La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FOR LA BATALILOJN!

Aŭtoro: Bertha von Suttner

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Kvina Libro

Paca tempo

Kiam ni venis al Berlino, la loĝantaro estis laŭte ĝojeganta.

Ĉiu butikisto kaj ĉiu vagulo vidigis iom da venka sento.

”N i venkis la aliajn!” tio ŝajnas esti sento tre entuziasmiga kaj populara. Tamen en la familioj, kiujn ni vizitis, ni trovis multe da malĝojegaj homoj, ĉar ili perdis neforgeseblan parencon aŭ amikon sur la germanaj aŭ bohemaj batalkampoj.

Mi precipe timis revidi onklinon Kornelia. Mi sciis, ke ŝia bela filo Gottfried estis estinta ŝia idolo, kaj mi povis mezuri la doloron, kiu nun sendube premis la kompatindan forlasitan patrinon – mi nur bezonis imagi, ke mia Rudolf, post kiam mi lin estus edukinta… ne, tiun penson mi tute ne volis pensi.

Nia vizito estis anoncita. Kun korbato mi eniris la domon de sinjorino von Tessow. Jam en la antaŭĉambro vidiĝis la funebro reganta en la domo. La servisto, kiu nin enirigis, havis nigran livreon; en la granda salono, kies seĝoj estis kovritaj per tegiloj, ne estis fajro, kaj la speguloj kaj pentraĵoj ĉe la muroj estis ĉiuj tegitaj per krepo. De tie oni malfermis al ni la pordon de la dormoĉambro de onklino Kornelia, kie ŝi nin atendis. Tiu vasta ejo, dividita per kurteno – malantaŭ kiu staris la lito – estis nun la konstanta restadejo de onklino. Ŝi ne plu eliris el la domo, escepte por ĉiudimanĉe iri en la katedralon – kaj nur malofte el la ĉambro, nur unu horon ĉiutage, kiun ŝi pasigis en la estinta privata ĉambro de Gottfried.

En tiu ĉambro ĉio estis en la sama loko, en kiu li ĝin estis lasinta en la tago de sia foriro. Dum nia vizito ŝi nin kondukis tien kaj igis nin legi leteron; kiun li estis metinta sur sian paperujon:

”Mia unika, kara patrino! Mi ja scias, ke vi, karulino, venos tien ĉi post mia foriro – kaj tiam vi trovos tiun ĉi folion. La persona adiaŭo estos pasinta. Des pli vi ĝojos, trovi ankoraŭ novan postsignon, legi ankoraŭ lastan vorton de mi, nome ĝojan, esperplenan. Kuraĝiĝu: mi revenos. Du korojn, tiel kunigitajn, kiel estas niaj, la sorto ne disigos. Mia destino estas plenumi feliĉan militiron, akiri stelojn kaj ordenojn – kaj poste igi vin sesobla avino. Mi kisas vian karan molan frunton, ho, vi plej adorata el ĉiuj patrinoj.

Via Gottfried.”

Kiam ni eniris ĉe onklino Kornelia, ŝi ne estis sola. Sinjoro en longa, nigra vesto, je la unua rigardo rekonebla kiel pastro, sidis kontraŭ ŝi.

Onklino stariĝis kaj venis al ni renkonte; la pastro same leviĝis de sia seĝo, sed restis staranta en la fundo.

Kion mi atendis, okazis: Kiam mi ĉirkaŭprenis la maljunulinon, ni ambaŭ, ŝi kaj mi, laŭte plorĝemis. Ankaŭ la okuloj de Friedrich larmopleniĝis, premante la funebrantinon al sia koro. Unue oni silentis. Kion oni havas por diri en tiaj momentoj je la unua revido post grava malfeliĉo – tion esprimas tute klare la larmoj…

Ŝi kondukis nin al sia sidejo kaj proponis al ni apude starantajn seĝojn. Poste, sekiginte siajn okulojn, ŝi prezentis: ”Mia nevo, kolonelo barono Tilling – sinjoro Mölser, milita ĉefpastro kaj konsistoria konsilanto.” lnterŝanĝiĝis mutaj riverencoj.

”Mia amiko kaj religia konsilanto,” ŝi aldonis, ”kiu penas subteni min en mia ĉagreno – ”

”Sed kiu bedaŭrinde ne ankoraŭ sukcesis havigi al vi la ĝustan rezignacion, la ĝustan ĝojon de sufero, estimata amikino,” li diris. ”Kial mi ĵus vidis novan senkuraĝan ploradon?”

”Ho, pardonu al mi! Kiam mi la lastan fojon vidis mian nevon kaj lian amindan edzinon, mia Gottfried estis – ” ŝi ne povis pluon diri.

”Tiam via filo estis ankoraŭ en ĉi tiu peka mondo, elmetita al ĉiuj tentoj kaj danĝeroj; sed nun li estas enirinta la domon de la ĉiela patro, post la plej glora, plej feliĉa morto por reĝo kaj patrujo. Vi, sinjoro kolonelo,” li sin turnis al mia edzo, ”kiu estas prezentita al mi kiel soldato, povas helpi min, konsole klarigi al ĉi tiu funebranta patrino, ke la sorto de ŝia filo estas enviinda. Vi scias, ke mortĝojo inspiras la kuraĝan militiston – la decido oferi sian vivon sur la altaro de la patrujo beligas por li la suferon de la disiĝo, kaj kiam li falas en la tumulto de la batalo, dum tondrado de pafilegoj, li esperas esti transmetota en la grandan ĉielan armeon kaj tie ĉeesti la paradon de la dia Estro de la armeoj. Vi, sinjoro kolonelo, revenis kun tiuj, al kiuj la dia providenco donis la justan venkon – ”

”Pardonu, sinjoro konsistoria konsilanto – mi servis en la aŭstria armeo – ”

”Ha, mi opiniis… Ho, tiam…” diris la alia tute konfuzita … ”Ankaŭ belega, brava armeo, la aŭstria.” Li stariĝis. ”Sed mi ne volas ĝeni pli longe… la gesinjofoj sendube deziras interparoli pri familiaj aferoj… Ĝis la revido, estimata sinjorino – mi revenos post kelkaj tagoj… Dume altigu viajn pensojn al la ĉiokompatulo, sen kies volo ne falas eĉ unu haro de nia kapo kaj kiu igas ĉiujn aferojn utili al tiu, kiu lin amas, eĉ ĉagrenon kaj suferon, eĉ mizeron kaj morton. Mi estas via servanto, adiaŭ.”

Mia oklino premis lian manon: ”Espereble mi vin revidos baldaŭ? Tre baldaŭ, mi petas – ”

Li riverencis al ni ĉiuj kaj estis alpaŝonta aI la pordo.

Sed Friedrich lin haltigis: ”Sinjororo konsistaria konsilanto – ĉu mi povas fari peton al vi?”

”Parolu, sinjoro kolonelo.”

”Mi juĝas, laŭ viaj paroloj, ke vi estas plena de religia kaj ankaŭ de militista spirito. Vi do povos fari al mi la grandan komplezon – ”

Mi aŭskultis atentege. Kion celis Friedrich?

”Nome mia edzineto ĉi tie,” li daŭrigis, ”havas multajn dubojn … Ŝi opinias, ke de la kristana vidpunkto la milito ne estas aprobinda. Mi verdire scias la malon – ĉar nenio estas pli intime kunligita ol la pastra kaj la militista profesioj – sed mankas al mi la elokventeco, por tion klarigi al mia edzino. Ĉu vi, sinjoro konsilanto, konsentus doni al ni, morgaŭ aŭ postmorgaŭ, unu horon da interparolo, por – ”

”Ho, tre volonte,” interrompis la pastro. ”Ĉu vi volas doni al mi vian adreson?…” Friedrich donis al li sian vizitkarton, kaj tuj fiksiĝis la tago kaj horo de la petita kunveno.

Poste ni restis solaj kun onklino.

”Ĉu la admono de ĉi tiu amiko vere vin konsolas?” al ŝi demandis Friedrich.

”Konsolo ne plu ekzistas por mi sur tero. Sed li parolas tiom kaj tiel bele pri la aferoj, kiuj nun plej plaĉas al mi – pri morto kaj funebro, pri kruco kaj ofero kaj rezignacio… li priskribas la mondon, kiun mia bona Gottfried devis forlasi, kaj el kiu ankaŭ mi deziras eliri, kiel tian valon de ĝemado, malvirto kaj progresanta ruiniĝo, ke ŝajnas al mi malpli malĝoje, ke mia infano estas forprenita. – Li ja estas en la ĉielo, kaj ĉi tie sur la tero – ”

”Regas ofte inferaj potencoj, tio estas vera – tion mi ĵus vidis el proksimeco,” diris Friedrich mediteme.

Poste la kompatinda virino demandis lin pri la du militiroj, en unu el kiuj li partoprenis kun – en la alia – kontraŭ Gottfried.

Li devis rakonti centon da detaloj, kaj per tio povis doni al la forlasita patrino la saman konsolon, kiun li iam alportis al mi el la itala milito, ke la kompatindulo mortis rapide kaj sen doloro. Estis longa malgaja vizito. Mi ankaŭ ree rakontis la faktojn de la terura ĥolera semajno kaj miajn spertojn sur la bohemaj batalkampoj. Antaŭ nia foriro onklino Kornelia kondukis nin en la ĉambron de Gottfried, kie mi dum la legado de la supre citita letero – kiun mi poste kun permeso kopiis – denove verŝis maldolĉajn larmojn.

* * *

”Nun klarigu al mi,” mi diris al Friedrich, kiam ni enveturiĝis antaŭ la domo de sinjorino von Tessow, ”kial vi la konsistorian konsilanton – ”

”Invitis al interparalado kun vi? Ĉu vi ne komprenas?… Tio devas servi al mi kiel studa materialo. Mi deziras reaŭdi kaj ĉifoje noti – per kiaj argumentoj la pastroj defendas la popolmortigon. Mi antaŭmetis vin kiel direktontinon de la diskuto. Pli decas al juna virino ol al kolonelo havi dubojn de la kristana vidpunkto pri rajtigo de la milito – ”

”Sed vi scias, ke mi havas tiajn dubojn ne de la religia, sed de la humana vidpunkto – ”

”Tion ni tute ne rajtas montri al sinjoro konsilanto, por ne transigi la demandon sur alian kampon. La pacaj klopodoj de la liberpensantoj ne suferas pro iu interna kontraŭdiro, kaj mi deziras klarigon pri la kontraŭdiro, kiu ekzistas inter la postuloj de la kristana amo kaj la devigoj de la milita demando – klarigon el la buŝo de militista ĉefpastro, t. e. de reprezentanto de la kristana militprofesio.”

La pastro alvenis precize. Lin evidente allogis la ŝanco povi elparoli predikon instruan kaj konvertan. Mi kontraŭe atendis la interparoladon kun sentoj iomete malagrablaj, ĉar mi havos en ĝi rolon nesinceran. – Sed por la bono de la afero, al kiu Friedrich de nun dediĉis siajn servojn, mi devis min nun iom subigi kaj konsoli per la frazo: la celo sanktigas la rimedojn.

