky kiel ĉefo – tion mi volus ankoraŭ travivi. Estis en sunbrila mateno…”
”Ha, la historion de la enmarŝo en Milano ni ĉiuj konas,” mi interrompis.
”Ĉu ankaŭ tiun de la brava Hupfauf?”
”Mi jes – kaj mi eĉ juĝas ĝin tre malagrabla.”
”Tial, ke vi ne komprenas la aferon.”
”Rakontu, Althaus – ni ne konas tiun historion.”
Tion mia patro volonte konsentis.
”Hupfauf do – el la regimento de la tirolaj ĉasistoj – mem tirolano – okazigis aplaŭdindan sceneton. Li estis la plej bona pafisto imagebla; ĉe ĉiuj celpafadoj li estis reĝo – li preskaŭ ĉiufoje trafis la celon. Kion faris tiu homo, kiam la milananoj revoluciis? Li petis la permeson supreniri sur la tegmenton de la katedralo kun kvar kamaradoj, por de tie mortpafi la ribelantojn. Oni tion permesis al li, kaj li efektivigis sian intencon. La kvar aliaj, el kiuj ĉiu portis pafilon, senĉese nur ŝarĝis siajn armilojn kaj ilin prezentis al Hupfauf, por ke li ne perdu tempon. Tiamaniere li sinsekve mortpafis naŭdek italojn.”
”Abomeninde!” mi ekkriis. ”Ĉiu el tiuj mortpafitaj italoj, al kiuj li celis de la sendanĝera altaĵo, havis patrinon kaj amatinon hejme kaj certe ŝategis sian propran vivon.”
”Ĉiu estis malamiko, infano, kaj tio tute aliigas la vidpunkton.”
”Ĝuste,” diris d-ro Bresser; ”tiel longe kiel la ideo malamikeco estas sankciita inter la homoj, tiel longe la postuloj de la humaneco restos sen ia valoro.”
”Kion vi diras, barono Tilling?” mi demandis.
”Mi estus dezirinta al tiu viro ordenon kiel ornamon por lia kuraĝa brusto – kaj kuglon por trapafi lian malmolan koron. Li estus meritinta kaj unu kaj la alian.”
Mi direktis al la parolinto varman, dankan rigardon; sed la aliaj, esceptante la doktoron, ŝajnis malaprobi la ĵus aŭditajn vortojn. Okazis malgranda paŭzo. Cela avait jeté un froid.
”Ĉu vi jam aŭdis pri la libro de angla naturalisto nomita Darwin, ekscelenco?” demandis la doktoro mian patron.
”Ne, neniam.”
”Sed paĉjo… memoru: jam antaŭ kvar jaroj, kiam ĝi ĵus estis aperinta, nia libristo sendis al ni la libron, kaj vi tiam diris, ke ĝi baldaŭ estos de ĉiuj forgesita.”
”Pri mi, mi ja forgesis ĝin.”
”Tamen ĝi ĉiuloke naskas eksciton,” diris la doktoro. ”Oni ĉie disputas por kaj kontraŭ la nova devena teorio.”
”Ha, ĉu vi eble pensas pri la simia teorio?” demandis la generalo ĉe mia dekstra flanko. ”Pri tiu oni parolis hieraŭ en la Kazino. La sinjoroj sciencistoj havas ofte strangajn ideojn – la homo, laŭ ilia opinio, estis origine orangutango!”
”Ja certe,” diris la ministro balancante la kapon – (kiam la ministro diris ”ja certe,” tio estis signo, ke li intencis longan paroladon) ”la afero aŭdiĝas iomete strange; tamen ĝi ne estas ŝerco, ĝi estas scienca teorio, starigita ne sen talento kaj per la aparato de diligente kolektitaj faktoj, kiun ja certe specialistoj sufiĉe refutis, sed kiu kiel ĉiuj aventuraj ideoj – kiel ajn malbongustaj ili estas – produktas certan efekton kaj trovas siajn defendantojn. Fariĝis modo diskuti pri Darwin. Baldaŭ oni elpensos la vorton ”darwinismo” – sed tiam sendube la tiel nomata teorio ne plu estos serioze konsiderata. Estas malprave tiel ekscitiĝi kontraŭ angla strangulo; per tio oni donas al lia dogmaro gravecon, kiun ĝi ne meritas. Estas speciale la pastraro, kiu batalas kontraŭ tiu malinda pretendo, ke la homo kreita laŭ la Dia figuro devas nun esti konsiderata kiel devenaĵo de besta regno – ja certe tre ofenda supozo por la religia sento. Tamen la eklezia kondamno de doktrino aperanta sub scienca vesto ne povas malhelpi ĝian disvastiĝon.
Ĝi nur fariĝos sendanĝera, se la sciencistoj ĝin alkondukas ”ad absurdum”, kio rilate al la darwina –
”Sed kia sensencaĵo!” interrompis mia patro, kiu eble timis, ke pli langa serio de ”ja certe” lacigus liajn gastojn, ”kia sensencaĵo: homo devenanta de simio! Mi opinias, ke la simpla homa saĝo sufiĉas por forigi pensojn tiel frenezajn – por tio oni ne bezonas klerajn refutojn…”
”Tiuj ĉi refutoj, ŝajnas al mi, ne estas tiel apodikte certaj,” diris la doktoro. ”Certe, duboj ekzistas, sed tamen la teorio havas probablecon, kaj pasos kelka tempo ĝis la scienculoj akordiĝos.”
”Tiuj sinjoroj, mi opinias, neniam akordiĝos,” rimarkis la generalo ĉe mia maldekstro, kiu parolis tre malĝentile kaj en viena dialekto, ”ili ja vivas per disputado. Mi ankaŭ aŭdis iom pri la simia afero. Sed tio estis tro malsprita, por ke mi ĝin atentu. Se oni devus atenti ĉian babilaĉon de la stelobservantoj kaj de la herbŝirantoj kaj de la ranpiedekzaminantoj, kiuj volas al ni kredigi la nekredeblon – tiam oni perdus aŭdon kaj vidon. Cetere mi antaŭ nelonge vidis en ilustrita gazeto la vizaĝon de Darwin, kaj tiu estas tiel simiosimila, ke mi preskaŭ kredas, ke lia avo vere estis ĉimpanzo.”
Tiun lastan spritaĵon la parolanto akompanis per laŭta ridado, en kiu mia patro pro dommastra ĝentileco partoprenis.
”Ridado estas ankaŭ armilo, sendube,” diris la ministro serioze – ”sed ĝi nenion pruvas. Al darwinismo – mi jam uzas la novan vorton – oni povas ankaŭ venke kontraŭmeti seriozajn argumentojn, starantajn sur scienca fundamento. Se oni povas citi kontraŭ verkisto sen aŭtoritato nomojn kiel Linné, Cuvier, Agassiz, Quatrefages, lia sistemo devas falegi. Aliflanke oni ne povas nei, ke inter homo kaj simio ekzistas granda simileco kaj ke – ”
”Malgraŭ la simileco la fendo estas vastega” interrompis la dolĉanima generalo. ”Ĉu oni povus imagi simion kapabla elpensi la telegrafon? Nur la lingvo jam altigas la homon tiom super la besto – ”
”Senkulpigu, ekscelenco,” diris d-ro Bresser, ”la lingvo kaj la teknikaj eltrovaĵoj ne estas natur-devenaĵoj de la homo – sovaĝulo ankaŭ nuntempe ne povus konstrui telegrafaparaton; ĉiuj ĉi estas fruktoj de malrapida, iom post ioma perfekti ĝo kaj evoluiĝo – ”
”Jes, jes, kara doktoro,” diris la generalo, ”mi scias: evoluo estas la signalvorto de la nova teorio – sed el makropo neniam evoluiĝos kamelo… kaj kial oni ne vidas hodiaŭ simion, kiu fariĝas homo?”
Nun mi min turnis al barono Tilling: ”Kaj kion vi diras? Ĉu vi aŭdis pri Darwin, kaj ĉu vi apartenas al liaj adeptoj aŭ – al liaj kontraŭuloj?”
”Mi jam multe aŭdis pri tiu afero, grafino; sed mi ne kapablas juĝi; ĉar mi ne legis la pridisputatan verkon: The Origin of Species.”
”Mi devas konfesi,” diris la doktoro, ”mi ankaŭ ne.”
”Nek mi,” konfesis la ministro.
”Mi ankaŭ ne legis ĝin” – ”nek mi” – ”nek mi” – diris nun la aliaj.
”Sed,” daŭrigis la ministro, ”la temo estas tiel ofte priparolata, la signalvortoj de la sistemo estas en ĉiuj buŝoj: ”batalo pri ekzisto” – ”natura selekto” – ”evoluo” ktp., ke tamen oni povas fari al si ideon de la tuto kaj stariĝi por aŭ kontraŭ. Al la kategorio de la adeptoj apartenas nur revoluemaj, efektamaj agemuloj, dum la malvarmsangaj, certajn pruvojn postulantaj, severe kritikantaj homoj ne povas alpreni alian vidmanieron ol tiun de kontraŭuloj; vidmanieron, kiu tamen –
”Ne estas kun certeco defendebla, se oni ne konas tiun de la adeptoj,” aldonis Tilling. ”Por scii, kiom valoras la kontraŭaj argumentoj, kiuj hore aŭdiĝas, tuj kiam nova ideo prezenti ĝas, oni devas mem esti detale esplorinta tiun novan ideon. Ordinare estas la plej malbonaj, la plej supraĵaj kialoj, kiuj estas tiel unuvoĉe ripetataj de la amasoj – kaj mi ne volas apogi mian juĝon sur ili. Kiam montriĝis la teorio de Kopernikus, nur tiuj, kiuj penis kontroli la Kopernikajn kalkulojn, povis kompreni ilian ĝustecon; la aliaj, kiuj direktis sian juĝon laŭ la ekskomunikoj publikigitaj de Romo kontraŭ la nova sistemo – ”
”En nia jarcento, kiel mi jam antaŭe rimarkigis,” interrompis la ministro, ”sciencaj hipotezoj, se ili estas malveraj, ne plu estas kondamnataj de la vidpunkto de la ortodoksio, sed de tiu de la scienco.”
”Ne nur se ili estas malveraj,” respondis Tilling, ”ankaŭ se ili estas estonte pravigotaj, novaj hipotezoj estas komence ĉiam kontraŭdirataj de partio malprogresema inter la sciencistoj. Tiu ankaŭ hodiaŭ malpermesas, ke oni ataku siajn tradiciajn opiniojn kaj dogmojn; same kiel tiam ne nur la ekleziaj patroj, sed ankaŭ la astronomiistoj batalis kontraŭ Kopernikus.”
”Ĉu vi volas aserti,” interrompis la malĝentila generalo, ”ke la simia ideo de la freneza anglo estas tiel ĝusta kiel tiu, ke la tero turnigas ĉirkaŭ la suno?”
”Mi volas nenion aserti, ĉar mi, kiel mi jam diris, ne konas la libron. Tamen mi intencas ĝin legi; eble – sed ankaŭ nur eble, ĉar miaj fakaj konoj estas nur malmultaj – eble mi tiam povos fari al mi ĝustan ideon. Ĝis tiam mi devas apogi mian opinion sur la cirkonstancon, ke la teorio renkontas disvastigitan kaj pasian kontraŭdiron, cirkonstanco, kiu certe pli vere atestas por ol kontraŭ ties ĝusteco.”
”Ho, vi kuraĝa, klarvida spirito,” mi pense alparolis la parolinton.
* * *
Ĉirkaŭ la oka ĉiuj gastoj stariĝis. Mia patro provis ilin reteni, kaj mi ankaŭ murmuris kelkajn gastemajn vortojn: ”Almenaŭ ankoraŭ unu tason da teo?” sed vane. Ĉiu el ili esprimis sian bedaŭron: unu estis atendata en la Kazino, la alia en vesperkunveno; unu el la sinjorinoj havis sian loĝian tagon en la operejo kaj deziris aŭskulti la kvaran akton de la Hugenotoj; la dua atendis gastojn en sia hejmo; mallonge, ni devis forpermesi ilin – kaj ne tiel malvolonte kiel ŝajnis.
Tilling kaj d-ro Bresser, kiuj stariĝis samtempe kun la aliaj, adiaŭis laste.
”Kaj kiu grava afero forvokas vin ambaŭ?” demandis mia patro.
”Verdire, neniu,” respondis Tilling ridetante; ”sed ĉar ĉiuj gastoj foriras, estus malmodeste – ”
”Estas same pri mi,” diris la doktoro.
”Nu, mi do forpermesas nek unu nek la alian.”
Post kelkaj minutoj mia patro kaj la doktoro sidis ĉe la ludtablo, enprofundiĝintaj en piketbatalo, dum barono Tilling sidiĝis ĉe mia flanko apud la kameno. ”Ĉu endormiga afero, tiu festeno?” – Ne, vere, mi ne povus pasigi pli agrablan vesperon, mi pensis, kaj laŭte: ”Verdire mi devus riproĉi vin, barono Tilling. Kial vi forgesis la vojon al mia domo, post via unua vizito?”
”Vi ne estis invitinta min reveni.”
”Tamen mi sciigis vin, ke ĉiun sabaton – ”
”Jes, jes, inter la dua kaj la kvara… Tion vi ne rajtas atendi de mi, grafino. Sincere, mi ne konas ion pli teruran ol ĉeesti tiujn oficialajn akceptotagojn. Eniri salonon plena de fremduloj; – riverenci antaŭ la dommastrino; – sidiĝi ĉe la ekstremaĵo de duonrondo; – aŭskulti rimarkojn pri la vetero; se oni okaze sidas apud konatulo, aldoni propran rimarkon; – malgraŭ ĉiuj malhelpaĵoj, esti honorata de la dommastrino per demando, al kiu oni fervore respondas, esperante, ke oni nun povos paroli kun la sinjorino, kiun oni venis viziti – vane: ĵus alvenis alia gasto, kiu devas esti salutata, kaj kiu poste sidiĝas sur la plej proksiman liberan seĝon de la duonrondo kaj – kredante, ke la temo estas netraktita, komencas novan rimarkon pri la vetero; kaj post dek minutoj – kiam alvenas novaj vizitantoj – eble patrino kun kvar edziniĝemaj filinoj, por kiuj ne estas sufiĉe da seĝoj – stariĝi kun kelkaj aliaj, adiaŭi al la dommastrino kaj foriri… ne, grafino, tio superas miajn malfortajn societajn kapablojn.”
”Entute vi ŝajnas eviti societojn – oni nenie vin vidas. Ĉu vi estas homevitemulo?… Sed ne, mi reprenas tiun demandon. El kelkaj viaj diroj mi komprenis, ke vi amas ĉiujn homojn.”
”Mi amas la homaron, sed ĉu ĉiujn homojn? – Ne. Estas inter ili tro multe da sentaŭguloj, stultuloj, egoistoj, malvarmsange kruelaj homoj – tiajn mi ne povas ami, kvankam mi bedaŭras, ke edukado kaj cirkonstancoj ne permesis al ili fariĝi amindaj.”
”Cirkonstancoj kaj edukado? Ĉu vi ne opinias, ke la karaktero precipe dependas de la naturaj kapabloj?”
”Ĉu tio, kion vi nomas naturaj kapabloj, estas io alia ol cirkonstancoj, hereditaj cirkonstancoj?”
”Vi do opinias, ke malbona homo ne estas kulpa pri sia malboneco kaj pro tio ne estas abomeninda?”
”La konkludo ne estas necesa rezulto de la premiso; senkulpa certe – sed tamen abomeninda. Vi ankaŭ estas senkulpa pri via beleco, kaj tamen pro tio admirinda.”
”Barono Tilling! Kiel du saĝaj homoj ni komencis paroli pri seriozaj aferoj – ĉu mi nun meritas, ke vi agas kontraŭ mi same kiel kontraŭ vantulino?”
”Pardonu, tion mi ne intencis. Mi nur uzis la plej proksiman argumenton.”
Okazis malgranda paŭzo. La rigardo de Tilling sin fiksis kun admiranta, preskaŭ karesa esprimo sur miajn okulojn, kiujn mi ne mallevis… Mi bone sciis, ke mi devus ilin deturni, sed mi tion ne faris. Mi sentis miajn vangojn varmiĝi kaj sciis, ke se li konsideris min bela, mi tiun ĉi momenton devis aspekti ankoraŭ pli bela… estis sento agrabla, ”malbonkonscienca”, konfuziga, kaj ĝi daŭris duonminuton. Pli longe ĝi ne rajtis daŭri; mi levis la ventumilon antaŭ mian vizaĝon kaj ŝanĝis mian teniĝon. Poste indiferenttone: ”Vi antaŭ momento donis al la ministro ’Ja certe’ bonegan respondon.”
Tilling skuis la kapon, kvazaŭ li elŝirus sin el revado: ”Mi?… Antaŭ momento?… Mi ne memoras. Kontraŭe, ŝajnas al mi, ke mi lin kolerigis per mia rimarko rilate al Springauf – Hopsauf – ”
”Hupfauf.”
