La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
FOR LA BATALILOJN!Aŭtoro: Bertha von Suttner |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Ĉu antaŭsentoj? Ili ne ekzistas. Alie Parizo ne povus fari al mi tiel gajan plezurpromesantan impreson, kiam ni tie alvenis en suna posttagmezo de marto 1870. Hodiaŭ oni scias, kiom da teruraĵoj tiam atendis ĉi tiun urbon – sed mi ne havis la plej malgrandan antaŭsenton.
Ni jam antaŭe, per la agento John Arthur, estis luintaj la saman palaceton, en kiu ni loĝis la pasintan jaron, kaj apud la enirejo nin ankaŭ jam atendis nia antaŭjara maĵtre d’hotel.
Kiam, por atingi nian loĝejon, ni pasis Champs Elysées – estis precize la Bois-horo – ni renkontis kelkajn el niaj malnovaj konatoj kaj interŝanĝis ĝojajn salutojn. La multnombraj violĉaretoj, kiuj en tiu sezono rondiras sur la parizaj stratoj, plenigis la aeron per mil printempaj promesoj; la sunradioj brilegis kaj ĉielarke ludis en la ŝprucfontanoj de Rond-Point kaj aligis malgrandajn fajrerojn al la lanternoj kaj jungitaroj de la multaj veturiloj. Inter aliaj ankaŭ la bela imperiestrino preterpasis nin en kaleŝo jungita à la Daumont kaj, rekoninte min, salutis per la mano.
Estas speciale interesaj bildoj kaj scenoj, kiuj sin enfotografas kaj enfonografas en la memoron kune kun la ilin akompanantaj sentoj kaj samtempe eldiritaj vortoj: ”Bela estas ja ĉi tiu Parizo!” tiam kriis Friedrich – kaj mia sento estis infana antaŭĝojo por la venonta restado. Se mi estus sciinta tion, kio atendis min kaj tiun per lukso kaj gajeco plenigitan urbon – Tiun ĉi fojon ni evitis partopreni en la mondumaj amuzadoj.
Ni klarigis, ke ni ne akceptos invitojn al baloj kaj nepre rifuzis grandajn akceptojn. Ankaŭ la teatron ni ne plu ofte vizitis – nur kiam teatraĵo faris neordinaran sensacion – kaj tiel okazis, ke ni pasigis la plimulton de la vesperoj solece aŭ en la societo de nur malmultaj amikoj en nia propra hejmo.
Pri niaj planoj rilate al la imperiestra ideo de senarmigo, ni verdire ne estis sukcesaj. Napoleon ne estis forlasinta sian ideon, sed la nuna momento – oni diris – estis tute netaŭga por ties plenumo. La ĉirkaŭantaro de la trono konsciis, ke la trono ne estas sur firmaj piedoj; granda malkontento bolis kaj fermentis en la popolo, kaj por ĝin subpremi, ĉiuj policaj kaj cenzuraj rimedoj estis pliseverigitaj – kio naskis nur pli grandan malkontenton. La sola afero, diris kelkaj saĝuloj, kiu povus doni al la dinastio novan brilon kaj konstantecon, estus feliĉa militiro… Por tio ne estis ŝanco; sed paroli pri senarmigo certe estus eraro; per tio oni tute neniigus la bonapartan nimbon fonditan sur la heredaĵo de la granda Napoleono.
Krome ni ne estis ricevintaj kuraĝigajn respondojn el Prusujo kaj Aŭstrio al niaj demandoj. Tie oni sin okupis pri la pligrandigo de la milita armado, sekve la vorto senarmigo sonorus kiel falsa tono. Male, por konservi la bonfarojn de la paco, oni devas plifortigi la armeon – la francoj ne estas fidindaj… la rusoj ankaŭ ne… la italoj tute ne; la lastaj tuj konkerus Trieston kaj Trenton, se prezentiĝus okazo – mallonge, oni daŭrigis diligente zorgi pri ĝenerala armado.
”La nuntempaj cirkonstancoj ne estas maturaj,” diris Friedrich, kiam ni ricevis tiajn sciigojn. ”Kaj la esperon, ke mi persone povus akceli la maturiĝon de la cirkonstancoj aŭ eĉ vidi la deziritajn fruktojn, mi laŭracie devas forlasi. Tio, kion mi povas helpi, estas io tre malgranda. Sed de la momento, kiam mi ekkonis tiun malgrandaĵon kiel mian devon, ĝi fariĝis por mi grandegaĵo – mi do persistas.”
Kvankam la projekto de senarmigo provizore estis forlasita, mi fariĝis kvieta: neniu milito minacis. La milita partio en la loĝantaro kaj ĉe la kortego, kiu opiniis, ke la dinastio devas esti refreŝigita per sango, kaj ke la lando bezonas renovigitan militan gloron, estis devigita rezigni projektojn de atako kaj la ”allogan militireton pro la Rejna landlimo,” ĉar Francujo ne havis liganojn. En la lando regis granda sekeco; manko de furaĝo estis antaŭvidita; oni estis devigita vendi la militistajn ĉevalojn; nenie ”pendanta demando”; la rekruta kontingento estis malpliigita de la parlamento – tiuokaze Ollivier proklamis de la tribuno: la paco de Eŭropo estas certa.
Certa. Mi ĝojis pri tiu vorto. Oni ĝin ripetis en ĉiuj gazetoj kaj multaj miloj da homoj ĝojis kun mi. Kio do povus esti pli ĝojiga por la plimulto ol paco?
Sed kiom valoris tiu certeco proklamita de ŝtatministro la 30-an de junio 1870, ni ĉiuj scias hodiaŭ. Kaj ni estus povintaj scii jam tiam, ke tiaj ministraj asertoj – kiujn la publiko ĉiam denove kun naiva konfido aŭskultas – neniun garantion entenas. La eŭropa situacio montras neniun ”pendantan demandon”; pro tio la paco estas certigita: – kia malforta logiko!
La demandoj povas ja ĉiumomente alflugi; – nur kondiĉe, ke alia rimedo ol la milito estas preta, oni vere estas certigita kontraŭ la milito.
* * *
Denove la pariza societo disiĝis laŭ ĉiuj direktoj. Sed ni – pro aferoj – restis. Nome treege profita aĉeto prezentiĝis.
Sekve de la subita foriro de amerikano, malgranda duone finita domo en Avenue de la Impératrice fariĝis aĉetebla, kaj tio je prezo ne multe superanta la sumon jam elspezitan por la ornamado kaj aranĝo de la objekto. Ĉar ni havis la intencon ankaŭ estonte pasigi kelkajn monatojn dum vintro en Parizo, kaj ĉar la dirita propono estis bonega afero, ni faris la aĉeton.
La finkonstruadon ni mem volis kontroli, kaj pro tio ni restis en Parizo. Plie la ornamado de propra hejmo estas laboro tiel plezuriga, ke ni volonte prenis sur nin la malagrablaĵon, pasigi la someron en la urbo.
Cetere ni havis ankoraŭ sufiĉe da kunrestantoj. La kastelo de princino Matilde, St. Gratien, plie la kastelo Mouchy, plie la bieno de barono Rothschild, Terrieres, kaj ankoraŭ kelkaj aliaj someraj restadejoj de niaj konatoj trovigis en la ĉirkaŭaĵo de Parizo, kaj unu, du fojojn ĉiusemajne ni faris viziton jen tie ĉi, jen tie.
Mi memoras, ke mi estis en la salono de princino Matilde, kiam mi unue aŭdis pri la ”demando,” kiu baldaŭ fariĝis ”pendanta.”
La ĉeestantoj – post matenmanĝo – sidis sur la teraso rigardante la parkon. Kiuj ili estis? mi ne povas rememori – nur du el ili mi memoras: Taine kaj Renan. La spiritplena posedantino de St. Gratien tre ŝatis interrilati kun literaturaj kaj sciencaj eminentuloj.
La interparolado estis viglega, kaj mi memoras, ke precipe Renan sprite kaj humore parolis. Ke oni povas esti nekredeble malbela kaj samtempe nedireble ĉarma, pruvas la aŭtoro de la Vivo de Jesuo.
Nun la interparoloj temis pri politiko: ”Oni serĉas kandidaton por la hispana trono… iu princo Hohenzollern estas proponita”… Mi nur malbone atentis, ĉar kio povis esti al mi kaj ankaŭ al ĉiuj ĉeestantoj, pli indiferenta ol la hispana reĝa trono kaj tiu, kiu sidas sur ĝi?… Sed jen iu diris: ”ĉu tiu Hohenzollern? Tion Francujo ne permesos”.
Tiu diro timigis min, ĉar kion signifas tiu ”ne permesos”?
Kiam tio estas dirita en la nomo de lando, oni enpense vidas la gigantan statuon de la ĉi tiun landon personiganta junulino kun fiere reen klinita kapo kaj kun mano sur la glavtenilo.
Sed baldaŭ oni transiris al alia temo. Kiel grava devis fariĝi tiu hispana trondemando, neniu ankoraŭ suspektis. Mi ankaŭ ne, kompreneble. Nur la aroganta: ”Tion Francujo ne permesos” restis en mia memoro kiel falsa tono kaj samtempe la tuta ĉirkaŭanta sceno.
De nun la hispana tronafero fariĝis ĉiam pli laŭta kaj trudema.
Ĉiutage pligrandiĝis ĝia graveco en la gazetoj kaj en la salonaj konversacioj, kaj mi scias, ke ĝi min treege tedis, tiu Hohenzollerna kandidateco. Oni baldaŭ aŭdis pri nenio alia.
Kaj oni parolis pri ĝi kun tia indigno, kvazaŭ ĝi estus la plej grava ofendo, kiun Francujo povus suferi; la plimulto ĝin rigardis kiel minacinviton de Prusujo al milito. Kompreneble – oni diris – Francujo ne povas tion permesi, se do Hohenzollern persistas, ĝi estos nepra minaco. Tion mi ne komprenis.
Cetere mi ne timis. Ni ricevis el Berlino leterojn, per kiuj nin sciigis bone instruitaj personoj, ke ĉe la kortego oni estas tute indiferenta pri la hispana heredaĵo. Ni do okupis nin multe pli pri la konstruo de nia domo ol pri politiko.
Sed iom post iom ni fariĝis pli atentaj. Kiel antaŭ ventego la folioj de arbaro bruas, same oni aŭdis bruetantajn voĉojn en la popolo: ”Nous aurons la guerre – nous aurons la guerre!”
”Granda maltrankvilo min kaptis. Ne por la miaj, ĉar nin aŭstrojn la afero momente ne koncernis: kontraŭe, oni eble donus al ni kontentigon – la konatan Sadova-venĝon. Sed ni estis mallernintaj konsideri militon de la nacia vidpunkto, kaj kio ĝi estas de la homa, de la homama – tian oni ja scias.
Tion esprimas la jenaj vortoj, kiujn mi foje aŭdis el la buŝo de Guy de Maupassant:
”Quand je songe seulement à ce mot ’la guerre’ – il me vient un effarement, comme si l’on me parlait de sorcellerie, d’inquisition, d’ une chose lointaine, finie, abominable, contre nature…”
Kiam alvenis la sciigo, ke Prim estis proponinta la kronon al princo Leopold, duko de Grammont faris en la parlamento per granda aplaŭdo akceptitan paroladon, proksimume jene:
”Ni ne enmiksiĝas en fremdaj aferoj, sed – ni ne kredas, ke respekto al la rajtoj de najbara ŝtato nin devigas suferi, ke fremda regnestro, donante al unu el siaj princoj la tronon de Karlo V, je nia domaĝo sanĝu la ekzistantan ekvilibron de la eŭropaj fortoj (Ho, tiu ekvilibro – kiu militama hipokritulo elpensis ĉi tiun sensignifan vorton?) kaj metu en danĝeron la intereson, la honoron de Francujo.”