Post la salutoj ni tri sidiĝis sur malaltajn apogseĝojn apud la forno, kaj la konsistoria konsilanto parolis jene: ”Permesu, sinjorino, ke mi komence priparolu la celon de mia vizito. La demando estas forigi el via spirito kelkajn dubojn, kiuj ne estas sen ia ŝajna praveco; sed kiuj povas facile esti montrataj sofismoj. Ekzemple vi opinias, ke la ordono de Kristo: Oni amu siajn malamikojn, kaj ankaŭ la diro: ”Kiu uzas la glavon, pereu per la glavo” kontraŭdiras la devojn de la soldato, kiu ja havas la rajton malutili al la malamiko, atencante ties korpon kaj vivon. – ”

”Certe, sinjoro konsilanto, ĉi tiu kontraŭdiro ŝajnas al mi ne solvebla. Kaj krom tio, ekzistas la nepra ordono de la dekalogo: Ne mortigu.”

”Nu jes – se oni supraĵe juĝas, kuŝas en tio ia malfacilaĵo: sed se oni penetras en la profundon, la duboj malaperas. Rilate al la kvina ordono, ĝi pli ĝuste dirus: ”Neatence mortigu.” Sed mortigo por memdefendo ne estas atenco. Kaj milito estas nur necesa memdefendo pogrande. Ni povas kaj devas, laŭ la milda admono de nia savinto, ami la malamikojn; sed tio ne signifas, ke ni ne rajtas milite deturni evidentan maljustaĵon kaj perforton.”

”El tio do rezultas, ke nur defendaj militoj estas justaj, kaj ke oni rajtas uzi la glavon nur kiam la malamiko okupas la landon. Sed la kontraŭula nacio opinias tute same – kiel do povas komenciĝi la batalo? En la lasta milito estis via armeo, sinjoro konsilanto, kiu la unua transpaŝis la landlimon. – ”

”Se oni volas deturni la malamikon, sinjorino, – por kio oni havas la plej sanktan rajton, ne estas necese preterlasi la favoran momenton kaj atendi, ĝis kiam li nin estas atakinta, sed laŭ cirkonstancoj devas esti permesite al la landestro antaŭi ĝi al la perforta maljustulo. Tion farante, li obeas la skribitan vorton: Kiu uzas la glavon, pereu per la glavo. Li kontraŭstaras la malamikon kiel servanto kaj venĝanto de Dio, celante pereigi tiun, kiu uzis la glavon kontraŭ li – ”

”Tie devas kaŝiĝi sofismo,” mi diris skuante la kapon, ”tiuj argumentoj ne povas esti same rajtigantaj por la du partioj – ”

”Plue, koncerne la dubon,” daŭrigis la pastro, ne atentante mian kontraŭdiron, ”ĉu la milito estas per si mem malplaĉa al Dio, por ĉiu kristano konanta la biblion, ĝi malaperas, ĉar la Sankta Skribo sufiĉege montras, ke la Sinjoro mem ordonis al la popolo Israel, fari militojn, por akiri la promesitan landon, kaj li donis al sia popolo sian benon por tio. 4. Moseo, 21, 14 raportas pri speciala libro de la militoj de Jehovo.

Kaj kiel ofte en la psalmoj la helpo estas laŭdata, kiun Dio donas al sia popolo dum milito. Ĉu vi ne konas la sentencon de Salomono:

La ĉevalo staras preta por la batalo,

Sed per la Sinjoro venas la venko.

En la 44-a psalmo Davido dankas kaj laŭdas la Sinjoron, sian protektanton, ”kiu instruas liajn manojn batali kaj liajn pugnojn militi.”

”Estas do kontraŭdiro inter la malnova kaj la nova Testamentoj: la Dio de la antikvaj Hebreoj estis militema, sed la bonkora Jesuo anoncis la sciigon pri paco kaj instruis la amon al la proksimulo kaj al la malamiko.”

”Ankaŭ en la nova Testamento en la parabolo Luk. 14, 31 Jesuo parolas sen iu riproĉo pri reĝo intencanta militiri kontraŭ alia reĝo. Kaj ankaŭ la apostolo Paŭlo tre ofte uzas figurojn el la milita vivo. Li diras Rom. 13, 4, ke la estraro ne vane portas la glavon, sed, ke ĝi estas la servanto kaj venĝanto de Dio kontraŭ tiu, kiu faras malbonon.”

”Kuŝas do en la sankta Libro mem la kontraŭdiro nin priokupanta. Montrante al mi, ke ĝi trovigas ankaŭ en la biblio, vi ĝin ne forigas.”

”Jen estas la supraĵa kaj samtempe aroganta juĝmaniero, kiu celas altigi la propran, malfortan prudenton super la dia parolo. Kontraŭdiro estas io neperfekta, nedia; se mi montras, ke io troviĝas en la biblio, la pruvo estas farita – kiel ajn nekomprenebla ĝi estas por la homa racio – ke ĝi ne povas enhavi en si ian kontraŭdiron.”

”Se ne estus pli ĝuste pruvite per la ekzisto de la kontraŭdiro, ke la cititaj diroj tute ne povas esti el dia deveno.” Tiu respondo kuŝis sur miaj lipoj; sed mi ĝin subpremis, por ne tute aliigi la objekton de la disputo.

”Vidu, sinjoro konsilanto,” Friedrich nun sin intermetis en la interparoladon, ”ankoraŭ pli forte ol vi montris la permeson de la militaj teruraĵoj, rilatigante al la biblio, iu kapitano de la 17-a jarcento. Mi konservis tiun skribaĵon kaj ĝin jam legis al mia edzino; – sed ŝi ne volis konsenti kun la ideoj en ĝi entenataj. Mi konfesas, ke la afero ankaŭ min tre – mirigas … kaj mi ŝatus havi pri ĝi vian opinion. Se vi permesas, mi alportos la dokumenton. ”Li iris preni paperon el tirkesto, malfaldis ĝin kaj legis:

”La milito estas elpensita de Dio mem, kaj li instruis ĝin al la homoj. La unuan soldaton Dio starigis kun dutranĉa glavo antaŭ la paradizo, por deturni de ĝi Adamon, la unuan ribelanton. En la Deŭteronomio oni povas legi kiamaniere Dio per Moseo kuraĝigas sian popolon al la venko kaj eĉ donas al li siajn pastrojn kiel antaŭgvardion.

La unua artifiko uziĝis kontraŭ la urbo Hai. Dum tiu hebrea milito la suno devis brili du tagojn sur la ĉiela firmamento, por ke la venko povu esti plenumita, multaj miloj da homoj mortigitaj kaj reĝoj pendigitaj.

Ĉiuj militaj abomenoj estas aprobitaj de Dio, ĉar la tuta Sankta Skribo estas plena de ili, kaj tio sufiĉege pruvas, ke la laŭleĝa milito estas elpensita de Dio mem, ke tial ĉiu homo povas kun bona konscienco servi, vivi kaj morti en ĝi. Li povas siajn malamikojn bruligi aŭ fajrigi, senhaŭtigi, faligi aŭ dispecigi – ĉio estas justa kion ajn kontraŭdiras la aliaj. Dio nenion malpermesis el tiaj aferoj, sed aprobis la plej kruelajn manierojn pereigi la homojn.

La profetino Deborah najlis sur la teron la kapon de la militestro Sisara. Gideono, la de Dio ordonita gvidanto de la popolo, sin venĝis militiste al la aŭtoritatuloj de Senhot, kiuj estis rifuzintaj al li iom da manĝaĵo: pendigo kaj rado, glavo kaj fajro ne sufiĉis; ili estis draŝataj kaj disŝirataj per dornoj – kaj tio ŝajnis bona al la diaj okuloj. La reĝa profeto Davido, homo laŭ la koro de Dio, elpensis la plej kruelajn turmentojn por la jam venkitaj idoj de Ammon ĉe Rabboth; li ordonis dispecigi ilin per sabroj, ilin frakasi sub la radoj de feraj ĉaroj, ilin distranĉi per tranĉiloj, ilin kunpremi kiel oni kunpremas brikojn; kaj tion li faris en ĉiuj urboj de la idoj de Ammon. Plue – ”

”Tio estas abomeninda!” interrompis la ĉefpastro. ”Nur kruda dungito el la sovaĝa epoko de la tridekjara milito povis citi tiajn ekzemplojn el la biblio, por montri la rajtigon de krueleco kontraŭ la malamiko. Hodiaŭ ni anoncas tute malsimilajn doktrinojn: En milito ni nur malebligu al la malamiko, ke li nin malutilu – malebligu tion ĝis morto – sen ia malica intenco kontraŭ la vivo de unuopulo. Se tia intenco, aŭ eĉ mortiĝemo aŭ krueleco kontraŭ sendefenduloj montriĝas, tiam mortigo en milito estas same malmorala kaj nepermesita kiel en paco. Jes, en pasintaj jarcentoj, kiam ĉefoj de dungitoj kaj vaguloj militis metiiste, tiam ilia kapitano povis skribi tiamaniere, sed hodiaŭ oni ne militiras por pago aŭ rabaĵo kaj nesciante kontraŭ kiu kaj pro kio; oni tion faras nur por plej altaj idealaj bonaĵoj de la homaro – por libereco, sendependeco, nacieco – por rajto, kredo, honoro, bonmoreco kaj kutimo…”

”Vi, sinjoro konsistoria konsilanto,” mi enĵetis, ”estas sendube pli milda kaj humana ol tiu kapitano; vi do ne bezonas citi el la biblio pruvojn por la permesebleco de la abomenaĵoj, kiuj plaĉis al niaj mezepokaj prapatroj kaj supozeble ankoraŭ pli al la antikvaj Hebreoj; sed estas tamen la sama libro kaj la sama Jehovo, kiu ne povas esti nun pli milda, sed de kiu ĉiu alprenas nur tiom da certigo, kiom taŭgas por lia opinio.”

”Jen mi devis suferi malgrandan punan predikon pri mia manko de respekto al la dia parolo kaj pri mia manko de sagaceco ĉe la klarigo de ĝi.”

Tamen mi sukcesis rekonduki la interparoladon al nia ĝusta temo, kaj nun la konsilanto longe parolis – ĉifoje neinterrompite – pri la rilato inter kristana kaj militista spiritoj; li memorigis la religian solenecon apartenanta al la ĵuro al la standardo, ”kiam la standardoj estas portataj en la preĝejon kun akompano de muziko kaj sub la honora protekto de du oficiroj kun eltirita glavo. Tiam la rekruto la unuan fojon sin publike prezentas kun kasko kaj pafilo, kaj la unuan fojon li sekvas la standardon de sia taĉmento, kiu nun flirtas antaŭ la altaro de la Sinjoro, disŝirita kaj ornamita per la honorsignoj de la bataloj, en kiuj ĝi estis portata”… Li parolis pri la ĉiudimanĉa eklezia preĝo: ”Protektu la reĝan armeon kaj ĉiujn fidelajn servistojn, reĝo kaj patrolando. Instruu ilin, por ke ili kiel kristanoj plenumu sian ĵuron, kaj benu iliajn servojn por via honoro kaj bono de la patrujo”. ”Dio kun ni,” li plue klarigis, ”estas ja ankaŭ la surskribo sur la buko de la zono, per kiu la infanteriano ĉirkaŭas sian talion, kaj tiu signalvorto devas doni al li konfidon. Se Dio estas por ni, kiu povas esti kontraŭ ni? Ankaŭ la ĝeneralaj naciaj preĝ- kaj pentotagoj ordonataj ĉe la komenco de ĉiu milito estas, por ke la nacio per preĝoj petu la dian helpon, samtempe fidante al la akirota feliĉa sukceso. Kian sanktigon la elmarŝanta soldato trovas en tio – kiel potence tio altigas lian batalemon kaj kuraĝon! Se lia reĝo lin vokas, li povas konfideme eniri la vicojn de la batalontoj kaj esti certa pri la venko de la justa partio; Dio donos venkon al ni tiel certe kiel estinte al sia popolo lsrael, se ni preĝante faras la batalan laboron. La intima rilato inter preĝo kaj venko, pieco kaj braveco, estas facile distingebla – Ĉar kio povas havigi pli da ĝojo en la momento de morto ol la certeco trovi pardonon antaŭ la ĉiela juĝisto? Lojaleco kaj kredo kunigitaj kun vireco kaj militkapableco apartenas al la plej malnovaj tradicioj de nia popolo.”