”Vi estis la sola, kiu konsentis kun mi. La ekscelencojn mi kompreneble ofendis per mia por r. i. leŭtnant-kolonelo tre malkonvena diro ’malmola koro’, pri homo, kiu tiel bonege pafis kontraŭ malamiko: blasfemo! Soldatoj ja estas – ju pli malvarmsange ili mortigas – des pli bonanimaj kunuloj. Ne ekzistas pli sentimentala figuro en la melodrama repertuaro ol tiu de la batalsperta, molkora militisto: la veterano kun la ligna kruro ne kapablus vundi muŝon.”
”Kial vi fariĝis soldato?”
”Per tiu demando vi pruvas, ke vi rigardis en mian koron. Ne mi – ne la trideknaŭjara Tilling, kiu partoprenis tri militirojn, elektis la profesion, sed la dek- aŭ dekdujara malgranda Friĉjo, kiu grandiĝis inter lignaj batalĉevaloj kaj plumbaj regimentoj, kaj al kiu lia onklo, la knabinkonkeranta leŭtenanto vigle demandis: ”Knabo, kio vi volas fariĝi? Kio alia ol vera soldato kun vera sabro kaj viva ĉevalo?”
”Por mia filo Rudolf oni hodiaŭ alportis skatolon da plumbaj soldatoj – mi ne donos ilin al li. – Sed kial – kiam Friĉjo fariĝis Friedrich, vi tiam ne forlasis profesion, kiun vi malamas?”
”Malamas? Tio estas trograndigo. Mi malamas la staton de aferoj, kiu altrudas al ni tiel teruran devon kiel militadon; sed ĉar tiu stato ekzistas – neeviteble ekzistas – mi ne povas malami la homojn, kiuj prenas sur sin la korespondajn devojn kaj ilin konscience, kiel eble plej bone, plenumas. Se mi forlasus la militservon, ĉu pro tio oni malpli militus? Certe ne. Sur mia loko iu alia riskus sian vivon, jen ĉio – mi povas mem tion fari.”
”Ĉu vi ne povus pli bone utili al viaj proksimuloj en alia profesio?”
”Mi ne kredas. Krom la militarto, mi nenion alian funde lernis. Oni ĉiam povas fari ion bonan kaj utilan ĉirkaŭ si; mi havas sufiĉe da okazoj faciligi la vivon al la homoj, kiuj servas sub mi. Kaj pri mi mem – mi estas ja ankaŭ proksimulo – mi ĝuas la respekton, kiun la mondo dediĉas al mia profesio; mi faris karieron sufiĉe bonan – mi estas amata de la kamaradoj kaj ĝojas pro tiuj ĉi sukcesoj. Riĉaĵon mi ne havas, kiel privatulo mi ne havus la rimedojn utili al mi kaj al la aliaj – kial do mi forlasu mian profesion?”
”Pro tio, ke mortigo estas al vi antipatia.”
”Kiam oni defendas la propran vivon kontraŭ alia mortiganto, la persona respondeco pri mortigo ĉesas. La militon oni ofte kaj tute prave nomis amasmortigo, sed la unuopa batalanto ne sentas sin mortiganta. Ke tamen batali al mi malplaĉas, ke la ĝemindaj scenoj de la batalkampo min suferigas kaj naŭzas, tio estas vera. Mi intense suferas pro tio – sed same ankaŭ devas suferi la maristo pro marmalsano dum ventego, kaj tamen, se li estas nur duone bravulo, li restos sur la ferdeko kaj, se estas necese, ĉiam ree riskos sian vivon en plena maro.”
”Jes, se estas necese. Ĉu do la milito estas necesa?”
”Tio estas alia demando. Sed la unuopulo devige militiras kaj tio donas al li, se ne plezuron, almenaŭ forton por la plenumo de lia ofico.”
Tiamaniere ni parolis ankoraŭ dum kelka tempo – mallaŭte, por ne ĝeni la piketludantojn – kaj ankaŭ, por ne esti aŭdataj de ili, ĉar niaj opinioj – Tilling priskribis ankoraŭ kelkajn batalepizodojn kaj la abomenon, kiun li sentis pri ili; mi konigis al li la rimarkojn de Buckle pri la plimalfortiĝo de la milita spirito laŭ la disvolviĝo de la civilizo – tiaj paroladoj ne taŭgis por la oreloj de generalo Althaus. Mi sentis, ke estas de la flanko de Tilling signo de granda konfido, tiel malkaŝe malkovri al mi sian intiman penson pri tia afero – torento de simpatio estis transfluinta de unu animo al la alia…
”Vi tie estas enprofundiĝintaj en tre vigla murmurado!” kriis foje mia patro, dum li miksis la kartojn. ”Kion vi do komplotas?”
”Mi rakontas al la grafino milithistoriojn – ”
”Ĉu vere? Tiajn ŝi aŭdis de la infaneco. Mi ankaŭ kelkfoje tiajn rakontas – Via vico, doktoro – ”
Ni daŭrigis nian murmuradon.
Subite, dum Tilling parolis – li ree fiksis sian rigardon sur mian, kaj el lia voĉo sonis tiel intima konfido – mi memoris la princinon.
Mi sentis pikon kaj deturnis la kapon.
Tilling sin interrompis meze de frazo: ”Kial vi faras mienon tiel malafablan, grafino?” li demandis timigita, ”ĉu mi diris ion, kio malplaĉis al vi?”
”Ne, ne… estis nur malagrabla penso. Daŭrigu.”
”Mi forgesis, pri kio mi parolis. Prefere konfidu al mi vian malagrablan penson. Mi la tutan tempon tiel malkaŝe malkovris mian koron al vi – rekompencu min pro tio.”
”Estas tute neeble por mi, konigi al vi, pri kio mi pensis.”
”Neeble? Ĉu mi havas permeson diveni?… Ĉu tio rilatis al vi?”
”Ne.”
”Ĉu al mi?”
Mi jese balancis la kapon.
”Io malagrabla pri mi, kion vi ne povas diri?… Ĉu tio estus – ”
”Ne penu diveni, mi rifuzas ĉian alian klarigon!” ĉe tio mi stariĝis kaj rigardis la horloĝon.
”Jam duono de la deka… Mi nun adiaŭas, paĉjo – ”
Mia patro levis la okulojn desur siaj kartoj.
”Ĉu vi iras al alia vesperkunveno?”
”Ne, hejmen – mi hieraŭ enlitiĝis tre malfrue – ”
”Kaj nun vi estas dormema? Tilling, tio ne estas komplimento por vi.”
”Ne, ne,” mi ridetante protestis, ”ne estas kulpo de la barono … ni tre vigle interparolis.”
Mi adiaŭis al mia patro kaj al la doktoro. Tilling petis permeson akompani min ĝis mia kaleŝo. Li surmetis al mi la mantelon en la antaŭĉambro kaj prezentis al mi la brakon sur la ŝtuparo. Dum la malsupreniro li haltis momenton kaj demandis min serioze: ”Ree, grafino, ĉu mi vin kolerigis?”
”Ne, je la honoro.”
”Do mi estas trankvila.”
Levante min en la kaleŝon, li firme premis mian manon kaj metis ĝin al siaj lipoj.
”Kiam mi povos viziti vin?”
”Sabate mi estas – ”
Li riverencis kaj retiriĝis.
Mi volis ankoraŭ diri ion al li, sed la servisto fermis la veturilan pordeton.
Mi min ĵetis en la angulon kaj volonte estus plorinta larmojn de obstineco, kiel kolera infano. Mi koleris kontraŭ mi mem: kiel mi povis esti tiel malvarma, tiel malĝentila, preskaŭ kruda kontraŭ viro, kiu inspiris al mi tiel varman simpation … Estis la kulpo de tiu princino – kiom mi ŝin malamas! Kio tio ĉi estas?… Ĵaluzo? Nun mi subite plene komprenis tion, kio min emociis: mi estis enamiĝinta en Tilling – ”Enamiĝinta” brukrakis la radoj sur la pavimo, ”Vi lin amas,” lumiĝis la preterflugantaj stratlanternoj – ” Vi lin amas,” odoris la ganto, kiun mi almetis al miaj lipoj – ĉe la loko, kie li ĝin kisis.
* * *
La sekvantan tagon mi enskribis en la ruĝajn kajerojn la jenajn liniojn: ”Tio, kion hieraŭ diris al mi la veturilradoj kaj la stratlanternoj, ne estas vera, aŭ almenaŭ ĝi estas troigita. Simpatia inklino al nobla kaj inteligenta viro! – jes; sed ĉu pasio? – Ne. Certe, mi ne ĵetos mian koron al viro, kiu apartenas al alia virino? Li ankaŭ sentas simpation por mi – ni akordiĝas pri multaj aferoj; eble mi estas la sola, al kiu li konigas siajn ideojn pri milito – sed pro tio li ne ankoraŭ estas enamiĝinta en min – kaj mi ankaŭ ne rajtas esti enamiĝinta en lin. Ke mi lin ne invitis viziti min en alia tago ol en mia oficiala akceptotago tiel malŝatata de li, povis ŝajni iomete malĝentila post la antaŭa intima interŝanĝo de pensoj… sed eble estas pli bone tiamaniere. Kiam, post kelkaj semajnoj, la impresoj, kiuj min tiel forte emociis, malfortiĝos, mi denove povos renkonti Tilling tute trankvile, alkutimiĝinte al la ideo, ke li amas alian virinon; kaj mi sendanĝere povos ĝui lian amikan kaj interesan societon. Ĉar vere estas plezuro rilati kun li – li estas tiel alia, tiel tute alia ol ĉiuj aliaj. Mi efektive ĝojas, ke hodiaŭ mi povas tiel trankvile tion konstati – hieraŭ mi dum momento timis, ke mi perdis mian trankvilecon kaj ke mi fari ĝus kaptaĵo de turmentanta ĵaluzo… Hodiaŭ tiu timo ne plu ekzistas.”
La saman tagon mi faris viziton al mia amikino Lori Griesbach – la sama, ĉe kiu mi eksciis pri la morto de mia kompatinda Arno. Ŝi estis tiu el la junaj sinjorinoj de mia konataro, kun kiu mi plej intime interrilatis. Ni ne akordiĝis pri ĉiuj demandoj kaj ne komprenis nin reciproke perfekte – kiel tio devas esti ĉe vera amikeco – sed ni estis kunludantinoj en infanaĝo, kaj koleginoj kiel junaj edzinoj; tiam ni preskaŭ ĉiutage nin vizitis, kaj tiamaniere naskiĝis inter ni certa kutimintimeco, kiu malgraŭ la fundamenta diferenco de niaj naturoj – igis niajn rilatojn tre agrablaj. Estis malvaste limigita kampo, sur kiu ni nin renkontis; sed sur ĝi ni nin reciproke amis. Granda parto de mia anima vivo restis de ŝi nekonata.
Mi neniam estis koniginta al ŝi la opiniojn, kiujn mi akiris dum mia trankvila studado, kaj mi eĉ ne deziris tion fari.
Kiel malofte oni povas sin tute malkovri al aliulo! Mi ofte spertis en mia vivo, ke al unu mi povis montri nur tiun ĉi, al alia nur tiun flankon de mia spirita personeco; ke en miaj rilatoj kun ĉi tiu aŭ tiu nur unu certa registro streĉiĝis, la cetera klavaro restis muta.
Inter Lori kaj mi estis sufiĉe da temoj por tre longa babilado: niaj rememoroj el la infaneco, niaj infanoj, la okazintaĵoj de nia societa rondo, tualetoj, anglaj romanoj k. t. p.
La knabo de Lori, Xaver, havis la saman aĝon kiel mia Rudolf kaj estis lia preferata kamarado; kaj la filineto de Lori, Beatrix, tiam dekmonata, estis de ni ŝerce destinita estonte fariĝi grafino Rudolf Dotzky.
”Fine mi vin revidas! ”ekkriis Lori, akceptante min. ”Vi fariĝis ermitino dum la lasta tempo. Mian estontan bofilon mi ankaŭ de longe ne havis la honoron vidi ĉe mi – Beatrix tion tre malbone akceptos… Nun, rakontu, mia karulino, kion vi faras?… Kaj kiel fartas Roza kaj Lili? Por Lili mi havas tre interesan sciigon, kiun mia edzo alportis al mi hieraŭ el la kafejo: iu estas tre enamiĝinta en ŝin – iu, pri kiu mi opiniis, ke li amindumis vin… Do mi tion rakontos poste. Kian beletan veston vi havas – de la Francine, ne vere? Mi tion tuj vidis – Ŝi havas tre originalan elegantecon… kaj la ĉapelo de Gindreau? Rava!… Li nun ankaŭ faras vestaĵojn, ne nur ĉapelojn … ankaŭ bongustege. Hieraŭ vespere ĉe Dietrichstein – kial vi ne venis? – Nini Chotek havis Gindreau-an tualeton, kaj ŝi aspektis preskaŭ belete…”
Tiamaniere ŝi longe parolis, kaj mi respondis samtone. Direktante la konversacion al la societaj babilaĵoj, mi kiel eble plej naive demandis:
”Ĉu vi ankaŭ aŭdis, ke princino *** havas aman rilaton kun – – kun barono Tilling?”
”Mi aŭdis ion similan – sed tio estas nun de l’histoire ancienne. Hodiaŭ estas afero tutkonata, ke la princino entuziasmi ĝas pri aktoro de la Burg-teatro. Ĉu vi eble interesiĝas pri tiu barono Tilling? – Vi ruĝiĝas? Ne helpas neanta skuado de kapo – prefere konfesu! Estas ja strange, ke vi tiel longe restis malvarma kaj sensenta… estus por mi vera kontentiĝo, vidi vin enamiĝinta… Sed Tilling ne estas konvena edzo por vi – vi havas pli brilajn sopirantojn – oni diras, ke li estas tute senhava. Nu, vi estas mem sufiĉe riĉa – sed li estas ankaŭ tro maljuna por vi… Kiun aĝon havus nun la kompatinda Arno?… Estis ja tro malĝoja la momento – mi ĝin neniam forgesos kiam vi legis al mi la leteron de mia frato… Certe ĝi estas malbona afero, la milito… por multaj – por aliaj ĝi estas belega institucio: mia edzo nenion pli fervore deziras ol novan militon; li tiel deziras sin distingi. Mi tion bone komprenas – se mi estus soldato, mi ankaŭ dezirus plenumi heroaĵon, aŭ almenaŭ avanci – en la kariero – ”
”Aŭ esti kripligita aŭ mortpafita.”
”Pri tio mi neniel pensus. Pri tio oni ne rajtas pensi – kaj tio trafas nur tiujn, al kiuj ĝi estas destinita. Via destino, karulino, estis fariĝi juna vidvino.”
”Pro tio devis okazi la milito kun ltalujo?”
”Kaj se estas mia destino esti edzino de relative juna generalo – ”
”Tiam devos baldaŭ okazi malkonsento inter popoloj, por ke Griesbach povu rapide avanci. Vi difinas al la mondordo tre simplan vojon. – Kion vi intencis rakonti al mi rilate al Lili?”
”Ke via kuzo Konrad entuziasmiĝas pri ŝi. Mi supozas, ke li baldaŭ petos ŝian manon.”
”Tion mi dubas. Konrad Althaus estas tro flirtema kaj senpripensa junulo, por deziri edziĝon.”
”Ha, senpripensuloj kaj flirtuloj ili ĉiuj estas, kaj tamen ili edziĝas, kiam ili enamiĝas… Ĉu vi kredas, ke li plaĉas al Lili?”
”Mi nenion rimarkis.”
”Tio estus bona edziĝo. Kiam lia onklo Drontheim mortos, li heredos la bienon Selavetz. Pri Drontheim – ĉu vi scias, ke Ferdi Drontheim, kiu elspezis sian havon kun la dancistino Grin, nun estas edziĝonta kun riĉa bankistfilino? – Nu – neniu ŝin akceptos… Ĉu hodiaŭ vespere vi venos en la anglan ambasadorejon? Denove ne? Verdire vi estas prava – en tiuj ambasadoraj ’routs’ oni ne sentas sin hejmece: ĉeestas tiom da fremduloj, pri kiuj oni ne scias, ĉu ili estas comme il faut; ĉiu vojaĝanta anglo, sin prezentinte ĉe sia ambasadoro, estas invitata – eĉ kiam li estas nur burĝa bienulo, aŭ industriisto, aŭ io simila. Mi ŝatas la anglojn nur en la Tauchnitza eldonaĵo… Ĉu vi jam legis ’Jane Eyre’? – Mirinde ĉarma, ĉu ne? Kiam Beatrix komencos paroli, mi dungos por ŝi anglan vartistinon … Pri la francino de Xaver mi estas tre malkontenta… Antaŭ nelonge mi renkontis ŝin sur la strato; ŝi promenigis la etulon, kaj junulo – ŝajne komizo – paŝis apude, intime parolante kun ŝi. Jen subite mi staris antaŭ ili. – Ha, kia embaraso! Entute, tiuj personoj kaŭzas multe da malplezuro!… Jen mia ĉambristino eksiĝis por edziniĝi – nun, kiam mi al ŝi alkutimiĝis ne estas io pli netolerebla ol novaj vizaĝoj en la servistaro… Kio? Vi jam volas foriri?!”