Mi konas fabelon de George Sand, nomita ”Gribouille”. Tiu Gribouille havas la originalecon ke, kiam ekpluvos, li pro timo de malsekiĝo sin ĵetas en la riveron. Se mi aŭdas, ke multo estas proponita por malhelpi minacantan danĝeron, mi ĉiam devas pensi pri Gribouille. Certe tuta gento da Hohenzollern povus sidiĝi sur la tronon de Karlo V kaj sur diversajn aliajn tronojn sen fari al Francujo la milonon de tiu domaĝo, kiun ĝi havis pro la saĝa: ”Tion ni ne povas permesi.”
”Ĉi tiu okazaĵo,” daŭrigis la oratoro, ”ni firme kredas, ne alvenos. Rilate al tio ni fidas al la saĝeco de la germana kaj al la amikeco de la hispana popoloj. Se okazus alie – tiam, sinjoroj, dank’al via helpo kaj al la helpo de la nacio, ni scius fari nian devon sen ŝanceliĝo kaj sen malforteco.” (Vigla aplaŭdo.)
De nun la gazetaro incitas al milito. Precipe Girardin instigas siajn samlandanojn, ke ili punu la neaŭditan arogantecon entenatan en tiu tronkandidateco. Estus honto por Francujo, se ĝi ne protestus… – Kompreneble Prusujo ne cedos, ĉar la frenezuloj intencas okazigi militon. Ebriigita de siaj venkoj de 1866, ĝi volas nun rabmiliti trans la Rejnon – sed ni estas tie, dank’al Dio, por malebligi tian avidecon… En tiu tono daŭrigas Girardin. Dume Napoleon III ankoraŭ deziras konservon de la paco; sed ĉirkaŭ li oni ĝenerale opinias, ke milito estas neevitebla, ke – ĉar la popolo ŝajnas malkontenta je sia registaro – oni ne povas pli bone agi, por certigi al si la respekton de la glorema lando ol entrepreni feliĉan militiron: ”Il faŭt faire grand”.
Nun la aliaj eŭropaj ministraroj estas laŭvice demanditaj.
Ĉiu el ili deklaras, ke ĝi deziras pacon. En Germanujo oni publikigas manifeston el popolaj rondoj, subskribitan inter aliaj ankaŭ de Liebknecht, en kiu ni legas: ”La nura penso pri german-franca milito estas krimo”. Ĉe tiu okazo mi ekscias kaj povas ĝin enskribi en mian pacprotokolon: ”ke ekzistas granda unuiĝo de centmiloj da anoj, kiu starigis kiel programpunkton la forigon de ĉiuj antaŭjuĝoj de la ŝtato kaj de la nacio.”
Benedetti ricevas la mision, peti de la prusa reĝo, ke li malpermesu al princo Leopold, akcepti la kronon. Reĝo Wilhelm tiam troviĝis en Ems por kuracado – Benedetti vojaĝis tien kaj havis aŭdiencon la 9-an de julio.
Kia estos la rezulto? Mi atendis la sciigon kun tremo. La respondo de la reĝo estis simple, ”ke li ne povas ion malpermesi al plenaĝa princo.”
Tiu respondo naskis triumfon ĉe la milita partio: ”Do oni volas riski la aferon… Oni volas nin kolerigi… Ĉu la ĉefo de la familio ne kuraĝus ordoni ion al sia familiano? Ridinde! Tio evidente estas interkonsentita komploto: Princo Hohenzollern volas sin fiksi en Hispanujo kaj poste ataki nian landon de la oriento kaj de la sudo. Kaj ĉu tion ni permesus kaj tolerus, ke oni malatentu nian proteston? Neniam: ni scias, kion ordonas la honoro, la patriotismo…”
Pli kaj pli laŭte, pli kaj pli minace bruas la antaŭuloj de la ventego. Tiam, la 12-an de julio, alvenas sciigo, kiu nin plenigas per ĝojo: Don Salusto Olozaga oficiale anoncas al la franca registaro, ke princo Leopold, por ne doni pretekston al milito, rezignas akcepton de la proponita krono.
Nu, dank’al Dio, la tuta ”demando” estas nun simple forigita.
La novaĵo estas sciigita al la parlamento la 12-an tagmeze, kaj Ollivier deklaras, ke tio estas la fino de la disputo. Tamen la saman tagon (evidente por plenumi antaŭajn ordonojn) trupoj kaj materialo estas direktitaj al Metz kaj en la sama kunsido Clement Duvernois faras la sekvantan interpelacion:
”Kiajn garantiojn ni havas, ke Prusujo ne ree havigos al ni komplikaĵojn similajn al tiu hispana kandidateco? Tion oni devas malhelpi.”
Denove Gribouille moviĝas: Eble – iam – pluveto povus nin malsekigi: ni do tuj saltu en la riveron: – kaj ree Benedetti estas sendita al Ems, tiun ĉi fojon por postuli de la prusa reĝo, ke li malpermesu al princo Leopold, ”unu fojon por ĉiuj kaj por ĉiam, ree akcepti la kandidatecon”. Ĉu estas eble, ke post tia trudema ordono de ago, por kiu la admonita eĉ ne estis rajtigita, povis sekvi io alia ol senpacienca suprentiro de la ŝultroj? Tion ja devis scii tiuj, kiuj kaŭzis tiun admonon.
La 15-an de julio denove memorinda kunsido. Ollivier postulas krediton de kvincent milionoj por la milito. Thiers voĉdonas kontraŭ. Ollivier diras, ke li prenas sur sin la respondecon rilate al la historio. La prusa reĝo ja rifuzis akcepti la francan ambasadoron kaj anoncis tion per noto al la registaro. La maldekstra partio volas vidi ĉi tiun noton. La plimulto tumulte kaj per voĉdono malpermesas la montron de la (verŝajne ne ekzistanta) dokumento. Tiu plimulto nun konsentas ĉion ajn, kion la registaro postulas por la milito.
Tia patriota oferemo senhezite konsentanta la malutilon, kompreneble estas denove admire aprobita per la kutimaj frazoj.
La 16-an de julio Anglujo klopodas malebligi la militon.
Vane… Ho, se ekzistus arbitraciaj tribunaloj – kiel facile kaj simple oni solvus tian malgravan konflikton.
La 19-an de julio. La franca ambasadoro en Berlino transdonas al la prusa registaro la militan deklaron.
Milita deklaro. La kelkaj silaboj elparoliĝas tute facile.
Kaj kion ĝi signifas plue? La komenciĝon de eksterpolitika agado, kaj samtempe duonmilionon da mortkondamnoj.
Ankaŭ tiun ĉi dokumenton mi enskribis en la ruĝajn kajerojn.
Ĝi diras laŭvorte:
”La registaro de lia imperiestra moŝto povas konsideri la projekton transdoni la hispanan reĝecon al prusa princo nur kiel atencon al la teritoria sendanĝereco de Francujo, kaj pro tio estas devigita postuli de la reĝa moŝto de Prusujo la certigon, ke ne plu okazos simila aranĝo laŭ lia konsento. Ĉar lia reĝa moŝto rifuzis tiun konsenton kaj deklaris al nia ambasadoro, ke li intencas en tia okazo agi laŭ la cirkonstancoj, la imperiestra registaro devas vidi en tiu deklaro de la reĝo penson, kiu kaŝas minacon al Francujo kaj al la eŭropa ekvilibro. (Jen denove la fama ekvilibro: ”Vidu la breton kun la multvaloraj tasoj sur ĝi – ĝi ŝanceliĝas – la tasoj povus fali – do ni ilin disbatu…”) Ĉi tiu deklaro fariĝis pli grava pro la sciigo alveninta al la ministrejo pri la rifuzo akcepti la delegiton de la imperiestro kaj iniciati kun li novajn klarigojn (Do per tiaj aferoj: pli malpli ĝentila rilato inter regantoj kaj diplomatoj, decidiĝas la sorto de la popoloj…). Sekve la franca registaro konsideras kiel sian devon (!), tuj pensi pri la defendo (jes, jes, defendo – neniam atako) de sia ofendita honoro, de siaj ofenditaj interesoj, kaj decidite tiucele fari ĉiujn preparojn necesajn en la nove kreita situacio, ĝi de nun sin rigardas en stato de milito kun Prusujo.”
Stato de milito… Ĉu li, kiu sur la verda drapo de sia skribotablo skribis ĉi tiun vorton, pripensis, ke li trempas sian plumon en flamojn, en sangajn larmojn, en epidemian venenon?…
Do, kaŭze de reĝo serĉata por senprinca trono kaj sekve de konversacio inter du regantoj tiufoje ekestis ventego. Ĉu eble Kant estas prava rilate al sia unua artikolo por la ĉiama paco?:
”La civila konstitucio en ĉiu ŝtato devas esti respublika.”
Certe per la efektivigo de tiu artikolo multaj kaŭzoj de milito estus forigitaj, ĉar la historio montras, kiom da militiroj estas entreprenitaj pro dinastiaj demandoj, kaj ĉiu komenciĝo de monarĥa potenco ja dependas de feliĉa milita agado de la flanko de ĉefo; tamen ankaŭ respublikoj estas militemaj. Estas la spirito, la malnova, sovaĝa, kiu instigas la popolojn – kia ajn estu la formo de ilia registaro – al malamo, al rabemo, al gloramo.
Mi memoras, kiel stranga sento min kaptis, kiam la germana-franca milito prepariĝis kaj poste eksplodis. Tiu sufokeco antaŭ la fulmotondro, tiu ventego post la malvarmiĝo…
La tuta loĝantaro havis febron, kaj kiu povas eviti tian epidemion?
Kompreneble – laŭ malnova kutimo – la komenciĝo de la militiro estis jam konsiderata kiel venkiro, tio estis ja patriota devo. ”Al Berlino, al Berlino!” gaje aŭdiĝis sur la stratoj kaj de la supro de la omnibusoj; la Marseillaise je ĉiuj flankoj: Le jour de gloire est arrivé! En ĉiu teatra prezentado la unua aktorino – en la operejo estis Marie Sass – vestita kiel Jeanne d’Arc, devis pasi antaŭ la scenejaj lampoj kaj, svingante la standardon, kanti tiun kanton, kiun kelkfoje la publiko kantante akompanis kaj starante aŭskultis. – Ni ankaŭ iun vesperon tion vidis, Friedrich kaj mi, kaj ankaŭ ni devis leviĝi de niaj sidlokoj. Devis ne pro ekstera perforto; ni ja povus retiriĝi en la fundon de la loĝio – sed ĉar ni estis elektrigitaj.