Tiamaniere li ankoraŭ longtempe parolis, jen kun olea dolĉeco, mallevita kapo kaj molaj nuancoj pri amo, ĉielo, humileco, ”infanetoj”, savo kaj ”ĉarmegaj aferoj”; – jen per militista komanda voĉo, kun fiera disciplino – akre kaj tranĉe – glavo kaj defendo. La vorton ĝojo li nur uzis en kune kun la vortoj morto, batalo kaj ofero. De la vidpunkto militpastra mortigi kaj esti mortigita ŝajnas esti la plej noblaj ĝojoj de la vivo. Ĉio cetera estas malfortiga, peka plezuro. Li ankaŭ deklamis versojn. Unue de Körner:

Patro, konduku min,
Vi min konduku al venko aŭ morto!
Di’, mi obeos en ĉiu ajn sorto,
Vi, ho Sinjoro, konduku min,
Di’, mi obeas vin!

Poste la malnovan popolan kanton el la 30-jara milito:

Ne pli feliĉa morto en la mond’
Ol de la malamiko mortigata.
En verda val’, libera kamp’
Ne devas esti ĝem’ aŭdata!
En lito mallarĝa
Mi mortas tutsola,
Sed jen en milit’
Kun kunul’ libervola!

Ankaŭ la Lenaŭan kanton pri la batalema armilfaristo:

Paco homan vivon mole
Ja malzorgas, sovaĝigas,
Fanfaronon pri la ago li laŭtigas,
Dume arane’ laboras sole…
Ha, subite jen milito,
Vundoj ja ”oscedas” kaj fendiĝas,
Homoj jam oscedas malpli ofte,
Per batal’ la mondo refreŝiĝas.

Fine ankoraŭ la parolon de Luther:

”Se mi rigardas la militon kiel aferon, kiu ŝirmas edzinon, infanon, domon, korton, havaĵon kaj honoron, kiu akiras kaj konservas pacon, tiam ĝi estas bonaĵo.”

”Nu jes – se mi rigardas panteron kiel kolombon, tiam la pantero estas tre milda besteto,” mi rimarkigis neaŭdite. Volonte mi estus respondinta al liaj poeziaj citatoj per la versoj de Bodenstedt:

Sciigu pri milita gloro, heroeco
Ja tiom kiom ajn vi volas,
Silentu tamen pri la kristaneco,
Montrita, kiam kugloj de l’kanonoj ”bolas”!
Se vi bezonas pruvojn de l’kuraĝo,
Al idolisto estu imitanto,
Ho, verŝu sangon en sovaĝo,
Sed ne parolu tiam pri l’savanto!
Kredante turk-armeo bataladas
Je l’gloro de l’amata Allah,
Por ni Odin ne ekzistadas,
Mortintaj estas dioj de l’Walhalla.
Vi staru, tutlaŭvole, jen aŭ jen:
Au tie ĉi, aŭ ĉe la dekstra mano,
Sed malamegas mi la hipokriton
De l’militema Nazareta ano!

Sed nia ”batalema Nazaretano” ne vidis kio okazis en mia spirito; li ne volis esti interrompata, kaj adiaŭante li havis la kredon, ke li min konvinkis pri du aferoj: ke multo de la kristana vidpunkto estas rajtigita – kaj ke per si mem ĝi estas bonaĵo.

Ke per tiu retorika venko li plenumis sian devon kaj faris gravan servon al la fremda kolonelo, estis evidente por li tre kontentige, ĉar kiam li stariĝis por foriri kaj ni esprimis nian dankon pro lia komplezema penado, li malakceptante respondis: ”Ne, mi devas danki vin, ke vi havigis al mi la okazon per mia malforta parolo, kies tuta efikeco estas kaŭzita nur per la ofte citita dia parolo, forigi dubojn, kiuj certe estis turmentigaj kaj por kristanino kaj por soldatedzino. La paco estu kun vi!”

”Ho ve!” mi ekĝemis, kiam li estis foririnta, ”tio estis vera turmento!”

”Jes, ĝi estis,” certigis Friedrich. ”Precipe nia artifiko estis por mi malagrabla – nome la falsa preteksto, per kiu ni instigis lin al la disvolvo de lia elokventeco. Unu momenton mi deziris diri al li: Haltu, altestimata sinjoro, mi mem havas la saman opinion pri la milito kiel mia edzino, kaj tio, kion vi diras devas nur helpi min pli precize koni la malgravecon de viaj argumentoj. Sed mi silentis. Kial ofendi la konvinkon de honestulo – konvinkon, kiu plie estas la fundamento de lia profesio?”

”Ĉu konvinko? – ĉu vi estas certa pri tio? Ĉu li vere kredas, ke li diras la veron, aŭ ĉu li intence trompas sian militistan aŭdantaron, kiam li promesas al ĝi certan venkon per la helpo de Dio, pri kiu li tamen devas scii, ke li estas same alvokata de la malamiko? Tiuj ĉi aludoj al ’nia popolo’, al ’nia sole justa afero, estanta samtempe la afero de Dio’, estis tamen nur eblaj en epoko, kiam unu popolo, apartigita de ĉiuj aliaj popoloj, opiniis, ke ĝi estas la sola, rajtigita ekzisti kaj la sola amata de Dio. Kaj plie, tiuj ĉi konsolaj promesoj de estonta rekompenco en la ĉielo, por des pli facile akiri la oferon de la tera vivo, ĉiuj ĉi ceremonioj – solenaĵoj, ĵuroj, kantoj – kiuj devas naski en la brusto de la militironto la tiel amatan mortĝojon – mi abomenas la vorton – ĉu tio ne estas – ”

”Ĉio havas du flankojn, Marta,” interrompis Friedrich. ”Ĉar ni malbenas la militon, ĉio kio ĝin subtenas kaj beligas, kio vualas ĝiajn teruraĵojn, ŝajnas al ni malaminda.”

”Jes, kompreneble, ĉar per tio la malamataĵoj konserviĝas.”

”Ne nur per tio… Malnovaj institucioj estas enradikigitaj per miloj da fibroj, kaj tiel longe kiel ili ekzistis, estis bone, ke ekzistis ankaŭ la sentoj kaj ideoj, per kiuj ili estis beligitaj – per kiuj ili fariĝis ne nur sufereblaj, sed eĉ plaĉaj. Kiom da kompatindaj mortantoj estas helpataj per tiu nenatura ’mortĝojo’; kiom da piaj animoj fidis al la dia helpo, al ili certigita de la pastroj; kiom da senkulpa vanteco kaj fiera honoramo estis vekita kaj kontentigita per tiuj solenaĵoj; kiom da koroj batis pli forte ĉe la sonoj de tiuj kantoj? De la tuta sufero, kiun alportis al la homoj la milito, ni almenaŭ deprenu la suferon, kiun sukcesis forkanti kaj formensogi la militaj bardoj kaj la militaj pastroj.”

* * *

Ni estis subite forvokataj el Berlino. Depeŝo min sciigis, ke onklino Maria grave malsaniĝis kaj deziris nin vidi.

Mi trovis la maljunulinon tre malsana; eĉ la kuracistoj malesperis.

”Nun estas mia vico,” ŝi diris. ”Verdire mi tre volonte foriras. De kiam mia kompatinda frato kaj liaj tri infanoj mortis, mi ne plu ĝuas tiun ĉi vivon – de tiu bato mi ne releviĝis… Transe mi retrovos la aliajn… tie Konrad kaj Lili estas unuigitaj … ne estis por ili destinite unuiĝi sur tero…”

”Se oni ĝustatempe estus demetinta la armilojn – ” mi estis kontraŭdironta; sed mi min detenis: certe mi ne devis komenci disputon kun ĉi tiu mortantino kaj provi ŝanceligon de ŝia amata teorio pri ”destino”.

”Unu konsolon mi havas,” ŝi daŭrigis, ”ke vi almenaŭ vivos, kara Marta… Via edzo revenis el du militiroj – la ĥolero vin indulgis – estas do klare montrite, ke vi estas destinitaj kune maljuniĝi… Nur provu fari el la malgranda Rudolf bonan kristanon kaj bonan soldaton, por ke lia avo tie supre povu ankoraŭ ĝoji pri li. Mi konstante preĝos por vi… por ke vi vivu longe kaj feliĉe – ”

Kompreneble mi ne neniigis la kontraŭdiron, ke ”neŝanĝebla destino” povas esti plibonigata per la efiko de konstanta preĝado, tamen mi interrompis la kompatindulinon, petante ŝin ne laciĝi per parolado, kaj rakontis al ŝi, por ŝin distri, pri niaj travivaĵoj en Svisujo kaj Berlino. Mi ankaŭ raportis, ke ni renkontis princon Heinrich, kaj ke li estas ĵus stariganta en sia kastelparko promemoran monumenton al la fianĉino tiel rapide akirita kiel perdita.

Post tri tagoj mia bona onklino Maria mortis, provizita per la postulitaj kaj piece ricevitaj mortsakramentoj, – kaj nun ĉiuj miaj, en kies mezo mi estis kreskinta, estis forprenitaj de la tero…

Per ŝia testamento mia filo Rudolf fariĝis universala heredanto de ŝia negranda havo kaj ministro ”Ja certe” zorganto.

Tiu cirkonstanco min reproksimigis al tiu iama amiko de mia patro. Li estis ja preskaŭ la sola, kiu vizitis nian domon.

La funebro, en kiun min estis enprofundiĝinta post la malfeliĉa grumitza semajno, havis la naturan konsekvencon, ke mi vivis tute solece. Nia projekto transloĝiĝi al Parizo povos esti plenumita nur post kiam miaj aferoj estos ordigitaj, kio sendube postulos ankoraŭ kelkajn monatojn.

Nia amiko, la ministro, kiu, kiel mi jam diris, estis preskaŭ nia sola vizitanto, antaŭ ne longe estis eksiĝinta aŭ eksigita – mi tion neniam povis ekscii – mallonge, li estis sin retirinta en privatan vivon, sed ĉiam ankoraŭ ŝategis sin okupi pri politiko.