”Jes, karulino, mi devas fari ankoraŭ kelkajn neprokrasteblajn vizitojn…”
Kaj mi ne lasis min reteni eĉ nur kvin minutojn plie, kvankam la neprokrasteblaj vizitoj estis nur ŝajnigitaj. Aliajn fojojn mi dum longaj horoj estis pacience aŭskultinta tian malgravan babilaĉon kaj eĉ estis kunbabilinta – sed nun ĝi kaŭzis al mi tedon. Sopiro kaptis min… Ha, ree tian interparoladon kia estis la hieraŭa – ha, Tilling – Friedrich Tilling!…
La radoj de la veturilo estis do pravaj kun sia rekantaĵo… Mi aliiĝis – mi estis altiĝinta en alian sentregionon: tiuj bagateloj, kiuj tute okupis mian amikinon: tualetoj, servistinoj, rakontoj pri edziĝoj kaj heredaĵoj estis aferoj tro senvaloraj, tro mizeraj, tro sufokigaj… Eksteren, supren en alian atmosferon!
Kaj Tilling ja estis libera: la princino ”entuziasmiĝas je Burg-aktoro”… Tiun virinon li certe neniam amis… pasanta – pasinta aventuro, nenio plu.
* * *
Pasis multaj tagoj antaŭ ol mi revidis Tilling. Ĉiuvespere mi iris en la teatron kaj de tie en vesperkunvenon, esperante renkonti lin, sed vane.
Mia akceptotago alkondukis al mi multe da vizitantoj, sed kompreneble ne lin. – Mi lin ne atendis. Tio ne estus akordi ĝinta kun lia karaktero, post lia ”grafino, tion vi ne rajtas atendi de mi” kaj liaj vortoj diritaj ĉe la pordeto de la kaleŝo: ”Mi komprenas, do tute ne” – se li tamen estus veninta al mi en tiu tago.
Mi lin ofendis tiun vesperon, tio estis certa, kaj li evitis renkonti min, tio estis evidenta. Sed kion mi povis fari? Mi deziregis revidi lin, rebonigi mian tiaman malĝentilaĵon kaj rehavi novan interparoladon kiel tiun, kiun mi havis en la patra domo, parolado, kies ĉarmo estus centoble pligrandigita per la nuna certa konscio de mia amo.
Anstataŭ baronon Tilling, la proksima sabato alkondukis al mi lian kuzinon – la saman, ĉe kies balo mi konatiĝis kun li. Kiam ŝi eniris, mia koro ekbatis; nun mi povos almenaŭ aŭdi ion pri la viro, kiu okupas miajn pensojn. Tamen mi ne kuraĝis fari tian demandon; mi sentis, ke mi ne povus eldiri lian nomon ne ruĝiĝante, kaj sekve mi parolis kun mia vizitantino pri cent diversaj aferoj – inter aliaj ankaŭ pri la vetero – sed nur ne pri tio, kion mi havis en la koro.
”Ha, Marta,” ŝi diris subite, ”mi havas komision por vi: mia kuzo Friedrich sendas saluton ol vi – li forveturis antaŭhieraŭ.”
Mi sentis, ke la sango forlasis miajn vangojn.
”Forveturis? Kien? Ĉu lia regimento ŝanĝis garnizonon?”
”Ne… li nur prenis mallongan forpermeson, por rapidi Berlinon, kie lia patrino estas mortanta.”
”La kompatindulo, mi lin bedaŭras; ĉar mi scias, kiel treege li adoras sian patrinon.”
Post du tagoj mi ricevis leteron de mano nekonata, kun la stampo Berlino. Antaŭ ol mi rigardis la subskribon, mi jam sciis, ke la skribaĵo venis de Tilling. Ĝi enhavis jenon:
”Berlino, Friedrichstr. 8,
la 30-an de marto 1863 je la 1-a nokte.
Kara grafino! Mi devas plendi al iu… Kial al vi? Ĉu mi rajtas tion fari? Ne – sed mi havas nekontraŭstareblan deziregon tion fari. Vi komprenos miajn sentojn – mi tion scias.
Se vi konus la mortantinon, vi ŝin amus. Tiu sentima koro, tiu hela intelekto, tiu gaja humoro, tiaj nobleco kaj indeco – kaj ĉio ĉi devas nun entombiĝi – nenia espero!
Mi pasigis la tutan tagon ĉe ŝia kuŝejo kaj restos tie ankaŭ dum la nokto – ŝia lasta nokto…
Ŝi multe suferis, la kompatindulino. Nun ŝi estas trankvila, la fortoj malkreskas, la pulsobato preskaŭ ĉesis… Krom mi, maldormas ankoraŭ en la ĉambro ŝia fratino kaj la kuracisto.
Ha, kia terura disŝiro: la morto! Oni ja scias, ke ĝi devas faligi ĉiujn, kaj tamen oni ne bone komprenas, ke ĝi rajtas forrabi ankaŭ niajn amatojn. Kiom valoris por mi mia patrino, tion mi ne povas esprimi.
Ŝi scias, ke ŝi estas mortanta. Kiam mi alvenis hodiaŭ matene, ŝi min akceptis per ĝoja krio:
– Jen vi estas – kaj mi povas vidi vin ankoraŭ unu fojon, mia Fritz! Mi tiel timis, ke vi alvenos tro malfrue.
– Vi ja resaniĝos, panjo, mi ekkriis.
– Ne, ne – tion ne diru, mia karulo. Ne profanu nian lastan kunestadon per la kutimaj konsoloj al la malsanuloj. Ni diru adiaŭ unu al la alia –
Mi plorĝemante genufleksis flanke de la lito.
– Vi ploras, Fritz?… Nu, mi ne diras al vi la malbonan ”ne ploru”. Mi estas kontenta, ke la adiaŭo de via plej bona maljuna amikino vin ĉagrenas. Ĝi garantias al mi, ke mi longtempe restos neforgesita.
– Tiel longe kiel mi vivos, panjo!
– Ĉiam memoru, ke vi donis al mi grandan ĝojon. Esceptinte la zorgon, kiun havigis al mi viaj infanaj malsanoj, kaj la maltrankvilon dum viaj militiroj, vi kaŭzis al mi nur feliĉajn sentojn, kaj vi helpis al mi elteni la malĝojojn, kiujn la sorto trudis al mi. Mi vin benas pro tio, mia infano.
Nun la doloroj ŝin ree atakis. Kiel ŝi ĝemis kaj vekriis, kiel ŝiaj trajtoj kuntiriĝis – estis korŝire! Jes, la morto estas terura, furioza malamiko… kaj la vido de tiu agonio memorigis min pri ĉiuj agonioj de mi viditaj sur la batalkampoj kaj en la hospitaloj… Kiam mi pensas, ke ni homoj kelkfoje arbitre, ĝoje nin reciproke alpelas al la morto, ke ni postulas de la vivplena junularo, ke ĝi bonvole cedu al tiu malamiko, kontraŭ kiu la laca kaj kaduka maljunularo malespere baraktas, tio estas – malnoblega!
Tiu nokto estas terure longa… Se la kompatinda malsanulino nur dormus – sed ŝi kuŝas kun okuloj malfermitaj. Mi pasigas duonhoron senmova apud ŝia kuŝejo, poste mi prenas tiun ĉi leterfolion por skribi kelkajn vortojn – poste mi reiras al ŝi. Jam estas la kvara. Mi ĵus aŭdis la kvar batojn el ĉiuj sonorilejoj – estas penso tiel malvarmiga kaj malĝojiga, ke la tempo progresas konstante, seninterrompe tra la tuta eterneco, dum por multamata estulo ĝi estas ĉesonta – por la eterneco. Sed ju pli malvarme, ju pli indiferente la naturo agas rilate al nia doloro, des pli sopireme ni rifuĝas al alia homa koro, pri kiu ni kredas, ke ĝi batas simpatie. Tial min allogis la blanka paperfolio, kiun la kuracisto lasis sur la tablo, kiam li skribis recepton – kaj tial mi sendas la folion al vi…
7-a horo. Estas finite.
– ”Adiaŭ, mia knabo,” estis ŝiaj lastaj vortoj. Poste ŝi fermis la okulojn kaj ekdormis – Dormu bone, mia kara patrino!
Plorante kisas viajn karajn manojn via morte malĝoja
Friedrich Tilling.”
Tiun ĉi leteron mi ankoraŭ posedas. Kiel ĉifita kaj paligita aspektas nun la folio! Ne nur la pasintaj dudekkvin jaroj kaŭzis tiun ĉi velkiĝon, sed ankaŭ la larmoj kaj la kisoj, kun kiuj mi tiam surkovris la karan skribaĵon. ”Morte malĝoja” – jes, sed ankaŭ ĝojega mi estis, post kiam mi estis leginta. Kvankam ne estis en ĝi eĉ unu vorto pri amo – neniu letero povus pli klare pruvi, ke la skribanto amis la ricevontinon kaj neniun alian. La fakto, ke en tiu horo, apud la mortlito de sia patrino, li deziris plorplendi sian ĉagrenon ne sur la koro de la princino, sed sur mia – devis certe ĉesigi ĉian dubon.
La saman tagon mi sendis mortgirlandon el cent grandaj blankaj kamelioj kun duone ekflorinta ruĝa rozo inter ili. Ĉu li bone komprenos, ke la palaj, senodoraj floroj aludis al la mortintino kiel simbolo de funebro, kaj la rozeto al li?…
* * *
Pasis tri semajnoj.
Konrad Althaus petis la manon de mia fratino Lili kaj estis malakceptita. Tamen li ne malesperis, kaj restis kiel antaŭe diligenta vizitanto de nia domo kaj akompanis nin en la salonojn de la ”societo”.
Mi foje esprimis al li mian miron pri lia neŝancelebla vasala fideleco: ”Mi tre ĝojas,” mi diris, ”ke vi ne koleras; sed tio min certigas, ke via sento por Lili ne estas tiel fortega kiel vi diras, ĉar amo malŝatita ofte fariĝas malica.”
”Vi eraras, honorinda kuzino, mi amas Lilin furioze. Unue mi kredis, ke mia koro apartenas al vi; sed vi vin montris tiel singarderne malvarma, ke mi ankoraŭ ĝustatempe subpremis la ĝermantan pasion; poste mi dum kelka tempa interesiĝis pri Roza; sed konklude mia inklino fiksiĝis ĉe Lili – kaj al tiu inklino mi nun restos fidela – ĝis fino de mia vivo.”
”Tio estas nepre konforma al via karaktero”.
”Lili aŭ neniu!”
”Sed ĉar ŝi vin ne deziras, kompatinda Konrad?”
”Ĉu vi kredas, ke mi estus la sola, kiu rifuzita unu, du, tri fojojn de la sama amatino, la kvaran fojon estis akceptata se nur por fini la ĝenantan amindumadon?… Lili ne enamiĝis en min – fakto ne tute komprenebla – sed tamen fakto. Ke ŝi kontraŭstaris la allogon tiel nekontraŭstareblan por tiom da junulinoj, fariĝi edzino, kaj malakceptis proponon tre akceptindan de monda vidpunkto, tio tre plaĉas al mi, kaj mi estas efektive pli enamiĝinta ol antaŭe. Iom post iom mia sindonemeco ŝin kortuŝos kaj vekos returnamon; tiam vi fariĝos mia bofratino, karega Marta. Mi esperas, ke vi ne agos kontraŭ mi.”
”Ĉu mi? – ho ne, tute male; mi admiras vian sistemon de persistado. Tiamaniere oni devus ĉiam varbi nin – kion la angloj nomas to woe and to win. Sed por amindumi kaj konkeri, niaj junaj sinjoroj havas nek tempon, nek deziron. Ili ne volas algajni sian feliĉon, sed deŝiri ĝin senpene, kvazaŭ floron ĉe la vojrando.”
Tilling estis reveninta Vienon jam de dek kvar tagoj, kiel mi estis sciiĝinta, sed li ne venis al mi. Mi kompreneble ne povis esperi vidi lin en salonoj, ĉar lia funebro lin malhelpis tien iri. Tamen mi estis esperinta, ke li venos al mi, aŭ almenaŭ skribos al mi; sed pasis tago post tago, sen alporti la atenditan viziton aŭ leteron.
”Mi ne komprenas, kio estas al vi, Marta,” alparolis min, iun matenon, onklino Maria, ”de kelka tempo vi estas tiel malbonhumora, tiel distrita, tiel, mi ne scias, kio… Vi estas tre, tre malprava ne akceptante unu el viaj sopirantoj. Tiu soleco – mi tion diris de la komenco – ne taŭgas por vi. La konsekvenco estas tiu spleno, kiu vidiĝas en vi. Ĉu vi jam plenumis vian paskan preĝadon? Tio ankaŭ farus bonon al vi.”
”Mi opinias, ke ambaŭ: edziniĝi kaj preĝi devas esti farataj pro amo al la afero kaj ne kiel kuracilo kontraŭ la spleno. El miaj sopirantoj neniu plaĉas al mi, kaj pri konfesi – ”
”Vi povas fari tion morgaŭ: estos fasta tago… Ĉu vi havas biletojn por la piedlavado?”
”Jes – paĉjo havigis al mi kelkajn – sed mi vere ne scias, ĉu mi iros.”
”Ho, tion vi devas – ne estas io pli bela kaj pli entuziasmiga ol tiu solenaĵo… la triumfo de la kristana humileco: imperiestro kaj imperiestrino ŝoviĝantaj sur la tero, por lavi la piedojn de malriĉaj prebenduloj kaj prebendulinoj – ĉu tio ne bone simboligas, kiel malgranda kaj senvalora estas la tera majesteco kompare kun la dia?”
”Por simboligi humilecon per genufleksado, oni devas sin senti tre supera. Ĝi esprimas: kio Dio-Filo kompare kun la apostoloj, tio mi imperiestro estas kompare kun la geprebenduloj. Ŝajnas al mi, ke tia motivo de la ceremonio ne estas tute humila.”
”Vi havas strangajn opiniojn, Marta. Dum la tri jaroj, kiujn vi pasigis en kampara soleco, legante malbonajn librojn, viaj ideoj tute aliiĝis.”
”Ĉu malbonajn librojn?”
”Jes, malbonajn – mi akcentas la vorton. Antaŭ nelonge, kiam mi senpripense parolis al la ĉefepiskopo pri libro, kiun mi estis vidinta sur via tablo, kaj kiun mi laŭ la titolo konsideris kiel piecan libron: ’La vivo de Jesuo’ de iu Strauss – li levis la brakojn super la kapon kaj kriis: ’Kompatema ĉielo, ĉu estas eble, ke vi posedas verkon tiel malpian!’ – Mi tute ruĝiĝis kaj certigis, ke mi mem ne legis la libron, sed nur vidis ĝin ĉe parencino. ’Do admonu tiun parencinon pro ŝia feliĉo, ke ŝi forĵetu tiun libron en fajron.’ Tion mi nun faras, Marta. Ĉu vi bruligos tiun libron?”
”Se ni estus je du-tricent jaroj pli junaj, ni povus vidi kiel ne nur la libro, sed ankaŭ ties aŭtoro flamiĝus. Tio estus pli efika – sed ne por longtempe…”
”Vi ne respondas al mi. Ĉu vi bruligos la libron?”
”Ne.”
”Ĉu tiel mallonga ’ne’?”
”Pro kio longaj paroloj? Ni ne povas kompreni unu la alian pri tiu afero, kara onklinjo. Mi prefere rakontu al vi, kion hieraŭ la eta Rudolf…”
Kaj tiel la interparolado pasis al alia tre produktema temo, pri kiu ekzistis inter ni nenia diferenco de opinio, ĉar pri la fakto, ke Rudolf Dotzky estas la plej aminda, plej originala, laŭ sia aĝo la plej progresinta infano en la mondo – pri tio ni ambaŭ estis nepre konsentantaj.
La sekvantan tagon mi decidis ĉeesti la piedlavadon. Iom post la deka horo mia fratino Roza kaj mi, nigre vestitaj, kiel decas en la antaŭpaska semajno, iris en la grandan ceremonihalon de ”Burg.” Tie sur estrado sidlokoj estis rezervitaj por la membroj de la aristokrataro kaj de la diplomataro. Oni do estis denove inter si kaj disdonis salutojn dekstren kaj maldekstren.
Ankaŭ la galerio estis dense plenigita: same privilegiitoj, kiuj estis ricevintaj enirbiletojn – sed tamen iomete miksitaj, ne apartenantaj al la ”kremo,” kiel ni tie malsupre sur nia estrado. Unuvorte la malnova kasta apartigo kaj prefero – okaze de tiu soleno de simboligita humileco.
Mi ne scias, ĉu la aliaj havis religie solenan senton; sed mi atendis la venontan spektaklon kun la sama sento, kun kiu oni en la teatro atendas anoncitan prezentadon. Same kiel tie, post interŝanĝo de salutoj de loĝio al loĝio, oni atente rigardas la kurtenon leviĝontan, mi direktis la okulojn sur la lokon, kie la ĥoristaro kaj la solistoj de la alproksimiĝanta prezentado devis aperi. La dekoracio jam estis starigita – nome la longa tablo, ĉe kiu dek du maljunuloj kaj dek du maljunulinoj estis sidiĝontaj.