”Vidu, Marta,” klarigis Friedrich, ”tiu fajrero saltanta de unu al alia kaj plifortiganta la korbaton de la tuta amaso – estas amo – ”
”Ĉu vi pensas? ĝi estas tamen malamika kanto:
’ke ilia malpura sango
trempu niajn sulkojn – – ’ ”
”Ne gravas: unuigita malamo estas ankaŭ formo de amo. Kie du aŭ kelkaj kuniĝas en komuna sento, tie ili sin reciproke amas. Kiam estonte percepto pli alta ol tiu de la nacio, nome tiu de la homaro kaj humaneco fariĝos komuna idealo, tiam – ”
”Ha, kiam tio estiĝos?” mi ekĝemis.
”Kiam? Tio estas tre relativa. Rilate al la daŭro de nia ekzisto – neniam; rilate al tiu de nia gento – morgaŭ.”
* * *
Kiam milito komenciĝas, ĉiuj anoj de la neŭtralaj ŝtatoj dividi ĝas en du arojn; unuj subtenas tiun ĉi, la aliaj tiun partion; estas kiel granda ne decidita vetludo, en kiu ĉiu partoprenas.
Ni ambaŭ, Friedrich kaj mi, kun kiu el la du partioj ni devis simpatii, al kiu deziri la venkon? Kiel aŭstroj ni ”patriote” estis plene rajtigitaj deziri la malvenkon de niaj subigintoj de la lasta milito. Plie estas ankaŭ nature, ke oni sentas pli grandan simpation por tiuj, kun kiuj oni vivas, de kies sentoj oni nevole estas infektita – kaj ni estis ja ĉirkaŭataj de francoj.
Tamen: Friedrich estis el prusa deveno, kaj ĉu la germanoj, kies lingvo estis la mia, ne estis pli samgentaj kun mi ol iliaj kontraŭuloj? Cetere, ĉu la milita deklaro ne estis farita de la francoj pro tute vanta motivo – ne, ne motivo, preteksto? Ĉu ni do ne devis supozi, ke la afero de la prusoj estas la justa, ke ili militiras nur kiel defendantoj kaj obeante neceson?
Kaj ĉu la konsento ne estis kortuŝiga, kun kiu la antaŭ nelonge interbatalintaj germanoj nun kunariĝis? Tre ĝuste reĝo Wilhelm diris en sia tronparolo de la 19-a de julio:
”La germana kaj la franca popoloj, ambaŭ ĝuantaj la benojn de kristana civilizo kaj de progresanta bonstato, estis destinitaj por pli utila konkuro ol la sanga de la bataloj. Tamen la potenculoj de Francujo sukcesis malbonuzi por personaj interesoj kaj pasioj la rajtigitan sed inciteblan ofendemecon de nia granda najbara popolo – ”
lmperiestro Napoleon siavice publikigis la jenan proklamon:
”Kontraŭ la arogantaj pretendoj de Prusujo ni protestis. Tiun ĉi proteston oni mokis. Sekvis agadoj, kiuj montris kontraŭ ni malrespekton. Pro tio nia lando estas fortege ekscitita kaj nun de unu ekstremo de Francujo al alia laŭtiĝas militkrioj. Ne restas al ni io alia ol transdoni nian destinon al la sorto de la armiloj. Ni ne militas kontraŭ Germanujo, kies sendependecon ni respektas. Ni kore deziras, ke la popoloj, kiuj formas la grandan germanan nacion, libere disponu pri siaj sortoj. Por ni, ni postulas staton de aferoj, kiu garantias nian sendanĝerecon kaj certigas nian estontecon. Ni volas akiri daŭran pacon, fonditan sur la veraj interesoj de la popoloj; ni volas, ke tiu mizera stato ĉesu, en kiu ĉiuj nacioj uzas siajn rimedojn por sin armi.”
Kia instruo, kia gravega instruo kuŝas por ni en tiu skribaĵo, kiam oni ĝin komparas kun la sekvantaj okazaĵoj! Do por akiri ŝirmitecon, daŭran pacon, estis entreprenata de Francujo tiu militiro. Kaj kio rezultis el ĝi? – ”L’année terrible” kaj daŭra – ankoraŭ ĉiam daŭra – malamikeco. Ne, ne – per karbo oni ne povas blankigi, per asa foetida ne bonodorigi kaj per milito ne pacigi. Tiu mizera stato, kiun aludis Napoleon, kiom ĝi de tiam ankoraŭ plimalboniĝis! La imperiestro serioze, tre serioze projektis prepari eŭropan senarmigon, mi tion eksciis per liaj plej proksimaj parencoj; sed la milita partio lin trudis, devigis – kaj li cedis… Tamen li ne povis sin deteni eĉ en la milita deklaro, memorigi sian amatan ideon. Ĝia efektivigo estos nur prokrastita. ”Post la militiro – post la venko…” li al si mem diris, por sin konsoli.
Okazis alimaniere.
Ĉe kiu flanko do estis niaj simpatioj? Se, kiel Friedrich kaj mi, oni abomenas la militon en si mem, oni tute ne povas pasie interesiĝi pri la rezulto de ia militiro; la sola penso estas: ĝi neniam devis komenciĝi, ĉi tiu militiro – kaj mi deziras, ke ĝi estu finita!
Mi ne kredis, ke la nuntempa milito daŭros longe kaj havos gravajn konsekvencojn. Du aŭ tri bataloj tie ĉi aŭ tie, kaj oni interkonsente finos la aferon. Pro kio do oni batalis? Pro nenio. La tuto estos pli vere speco de militista promenado, entreprenata de la francoj pro kavalira aventuremo, de la germanoj pro brava devosento; kelkaj interŝanĝitaj sabrobatoj kaj la kontraŭuloj repaciĝos…
Ha, mi estis tre malsaga! Neniam la konsekvencoj de milito proporcie respondas al la kaŭzoj de ĝia deveno. Estas la disvolviĝo, kiu difinas la konsekvencojn.
Ni volonte estus forlasintaj Parizon, ĉar la granda entuziasmo montrita de la loĝantaro faris sur nin malagrablan impreson.
Sed la vojo al oriento estis nun barita; ankaŭ la konstruo de nia domo nin detenis – do: ni restis. Societajn rilatojn ni preskaŭ ne havis. Ĉiuj, kiuj povis, estis forlasintaj Parizon, kaj en la tiamaj cirkonstancoj neniu el la restintoj pensis pri invitoj. Nur kelkajn konatojn el literaturaj rondoj ni ofte vizitis. Precize en ĉi tiu fazo de la komenciĝanta milito estis interese por Friedrich, ekscii la sentojn kaj opiniojn de la plej eminentaj sprituloj. Estis inter ili tre juna verkisto, kiu poste fariĝis fama, Guy de Maupassant, kies eldiroj estis al mi tiel simpatiaj, ke mi enskribis kelkajn el ili en la ruĝajn kajerojn:
”La milito – kiam mi nur pensas pri ĉi tiu vorto, mi estas kaptata de teruro, kvazaŭ oni parolus pri sorĉistinoj, pri inkvizicio – pri afero malproksima, abomena, nenatura. La milito – interbatali, sin reciproke sufoki, buĉadi! Kaj ni posedas hodiaŭ – kun nia kulturo, nia tiel vasta scio, en tiel alta grado de evoluo, kiun ni opinias nun atingitaj – ni posedas lernejojn, kie oni instruas mortigadon – en tre granda distanco, tre grandan nombron da homoj samtempe…
La mirindaĵo estas, ke la popoloj ne protestas, ke la tuta homa societo ne ribelas ĉe la nura vorto milito.
Ĉiu reganto havas la devon eviti militon, same kiel ŝipestro havas la devon eviti ŝippereon. Kiam ŝipestro perdis sian ŝipon, li estas vokita antaŭ tribunalo kaj kondamnita, se oni malkovras, ke li estas kulpa pri ia malzorgo. Kial oni ne juĝas la registaron post ĉiu deklarita milito? Se la popoloj tion komprenus, se ili rifuzus esti mortigataj senkaŭze – tiam ne estus plu militoj.”
Kaj Ernest Renan parolis jene:
”Ĉu ne estas korŝirante pensi, ke ĉio, kion ni sciencistoj penege konstruis depost kvindek jaroj, nun tuj falegis: la simpatioj inter popoloj, la reciproka kompreno, la fruktoplena kunlaboro? Ho kiel tia milito mortigas la amon al la vero! Ĉiu mensogo, ĉiu kalumnio de unu popolo de nun ree estos avide kredata de la alia dum kvindek novaj jaroj kaj ilin disigos dum nekalkuleblaj jaroj! Kia prokrasto de eŭropa progreso! Dum cent jaroj ni ne kapablos restarigi tion, kion tiuj homoj faligis en unu tago.”
Mi havis ankaŭ okazon legi leteron, kiun Gustave Flaŭbert skribis al George Sand en la unuaj tagoj de tiu julio, kiam la milito komenciĝis. Jen ĝi estas:
”Mi estas senespera pro la stulteco de miaj samlandanoj. La nekorektebla barbareco de la homaro min plenigas per profunda funebro. Ĉi tiu entuziasmo malplena de ĉia ideo efikas, ke mi volus morti, por ne plu vidi ĝin. La bona franco deziras batali 1-e ĉar li opinias, ke li estas instigita de la prusoj; 2-e ĉar la natura stato de la homo estas la sovaĝeco; 3-e ĉar la milito havas en si ion mistikan, kio la homojn forlogas. Ĉu ni denove reiras al la rasaj bataloj? Mi tion timas… La teruraj bataloj, kiuj prepariĝas, havas eĉ nenian pretekston por sin senkulpigi. Estas la emo batali por batali. Mi bedaŭras la krevigotajn pontojn kaj tunelojn, ĉiun ĉi homan laboron perditan. Vi aŭdis, ke sinjoro en la parlamento proponis prirabon de la grandduklando Baden. Ha, kial mi ne povas loĝi kun la beduenoj!”
”Ha,” mi kriis, leginte tiun leteron, ”kial ni ne naskiĝis kvincent jarojn pli malfrue – tio pli valorus ol la beduenoj.”
”Tiom da tempo la homoj ne bezonos, por fariĝi prudentaj,” diris Friedrich konfideme.
Estas do nuntempe la stadio de la proklamoj kaj militordonoj. Ĉiam la sama rekantaĵo kaj ĉiam denove la publiko forlogita al aplaŭdo kaj entuziasmo. Oni ĝojegas pri la venkoj garantiitaj de la manifestoj, kvazaŭ ili jam estus efektivigitaj.
La 28-an de julio Napoleon III sendis de la generalejo en Metz jenan dokumenton, kiun mi ankaŭ enskribis – ne ĉar mi ĝin admiris – sed pro kolero pri la ĉiam sama, sensignifa, fanfarona frazaĉaro.
”Ni defendas la honoron kaj la teritorion de la patrujo. Ni venkos. Nenio estas tro malfacila por la heroaj soldatoj de Afriko, Krimujo, ĉinujo, Italujo kaj Meksiko. Unu fojon plie vi montros, kiom valoras franca armeo flamanta de patruja amo. Kiun vojon ni iros ekster niaj landlimoj, ĉie ni trovos la glorajn postsignojn de niaj prapatroj. Ni estu indaj je ili. De niaj venkoj dependas la sorto de la libereco kaj de la civilizo. Soldatoj – ĉiu el vi faru sian devon kaj la Dio de la bataloj estos kun ni.”
”Le Dieu des armées” kompreneble ne devis foresti. Ke la kondukantoj de venkitaj armeoj milfoje diris la samon, ne malhelpas la aliajn, ĉe ĉiu nova militiro rediri la samon kaj, tion farante, naski la saman konfidon. Ĉu ekzistas io pli mallonga kaj pli malforta ol la memoro de la popoloj?