Li ĉiam sciis alkonduki la interparoladon al tiu sia preferata temo kaj ni ankaŭ volonte donis al li rebaton. Ĉar Friedrich sin nun tiel diligente okupis pri la studo de popolrajto, plaĉis al li ĉiu diskuto rilatanta tiun objekton. Post la manĝoj (sinjoro ”Ja certe” – ni ĉiam inter ni donis al li tiun ĉi alnomon – dufoje ĉiusemajne tagmanĝis kun ni), la du sinjoroj enprofundiĝis en longan politikan konversacion, kaj mia edzo zorgis, ke ĝi ne fariĝis la de li tiel malamata politika babiladaĉo, penante ĝin direkti al ĝeneraligantaj vidpunktoj.

Tien ”Ja certe” ne ĉiam povis lin sekvi, ĉar kiel diplomato kaj burokrato li estis akirinta la kutimon, fari la tiel diritan ”praktikan politikon” aŭ ”realpolitikon” – afero celanta nur la plej proksimajn specialajn interesojn kaj nescianta la teoriajn demandojn pri sociologio.

Mi sidis apude, okupata per brodado kaj ne partoprenis en la interparolado, kio ŝajnis al la ministro tute natura, ĉar, kiel oni scias, politiko estas ja ”multe tro alta” por virinoj; li opiniis, ke mi havas tute aliajn pensojn, dum mi kontraŭe tre atente aŭskultis, por esti kapabla poste laŭ memoro enskribi tiujn dialogojn en la ruĝajn kajerojn. Friedrich tute ne kaŝis siajn opiniojn, kvankam li bone sciis, kiel sendanka rolo estas kontraŭdiri la ĝenerale konsentitajn ideojn kaj defendi novajn, kiuj estas, se ne kondamnataj kiel revoluciaj, tamen mokataj kiel fantaziaj.

”Mi povas hodiaŭ konigi al vi interesan novaĵon, kara Tilling,” diris la ministro iun posttagmezan kun grava mieno.

”En registaraj rondoj, t. e. en la milita ministrejo, oni havas la intencon enkonduki ankaŭ ĉe ni la ĝeneralan, devigan militservadon.”

”Kiel? Ĉu la saman sistemon, kiu antaŭ la milito estis ĉe ni tiel ĝenerale mallaŭdata kaj mokata? ’Armitaj tajloroj’ ktp.”

”Ja certe, ni havis antaŭ ne longe antaŭjuĝon kontraŭ ĝi – sed ni devas konfesi, ke ĝi bone sukcesis en Prusujo. Kaj verdire – de la morala vidpunkto – eĉ de la demokrata kaj liberala, kiun vi ja ofte tiel entuziasme ŝajnis aprobi – estas certe io justa kaj nobla en la postulo, ke ĉiu filo de la patrujo, ne konsiderante la profesion kaj la edukitecon, plenumu la samajn devojn. Kaj de la strategia vidpunkto: ĉu la malgranda Prusujo iam estus povinta venki, se ĝi ne estus havinta la milicion, kaj se ni ĝin estus havintaj, ĉu ni estus iam venkitaj?”

”Tio do signifas, ke se ni estus havintaj pli grandan nombron da soldatoj, la multnombreco de la malamiko ne estus utilinta lin. Ergo – se oni ĉie enkondukus la devigan servon, ĝi utilus al neniu. Oni ludus la militan dramon kun pli da figuroj; sed tamen la venko ankoraŭ dependus de la ŝanco aŭ lerteco de la ludantoj. Mi supozas, ke se ĉiuj eŭropaj potencoj alprenus la ĝeneralan servadon, la proporcio potenca restus tute sama – la diferenco estus nur, ke por la decido ne nur centmiloj, sed milionoj da homoj devus esti buĉataj.”

”Sed ĉu vi opinias justa kaj saĝa, ke nur parto de la loĝantaro sin oferas por defendi la plej gravajn interesojn de la aliaj, kaj ke tiuj ĉi aliaj, precipe se ili estas riĉaj, kviete restas hejme? Ne, ne – kun la nova leĝo tio ĉesos. Oni ne plu povos sin liberigi per pago – ĉiu devos partopreni. Kaj precipe la edukitoj, la studentoj, tiuj, kiuj lernis ion, fariĝos inteligentaj kaj sekve ankaŭ venkaj elementoj.”

”Ĉe la kontraŭulo troviĝas la samaj elementoj – do la utiloj akiritaj per edukitaj suboficiroj estas neniigitaj. Kontraŭe restas – ankaŭ ambaŭflanke – la perdo de bonega spirita materialo, forprenita de la lando per tio, ke la plej edukitaj – tiuj, kiuj per elpensaĵoj, artaĵoj aŭ sciencaj esploroj estus antaŭen puŝontaj la civilizon – estas nun envicigitaj kaj elmetitaj kiel celobjektoj al la malamikaj pafilegoj.”

”Ne grave – elpensi, produkti artaĵojn kaj esplori kraniojn – jen aferoj kiuj ne aldonas eĉ unu peceton al la ŝtata potenco – ”

”Hm!”

”Kio?”

”Nenio, daŭrigu, mi petas.”

”– por tio ili havos sufiĉe da tempo. Ne estas necese, ke ili servu dum la tuta vivo – sed kelkaj jaroj da severa disciplino certe utilos al ĉiuj kaj ilin des pli plene kapabligos por iliaj regnanaj devoj. La sangimposton ni nepre devas pagi – ĝi do devas esti dividita egale inter ĉiuj.”

”Se per tiu divido la imposto de la unuopulo estus malpliigita, ĝi eble estus akceptinda. Sed tio ne okazus – la sangimposto ne estus dividita, sed pliigita. Mi esperas, ke la projekto ne estos efektivigita. Estas nevideble, kien tio nin kondukus. Tiam ĉiu regno dezirus superi la alian per grandeco de la armeo kaj fine ne estus plu armeoj, sed nur armitaj popoloj. Ĉiam pli multe da homoj estus envicigitaj, ĉiam pli longa fariĝus la servotempo, ĉiam pli grandaj la elspezoj por la milito, por la armado… Eĉ ne interbatalante, la nacioj sin mem pereigus per militpreteco.”

”Sed, kara Tilling, viaj pensoj vagas tro malproksimen!”

”Ili neniam povas iri tro malproksimen. Ĉion entreprenotan oni devas kuraĝe pripensi ĝis ĝiaj lastaj konsekvencoj – almenaŭ ĝis tiuj, kiujn povas atingi la intelekto. Ni antaŭe komparis militon kun ŝakludo – ankaŭ politiko estas tia, ekscelenco, kaj estas tre malbonaj ludantoj tiuj, kiuj pripensas nur la plej proksiman movon kaj jam ĝojas, kiam ili minacas unu soldaton. Mi volas eĉ pluen elŝpini la penson de konstante plifortigata milita potenco kaj de pliĝeneraligo de la militservado, ĝis la ekstrema limo. Ĉu vi mirus, se, kiam la plej grandaj amasoj kaj la ekstremaj aglimoj estos atingitaj, iu nacio volus starigi ankaŭ regimentojn de virinoj? La aliaj tion certe imitus. Aŭ ĉu batalionojn de infanoj? La aliaj devus fari la samon. Kaj pri armado – la ruinigiloj – kie estus tie la fino? Ho, tiu sovaĝa, blinda kurado al pereiga abismo!”

”Trankviliĝu, kara Tilling,… vi estas vera fantaziulo. Diru al mi rimedon por forigi la militon, tio estus bonega. Sed ĉar tio ne estas ebla, ĉiu nacio devas celi sin kiel eble plej bone prepari, por certigi al si la plej grandan gajnoŝancon en la neevitebla ’batalo por la ekzisto’ – laŭ la signalvorto de la tiel moderna Darwin.”

”Se mi volus proponi la rimedojn forigi la militojn, vi nomus min ankoraŭ pli granda fantaziulo, sentimentala revulo, infektita de ’humaneca ĉarlataneco’ – laŭ la amata signalvorto de la milita partio…”

”Ja certe, mi ne povas kaŝi al vi, ke por la atingo de tia idealo mankas ĉiu fundamento. Oni devas kalkuli kun la ekzistantaj faktoj. Inter ili estas la homaj pasioj, la konkurencoj, la malsameco de interesoj, la neebleco konsenti pri ĉiuj demandoj – ”

”Tio ne estas necesa: kie komenciĝas malpacoj, tie arbitracia juĝo – sed ne perforto – devas decidi!”

”Al tribunalo la ’suverenaj’ ŝtatoj, la popoloj neniam submeti ĝos.”

”Ĉu la popoloj? La potenculoj kaj diplomatoj ne volas. Sed ĉu la popolo? Oni ĝin nur demandu! Ĝia sopiro al paco estas profunda kaj sincera, dum la pacaj certigoj de la estraroj estas ofte mensogoj kaj ruzoj – aŭ almenaŭ konsiderataj tiaj de la aliaj estraroj. Tio ja nomiĝas ’diplomatia’. Kaj ĉiam pli kaj pli la popoloj postulos pacon. Se la ĝenerala militservado disvasti ĝus, sammezure pligrandiĝus la malamo al la milito. Oni povas imagi unu klason de soldatoj entuziasma pri sia profesio, ĉar ĝia stato estas escepta kaj rekompencas la kun ĝi kunigitajn aferojn per la profesia indeco; sed kiam la escepto ĉesas, ĉesas ankaŭ la supereco; malaperas la admira dankemo, kiun la hejmrestintoj dediĉas al la foririntaj protektantoj – ĉar ne plu estas iaj hejmrestintoj. La militamaj sentoj, kiujn oni supozas ĉe la soldato, kaj kiuj pro tiu supozo estas ofte vekitaj en li, tiam fariĝos pli maloftaj; ĉar kiuj estas tiuj, kiuj plejmulte fanfaronas pri militaj heroaĵoj kaj danĝero?

Estas tiuj, kiuj ne rajtas sin elmeti al la danĝero militiri – la profesoroj, la politikistoj, la bierejaj politikaj parolantoj – la ĥoro de maljunuloj, kiel en ’Faŭsto’. Post la perdo de la sendan ĝereco, tiu ĥoro silentos. Plue; se oni alvokas al militservado ne nur tiujn, kiuj ĝin ŝatas, sed se oni devigas al ĝi ankaŭ tiujn, kiuj ĝin abomenas, tiu abomeno devos montriĝi. La poetoj, filozofoj, filantropoj, homoj mildaj, homoj timemaj: Ĉiuj ĉi, laŭ siaj specialaj vidpunktoj, kondamnos la altruditan metion!”

”Sed ili saĝe silentos pri tiu opinio, por ne esti rigardataj malkuraĝuloj – por ne perdi la favoron de siaj superuloj.”

”Ĉu silenti? Ne ĉiam. Kiel mi parolas – kvankam mi longe silentis – same ankaŭ la aliaj diros sian senton. Kiam la konvinko maturiĝas, ĝi fariĝas parolo. Mi mem fariĝis kvardekjarulo, ĝis kiam mia konvinko sufiĉe fortiĝis, por trovi esprimon. Kaj se mi bezonis du, tri jardekojn, la amasoj bezonos eble du, tri generaciojn, sed tamen ili fine parolos.”

* * *

Novjaro 1867.