Mi estis kontenta, ke mi venis, ĉar mi sentis min scivola, kio ja estas agrabla sento, kaj sento, kiu momente liberigas de malgajaj pensoj. Mia konstanta ĉagreno estis: Kial Tilling sin ne montras? Tiu fiksa ideo min nun forlasis; kion mi deziris kaj atendis vidi, estis la imperiestraj kaj la prebendulaj aktoroj de la soleno. Tuj post la finiĝo de la meso, la kortegaj altranguloj eniris la ĉambregon, sekvataj de la generalaro kaj de la oficiroj. Mi lasis mian rigardon indiferente vagi sur ĉiujn ĉi uniformitajn figuraĵojn – ili ja ne estis la ĉefaj agantoj, sed nur destinitaj por plenigi la scenejon – kiam subite mi ekvidis Tilling, staranta kontraŭ nia tribuno. Mi ektremis, kvazaŭ trafita de elektra bato. Li ne rigardis laŭ nia direkto. Lia vizaĝo montris postsignojn de la dum la lastaj semajnoj travivita sufero; estis tre malĝoja esprimo sur liaj trajtoj. Kiel volonte mi estus espriminta al li mian simpation per muta, sentema manpremo! Mi lasis mian rigardon obstine fiksita sur li, esperante, ke tio per magneta forto lin devigos min rigardi – sed vane.
”Ili venas, ili venas!” kriis Roza, puŝante min. ”Vidu… kiel bele! kvazaŭ pentraĵo!”
Estis la maljunuloj, vestitaj per antikvaj germanaj kostumoj, kiuj nun aperis sur la scenejo. La plej juna el la virinoj – laŭ informo de la gazetoj – estis okdek ok-, la plej juna el la viroj okdekkvinjara. Sulkiĝintaj, sendentaj, klinaj, – mi vere ne povis kompreni la ”ha, kiel bele” de Roza. Kion ŝi admiris, estis la alivestaĵo. Tiu tre bone akordiĝis kun la tuta soleno, inspirita de mezepoka sento. La anakronismoj estis ni kun niaj modernaj vestoj kaj ideoj – ni ne konvenis al tiu pentraĵo.
Kiam la dudek kvar gemaljunuloj estis sidiĝintaj ĉe la tablo, kelkaj maljunetaj sinjoroj kun vestoj broditaj kaj kovritaj per ordenoj enpaŝis en la ĉambregon: – la sekretaj konsilantoj kaj la ĉambelanoj; multaj konataj vizaĝoj – ankaŭ la ministro ”Ja certe” – troviĝis inter ili. Fine venis la pastroj, kiuj devis funkcii dum la soleno. Kaj nun la eniro de la statistoj estas finita kaj la atento de la publiko plej forte streĉita.
Tamen miaj okuloj ne estis, kiel tiuj de la aliaj rigardantoj, tiel fikse direktitaj al la loko, kie la kortego estis aperonta, ili ĉiam revenis al Tilling. Li nun estis vidinta kaj rekoninta min.
Li salutis.
Ree la mano de Roza tuŝis mian brakon: ”Marta – ĉu vi estas malsana? Vi subite fariĝis pala kaj ruĝa – vidu!… nun, nun!”
Efektive la ĉefo de la orkestro, t. e. la ceremoniestro levis sian bastonon kaj faris signon, ke la imperiestra paro alproksimi ĝas. Tio certe promesis ĝojigan vidon, ĉar krom tio, ke ĝi estis la plej altranga – ĝi sendube estis unu el la plej belaj paroj en la lando. Kune kun la geimperiestroj ankaŭ kelkaj ĉefdukoj kaj ĉefdukinoj estis enirintaj, kaj nun la soleno povis komenciĝi. Ĉevalestroj-tranĉantoj kaj paĝioj alportis la plenigitajn pladojn, kaj la monarĥo kaj la monarĥino metis ilin antaŭ la sidantajn gemaljunulojn. Tio estis ankoraŭ pli pentrinda ol antaŭe. La vazaro kaj la manĝaĵoj kaj la maniero, laŭ kiu la paĝioj ilin portis, memorigis diversajn famajn bildojn pri festenoj en renesanca stilo.
Sed apenaŭ la manĝaĵoj estis lokigitaj, ili jam estis forprenitaj, laboro kiun – ankaŭ kiel signo de humileco – la ĉefdukoj plenumis. Poste la tablo estis forportata kaj la plej efektplena sceno de la prezentado (kion la francoj nomas ”le clou de la pièce”), la piedlavado komenciĝis. Kompreneble nur ŝajna piedlavado, kiel la festeno estis nur ŝajna festeno. Teren genuante, la imperiestro per tuko tuŝetis la piedojn de la maljunuloj, post kiam la helpanta pastro el kruĉo estis ŝajne verŝinta akvon sur ilin, kaj nun li antaŭen ŝovis sin de la unua prebendulo ĝis la lasta, dum la imperiestrino – kiun oni alie vidas nur majeste staranta – en la sama humila teniĝo, en kiu ŝia kutima gracieco ŝin ne forlasis, plenumis la saman taskon antaŭ la dek du prebendulinoj. La akompananta muziko, aŭ, se oni preferas, la klariganta ĥoro, estis la dume legata evangelio de la tago.
Mi volonte momenton estus kunsentinta tion, kio okazis en la animo de tiuj gemaljunuloj, dum ili sidis tie en stranga kostumo, okulumataj de brila ĉeestantaro, la landestron, la landestrinon – la geimperiestraj moŝtoj – ĉe siaj piedoj…
Verŝajne ĝi ne estis klara sento, sed konfuza duonrevo, sento samtempe ĝoja kaj malagrabla, embarasita kaj solena, tuta halto de pensoj en malkleraj kaj aĝokadukaj, kompatindaj kapoj. La sola realaĵo en la afero por la bonkoraj gemaljunuloj estis la espero al la ruĝsilka saketo kun la tridek arĝentaj moneroj, donota al ĉiu el ili per imperiestra mano, kaj la korbo plena de manĝaĵo, kiun ili forportos hejmen.
La tuta ceremonio baldaŭ finiĝis, kaj tuj poste la ĉambrego malpleniĝis. Unue la kortego eliris, poste la aliaj ĉeestantoj kaj samtempe la publiko de sur la estrado kaj galerio.
”Ĝi estis bela, bela!” murmuris Roza kun profunda spirado.
Mi nenion respondis. Verdire, mi ne havis kaŭzon kompati la konfuzon kaj senpensecon de la festaj maljunuloj, ĉar mi mem havis nur tre malklaran komprenon de la ĵus okazinta solenaĵo, kaj pensis pri nur unu afero: ĉu li atendos min ĉe la elirejo?
Sed ni ne atingis la elirejon tiel baldaŭ kiel mi deziris. Ni devis premi la manojn de preskaŭ ĉiuj rigardintoj sur la estrado, kiuj samtempe kun ni forlasis siajn lokojn. Formiĝis granda grupo en la koridoro, kaj okazis vera matenkunveno.
”Saluton, Toni.” ”Bonjour, Marta.” – ”Ho, vi ankaŭ ĉeestas, grafino?” – ”ĉu vi jam estas invitita por la paska dimanĉo?”
– ”Bonan tagon, via moŝto, ne forgesu, ke ni vin atendas morgaŭ vespere por danceto.” – ”ĉu vi hieraŭ ĉeestis la predikon ĉe la Dominikanoj?” – ”Ne, mi estis en Sacré Coeur, kie miaj filinoj faras retiriĝon.” – ”La plej proksima provo de nia bonfara prezentado okazos mardon je la dekdua, kara barono, venu ĝustatempe.” – ”ĉu vi rimarkis, Lori, kiel la ĉefduko Ludwig Viktor ĉiam strabe rigardis al Fanny?” – ”Madame, j’ai l’honneur de vous présenter mes hommages.” – ”Ah, c’est vous; marquis… charmée.” – ”I wish you good morning, Lord Chesterfield.” – ”Oh, how are you? Awfully fine woman, your Empress.” – ”Ĉu vi jam mendis loĝion por la prezentado de Adelina Patti? Mirinda, leviĝanta stelo…” – ”La sciigo pri fianĉiĝo de Ferdi Drontheim kun la bankistfilino tamen veriĝas – estas skandalo!”
Tiu interparolado similis al zumado de abeloj. Naiva aŭskultanto ne estus suspektinta, ke ĝi rezultis el la sentoj de ĵus plenumita humileca meditado.
Fine ni elpaŝis antaŭ la pordegon, kie niaj veturiloj atendis, kaj kie estis amasiĝintaj multaj homoj. Tiuj ĉi deziris vidi almenaŭ tiujn, kiuj havis la feliĉon vidi la kortegon; ili poste siavice, kiel tiuj, kiuj vidis la vidintojn, povos sin montri al la malpli privilegiitaj.
Apenaŭ ni estis elpaŝintaj, Tilling ekstaris antaŭ mi. Li riverencis.
”Mi devas danki vin, grafino Dotzky, pro la belega girlando.”
Mi etendis al li la manon – sed ne kapablis diri eĉ unu vorton. Nia kaleŝo alproksimiĝis; ni devis enveturiĝi, kaj Roza volis rapidi. Tilling metis la manon al la ĉapo kaj estis forironta.
Tiam mi fortege penis kaj diris per voĉo al mi mem tute fremda: ”Dimanĉon, inter la dua kaj tria, mi estos hejme.”
Li mute kliniĝis kaj ni enkaleŝiĝis.
”Vi certe malvarmumis, Marta,” diris mia fratino dum la veturo, ”via invito sonoris terure raŭka. Kaj kial vi ne prezentis al mi tiun melankolian oficiron? Mi ne ofte vidis vizaĝon pli malgajan.”
* * *
Je la fiksitaj tago kaj horo Tilling sin anoncis ĉe mi. Antaŭe mi estis enskribinta en la ruĝajn kajerojn la jenon: ”Mi antaŭsentas, ke la hodiaŭa tago decidos pri mia sorto.
Mi sentas min maltrankvila, plena de solena, dolĉa espero.
Tiun ĉi senton mi devas fiksi sur tiujn ĉi foliojn, por ke, kiam post multaj jaroj mi ilin tralegos, mi povu tre vive rememorigi al mi la horon, kiun mi nun tiel emociate atendas. Eble okazos tute alie ol mi pensas – eble ankaŭ ĝuste tiel… Ĉiuokaze estos interese por mi vidi, je kia grado antaŭvido kaj realeco akordiĝis. – – La atendato min amas – tion pruvas al mi lia letero skribita apud la mortlito de lia patrino; li ankaŭ estas amata – tion la rozeto en la mortgirlando sendube al li malkovris…
Kaj nun ni kunvenos sen atestantoj – koremociate – li dezirante konsolon – mi plena de deziro konsoli: mi supozas, ke ni ne parolos multe… Larmoj en la okuloj, manoj tremante unuigitaj – kaj ni estos komprenintaj nin reciproke… Du amplenaj, du feliĉaj homoj – serioze, solene, pasie, piege feliĉaj – dum en la societo oni indiferente kaj seke anoncas la aferon jene: ’ĉu vi jam scias? Marta Dotzky fianĉiniĝis kun Tilling – malprofita edziniĝo…’ Estas la dua kaj kvin minutoj – li nun ĉiumomente povas eniri. – La sonorilo… kia korbatado, kia tremado! mi sentas, ke – ”
Ĝis tie mi skribis. La lasta linio estas preskaŭ nelegebla, signo, ke tiu korbatado, tiu tremado ne estis nur retorika figuro.
Antaŭvido kaj realeco ne akordiĝis: Dum sia duonhora vizito Tilling kondutis singarde kaj malvarme. Li petis pardonon de mi pro sia maltimo skribi al mi; tiu flankenlaso de etiketo, li diris, estis la sekvo de la nerespondeco de homo en dolora momento. Poste li ankoraŭ rakontis kelkajn trajtojn el la vivo kaj lastaj tagoj de sia patrino; sed pri tio, kion mi atendis – ne eĉ unu vorton. Sekve mi ankaŭ fariĝis pli kaj pli singarda kaj malvarma. Kiam li stariĝis por foriri, mi faris neniun provon reteni lin, nek invitis lin reveni.
Kaj kiam li estis for, mi rapidis al la ankoraŭ malfermitaj ruĝaj kajeroj kaj daŭrigis la frazon interrompitan: ”Mi sentas, ke – ĉio estas finita… ke mi trompiĝis, ke li min ne amas kaj nun kredas, ke li estas al mi same indiferenta kiel mi al li. Mi kondutis preskaŭ nekonvene. Mi sentas – ke li neniam revenos. Kaj tamen la mondo ne enhavas duan edzon por mi! Tiel bona, tiel nobla, tiel sprita viro ne plu ekzistas – kaj neniu alia virino vin amas tiom, kiel mi vin estus aminta, Friedrich – certe ne via princino, al kiu vi ŝajne reiris. Mia filo Rudolf, vi estu mia konsolo, mia subteno. De nun mi rezignas virinan amon; nur la patrina amo plenigos mian koron kaj vivon… Se mi sukcesos fari el vi viron, kia li estas – se mi iam estos priplorata de vi, Rudolf, kiel li priploras sian patrinon, tiam mi estos atinginta mian celon.”
Estas verdire malsaĝa faro, verkado de taglibro. La provo per vortoj eternigi tiujn ĉiam variantajn, disfluantajn kaj denove renoviĝantajn dezirojn, projektojn kaj opiniojn, el kiuj konsistas la vivo de la animo, estas malsaĝa entrepreno. Ĝi alportas al la plimaljuniĝinta relegonta ”ego” la hontigan konon de la propra ŝanĝemo. Tie nun vidiĝas sur la sama folio kaj sub la sama dato du tute malsamaj humoroj: unue la plej certa konfido – apude la plej plena rezigno, kaj la sekvontaj folioj sendube alportos ion tute novan…
La paskan lundon la vetero estis vere printempa, kaj la veturado tradicie okazanta en tiu tago en ”Prater” – speco de antaŭfesto de la granda maja korso – bone sukcesis. Mi ankaŭ memoras kiel tiu brilo, tiu festa kaj printempa ĝuego, min tiam ĉirkaŭanta, kontrastis kun la malĝojo, kiu plenigis mian animon. Kaj tamen mi ne volonte estus fordoninta mian malĝojon por havi denove gajan, sed samtempe malplenan koron, kiel antaŭ ĉirkaŭ du monatoj, kiam mi ne ankoraŭ konati ĝis kun Tilling. Ĉar, se mia amo ŝajne estis malfeliĉa, ĝi tamen estis amo – t. e. pliigo de la intenseco de la vivo: tiu varma, karesa sento ŝveliganta mian koron, kiam ajn la kara figuro prezentiĝis antaŭ mia interna okulo – mi ne estus volinta ĝin nehavi.
Mi certe ne esperis renkonti la objekton de miaj revoj tie en ”Prater,” meze de virina gajeco. Kaj tamen: kiam mi foje lasis miajn rigardojn vagi al la rajdaleo, mi de malproksime vidis oficiron galopanta laŭ mia direkto, kaj mi tuj – kvankam mia miopa okulo lin nur malklare distingis – rekonis Tillingon. Kiam li alproksimiĝis kaj salutante preterpasis nian veturilon, mi respondis al lia saluto ne nur per balanco de la kapo, sed per viglaj signoj. Tuj mi komprenis, ke mi faris ion nekonvenan kaj ne pravigitan.
”Al kiu vi faris tiujn signojn?” demandis mia fratino Lili: ”Ĉu estis al paĉjo?… Ha, mi vidas,” ŝi aldonis, ”tie promenas la neevitebla Konrad – ĉu via mantordado estis por li?”
Tiu apero de la ”neevitebla Konrad” estis tre ĝustatempa.
Mi estis danka pro ĝi, kaj tuj pruvis mian dankemon: ”Vidu, Lili,” mi diris, ”li do estas amindulo, kaj certe li estas ĉi tie pro vi – vi devus kompati lin, vi devus favori lin… Ho, se vi scius, kiel dolĉe estas ami iun, vi ne tiel fermus vian koron. Feliĉigu lin do, la bonulon.”
Lili rigardis min mirigite.
”Sed se li estas al mi indiferenta, Marta?”
”Ĉu eble vi amas iun alian?”
Ŝi skuis la kapon. ”Ne, neniun.”
”Ho, vi kompatindulino!”
Ni ankoraŭ du, tri fojojn veturis tien kaj reen en la aleo, Sed tiun, kiun miaj rigardoj fervore serĉis, mi ne revidis. Li estis forlasinta la Prateraleojn.
* * *
Post kelkaj tagoj, en posttagmezo, Tilling eniris ĉe mi. Sed mi ne estis sola. Mia patro kaj onklino Maria estis miaj vizitantoj, kaj plie Roza kaj Lili, Konrad Althaus kaj ministro ”Ja certe” troviĝis en mia salono.