La 31-an de julio reĝo Wilhelm forlasas Berlinon kaj eldonas la jenan manifeston:
”Irante hodiaŭ al la armeo, por kune kun ĝi batali por la honoro kaj por la konservo de niaj plej karaj havaĵoj, mi ordonas amnestion al la politikaj krimuloj. Mia popolo scias same kiel mi, ke la rompo de la paco kaj la malamikeco ne estis ĉe nia flanko. Sed minace elvokitaj, ni konfidas al Dio, kiel niaj prapatroj, kaj volas fari batalon por savi la patrujon.”
Necesa sindefendo: tio estas la sola permesita maniero mortigi; tial ambaŭ kontraŭuloj krias: ”Mi min defendas.” ĉu tio ne estas sensencaĵo? – Ne tute – ĉar super ambaŭ regas tria potenco, la potenco de la heredita malnova milita emo.
– ĉiuj devus kuniĝi por ĝin kontraŭbatali.
Krom la aliaj manifestoj mi trovas en miaj ruĝaj kajeroj enskribaĵon kun la stranga titolo:
”Se Ollivier estus edziĝinta kun la filino de Meyerbeer, ĉu la milito estus okazinta?”
Jen la afero: Inter niaj Parizaj konatoj troviĝis ankaŭ la literaturisto Alexander Wein, kaj estis li, kiu faris la cititan demandon, samtempe rakontante al ni la jenon: ”Meyerbeer serĉis talentan edzon por sia dua filino, kaj lia elekto trafis mian amikon Emile Ollivier. Ollivier estas vidvo.
Li unue edziĝis kun la filino de Liszt, kiun la fama pianisto havis de grafino d’Agoult (Daniel Stern), kun kiu li longe vivis edzece. La geedziĝo estis tre feliĉa kaj Ollivier estis konata kiel virta edzo. Li ne estis riĉa; sed li estis jam fama kiel oratoro kaj politikisto. Meyerbeer deziris persone konatiĝi kun li, kaj tiucele mi okazigis – estis en aprilo 1864 – grandan balon, en kiu partoprenis la plimulto de la eminentuloj de arto kaj scienco, kaj kie Ollivier, instruita de mi pri la intenco de Meyerbeer, ludis la unuan rolon. Li plaĉis al Meyerbeer.
La fianĉiĝo ne estis facile efektivigebla. Meyerbeer konis la sendependan originalecon de sia dua filino, kiu edziniĝus nur kun viro laŭ propra elekto. Oni interkonsentis, ke Ollivier veturos al Baden por tie esti okaze prezentata al la junulino, sed Meyerbeer, du semajnojn post tiu balo, subite mortis.
Estis Ollivier – ĉu vi memoras? – kiu faris por li en la norda stacidomo funebran kaj laŭdan paroladon. Nu, mi asertas, eĉ mi estas tute certa pri tio, ke, se Ollivier estus edziĝinta kun la filino de Meyerbeer, la milito inter Francujo kaj Germanujo ne estus okazinta! Jen miaj kredindaj pruvoj: Unue Meyerbeer, kiu malamis la imperion ĝis malestimo, neniam estus permesinta, ke lia bofilo fariĝu ministro de la imperiestro.
Oni scias, ke la parlamento neniam estus deklarinta la militon, se Ollivier estus minacinta ĝin, ke li preferas rezigni anstataŭ deklari la militon. La nuna milito estas la faro de tri intimaj, sekretaj ministroj de la imperiestrino, nome Jerome David, Paul de Cassagnac kaj duko de Grammont. La imperiestrino, instigita de la papo, kies religia pupo ŝi estas, deziris tiun militon – ĉar ŝi ne dubas pri la venko por certigi la tronon al sia filo. Ŝi diris: ’C’est ma guerre à moi et à mon fils’ kaj la tri supre nomitaj papaj ’anabaptistoj’ estis ŝiaj sekretaj iloj, por devigi al milito la imperiestron, kvankam li ĝin ne deziris, kaj ankaŭ la parlamenton per falsaj kaj kaŝitaj depeŝoj el Germanujo.”
”Tion oni nomas diplomatio!” mi interrompis abomenplene.
”Auskultu plue,” diris Alexander Wein. ”La 15-an de julio Ollivier diris al mi, kiam mi lin renkontis sur Place de la Concorde: ’La paco estas certa – mi prefere eksiĝus’. Kiel do okazis, ke la sama homo post kelkaj tagoj, anstataŭ eksiĝi, deklaris la militon ’d’un coeur léger’, kiel li mem diris en la kunsido.
”Facilanime!” mi kriis denove abomenplene.
”Tie kuŝas sekreto, kiun mi povas malkovri. Por la imperiestro mono nur havas valoron por aĉeti amon kaj amikecon – li kredas, kiel Jugurta en Romo – ke tuta Francujo estas aĉetebla, la viroj kaj la virinoj. Kiam li elektas ministron ne riĉan, li havas la kutimon lin kateni al si per donaco de unu miliono da frankoj. Nur Daru, kiu malkovris al mi tiun ĉi sekreton, rifuzis la donacon: timeo Danaos et dona ferentes. Kaj nur li, neligita, eksiĝis. Tiel longe kiel la imperiestro hezitis, Ollivier, katenita per la ora kateno al sia mastro, deklaris sin neŭtrala – prefere por la paco. Sed tuj kiam la imperiestro estis neatendite kaptita de sia edzino kaj de la tri ultramontanaj ’anabaptistoj’, ankaŭ Ollivier sin deklaris por la milito kaj ŝanĝis sian opinion facilanime kaj – kun ’plena poŝo’.”
”O Monsieur, O Madame – kia feliĉo, kia grava sciigo!”
Kun tiuj vortoj iun tagon la ĉambristo de Friedrich kaj post li la kuiristo alkuris en nian ĉambron. Estis la tago de Wörth.
”Kio okazis?”
”Sur la borso estas afiŝita depeŝo: ni venkis. La armeo de la prusa reĝo estas preskaŭ ekstermita. La urbo sin ornamas per trikoloraj flagoj – hodiaŭ vespere ĝi estos iluminata.”
Dum la posttagmezo tamen montriĝis, ke la sciigo estis malvera – estis nur borsa manovro. Ollivier de sur sia balkono faris paroladon al la popolamaso.
Nu, des pli bone. Ne estos necese ilumini. Tiaj ĝojadoj pro ”ekstermitaj armeoj” – t. e. pro sennombraj disŝiritaj vivoj kaj rompitaj koroj – estus ree vekintaj en mi la Flaubertan deziron: ”Ha, mi estu ĉe la beduenoj!”
La 7-an de aŭgusto malfeliĉa sciigo. La imperiestro rapidas el St. Cloud al la militscenejo. La malamiko enmarŝis en la landon. La gazetoj ne sufiĉe povas esprimi sian indignon pri la ”invado”. La krio ”al Berlino!” tamen – ŝajnas al mi – ankaŭ signifis intencitan invadon – sed en tio estis nenio indigninda; – sed ke la orientaj barbaroj kuraĝis invadi la belan, diamatan Francujon, tio estis ja sovaĝeco, krimo – tion oni devas tuj malhelpi.
La provizora milita ministro konigas dekreton, ke ĉiuj fortaj regnanoj tridek- ĝis kvardekjaraj, ne ankoraŭ apartenantaj al la nacia gvardio, tuj estu envicigotaj. Formiĝas ministraro de la landdefendo. La konsentita prunto de kvincent milionoj estas altigita ĝis mil milionoj. Estas nepre korĝojige vidi, kiel ofereme la homoj ĉiam disponas pri la vivo kaj mono de aliaj. Verdire malgranda financa malagrablaĵo tuj montri ĝas al la publiko: ŝanĝante banknotojn, oni devas pagi al la monsanĝisto dek procentojn – ne estas en la franca banko tiom da oro, kiom da notoj la banko povas disdoni.
Kaj nun de germana flanko venko post venko…
La fizionomio de la urbo Parizo kaj de ŝia loĝantaro aliiĝas.
Anstataŭ fiera, fanfarona, batalema humoro, vidiĝas konfuzo kaj kolerego. Pli kaj pli disvastiĝas la sento, ke bando de vandaloj eniris la landon – io terura, neaŭdita, kvazaŭ nubo de akridoj, aŭ iu alia natura turmento. Ke per sia militdeklaro ili mem kaŭzis tiun turmenton, ke ili ĝin opiniis necesa, por ke neniu Hohenzollern eble estonte havu la deziron postuli la hispanan tronon, tion ili forgesis. Pri la malamiko oni rakontas terurajn fabelojn. ”La ulanoj, la ulanoj!” tio sonoras demone, kvazaŭ oni dirus ”sovaĝa armeo”. En la imago de la homoj la ulanoj alprenas diablan naturon. Kie la germana kavalerio plenumas maltiman agon, ĝi estas atribuata al la ulanoj – speco de duonhomoj, sen pago, devigataj vivi per rabado. Krom terurfamoj oni aŭdas ankaŭ triumfofamojn.
Mensogado pri sukcesoj estas afero de la ŝovinistoj. Kompreneble: Estas necese subteni la kuraĝon. La ordono de vereco – kiel multe da aliaj moralaj ordonoj – perdas sian gravecon dum milito. El la gazeto Le Volontaire Friedrich diktis al mi la jenajn frazojn por miaj ruĝaj kajeroj:
”Ĝis la 16-a de aŭgusto la germanoj perdis jam 144 000 soldatojn, la ceteraj estas mortantaj pro malsato. El Germanujo alvenas la lasta rezervanaro, sesdekjaruloj kun fajroŝton-pafiloj, havanta sur la dekstra flanko grandegan tabakujon, sur la maldekstra ankoraŭ pli grandan botelon da brando, en la buŝo longan argilan pipon. Spiregante sub la pezo de la tornistro, sur kiu la kafomuelilo kaj en kiu la sambuka teo ne rajtas malesti, tusante kaj purigante siajn nazojn, ili iras de la dekstra Rejnbordo al la maldekstra. Ili malbenas tiujn, kiuj ilin forŝiris el la brakoj de iliaj genepoj, por ilin konduki al certa morto. – Pri la venkoj de la prusoj – ili estas la konataj prusaj mensogoj.”
La 20-an de aŭgusto grafo Palikao anoncas en la parlamento, ke tri kontraŭ Bazaine kunigitaj korpusoj estas ĵetitaj en la ŝtonminejojn de Jaumont. (Bonege! bonege!) Verdire neniu scias, kiaj minejoj ili estas, kaj kie ili troviĝas; kaj kion tie faras la tri korpusoj, neniu komprenas. Tamen la ĝojiga sciigo flugas de buŝo al buŝo: ”ĉu vi jam scias?… en la ŝtonminejojn …” – ”Jes, de Jaumont.” – Neniu esprimas iun dubon aŭ demandon; ŝajnas, kvazaŭ ĉiu naskiĝis en la regiono de Jaumont kaj konis kiel sian poŝon la ŝtonminejojn, kiuj englutas korpusojn.
Tiam ankaŭ naskiĝis la famo, ke la prusa reĝo pro malespero pri la malbonstato de sia armeo freneziĝis.