Ni festis la lastan vesperon de la jaro tute solaj, mia Friedrich kaj mi. Kiam sonoris la dekdua: ”Ĉu vi memoras la toston,” mi ĝemante demandis, ”kiun mia patro diris pasintjare je ĉi tiu horo? Mi nun tute ne kuraĝas deziri al vi feliĉon – la estonteco ofte neatendite alportas teruraĵojn, kaj neniam homo sukcesis ilin deturni…”

”Anstataŭ pensi pri la estonteco, ni uzu la jarturniĝon, Marta, por malantaŭen rigardi en la ĵus pasintan jaron. Kiom vi devis suferi, mia kompatinda, brava edzino! Tiom el viaj familianoj enterigitaj… kaj la teruraj tagoj sur la bohemaj batalkampoj – ”

”Mi ne bedaŭras, ke mi vidis la tieajn abomenindaĵojn – Ĉar mi nun povas per la tuta forto de mia animo partopreni en viaj klopodoj.”

”Ni devas eduki vian – nian Rudolfon, por ke li daŭrigu tiujn klopodojn; en lia tempo eble videbla celo montriĝos ĉe la horizonto – en nia nur malfacile. – Aŭdu, kiel la homoj bruas sur la stratoj! Ili laŭte salutas la novan jaron, malgraŭ la suferoj, kiujn alportis al ili la – same salutita – pasinta. Ho, tiaj forgesemaj homoj!”

”Ne tro riproĉu ilin pro ilia forgesemo, Friedrich. Mi ankaŭ komencas iomete forgesi la pasintan suferon, kvazaŭ ĝi estus nokta sonĝo, kaj tio, kion mi nun sentas, estas la feliĉo de la estanteco, la feliĉo posedi vin, mia soleamato! Mi ankaŭ kredas – tamen ni ne parolu pri la estonteco – sed mi kredas, ke ni havos antaŭ ni belegan estontecon… Unuanimaj, amaj, sendependaj, riĉaj – kiom da dolĉegaj ĝuoj la vivo povas ankoraŭ havigi al ni: ni vojaĝos, ni vidos la mondon, la tiel belan mondon… Bela, tiel longe kiel daŭros la paco, kaj ĝi povos nun daŭri multajn jarojn… kaj se denove okazus milito, vi ne plu partoprenos en ĝi… Ankaŭ Rudolf ne estas minacata, ĉar li ne fariĝos soldato…”

”Sed se, kiel diras la ministro, ĉiu viro devos militservi – ”

”Ha, sensencaĵo! – Kiel mi ja diris: Ni vojaĝos, ni edukos nian Rudolfon kiel modelviron, ni daŭrigos nian noblan klopodon de paca propagando. kaj ni – nin reciproke amegos!”

”Ho vi, ĉarma edzino!”… Li altiris min al si kaj kisis min sur la buŝon. Estis la unua fojo depost la tempo de disiĝo, teruro, funebro, ke ree kunmiksiĝis kun liaj mildaj karesoj ia flamo min ĉirkaŭflirtanta per dolĉa ardeco. Forgesitaj estis milito, ĥolero, la festo de la mortintoj en tiu feliĉega ”silvestra” nokto – kaj – nia la 1-an de oktobro 1867 naskita filineto estis baptita Silvia.

La karnavalo de la sama jaro ree alportis balojn kaj ĉiuspecajn amuzaĵojn. Kompreneble ne por ni – mia funebro min detenis de tiaj aferoj. Sed kio min mirigis, estis, ke ne la tuta societo rezignis tiajn tumultajn farojn; ĉar en ĉiu familio okazis ja funebro; sed ŝajnas, ke oni ĝin ne atentis. Verdire kelkaj domoj restis fermitaj, precipe en la aristokrataro, sed ne mankis al la junuloj okazoj por danci, kaj kompreneble la preferataj dancantoj estis la revenintoj el la italaj aŭ bohemaj batalejoj; kaj plej multe estis festataj la ŝipoficiroj – precipe la kunbatalintoj apud Lissa. La duono de la virinaro estis enami ĝinta en Tegethoff, la juneca admiralo (kiel post la Schlesvig-Holsteina militiro en la belan generalon Gablenz). Custozza kaj Lissa estis la du temoj de ĉiu konversacio pri la lasta milito, krom nadlopafilo kaj deviga militservo – du institucioj tuj enkondukotaj, por certigi estontajn venkojn.

Kiam kaj kontraŭ kiu? Al tiu demando neniu respondis; sed la ideo de venĝo, kiu ordinare akompanas ĉiun perditan batalon – eĉ se ĝi estas nur kartludo – flugpendis super ĉiuj demonstracioj de la politikistoj. Se ni mem ne atakos Prusujon, eble aliaj prenos sur sin la taskon nin venĝi. Verŝajne Francujo malkonsentos kun niaj venkintoj, kaj tiam ni povos repagi multajn batojn – la afero jam havis nomon en diplomataj rondoj: la revanche de Sadova. Tion la ministro ”Ja certe” sciigis al ni kun granda kontentiĝo.

Estis je la komenco de printempo, kiam ree leviĝis sur la horizonto nova ”nigra punkto” – tiel dirita ”demando”. Ankaŭ la sciigoj pri francaj armadoj igis la konjektantajn politikistojn diri la amatan ”milito verŝajna”. La demando tiufoje estis la luksemburga.

Ĉu luksemburga? Ĉu tio estis do mondgrava? Mi devis rekomenci studojn, kiel antaŭe pri Schlesvig-Holstein. La nomon mi konis nur el la operedo ”La gajegulo” de Suppé, en kiu iu ”grafo de Luksemburgo” sian tutan havon malŝparas.

La rezulto de miaj esploroj estis jena: Luksemburgo apartenis, laŭ la kontraktoj de 1814 kaj1816 (ha, denove kontraktoj – ili permesos devenigi popolproceson – bela institucio, tiuj kontraktoj), do laŭ kontrakto, al la nederlanda reĝo kaj samtempe al la Germana Ligo. Prusujo havis la rajton garnizone okupi la ĉefurbon. Ĉar Prusujo en junio 1866 estis ĉesinta sian partoprenon en la malnova ligo, kio fariĝas nun el la rajto garnizoni? Tio estis la demando. La paco de Prago estis stariginta novan sistemon en Germanujo, laŭ kiu la interligo kun Luksemburgo ne plu ekzistis – kial do la prusoj konservas la rajton garnizoni? Certe tio estis komplikaĵo; sed ĝi plej profite kaj juste povis esti solvita per buĉado de novaj centmiloj da homoj – tion ja ĉiu ”prudenta” politikisto devas konsenti. La holanda popolo neniam deziris la posedon de la grand-duklando; ankaŭ reĝo Wilhelm III ĝin ne deziris, kaj li volonte ĝin estus cedinta al Francujo por monsumo en sian privatan kason. Tial komenciĝis sekretaj traktadoj inter la reĝo kaj la franca ministraro. Bone. Sekreto estas ja la kerno de ĉiu diplomatio. La popoloj rajtas nenion scii pri la disputoj – kiam tiuj estas deciditaj, ili havas la rajton sangi pro ili. Kial kaj pro kio ili batalas – estas tute flanka afero.

Fine de marto la reĝo oficialigis la sciigon kaj la saman tagon, kiam li telegrafis sian konsenton al Francujo, la prusa ambasadoro en Hago estas informita pri ĝi. Tiam komenciĝas traktatoj kun Prusujo. Ĝi rememorigas pri la garantio de la traktadoj de 1859, kiuj estis la fundamento de la regno Holando.

La publika opinio (kio estas la publika opinio? Ĉu eble la gazetistoj?) en Prusujo indignas, ke la malnova germana imperia lando devas esti forŝirata; en la nordgermana parlamento – la 1-an de aprilo – estas farataj viglegaj interpelacioj pri tiu afero. Verdire Luksemburgo estis indiferenta al Bismarck, tamen li tiuokaze organizas armadojn kontraŭ Francujo, kio kompreneble kaŭzas francajn kontraŭarmadojn.

Ha, kiel bone mi konas tiun melodion! Tiam mi ektremegis, ke nova fajro okazos en Eŭropo. Ne mankis la incitantoj: En Parizo Cassagnac kaj Emile de Girardin, en Berlino Menzel kaj Heinrich Leo. Ĉu do tiuj incitantoj al la milito ne havas eĉ la plej malgrandan antaŭsenton de la graveco de sia krimo? Eble ne. En tiu tempo – mi aŭdis pri tio nur post multaj jaroj – okazis, ke Prof. Simon diris al la prusa kronprinco Friedrich pri la diskutata demando: ”Se Francujo kaj Holando jam konsentis, tio signifas militon.”

Al kio la kronprinco forte ekscitita kaj konstemita respondis: ”Vi ne vidis militon… se vi ĝin estus vidinta, vi ne elparolus la vorton tiel trankvile… Mi ĝin vidis, kaj mi diras al vi, ke estas la plej granda devo, se eble, eviti militon.”

Kaj tiufoje ĝi estis evitita. En Londono okazis konferenco, kiu la 11-an de majo atingis la deziritan pacan rezulton. Luksemburgo estis deklarita neŭtrala ŝtato, kaj Prusujo retiris siajn trupojn. La pacamantoj trankviligite spiris, sed multe da homoj koleris pri tiu turno de la afero. Ne la imperiestro de la francoj – li deziris pacon – sed la franca milita partio.

Ankaŭ en Germanujo aŭdiĝis voĉoj, kiuj malaprobis la konduton de Prusujo: ”Forlaso de bastiono”, ”cedemo similanta al timo” ktp. – Ankaŭ ĉiu privatulo, kiu laŭ decido de la juĝisto rezignas posedaĵon, montras tian cedemon – ĉu estus pli bone, ke li malobeu al la tribunalo kaj batalu per la pugnoj?

Kion efikis la Londona konferenco, tion oni povus ĉiam atingi en tiuj pridisputataj demandoj, kaj al la ŝtatgvidantoj estus ĉiam ebla tia evito, kiun la posta Friedrich III, Friedrich la Noblulo, nomis la ”plej granda devo”.

* * *

En majo ni veturis al Parizo, por viziti la ekspozicion.

Mi ne ankoraŭ estis vidinta la mondurbon kaj mi estis tute blindigita de ĝia brileco kaj de la vivo en ĝi. Precipe tiam la imperio estis ĉe la plej alta punkto de sia brilo kaj ĉiuj kronitoj en Eŭropo estis tie kunvenintaj – Parizo vidigis bildon de plej gaja kaj paca vivo. Ne kiel ĉefurbo de unu lando, sed kiel ĉefurbo de internacieco montriĝis al mi la – tri jarojn poste de la orientaj najbaroj bombita – urbo. Ĉiuj popoloj de la tero estis kolektiĝintaj en la vasta palaco de Champ de Mars por la paca – sole utila, ĉar kreanta kaj ne detruanta – batalo de konkurado. Tiom da artaĵoj kaj metiaj mirindaĵoj estis ĉi tie kunportitaj, ke en ĉiu rigardanto devis naskiĝi la fiero vivi en epoko tiel progresinta kaj eĉ promesanta pluajn progresojn; kaj krom tiu fiero devis kompreneble estiĝi ankaŭ la intenco, ne plu malhelpi la evoluon de tiel ĝojiga civilizo per bruta ruiniĝemo. Tiuj ĉi reĝoj, princoj kaj diplomatoj tie kunigitaj kiel gastoj de la geimperiestroj, post la interŝanĝitaj ĝentilajoj, amikaĵoj, bondeziroj, certe ne povos intenci baldaŭ interŝanĝi kun siaj gastigantoj aŭ inter si mortpafojn?… Neeble: mi trankviliĝis. Ŝajnis al mi, ke tiu tuta brila ekspozicia festo estis garantio de epoko de longa, longa paco. Nur kontraŭ atako de mongoloj aŭ iuj similaj ĉi tiuj civilizitaj homoj povus ankoraŭ uzi la glavon, sed ĉu unuj kontraŭ la aliaj? – tion certe oni ne plu vidos. Kio min certigis en tiu opinio, estis la sciigo, kiun mi ricevis pri preferita projekto de la imperiestro: ĝenerala senarmigo. Jes, tio estis firma opinio de Napoleon III – mi ĝin aŭdis el la buŝo de liaj plej proksimaj parencoj kaj konfidatoj – : En la venonta okazo li faros al ĉiuj eŭropaj registaroj la proponon, malpliigi la armeon ĝis minimumo.