Mi nur pene subpremis krion de surprizo: la vizito estis tiel neatendita kaj samtempe tiel ĝojiga. Sed mia ĝojo baldaŭ ĉesis, kiam Tilling, salutinte la ĉeestantojn kaj, laŭ mia invito, sidiĝinte kontraŭ mi, diris per malvarma voĉo: ”Mi venis, grafino, por adiaŭi al vi. Mi forlasos Vienon post kelkaj tagoj.”
”Ĉu por longtempe?” ”Kaj kien,” ”kaj kial?”
”Kaj kial?” demandis samtempe kaj vivece la aliaj, dum mi restis muta.
”Eble por ĉiam – Hungarujon – Transmetita en alian regimenton – Pro prefero al la maĝiaroj,” respondis Tilling al la diversaj demandoj.
Dume mi estis reginta min.
”Estis rapida decido” mi diris, kiel eble plej trankvile. ”Kiamaniere vin ofendis nia Vieno, ke vi ĝin forlasas tiel neatendite?”
”Ĝi estas tro viva kaj tro gaja. Mi sopiras al dezerta stepo.”
”Ho ne,” opiniis Konrad, ”ju pli oni sin sentas malgaja, des pli oni devas serĉi distraĵon. Unu vespero en Karlteatro estas sendube pli refreŝiga ol longa, enpensa soleco.”
”La plej bona rimedo por vin vigligi, kara Tilling,” diris mia patro, ”estus vigla, gaja milito – sed bedaŭrinde ne estas nun ia ŝanco; la paco minacas daŭri senfine.”
”Kia stranga kombino de vortoj,” mi ne povis min deteni rimarki: ”milito kaj gaja; paco kaj – minaci.”
”Ja certe,” asertis la ministro, ”la politika horizonto ne vidigas nun ian nigran punkton; tamen minacaj nuboj kelkfoje neatendite leviĝas – kaj la ŝanco neniam estas forigita, ke iu – kvankam malgrava – malkonsento okazigos militon. Tion mi diras por via konsolo, leŭtenant-kolonelo. Pri mi, kiu kaŭze de mia ofico devas administri la internajn aferojn de mia lando, miaj deziroj devige celas nur la kiel eble plej longan konservadon de la paco; ĉar ĝi sola taŭgas por prosperigi la interesojn apartenantajn al mia ofico; tamen tio ne malhelpas min aprobi la rajtigitajn dezirojn de tiuj, kiuj de la militista vidpunkto – ”
”Permesu, ekscelenco,”interrompis Tilling, ”ke, por mia persono, mi forigu la supozon, ke mi deziras militon, kaj ankaŭ, ke mi protestu kontraŭ la pretendo, ke la militista vidpunkto estas alia ol la homa. Ni estas ĉi tie por defendi la landon, se malamiko ĝin minacas, same kiel la fajrobrigado estas tie par estingi fajron, se iu okazas. Pro tio la soldato ne estas pravigita deziri militon, nek la estingisto deziri fajron. Ambaŭ signifas malfeliĉon, grandan malfeliĉon, kaj neniu rajtas ĝoji pri la malfeliĉo de siaj proksimuloj.”
”Vi, bona, kara viro!” mi silente alparolis la parolinton. Tiu daŭrigis: ”Mi bone scias, ke la okazo por persona supereco prezenti ĝas por unu nur ĉe fajroj, por la alia nur ĉe militiroj; sed kiel malgrandanima estus homo, kies egoismo en tia grado lin erarigus, ke ĝi kaŝus al li la konon de la komuna suferado; aŭ kiel kruela, se vidante ĝin, li ne kompatus. La paco estas la plej granda bonfaro – aŭ pli ĝuste la foresto de la plej granda malbonfaro – ĝi estas, kiel vi mem diris, la sola stato, en kiu la interesoj de la loĝantaro povas esti prosperigataj; kaj ĉu vi volas doni al parto de tiu loĝantaro – al la armeo – la rajton fordeziri la prosperan staton kaj aldeziri la pereigan? stimuli tiun deziron, ĝis kiam ĝi fariĝos postulo, kaj eble ĝin eĉ plenumi? militiri, por ke la arrneo estu okupata kaj kontentigata – bruligi domojn, por ke la fajrobrigado distingiĝu kaj rikoltu laŭdon?”
”Via komparo lamas, kara leŭtenant-kolonelo,” diris mia patro, kontraŭ sia kutimo alparolante Tillingon per lia militista titolo, eble por rememorigi lin, ke liaj opinioj ne akordi ĝas kun lia profesio. ”Fajroj alportas nur domaĝon, dum militoj povas havigi al la lando potencon kaj grandecon. Ĉu la regnoj formiĝis kaj plivastiĝis alimaniere ol per sukcesplenaj militoj? La persona gloramo ne estas la sola sento, kiu plezurigas la soldaton en milito; estas antaŭ ĉio la nacia, la patruja fiereco, kiu tie ĉerpas bonegan nutraĵon; – unuvorte estas la patriotismo – ”
”Nome la amo al la patrujo,” diris Tilling. ”Mi ne komprenas, kial ni militistoj imagas, ke ni solaj posedas tiun senton, kiun nature havas la plimulto de la homoj. Ĉiu amas la terbulon, sur kiu li naskiĝis; ĉiu deziras la progreson kaj prosperon de siaj samlandanoj; sed feliĉo kaj gloro estas akireblaj per aliaj rimedoj ol per milita; oni povas fieriĝi pri aliaj heroaĵoj ol bataloj; ekzemple mi estas pli fiera pri nia Anastasius Grün ol pri ĉi tiu aŭ tiu ĉefgeneralo.”
”Ho, kiel oni povas kompari poeton kun generalo!” ekkriis mia patro.
”Tion mi ankaŭ demandas. La sensanga laŭro estas multe pli bela.”
”Sed, kara barono,” diris nun mia onklino, ”mi ankoraŭ neniam aŭdis soldaton paroli tiamaniere. Kie do restas la batala fervoro, la militista entuziasmo?”
”Tiujn sentojn mi bone konas, estimata sinjorino. Inspirita de ili, mi kiel deknaŭjara junulo la unuan fojon iris al milito. Sed kiam mi vidis la realaĵon; kiam mi estis atestanto de la sovaĝeco dum ĝi senkatenigita, mia entuziasmo ĉesis, kaj mi ne plu iris en la sekvantajn batalojn kun plezuro, sed kun rezignacio.”
”Aŭskultu, Tilling, mi ĉeestis pli da militiroj ol vi kaj ankaŭ vidis sufiĉe da teruraj scenoj; sed min la fervoro ne forlasis. Kiam, en la jaro 49, mi kiel jam maljuneta viro marŝis kun Radetzky, mi sentis la saman ĝojegon kiel la unuan fojon.”
”Pardonu, ekscelenco – sed vi apartenas al pli maljuna generacio, en kiu la militista spirito estis ankoraŭ multe pli vigla ol en mia, kaj en kiu la mondkompato, kiu celas la forigon de ĉiu mizero kaj nun penetras en rondojn pli kaj pli vastajn, estis preskaŭ nekonata.”
”Al kio tio utilas? Mizero devas ĉiam esti – ne estas eble ĝin forigi, same malmulte kiel la militon…”
”Nu, grafo Althaus, per tiuj ĉi vortoj vi karakterizas la jam tre ŝancelitan vidmanieron de la estinteco pri ĉiuj sociaj malbonaĵoj, nome la vidpunkton de la rezignacio, laŭ kiu oni rigardas ĉion neevitebla kaj naturnecesa. Sed kiam foje, je la vido de granda mizero, la duba demando ”ĉu ĝi devas esti?” enpenetris la koron, la koro ne plu povas resti malvarma, kaj krom kompato, naskiĝas ankaŭ speco de pento – ne persona pento, sed – kiel mi devas tion esprimi? – riproĉo de la epoka konscienco.”
Mia patro levis la ŝultrojn. ”Tion mi ne komprenas,” li diris.
”Mi povas nur certigi vin, ke ne nur ni avoj rememoras la travivitajn militirojn kun fiereco kaj ĝojo, sed ke ankaŭ la plimulto el la junaj kaj plej junaj viroj, se vi demandus ilin, ĉu ili plezure militiras, vigle respondus: Jes, plezure – plezurege.”
”La plej junaj – sendube. Ili havas ankoraŭ en la koro la entuziasmon, kiun la lernejo enradikigis en ilin. Kaj el la aliaj, multaj respondus tiun ”plezure”, ĉar, laŭ ĝeneralaj ideoj, ĝi ŝajnas vira kaj kuraĝa; la sincera ”malplezure” ja povus tre facile esti konsiderata kiel timema.”
”Ha,” diris Lili kun frostotremo ”mi ankaŭ timus… Devas esti terure, kiam de ĉiuj flankoj alflugas la kugloj, kiam ĉiumomente minacas la morto – ”
”Tio aŭdiĝas tre natura el via knabina buŝo,” diris Tilling, ”sed ni devas malkonfesi la instinkton de memkonservo… Soldatoj devas rezigni eĉ kompaton, kunsenton kun la mizerego trafanta la amikon kaj la malamikon, ĉar krom la timo, oni plej multe mallaŭdas ĉe ni ĉian sentimentalecon.”
”Nur en la milito, kara Tilling,” diris mia patro, ”nur en la milito; en la privata vivo, dank’al Dio, ni ankaŭ havas molajn korojn.”
”Jes, mi scias: estas speco de ensorĉo. Post la militproklamo oni diras subite pri ĉiuj teruraĵoj: ’Ne valoras’. Infanoj, dum siaj ludoj, kelkfoje uzas tiun interkonsenton. ’Se mi faros tion aŭ tion ĉi, ĝi ne valoros’, ili diras. Kaj en la batalludo regas ankaŭ tiaj sekretaj interakordiĝoj: Mortigo ne signifas plu mortigon, rabado ne estas rabado – sed rekvizicio; brulantaj vilaĝoj ne prezentas fajrojn, sed ’lokojn okupitajn’. Pri ĉiuj ordonoj de la leĝolibro, de la kateĥismo, de la moralo oni diras dum daŭras la ludo – ’ne valoras’. Sed kiam kelkfoje la ludfervoro malfortiĝas, kiam la interkonsentita ’ne valoras’ dum momento estas forgesita, kaj kiam oni vidas la ĉirkaŭantajn scenojn laŭ ilia realeco kaj komprenas, ke tiu profundega malfeliĉo, tiu krimego plene ’valoras’, tiam oni deziras nur ion, por eviti la nesufereblan doloron de tiu kompreno: – esti mortinta.”
”Estas vere,” rimarkis onklino Maria penseme, ”ke ordonoj kiel jenaj: Ne mortigu – ne ŝtelu – amu vian proksimulon kiel vin mem – pardonu al viaj malamikoj – ”
”Ne valoras,” ripetis Tilling. ”Kaj tiuj, kies profesia ofico estus la instruado pri tiuj ordonoj, estas la unuaj, kiuj benas niajn armilojn kaj petegas ke Dio benu niajn buĉadojn.”
”Kaj rajte,” diris mia patro. ”Jam la Dio de la Biblio estis la Dio de la bataloj, la Sinjoro de la militistaroj… Estas li, kiu ordonas al ni porti la glavon, estas li – ”
”Kies volon la homoj ĉiam difinas tiel,” interrompis Tilling, ”kiel ili ĝin deziras – kaj pri kiu ili pretendas, ke li donis eternajn ordonojn de amo, por ilin neniigi per dia ’ne valoras’, tuj kiam la infanoj ludas la grandan ludon de malamo. Precize same maldelikata kaj nekonsekvenca, precize same infana kiel la homo, estas la de li prezentita dio. Kaj nun, grafino,” li aldonis stariĝante, ”pardonu al mi, ke mi okazigis tiel malagrablan diskuton, kaj lasu min adiaŭi.”
Malkvietigaj sentoj ekscitis min. Ĉio, kion li ĵus diris igis la karan viron pli kara al mi… Kaj ĉu nun mi devis disiĝi de li eble por ĉiam? Ĉu antaŭ la aliaj interŝanĝi kun li malvarman adiaŭon kaj ne atendi pluon?… Estis neeble: mi plorus, post kiam li estus ferminta la pordon malantaŭ si. Tio ne devis okazi. Mi ekstaris.
”Unu momenton, barono Tilling,” mi diris… ”mi devas ankoraŭ montri al vi la fotografaĵon, pri kiu ni parolis antaŭ ne longe.”
Li rigardis min surprizite, ĉar neniam ni estis parolintaj pri fotografaĵo. Tamen li al mi sekvis en alian angulon de la salono, kie sur tablo kuŝis diversaj albumoj kaj – kie oni povis paroli, ne aŭdata de la aliaj.
Mi malfermis albumon, kaj Tilling kliniĝis super ĝin. Samtempe mi parolis al li duonvoĉe kaj tremante: ”Mi ne lasos vin foriri tiamaniere… Mi volas, mi devas paroli kun vi.”
”Kiel vi volas, grafino – mi aŭskultas.”
”Ne, ne nun. Vi devas reveni… morgaŭ, je la sama horo!”
Li ŝajnis heziti.
”Mi tion ordonas… je la memoro de via patrino, kiun mi priploris kun vi.”
”Ho, Marta!”…
La nomo tiel eldirita trapenetris min kiel radio de feliĉo.
”Morgaŭ do,” mi ripetis, rigardante en liajn okulojn.
”Je la sama horo.”
Ni interkonsentis. Mi reiris al la aliaj, kaj Tilling, almetinte mian manon al siaj lipoj kaj salutinte la ceterajn per riverenco, pasis tra la pordo.
”Stranga homo,” rimarkis mia patro balancante la kapon.
”Kion li ĵus diris al ni, certe ne plaĉus al la superuloj.”
* * *
La sekvantan tagon, kiam sonoris la fiksita horo, mi, kiel ĉe lia unua vizito, ordonis akcepti neniun alian ol Tillingon.
Mi atendis la venontan interparolon kun miksitaj sentoj de pasia maltrankvilo, dolĉa senpacienco kaj – iom da embaraso.
Kion efektive mi volis diri al li, mi ne precize sciis – pri tio mi ne deziris pensi… Se Tilling eble demandus min: ”Nu, grafino, kion vi volas sciigi al mi – kion vi deziras de mi?” mi ne povus respondi al li la veron, nome: ”Mi volas diri al vi, ke mi vin amas; mi deziras ke – vi restu”. – Sed ne estis verŝajne, ke li demandos min tiel seke, kaj ni certe komprenos unu la alian sen tiaj kategoriaj demandoj kaj respondoj. La ĉefa afero estis: lin revidi – kaj se la disiĝo estas necesa, ke ĝi ne okazu sen kora adiaŭo. Ĉe la nura penso pri adiaŭo miaj okuloj pleniĝis de larmoj.
En tiu momento la atendito enpaŝis.
”Mi obeas vian ordonon, grafino, kaj – kio estas al vi?” li sin interrompis. ”Ĉu vi ploris? Ĉu vi ploras ankoraŭ?”
”Ĉu mi?… ne… estis la fumo – en la apuda ĉambro, la kameno… Sidiĝu, Tilling… mi ĝojas, ke vi venis – ”
”Kaj mi ĝojas, ke vi ordonis al mi, ke mi venu – ĉu vi memoras? vi ordonis je la nomo de mia patrino… Mi do intencas diri al vi ĉion, kio min maltrankviligas. Mi – ”
”Nu, kial vi haltas?”
”Paroli estas pli malfacile por mi ol mi supozis.”
”Tamen vi montris al mi tiom da konfido – dum tiu dolora nokto, kiam vi maldormis apud la lito de la mortantino. – Kial vi nun perdis tiun konfidon?”
”Dum tiu solena horo mi kvazaŭ eliĝis el mi mem – de post tiu tempo mia kutima timemo min rekaptis. – Mi komprenas, ke tiam mi transpasis mian rajton – kaj, por ne plu ĝin transpaŝi, mi evitis vian proksimecon.”…
”Efektive: ŝajnas, ke vi evitis min. Kial?”
”Kial? Tial, ke mi vin adoras.”
Mi nenion respondis, kaj por malmontri mian kortuŝecon, mi deturnis la kapon. Ankaŭ Tilling silentis.
Fine retrankviliĝinte, mi interrompis la silenton.
”Kial vi volas forlasi Vienon?” mi demandis.
”Pro la sama kaŭzo.”
”Ĉu vi ne povas ŝangi vian decidon?”
”Mi povus – la translokiĝo ne estas ankoraŭ decidita.”
”Restu do.”
Li kaptis mian manon – ”Marta!”
Estis la dua fojo, ke li nomis min per mia nomo. Tiuj ĉi du silaboj havis por mi ebriigantan sonoron… Al tio mi devis respondi ion, kio sonoru al li same dolĉe – ankaŭ du silaboj, en kiuj kuŝu ĉio, kio ŝveligis mian koron, kaj levante al li mian rigardon, mi diris mallaŭte: ”Friedrich!”
En tiu momento la pordo malfermiĝis kaj eniris mia patro.