Oni aŭdas nur pri monstraĵoj. La eksciteco, la febro de la loĝantaro hore pligrandiĝas. La milito là-bas ĉesis esti konsiderata kiel militista promeno. Oni konscias, ke la senkatenitaj potencoj nun alportas al la mondo teruraĵojn – oni nun parolas nur pri neniigitaj armeoj, frenezaj generaloj, diablaj militbandoj, pri bataloj ĝis ekstermo. Mi aŭdas la tondradon – kio nun vidiĝas, estas la ventego de kolero kaj malespero.
La batalo por konkeri Bazeilles apud Sedan estas priskribita, kvazaŭ tie la bavaroj estus plenumintaj la plej terurajn abomenaĵojn.
”Ĉu vi tion kredas,” mi demandis al Friedrich, ”ĉu vi tion kredas pri la bonanimaj bavaroj?”
”Tio estas ebla. Ĉu bavaro, ĉu turko, ĉu germano, franco aŭ indiano: la soldato, defendante sian vivon kaj batalante por mortigi, ĉesas esti humana. Kio estas vekita kaj perforte instigita en li, estas la besto.”
* * *
Metz kapitulacis… jen la sciigo iom trofruiĝinta, sed baldaŭ certigita, kiu iun tagon disvastiĝis. Ĝi resonis en la urbo kiel unu sola forta terurkrio.
Sciigo pri konkero de fortikaĵo estas por mi novaĵo sufiĉe agrabla; ĉar mi pensas: tio kaŭzos decidon. Kaj nur al tio, ke la sanga ludo estu finita – al tio celas mia sopiro. Sed ne: nenio estas ankoraŭ decidita – restas ja ankoraŭ aliaj fortikaĵoj.
Post malvenko oni devas releviĝi kaj duoble forte batali – la sorto de la armiloj povas ŝanĝiĝi. Ja, certe povas esti sukceso jen tie, jen tie ĉi, se nur ne estus ambaŭflanke certa mizero, certa morto.
Trochu opinias, ke li devas rekuraĝigi la loĝantaron per nova proklamo, en kiu li aludas la devizon de Bretonujo.
”Kun la dia helpo por la patrujo”. Ŝajnas al mi, ke tio ne estas novaĵo; mi ĝin certe legis en aliaj proklamoj. Ho, ĝi ĉiam efikas: la homoj estas entuziasmemaj. Nun Parizo fariĝos fortikaĵo.
Ĉu Parizo fortikaĵo? Mi ne povas tion kompreni. La urbo, kiun Victor Hugo nomis ”ville lumière”, la allogejo de la tuta civilizita, riĉa, art- kaj vivama mondo, la fonto de la brilo, de la modo, de la sprito – ĉi tiu urbo volas sin nun fortikigi, t. e. fariĝi la celo de malamikaj atakoj, de pafado, forigi ĉiun societon kaj sin elmeti al la danĝero esti forbruligita aŭ malsatigita?
Kaj tion tiuj homoj faras ”de gaĵté de coeur”, kun oferemo, kvazaŭ ĝi estus plenumo utila de la plej nobla laboro?
Oni eklaboras febre kaj rapide. Devas esti konstruataj remparoj por starigo de soldatoj, tranĉataj embrazuroj, farataj fosoj, levpontoj, kovriloj, pontoj trans kanalojn kun parapedoj. Devas esti konstruataj pulvo-magazenoj kaj sur la rivero Seine organizata ŝipareto de kanonboatoj. Kia febra agemo, kia elmontro de penado kaj diligenteco! Kiel tio estus ĝojiga kaj entuziasmiga, se ĝi estus farata por ĝenerala utilo – ” sed por malutilo, detruo – kio eĉ ne estas memcelo, sed nur strategia ŝakmovo – estas nekredeble!
Por esti kapabla elteni sieĝon supozeble longan, la urbo sin provizas. Ĝis nun – laŭ la spertoj faritaj – ne ankoraŭ ekzistis fortikaĵoj nevenkeblaj; kapitulaco estas nur afero de tempo.
Kaj tamen novaj fortikaĵoj konstante estas konstruataj, provizataj, kvankam pro malsatego estas tute neeble ilin longe protekti kontraŭ kapitulaco.
La farataj aranĝoj estas grandiozaj. Oni konstruas muelejojn kaj starigas brutejojn; sed fine la momento necese venos, kiam mankos la greno kaj estos formanĝita la viando. Tamen oni ne volas tion antaŭvidi; antaŭ ol tio okazos, la malamiko estos forpelita trans la landlimojn aŭ ekstermita en la lando.
Al la nacia armeo la tuta popolo aliĝas. Ĉiuj sin prezentas por militservado aŭ estas varbataj; ankaŭ ĉiuj fajrestingistoj de la lando estas alvokataj por garnizoni en Parizo. Se dume brulas en la provinco – ne grave – tiaj malgrandaj akcidentoj malaperas, kiam la afero temas pri nacia malfeliĉo. La 17-an de aŭgusto jam 60 000 fajrestingistoj eniris la ĉefurbon. Ankaŭ la maristoj estas alvokitaj, kaj ĉiutage formiĝas novaj korpusoj kun diversaj nomoj: volontaires, franctireurs, eclaireurs.
* * *
Ĉiam pli kaj pli rapide sekvis la okazaĵoj unu la alian. Sed nur militaj okazaĵoj. Ĉio alia estas forigita. Ĉirkaŭ ni oni pensas nur pri: ”mort aux Prussiens”. Sovaĝega malamo kolektiĝas; ĝi ne ankoraŭ eksplodis, sed oni aŭdas ĝian bruadon. En ĉiuj oficialaj elmontroj, en la stratbruoj, en ĉiuj publikaj aranĝoj – ĉie nur la sola celo: ”mort aux Prussiens”. Ĉiuj ĉi trupoj, regulaj kaj malregulaj, tiuj ĉi municioj, tiuj ĉi laboristoj rapidantaj al la fortikaĵoj kun siaj iloj kaj ĉaroj, tiuj ĉi transportoj de armiloj, ĉio, kion oni vidas kaj aŭdas, signifas per formoj aŭ sonoj: ”mort aux Prussiens!” – aŭ per la vortoj ”pour la patrie!", kiuj sonas kiel voko de amo kaj emocias molajn korojn. – Sed estas tamen la sama afero.
Mi demandis al Friedrich: ”Vi ja estas de prusa deveno – kiamaniere impresas vin la malamikaĵoj de niaj najbaroj?”
”La saman demandon vi faris jam en 1866 – kaj tiam mi respondis al vi – kiel mi faras ankoraŭ hodiaŭ – ke mi suferas pro tiaj malamikaĵoj ne kiel regnano, sed kiel homo. Se mi konsideras la sentojn de la ĉi tieaj homoj de la nacia vidpunkto, mi devas ilin aprobi; ili nomas ilin la haine sacrée de l’ennemie kaj tiu sento estas grava parto de la patriotismo. La penso, kiu ilin tute regas, estas: liberigi sian landon de la fremda invado. Ke ili mem estas la invadantoj per sia milita deklaro – tion ili forgesas. Ili ja ne mem tion faris, sed ilia registaro, al kiu ili plene fidis, kiam ĝi diris, ke ĝi tion devas fari; kaj nun ili ne perdas tempon per riproĉoj, per pripensoj, kiu kaŭzis la malfeliĉon. Ĉi tiu nun ĉeestas, kaj ĉiu forto, ĉiu entuziasmo estas uzata por ĝin forigi aŭ kune perei kun nepra oferkuraĝo. Kredu min: troviĝas granda amkapablo en ni homoj; nur estas domaĝe, ke ni ĝin malŝparas sur la malnovaj vojoj de la malamikeco… Kaj transe, kion faras la malamataj, invadantaj, ruĝharaj, orientaj barbaroj? Ili estas minace elvokitaj kaj ili invadas la landon de tiuj, kiuj minacis invadi ilian: ’al Berlino, al Berlino!’ ĉu vi memoras, kiel tiu krio plenigis la tutan urbon, eĉ de sur la tegmentoj de la omnibusoj?”
”Nun tiuj marŝas ’al Parizo’. Kial la kriintoj de ’al Berlino’ tion rigardas kiel krimon?”
”Ĉar ne povas esti logiko nek justeco en tia nacia sento, kies plej supera principo estas: Ni estas ni – t.e. la unuaj, la aliaj estas barbaroj. Kaj tiu antaŭenmarŝo de la germanoj de venko al venko inspiras al mi admiron. Mi ja ankaŭ estis soldato, kaj mi scias, kia ĉarmo estas en la vorto venko , kiun fieron, kiun ĝojegon oni metas en ĝin. Ĝi estas ja la celo, la rekompenco por ĉiuj oferoj, por la forrifuzo de ripozo, de feliĉo, por la rezignita vivo.”
”Sed kial la venkitaj kontraŭuloj, kiuj ja ankaŭ estis soldatoj kaj scias, kia gloro sekvas la venkon, kial ili ne admiras siajn venkintojn? Kial en batalraporto de la malgajninta partio oni neniam legas: La malamiko gajnis gloran batalon?”
”Ĉar – mi tion ripetas – la milita spirito kaj la patriota egoismo estas la neodeĉia justeco.”
Tiel okazis – mi tion vidas el ĉiuj niaj en la ruĝajn kajerojn enskribitaj interparoloj – ke ni ne povis pensi pri io alia ol pri la tiama popolduelo.
Nia feliĉo, nia kompatinda feliĉo – ni ĝin posedis, sed ni ne povis ĝin ĝui. Jes, ni posedis ĉion, kio povis havigi al ni ĉarman paradizon sur tero: senliman amon, riĉaĵon, rangon, la bonege progresantan Rudolfon, nian korpupeton, Silvia, sendependecon, viglan intereson pri la intelekta vivo… sed ĉio ĉi estis kvazaŭ metita malantaŭ kurtenon. Kiel ni permesus al ni, kiel ni kapablus ĝui nian feliĉon, dum ĉirkaŭe ĉiuj suferis kaj tremis, kriis kaj furiozis? Estus, kvazaŭ oni sin amuzus sur bordo de ŝipo skuegata de ventego.
”Teatra homo, ĉi tiu Trochu,” raportis al mi iun tagon Friedrich – estis la 25-a de aŭgusto – ”Vi neniam divenos la sensacian ordonon, kiun li ĵus publikigis.”
”Ĉu li alvokis la virinojn al militservado?”
”Estas pri virinoj; sed ili ne estas alvokitaj – kontraŭe.”
”Do la provizistinoj estas forigitaj – aŭ la flegistinoj, ĉu ne?”
”Vi ne ankoraŭ divenis. Forigitaj estas iuj, – kaj provizistinoj ili ankaŭ estas, ĉar ili prezentas la pokalon de la volupto, kaj eĉ flegistinoj estas forigitaj laŭ speciala vidpunkto, unuvorte – sen plua ŝarado: la demimonde estas forpelita.