Tio estis bona ideo – pli saĝa ol tiu de ĝenerala pligrandigo de la armeoj. Tiamaniere plenumiĝus la konata postulo de Kant, kiu en la paragrafo 3-a de la ”Antaŭaj artikoloj pri eterna paco” estas formulita jene: ”La konstantaj armeoj (miles perpetuus) estonte nepre ne plu ekzistu. Ili senĉese minacas aliajn ŝtatojn per milito. La preteco, ĉiam ŝajni armitaj, incitas ilin sin reciproke superi per la kvanto de armitoj, kiu ne konas limon (ho, profeta antaŭvido de la saĝulo), kaj ĉar per la faritaj elspezoj la paco fine fariĝas ankoraŭ pli premanta ol mallonga milito, ili estas mem kaŭzoj de atakmilitoj, por forigi tiun ŝarĝon.”

Kiu registaro povus rifuzi proponon, kiun la franco projektis, ne montrante sin militema? Kiu popolo ne ribelus kontraŭ tia rifuzo? La projekto devis prosperi.

Friedrich ne havis la saman fidon kiel mi: ”Unue,” li diris, ”mi dubas, ke Napoleon sincere havas tian projekton. Kaj eĉ se li tion farus; la premo de la milita partio malebligus la efektivigon. Ĝenerale la regantoj ĉiam estas malhelpataj de sia ĉirkaŭantaro en la plenumo de tiaj neordinaraj deziroj. Due oni ne povas tiel facile ordoni al vivanta estaĵo, ke ĝi ĉesu ekzisti. Ĝi kontraŭstaras.”

”Pri kiu vivanta estaĵo vi parolas?”

”Pri la armeo. Ĝi estas organismo kaj kiel tia kapabla vivi. Nuntempe tiu organismo prosperas, kaj – kiel vi vidas – la ĝenerala militservado estas enkondukota ankaŭ en aliajn landojn – ĝi nun treege plivastiĝas – ”

”Kaj tamen vi volas ĝin kontraŭstari?”

”Jes, sed ne dirante al ĝi: Mortu, monstro! ĉar tiam la dirita organismo certe ne farus al mi la plezuron mortfali. Sed mi batalos kontraŭ ĝi, favorante alian, ankoraŭ tre malforte ĝermantan estaĵeton, kiu plifortiĝante kaj disvastiĝante forpuŝos la alian. Ke mi parolas pere de tiaj natursciencaj metaforoj, estas via kulpo, Marta. Vi unua min instigis al studado de la verkoj de la modernaj natursciencistoj. Per tio mi ekkonis, ke ankaŭ la fenomenoj de la socia vivo povas esti komprenataj en sia deveno kaj antaŭvidataj en sia estonta evoluo, nur kondiĉe, ke oni ilin konsideru estantaj sub la influo de konstantaj leĝoj. Pri tio plej multaj politikistoj kaj altranguloj ne havas la plej etan ideon – la soldataro ankoraŭ malpli. Antaŭ kelkaj jaroj ankaŭ mi ne estus kompreninta tion.”

Ni loĝis en Grand Hotel sur la bulvardo des Capucines. Ĝi estis plena de angloj kaj amerikanoj. Nur malmultajn samlandanojn ni renkontis: la aŭstriano ne ŝatas vojaĝi. Cetere ni ne deziris rilatojn: mi ankoraŭ funebris, kaj ni evitis societajn distraĵojn. Mian filon Rudolf mi kompreneble havis kun mi.

Li estis nun okjara kaj mirige inteligenta vireto. Ni estis dungintaj junan anglon, kiu estis duone edukisto, duone vartisto de la knabo. Ni ja ne povis ĉiam kunpreni Rudin al niaj longaj vizitoj en la palaco de la ekspozicio, nek al niaj multnombraj ekskursoj en la ĉirkaŭajon, kaj krom tio estis alveninta por li la tempo de lernado.

Nova – nova – nova estis por mi ĉi tiu tuta mondo! ĉiuj ĉi homoj kunvenintaj el ĉiuj landoj kaj regionoj, de ĉie la plej riĉaj, plej eminentaj; tiuj festoj, tiu lukso, tiu svarmado… mi estis vere surdigita de tio. Sed kiel ajn interese kaj ĝojige estis por mi, ensorbi tiujn surprizigajn kaj subigajn impresojn, mi tamen silente deziregis forlasi tiun bruegon por reiri en izolitan, pacan loketon, kie mi povus vivi solece kaj trankvile kun Friedrich kaj mia infano – miaj infanoj, ĉar mi antaŭvidis novan patrinan ĝojon. – Estas strange – mi trovas tion ofte certigita en la ruĝaj kajeroj – ke en apartiĝo naskiĝas la sopiro al okazaĵoj kaj faroj, al travivaĵoj kaj amuzoj, kaj meze de ili ree la sopiro al soleco kaj ripozo.

La tiel nomatan mondon ni nepre evitis. Ni faris viziton nur al nia ambasadoro Metternich, kaj tiuokaze ni diris al li, ke pro nia funebro ni ne deziras enkondukon al la kortego kaj en la societon. Sed ni konatiĝis kun kelkaj eminentaj politikistoj kaj literaturistoj; parte pro persona intereso kaj por trovi spiritan stimulon, parte ankaŭ por utili al la ”servo” de Friedrich. Kvankam li havis nur malmulte da espero koncerne la sukceson de niaj klopodoj, li neniam laciĝis kaj interrilatis kun diversaj influaj homoj, kiuj kapablis antaŭenpuŝi lian aferon, aŭ almenaŭ doni al li informojn pri ties stato. Ni tiam komencis skribi en specialan libreton – ni nomis ĝin ”Paca politiko” – ĉiujn dokumentojn, artikolojn ktp. rilatantajn al tiu afero. Ankaŭ la historion de la paca ideo laŭ tio, kion ni povis ekscii, ni tie enskribis. Krom tio la eldirojn de kelkaj filozofoj, poetoj, juristoj kaj verkistoj pri ”Milito kaj paco”. Ĝi baldaŭ fariĝis sufiĉe granda libreto, kaj en la daŭro de la tempo – mi daŭrigis tiun librotenadon ĝis la estanteco – eĉ fariĝis el ĝi kelkaj volumetoj. Kiam oni tion komparas kun la bibliotekoj plenigitaj per strategiaj verkoj, kun la nekalkuleblaj miloj da volumoj enhavantaj militan historion, militajn studojn kaj militajn laŭdojn, kun la militsciencaj kaj militteknikaj lernolibroj kaj instrulibroj pri rekrutdresado kaj balistiko, kun la batalkronikoj kaj ĉefstabraportoj, soldataj kantoj: jes, tiam komparo kun la kelkaj kajeretoj pri paca literaturo povus nin senkuraĝigi – kondiĉe, ke oni mezuros la potencon kaj valoron – precipe la valoron por la estonteco de afero laŭ ĝia vasteco. Sed se oni pripensas, ke unu semokapsulo enhavas en si la eblecon naski arbaron, kiu pereigos grandajn amasojn da herbaĉoj – kaj plue konsideras, ke la ideo estas en la spirita regno la samo kiel la semero en la kreskaĵa regno – oni ne bezonas timi pri la estonta prospero de ideo, ĉar ĝis nun la historio de ĝia evoluo povas esti entenata en malgranda kajero.

Mi tie ĉi citos kelkajn partojn de nia paca protokolo de la jaro 1867. Sur la unua paĝo troviĝis mallonga historia skizo:

Kvarcent jaroj antaŭ Kristo Aristofano skribis komedion: ”La paco,” en kiu montriĝas homama tendenco.

La greka filozofio – poste transportita al Romo – celas la ”homan unuecon” komence de Sokrato, kiu sin nomas ”kosmopolito”, ĝis Terenco por kiu ”nenio homa estas fremda”, kaj ĝis Cicero, kiu konsideras la ”caritas generis humani” la plej alta grado de perfekteco.

En la unua jarcento de nia tempokalkulo aperis Virgilo kun sia fama 4-a bukolika poemo, kiu antaŭdiras pacon al la mondo, sub la mitologia vestaĵo de renaskiĝinta ora jarcento.

En la mezepoko la papoj ofte provis funkcii kiel arbitraciaj juĝistoj inter la ŝtatoj, sed vane.

En la 15-a jarcento reĝo havis la ideon fondi pacan ligon. Estis Georgo Podiebrad de Bohemujo, kiu deziris fini la batalojn de la imperiestro kaj de la papo; li por tio sin turnis al Louis XI de Francujo, kiu tamen ne konsentis tiun proponon.

Je la fino de la 16-a jarcento reĝo Henri IV de Francujo faris projekton de eŭropa konfederacio de ŝtatoj. Liberiginte sian landon de la teruroj de la religiaj militoj, li deziris, ke toleremo kaj paco estu por ĉiam certigitaj. Li deziris vidi la dek ses ŝtatojn, kiuj formis Eŭropon (Rusujo kaj Turkujo estis konsiderataj kiel apartenantaj al Azio) unuigitaj en unu ligo. Ĉiu el tiuj ĉi dek ses ŝtatoj sendu, laŭ lia opinio, du delegitojn al ”eŭropa parlamento”; ĉi tiu parlamento konsistanta el 32 membroj havu la taskon certigi la religian pacon kaj ordigi ĉiujn internaciajn konfliktojn. Se ĉiu stato promesus submetiĝi al la decidoj de la parlamento, ĉiu ebleco de estonta eŭropa milito malaperus. La reĝo komunikis tiun ĉi projekton al sia ministro Suny, kiu ĝin entuziasme akceptis kaj tuj komencis trakti kun la aliaj ŝtatoj. Jam estis gajnita Elizabeth de Anglujo, jam la papo kaj Holando kaj kelkaj aliaj; nur Aŭstrio kontraŭstaris, ĉar oni postulis de ĝi teritoriajn cedojn, kiujn ĝi ne volis konsenti. Militiro estus necesa por rompi tiun malcedon. La ĉefan armeon estus provizinta Francujo, kiu de la komenco rezignis ĉiun plivastigon de sia teritorio: la sola celo de la militiro kaj la sola kondiĉo de paco altrudota al Aŭstrio estus la aliĝo al la ligo de ŝtatoj. Jam estis faritaj la preparoj, kaj Henri IV intencis mem estri la armeon, kiam, la 13-an de majo 1610, li falis – per la ponardo de freneza monaĥo.