”Ha, jen vi estas! La servisto diris, ke vi ne estas hejme, sed mi respondis, ke mi volas atendi vin… Bonan tagon, Tilling! Post via hieraŭa adiaŭo mi estas tre surprizita, vidi vin ĉi tie – ”
”Mia foriro estas nuligita, ekscelenco, kaj mi venis – ”
”Ĉu fari viziton al mia filino? Bone. Nun sciu tion, kio min alkondukas al vi, Marta. Estas familia afero…”
Tilling stariĝis: ”Ĉu mi do eble ĝenas?”
”Mia sciigo ne tiom urĝas.”
Mi deziris, ke paĉjo kun sia familia afero estu ĉe la antipodoj.
Neniu interrompo povis esti por mi pli maloportuna. Tilling ne povis fari ion alian ol foriri. Sed laŭ tio, kio ĵus okazis inter ni, foriro ne signifis ĉiaman disiĝon: niaj pensoj, niaj koroj restos kune.
”Kiam mi vin revidos?” li mallaŭte demandis, por adiaŭo, kisante mian manon.
”Morgaŭ matene, je la naŭa, en Prater, sur ĉevalo,” mi respondis samtone.
Mia patro salutis la foriranton sufiĉe malvarme, kaj post kiam la pordo fermiĝis malantaŭ li: ”Kion tio signifas?” demandis li kun severa mieno: ”Vi dirigas, ke vi ne estas hejme – kaj mi vin trovas en tête à tête kun tiu sinjoro?”
Mi ruĝiĝis – duone pro kolero, duone pro embaraso. ”Kio estas la familia afero, kiun vi – ”
”Estas la jena: Mi volis forigi vian amindumanton, por diri al vi mian opinion… Mi konsideras tion tre grava afero, ke vi, grafino Dotzky, naskita Althaus, neniel risku vian bonan reputacion.”
”Kara patro, la plej certan gardanton de mia reputacio kaj de mia honoro mi ja posedas en la persono de mia malgranda Rudolf Dotzky, kaj rilate al la patra aŭtoritato de grafo Althaus, mi respektplene vin memorigas, ke kiel sendependa vidvino, mi povas ĝin malatenti. Mi ne intencas havigi al mi amanton, ĉar estas tio, kion vi ŝajne supozas, sed, se mi decidus reedziniĝi, mi rezervas al mi la rajton tute libere elekti, konsiliĝante nur kun mia oro.”
”Ĉu edziniĝi kun Tilling? kion vi pensas? Tio fariĝus vera familia malfeliĉego. Tiam mi preskaŭ preferus… ne, tion mi ne volas diri… sed serioze, ĉu vi havas tian intencon?”
”Kion oni povas kontraŭdiri? Vi antaŭ nelonge proponis al mi superleŭtenanton, kapitanon kaj majoron – Tilling estas eĉ leŭtenant-kolonelo – ”
”Des pli malbone. Se li estus civilulo, oni povus pardoni al li la opiniojn, kiujn li hieraŭ konfesis; sed ĉe militisto ili preskaŭ egalas perfidon… Eble li volonte eksiĝus, por ne riski militiron, kies lacigojn kaj suferojn li evidente timas. Kaj, ĉar li ne posedas havon, li tre saĝe projektas riĉan edziĝon. Sed mi kore esperas, ke virino, kiu estas filino de maljuna soldato, batalinta en kvar militoj kaj preta denove entuziasme ekmiliti – kiu krom tio estas la vidvino de kuraĝa, juna militisto, mortinta sur la honorkampo, ne konsentos tiun unuiĝon.”
Mia patro, kiu dum sia parolado grandpaŝe tien kaj reen iris en la ĉambro, estis tute ruĝa pro ekscito, kaj lia voĉo tremis.
Mi ankaŭ interne estis tre emociita. La frazoj, la sensignifa vortotintado, sub kiu kaŝiĝis la atakoj kontraŭ la viro de mia amo, min naŭzis. Sed mi trovis nenion por kontraŭdiri.
Mi sentis, ke mia defendo ne kapablus neniigi la tute nepravigitan maljustaĵon faritan al Tilling. Se mia patro tiel malprave juĝis la opiniojn esprimitajn hieraŭ, li tion faris pro absoluta nekompreno. Mia patro estis simple blinda kontraŭ la vidmaniero, kiun Tilling reprezentis. Mi lin ne povis igi vidanta. Mi ne povis instrui lin, uzi alian moralan mezurilon ol la militistan kiu, laŭ la opinio de generalo Althaus, ja estis la plej alta por juĝi la opiniojn, kiujn tiu havis kiel homo kaj pensulo. Sed dum mi restis muta pro la ĵus aŭdita atako, tiel ke mia patro povis kredi, ke li min hontigis kaj ke li sufokis miajn intencojn en ilia ĝermo, mi min sentis duoble sopire altirata al la kalumniita viro, kaj des pli mi decidis fariĝi lia.
Feliĉe mi ja estis libera. La malaprobo de mia patro min certe povis malĝojigi, sed ĝi ne povis deteni min de mia koramo.
Krom tio, ne estis loko en mia animo por tro granda ĉagreno.
La mirinda, potenca feliĉo, kiu antaŭ kvaronhoro sin prezentis al mi, estis tro intensa por flanke toleri tedon.
* * *
La sekvantan matenon mi vekiĝis kun sento simila al tiu, kun kiu mi ĉiufoje vekiĝis la kristnaskan tagon dum mia infaneco kaj unufoje kiel fianĉino la matenon de mia edziniĝo: la sama neesprimebla atendo, la sama vigla konscio, ke io ĝoja, io granda alproksimiĝas. Certe iom da malbonhumoro kaŭzis al mi la rememoro pri la vortoj, kiujn diris mia patro la antaŭan tagon – sed tiun penson mi baldaŭ forpelis.
Ankoraŭ ne estis la naŭa, kiam mi elkaleŝiĝis ĉe la enirejo de la Prateraleoj, kaj supreniris sur la ĉevalon, kiun la ĉevalejservisto estis alkondukinta. La vetero estis printempa kaj milda – kvankam sensuna, sed des pli dolĉa, kaj sunbrilon mi ja havis en la koro. Dum la nokto estis pluvinte; la foliaro brilis je freŝa verdeco kaj el la tero eliĝis odoro de malsekeco.
Rajdinte apenaŭ cent paŝojn en la aleo, mi aŭdis malantaŭ mi la hufbatojn de ĉevalo alkuranta per rapida troto. ”Ha, bonan tagon, Marta – mi ĝojas vidi vin ĉi tie.”
Estis Konrad, la neevitebla. Min tiu renkonto tute ne ĝojigis.
Nu, estas vere, ke Prater ne estis mia privata parko, kaj en tiel bela printempa mateno la rajdaleo estis ĉiam plena. Kiel mi do povis esti tiel malsaĝa, tie ĉi esperi neĝenatan rendevuon?
Althaus igis sian ĉevalon alpreni la iradon de la mia, kaj li evidente intencis fariĝi mia fidela akompananto. Nun mi de malproksime vidis Friedrich von Tilling, algalopanta laŭ mia direkto.
”Kuzo – ĉu mi ne estas por vi bona liganino? Vi scias, ke mi penas favore inklinigi mian fratinon Lili al vi.”
”Jes, plej nobla kuzino.”
”Nur hieraŭ vespere mi al ŝi denove laŭdis viajn bonajn ecojn… Ĉar vi fakte estas bonega junulo: komplezema, indulgema – ”
”Kion vi atendas, ke mi faru?”
”Ke vi vipetu vian ĉevalon kaj trotigu ĝin alien…”
Tilling estis jam tute proksima. Unue Konrad rigardis lin, due min, kaj sen diri eĉ unu vorton, li kun rideto balancis la kapon kaj galopis for, kvazaŭ li forkurus de malamiko.
”Denove la sama Althaus!” estis la unuaj vortoj de Tilling, kiam li estis turninta sian ĉevalon por rajdi ĉe mia flanko. En liaj tono kaj mieno klare esprimiĝis ĵaluzo. Tio plezurigis min.
”Ĉu li tiamaniere forkuris, ĉar li min vidis, aŭ ĉu li perdis la kontrolon de sia ĉevalo?”
”Mi forsendis lin, ĉar – ”
”Grafino Marta – mi bedaŭras, ke mi renkontis vin en la societo de Althaus. Ĉu vi scias, ke oni diras, ke li enamiĝis al sia kuzino?”
”Tio estas vera.”
”Kaj ke li deziregas ŝian favoron?”
”Tio ankaŭ estas vera.”
”Kaj ne tute senespere?”
”Ne tute senespere – ”
Tilling silentis. Feliĉe ridetante, mi rigardis lian vizaĝon.
”Via rigardo kontraŭdiras viajn lastajn vortojn,” li diris post paŭzo, ”ĉar via rigardo ŝajne diras al mi: Althaus min amas senespere.”
”Li min tute ne amas. La objekto de lia aspiro estas mia fratino Lili.”
”Vi forrulas ŝtonon de mia koro. Tiu homo estis unu el la kaŭzoj, pro kiuj mi volis forlasi la urbon. Mi ne estus povinta elteni la vidon – ”
”Kaj kiuj estis la aliaj kaŭzoj?” mi interrompis.
”La timo, ke mia pasio grandiĝus, ke mi ĝin ne plu povus kaŝi – ke mi fariĝus ridinda kaj samtempe malfeliĉa – ”
”Ĉu vi estas malfeliĉa hodiaŭ?”
”Ho Marta!… Depost hieraŭ tia turniĝo de sentoj kaptis min, ke mi estas preskaŭ senkonscia; sed ne sen timo kvazaŭ en tro dolĉa sonĝo – ke subite mi vekiĝu al dolora realeco. Funde mia amo estas ja senespera… Kion mi povas doni al vi? Hodiaŭ via favoro al mi ridetas kaj min altigas ĝis la sepa ĉielo… Morgaŭ – aŭ iom pli poste – vi reprenos de mi vian nemerititan favoron kaj min puŝos en abismon de malespero … Mi min mem ne plu rekonas. Kiel hiperbole mi nun parolas – kvankam mi ordinare estas trankvila, pripensema homo, malamiko de ĉiuj trograndigoj… Sed apud vi nenio ŝajnas al mi trograndigita… estas en via povo, igi min feliĉega aŭ mizera…”
”Ni parolu ankaŭ pri miaj duboj: la princino – ”
”Ho, ĉu ankaŭ vi aŭdis pri tiu babilaĉo? ĝi estas tute nevera.”
”Kompreneble, vi malkonfesas. Tio estas via devo – ”
”La menciita sinjorino, kies koro estas nun katenita en ’Burg’ – por kiom da tempo? Ĉar ŝia koro sin ofte fordonas – tiu sinjorino ne devigus eĉ la plej diskretan viron al silento – vi do povas duoble min kredi. Kaj cetere: ĉu mi estus dezirinta forlasi Vienon, se tiu famo estus pravigita?”
”Ĵaluzo ne scias fari konkludojn: ĉu mi vin venigus ĉi tien, se mi estus veninta por renkonti mian kuzon Althaus?”
”Fariĝas malfacile por mi, Marta, rajdi tiel trankvile ĉe via flanko. Mi volus fali je viaj piedoj – volus almenaŭ alpreni vian amatan manon al miaj lipoj – ”
”Kara Friedrich,” mi diris karese, ”tiaj elmontroj ne estas necesaj – oni povas esprimi sian respekton per vortoj same kiel per genuflekso kaj karesi same kiel – ”
”Per kiso,” li aldonis.
Post tiu lasta vorto, kiu nin ambaŭ elektre tremigis, ni momenton fikse nin rigardis reciproke en la okulojn, per tio spertante, ke oni povas kisi eĉ per rigardoj…
Li parolis unue: ”De kiam? – ”
Mi tre bone komprenis la ne finitan demandon.
”Depost tiu vespermanĝo ĉe mia patro,” mi respondis. ”Kaj vi?”
”Mi? Eble ankaŭ de tiu vespero. Sed fariĝis al mi tute klare nur ĉe la mortlito de mia kompatinda patrino… Kiel sopire miaj pensoj rifuĝis al vi!”
”Tiel mi ankaŭ tion komprenis. Sed vi ne komprenis la lingvon de la ruĝa rozo kunplektita kun la blankaj floroj de morto; alie vi min ne estus evitinta post via reveno. Mi ankoraŭ ne komprenas la kialon de tiu evito – kaj kial vi deziris forveturi.”
”Ĉar mi ne kuraĝis esperi, ke mi povos akiri vian amon. Nur kiam vi ordonis, je la memoro de mia patrino, ke mi venu al vi kaj restu – tiam mi sciis, ke vi estas al mi favora – ke estas permesite al mi dediĉi al vi mian vivon.”
”Se mi do ne la unua estus malkovrinta mian amon – ĉu vi ne estus peninta min akiri?”
”Vi havas grandan nombron da aspirantoj – mi ne estus trudinta min inter tiu anaro.”
”Ho, ili ne interesas min. La plimulto nur celas la riĉan vidvinon – ”
”Per ĉi tiuj vortoj vi montras la baron, kiu min ĉefe detenis de la varbado: riĉa vidvino – kaj mi tute senhava. Prefere perei pro malfeliĉa amo ol esti suspektata de la mondo kaj precipe de la virino, kiun mi adoras, pri tio, kial vi ĵus kulpigis vian aspirantaron.”
”Ho, vi fierulo, noblulo, karulo! Cetere mi ne estus kapabla suspekti vin pri ia ajn malnobla penso…”
”De kie tiu konfido? Fakte vi konas min nur tre malmulte.”
Kaj nun sekvis aliaj demandoj. Post la demando ”de kiam” ni amas unu la alian, venis la diskutado pri ”kial”. Tio, kio min unue estis kaptinta estis la maniero, laŭ kiu li parolis pri la milito. Kion mi por mi mem estis pensinta kaj sentinta – opiniante, ke neniu soldato povas tion pensi kaj ankoraŭ malpli elparoli – tion li estis pensinta pli klare ol mi, kaj pli forte sentinta – kaj tute malkaŝe eldirinta. Tiel mi vidis, ke lia koro superas la interesojn de lia profesio kaj lia spirito la opiniojn de lia epoko. Tio estis, por tiel diri, la bazo de mia al li dediĉita amo – sed krom la diskutataj ”kialoj,” ekzistis ankoraŭ sennombraj ”tialoj”. Tial, ke li havis eksteraĵon tiel beletan, tiel noblan; – ĉar li estis filo tiom amanta; ĉar – ”Kaj vi? Kial vi min amas?” mi interrompis mian raporton.
”Pro mil tialoj kaj pro unu.”
”Diru. Unue la mil.”
”La granda koro – la malgranda piedo – la belaj okuloj – la brila intelekto – la dolĉa rideto – la sagaca spirito – la blanka mano – la virina indeco – la mirinda – ”
”Haltu! ĉu vi tiamaniere daŭrigos ĝis mil? Tiam prefere diru la unu tialon!”
”Tio certe estas pli simpla, ĉar tiu unu, laŭ sia forto kaj nekontraŭstarebleco, ampleksas ĉiujn aliajn. Mi vin amas, Marta, ĉar – mi vin amas. Tial.”
* * *
De Prater mi rekte veturis al mia patro.
Ke la sciigo, kiun mi havis por li, okazigos malagrablajn diskutojn, tion mi antaŭvidis. Tamen mi deziris kiel eble plej baldaŭ liberigi min de tiu neevitebla malagrablaĵo, kaj prefere ĝin kontraŭstari sub la unua impreso de mia ĵus akirita feliĉo.
Mia patro, kiu kutimis malfrue enlitiĝi, estis ankoraŭ matenmanĝanta kaj leganta la gazetojn, kiam mi eniris lian ĉambron.
Onklino Maria ankaŭ ĉeestis, same okupata per legado de gazetoj.
Ĉe mia iom subita eniro mia patro surprizite levis la okulojn, kaj onklino Maria demetis sian gazeton el la mano.
”Marta? Tiel frue? Kaj en rajdvesto – kion tio signifas?”
Mi ĉirkaŭprenis ambaŭ, kaj ĵetante min en apogseĝon, diris: ”Tio signifas, ke mi revenas de rajdado en Prater, kie okazis io, kion mi volas sciigi al vi senprokraste. Mi do eĉ ne prenis tempon, iri hejmen por ŝanĝi vestaĵon – ”
”Do io tre grava kaj urĝa?” demandis mia patro, bruligante cigaron. ”Rakontu, ni aŭskultas.”
Kie mi komencu? Ĉu fari antaŭparolon kaj preparojn? Ne, prefere rapidi kun kapo malsupren, kiel oni sin ĵetas en la akvon de la saltotabulo.
”Mi fianĉiniĝis.”
Onklino Maria levis la brakojn, kaj mia patro sulkigis la frunton.
”Mi esperas, ke vi ne – ” li komencis.
Sed mi ne lasis lin fini: ”Fianĉiniĝis kun viro, kiun mi kore amas kaj estimas, kaj pri kiu mi kredas, ke li povas nepre feliĉigi min – kun barono Friedrich Tilling.”