”Kaj ĉu tion la milita ministro decidis? Kia rilato estas inter – ”
”Mi ankaŭ trovas neniun, sed la publiko estas ĉarmita pri la decido. Ĝi ĉiam ĝojas, se nur io estas farata; de ĉiu nova aranĝo oni atendas ŝanĝon, kiel multaj malsanuloj, kiuj akceptas ĉiun novan rimedon kiel eblan sanigilon. Kiam la malvirto estos forpelita el la urbo – opinias la piuloj – kiu scias, ĉu la evidente kolerigita ĉielo ne ree verŝos sian favoron sur la loĝantaron? Kaj nun, kiam oni sin preparas por la serioza, malhava tempo de la sieĝo, kion farus ĉi tie la frenezaj, malŝparemaj publikulinoj? La aranĝo do ŝajnas al la plimulto inda, morala kaj krom tio ankaŭ patriota, ĉar granda nombro de tiuj virinoj estas fremdulinoj, anglinoj, sudlandaninoj, eĉ germaninoj – eble inter la lastaj spioninoj. Ne, ne, nuntempe la urbo havas lokon nur por siaj virtaj infanoj!”
La 28-an de aŭgusto pli malbona sciigo. Nova forpelo: en la daŭro de tri tagoj ĉiuj germanoj devos forlasi Parizon.
Pri la veneno mortiga, longedaŭra, entenata en tiu rimedo, la receptordonintoj certe ne havis antaŭsenton; per tio estas vekita la malamo al la germanoj. Kiel longe tiu malfeliĉo eĉ post la milito devis produkti terurajn fruktojn – tion ni scias hodiaŭ. De tiam Francujo kaj Germanujo – tiuj du grandaj, florantaj, belegaj landoj – ne estis plu du nacioj, kies armeoj plenumis kavaliran duelon: en la tutan popolon eniĝis la malamo al la tuta kontraŭula popolo. La malamikeco fariĝis institucio ne dependa de la daŭro de la milito, sed certiganta sian konstantecon eĉ en la venonta idaro.
Elpelitaj – post tri tagoj ili estis devigataj forlasi la urbon – ; mi havis okazon vidi, kiel malagrable, kiel kruele ĉi tiu ordono trafis multajn honestajn, senkulpajn familiojn. Inter la komercistoj, kiuj nin provizis per komercaĵoj por la meblado de nia hejmo, troviĝis kelkaj germanoj: kaleŝfaristo, tapetisto kaj meblisto. Depost dek, dudek jaroj ili loĝis en Parizo; tie ili fondis hejmon; tie ili havis ĉiujn siajn komercajn rilatojn – oni nun postulis, ke ili foriru post tri tagoj, ŝlosu siajn pordojn, forlasu ĉion al ili karan kaj kutiman; perdu sian havon, sian klientaron, sian akiraĵon. – Konsternitaj la kompatinduloj alkuris por komuniki al ni la ilin trafantan malfeliĉon; ankaŭ la laboro, kiun ili estis liverontaj al ni, devis esti interrompita, la metiejoj fermitaj. Tordante siajn manojn kaj kun larmoj en okuloj ili plende diris al ni sian ĉagrenon: ”Mi havas malsanan, maljunan patron,” rakontis unu, ”kaj mia edzino ĉiutage atendas sian akuŝon, kaj post tri tagoj ni devos foriri!”
– ”Mi ne havas eĉ unu soldon en la domo,” plendis alia, ”miaj klientoj, kiuj ŝuldas al mi monon, ne pagos min tiel frue, kaj mi mem ne povas kontentigi miajn francajn laboristojn – post ok tagoj mi povus plenumi gravan mendon, kiu min riĉigus – kaj nun mi devas ĉion forlasi…”
Kaj kial, kial ĉio ĉi ilin trafis? Ĉar ili apartenas al nacio, kies armeo sukcese faris sian devon, aŭ – por resupreniri la ŝtuparon de la kaŭzoj – ĉar iu Hohenzollern eble estonte povus intenci akcepti la donacotan hispanan tronon… Ne, eĉ tiu tialo ne atingas la lastan kaŭzon, ĝi malkovras nur la pretekston, ne la kaŭzon de tiu milito.
Sedan! Napoleon transdonis sian glavon.
Tiu sciigo nin duonfaligis. Jen estas okazinta granda historia katastrofo: La franca armeo venkita – ĝia ĉefo laca kaj malforta; la afero estis do finita – brile gajnita de Germanujo.
”Finita, finita!” mi ĝojegis; ”se estus homoj rajtigitaj sin nomi kosmopolitoj, ili povus hodiaŭ ilumini siajn fenestrojn; se jam ekzistus temploj de humaneco, oni nun devus kanti en ili tedeumojn – la buĉado estas finita!”
”Ne ĝojegu tro frue, karulino mia,” admonis Friedrich. ”Ĉi tiu milito jam de longe perdis la naturon de ludbatalo – la tuta nacio kunbatalas. Por unu ekstermita armeo dek novaj eliĝos el la tero.”
”Ĉu do tio estus justa? lnvadis la landon nur germanaj soldatoj, ne la germana popolo – tial oni povas kontraŭstarigi al ili nur francajn soldatojn.”
”Kial vi do ĉiam alvokas justecon kaj prudenton kontraŭ furiozanto – vi malsaĝulino? Francujo furiozas pro doloro kaj kolero, kaj de la patriota vidpunkto ĝia doloro estas sankta, ĝia kolero rajtigita. Kion ajn la francoj faros, ne estos pro egoismo, sed pro memoferemo. Se nur la tempo jam estus alveninta, en kiu la virto ekzistanta en la homaro helpos ne la ruinigon, sed la feliĉigon de la nacioj! Sed ĉi tiu malfeliĉa milito nin denove multe malproksimiĝis de tiu celo.”
”Ne, ne – mi esperas, ke la milito estas nun finita.”
”Eĉ se tio okazus (kion mi cetere pridubas), estas disĵetita semo por estontaj militoj – kaj se estus nur la semo de malamo, kiun entenas la elpelo de la germanoj. Io tia efikos trans la vivanta generacio.”
La 4-an de septembro. Ree perforto, pasia eksplodo, kaj samtempe rimedo por servi la patrujon: La imperiestro estas senigita de la reĝeco. Francujo fariĝas respubliko. Tio kion faris Napoleon III kaj lia armeo, ne valoras. Eraroj, perfidaĵoj, malkuraĝaĵoj – pri ili oni riproĉas kelkajn personojn – la imperiestron kaj liajn generalojn, sed ne Francujon; ĝi ne estas respondeca. Faliginte la tronon, oni simple elŝiris el la libro de la franca historio la foliojn, sur kiuj estas enskribitaj Metz kaj Sedan. De nun la lando mem faros militon, se Germanujo kuraĝas daŭrigi la malbenitan invadon…
”Sed, se Napoleon estus venkinta?” mi demandis, kiam Friedrich sciigis tion al mi. ”Tiam ili estus konsiderintaj lian venkon kaj lian gloron kiel venkon kaj gloron de la lando.”
”Ĉu tio estus justa?”
”Ĉu vi do ne povas malkutimi tiun demandon?”
Mian esperon, ke la Sedana katastrofo finigus la militon, mi baldaŭ devis forlasi. Ĉio ĉirkaŭ ni agis pli militeme ol iam.
La aero estis plena de sovaĝa kolero kaj venĝemo. Kolero kontraŭ la malamiko kaj preskaŭ same kontraŭ la renversita dinastio. La insultaj paroloj, la pamfletoj, kiuj nun pluvis sur la imperiestron kaj la imperiestrinon, kaj sur la malfeliĉajn generalojn, la suspektoj kaj kalumnioj, la insultoj, la mokoj – estis naŭzige. La bruta amaso pretendis forpreni la kulpon de la malvenko de sur la nacio, por ŝarĝi kelkajn homojn pri ĝi; kaj nun, kiam tiuj ĉi homoj kuŝis tere, oni ĵetis sur ilin ŝtonojn kaj koton – kaj de nun la lando montros, ke ĝi estas nevenkebla.
La preparoj por la fortikigo de Parizo estas diligente daŭrigataj.
La konstruaĵoj en la amplekso de la ĉefa zono estas malplenigataj aŭ eĉ detruataj. La ĉirkaŭaĵo fariĝas dezerto.
Aroj da homoj eniras el ekstere en la urbon kun sia doma meblaro. Ho, tiuj ĉi malĝojaj procesioj de veturiloj, ĉevaloj kaj ŝarĝitaj homoj transportantaj la ruinojn de siaj senordigitaj hejmoj tra la stratoj! Tion mi estis jam vidinta en Bohemujo, kie la malriĉa kamparanaro forkuris pro la venkanta malamiko, kaj nun mi devis vidi la saman malĝojegan scenon en la gaja, brila mondurbo estis la samaj maltrankvilaj, malgajaj mienoj, la samaj penado kaj rapido, la sama doloro.
Jen fine, dank’al Dio, bona sciigo: Per angla interveno estas aranĝita renkontiĝo inter Jules Favre kaj Bismarck. Nun oni certe attingos interkonsenton, pacon!
Kontraŭe! La fendo montriĝas profundega. Jam de kelka tempo la germanaj gazetoj konsilas la anekson de Elsass-Lothringen. Oni volas reenkorpigi la antaŭe germanan landon.
Ĉar la historia argumento por la pretendo okupi tiun provincon, estas nur parte konvinka, oni pretekstas la strategian argumenton: ”necesega kiel bastiono en eblaj venontaj militoj.” Kaj kompreneble la strategiaj motivoj estas la plej gravaj, la plej nekontraŭdireblaj el ĉiuj – la morala motivo kompare valoras nur en dua vico – . Aliflanke: ĉar la militludo estas malgajnita de Francujo, ĉu ne estas juste, ke la gajninto ricevu premion? Ĉu en la okazo de ilia venko, la francoj ne estus aneksintaj la Rejnajn provincojn? Se la fino de milito ne rajtas produkti por unu aŭ la alia partio plivastigon de teritorio, pro kio do oni militas?
Dume la venkanta armeo konstante antaŭenmarŝas. La germanoj jam estas antaŭ la pordegoj de Parizo. La cedo de Elsass-Lothringen estas oficiale postulata. Kontraŭ tio aŭdebli ĝas la konata diro: ”Ne eĉ unu colon de nia teritorio – ne eĉ unu ŝtonon de niaj fortikaĵoj” (pas un pouce – pas une pierre).
Jes, jes – mil vivojn – sed ne unu colon da tero. Tio estas la fundamenta penso de la patriota spirito. ”Oni volas nin humiligi,” kriis la francaj patriotoj, ”la kolerigita Parizo prefere sin enterigos sub siaj ruinoj.”
For, for! ni nun decidas. Kial resti en sieĝota urbo sen neceso, kial vivi inter homoj, kiuj estas plenaj nur de pensoj de malamo kaj venĝo, kiuj nin rigardas strabe kaj ofte kun pugnitaj manoj, kiam ili nin aŭdas paroli germanlingve? Certe ni nun ne povos forlasi Parizon sen malfacilaĵoj; ni devos ĉie trapasi batalejojn; la fervojaj interkomunikiĝoj estas ofte malpermesataj al privatuloj; forlasi nian novan domon ankaŭ ne estas agrable; sed tamen: ni ne plu povas resti. Verdire ni restis tro longe; la ekscitoj, kiujn ni lastatempe travivis, min tiel forte estis emociintaj, ke miaj nervoj suferis. Min ofte kaptis frostotremo kaj ankaŭ kelkfoje plorspasmoj.
Niaj kofroj estis jam pakitaj kaj ĉio preta por la foriro, kiam mi ree havis atakon, tiufoje tiel fortegan, ke oni estis devigata min enlitigi.