Neniu el liaj posteuloj kaj neniu alia regnestro reprenis tiun gloran projekton por la efektivigo de la popola feliĉo. La regantoj kaj politikistoj restis fidelaj al la malnova milita spirito; sed la pensemuloj de ĉiuj landoj ne plu forlasis la ideon.

En la jaro 1647 fondiĝis la sekto de la kvakeroj, kies fundamenta ideo estas la kondamno de la milito. La saman jaron William Penn publikigis sian verkon pri estonta paco en Eŭropo, apogiĝante sur la projekton de Henri IV. En la komenco de la 18-a jarcento aperas la fama libro ”La paix perpétuelle” de la abato St. Pierre. Samtempe landgrafo de Hessen disvolvas la saman planon kaj Leibniz skribas por ĝi fervoran komentarion.

Voltaire diras: ”ĉiu eŭropa milito estas civila milito”. Mirabeaŭ en la memorinda kunsido de la 25-a de aŭgusto1790 diras la jenon: ”Eble la momento ne estas malproksima kiamper la libereco, kiu absolute estros la du mondpartojn, estos plenumita la deziro de la filozofoj: liberigi la homaron de la krimo de la milito kaj proklami la ĉiaman pacon. Tiam la feliĉo de la popoloj estos la sola celo de la leĝdonanto, la sola gloro de la nacioj.”

En la jaro 1795 unu el la plej grandaj pensemuloj de ĉiuj epokoj, Immanuel Kant, verkas sian traktaton ”Por la ĉiama paco”. La angla publicisto Bentham aliĝas al la ĉiam pligrandi ĝantaj vicoj de la pacamantoj – Fourrier, Saint-Simon k. a.; Beranger verkas la poemon: ”Sankta ligo de la popoloj”; Lamartine la ”Marseillaise de la Paix”. En Ĝenevo grafo Cellon fondas pacan unuiĝon, en kies nomo li korespondas propagande kun ĉiuj eŭropaj regantoj. El Ameriko, Massachusetts, venas la ”klera forĝisto,” Elihu Burritt, disdonanta pomilione siajn ”Olivaj folioj” kaj siajn ”Fajrero de la amboso”. La sama prezidas en 1849 kunsidon de la anglaj pacamantoj. Dum la Pariza kongreso, kiu finis la Krimujan militon, la paca ideo faris sian eniron en la diplomation per la kondiĉo aldonata al la kontrakto, deklaranta, ke la regnestroj ĉe estontaj konfliktoj promesas uzi anticipajn perajn klopodojn. Ĉi tiu kondiĉo enhavas aprobon de la principo de arbitracia tribunalo – sed ĝi ne estis obeata.

En la jaro 1863 la franca registaro proponis al la regnestroj organizi kongreson, en kiu oni elmetos la fundamenton de ĝenerala senarmigo, por interkonsente eviti estontajn militojn.

Tre maloftaj estis tiam la enskriboj en mia protokolo! Poste tio tute aliiĝis. Sed tamen ili pruvas, ke la ebleco de monda paco estis jam de longe atentata. Nur dise, post longaj intertempoj, laŭtiĝis la voĉoj kaj silentis – ne nur neatentitaj, sed plej ofte eĉ neaŭditaj. Estas tute same pri ĉiuj eltrovajoj, ĉiu progreso, ĉiu kreskado:

Kiam alproksimiĝas la printempo,
Pepas tie kaj ĉi tie;
Kiam pluen ĝi progresas,
La pepado iĝas brua.
Same en la tempa rondo
Murmuroj ofte aŭdiĝas;
Kiam venas momento la ĝusta
ĉiuj tuj samkantas.

(Marzrot)

Kaj denove venis mia penplena horo.

Sed estis nun tute alie ol tiam, kiam Friedrich devis min forlasi – pro la duko de Augustenburg. Ĉifoje li estis apud mi – tie, kie edzo devas esti – per sia ĉeesto kaj kompato moderigante la suferon de la edzino. La sento, ke li ĉeestas, estis por mi tiel trankviliga kaj feliĉiga, ke mi preskaŭ forgesis la korpan doloron.

Knabineto! Tio estis la plenumo de nia silenta deziro. La ĝojojn, kiujn havigas filo, ni havis per la malgranda Rudolf; nun ni povos ankaŭ sperti la ĝojojn, kiujn havigas filineto. Ke ŝi fariĝus belega, gracia, ĉarmega, nia eta Silvia, pri tio ni neniel dubis eĉ unu momenton.

Kiel ni ambaŭ fariĝis mem infanoj apud la lulilo de tiu infaneto, kiajn dolĉajn sensencaĵojn ni tie diris kaj faris, mi ne provos rakonti. Aliaj ol amaj gepatroj tion ne kapablus kompreni, kaj ĉiuj tiaj sendube estis same malsaĝaj.

Kiel la feliĉo egoistigas! Sekvis tempo, en kiu ni feliĉuloj tro multe forgesis tion, kio ne apartenis al nia hejma ĉielo. La teruraĵoj de la ĥolera semajno pli kaj pli fariĝis en mia memoro nur malaperinta malbona sonĝo, kaj ankaŭ la fervoro de Friedrich pri la plenumo de lia tasko iomete malfortiĝis. Sed vere, estis senkuraĝige: ĉie, kie oni elvokis tiajn ideojn – jen suprentiro de la ŝultroj, kompata rideto, se ne eĉ mallaŭdo.

Ŝajnas, ke la mondo volas esti ne nur trompita, sed ankaŭ malfeliĉigita. Tuj kiam oni deziras submeti al ĝi proponojn por forigi mizeron kaj malfeliĉon, ĝi tion nomas ”utopio”, ”infana sonĝo”, kaj volas aŭdi nenion.

Tamen Friedrich ne tute forgesis sian celon. Li ĉiam pli enprofundiĝis en la studon de la popolrajto, ekkorespondis kun Bluntschli kaj aliaj sciencistoj de tiu fako. Samtempe kune kun mi li faris aliajn studojn, precipe natursciencajn. Li projektis verki gravan libron pri ”Paco kaj milito”. Sed antaŭ ol komenci, li deziris sin prepari per longaj kaj detalaj esploroj.

”Verdire mi estas maljuna r. i. kolonelo,” li diris, ”kaj la plimulto el miaj kamaradoj hontus sin okupi pri lernado… oni ordinare sin opinias treege prudenta, estante homo aĝa kaj indeca oficisto – mi mem antaŭ kelkaj jaroj havis ankaŭ tian respekton al mia persono… Sed de la tempo, kiam subite nova perspektivo malfermiĝis antaŭ mi, kiam mi akiris komprenon de la modema spirito, mi ekkonsciis pri mia nescio…

Nu jes, de la nove akiritaj konoj mi lernis neniom en mia juna ĝo – pli vere la malon. Mi do devas nun – malgraŭ la arĝentaj fadenoj ĉe miaj tempioj – rekomenci de la komenco!

La vintron post la naskiĝo de Silvia ni pasigis tute trankvile en Vieno. La sekvantan printempon ni vojaĝis en ltalujon. Ekkono de la mondo ja apartenis al nia nova vivprogramo. Liberaj kaj riĉaj ni estis; nenio malebligis al ni realigi tion. Certe malgrandaj infanoj estas iom embarasigaj dum vojaĝoj; sed estas fareble, se oni povas kunkonduki sufiĉan aron da servistinoj kaj vartistinoj. Mi havis en mia servo maljunan servistinon, kiu iam estis estinta infana vartistino de mi kaj de mia fratino, kiu poste edziniĝis kun oficisto kaj nun estis vidvino.

Tiu sinjorino Anna estis inda de mia plena konfido kaj ĉe ŝi mi trankvile povis lasi mian etan Silvian, kiam ni – Friedrich kaj mi – forlasis nian ĉefan restadejon dum kelkaj tagoj por fari ekskursojn. Same bone prizorgata estis Rudolf de sinjoro Foster, lia edukisto. Tamen okazis ofte, ke ni prenis kun ni la okjaran vireton.

Belaj, belaj tagoj!… Domaĝe, ke mi tiam tro flankelasis la ruĝajn kajerojn. Precize kiam mi estus povinta enskribi multe da belaj, interesaj kaj gajigaj okazintaĵoj, mi tion ne faris, kaj konsekvence la detaloj pri tiuj jaroj plej multe malaperis el mia memoro: mi povas nur rememori la ĉefajn epizodojn el ili.

En la pacan protokolon mi trovis okazon fari ĝojigan enskribon, nome gazetartikolon subskribita de B. Desmoulins, en kiu estis farita al la franca registaro la propono, sin meti ĉe la kapo de la eŭropaj ŝtatoj, por doni la ekzemplon de senarmi ĝo.

”Per tio Francujo certigos al si la aliĝon kaj sinceran amikecon de ĉiuj ŝtatoj, kiuj tiam ĉesus timi Francujon, kies kunhelpon ili bezonas. Tiamaniere ĝenerala senarmigo fariĝus de si mem, la principo de konkero estus por ĉiam forlasita kaj la konfederacio de ŝtatoj tute nature formus plej superan tribunalon de internacia justeco, kapabla per la ofico de arbitraciaj juĝistoj, forigi ĉiujn disputojn, kiujn la milito neniam sukcesus decidi. Agante tiamaniere, Francujo metus ĉe sia flanko la sole realan kaj sole daŭran forton – nome la rajton, kaj glore malfermus al la homaro novan epokon”.

(Opinion nationale; 25. VII. 1858,)

Kompreneble tiu artikolo ree ne estis atentata.

En vintro 1868-9 ni reveturis Parizon kaj tiufoje – ĉar ni deziris ekkoni la vivon ankaŭ de tiu flanko – ni plene eniĝis en la ”grandan mondon”.

Estis vivo iom laciga, sed dum kelka tempo tamen tre ĝojiga.

Ni estis luintaj – por havi hejmon – malgrandan meblitan domon en la kvartalo ”Champs Elisées”, kien ni povis kelkfoje inviti niajn multajn konatojn, kiuj nin estis invitintaj al siaj festoj. Prezentitaj de nia ambasadoro al la kortego en ”Tuilleries”, ni ĉeestis dum la tuta vintro la ”lundojn” de la imperiestrino. Krom tio la domoj de ĉiuj senditoj estis al ni malfermitaj, kiel ankaŭ la salonoj de princino Matilde, de grafino Mouchy, de reĝino Isabella de Hispanujo ktp. Ni ankaŭ konatiĝis kun multaj literaturaj eminentuloj – sed ne kun la plej eminenta, ĉar li, Victor Hugo, vivis en ekzilo; tamen ni renkontis Renau, Dumas, la patron kaj la filon, Octave Feuillet, George Sand, Arsène Houssaye kaj kelkajn aliajn. Ĉe la lasta ni ĉeestis maskbalon. Kiam la aŭtoro de ”Grandes dames” donis en sia belega dometo en Avenue Friedland unu el siaj veneciaj festoj, okazis, ke la vere grandaj sinjorinoj sub sia masko el proksimeco observis la ”malgrandajn sinjorinojn” – nome konatajn aktorinojn ktp. kiuj tie brilegigis siajn diamantojn kaj spritaĵojn.