Mia patro eksaltis: ”Jen! Post ĉio, kion mi diris al vi hieraŭ – ”
Onklino Maria skuis la kapon: ”Mi prefere estus aŭdinta alian nomon,” ŝi diris. ”Unue von Tilling ne estas konvena fianĉo; oni diras, ke li estas tute senhava; due liaj principoj kaj opinioj ŝajnas…”
”Liaj principoj kaj opinioj akordiĝas kun miaj, kaj mi ne estas devigata serĉi tiel nomatan ”konvenan” fianĉiniĝon. Patro – kara paĉjo, ne montru mienon tiel maldolĉan, ne detruu la altan feliĉon, kiun mi en ĉi tiu momento sentas – mia bona, amata paĉjo!”
”Sed infano,” li respondis per tono iom kvietigita, ĉar kareso lin ĉiam senarmigis, ”estas ĝuste via feliĉo, kiun mi celas. Mi ne povus feliĉiĝi kun soldato, kiu ne estas soldato korpe kaj anime.”
”Ne estas vi, kiu edziĝos kun Tilling,” rimarkigis onklino Maria tute ĝuste. ”La soldateco ne estas tiel grava,” ŝi aldonis; ”sed mi ne povus esti feliĉa kun viro, kiu parolas pri la Dio de la Biblio per tono tiel malrespektema, kiel antaŭ nelonge – ”
”Permesu, kara onklino, ke mi rimarkigu al vi, ke ankaŭ vi ne estas devigata edziniĝi kun Tilling.”
”La volo de la homo estas lia paradizo,” diris mia patro kun ĝemo, residiĝante. ”Kompreneble Tilling eksiĝos, ĉu ne?”
”Pri tio ni ne ankoraŭ parolis. Mi tion dezirus – sed mi timas, ke li tion ne faros.”
”Se oni pripensas, ke vi rifuzis princon,” ĝemis onklino Maria, ”kaj nun, anstataŭ altiĝi, vi malaltiĝas laŭ socia rango!”
”Kiel malamindaj vi ambaŭ estas – tamen pretendante, ke vi min amas. Jen, la unuan fojon depost la morto de kompatinda Arno, mi aperas antaŭ vi kun la sciigo, ke mi min sentas plene feliĉa, kaj anstataŭ ĝoji pri tio, vi elmetas ĉiuspecajn kontraŭdirojn por min malĝojigi – kaj kiuj? militarismo, Jehovo, socia rango!”
Post apenaŭ duonhoro mi tamen estis sukcesinta sufiĉe ŝanĝi la humoron de la gemaljunuloj. Laŭ la antaŭtaga parolado de mia patro, mi atendis de lia flanko kontraŭstaron pli fortan. Eble li estus povinta sufoki mian intencon kaj inklinon, se mi estus havinta nur intencon kaj inklinon; sed kontraŭ la ”fait accompli” li komprenis, ke malcedo ne plu utilus.
Aŭ, ĉu eble estis la influo de la superbordiĝanta feliĉsento, sin montranta en miaj brilaj okuloj kaj en mia voĉo, kiu forpelis lian ĉagrenon, kaj en kiu li nevole ĝojigite devis partopreni?
– Resume, kiam mi stariĝis kaj adiaŭis, li premis koran kison sur mian vangon kaj promesis, veni al mi ankoraŭ la saman vesperon, por saluti sian estontan bofilon kiel sian.
Domaĝe, ke la ruĝaj kajeroj ne raportas, kiel plue pasis tiu tago kaj la sekvanta vespero. Post tiom da tempo la detaloj malaperis el mia memoro – mi nur rememoras, ke ili estis belegaj horoj.
Por la teo mi estis kunveniginta ĉirkaŭ mi la tutan familion, kaj mi prezentis al ili Friedrich von Tilling kiel mian fianĉon.
Roza kaj Lili estis ravitaj; Konrad Althaus ekkriis: ”Brave, Marta! kaj por vi, Lili, tio estu ekzemplo!” Mia patro aŭ estis venkinta sian antaŭan antipation, aŭ li sukcesis ĝin kaŝi pro amo al mi; kaj onklino Maria estis molanima kaj kortuŝita: ”La geedziĝoj estas kontraktataj en la ĉielo,” ŝi diris, ”kaj ĉiu vivas laŭ sia destino. Kun la beno de Dio vi fariĝos feliĉaj, kaj tion mi senĉese petegos por vi.”
Ankaŭ mia filo Rudolf estis prezentita al la estonta nova paĉjo; kaj estis por mi sento ĝojega kaj solena, vidi ke la amata viro prenis la amatan infanon en siajn brakojn kaj lin kisis, dirante: ”El vi, knabeto, mi faros viron perfektan.”
Dum la daŭro de la vespero mia patro elmetis sian ideon pri eksiĝo: ”Vi nun, laŭ mia supozo, rezignos vian profesion. Ĉu ne, Tilling? Ne ŝatante la militon – ”
Friedrich, tre surprizite, rektigis la kapon: ”ĉu rezigni mian profesion? Mi ne havas alian… Kaj ne estas necese, ŝati la militon por fari militservon, same kiel oni ne bezonas –
”Jes, jes,” interrompis mia patro, ”tion vi jam diris antaŭe: same kiel fajroestingisto ne bezonas ŝati fajrojn – ”
”Mi povus citi pluajn ekzemplojn: same kiel kuracisto ne bezonas ŝati kanceron kaj tifuson, aŭ juĝisto esti admiranto de ŝteloj. Sed ĉu rezigni mian profesion? Kian motivon mi havus por tion fari?”
”Motivo estus,” diris onklino Maria, ”liberigi vian edzinon de la garnizona vivo – kaj de la timo, se okazas milito… Kvankam tiu timo estus sensenca, ĉar se al iu estas destinite maljuniĝi, li longtempe vivos, malgraŭ la danĝeroj.”
”La diritaj motivoj certe estus gravaj. Plejeble forigi de mia estonta edzino la malagrablaĵojn de la vivo, estos mia plej fervora klopodo; sed la malagrablaĵo havi edzon sen profesio kaj okupo estus pli grava ol tiu de garnizona vivo, ĉu ne vere? Kaj la risko, ke mia edziĝo estu atribuita al mallaboremo aŭ malkuraĝo estus pli malbona ol la danĝeroj de militiro. Verdire, la penso neniam venis en mian kapon… Espereble ankaŭ ne en vian, Marta?”
”Kaj se mi farus el ĝi kondiĉon?”
”Tion vi ne faros. Alie mi devus rezigni la plej altan feliĉon. Vi estas riĉa – mi posedas nenion krom mia militista ofico, krom la ŝanco pri estonta avanco – kaj tiun ĉi posedaĵon mi ne volas fordoni. Tio estus kontraŭ ĉia indeco, kontraŭ miaj ideoj pri honoro.”
”Brave, mia filo… nun mi estas kontenta. Tia ago estus estinta hontaĵo. Post nur nelonga tempo vi atingos la rangon de kolonelo kaj certe fariĝos generalo – fine vi eble fariĝos komandanto de fortikaĵo, guberniestro aŭ ministro de milito. Tio havigos ankaŭ al la edzino agrablan situacion.”
Mi silentis. Mi tute ne celis fariĝi komandantedzino. Mi plej multe estus ŝatinta pasigi mian vivon kun la viro de mia elekto en kampara retiriĝo; tamen liaj esprimitaj decidoj plaĉis al mi; ĉar ili gardis lin kontraŭ la malnobliganta suspekto, kiun mia patro havis kontraŭ li, kaj kiun li certe estus suferinta ankaŭ de la flanko de la mondo.
”Jes, tute kontenta” – daŭrigis mia patro. ”Ĉar, malkaŝe, mi opiniis, ke vi precipe celis… nu, nu – vi ne bezonas montri tiel furiozan mienon – mi volas diri, ke vi flanke celis retiriĝi por vivi private, kaj tion farante vi estus tre malprava. Ankaŭ pro mia Marta, ĉar ŝi ja vere estas soldatinfano, soldatvidvino – kaj mi ne kredas, ke ŝi daŭre povus ami viron vestitan kiel civilulo.”
Nun Tilling devis ridi. Li direktis al mi rigardon, kiu klare esprimis: Mi konas vin pli bone, kaj li respondis laŭte: ”Tion mi ankaŭ kredas: ŝi sendube nur en mian uniformon enamiĝis.”
* * *
En septembro de la sama jaro okazis nia geedziĝa soleno.
Mia fianĉo havigis al si dumonatan forpermeson por nia geedziĝa vojaĝo. Nia unua halto fariĝis en Berlino.
Mi estis espriminta la deziron, meti girlandon sur la tombon de la patrino de Friedrich kaj komenci nian vojaĝon per tiu pilgrimado.
En la prusa ĉefurbo ni restis ok tagojn. Per Friedrich mi konatiĝis kun liaj tie loĝantaj parencoj, kaj ĉiuj el ili faris al mi impreson kiel eble plej agrablan. Kompreneble – uzante la rozkolorajn okulvitrojn, tra kiuj dum la mielaj semajnoj la mondo tiel bele aspektas – oni ja ĉion konsideras aminda kaj bela. Cetere la homoj ĝenerale nur gaje kaj afable kondutas kontraŭ nove geedziĝintaj paroj; ĉiuj sin sentas devigataj disĵeti ĉiam novajn rozojn sur ilian sen tio jam florplenan vojon.
Kio precipe plaĉis al mi ĉe la nordaj germanoj estis la lingvo.
Ne nur, ĉar ili parolis per la akcento de mia edzo – unu el liaj proprecoj, en kiu mi tuj estis enamiĝinta – sed ĉar ĝi ŝajnis al mi, kompare kun la aŭstria elparolado, elmontri pli altan gradon de klereco; aŭ, pli ĝuste, ne nur ŝajnis, sed efektive montris. Se oni mezuras la valoron de homo laŭ la grado de klereco – kaj kiu pli ĝusta mezurilo ekzistas ol ĝi? – norda germano estas iomete pli homo ol suda germano.
Tiu diro el la buŝo de pruso farus impreson tre arogantan kaj el plumo de aŭstrianino eble ŝajnas nepatriota; – sed tre malofta estas vero, kiu ne ie aŭ iun ofendas…
Nian unuan viziton en Berlino – forlasinte la tombejon – ni faris al la fratino de la mortintino. Laŭ la amindeco kaj spirita eminenteco de tiu virino, mi povis konkludi, kiel afabla kaj rimarkinda certe estis la patrino de Friedrich, se ŝi similis al sinjorino Kornelia von Tessow. Ŝi estis vidvino de prusa generalo kaj havis nur unu filon, ĵus fariĝinta leŭtenanto.
Pli belan junulon ol Gottfried von Tessow mi neniam vidis dum mia tuta vivo. Estis kortuŝe vidi kiel patrino kaj filo amis unu la alian; ŝajnis, ke ankaŭ tiurilate sinjorino Kornelia similis al sia fratino. Vidante ŝian fierecon pri Gottfried kaj lian karesemon al la patrino, mi jam antaŭĝojis pri la tempo, kiam mia filo Rudolf estos plenkreska. Nur unu aferon mi ne povis kompreni, kaj mi tion ankaŭ diris al mia edzo: ”Kiel patrino povas permesi, ke ŝia sola infano, ŝia juvelo, elektu tian danĝeran profesion, kia estas la militista?”
”Ekzistas pensoj, karulino,” respondis al mi Friedrich, ”kiujn neniu pensas, konsideroj al certa temo rilatantaj, pri kiuj neniu meditas. Tia pripenso estas la danĝero de la militista profesio. Oni ne permesas, ke ĝi sin prezentu: estas – tiel oni opinias – speco de maldeco kaj malkuraĝo en tia konsidero. Estas do kredo neevitebla kaj ĝenerale akceptata, ke tiun danĝeron oni nepre devas riski, kaj ke oni ĝin fakte preskaŭ ĉiam sukcese travivas (la procentoj de la mortintoj dividiĝas je la aliaj). – Oni do tute ne pensas pri probableco de morto. Ĝi ja ekzistas; sed ĝi estas la sama por ĉiu naskito, kaj neniu pensas pri la morto. Pri la forigo de malagrablaj ideoj la spirito faras mirindaĵojn. Kaj fine, kian pli agrablan kaj pli belan situacion povas havi prusa nobelo oltiun de prusa kavalerioficiro?”
Ŝajnis, ke mi ankaŭ plaĉis al onklino Kornelia. ”Ha,” ŝi foje ekĝemis, – ”kial mia kompatinda fratino ne havis la ĝojon havi tian bofilinon kaj vidi, ke ŝia Friedrich estas tiel feliĉa, kiel li nun estas kun vi? Estis ĉiam ŝia fervora deziro vidi lin edziĝinta. Sed li havis tiel altajn pretendojn pri edziĝo – ”
”Ho ne, onklinjo, ĉar li estis kontenta je mi…”
”Tion la angloj nomas a trap for a compliment. Mi esperas, ke mia Gottfried iam same bone trafos la celon. Mi jam deziregas sperti la ĝojojn de avino. Tamen mi atendos ankoraŭ longe: mia filo nun havas nur dudek unu jarojn.”
”Li konfuzos multajn knabinkapojn,” mi diris, ”rompos multajn korojn – ”
”Tio ne estas verŝajna: ne ekzistas junulo pli bona kaj honesta. Li iam tre feliĉigos edzinon – ”
”Kiel Friedrich sian – ”
”Tion vi ankoraŭ ne povas scii, mia kara; pri tio ni reparolos post dek jaroj. Dum la unuaj semajnoj preskaŭ ĉiuj geedzoj estas feliĉaj. Sed per tio mi ne intencas esprimi ian dubon pri mia nevo aŭ vi – mi mem kredas, ke via feliĉo estos daŭra.”
De Berlino ni veturis al la germanaj banlokoj. Escepte de mia mallonga vojaĝo en ltalujo kun Arno – pri kiu mi cetere havis nur tre malprecizan rememoron – mi neniam estis forlasinta la hejmon. Tiu koniĝo kun novaj lokoj, novaj homoj, novaj vivmanieroj, min tre ravis. La mondo subite aspektis pli bela kaj duoble interesa. Se ne estus estinta mia eta Rudolf, kiun mi postlasis, mi estus proponinta al Friedrich: ”Ni dum jaroj rondvojaĝu kiel nun. Ni vizitu la tutan Eŭropon kaj poste aliajn kontinentojn; ni ĝuu tiun migradon, tiun liberan vagadon; ni kolektu trezorojn da novaj impresoj kaj spertoj! Kien ajn ni al venos – kaj kiel ajn fremdaj estos por ni la lando kaj la homoj – per nia kunestado ni kunportos sufiĉan kvanton da hejmeco.”
Kion estus respondinta Friedrich al tiu propono? Verŝajne, ke oni ne povas racie ”edziĝvojaĝi” ĝis vivfino, ke lia forpermeso daŭros nur du monatojn kaj tiuspecajn pluajn saĝaĵojn.
Ni vizitis Baden-Baden, Homburg kaj Wiesbaden. Ĉie la sama gaja, eleganta vivo – ĉie tiom da interesaj homoj el ĉiuj landoj. Dum la interrilatoj kun tiuj fremduloj mi rimarkis, ke Friedrich perfekte konas la francan kaj la anglan lingvojn; tio altigis lin ankoraŭ je unu grado en mia admiro. Mi ĉiam trovis novajn meritojn en li: dolĉanimecon, gajecon, viglan impreseblecon por ĉia beleco. Ŝipveturado sur Rejno lin ravis, kaj en la teatro aŭ koncerto, kiam la artistoj estis bonaj, ĝuo brilis en liaj okuloj. Pro tio la rivero Rejno kun ĝiaj kasteloj ŝajnis al mi duoble romantika, pro tio mi duoble admiris la muzikaĵojn de famaj virtuozoj.
Tiuj du monatoj bedaŭrinde tro rapide pasis. Friedrich petis plilongigon de sia forpermeso, sed sensukcese. Estis por mi, depost nia geedziĝo, la unua ĉagreno, kiam alvenis tiu oficiala papero, kiu sekstile ordonis nian revenon.
”Kaj tion la homoj nomas libereco!” mi kriis, ĵetante sur la tablon la ofendan dokumenton.
Tilling ridetis. ”Ho, mi tute ne imagas, ke mi estas libera, mia estrino,” li diris.
”Se mi estus via estrino, mi povus ordoni al vi forlasi la militservon kaj servi nur min.”
”Pri tiu demando ni ja estis interkonsentintaj – ”
”Certe: mi devis cedi; tamen tio pruvas, ke vi ne estas mia sklavo – kaj tion mi plene aprobas, mia kara, fiera edzo!”