La alvokita kuracisto diagnozis, ke mi estas minacata de nerva febro aŭ eĉ de cerbofebro kaj ke estus danĝere por mi ekvojaĝi.
Mi estis malsana dum longaj, longaj semajnoj. Pri tiu tempo mi konservas nur tre konfuzan rememoron. Kaj strange! dolĉan rememoron. Tamen mi estis malsanega kaj okazis senĉese malĝojaĵoj kaj teruraĵoj en mia restejo – sieĝata urbo – kaj malgraŭ tio, kiam mi rememoras, ĝi estis strange ĝojplena tempo. Ĝojo, jes, tiel profunda kiel infanoj ĝin kutime sentas. La cerba malsano, kiun mi suferis, la preskaŭ konstanta foresto aŭ almenaŭ nur duonĉeesto de la konscio efikis, ke ĉiuj pensado kaj juĝado, ĉiuj meditado kaj pripensado malaperis el mia kapo, kaj restis nur malpreciza ĝuado de ekzisto, kia ĝi estas – kiel dirite – sentata de infanoj, precipe de infanoj dorlotataj… Ne mankis al mi ama flegado. La edzo, zorgema, amema kaj nelacigebla estis apud mi tage kaj nokte. Li ankaŭ ofte alkondukis miajn infanojn al mia lito. Kiom da aferoj mia Rudolf rakontis al mi! Mi plej ofte lin ne komprenis, sed lia amata voĉo sonis por mi kvazaŭ muziko; kaj la pepado de nia eta Silvia, nia korpupeto, kiel agrable ĝi min amuzis. Pri la faradoj de nia filineto okazis inter Friedrich kaj mi centoj da ŝercetoj kaj interkonsentoj…
Kiuj estis tiuj ŝercoj, mi forgesis; sed mi memoras, ke mi ridis kaj ĝojis – tute senmezure. Ĉiu el la kutimaj ŝercoj ŝajnis al mi la plej alta grado de spriteco, kaj ju pli ofte ripetita des pli sprita kaj amuza. Kaj kun kia plezuro mi trinketis la prezentitajn trinkaĵojn; ĉiutage je fiksita horo mi ricevis limonadon – ion tiel nektaran mi ne trinkis en mia tuta vivo – kaj ĉiuvespere medikamenton kun opio, kies dolĉe endormiga, en konscian dormon lulanta efiko min trapenetris per sento de feliĉega trankvilo. Krom tio mi sciis, ke mia amata edzo estas apud mi, min protektante kaj gardante, kiel la plej karan trezoron de sia koro. Pri la milito, kiu furiozis ekstere, antaŭ la pordegoj de la urbo, mi preskaŭ ĉion estis forgesinta; kaj kiam tamen iufoje rememoro de ĝi fulme sin prezentis al mi, mi ĝin konsideris kiel aferon tute malproksiman, min ne koncemantan, kvazaŭ ĝi okazus en Ajnujo aŭ sur alia planedo. Mia mondo estis tie ĉi, en ĉi tiu ĉambro de malsanulino – aŭ pli ĝuste de resaniĝantino, ĉar mi sentis, ke mi resaniĝas – por esti feliĉa.
Ĉu feliĉa? Ne. Kun la resaniĝo revenis ankaŭ la kompreno de la abomenaĵoj nin ĉirkaŭantaj. Ni estis en sieĝata, malsata, malvarma, ĝemanta urbo. La milito ankoraŭ furiozis.
Dume la vintro estis alveninta, glacia. Nun mi eksciis, kio okazis dum mia longa senkonscio. La ĉefurbo de la ”frata lando”, Strassburg, ”la belega,” la ”vere germana,” estis bombita; ĝia biblioteko detruita; sume falis sur ĝin 193 722 bomboj kaj grenadoj – kvar, kvin ĉiuminute.
Strassburg estas okupita.
– La lando nun sovaĝe malesperas – per tia malespero degeneranta ĝis furiozo kaj frenezo. Oni serĉas en Nostradamus, por trovi antaŭdirojn de la nuntempaj okazaĵoj. Ankoraŭ pli malbone: demonhavantoj montriĝas: estas kvazaŭ refalo en mezepokan spiritnokton, tralumigitan de inferaj fajroj …
”Mi rifuĝu al la beduenoj!” kriis Gustave Flaubert. ”Mi reiru en la duone konscian revlandon de mia malsano!” mi plende diris. Nun mi denove estis sana kaj devis sperti kaj kompreni ĉion okazanta ĉirkaŭ mi. Tiam rekomenciĝis miaj enskriboj en la ruĝajn kajerojn, kaj mi trovas en ili la jenajn notojn:
La 1-an de decembro. Trochu okupas la altaĵojn de Champigny.
La 2-an de decembro. Obstina batalo ĉirkaŭ Brie kaj Champigny.
La 5-an de decembro. Fariĝas pli kaj pli malvarmege. Ha, la tremantaj, sangantaj kompatinduloj, kiuj kuŝante ekstere sur la neĝo – mortas. Ankaŭ en ĉi tiu urbo oni terure suferas pro malvarmo. La perlaborata gajno estas nula. Neniu provizo de hejtajo. Kiom da mono kelkaj donus, se ili nur povus havigi al si iom da lignopecetoj – eĉ se ĝi estus la certa hispana trono…
La 21-an de decembro. Eliratako el Parizo.
La 25-an de decembro. Malgranda taĉmento de prusa kavalerio estas akceptita per pafoj el la domoj de Troo kaj Sougé (tio estas patriota devo). Generalo Kraatz ordonas la punon de tiuj lokoj (tio estas generala devo). ”Ekbruligu” estas la ordono, kaj la soldatoj – verŝajne bonanimaj, mildaj homoj – obeas (tio estas soldata devo) kaj bruligas. La flamoj altiĝas al ĉielo kaj la domoj krakante disfalas sur edzon, edzinon kaj infanojn – sur forkurantajn, plorantajn, blekantajn kaj brulantajn homojn kaj bestojn.
Ho, vi ĝoja, feliĉiga, ho, vi sankta kristnaska tempo!
* * *
Ĉu Parizo estos nur malsatigata aŭ ĉu ankaŭ bombata?
Kontraŭ la lasta supozo protestas la civilizita konscienco.
Ĉu bombi tiun ĉi ”ville lumière”, tiun ĉi allogejon de ĉiuj nacioj, tiun ĉi brilan artejon – kun ĝiaj neanstataŭeblaj riĉaĵoj kaj trezoroj kiel iun ajn fortikaĵon? Neeble; la tuta neŭtrala gazetaro (kiel mi poste eksciis) protestas. Male, la gazetoj de la milita partio en Berlino instigas al tio. Estus, ili skribas, la sola rimedo por fini la militon, kaj konkeri kaj venkakiri Parizon – kia gloro! Cetere estis ja la protestoj, kiuj decidigis certajn rondojn en Versailles, uzi tiun strategian rimedon – io alia la bombado ja ne estas. – Kaj tiamaniere okazis, ke, la 28-an de decembro, mi per tremanta mano skribis: ”Jen ĝi estas… Ree surda ekbato… Paŭzo – kaj ree – ”
Pli multe mi ne skribis. Sed mi bone memoras la sentojn de tiu tago. En tiu ”jen ĝi estas” kuŝis, krom la teruro, certa liberigo, faciligo, kvietigo de preskaŭ netolerebla nerva streĉo.
Tio, kion oni tiel longe parte atendis kaj timis, parte opiniis tute neebla – jen ĝi estis nun.
Ni sidis matenmanĝante, t. e. ni manĝis panon kaj fromaĝon – la nutraĵoj estis jam malmultaj – Friedrich, Rudolf, la edukisto kaj mi, kiam la unua bato sonegis. Ni ĉiuj surprizite levis la kapon kaj interŝanĝis rigardojn. Ĉu tio?… Sed ne – estis eble pordo bruege fermiĝinta aŭ io alia. Denove estis silente. Ni daŭrigis la interrompitan interparoladon, eĉ ne rimarkigante la penson, kiun tiu bruo estis en ni vekinta. Jen – post tri, kvar minutoj – rea sono. Friedrich salte leviĝis: ”Estas la bombado,” li diris kaj rapidis al la fenestro. Mi lin sekvis. De la strato supreniĝis murmuroj; grupoj formiĝis; la homoj staris, aŭskultante aŭ interŝanĝante ekscititajn parolojn.
Nun rapidege eniris nia ĉambristo – samtempe eksonis nova salvo.
”Oh, Monsieur et Madame – c’est le bombardement!”
Tra la malfermita pordo alkuris ĉiuj aliaj geservistoj, eĉ la kuirejhelpanto. Dum tiaj katastrofoj – … milito, brulo, inundo – ĉiuj sociaj baroj falas, ĉiuj minacitoj kunkuras. Pli ol antaŭ la leĝo, eĉ pli ol antaŭ la morto – kiu faras tiom da sociaj diferencoj en siaj entombigformoj – ĉiuj sin sentas egalaj antaŭ la danĝero. C’est le bombardement – c’est le bombardement!
Ĉiu alkuranto laŭtigis la saman krion.
Estis terure – kaj tamen, mi ne precize rememoras mian senton: estis certa admiranta tremo, speco de kontento, travivi ion tiel grandiozan, esti en mezo de ĉi tiu gravega okazaĵo, ne timante la propran danĝeron. Miaj pulsoj batis, mi sentis ion – kiel mi ĝin nomos? – kvazaŭ fieron de kuraĝo.
* * *
Cetere la afero estis malpli terura ol ĝi ŝajnis en la unua momento.
Estis neniuj brulantaj domoj, neniuj terurkriantaj homoj, neniu konstante alfluganta bombhajlo – sed nur surda, malproksima, de pli malpli longaj intertempoj disigita rulado.
Post kelka tempo oni preskaŭ alkutimiĝis al ĝi. La parizanoj elektis kiel promencelon tiajn punktojn, de kiuj pli bone aŭdebliĝis la kanonmuziko. Ĵetitaĵo okaze falis sur straton, eksplodante; sed nur tre malofte iu troviĝis proksime. Kelkaj mortigaj bomboj falis; sed en la grandega urbo oni aŭdis pri tiuj akcidentoj nur izolite, kiel oni kutimas legi en gazetoj pri malfeliĉaĵoj sub la titolo de lokaj informoj, sen tro da ekscito: ”Masonisto falis de kvaretaĝa trabaĵo,” aŭ: ”Dece vestita virino sin ĵetis en la riveron de sur la ponta balustrado” ktp.
La vera ĉagreno, la vera teruro de la loĝantaro ne estis la bombado, ĝi estis la malsato, la malvarmo, la mizero. Tamen unu tia sciigo de malfeliĉiga ĵetaĵo min profunde kortuŝis: ĝi alvenis domen en formo de nigre enkadrigita funebra anoncilo:
”Gesinjoroj N. sciigas pri la morto de siaj du infanoj Franĉois (8-jara) kaj Amelie (4-jara), kiujn mortigis bombo alfluganta tra la fenestro. Oni ne akceptos vizitantojn.”
Leginte tiun folion, mi laŭtigis krion. Penso, bildo fulme aperanta antaŭ mia interna okulo malkovris al mi la tutan ĉagrenegon entenata en tiu simpla anonco… mi vidis niajn du infanojn, Rudolf kaj Silvia – Ne, mi ne povis toleri la penson!