Ni ankaŭ tre diligente vizitis la teatrojn. Minimume trifoje en semajno ni pasigis la vesperon en la itala operejo, kie Adeline Patti – ĵus fianĉiniĝinta kun markizo de Caux – ravis la aŭdantaron, aŭ en Thèâtre Franĉais, aŭ en malgranda bulvarda teatro, por vidi Hortense Schneider kiel granddukinon de Gerolstein, aŭ aliajn Vaudeville-gefamulojn.

Estas strange, kiel, kiam oni estas en mezo de tia turniĝo de brilaj amuzaĵoj, tiu malgranda ”grand monde” subite aspektas tiel terure grava, kaj kiel la tie regantaj leĝoj pri eleganteco kaj ”chic” (tiam oni ankoraŭ diris chic) altrudas specon de serioze akceptitaj devoj: Okupi en teatro malpli gravan lokon ol antaŭscenejan loĝion; sin montri en Bois de Boulogne en veturilo, kies jungitaro ne estas neriproĉinda; ĉeesti la kortegan balon ne vestita per tualeto ”subskribita” de Worth por 2 000 frankoj; sidiĝi ĉe tablo (Madame la baronne est servie…) – eĉ sen gastoj ne estante servata de inda maĵtre d’ hôtel kaj de kelkaj lakeoj prezentantaj la plej bonajn manĝaĵojn kaj la plej noblajn vinojn – ĉiuj ĉi estus tre gravaj malkorektaĵoj.

Por ni, aŭstroj, la parizanoj havis grandan simpation. Ofte en politikaj konversacioj oni aludis al ia ”revanche de Sadova”, kvazaŭ la maljustaĵo farita al ni antaŭ du jaroj devus esti venĝota. Kvazaŭ tiuspecaj aferoj povus esti rebonigitaj! Se oni povas pagi batojn nur per batoj – la afero ja neniam havas finon. Precipe al mia edzo kaj al mi, ĉar li estis militisto partopreninta la boheman militiron, la francoj opiniis diri agrablaĵon kaj gentilaĵon, aludante al estonta Sadova-venĝo, kiun ili konsideris kiel historian, la ”eŭropan ekvilibron” certigantan kaj per diplomatiaj preparoj jam certigitan okazontaĵon.

Bato baldaŭ donota al Prusujo ŝajnis popolpedagogia neceso.

La afero ne fariĝus tragedia… estus nur por moderigi la tromemfidon de kelkaj homoj. Eble tiucele jam sufiĉus la vipo pendigita sur la muro; se la tromemfidulo eble havas malrespektajn atakojn de aroganteco, li ja estas avertita, ke falos sur lin la ”revanche de Sadova”.

Kompreneble ni rifuzis tiajn konsolojn. Malnova malfeliĉo ne povas esti forigita per nova malfeliĉo, same kiel malnova maljustaĵo ne povas esti neniigita per nova maljustaĵo. Ni asertis, ke ni havas nenian alian deziron ol vidi, ke la nuna paco ne rompiĝu.

Tiun saman deziron – kiel li almenaŭ deklaris – havis ankaŭ Napoleon III. Ĉar ni rilatis kun intimuloj de la imperiestro, ni havis sufiĉe da okazoj, ekkoni liajn politikajn opiniojn, kiel li ilin konfideme eldiris. Li ne nur deziris la nuntempan pacon, li havis ankaŭ projekton proponi al la regnestroj ĝeneralan senarmigon. Sed por ĝin efektivigi, li momente opiniis sian pozicion en la lando ne sufiĉe neŝancela. Malkontentego bolis kaj fermentis en la loĝantaro, kaj tute proksime de la trono ekzistis partio, kiu opiniis, ke la trono nur povas esti firmigita per eksterlanda feliĉa milito: iu triumfa promenadeto al riverego Rejno – kaj la brilo, la konstanteco de la napoleona dinastio fariĝus certa. ”Il faut faire grand” opiniis tiuj konsilantoj. Ke la milito pri la luksemburga demando la antaŭan jaron ne okazis, estis al ili malagrable; la militaj preparoj ambaŭflanke estis tiel bele faritaj, kaj nun la afero estus pasinta… Batalo inter Francuja kaj Prusujo estas ja neevitebla… Tiamaniere oni senĉese ekscitis la animojn. Tamen nur malforta eĥo de tiuj aferoj alvenis al ni. Ĉu oni ne kutimas aŭdi tiajn opiniojn el la gazetoj – tiel regule kiel la ondofrapon sur la marbordo? Ĉe tio ne estas ankoraŭ necese pensi pri ventego; oni tute trankvile aŭskultas la orkestron, kiu sur la bordo ludas siajn gajajn melodiojn – la ondofrapo akompanas nur per mallaŭta, neatentata baso.

* * *

La brila, laciga amuzado atingis sian plej altan gradon dum la printempaj monatoj. Tiam okazis ankaŭ la longaj veturadoj en Bois de Boulogne, la diversaj ekspozicioj de artaĵoj, ĝardenfestoj, ĉevalkuradoj, kamparaj ekskursoj – kaj krom ĉio ĉi ne malpli da teatro, vizitaj, festenoj kaj vesperfestoj ol meze de la vintro. Ni jam komencis sopiri al ripozo. Tia vivo verdire havas veran ĉarmon nur, se ĝi estas kunigita kun koketeco kaj amindumaĵoj. Junulinoj, kiuj emas edziniĝi, virinoj kiuj serĉas amindumantojn kaj viroj dezirantaj aventurojn – por tiuj ĉiu nova festo, en kiu ili povas renkonti la objekton de siaj revoj, havas viglan intereson – sed Friedrich kaj mi?

… Ke mi restis konstante fidela al mia edzo, ke mi ne, eĉ per unu rigardo, permesis al aliulo alproksimiĝi al mi kun maltimaj esperoj – tion mi diras sen iu virtfiereco. Tio estas ja komprenebla.

Ĉu en aliaj ĉirkonstancoj mi estus kontraŭstarinta ĉiujn allogaĵojn, al kiuj estas elmetataj belaj junaj virinoj meze de tiaj amuzadoj – tion mi ja ne povas scii; sed se oni sentas en sia koro tian profundan kaj feliĉigan amon, kian mi havis por mia Friedrich, oni estas armita kontraŭ ĉiu danĝero. Kaj pri li: ĉu li estis fidela? Mi povas diri nur jenon: mi neniam pri tio dubis.

Kiam alvenis la somero, post la kurado por la ”grand prix”, kaj kiam la diversaj anoj de la societo komencis forlasi Parizon, – la unuaj al Teonville kaj Dieppe, al Biarritz kaj Vichy, la aliaj al Baden-Baden, la triaj al siaj kasteloj – princino Matilde al St. Gratien, la kortego al Compiègne – tiam oni konsilis al ni, elekti saman vojaĝcelon kaj insiste invitis nin al kamparaj domoj; sed ni tute ne deziris daŭrigi la ĵus travivitan luks- kaj plezurmilitiron dum la venonta somero.

Mi ne intencis tuj reveturi Grumitzon: Mi tro multe timis la revekiĝon de doloraj rememoroj; krome ni ne estus trovintaj tie la deziritan solecon, pro la multaj parencoj kaj amikaj najbaroj.

Ni do ree elektis trankvilan restadejon en Svislando. Al niaj Parizaj amikoj ni promesis reveni la proksiman vintron, kaj ĝojegaj kiel lernantoj dum libertempo, ni komencis nian someran vojaĝon.

Kio nun sekvis, estis vere mallaciga tempo: longaj promenadoj, longaj legadoj, longaj ludadoj kun la infanoj kaj neniuj enskribaĵoj en la ruĝajn kajerojn – tio lasta estis signo de senzorgo kaj anima trankvilo.

Ankaŭ Eŭropo ŝajnis tiam sufiĉe senzorga. Almenaŭ oni nenie vidis ”nigrajn punktojn”. Eĉ pri la fama ”revanche de Sadova” oni ne plu aŭdis.

Plej grandan ĉagrenon kaŭzis al mi tiam la de unu jaro ĉe ni, en Aŭstrio, enkondukita ĝenerala militservo. Mi ne povis akcepti, ke mia Rudolf devos iam fariĝi soldato. Kaj tamen oni fantazias pri libereco!

”Dum unu jaro, volontulo” – konsolis min Friedrich – ”tio ja ne estas multe.”

Mi neis per la kapo: ”Kaj se estus nur dum unu tago! Oni neniam devus devigi homon, eĉ unu tagon, plenumi oficon, kiun li eble malamas, ĉar tiun tagon li devas profesii la malon de tio, kion li sentas, devas ĵuri, ke li volonte faras tion, kion li abomenas – unuvorte li devas mensogi – kaj mian filon mi precipe deziras eduki por veremo.”

”Tiam li devus naskiĝi kelkcenton da jaroj pli malfrue, karulino!” respondis Friedrich. ”Tute verema povas esti nur homo tute libera: kaj ju pli mi studas, des pli mi scias, ke nuntempe oni nur tro malmulte atentas veremon kaj liberecon.”

En nia nuna soleco Friedrich povis laŭplaĉe daŭrigi siajn esplorojn, kaj li tion faris kun vera fervorego.

Kiel ajn feliĉe kaj kontente ni vivis en nia izoleco, ni tamen konservis la projekton pasigi la venontan vintron en Parizo.

Sed ĉifoje ne kun la intenco amuziĝi, sed por laŭpove praktike labori por nia celo. Tamen ni ne havis la konfidon, ke per tio ni ion atingos – sed se ŝajnas, ke ekzistas eĉ nur la ombro de iu ŝanco, rilate al la laboro por afero, kiun oni ekkonis plej bela, oni konsideras kiel nepran devon, ke oni esploru ĉi tiun ŝancon.

Rememorante en niaj intimaj interparoladoj la parizajn spertojn, ni ankaŭ pripensis la projekton de la imperiestro Napoleon, proponi al la regnestroj senarmigon. La esploroj de Friedrich konigis al li la memoraĵojn de Suny, en kiuj la paca projekto de Henri IV estis detale priskribita. Ni intencis havigi kopion de ĝi al la franca imperiestro; samtempe ni provis, dank’al niaj rilatoj en Aŭstrio kaj Prusujo, prepari tiujn du registarojn al la proponoj de la franca registaro; mi povis tion efektivigi per ministro ”Ja certe,” kaj Friedrich havis en Berlino parencon en influa politika situacio kaj ŝatata de la kortego.

En decembro, kiam ni estis transloĝontaj al Parizo, ni estis malhelpitaj fari tion. Nia trezoro – nia eta Silvia fariĝis malsana. Kiaj maltrankviligaj horoj!… Kompreneble Napoleon III kaj Henri IV estis forgesitaj: nia infano mortanta!

Sed ŝi ne mortis. Post du semajnoj ĉiu danĝero estis pasinta.

Tamen la kuracisto malpermesis al ni vojaĝon kun la infano dum la vintra malvarmego. Tial ni prokrastis nian forveturon ĝis marto.

Kiom tiu malsano kaj resaniĝo – la danĝero kaj la savo – emociis niajn korojn – kaj – mi ne estus kredinta tion ebla – ilin denove alproksimigis unu al alia! Komuna tremado pro terura malfeliĉo, kiun oni precipe timas pro la malespero de la alia, kaj kune verŝitaj larmoj de ĝojo, kiam tiu malfeliĉo estas forigita, tio potence kapablas kunfandi du animojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.