* * *
Reveninte de nia vojaĝo, ni transloĝiĝis en malgrandan moravian urbon, – la fortikaĵon Olmütz – kie la regimento de Friedrich restis garnizone. Estis nenia societa interrilato en tiu nestaĉo, sekve ni ambaŭ vivis en nepra retiriĝo. Escepte, dum la horoj, kiujn ni dediĉis al la servado – li kiel leŭtenantkolonelo ĉe siaj dragonoj, mi kiel patrino ĉe mia Rudolf – ni nin nur unu al la alia dediĉis. Kun la sinjorinoj de la regimento mi estis interŝanĝinta la vizitojn, devigajn pro etiketo; sed mi ne volis interrilaton pli intiman; mi tute ne deziris aŭdi rakontojn pri la servistaro kaj la trivialajn babilaĵojn de la urbo dum la posttagmezaj kafkunvenoj; kaj same Friedrich ne partoprenis la ludpartiojn de la kolonelo kaj la trinkkunvenojn de la oficiroj. Ni povis agi pli bone. La mondo, en kiu ni moviĝis, sidante dum vespero apud la zumanta tekaldrono, estis tiel malproksima de la mondo de la olmützaj societaj rondoj, kiel la steloj de la tero; – kaj tio kelkfoje laŭlitere – ĉar kelkaj el niaj plej ŝatataj spiritaj ekskursoj direktiĝis al la firmamento. Nome ni kune legis sciencajn verkojn, nin informante pri la mirindaĵoj de la universo. Jen ni travagis la profundaĵojn de la terglobo kaj la altaĵojn de la ĉiela vastaĵo; jen ni esploris la sekretojn de la mikroskope senfinaj malgrandaĵoj kaj de la teleskope senlima malproksimo, kaj ju pli grande kaj vaste sin montris al ni la universo, des pli malgrandi ĝis Dia intereso por la aferoj de la olmützanoj. Nia legado ne rilatis nur al natura historio, ĝi koncernis ankaŭ multajn aliajn partojn de la esplorado kaj pensado. Interalie mi la trian fojon min okupis pri mia ŝatata Buckle, por konigi tiun aŭtoron al Friedrich, kaj nun li lin same admiris kiel mi. Samtempe ni ankaŭ legis romanverkistojn kaj poetojn, kaj tiamaniere niaj komunaj legovesperoj fariĝis veraj festoj por la intelekto – dum nia cetera ekzisto fakte estis neinterrompita festo por la koro. Ĉiutage ni nin reciproke amis pli multe; kion la pasio laŭ ardeco perdis, tion gajnis la amikeco laŭ intimeco, la estimo laŭ forteco. La interrilato inter Friedrich kaj Rudolf min ravegis. La du estis la plej bonaj kamaradoj en la mondo, kaj vidi ilin kune ludantaj estis ĉarmege. Tiam Friedrich estis el la du preskaŭ la pli petolema. Kompreneble mi tuj partoprenis en la ludo, kaj la saĝuloj kaj sciencistoj, kies verkojn ni legis, nin senkulpigu pro ĉiuj malsaĝaĵoj faritaj aŭ diritaj de ni. – Tamen Friedrich asertis, ke fakte li ŝatas infanojn nur malmulte; sed unue la etulo estis filo de Marta, kaj due li estis efektive aminda, kaj tiel karese li sin alpremis al sia duonpatro. Ni ofte faris projektojn pri la estonto de la knabo. Ĉu soldato?… Ne. Por tio li ne taŭgus, ĉar en nia edukado ne estos loko por dresado al militista gloramo. Ĉu diplomato?
Eble. Sed pli verŝajne terkulturisto. Kiel heredonto de la Dotzkya bieno, laŭ la rajto de unuenaskito, post la morto de la nuntempe 66-jara onklo de Arno, li devos sin okupi per la administrado de sia posedaĵo. Tiam li edziĝos kun sia fianĉineto Beatrix, kaj fariĝos feliĉa homo. Ni mem estis tiel feliĉaj, ke por la tuta kunvivantaro, kaj ankaŭ por la estontaj generacioj ni deziris trezorojn da feliĉo. – Tamen ni ne rifuzis nian kompaton al la mizero premanta kaj certe ankoraŭ longe premonta la plimulton de la homoj: malriĉeco, nescio, mallibereco – inter ĉiuj ĉi malbonaĵoj la plej terura: la milito.
Ha, se oni povus kunhelpi ĝin forigi! Tiu sopira deziro plenigis niajn korojn, sed la konsidero pri la ekzistantaj cirkonstancoj kaj opinioj kontraŭmetis al tiu deziro senkuraĝigan ”neeble”. Bedaŭrinde la bela sonĝo, ke ĉiu bonfartu kaj longe vivu sur tero, ne estas plenumebla – almenaŭ ne nuntempe.
Sed la pesimisman doktrinon, ke la vivo estas malbonaĵo, ke estus pli bone por ĉiuj ne esti naskitaj – nia propra ekzistado plene refutis.
Kristnaske ni iris al Vieno por pasigi la festotagojn en familia rondo. Mia patro nun estis tute trankviligita rilate al Friedrich. La fakto, ke li ne forlasis la militservon estis forpelinta la antaŭajn suspektojn. Ke mi ”nekonvene edziniĝis” sendube restis la konvinko de mia patro, kaj ankaŭ de onklino Maria; aliparte ili devis konsenti pri la fakto, ke mia edzo tre feliĉigis min, kaj pro tio ili estis dankemaj.
Roza kaj Lili bedaŭris, ke dum la venonta karnavalo ili eniros en la ”mondon” ne sub mia observado, sed sub tiu multe pli severa de onklino. Konrad Althaus, kiel antaŭe, estis ofta vizitanto en la domo, kaj ŝajnis al mi, ke li faris kelkajn progresojn en la favoro de Lili.
La sankta vespero fariĝis tre gaja. Estis lumigita granda kristnaska arbo, kaj ĉiuspecaj donacoj estis interŝanĝitaj. La reĝo de la festo kaj tiu, kiu ricevis plej multe da donacoj estis kompreneble mia filo Rudolf; sed ankaŭ ĉiuj aliaj ricevis donacojn. Friedrich ricevis de mi objekton, ĉe kies aspekto li ne povis deteni ĝojan krion. Ĝi estis arĝenta paperpremilo en formo de cikonio. Ĝi tenis en beko papereton, sur kiu estis skribitaj per mia mano la vortoj: En somero 1864 mi alportos ion.
Friedrich min fortege ĉirkaŭprenis. Se la aliaj ne ĉeestus, li certe estus farinta kun mi ronddanceton.
* * *
La unuan festotagon la tuta familio denove kunvenis ĉe mia patro por vespermanĝi. El nefamilianoj ĉeestis nur ekscelenco ”Ja certe” kaj d-ro Bresser. Kiam ni sidis ĉetable en la de longe konata manĝoĉambro, mi vivece rememoris la vesperon, kiam ni ambaŭ unue klare konsciiĝis pri nia amo. D-ro Bresser havis la saman penson: ”Ĉu vi ankoraŭ memoras la piketpartion, kiun mi ludis kun via patro, dum vi babilis kun barono Tilling apud la kameno?” li demandis min. ”Ĉu mi ne ŝajne estis tute enprofundiĝinta en mia ludo? Sed tamen mi streĉis mian orelon laŭ via direkto, kaj el la sonoro de la voĉoj – la vortojn mi ne povis aŭdi – mi perceptis ion, kio naskis en mi la konvinkon: ĉi tiuj du homoj fariĝos geedzoj. Kaj nun, observante vin ambaŭ, mi havas novan konvinkon: Ili estas kaj restos feliĉa paro.”
”Mi admiras vian sagacecon, doktoro. Jes, ni estas feliĉaj. Ĉu ni restos tiaj? Tio bedaŭrinde ne dependas de ni, sed de la sorto… Super ĉiu feliĉo flugpendas ia danĝero, kaj ju pli intensa la unua, des pli terura la alia.”
”Kion vi povas timi?”
”La morton.”
”Ha, pri ĝi mi ne pensis. Mi certe, kiel kuracisto, ofte renkontas tiun timigilon – sed mi ĝin malatentas. Por sanaj kaj junaj homoj, kiel la priparolita feliĉa paro, ĝi estas tiel malproksima – ”
”Kion utilas al soldato juneco kaj sano?”
”Forpelu tiajn ideojn, karega baronino. Minacas neniu milito. Ĉu ne vere, ekscelenco,” li alparolis la ministron, ”nuntempe ne vidiĝas sur la ĉielo politika la ofte citita nigra punkto?”
”Punkto signifas tro malmulte,” respondis la alparolita.
”Estus pli vere nigra, peza nubo.”
Mi ektremis ĝis interne.
”Kio? Kiel? kion vi pensas?” mi kriis vivece.
”Danujo tro malbone kondutas…”
”Ha, Danujo,” mi diris trankviligita. ”La nubo do ne minacas nin. Mi ja ĉiuokaze ĉagreniĝas aŭdante, ke ie estos batalo – sed se militiros la danoj kaj ne la aŭstrianoj, mi certe tion bedaŭras, sed mi ne timas pro tio.”
”Nek estus bezono timi, se okaze Aŭstrio partoprenus. Defendante la rajtojn de Schlesvig-Holstein kontraŭ la perforto de Danujo, ni nenion riskos. Ne estas afero pri aŭstria teritorio, kies perdo povus esti kaŭzata de malsukcesa milito – ”
”Ĉu vi do kredas, paĉjo, ke – se niaj trupoj devus elmarŝi – mi pensus pri aferoj kiel aŭstria teritorio kaj dana perforto? Mi vidus nur unu aferon: la mortdanĝeron de niaj amatoj. Kaj tiu restas same grava, ĉu okazas milito pro tiu aŭ alia kaŭzo.”
”La individuaj sortoj ne gravas, kara infano, kiam la afero estas pri historiaj okazaĵoj. Se okazas milito, silentas la demando, ĉu ĉi tiu aŭ tiu mortos aŭ ne, kaj nur aŭdiĝas la gravega demando, kiom la patrujo per tio gajnos aŭ perdos. Kaj kiel mi diris: se ni batalos kontraŭ la danoj, ni perdos nenion, sed ni plifortigos nian potencon en la Germana Ligo. Mi ĉiam esperas, ke la Habsburgoj iam regajnos la de ili merititan rangon kiel germanaj imperiestroj. Tio nur estus laŭ rajto. La nia estas la plej grava ŝtato en la Ligo! Nia hegemonio ja estas certa – sed tio ne sufiĉas… Mi plezure konsentus pri milito kontraŭ Danujo, ne nur por rebonigi la malsukceson de la jaro 59, sed ankaŭ por tiamaniere aliformigi nian pozicion en la Germana Ligo, ke tio al ni plene kompensus la perdon de Lombardio kaj – eble? – al ni havigus tian plifortigon, ke ni facile regajnus tiun provincon.”
Mi sendis rigardon al Friedrich. Li ne partoprenis la konversacion, sed ridante interparolis kun Lili. Akra doloro trapenetris mian animon: doloro kvazaŭ en unu fasko unuigante multajn diversajn perceptojn: Milito… kaj li, mia ĉio, devos kuniri… kripligita, mortpafita… la infano sub mia koro, kies anoncita alveno lin hieraŭ tiel ĝojigis – ĉu ĝi naskiĝos senpatra?
– Detruita, detruita – nia apenaŭ ekflorinta feliĉo, kiu promesis ankoraŭ fruktojn tiel sufiĉegajn!… Tiu danĝero sur unu telero de la pesilo, kaj kio sur la alia? Ŝatateco de Aŭstrio en la Germana Ligo, liberigo de Schlesvig-Holstein ”freŝaj laŭrofolioj en la glorkrono de la armeo” t. e. kelkaj frazoj por lernejaj paroladoj kaj armeaj proklamoj… kaj eĉ tio estis nur duba, ĉar tiel ebla kiel la venko estis ja la malvenko… Kaj ne nur al izola sufero, la mia, estas kontraŭmetata la supozata bonstato de la patrolando, sed kelkaj miloj da homoj en la propra kaj en la malamika lando suferos la saman min ĵus trapenetrantan doloron – Ha, ĉu ne estus eble, tion malhelpi – ĉu oni tion ne povus antaŭforigi? – Se ĉiuj unuiĝus – ĉiuj saĝuloj, bonuloj, justuloj – por deturni la minacantan malbonon – ”Diru do,” mi laŭte alparolis la ministron, ”ĉu vere la situacio estas tiel malbona? Ĉu vi do, ministroj kaj diplomatoj, ne povis eviti tiajn konfliktojn, ĉu vi ne sukcesos ilin malhelpi?”
”Ĉu vi do kredas, baronino, ke estas nia ofico starigi eternan pacon? Tio sendube estus bela misio – sed neplenumebla. Mia ofico nur estas gardi la interesojn de niaj respektivaj ŝtatoj kaj dinastioj, por kontraŭstari al ĉiu minacanta malpliigo de ilia potenco, laŭpove akiri ĉiun eblan superecon, ĵaluze gardi la honoron de la lando, venĝi iun al ni faritan insulton – ”
”Mallonge,” mi interrompis, ”agi laŭ la militista principo: plej eble malutili al la malamiko – nome al ĉiu alia ŝtato – kaj, se naskiĝas disputo, obstine aserti, ke oni estas prava – eĉ kiam oni konscias, ke oni estas malprava; ĉu ne vere?”
”Ja certe.”
”Ĝis kiam la du disputantoj senpacienciĝas, kaj devas ekbatali … estas abomeninde!”
”Tamen tio estas la sola rimedo. Kiel alie povus esti malkonfuzita disputo inter popoloj?”
”Kiel do malkonfuziĝas procesoj inter unuopaj civilizitaj homoj?”
”Per tribunalo. Sed popoloj submetiĝos al neniu tia.”
”Ne pli ol la sovaĝuloj,” diris d-ro Bresser, min helpante.
”Ergo, koncerne reciprokajn rilatojn, la popoloj estas ankoraŭ necivilizitaj, kaj pasos ankoraŭ multe da tempo, ĝis kiam ili sukcesos starigi arbitracian tribunalon.”
”Tio neniam fariĝos,” diris mia patro. ”Estas aferoj, kiuj nur per milito povas esti malkonfuzitaj, sed ne per proceso. Eĉ se oni povus starigi tian arbitracian tribunalon – la fortaj registaroj, same nevolonte submetiĝus al ĝi, kiel du nobeloj, el kiuj unu estas ofendita de la alia, submetus sian malkonsenton al tribunalo. Tiuj ĉi simple, sendinte siajn atestantojn unu al alia, honeste interbatalus.”
”La duelo ankaŭ estas barbara, malbonmora kutimo – ”
”Vi ĝin ne ŝanĝos, doktoro.”
”Mi ĝin almenaŭ ne aprobas, ekscelenco.”
”Kion vi do diras, Friedrich?” demandis nun mia patro la bofilon. ”Ĉu vi ankaŭ opinias, ke iu, post ricevita vangofrapo, devas plendi al juĝisto por 5 fl. da mona kompenso?”
”Mi tion ne farus.”
”Vi instigus la ofendinton al duelo?”
”Kompreneble.”
”Ha, ha, doktoro – ha, ha, Marta,” triumfe kriis mia patro, ”Ĉu vi aŭdas? Eĉ Tilling, kvankam ne ŝatante militon, konfesas ke li aprobas la duelon.”
”Aprobi? Ne, tion mi ne pretendis. Mi nur diris, ke eventuale mi preferus dueli – kiel mi faris jam kelkfoje; same kompreneble, kiel mi jam kelkfoje militiris kaj, en la proksima okazo, denove militiros. Mi submetiĝas al la dekretoj de la honoro. Sed tion farante mi ne intencas kredigi, ke tiuj dekretoj, kiaj ili ekzistas inter ni, estas konformaj al mia morala idealo. Iom post iom, kiam tiu idealo ekregos, la prihonora opinio ankaŭ aliiĝos: unue insulto suferita, sed ne meritita, ne refalos kiel malhonoro sur la suferinton, sed sur la malĝentilan insultinton; due la kutimo de memvenĝado en aferoj de honoro estos forigita, same kiel la memvalidigo de propra rajto en aliaj aferoj efektive jam ĉesis en civilizitaj sociaj rondoj. Ĝis tiam – ”
”Ni longan tempon atendos,” interrompis mia patro, ”tiel longe kiel ekzistos nobeloj – ”
”Ankaŭ tio ne bezonas ĉiam daŭri,” opiniis la doktoro.
”Ho, ho! vi intencas forigi eĉ la nobelaron, vi radikalulo?” kriis mia patro.
”La feŭdalan certe. La estonteco ne bezonos nobelojn.”
”Des pli da nobluloj,” plifortigis Friedrich.
”Kaj tiu nova speco konsentos pri vangofrapoj?”
”Ĝi ilin ne donos.”
”Kaj sin ne defendos, se la najbara ŝtato ĝin milite atakos?”
”Ne ekzistos atakantaj najbaraj ŝtatoj – tiel malmulte kiel nuntempe niajn bienojn malamikaj najbaraj kasteloj ĉirkaŭas. Kaj same kiel la nuna kastelmastro ne plu bezonas bandon da armitaj servutuloj – ”
”Sekve la estonta ŝtato povos ekzisti sen armeo? Kio do fariĝos el vi leŭtenant-kolonelo?”
”Kio fariĝis el la armitaj servutuloj?”
La malnova disputo, tiamaniere rekomencita, daŭris dum kelka tempo. Mi ravite aŭskultis mian edzon; estis por mi nedirebla ĝojo, vidi kiel firme kaj konvinkige li defendis la interesojn de supera civilizo, kaj enpense mi donis al li la titolon de li antaŭe cititan: ”noblulo.”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.