La sciigoj, kiujn oni ricevas, estas maloftaj; ĉiuj poŝtaj komunikaĵoj kompreneble estas interrompitaj; oni rilatas kun la ekstero nur per leterkolomboj kaj balonoj. La famoj, kiuj disvasti ĝas, estas kontraŭdiraj. Oni raportas pri venkaj atakoj, aŭ oni rondirigas la novaĵon, ke la malamiko estas preta atake konkeri Parizon, por ĝin bruligi en ĉiuj anguloj kaj ĝin detrui: aŭ oni certigas, ke prefere la komandantoj de la fortikaĵoj eksplodigus sin mem kaj tutan Parizon, ol ili permesos al unu germana soldato eniri la urbon. Oni rakontas, ke la tuta loĝantaro de la lando, precipe el la sudo (”le midi se lève”) atakas la sieĝaŭtojn de malantaŭe, por malebligi ilian returnan marŝon kaj por ilin ĉiujn mortigi. Krom la malveraj sciigoj, alvenas ankaŭ kelkaj veraj – kies vereco poste certiĝis. Ekzemple pri paniko kaj abomenindaĵoj, kiuj okazis sur la strato Grand Luce apud Le Mans: Soldatoj elĵetis vunditojn el la fervojaj vagonoj, por okupi ilian lokon.
Ĉiutage estas pli malfacile havigi al si nutraĵon: La viandprovizaĵoj estas elĉerpitaj; jam de longe estas plu nek bovoj, nek ŝafoj en la pretigitaj brutarejoj; baldaŭ ankaŭ ĉiuj ĉevaloj estos formanĝitaj, kaj jam komenciĝas la periodo, en kiu devos servi kiel manĝaĵo hundoj kaj katoj, ratoj kaj musoj, fine ankaŭ la bestoj de la Zoologia ĝardeno, eble eĉ la tiel amata, kompatinda elefanto. Panon oni preskaŭ ne plu povas ricevi. Longajn horojn la homoj devas atendi antaŭ la panbutikoj, por ricevi sian malgrandan porcion, kaj multaj ricevas nenion. Elĉerpiĝo kaj malsano faras grandan mortrikolton.
Ordinare ĉiusemajne mortis 1 100 homoj; sed nun la Parizaj mortlistoj vidigas ĉiun semajnon 4– 5 000. Do ĉiutage okazas ĉirkaŭ 400 nenaturaj mortoj t. e. mortigoj. Kvankam la mortiganto ne estis aparta individuo, sed io nepersona, nome la milito, ili estis tamen mortigoj. Kiu estis respondeca? Ĉu eble tiuj parlamentaj fanfaronuloj, kiuj patose deklaris – kiel Girardin faris en la kunsido de la 15-a de julio – ke ili ”prenas sur sin rilate al la historio la respondecon de la milito”? Ĉu la ŝultroj de homo povas esti sufiĉe fortaj, por porti tian krimŝar ĝon? Certe ne. Kaj poste ĉiuj forgesas, ke la fanfaronulojn ili devus igi respondecaj. Iun tagon – estis ĉirkaŭ la 20-a de januaro – Friedrich, reveninte de rondiro en la urbo, eniris mian ĉambron kun ekscitita mieno.
”Reprenu vian taglibron, mia fervora historiistino!” li diris.
”Hodiaŭ estos grava enskribaĵo.” Kaj li sin ĵetis sur seĝon.
”Kiun el miaj kajeroj?” mi demandis. ”Ĉu la protokolon pri paco?”
Friedrich neis per la kapo: ”Ho, tute ne ankoraŭ! La nuna milito estas tro grava, por ke ĝi ne estu sekvota de aliaj. Ĉe la venkitoj ĝi faris tian dissemon de malamo kaj venĝemo, ke necese sekvos rikolto de bataloj; kaj aliflanke ĝi kaŭzis por la venkinto tiel grandajn sukcesojn, ke tie okazos same granda rikolto de milita fiero.”
”Kio tiel grava do okazis?”
”Reĝo Wilhelm estas proklamita en Versailles germana imperiestro. Estas nun unu Germanujo – unuigita imperio kaj potenca regno. Malfermiĝas nova ĉapitro en la tiel nomita mondhistorio. Kaj vi povas imagi, kiom en ĉi tiu imperio, el milito naskita, ĉi tiu rezulto estos honorata. De nun estos la du plej progresintaj civilizitaj landoj de la kontinento, kiuj daŭrigos la militan spiriton – unu por repagi la ricevitan baton, la alia por konservi la akiritan potencon; ĉi tie pro malamo, tie pro amo; ĉi tie pro venĝemo, tie pro dankemo – tute same: Vi nur fermu vian pacan protokolon – por longa tempo ni restos sub la sanga kaj fera signo de Marso.”
”Germana imperiestro!” mi kriis – ”tio estas vere grandioza”.
Kaj mi petis detalojn pri tiu okazintaĵo.
”Tamen, Friedrich, mi devas ĝoji pri ĉi tiu sciigo. La tuta batalado ne estis do vana, se naskiĝis el ĝi nova granda imperio.”
”Sed de la franca vidpunkto duoble vana… Kaj certe ni ambaŭ havus la rajton rigardi tiun ĉi militon ne nur de unu flanko – de la germana. Ne nur kiel homoj, eĉ laŭ pli malvasta nacia kompreno, ni estus rajtigitaj bedaŭri la sukcesojn de niaj malamikoj kaj venkintoj de 1866. Tamen, mi konsentas kun vi, ke la efektivigita unuiĝo de la dispecigita Germanujo estas bela fakto, ke tia komplezemo de la ceteraj germanaj princoj, prezenti la imperiestran kronon al la maljuna venkinto, havas ion entuziasmigan, admirindan. Estas nur domaĝe, ke tiu unuiĝo ne rezultis el paca, sed el milita klopodo. Ĉu do, se Napoleono, la 19-an de julio, ne estus forsendinta la militan deklaron, la germanoj ne estus havintaj sufiĉe da patriotismo, da forto, da unueco por per si mem efektivigi tion, pri kio ili de nun estos tiel fieraj, nome esti ”unuanima popolo de fratoj”? De nun ili ĝojegos – la deziro de la poeto estas plenumita.
– Ke antaŭ nur kvar jaroj ili estis malpaciĝintaj, ke por la hannoveranoj, la saksoj, la frankfurtanoj, la nassauanoj ne ekzistis pli malamata nomo ol tiu de ”pruso” – tio feliĉe de nun estos forgesita. Sed tie ĉi la malamo al la germanoj pligrandiĝos!”
Mi ektremis.
”La nura vorto malamo,” mi diris – ”Estas de vi malbenata? Vi estas prava. Tiel longe kiel tiu sento ne fariĝos senhonora kaj senrajta, ankaŭ ne estos humana homaro. La religia malamo estas venkita, sed la nacia malamo formas ankoraŭ parton de la civila edukado. Kaj tamen estas en la mondo nur unu nobliga, feliĉiga sento – t. e. la amo. Ĉu ne estas vere, Marta, ke pri tio ni povas ion rakonti?”
Mi apogis mian kapon al lia ŝultro kaj rigardis lin, dum li karese forigis miajn harojn de mia frunto.
”Ni scias,” li daŭrigis, ”kiel dolĉa tio estas, kiam en la koro kuŝas tiom da amo – unu por la alia, por niaj idoj, por ĉiuj fratoj de la granda homa familio, al kiuj oni tiel volonte, tiel volontege ŝparus la minacantan suferon – Sed ili ne volas.”
”Ne, Friedrich – tiel ampleksa ne estas mia koro. Mi ne kapablas ami ĉiujn malamantojn.”
”Sed tamen kompati, ĉu ne?”
Tiamaniere ni longtempe interparolis. Mi tion ankoraŭ nun tre precize rememoras, ĉar mi tiam ofte enskribis en la ruĝajn kajerojn ne nur la militajn okazintaĵojn, sed ankaŭ fragmentojn de konversacioj al ili rilatantaj. La saman tagon ni ankaŭ priparolis la estontecon: Parizo devos kapitulaci, la milito finiĝos kaj tiam ni povos denove esti feliĉaj kun bona konscienco. Samtempe ni ekzamenis la garantiojn de nia feliĉo.
Dum la ok jaraj de nia geedziĝa vivo estis eĉ ne unu malafabla vorto – multon ni kune estis suferintaj kaj ĝuintaj – vere, nia amo, nia unueco estis tiel fortika, ke ĝia malpliforti ĝo ne estis timota. Kontraŭe! – ni nur pli kaj pli intime kuni ĝos – ĉiu nova komuna sperto fariĝos nova ligilo. Fariĝinte paro de blankharaj gemaljunuloj – kun kia ĝojo ni tiam povos rememori la feliĉan estintecon, kia ore milda vivvespero estas ankoraŭ antaŭ ni!…
Tiun bildon de la feliĉa maljuna paro, kiu ni estonte estos, mi tiel ofte kaj tiel vivplene estis prezentinta al mi, ke ĝi tute klare sin impresis en mian spiriton kaj eĉ reaperis en miaj sonĝoj kvazaŭ vera okazintaĵo. Kun diversaj detaloj: Friedrich kun velura ĉapeto kaj ĝardentondilo… mi ne scias kial, ĉar li neniam montris iun emon al ĝardenista okupo, kaj doman ĉapeton li neniam surhavis – mi kun tre plaĉeme surmetita nigra punta tuko sur la arĝentblankaj haroj, kaj kiel ĉirkaŭaĵo parkloko varme lumigita de malleviĝanta somersuno; krom tio, ridetante interŝanĝitaj amaj rigardoj kaj paroloj: ”ĉu vi memoras?… tiam, kiam – ”
* * *
Multajn el la antaŭaj folioj mi skribis kun abomeno kaj penego.
Ne sen interna teruro mi povis priskribi la scenojn travivitajn dum mia veturo al Bohemujo kaj dum la ĥolera semajno en Grumitz. Mi tion faris por obei al devadmono.
Amata buŝo iam solene ordonis al mi laŭvorte: ”Se mi mortos pli frue ol vi, prenu sur vin mian taskon, laboru por la paca afero.” – Se mi ne estus ricevinta tiun devigan ordonon, mi neniam havus la kuraĝon tiel senindulge remalfermi la dolorajn vundojn de miaj rememoroj.
Mi nun alvenis al okazintaĵo, kiun mi volas raporti, sed ne priskribi.
Ne, mi tute ne kapablas ĝin priskribi!
Mi provis tion fari: dek duone surskribitaj, disŝiritaj paperfolioj kuŝas sur la planko apud mia skribotablo – korspasmo min kaptis – la pensoj haltis aŭ sovaĝe rondiris en mia cerbo – mi estis devigita forĵeti la plumon kaj plorĝemi maldolĉe, fortege, plende, kiel infano.
Nun, post kelkaj horoj, mi daŭrigas mian taskon. Sed mi nepre devas rezigni la priskribon de la detaloj de la okazaĵo, la konigon de tio, kion mi sentis pri ĝi.
La fakto sufiĉas.
Friedrich, mia unika! – pro letero el Berlino, trovita en lia poŝo, estis suspektita de spionado… Ĉirkaŭita de fanatika roto: ”à mort – à mort le Prussien!” – trenita antaŭ tribunalon de patriotoj – – kaj la 1-an de februaro 1871 laŭ milita juĝo – – – mortpafita.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.